Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)
Part 1
NED KATRYN
RAPORTO PRI LA OKA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ
(_Krakovo 1912_)
Eltirita el _Lingvo Internacia_
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO 33, RUE LACÉPÈDE, 33
1912
LA OKA KONGRESO
Postkongresaj pripensoj.
La solan instrukcion, kiun, kiel ĉefredaktoro, mi donis al nia Kongresa raportonto estis:
«Skribu libere, senpartie, laŭkonscience, _gajan_, _amuzan_ raporton!»
Kiamaniere,--sprita filozofo, kiu ridetas kaj ŝercas,--li sukcesis, tion konstatos kun plezuro kaj danko niaj legantoj. Pli longa, ol la antaŭaj, estas tiu ĉi raporto, kiu preskaŭ plenigas trioblan kajeron, sed tro longa trovos ĝin neniu.
* * *
Bona estis la Kongreso.
Oficiale ĝi decidis, ke ĝi nenion decidos, kaj el ĉiuj eblaj decidoj tiu ĉi vere estis la plej saĝa.
Ĝi prokrastis la demandon pri centra internacia organizaĵo, kaj pro tio, oni devas ĝin ankaŭ gratuli. Ni esperas, ke por la sukceso, por la ĝojo de niaj estontaj Kongresoj, por la bono de Esperanto oni daŭrigos same agi.
Kiel tute prave skribis H. Hodler en la gazeto «_Esperanto_», niaj Kongresoj devas esti antaŭ ĉio festoj, propagandaj festoj, en kiuj oni devas serĉi sole tion, kio nin unuigas kaj zorge eviti tion, kio antaŭ la publiko nin disigas kaj semas en niajn vicojn la malkonfidon kaj la malfidon.
* * *
Ĉar Esperanto estas _oficiale_ nur lingvo, paroli je la nomo de Esperanto rajtas nur la L. K. kaj ĝia Akademio, kies rolo estas la konservado de la lingvo de l' Fundamento.
Tute stranga, ne verŝajna, estas la supozo, ke ian tagon ia registaro, antaŭ ol akcepti Esperanton, postulus kelkajn ŝanĝojn, kiel ekz. la forigon de l' akuzativo aŭ la anstataŭigon de nia multnombra finiĝo _j_ per _i_, _n_ aŭ _x_, sed, eĉ tiam, neniu tutmonda esperantista reprezentantaro, se ĝi estus ebla (kaj efektive ĝi estas nepre neebla), havus la rajton diskuti pri tiuj ĉi lingvaj punktoj, kiujn oni devus resendi al la L. K., regule reprezentata de la Akademio.
Sekve tiu ĉi argumento por pravigi la starigon de ia oficiala reprezentantaro de l' Esperantistoj estas senvalora.
Pli firmaj ne estas la aliaj argumentoj, nelingvaj.
Ju pli ni iros antaŭen, des pli ni konstatos, ke inter ni Esperantistoj _nur_ la lingvo estas komuna, sekve nur ĝi vere _oficialaĵo_. Pri ĉiuj aliaj aferoj: pacemo aŭ militemo, patriotismo aŭ internaciismo, socialismo aŭ konservativismo, liberpenso aŭ religio, kaj, en nia propra organizaĵo, demokratismo aŭ aŭtoritatismo, «centrismo» aŭ kunfederiĝo, apartenado al ia aktiva esperantista societo aŭ ne,--plej diversaj estas la opinioj, kaj neniu homo aŭ komitato havas la rajton, _je la nomo de l' Esperantistaro_, aprobi aŭ malaprobi unu aŭ alian el tiuj vidmanieroj, nek elĵeti el nia Esperantistaro tiujn, kiuj ne same opinias kiel ili pri ĉio tio ĉi.
Ni ne bedaŭru tiujn nunajn vivkondiĉojn. Post la dudekkvinjara heroa periodo alvenas nova pli praktika, dum kiu nia tasko estas enpenetri,--precipe per persona, ne esperantista influo,--en ĉiujn rondojn, por ilin almiliti. La lingvon ni devas prezenti nur kiel lingvon, ĉar per si mem ĝi estas nenio alia. Sed ni ne timu: ĝi senrimarke kunportos kun si internan ideon, kaj ĝia venko ne estos nur lingva!
Sed ĉu tiuj, kiuj deziras ian oficialan reprezentantaron, sin demandis, kiu estus la situacio de tia oficiala _nelingva_ Reprezentantaro, se ia registaro postulus de ĝi,--kaj tio ne estas vana supozo,--ke ĝi rifuzu oficiale, t. e. je la nomo de l' Esperantistaro, ĉiun solidarecon kun la agado de aliaj, eble alilandaj Esperantistoj? Kion do ĝi respondus por sin senkulpigi? Ke alian ligilon, ol la lingvon ni ne havas inter ni, ke _Esperanto estas nur lingvo_!
Nu! ĉu tian nelingvan reprezentantaron ni sekve bezonas? Utila ĝi povus esti al kelkaj, kiujn ĝi «eminentuligus», sed certe ne al Esperanto mem.
Oni do, laŭ la ekzemplo de la Oka kaj por nia estonta paco, ne plu parolu pri tio, kaj definitiva fariĝu la _sine die_'a Krakova prokrastiĝo.
* * *
Sed eble oni demandos: kiamaniere vivos do niaj Oficialaj Institucioj?
Pri la nelingvaj mi preferus ne paroli. Vole, nevole ili restos ĉiam _fakte_ privataj institucioj, ĉar nur arta estas ilia oficialeco. Vivrimedojn ili facile trovos, kiam ili konsentos, lasante flanke ĉiun lingvan demandon, ne plu paroli je la nomo de la tutmonda Esperantistaro kaj simple alportos sian memvolan, sindonan helpon al la propagando de nia Esperanto. Liberaj institucioj, ili renkontos, kiel la U.E.A., neniun malamikon inter ni, sed male apogon _laŭ iliaj servoj_.
La lingvaj institucioj ne bezonas la «monan» helpon de l' Esperantistaro. Multaj estas la gazetoj, kiuj volonte pagos difinitan sumon por ricevi la oficialajn komunikaĵojn de l' Akademio kaj multaj la eldonistoj, kiuj volonte aĉetos la privilegion eldoni la akademiajn librojn.
Cetere por la sukceso mem de nia lingvo, dezirinde estas, ke tiuj ĉi lastaj restu maloftaj kaj malmultaj. Neniu eraro estus pli grava, ol la opinio, ke la Akademio, laborante rapide, devas _direkti_ la lingvon. Modesta, senbrua, ne elvokante lingvajn diskutojn, estas ĝia plej racia labormetodo. Ĝi ne havas kaŭzon por timi antaŭ la riproĉoj de tiuj, kiuj plendas, ke ĝi nenion faras, pro tio ke ĝi ne alportas ĉiujare novajn vortojn, novajn regulojn kaj eble reformojn.... Ĝi ne altiras sur sin la atenton kaj apenaŭ oni konas ĝian ekziston kaj la nomojn de la Akademianoj!--Des pli bone.--Tio pruvas, ne ke ĝi estas mallaborema, sed ke ĝi komprenas, ke ĉiu vana «lingvistika» agitado povas esti nur malutila, ke grava estas ĝia morala respondeco kaj ke--ĉar Esperanto estas vivanta, por multaj _natura_ lingvo--neniun paŝon la Lingva Komitato devas fari antaŭen tian, ke ĝi poste devus returnen iri. Ne per teoriaj diskutoj, sed per uzo, kvazaŭ instinkta, oni vivigas lingvon.
La tre saĝan raporton de Rektoro Boirac aprobis en Krakovo la L. K. kaj tute prave.
Kaj nun ni ĝoje, sentime, daŭrigu nian propagandon por Esperantismo, per _Esperanto nur lingvo_!
Th. Cart.
LA OKA KONGRESO DE ESPERANTO
(Krakovo, 11-18. de Aŭgusto 1912)
Rido estas pli bona, ol ploro. Sokrato.
En la antaŭparolo de sia bela libro, «Kiel mi retrovis Livingstone», Stanley rakontas, kiamaniere estis komisiita al li tiu malfacila tasko. Li estis subite vokita al Parizo per telegramo de la Direktoro de «New-York Herald», gazeto, kies _reportero_ li estis. Kiam li alvenis en la hotelon, kie loĝis S-ro Gordon Bennett (la dirita direktoro), li trovis ĉi tiun potencan sinjoron ankoraŭ en la lito, kaj tuj okazis la jena interparolo:
--Ĉu vi, Stanley?--Jes, Sinjoro.--Vi scias, ke de kvar jaroj oni ne havas sciigojn pri Livingstone.--Jes, Sinjoro.--Ĉu li mortis aŭ ankoraŭ vivas?--Mi ne scias, Sinjoro.--Vi tuj foriru al Centra Afriko kaj retrovu Livingstone vivan aŭ malvivan.--Bone, Sinjoro!--Jen ĉeko.--Dankon, Sinjoro.--Bonan vojaĝon; ĝis la revido!--Ĝis la revido, Sinjoro!
Kaj Gordon Bennett denove ekdormis.
Tute simila afero okazis dum la unua semajno de Aŭgusto en la domego de la strato Lacépède, centra sidejo de ĉi tiu centra gazeto. Mi estis en la speciala salonego de la redaktoroj, ripozante post laciga laboro. (Mi redaktas la unuan paĝon de l' kovrilo de L. I.). Sidante en remburita seĝego, mi fumis tre longan cigaron kun ringo el orumita papero, kaj nenion pripensante mi rigardis la dube-bluan fumon, kiu supreniris spirale al la plafono. Antaŭ mi, sur tablo, staris grandampleksa glaso kaj multe da boteloj enhavantaj ruĝajn, verdajn, bluajn likvorojn. En mia glaso estis science farita miksaĵo de diversaj alkoholaĵoj, kiun mi trinkis de tempo al tempo per pajlotubeto. (Sed tion ne diru, ĉar mi estas sekretario de sobreca societo). Kun plezuro mi pensis pri la longa monato de mallaboremo kuŝanta antaŭ mi. (La gazeto ne eliras en Aŭgusto). Ĉirkaŭ mi oni aŭdis la ĉiuspecajn bruojn de laboranta gazetejo. Senĉesa sonorado de telefono (L. I. havas specialan fadenon kun ĉiu ĉefurbo de Esperantujo), pordoj fermataj kaj malfermataj, muziko de la liftoj, kiuj ĉiame alteniĝas kaj malalteniĝas inter la teretaĝo kaj la kvin etaĝoj[1] de nia granda abelujo, ronkado de la aŭtomobiloj ĉiam pretaj por la foriro en nia vasta korto. Kaj ĉi tiuj multaj bruoj unuiĝis, kunfandiĝis por liveri al la orelo impreson de senĉesa murmurado simila al bruo aŭdata, kiam oni ŝtopas la orelon per mara konko. Ĉi tiu bruo (kaj eble ankaŭ la alkoholaĵoj) igis min unue revema, poste dormema kaj la konscio pri ekstera mondo estis iom post iom neniiĝanta, kiam subite voĉo min vekis. Antaŭ mi staris malalta viro, senhara, kun blankaj vangharoj, verde vestita, kun arĝentaj galonoj sur ĉiuj kudraĵoj kaj ŝtala ĉeno ĉirkaŭ la kolo. Li estis la propra pedelo de la ĉefredaktoro, terura drako, kiu gardas la pordon de l' sanktejo.
Li faris profundan saluton kaj diris:
--«Lia ĉefredaktora Moŝto petas sinjoron redaktoron, ke li tuj venu en lian skribejon.»
Mi pene leviĝis, tre malkvieta. Plej ofte, kiam lia Moŝto venigas mian malmoŝton, ne estas por min gratuli. Kaj sekvante malrapide la gravmienan pedelon, mi serĉis en la memoro, je kio mi povas esti kulpa. Ĉu mi skribis ion kontraŭfundamentan, ĉu mi uzis iun «Maŭpinaĵon»? Ĉu oni trovis en unu el miaj artikoloj la aĉajn vortojn _heziti_, _konkeri_ aŭ _menso_? Cetere mi ne havis multe da tempo por pripensi la aferon. Terure rapida lifto min levas ĝis nivelo de la timinda ĉefredaktorejo. Momente mi staras en vestiblo; apud la muroj atendas sinjoroj kaj sinjorinoj sidantaj sur ledaj benketoj. Unuj junaj, aliaj maljunaj (ne la sinjorinoj); unuj longharaj, aliaj senharaj (ne la sinjorinoj); unuj palaj, aliaj ruĝaj (ne la sinjorinoj); sed ĉiuj, ĉiuj kun paperoj en la mano; ili estas gesinjoroj verkistoj, novelistoj, versistoj, dramistoj, humoristoj alportantaj siajn verkojn al la terura manĝegulo, kiu sidas malantaŭ la malbenita pordo.
Sed ĉi tiu pordo malfermiĝas; du paŝojn antaŭen, mi staras en la sanktejo. Kredeble ĉiuj legantoj jam konas la skribejon de nia ĉefredaktoro. Nur per kelkaj vortoj mi ĝin priskribas por la samideanoj malproksime loĝantaj (Groenlando aŭ Centra Afriko), kiuj tre malofte pasas tra la strato Lacépède.
Funde de l' ĉambro, sur muro, la Fundamento skribita per oraj literoj sur tabulo el marmoro; en anguloj, diversaj aparatoj: kribrilo por vortoj, filtrilo por stilo, pesilo por esprimoj; apud la pordo, kaptilo por Idistoj; fosiloj por fosi nian sulkon; grandega paperkorbego plenigita, ĝis rando, per manuskriptoj ankoraŭ ligitaj de siaj rubandoj (la nepresitajn manuskriptojn ni ne resendas[2]). En mezo de la ĉambro granda skribotablo kovrita de amaso da paperaĵoj (atestoj pri fideleco, k. t. p.), kaj ornamita de amikaj portretoj (D-ro Smulders kaj aliaj). Fine, malantaŭ la tablo, lia ĉefredaktora Moŝto mem, kiu min rigardas kun satana rideto sur la lipoj.
--Bonan tagon, li diras per tondra voĉo, kiu tintigas la vitraĵojn.
Mi salutas, murmuretante ion.
--S-ro Corret ankaŭ tiun ĉi jaron ne povos ĉeesti la kongreson.
(Kial li diras tion al mi!)
--S-ro Era ankaŭ ne estas libera.
(Timtremo komencas trakuri mian dorson.)
--Vi iros al la kongreso kaj faros raporton.
(Fulmotondro falanta antaŭ miajn piedojn ne farus al mi pli teruran impreson; mi lin rigardas kun okuloj similaj al radoj de veturilo, ne povante elparoli eĉ unu vorton.)
--Jen mia propra «kongresa Fundamento». Tion dirante, li prezentas al mi belan libron marokene binditan kun arĝentaj fermiloj.
Mi prenas la volumon, kaj tuj revenas mia voĉo.
--Sed, Sinjoro, Krakovo estas en sovaĝa lando.
--Vi havas la Fundamenton.
--Oni diras, ke lupoj kuras en la stratoj.
--Vi ŝirmos vin per la Fundamento.
--Kiam mi devos foriri?
--Tuj.
--Sed... mi ne pretigis mian valizon.
--Sufiĉas la Fundamento.
--Mi ne kisis mian edzinon. (Malvere, mi estas fraŭlo.)
--Kisu la Fundamenton.
--Mi...
--Sufiĉe... silentu... foriru!
Forta pugnobato akompanis tiujn ĉi vortojn. La atestoj pri fideleco saltis en la aeron; la portreto de D-ro Smulders falis teren.
Timegigita mi prenis per unu mano mian ĉapelon, per la dua la tenilon de l' pordo, kaj per la tria... mi forkuris.
En la vestiblo staris la kasisto, kiu plenigis miajn poŝojn per spesmiloj; en la koridoro sidis la ĝenerala sekretario, kiu metis en miajn brakojn dikan paperujon, skribilaron kaj blankan paperon nigrigotan (kompatinda papero!); en la halo kuŝis granda lakeo, kiu maldolĉe min puŝis en aŭtomobilon. Post dek minutoj mi estis en la Norda Stacidomo kaj saltis en kupeon, ĵus kiam la vagonaro ekmoviĝis.
Pene spiranta, duone freneza, malsatega, mi falis kiel sako da karbo sur la benketon, kaj por kvietigi mian plendantan stomakon, mi legis el la Fundamento tiujn ĉi nutrajn frazojn:
«Jen estas pomo.--La patro donis al mi dolĉan pomon.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli freŝan panon, ol vi.--Mi havas cent pomojn.--Trovinte pomon mi ĝin manĝis.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo.--Mi manĝis bongustan ovaĵon.»
* * *
Jen kial, karaj legantoj, vi, tiun ĉi jaron, ne legos raporton tian, kian vi kutimis legi en L. I. Anstataŭ la precizaj kaj plenaj raportoj de D-ro Corret, anstataŭ la spritaj kaj artaj raportoj de S-ro Era, vi legos nur okazan raportaĉon de okaza raportintaĉo.
Anstataŭ promeni tra bela kamparo kun verdaj herbejoj kaj arbaretoj, vi faros tedan vojaĝon tra senarba stepo. Sed kiu estas kulpa pri tio? Ne mi. Oni ne elektas por fari kongresan raporton la redaktoron de la kovrilo.
(Ne rediru tiujn ĉi miajn vortojn al S-ro Cart, ĉar li povus koleri. Se vi estas diskreta, li tute ne scios, ĉar li neniam legas L. I.; li legas nur aliajn gazetojn.)
* * *
LA REVENO DE L' FILO
(Alegorio)
De Antoni Grabowski.
Post foresto multejara Venas filo mia kara; El migrado ĉiulanda Venas filo mia, granda!
En kabano mankis pano, Do elmigris li, infano; Nun revenas beljunulo Al hejmlando, al Vistulo.
Kiel volus mi, patrino, Premi lin al mia sino[3]; Doni volus mi festenon Por saluti la revenon.
Ve! ne mastras mi kabanon Nek liberan havas manon; Mi, en mia propra domo, Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin' pli aĝa, Post kamplimo hejmvilaĝa, Brilas, laŭ destino dia, Stel' alia, pli radia...
Do akceptu lin, fratino, Per muziko kaj per vino! Li ne vidu ĉe l' festeno, Kiel premas min ĉagreno.
Tiu belega, kortuŝanta poemo de nia esperanta poeto Antoni Grabowski estas la vera prologo de la Oka Kongreso, de la Jubilea Kongreso.
Kia estis ĉi tiu Jubilea Kongreso okazanta post ĉiuspecaj diskutoj por aŭ kontraŭ centra organizaĵo, diskutoj, kiuj bedaŭrinde kelkafoje transiris la limon, kiu disigas la du landojn de kvieteco kaj akreco, de principeco kaj personeco. Mi devas tuj diri, ke ĝi estis la suno post la ventego, paco post iom da malpaco, nova frateco post negrava kolereto.
Ĝi estis tia, kia ĝi devis esti; festo, nur festo, dum kiu ĉiuj koroj unuiĝis por inde kaj ame glori nian Majstron kaj la dudekkvinan jaron de ekzistado de nia kara lingvo.
La Krakova Kongreso ne estis grandioza kongreso per la nombro de la ĉeestantoj, sed ĝi estis grandioza per la fervoro de ĉiuj kongresanoj, per ilia sindonemo al nia sankta afero. Ĝi estis grandioza per la pruvo donita de la Esperantistaro, ke, kiam la demando estas pri la sukceso de nia afero, ĉiu estas preta por oferi al ĝenerala intereso siajn proprajn dezirojn, siajn proprajn preferojn, siajn proprajn opiniojn.
Se oni volas ĝin karakterizi per unu vorto, oni povas diri, ke ĝi estis familia festo, intima festo kaj sekve ĝi estis ankaŭ la plej nacia el niaj internaciaj kongresoj. Kaj tio donis al ĉi tiu familia kunveno ĉarmon, kiun ne posedis je tia grado niaj aliaj ĉiujaraj festoj.
Certe ĉiu el niaj internaciaj kongresoj havis kaj havos sian propran karakteron, elvenantan ne sole el la konsisto de la internacia kongresanaro, sed ankaŭ el la nacia ĉirkaŭo, el la nacia organiza komitato, el ĉiuj naciaĵoj, kiuj enŝoviĝas en la ĉiutagan vivon de l' kongreso.
Sed neniam kaj nenie ĉi tiuj influoj havis efekton tiel potencan kaj profundan, kiel en Krakovo. Kaj la kaŭzo de ĉi tiu speciala fenomeno estas facile trovebla.
Ĉi tie, en Polujo, ne estis okaza influo de iu ajn medio sur iun ajn estaĵon; inter la estaĵo kaj la medio ekzistis patrujaj rilatoj. Jam antaŭ dudek kvin jaroj naskiĝinta Esperanto spiris la polan aeron, kaj nun ankoraŭ la pola aero facile kaj nature enŝoviĝis en la pulmojn de la beljunulo revenanta hejmlanden.
Dum la tuta Kongreso ni vere baniĝis en pola intelekta atmosfero, atmosfero de ĝojo kaj de plezuro, sed en kiu aŭdiĝis intertempe mallaŭta bruo de senĉesa plendo kaj de kaŝita plorĝemo.
* * *
Tuj post elvagoniĝo oni ricevas bonan impreson pri la organizado de l' kongreso. Sur la perono agemaj komitatanoj atendas la alvenantajn kongresanojn. Ĉar la Akceptejo estas iom malproksima de la stacidomo, tial la enloĝiga sekcio havas propran oficejon en la stacidomo mem. Tien oni nin kondukas kaj tie ni ricevas plenajn informojn pri nia loĝejo, la ĉefa afero post longa kaj laciga vojaĝo. En kelkaj minutoj ni estas akceptitaj, enskribitaj, sciigitaj kaj senditaj, ĉu per tramo, ĉu per veturilo al nia kuŝejo. Cetere dum la tagoj de alveno la stacidoma oficejo funkciis tage kaj nokte kaj ni devas danki niajn polajn samideanojn, kiuj tiel sindoneme oferis siajn noktojn al Esperanto. Ĉar mi ne havas pakaĵon (mi havas nur la Fundamenton), kaj, ĉar mi ŝatas piede iri, se vi bonvolos, ni iros kune tra la urbo al la Akceptejo (vi ne estas laca, bone!)
Post kelkaj paŝoj ni ekvidas la «Plantaciojn», tiun ĉi verdan juvelon de Krakovo, kiun ni ofte revidos. Tra la arboj estas videbla bela konstruaĵo, la Nova Teatro, kie oni ludos Mazepa'n.
Sed kio estas?... Ĉu feino per bato de sia magia bastono nin transportis subite en centjaron jam de longe pasintan? Antaŭ ni staras ronda milita konstruaĵo mezepoka kun ogiva pordego, pafturoj kaj ekstera galerio difinita por ĵeti sur la atakantojn bolantan oleon aŭ peĉon; sur alia flanko bela kvadrata turo kaj fortikaj muroj kronitaj per dentegoj. Eble el la tura pordego eliros taĉmento de kavaliroj por akcepti la fidelajn Esperantistojn kaj forpeli la Idistojn. Sed tute ne; el la pordo eliras... elektra tramveturilo. La ronda konstruaĵo estas la Barbakano, kaj la kvadrata turo la Pordego de Sankta-Floriano, restaĵoj de la antikvaj remparoj de Krakovo.
Ni iru sub la turon, demetante la ĉapelon antaŭ la malgranda kapeleto sub arkaĵo, kie konstante brulas kandeloj. Antaŭ niaj okuloj kuŝas longa strato iom mallarĝa, la Floryanska. Sed kio estas? Sur ambaŭ flankoj la domoj estas ornamitaj per flagoj, kaj ne sole flagoj, sed ankaŭ grandaj banderolegoj ruĝaj kaj blankaj (koloroj de Polujo) aŭ bluaj kaj blankaj (koloroj de Krakovo). Kredeble estas ĉi tie ia festo ĉu urba, ĉu nacia. Sed ankaŭ vidiĝas multaj esperantistaj standardoj. Ne por iu ajn festo estas elmetitaj ĉiuj tiuj ĉi flagoj kaj standardoj, sed por _nia_ granda festo: saluto ili estas de Krakovo al la alvenintaj Esperantistoj.
Kaj nun ni eniras la reĝlandon de l' revoj; ni ne plu estas en Krakovo, ni ne plu estas en Galicio, ni estas en iu ajn urbo de la mistera lando Esperantujo. Ĉe ĉiu paŝo, sur ĉiu magazeno, sur ĉiu vendejo, sur ĉiu butiko staras esperantaj afiŝoj, esperantaj reklamoj, esperantaj surskriboj. Ĉie la verda stelo kun la surskribo: speciale rekomendata; ĉie «oni parolas esperante». Jen la _Sukeraĵejo_, kun desertaj sukeraĵoj kaj krakenoj; jen la Instituto Tajlora de pretaj vestaĵoj; tie ĉi oni rekomendas ĉiuspecajn modaĵojn por sinjorinoj; tie oni vendas veŝtojn stebitajn kaj gantojn Prahajn; alie oni sciigas nin, ke «kiu volas havi blankajn kaj sanajn dentojn, uzados nur la _Perlan Kremon_»; en la «Louvre» vi trovas kravatpuntojn por virinoj; fine _Drogejo_ rekomendas kaŭĉukajn higienajn artikolojn por sinjoroj kaj sinjorinoj, radikalajn ekstermilojn de puloj kaj cimoj, plibeligajn kremojn, k. t. p.
Kaj ni paŝu, ni paŝu, post magazenoj aliaj magazenoj, post butikoj aliaj butikoj, sed ĉiam kaj ĉie novaj esperantaj afiŝoj.
Sed mia vido malklariĝas, mi ne plu povas legi; dank' al Dio, finiĝas la strato, kaj antaŭ niaj okuloj etendiĝas la centro kaj la koro de Krakovo, la granda Placo Rynek.
Apud ni la Preĝejo Sankta-Mario, meze de l' placo la Draphalo, granda konstruaĵo, kiu enhavas la Nacian Muzeon, vendejon kaj magazenojn. En angulo de l' placo la antikva preĝejeto de Sankta-Adalberto; en alia angulo alta turo, restaĵo de iama urbodomo. Antaŭ la Draphalo la monumento de la plej granda pola poeto, Adam Mickiewicz.
Ĉirkaŭ la placo ankoraŭ multe da butikoj kun flagoj.
Sed kio do vidiĝas apud pordo de Draphalo? Ligita al muro per ĉeno pendas malnova tranĉilo, tute ruĝa pro rusto. Jes, jes, mi memoras, mi legis pri tiu ĉi tranĉilo. Ne estas sole rusto, kiu ĝin ruĝigis (tremu!), estas ankaŭ sango. Jen la historio:
Estis iam du fratoj, kiuj.... Sed pardonu, estas iom malfrue, mi ne rakontos nun la aferon. Ni rapidu al la Akceptejo.
Ankoraŭ unu strato, denove la «Plantacioj», kaj vidu tiun ĉi grandan tabulon sur du fostoj, kun la magia surskribo:
INTERNACIA KONGRESO ESPERANTISTA
AKCEPTEJO -- EKSPOZICIO -- VENDEJO
Jen la Komerca Akademio, jen nia kongresa hejmo.
Antaŭ la pordo jam granda amaso: kongresanoj eniras, kongresanoj eliras, kongresanoj staras kaj kongresanoj babilas.
Ni eniru. Jen--antaŭvestiblo, dekstre nigra tabulo, maldekstre nigra tabulo, la unua por privataj komunikoj, la dua por ĝeneralaj. Dekstre ni legas, ke maljuna, malbela kaj malriĉa samideano serĉas junan, belan kaj riĉan edzinon; maldekstre ni vidas, ke la tutmonda ŝuista asocio kunvenos morgaŭ je la kvara antaŭtagmeze. Sed bedaŭrinde antaŭ tiuj ĉi tabuloj staras benkoj, sur kiuj sidas konstante samideaninoj tiamaniere, ke, kiam oni devas kurbiĝi por legi surskribojn, oni similas dancontojn, kiuj faras inviton al valso.
Post la antaŭvestiblo, la vestiblo. Dekstre bufedo, maldekstre banko. Kien iri? Unue ni iru maldekstren. Afiŝo montras al ni, ke en tiu ĉi oficejo estas monŝanĝejo, enkasigo de ĉekoj kaj elpagigo de kreditleteroj.
Efektive, sorĉa oficisto ŝanĝas markojn en kronojn, rublojn en frankojn, ŝilingojn en florenojn, sed li tute rifuzas ŝanĝi miajn spesmilojn. Mi klarigas al li, ke tiu ĉi mono estas internacia, sekve akceptita nenie; li volas nenion aŭdi. Mi devas foriri kaj trapasi la bufedon, rigardante kun bedaŭro la bonajn manĝaĵojn, la bonajn trinkaĵojn, kiuj estas sur granda tablo. Apud la bankaĉo, afiŝo: Jen Babilejo! kaj sago montranta la ĝardenon. Estus pli bone meti la afiŝon en la strato, montrantan la Komercan Akademion, ĉar la tuta domo estas babilejo. La Akceptejo estas vera abelujo pro la bruo. Ankoraŭ en la vestiblo leterkesto; la leteroj ĵetitaj en ĉi tiun keston ricevas specialan kongresan stampon.
Sed ni supreniru la ŝtuparon. La muroj estas kovritaj per afiŝoj kaj anoncoj. Per unu oni estas sciigata, ke «Sinjorino Farges ĵus alvenis». Cetere dum ok tagoj Sinjorino Farges estis ĵus alveninta; kredeble ŝi pasigis la tempon inter la stacidomo kaj la Akceptejo. Landokarto de Eŭropo montras al ni la vojon sekvitan de S-ro Parrish dum sia paroladvojaĝo. Tiu ĉi vojaĝo bone komencita havis teruran finon: en Danujo S-ro Parrish trovis... edzinon. La virto estas ĉiam punita.
Sur la unua etaĝo amaso da babilistoj; pene mi venas ĝis la pordo de la akcepta ĉambro. Sed mi subite haltas, mirigita. Apud la pordo staras tiuj ĉi vortoj skribitaj per grandaj literoj: _Iru for._ Stranga Akceptejo!
Sed feliĉe mi ne legis la tutan afiŝon, kiu estis jena: Faru vian aferon kaj iru for. Efektive la Oficejo estas plenega de samideanoj, kies afero kredeble estas interbabili.
Malantaŭ longa tablo sidas afablaj komitatanoj kaj ĉarmaj komitataninoj, kies oficoj estas montrataj per grandaj surskriboj.
Sinjoro Kartulo prenas mian provizoran karton kaj donas al mi definitivan.
Sinjoro Insignulo donas al mi mian kongresan insignon, ĉarma plateto kun verda rubando. (La verda rubando montras, ke mi estas nek Polo, nek Krakovano; la Poloj havas ruĝa-blankan rubandon kaj la Krakovanoj blua-blankan.)