Part 9
--Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,--respondis unu el la junuloj balbutante.
--Por kio do vi elflugis el la nesto?--demandis Vulturo:--ĉu vin frosto forpelis aŭ varmego?
--Varmego?--diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni sentis ankaŭ froston ekstere.
--Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?
--Mi serĉas parencojn!
La rabistoj ekridegis.
--Spritulo! Kiajn parencojn?
--Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj petis lin min kunpreni.
--Bravulo!--diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj fratoj.
--Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?
--De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta junulo kun malgaja vizaĝo.
--Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?
--Fianĉinon ili prenis!--respondis la junulo same nevolonte kaj per tirata voĉo.
--Rakontu, bonulo!
--Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!
--Kaj poste?
--Poste? Nenio estis poste.
--Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?
--Neeble estis! Ili venis kaj prenis!
--Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?
--Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.
La rabistoj ree ekridegis.
--Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!
La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.
--He, vi, putrinta rapo!--diris unu rabisto.--Se oni prenis vian fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?
La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.
Lia mieno amuzis la rabistojn.
--Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?--kriis unu el ili, puŝante la junulon.
La junulo silentis.
La rabisto ekpuŝis lin pli forte.
La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.
Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.
La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.
--Lasu min, ne puŝu!--li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ mi ekkoleros!
La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.
La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar grava kaŭzo forestis.
--Nu, koleru do, malsaĝulo!--diris la rabistoj: kial vi ne koleras?
--Puŝu ankoraŭ unu fojon!
--Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!
--Puŝu pli forte!
--Bone, jen, vi havas!
--Nun haltu vi kaj gardu vin!--diris la junulo, kiu nun efektive ekkoleris.
Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj la supo verŝiĝis sur la karbojn.
--Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, ĉesu!--kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis unu aŭ du rabistojn.
--Kia urso!--parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.
Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante diri:
--Ĉion ĉi mi estas farinta, he!
--Nu, karulo,--parolis la rabistoj, sin levante de l' tero kaj frotante siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62]
--Kia estas via nomo, karulo?--demandis la maljuna rabisto.
--Dmiĉjo.
--Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!
--Kamaradoj!--diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!
--Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!--aŭdiĝis inter la rabistoj.
Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis "ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.
La rabistoj silente aŭskultis.
--Jes, kamaradoj,--diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!
--Ne mensogu!--kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem farus tion?
--Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la tutan karavanon!
--Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?
--Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken--veraj rabistoj! Kaj kiaj komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo--insulo: nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida fluo.
La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis forkuri. La fluo de l' rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la tirŝnuregon, kaj la barko haltis.
--He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,--alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!
La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!
Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis superruzi.
--Bone!--li diris,--la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!
Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis pafilon kaj ekpafis.
Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la heroo krias al ili:
--Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos mortigitaj, kiel anasidoj!
--Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?
--Bravulo!--aprobis la rabistoj,--vera bravulo! Kion li faris poste?
--Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.
--Li devis esti tre altkreska?
--Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!
--Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?
--Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?--teruro!
--Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!
--He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,--daŭrigis Ringo kun fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio plu!
--Kiel estas la nomo de via heroo?
--Jermako Timofèeviĉ!
--Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?
--Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64].
--Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?
--La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, al tiu ne plaĉas aliloke!
Silentis la hetmano kaj meditis.
Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara herbejo, meze de l' virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l' vasta kampo, pri du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...
--Hetmano!--ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante la spiron.--Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne malpli ol cent rublojn ĉiu!
--Kien ili rajdas?--demandis Ringo, eksaltante.
--Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.
--He, kamaradoj!--ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, Vulturo,--li sin turnis al la maljuna rabisto,--prenu aliajn dudek virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!
Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis severan militestron meze de obeema armeo.
Ĝisnuna libera sintenado de l' rabistoj malaperis kaj estis anstataŭita per senescepta disciplino.
En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du taĉmentojn.
--He, Dmiĉjo!--diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:--prenu bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!
Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l' maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.
Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.
ĈAPITRO XIV.
Survango.
Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.
--Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,--demandis la princo: kio fariĝis la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze? Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?
Godunòv levis la ŝultrojn.
--La granda caro,--li respondis,--ofte ploras nokte pri siaj malamikoj, preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo resti en la ĉeesto de Dio!
--Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi estas intima kun la caro, la caro amas vin,--se vi dirus al li pri opriĉnino?
Godunòv ekridetis pro la naiveco de l' princo.
--La caro estas al ĉiuj favora,--li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla. La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni, tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen kio estas la opriĉnino!
--Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona, sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li kredos!
--Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...
--Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la veron!
--Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron, sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus savinta vin, princo!
--Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi nun ne ekzistus plu!
Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.
--Jen, Nikito Romànoviĉ!--li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus, ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?
--Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...
Godunòv ekrigardis lin mirigite.
--Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo! Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo, kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!
Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj ŝanĝis la temon.
--Rigardu, princo!--diris li rigardante tra fenestro:--kiu tie galopas tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?
--Mi dubas!--respondis Serèbrjanij:--li forrajdis hodiaŭ matene al malproksima pilgrimado!
Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en la korton, rekte al la fenestroj.
--Kara princo!--li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili--kun ligitaj brakoj,--ĉu vi scias, kiu?--la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo, kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!
Serèbrjanij salte leviĝis.
--Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?--li ekkriis, brilante per okuloj.--Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj intermalpaciĝos?--Kaj li sin ĵetis eksteren.
--Ĉevalon!--li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.
--La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,--kriis Miĥeiĉ,--malbona ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la caro?
Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de Maluto...
* * * * *
Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton Skuratov.
Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon sur la kapo de l' kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni decidis lin ekzekuti tiel malproksime.
Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj, li vipas la ĉevalojn senkompate.
--La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por nin revenigi!
Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime estas la Malbenita Ŝlimakvo.
--He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan piedfrapadon post ni!
--Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj ĉevaloj.
Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas siajn ĉevalojn.
--He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post ni!
--Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!
Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...
--Ĉu oni ne persekutas nin?
Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:
--Haltu, Gregoro Lukìĉ!
Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna ĉevalo!
--Haltu, Maluto!--ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn fortojn, li donis al li survangon.
Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:
--Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita Ŝlimakvo?
Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij faletis, renversiĝis kaj mortis.
--Maluto!--ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.
Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon, kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.
--Certe, mi pereos,--li pensis dum batalo,--kaj ne savos mi la kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn helpo!
Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste laŭtaj krioj.
La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo, svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon de l' brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.
--Vigle tenu vin, bravuloj!--ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi nin!
Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!
En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia kapo.
Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk'n, renversante ĉiujn senescepte, la siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo trafis la kapon de l' ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego rompiĝis.
--Atendu, atendu!--diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne foriros!
La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.
La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.
--Jen, via bojara moŝto!--diris Ringo al princo Serèbrjanij, forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.--Jen kie ni ree renkontiĝis!
La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo. Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.
--Via kronprinca moŝto!--li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:--la batalo estas finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros la kazon!
Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.
--Ĉu vere?--li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l' caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis tien ĉi kunligitan!--Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano Ivànoviĉ.
La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.
--Dankon al vi, bonuloj!--li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu ajn vi estu, dankon al vi!
--Ne dankinde, via kronprinca moŝto--respondis Ringo: se mi scius, kio minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni kontentiĝas per kraboj[65].--He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk'n?
--Jes!--respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian viktimon.
--Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!
Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:
--Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!
Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.
Ĥlopko apenaŭ spiris.
--Jen kiun mi kaptis!--fine eldiris Dmiĉjo.--Kial do vi ne parolis?
--Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?
--Kiel do vi trafis sub min?
--Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!
--Jen kio!--malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.
La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk'n oni ne povis trovi.
--Ne venis ankoraŭ lia tempo,--diris Ringo,--domaĝe, tre domaĝe! Nu, eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo! Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi, malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!
--Nu, kamaradoj,--daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan moŝton! Vi, bojaro,--li diris al Serèbrjanij, montrante sian ĉevalon:--surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!
--Por kio?--diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ faliginte ĝin:--mi ankaŭ povas rajdi!