Part 10
Podhradský kolere rigardis tiun neantauxviditan scenon. Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu pasxon.
La kuracisto turnis sin al li.
"La severa mosxto -- la morto -- sinjoro arbaristo," li diris kun la akcento de l' kortusxanta peto, "pacigas ankaux la malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaux vi, en tiu cxi fatala momento jam pro la infano --"
"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, gxis la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por sxi mortinta..."
Evelino ekgxemis malespere kaj dispremite falis denove sur la segxon.
En tiu cxi momento la infano sur la lito en la malantauxo konvulsie ektusis.
"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malantauxon.
Samtempe levigxis ankaux Evelino kaj elpasxis post la kuracisto.
"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis sxin teren.
Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantauxon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon.
"Cxu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo:
"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis mallauxtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."
"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l' kuracisto.
Poste li staris momenton kvazaux subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj sxanceligxe trairinte la cxambron lauxlargxe li haltis antaux Evelino, kiu dume levigxis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antaux sxi.
Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.
La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble lacigxis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantauxo post la pordokurtenoj.
Evelino, starante en la muta malespero antaux la arbaristo, havis atenton por nenio cxirkaux si.
Subite sxi denove rekonsciigxis.
Kunmetinte la manojn sxi ekgxemis:
"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"
"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco.
"Kompaton -- kompaton!" balbutis malespere Evelino post mallonga pauxzo.
En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.
Podhradský alproksimigxis rapide kaj kun la timema avideco demandis:
"La infano?!"
"La lasta medikamento efikis!" raportis mallauxtigite la kuracisto. "La forta, intence kauxzita atako de konvulsia tuso liberigis la trahxeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera... La infano pasigis felicxe la krizon kaj nun estas la espero -- ."
"Vi do opinias, sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo nekredante ankoraux.
"Ke mi esperas la resanigxon!" intermetis la kuracisto. "Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino..."
"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie:
"Ne, ne -- neniam!"
"Gxi ne estas mortinta! Gxi resanigxas!" ekgxojegis Evelino en la subita gxojigxo.
"Mami -- mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaux gxi estus rekoninta la vocxon de l' patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, gxi vokis plue:
"Avcxjo! Mi auxdis mami..."
"Cxu vi auxdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la kuracisto al la arbaristo.
"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. "Avcxjo, avcxjo! Venigu al mi mami!"
Evelino, kiu momenton staris rektigxinte kaj senmove, kvazaux sxi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.
Sed ankaux nun la arbaristo restis nedecidigebla.
La kuracisto provis ankoraux unufoje rompi lian obstinon. "Pardonu," li diris, "almenaux pro la memoro de l' malfelicxa viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento -- pardonu pro la memoro de via filo!..."
"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortusxanta mola vocxo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizagxon per la mano, li aldonis kun la eldevigita pacigxemo:
"Mi pardonas!"
Evelino salte levigxis kaj kun la gxojega ekkrio kuris en la malantauxon... Apud la infanlito sxi falis, sed tuj denove levigxis kaj kun la mieno de senmezura felicxo klinigxis super la lito...
La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo:
"Tian neantauxviditan sxangxon, kredu, mi mem ne atendis... Sed la perfekta felicxo, kiun alportis iam al vi tiu cxi virino, revenos neniam plu al vi en la cxasdomon..."
"Jes, gxi ne revenos!" rimarkigis maldolcxe la arbaristo, mallevinte la manon de l' vizagxo...
"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu cxi pentofaranta Magdaleno farigxos tia patrino al la infano, kia sxi antauxe laux sia karaktero neniam farigxus sen la terura kulpo, je kiu sxi pentofaras --"
* * * * *
PIEDNOTOJ
[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu cxi unupagxa versio preparita por Projekto Gutenberg, la piednotoj estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.]
[1] Kvartalo de Praha.
[2] Germane Partitur, angle partition, france partiton, itale spartito.
[3] Parko de Wien.
[4] Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto).
[5] En slavaj landoj la monahxinoj estas nomataj »fratinoj«. (Rim. de trad.)
[6] Sumava (legu Sxumava) = montaro en suda Bohemujo.
[7] "Mami" aux "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l' trad.)
[8] Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.)
[9] Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.)
[10] Cxe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.)
[11] Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.)
[12] Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)
[13] Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.)
[14] Volsany (legu Volsxani) = antauxurbo de Praha. (Rim. de l' trad.)
[15] Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)
[16] Konvenienco = slusnost, Konvenienz, convénience, convenance, convenienza.
[17] Nomo de proksima vilagxo. (Rim. de l' trad.)
[18] Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.)