Part 17
La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun ne revenis.
--Jen Teodoro!--diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!
Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da cikatroj sur la vizaĝo.
Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, kiel homo treege laca.
--Nu?--demandis lin iu rabisto.
--Ree vi estas venkitaj?--demandis alia.
--Estas iu alia venkita!--respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed hodiaŭ la duonon mi forigis!
--Kiamaniere?
Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.
--Kie estas la kaptito?
Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.
Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj saadakon, apartenantajn al la kaptito.
--Tataro?--ekkriis la rabistoj.
--Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!
--Rakontu, rakontu!--petis la rabistoj.
--Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,--Moskvon mi venos tute sen mono!"
--Jen, kanajloj!--ekkriis unu el la aro.
--Kion vi faris al la komercisto?--demandis la alia.
--Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis lin,--respondis Poddubnij.--Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili faris ĉevalkovrilojn"...
--Ha, malbenitaj hundoj!--ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, la malbenitojn!
--La pastron,--daŭrigis Poddubnij,--ili alligis al ĉevala vosto...
--La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!
--Dio scias!
--Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?
--Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...
--Ho, se mi nur povus montri al ili!...
--Kaj mi ankaŭ!
--Kie vi trovis la kaptiton?
--Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. "Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:--"ne malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.
--Bravulo nia Dmiĉjo!--diris la rabistoj.
--Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!--rimarkis Poddubnij.
--He, Dmiĉjo?--demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?
--Kial ne?--respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la interparoladon.
--Kio estas en la sako de l' tataro?--demandis Ĥlopko.
--Jen, rigardu, kamaradoj!
Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn apartenaĵojn de diservo.
--Hundo!--ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!
Serèbrjanij utiligis la indignon de l' rabistoj.
--Kamaradoj!--li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?
Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.
--Kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!
La parolado de l' princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.
--Jes!--diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn preĝejojn?
--Ne, ne eble, ne eble!--ripetis la alia.
--Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!--aldonis la tria: plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!
--Vere!--jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!
--Nu, estu, kio estos!--ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!
--Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!--ekkriis multaj.
--Oni rakontas pri vi, kamaradoj,--daŭrigis Serèbrjanij,--ke vi forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!
--Ni defendos, ni defendos!--ekkriis ĉiuj unuanime.
--Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.
--Ni atakos la tatarojn!
--Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!
--Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!
--Kamaradoj!--diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!
--Li diru!--ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj kapoj!
--Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?--diris unu.
--Kaj mi ankaŭ ne!--aldonis iu alia.
--Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!--ekkriis la princo.
--Ni mortu!--ripetis la rabistaro.
--Nu, kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!
--Ni trinku!
--Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!
Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ plenigis la siajn.
--Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta Ruslando!--tostis Serèbrjanij.
--Estu sana la caro!--ripetadis la rabistoj.
--Estu feliĉa nia Ruslando!--daŭrigis Serèbrjanij.
--Estu feliĉa, estu feliĉa!--ripetadis la rabistoj.
--Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa religio!--daŭrigis la princo.
--Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!--kriadis la rabistoj.
--Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, kiuj forbruligas niajn preĝejojn?
--Konduku, konduku nin!--aŭdiĝis ĉie la sama voko.
--En fajron la tataron!--ekkriis iu.
--En fajron! En flamon la kaptiton!--subtenis la aliaj.
--Atendu, kamaradoj!--diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! Respondu,--diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe da viaj? Kie vi havas la tendaron?
La tataro faris signon, ke li ne komprenas.
--Atendu, princo,--diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?
--Jes, jes, moŝto!--ekkriis la brulvundita tataro.
--Ĉu estas multe da viaj?
--Multege, multege, moŝto!
--Kiom!
--Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.
--Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?
--La ĥano!
--La ĥano mem?
--Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt Ŝirinskij.
--Kie estas lia tendaro?
La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.
--He, Ĥlopko, fajron!--ordonis Poddubnij.
--Proksime la tendaro, moŝto, proksime!--tuj respondis la tataro: ne pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.
--Montru la vojon!--ordonis la princo.
--Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, moŝto!
Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l' kaptito.
--Ĉu vi trovos la vojon?
--Mi trovos, moŝto, mi trovos.
--Bone!--diris Serèbrjanij.--Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion valoras la rusa forto!
ĈAPITRO XXV.
Preparado al batalo.
En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj lian armilon, alrajdis al la princo.
--Nikito Romànoviĉ!--li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!
--Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,--respondis la princo: por tio ni vivas en la mondo, ke ni helpu unu al alia!
--Princo,--aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!
Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l' taĉmento; la stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.
Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.
--Kio ĝi estas?--demandis la princo, haltigante la ĉevalon.
Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la selkurbiĝo.
--Atendu princo, mi aŭskultos!
La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree eksilentis.
--Li finis!--ekridis Ringo.--Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis seninterrompe.
--Kio ĝi estis?--demandis la princo.
--_Ĉebuzgà!_--respondis Ringo.--Io simila je nia korneto! Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!
Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn, malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.
--Ha!--ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, laciĝis la malbenita hundfilo!
Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.
--Kia gorĝo!--diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel amuziĝas la malpiuloj!
La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata prapatrolando...
--Princo,--diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.
--Iru, Dio vin helpu!--konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj malaperis en la mallumo.
La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon de l' entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de vento ondigis la arĝentkoloran herbon.
Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. La princo ekkaptis sian sabron.
--Silento, princo, silento, jen mi venas!--mallaŭte diris Ringo ridetante.--Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni estos obeantaj.
Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li permesis, ke li agu laŭ sia plano.
--Karuloj!--sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?
--Elektu, kiun vi volas,--respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!
--Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...
--Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!
--Bone, bone!--respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!
--Jen vidu, princo, tiun monteton!--daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.
La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.
Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de la herbo.
Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.
Ringo levis la kapon super la densa herbo.
Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86], aliaj--ŝafpeltojn, kelkaj--disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.
La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.
Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.
Ambaŭ planoj estis allogaj.--Jen kia granda ĉevalaro,--li pensis, apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen esti rimarkita!
Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.
Reŝetò!--li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?
--Kial vi mem ne kriaĉas?--flustre demandis Reŝetò.
--Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!
--Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?
--Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.
Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.
--Kaj vi, kamaradoj,--murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?
--Jes, jes, ni estas pretaj!--murmuretis la rabistoj.
La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono sian longan tranĉilon.
ĈAPITRO XXVI.
Kunfratiĝo.
Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience atendis la signon, por komenci la atakon.
--Princo,--diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...
--Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?
--Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...
--Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!
--Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj kaj--ĉu vi volas kredi al mi?--ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj malsaĝaj paroloj,--aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?
--Maksimo Gregòrjeviĉ,--diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!
--Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...
--Ne kolerigu Dion, Maksimo!--interrompis lin la princo: kial vi ne indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, Maksimo Gregòrjeviĉ!
Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.
Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, kisis ĝin kaj faris signon de kruco.
--Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!
Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.
Maksimo sereniĝis.
--Nun,--li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu vivi!
--Maksimo!--diris Serèbrjanij kortuŝita.--Dio vidas, mi tutkore fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!
--Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante opriĉniko?
Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis la manon de l' princo.
Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la tendaro de l' tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo pretergalopis antaŭ la rabistoj.
--Estas tempo!--diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.
--Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!
La rabistoj salte leviĝis de l' tero.
--Estas tempo, estas tempo!--aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la princo!
Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam povis vidi la malamikajn fajrojn.
Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al la tendaro.
--Bravulo nia Ringo!--ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la malpiuloj!
La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je maltrankviligita formikejo.
La tataroj, savante sin de l' fajro, senorde kuris renkonte al la rabistoj.