Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 2

Chapter 2 3,812 words Public domain Markdown

Mi rigardas la plateton kaj fariĝas tute ruĝa (kvankam ne Polo): sur la plateto estas ĉarma senĉemiza knabino, sidanta sur globo flugilhava kaj tenanta en manoj levitaj brilan stelon. Kredeble tiu ĉi bela virino estas nia kara dudekkvinjara lingvo, kaj ŝin rigardante, mi jam ne miras pri la granda nombro de ŝiaj amantoj, sed tre miras pri la frenezo de tiuj, kiuj volas ŝin plibeligi.

Sed kiuj estas tiuj ĉi rondetoj el kartono, kiuj kuŝas sur la tablo; jen ruĝaj, jen flavaj, jen blankaj; kredeble la ruĝaj estas por la ruĝuloj, la flavaj por edzigitaj kongresanoj kaj la blankaj por la fraŭlinoj. Sed pardonu! Sinjoro Insignulo petas ion de mi.

--Ĉu vi estas Konstanta Komitatano?--Ho, ne, Sinjoro.--Ĉu vi estas Lingva Komitatano?--Tute ne, Sinjoro.--Ĉu Administra Komitatano?--Neniel.--Ĉu Rajtigita Delegito?--Mi ne havas la honoron... mi estas nur Esperantisto.

Sinjoro Insignulo min rigardas kun iom da kompato, kaj mi trapasas.

Sinsekve mi pasas antaŭ Sinjorino Dramulino, kiu vendas al mi karton por Mazepa, antaŭ Fraŭlino Operulino, kiu liveras al mi sidlokon por Halka, antaŭ Sinjoro Salminejulo, kiu oferas kontraŭ mono iran-reiran bileton al centro de l' tero, antaŭ mi ne scias kiom da personoj, kiuj vendas biletojn por aŭdi ion, vidi ion, malsupreniri ien; fine tute senmonigita mi alvenas antaŭ lastan sinjoron.... «Dankon, dankon, sinjoro, tiu ĉi valizo ne estas la mia....» Sed ne estas valizo, estas grandega paperujego el papero, kiu enhavas amasegon da paperaĵoj. Kaj pene portante ĝin per ambaŭ manoj, mi fine eliras kaj fale sidiĝas sur benketon de l' koridoro.

Ni malfermu tiun ĉi trezorujon kaj trarigardu la juvelojn. Unue jen belega libreto, la Kongresa Libro, elegante presita sur luksa papero, kaj enhavanta interesajn artikolojn pri Krakovo kun multe da ilustraĵoj. Jen grandega folio el papero, la programo de l' Kongreso, speco de dama tabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj, sed tre malmulte da blankaj. Ha! ni ne estas tie ĉi por amuzo.

Jen dika kajero blanka, la Oficialaj Raportoj de ĉiuj komitatoj kaj komisioj, kaj ĉiuj paperaĵoj de la komisio por ĝenerala organizaĵo: Antaŭklarigoj, Raportoj, Proponoj, Projektoj, Avizoj kaj eĉ Projekto de Aldono al Raporto. Ho mia kapo! mia kapo! Feliĉe mi ne estas Rajtigita delegito kaj ne estas devigata legi ĉi tiujn ĉefverkojn. Ĉar Esperanto estas precipe lingvo, la Raporto de Lingva Komitato tute sufiĉas por mia feliĉo. La ceteron mi legos vespere en lito, por alvoki la dormon.

Jen dika kajero kun verda kovrilo; ni demetu la ĉapelon, estas la leĝaro de Esperanto. Vere, feliĉa estas la esperantista popolo; neniel ĝi povas envii la aliajn popolojn; ĝi havas leĝaron, kiu ĉiujare plidikiĝas kaj komplikiĝas. Baldaŭ estos necese, krei specialan sekcion de Esperantistaj juristoj por klarigi al la simplanimaj popolanoj ĉiujn belaĵojn de niaj leĝoj.

Sed kion mi vidas? Jen granda bildo kun mikrofotografaĵoj de strangaj estaĵoj ĉiuformaj, unuj rondaj, aliaj longaj, mikroboj kaj bakterioj. Kredeble ili estas la teruraj estaĵoj, kiuj infektas la esperantan organismon. Jen la insida bakterio de centra organizulozo, kiu vivas nur en mona kulturo; jen la avida bakterio de plibonigomanio, kiu sin nutras per novaj sufiksoj; jen la terura bakterio de decimala klasigo kun ĝia stranga formo ∞ (oni ĝin trovas precipe en Parizo en kelkaj domoj kaj oficejoj); sed ankaŭ jen la bonaj kuracaj serumoj de Fideleco, Libereco kaj Frateco. Sed pardonu! mi eraras. Tiuj ĉi bakterioj estas ne moralaj, sed tute fizikaj, kaj la bildo apartenas al interesa scienca verko de D-ro Odo Bujwid, prezidanto de la Loka Komitato de la Oka, «Kvin paroladoj pri Bakterioj», verko malavare donacita al ĉiuj kongresanoj.

Ankoraŭ multe da prospektoj kaj cirkuleroj pri diversaj ekspozicioj, urboj aŭ firmoj, unuj internaciaj, aliaj iom tro naciaj, ekzemple la Ekspozicio de Breslau okaze de la centjarfesto pro la militoj en 1813-1815. Mi opinias, ke la kovrilo oficiale donata de la Kongresa Komitato ne estis tre bona loko por tiaspeca prospekto.

Sed ni daŭrigu nian viziton de l' Akceptejo. Jen pordo, skriboĉambro. Mi malfermas la pordon, sed tuj refermas. Sendube la Komerca Akademio ne ankoraŭ tute finis sian laboron, ĉar mi ekvidis multajn gelernantojn sidantajn antaŭ pupitroj. Sed la pordo denove malfermiĝante, mi konscias mian eraron. La gelernantoj estas samideanoj, kiuj de mateno ĝis vespero skribas, skribadas centojn kaj centojn da leteroj kaj poŝtkartoj kaj ili skribas des pli facile, ke la malavara komitato disdonas senpage luksan leterpaperon kun bela marko kongresa. Kiom da folioj estis uzataj dum la Kongreso? La Statistika Oficejo ne povis liveri la sciigon, sed mi povas diri, ke ĉiuj tiuj ĉi leteroj estis sekigataj per la sorba papero de L. I., malavare dismetita sur la tabloj.

Alia pordo fermita: Sekretariejo. Kio okazas malantaŭ tiu ĉi pordo? Ni ne serĉu kaj trapasu. Malantaŭ tablo en la koridoro sidas kongresa oficisto. Li disdonas al kelkaj maloftaj personoj blankajn kaj verdajn kuponarojn. Ĉu kuponarojn? Tute ne. La personoj surhavas ruĝajn rondetojn; ili estas Rajtigitaj delegitoj laŭleĝaj (paginte po unu spesmilo ĉiu kapo), kaj ricevas siajn voĉdonilojn; la blankaj valoras nur unu voĉon, kaj la verdaj kvin. Kelkaj samideanoj rigardas de malproksime la disdonadon, ili estas delegitoj nenion paginte kaj sekve tute senvoĉaj.

En la fundo de l' koridoro mistera pordo kun surskribo: «Eniro malpermesita al Sinjoroj» kaj sube: «Tualetejo por Sinjorinoj».

Kio okazas en tiu ĉi loko, mi tute ne povas diri (mi estas Sinjoro), sed strangan fenomenon mi konstatas. Eniras en tiun ĉi ejon ĉiuaĝaj sinjorinoj, kelkaj eĉ grizharaj, sed eliras nur junulinoj kun brilaj okuloj, ruĝaj lipoj, freŝaj vangoj. Kiu sorĉisto loĝas en tiu ĉi rebeligejo?

Ne povante trovi la solvon de l' enigmo, ni supreniru ĝis la dua etaĝo, kie kuŝas la ekspozicio kaj la vendejo. La ekspozicio okupis tri ĉambrojn kaj la plej granda parto de la montritaj dokumentoj apartenis al la fama kolekto de S-ro Brzostowski el Varsovio. Tiu ekspozicio similis al ĉiuj aliaj de l' mondo per tio, ke en angulo de ĉiu ĉambro severa gardisto... dormis. Cetere ĉiuj valoraj dokumentoj estis ŝlositaj en vitrita ŝranko. En la vendejo kelkaj vendistoj; librejo de _Pola Esperantisto_, de Esperanto-Instituto de Leipzig, kaj montrejo de S-ino Farges (la ĉiam ĵus alveninta Sinjorino). En la koridoro juna Polino nacie vestita vendas artajn objektojn.

La dua etaĝo estante la lasta, ni malsupreniru. Meze de l' ŝtuparo mi haltas subite kaj frotas miajn okulojn. Ĉu mi vere maldormas? Tien rigardu sur la unua etaĝo, meze de tiu ĉi grupo. Estas neeble! estas revo! sed tute ne! tie, karne kaj oste, vestita laŭ la plej nova modo, staras la imperiestro Napoleono; ne Bonaparte kun kavaj vangoj kaj longaj haroj, sed Napoleono kun jam grasa vizaĝo kaj tondita kapo; Napoleono, kiu jam venkis, nun venkas kaj ankoraŭ venkos. Sed estas nur iluzio; tiu ĉi esperantista Napoleono estas D-ro Leon Rosenstock, la ĝenerala sekretario de la Loka Organiza Komitato, akso de la tuta Kongreso; kiel lia genia samvizaĝulo, li estas ĉiam sur la ĝusta loko en la ĝusta momento. Nuntempe li estas en la Akceptejo, post kvin minutoj li estos en la stacidomo, kaj post dek minutoj aliloke. Ĉiam afabla, ĉiam ridetanta, ĉiam preta respondi eĉ la plej tedajn demandojn, li estis la vera modelo por ĉiuj estontaj ĝeneralaj sekretarioj.

La Akceptejo estas nun plena, plenega de la tuta kongresanaro, kiu zumas, bruas, bruegas. Ĉie babilantoj, en la ĉambroj, en la koridoro, sur la ŝtuparo, en la ĝardeno. Ne estas la Turo Babela, sed la Turo Babila. Kaj sur ĉiuj vizaĝoj brilas la ĝojo retrovi amikojn ne reviditajn de unu jaro, de du jaroj, eĉ kelkafoje de la Bulonja Kongreso. Kaj oni salutas malnovajn konatojn, oni konatiĝas kun novaj samideanoj, tre multenombraj en tiu ĉi Kongreso.

Kaj sidanta sur benketo en angulo mi rigardas, pasantaj kaj repasantaj, la diversajn tipojn de kongresanoj, kiujn oni renkontas en ĉiuj niaj jaraj kunvenoj.--Jen kelkaj el ili:

La _verda kongresano_, esperante vestita, kun verdaj steloj sur la ĉapela rubando, verdaj steloj sur la poŝoj de l' jaketo, verdaj steloj sur la tuta veŝto. Li havas verdajn flagetojn sur la ĉapelo, verdajn flagetojn en ĉiuj butontruoj de la jaketo; li purigas sian nazon (abomeno!) per malgranda esperanta flago. Ĝenerale li estas vegetarano kaj manĝas nur verdajn legomojn.

La _bonhumora kongresano_, ĉiam ridanta, ĉiam kontenta. Li venis al la Kongreso por amuziĝo, kaj li amuziĝas. Li ĝojas, kiam brilas suno, li ankaŭ ĝojas, kiam falas pluvo. Li gratulas ĉiun, aplaŭdas post ĉiuj paroladoj, havas ĉiam saman opinion, kiel lia kunparolanto. Li estas kontenta pri la manĝo, kontenta pri la ĉambro, kontenta pri la puloj (ĉar ekzistas ankaŭ kongresaj puloj).

La _malbonhumora kongresano_, ĉiam malgaja, ĉiam kritikanta. Tuj de la alveno li kritikas kaj plendas. La donitan loĝejon li trovas abomena, li postulas tuj alian. Kiam la ŝanĝo estas farita, li sopiras je la unua. En la kunvenoj li plendas, tial ke lia sidloko estas tro malproksima, ke la oratoroj tro mallaŭte parolas. Se la parolado estas longa, li plendas, tial ke oni diras neutilajn vortojn; se la parolado estas mallonga, li plendas, tial ke la oratoro petis parolon por nenion diri. Ĉiam kaj ĉie la malbonhumora kongresano malfermas la buŝon nur por diri malagrablaĵon. Kaj la lastan tagon li malaperas murmurante, kritikante la faritan elekton pri la sidejo de la venonta kongreso.

La _politika kongresano_, kiu revas nur pri parlamento, partioj, proponoj, k. t. p. Li portas ĉiam sub la brako grandan paperujon kun dokumentoj, projektoj, broŝuroj. Li alkondukas vin en angulon por malkovri al vi grandan sekreton. Li estas aŭtoro de vasta projekto por organizado de Esperantistaro. Ĝis nun oni parolis nur pri Tera Esperantistaro; sed oni scias, ke kredeble oni povos baldaŭ interrilatiĝi kun aliaj planedoj. Tiutempe la propagando estos ne sole nacia, ne sole internacia, sed ankaŭ interplaneda. Oni do devas nun pensi pri la kreado de centra organizo, por la tuta suna sistemo. Tiu ĉi centra organizo bezonas oficejon, sekretariejon. Sed ekzistas jam tute preta oficejo, la Centra Oficejo, kiu plene konvenas por la rolo de Sunsistema Oficejo, pro la multaj aŭtobusoj pasantaj antaŭ la pordo.

La _mallaborema kongresano_, kiu venis al la kongreso por ripozi kaj... ripozadas. Li leviĝas tre malfrue, bone ĝuas la matenmanĝon, kaj ĉirkaŭ la dekunua iras al la Akceptejo. Li babilas en la koridoroj, skribas kelkajn poŝtkartojn kaj je la unua iras por tagmanĝi kun samideanoj. Li longe babilas, trinkas nigran kafon kaj je la tria akompanas amikojn ĝis la pordo de l' kongresejo. Kelkafoje li eniras la vestiblon por fini babiladon. Li unufoje eĉ malsupreniris la ŝtuparon kaj rigardis scivole tra la pordo en la kongresan salonon. Sed la severaj mienoj de la estradaj sinjoroj lin timigis kaj li tuj malaperis. Dum la kunvenoj li promenas tra la urbo, aŭ, sidanta en publika ĝardeno, legas nacian gazeton. Li konas ĉiujn kafejojn aŭ sukeraĵejojn de la kongresa urbo, japanajn kaj ne japanajn, sed havas nenian ideon pri oficialaj institucioj.

La _ĝenerala specialisto_, ano de ĉiuj societoj, ligoj aŭ asocioj. Li ĉiam kuras kun programo en mano, ŝvitante kaj viŝante la frunton. Li ĉagreniĝas, tial ke okazas samtempe kunvenoj de katolikoj kaj liberpensuloj, bankistoj kaj socialistoj, farmaciistoj kaj juristoj. Li estas en stranga embaraso; ĉu li estas pli socialisto ol bankisto aŭ pli bankisto ol socialisto. Ne trovante solvon de l' problemo, li eniras la kunvenon de maristoj (li neniam vidis maron), kie oni lin enskribas en la Societon de la Amikoj de la Maro.

La _kolektista kongresano_, kiu kolektas ĉiujn librojn, ĉiujn paperojn, ĉiujn afiŝojn rilatantajn Esperanton. Li abonis ĉiujn Esperantajn gazetojn aperintajn kaj malaperintajn. Li havas la solan konatan ekzempleron de la _Groenlanda Esperantisto_ presita ĉe la Norda Poluso mem sur foka haŭto. Li posedas ankaŭ la bonan eldonon de la verkaro de Devjatnin, tre maloftan, tiun, kiu enhavas multe da preseraroj en la Antaŭparolo. En ĉi tiu momento li estas tute ĉagrena; li vidis en la mano de samideano prospekton pri iu Esperanta botpoluro, kiu mankas en lia kolekto kaj li nenie povas ĝin trovi. Li petas la maloftaĵon de ĉiu oficisto, de ĉiu vendisto, kaj fine, ho feliĉo! sur la strato li ĵus ekvidas unu iom makulitan de koto. Zorge li ĝin prenas, stampas per sia marko kaj enskribas en la katalogon kun numero 364523.

La _kongresano, kiu elpensis novan vorton_, terura viro, kiu vin prenas per butono de jaketo, vin puŝas en angulon de koridoro, kaj ne volas vin liberigi. Vane vi konstante jesas, vane vi oscedas, vane vi rigardas la poŝhorloĝon. Li daŭrigas malvarme la pruvadon. Esperanto estas perfekta, per ĝi oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de l' penso krom unu; Esperanto havas ĉiujn kvalitojn, ĝi estas logika escepte pri unu punkto. Kelkafoje la kongresano, kiu elpensis novan vorton, kaptas alian elpensinton. En tia okazo ambaŭ parolas samtempe ne aŭskultante unu la alian.

Fine, _the last but not the least_, kiel diras niaj britaj samideanoj.

La _kongresano, kiu scias nenion pri Esperanto_, krom la nomo Esperanto.

Vi ridas, vi diras, ke mi estas ŝerculo, mensogulo. Mi ĵuras, ke ĉi tiu speco ekzistas. Mi vidis la solan ekzempleron ĝis nun konatan per miaj propraj okuloj. Li havas du krurojn, du brakojn, du okulojn kaj unu buŝon, el kiu neniam eliris iu ajn esperanta vorto.

La dirita kongresano kutimas dum sia libertempo ĉeesti ian ajn kongreson por amuziĝo. Li legis en la gazetoj pri la Krakova Kongreso kaj tuj aliĝis. Li alvenis Krakovon kaj estis tute mirigata. En ĉiuj aliaj kongresoj oni parolis diversajn lingvojn kaj li povis kompreni la paroladojn faritajn en sia propra gepatra lingvo. Nun en ĉi tiu esperanta kongreso li povas nenion kompreni, ĉar ĉiuj parolas la saman lingvon, tute nekonatan de li. Kia ridinda kongreso! Li pensis, ke oni faros paroladojn por klarigi, kio estas Esperanto. Sed tute ne, oni nenion klarigas, oni nur uzas la lingvon. Kia stranga kongreso!... Kelkaj samideanoj donas al li ŝlosilon. Li legas la frazon pri artikolo, kritikas la unuecon de ĉi tiu, kritikas kelkajn radikojn de la vortaro, deklaras, ke al Esperanto ĉiam mankos literaturo, kaj malaperas, ĵurante, ke neniam li ĉeestos denove esperantan kongreson.

Sabaton, la 10. de Aŭgusto.--Antaŭkongresa prezentado en «Teatro de Novaĵoj». La salono estis preskaŭ plena de Esperantistoj altiritaj precipe de la «Esperanta parto» de ĉi tiu prezentado.

Oni komencis per Viena opereto polen tradukita. Ĉar mi tute ne konas la polan lingvon, mi ne povas rakonti precize la temon. Sed la muziko estis ĉarma kaj la dancoj allogaj. Post la malleviĝo de l' kurteno Krakova samideano petis pardonon de la aŭskultantaro, ĉar oni ludis polan teatraĵon nekompreneblan kaj eble enuigan por la nepoloj.

Vivaj protestoj aŭdiĝis. Ne, kara samideano, ni ne enuis, tial ke ni povis ĝui la ĉarmon de via lingvo kantata kaj la poeziecon de viaj dancoj.

Nun la esperanta parto. Kurteno leviĝas; staras sur la scenejo duobla vico de ĉarmaj junulinoj kaj de afablaj junuloj, kiuj ĥore kantas nian himnon.

Tuj de la komenco la ĉeestantaro leviĝas kaj akompanas solene, religie la kantadon. Eĉ la neesperantistoj ĉeestantaj aŭskultas kun miro kaj respekto, impresataj de la fido kaj seriozeco, kiuj montriĝas sur ĉiuj esperantaj vizaĝoj.

Poste S-ro Felikso Lidor, tenoro, kantas konatan polan kanzonon: «Ho, vi vera anĝelo» kaj ŝercplenan alian «Aeroplano».

S-ino Heleno Palĉevska, kantistino, per agrabla voĉo donas al ni tri ĉarmajn kantaĵojn: «Porcelana statueto», «Hej antaŭen!» kaj «Ĉarmoj de la Nokto».

Jen Josefo Karbowski, humoristo, kiu ridigas la tutan ĉeestantaron per spritaj ŝercaĵoj: «Kial la Oka Kongreso okazas en Krakovo?» kaj «Paŭlo kaj Gaŭlo».

Fine, bele vestita Ĥino, kies voĉo multe similis tiun de nia samideano Kriss, faris spritan paroladon: «Kiel okazas kunsido de _Rajtigita Delegitaro_», en kiu li aludis la necesecon de Centra Kuirejo[4] por liveri bonan supon al la Esperantistaro. La ĉeestantaro, figuranta Rajtigitan Delegitaron, estis dividita en tri partoj, kiuj laŭ gesto de la oratoro diris: la dekstra «jes, jes», la maldekstra «ne, ne!», kaj la centra «eble, eble!» Vera figuraĵo de vera parlamento.

Multaj aplaŭdoj rekompencis la oratoron, kiu estis samtempe la organizinto de ĉi tiu esperanta «varietea» parto kaj la tradukinto de la plej multo el la kantaĵoj kaj deklamaĵoj.

Nun la esperanta parto finiĝis; dum la interakto ni eliru momenton por spiri freŝan aeron. Sed kion krias ĉi tiu bubo en la strato; ŝajnas al mi, ke li parolas esperantajn vortojn. Jes, li havas en mano paketon da gazetoj kaj oni aŭdas: «Kongresa Bulteno! dek helerojn!» En daŭro de fulmo la bubo disvendas ĉiujn ekzemplerojn kaj ĉie oni vidas samideanojn, kiuj avide legas la unuan numeron de nia oficiala organo.

La kongresa organo fariĝas nun neceseco de nia kongresa organizado kaj mi opinias, ke ĝia utileco pli kaj pli grandiĝos. Kiam niaj kongresoj okazos en grandaj urboj, ekzemple en Parizo, la nigraj tabuloj de l' Akceptejo, kun siaj paperoj gluitaj laŭhazarde, siaj perkretaj surskriboj tute ne sufiĉos kiel informilo por la kongresanoj. Mi diris informilo, ĉar mi pensas, ke tia devus esti la rolo de la kongresa organo. Ĝi devas paroli ne pri aferoj estintaj (raporto pri kunvenoj aŭ festoj), sed pri aferoj estontaj. Ĉiun tagon ĝi devas enhavi ĉiujn programojn kaj komunikaĵojn pri la morgaŭa tago[5].

Mi opinias ankaŭ, ke la redaktado de la kongresa organo estas afero de la kongresa estraro mem. Ĝi ne devas transdoni la taskon al gazeto.

La Kongresa Bulteno en Krakovo aperis kiel aldono al pola gazeto; mi bone scias, ke tio estis farita en speciala celo. Dank' al tiu aldoneco, la Bulteno publikigis ĉiutage la lastajn telegramojn de la mondo. Ĉu ĉi tiu novigo estis tre ŝatata de la kongresanoj, mi ne scias, sed mi ne kredas, ke tio estas vera neceseco pro la deviga mallongeco de la telegramoj.

Alia grava kondiĉo por la gazeto estas, ke ĝi devas esti facile aĉetebla. Ĉi tiu kondiĉo estis mirinde plenumita en Krakovo, ĉar oni vendis ĝin ĉie, en la Akceptejo, en la urbaj vendejoj, sur la stratoj, en la tramvojoj.

Cetere, la bona redaktado de la kongresa organo ne dependas nur de la redaktistaro, sed ankaŭ de ĉiuj estraroj ĝeneralaj kaj fakaj. Se ĉi tiuj ne liveras ĝustajn kaj akuratajn informojn, estas neeble doni al la publiko bonan laboron.

Ŝajnas, ke la redaktanta komitato ne estis ĉiam sufiĉe helpata, ĉar en unu numero oni plendas pri la baroj renkontitaj de la redakcio de l' Bulteno: «Komence mankis esperantaj redaktantoj, la kompostistoj ne konantaj la lingvon ne povis tiel rapide komposti la gazeton kiel en naciaj lingvoj, kaj tial la plibonigado de elpresita teksto postulis pli multe da tempo. La kvar laborantoj estis devigataj samtempe verki, traduki, plibonigi la tekston.»

Do, malgraŭ kelkaj kritiketoj (enpreso de politikaj artikoletoj en la gazeto), ni devas esti dankemaj al la redaktanta komitato kaj speciale al S-ro Kronenberg, kiu senlace laboris por plenigi la gazeton.

Kredeble en venontaj jaroj la kongresa gazeto eliros ne kiel privata entrepreno, aŭ entrepreno de la loka komitato, sed kiel oficiala organo de niaj oficialaj institucioj, eble kiel aldono al la _Oficiala Gazeto_.

Dimanĉon, la 11. de Aŭgusto.--Dum la mateno, privataj kunsidoj en diversaj ĉambroj de la Komerca Akademio por elekto de naciaj delegitoj. Kiel Franco, mi ĉeestis nur la kunsidon de la Francoj, prezidatan de S-ro Rollet de l'Isle, prezidanto de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto. En ĉi tiu kunveno oni elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso, S-ron Rollet de l'Isle, kaj kiel delegiton parolontan en nomo de francaj esperantistoj, S-ron Sergeant, nian konatan Bulonjan samideanon, elokventan advokaton. Responde al demando de S-ro Sergeant pri la nepagintaj delegitoj (nun senvoĉaj), S-ro Bourlet klarigas kiamaniere, ili eble retrovos la voĉon. Sed ŝŝt... mi povas nenion diri, tio estas sekreto, vi vidos morgaŭ.

Alia grava kunveno estis tiu de la Germana Esperanto-Asocio. La G. E. A. venis Krakovon kun milita organizaĵo; en la Komerca Akademio ĝi havis specialan kunvenejon, specialan oficejon, ĉiuspecajn specialajn ejojn. Ĝi estas modelo de disciplino kaj de ordo. Eble aliaj landoj, en kiuj la Esperanta movado iras laŭhazarde, povus preni kiel ekzemplon ĉi tiun potencan Societon. Volo kaj disciplino ŝajnas esti ĝia devizo. En sia kunveno, la Germanoj elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso S-ron Behrendt kaj kiel naciajn delegitojn D-ron Mybs kaj D-ron Kandt.

Okazis ankaŭ multaj aliaj naciaj kunvenoj; la plej interesa estis tiu de la Turko, mi uzas la ununombron ĉar estis nur unu Turko, S-ro Romano, kiu tute rifuzis sin nomi mem delegito.

La programo anoncis ankaŭ Ekzamenojn de l' Instituto (S-ro Privat); sed en la difinita ĉambro, je la difinita horo, estis nur ekzamenotoj; aperis neniu ekzamenonto. Post unuhora atendo kaj ne volante sin ekzameni reciproke, la malfeliĉaj kandidatoj iris por tagmanĝi.

Ni imitu ilin; eble ni estos embarasitaj, sed ne por trovi manĝejon, nur por elekti. Ĉie ni trovas bonan kuiradon, ĉie ni trovas manĝokarton en Esperanto, preskaŭ ĉie ni trovas kelnerojn kun kono sufiĉa de Esperanto. Certe ili ne povos paroli kun vi pri la belaĵoj de Mazepa aŭ la arĥitektura stilo de la Draphalo, sed ili komprenas bone, kion vi petas, kiam vi montras per la fingro sur la karto, kaj ili tuj vidas, ke vi deziras trinki, kiam vi tuŝas vian malplenan glason.

Eĉ por la vegetaristoj estas vegetarana restoracio, direktata severe laŭ la vegetaranaj principoj. Efektive, kiam mi diris al la mastrino, ke mi estas bestarano, ŝi tuj proponis al mi viandon.

Oni parolis ankaŭ al mi pri mineralana restoracio (eble en Wielicka), sed mi ĝin ne vidis.

Ĉar ni finis nian tagmanĝon, mi volas daŭrigi la rakonton pri la sanga tranĉilo, vi memoras: la tranĉilo, kiu pendas apud la pordo de la Draphalo. Ĉu vi memoras? Jes. Bone. «...Estis iam du fratoj, masonistoj, al kiuj oni komisiis la gravan taskon konstrui la preĝejon "Sankta-Maria". Unu konstruis....» Sed diablo! nur kvaronhoro antaŭ la tria. Ni rapidu al la Malnova Teatro por la Inaŭguracia Kunsido.

Fine jen nia kongresejo, la Malnova Teatro. Ni eniru. Eble ni eraris, ĉar tie staras pordisto belege vestita, tute simila al preĝeja halebardisto. Sed tute ne; ĉi tiu bela sinjoro kun blua vesto arĝente brodita, kun dupinta ĉapelo, estos dum ok tagoj nia pordisto, la pordisto de l' kongresejo.

Granda vestiblo, bela ŝtuparo. Ambaŭflanke de la ŝtuparo staras lakeo vestita kiel la pordisto, sed nudkapa. Mi volas supreniri; oni min haltigas. Mi montras mian karton; ne, ne, ne estas por karto. Ha! mi komprenas, mi ne povas eniri kun mia pluvombrelo. Mi iras al oficejo en la vestiblo; tie oni prenas mian ŝirmilon, oni postulas de mi dudek helerojn kaj interŝanĝe de mia bela pluvombrelo kaj de mia bela monero oni donas al mi... malpuran kartoneton; kion mi povos fari kun ĉi tiu kartoneto, se pluvos?

Suprenirinte la belan ŝtuparegon, oni alvenas en altan kaj vastan antaŭsalonon bele ornamitan. Inter du kolonoj el marmoro pendas belega standardo el verda veluro, surhavanta la orebroditajn nomojn de niaj jaraj bataloj:

_Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona, Washington, Antwerpen, Kraków_.

Nur tri lokoj estas malplenaj. Kredeble la brodisto opiniis, ke post tri jaroj la venko estos plena kaj ni ne plu bezonos kongresojn.

Pordo malfermiĝas; en apuda salono mi ekvidas grandan tablon kaj gesinjorojn gaje trinkantajn kaj babilantajn; kredeble estas restoracio en la Malnova Teatro. Sed samideano sciigas min, ke nuntempe okazas matenmanĝo oferita de la Krakova urbestraro por honorigo de nia Majstro kaj de nia eminentularo. Ĉirkaŭ cent personoj ĉeestis ĉi tiun festenon; kiom da eminentuloj ni havas! Mi nur povas diri al vi, ke oni flaris tre bonan odoron tra la malfermita pordo.