Part 16
Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo ĉagreniĝis:
--Por kio vi forveturas, filo?--li diris.--Ni ĉiuj vin amas, ni estas alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.
--Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!
La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.
Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.
La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.
Maksimo rekonis la caran falkgardiston.
--Trifono!--li vokis lin.
--Maksimo Gregòrjeviĉ!--gaje ekkriis Trifono:--bonan tagon! Kiel vi fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. Nu, dank' al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos via patrino!
Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?
--Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn forflugis!--respondis Trifono, montrante sian falkon.--Cetere vi nenion scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, mia patrono: miraklo okazis!
La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.
--Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn'n, sed la trian fojon Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis Smiŝljaj'n kaj Kruĵòk'n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi Adrahàn'n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de sonoriletoj.--Sonoriletoj de Adrahàn!--mi diris al mi mem. Jen mi vidas blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano--mian Adrahàn'n--"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn'n. Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta mia patrono!
La voĉo de l' falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el liaj okuloj.
--Maksimo Gregòrjeviĉ,--aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l' eŝafodo. Jen, rigardu,--li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!
Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.
--Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!
La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.
--Prenu ankaŭ mian donacon!--li diris, ĵetante plenmanon da oraj moneroj en la ĉapon de Trifono.--Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!
--Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!
--Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank' al Dio, estas sana kaj sendas al ŝi saluton.
--Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?
--Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank' al Dio, estas sana,--vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi respondu:--mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj homoj,--kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!
--Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?
--Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!
--Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!
--Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?
--Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!
Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.
--Se vi ne prenos,--li diris:--prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!
Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.
La suno jam subiris. La longaj ombroj de l' arboj fariĝis ĉiam pli longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.
Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra arbaroj, tra kampoj,--malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj pensoplene rigardante la stelojn...
Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.
Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.
Dormu, dormu, mia kara, Dume daŭras malĝojego, Malfeliĉo nia daŭras, Dormu, dormu, infaneto, Dormu! Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo, Baldaŭ igos Car' forhaki al la hundo, Al malbona hund' Skuratov lian kapon. Dormu, dormu, infaneto, Dormu!
La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.
La virino daŭrigis:
Ĉar Maluto hundo malbonega Li sufokis sanktan la Filipon, La maljunan nian episkopon[82]. Dormu, dormu, infaneto, Dormu!
Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.
Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l' opriĉniko, la gemastroj ektimis.
--Kiu vi estas?--demandis Maksimo.
--Via moŝto!--balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via moŝto! oni ŝin nomas Mario.
--Per kio vi vivas, bonaj homoj?
--Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.
--Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?
--Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro lupoj ĝin formanĝis.
Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon sur la tablon.
--Dio helpu vin, bonaj homoj!--li diris kaj volis eliri.
La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.
--Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?
--Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?
--Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, maldekstre--al Vladimiro kaj dekstre--al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?
Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.
--Karulo!--kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei nokte sur tiu vojo!
Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.
Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro. Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per raŭka voĉo ordonis:
--For de la ĉevalo!
--Jen, ricevu!--respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime starantan viron.
La rabisto ekŝanceliĝis.
Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.
--He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin vivantan!--ekkriis la sama voĉo.
--Jes, sendube, opriĉniko!--ekkrietis la alia,--jen estos amuziĝo por ni ĉiuj, kamaradoj!
--Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.
Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur la ĉevalo.
ĈAPITRO XXIV.
Ribelo de la rabistoj.
Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj rememoris lin dum festeno!
--Ha!--parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?
--Kio estas? Konata afero,--respondis alia: oni turmentegas lin per tiu aŭ alia maniero...
--Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de li.
--Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!
--Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?
--Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi la kamaradon por savi ian princon?
--Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!
--Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li ne estas vera hetmano. Vulturo--jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin pereigis!
--Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!
Malklara murmureto trakuris la rabistaron.
--Intence, sendube, intence!--parolis multaj el la aro.
--Kiu estas tiu princo?--demandis iu.--Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?
--Ne, kian reaĉetpagon!--respondis la flavruĝa kantisto.--La princon ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigos,--tiel li diris, la princo!--kaj la trezoron ni forportos kaj interdividos.
--Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie senutile!
--Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!
--Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.
--Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...
--Kredeble, li nin trompas.
--Ŝajne,--aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al si mem, kaj ni restos sen ĉio...
--Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!
--Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!
--Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!
--Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!
--Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin konduki!
--Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.
--Ni forbruligos la antaŭurbon!
--Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!
--For Ringon! La princo nin konduku!
--La princo nin konduku, la princo!--aŭdiĝis de ĉiuflanke.
Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege interparolis.
--Ĉu vi volas aŭ ne,--parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,--mi vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian kapon sur eŝafodon.
--Nur mi mem povas decidi tion!--respondis la princo nekontente.--Por kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?
--Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas morti,--ĉio povas okazi,--tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion fari?--li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli koleras:--kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun fojon, jes, kara princo!
En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.
--En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.
--Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo!
--Ni sendos la tutan aron da anseroj!
--Ni iru liberigi Vulturon!
--Ni liberigu la avon!
--Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!
--Ni prenu la oron!
--Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!
--Ĉiujn loĝantojn de l' antaŭurbo!
--Kie estas la princo? Li nin konduku!
--Li konduku, li konduku!..
--Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!
--Sur tremolon, sur tremolon...
--Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!
Ringo salte leviĝis.
--Jen kion ili entreprenas!--li ekkriis:--mi de longe aŭdas tumulton, sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin en la antaŭurbon!
La princo ekflamis.
--Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?--li diris.--Prefere mi estos dispecigita de ili.
--Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, morgaŭ oni povos paroli kun ili!
--Princo!--kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!
--Eliru do, princo!--insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en la tendon!
--Bone!--diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min devigos konduki ilin en la antaŭurbon.
--Ha, ha!--kriegis la rabistoj: li venas, venas!
--Konduku nin en la antaŭurbon!
--Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!
--Jes, jes,--estu hetmano!
--Ni salutas vin!--vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!
--Pendigita, je Dio, pendigita!
Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l' princo, ankaŭ eliris.
--Kion vi faras, kamaradoj?--li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, sufiĉe jam vi amuziĝis!
--Kial vi nin admonas?--kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?
--Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!
--Sur tremolon!
--Sur tremolon! Tuj sur tremolon!
Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.
--He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!--li ekkriis.--Ĉu mi ŝatas vian hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...
--Bone!--kriis iu.
--Bonege li parolas!--aldonis alia.
--Jes, mi kraĉas sur vin!--daŭrigis Ringo.--Ĉu mi ne trovos tiajn, kiel vi? Kia honoro--esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!
--Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!
--Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.
Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.
Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.
--Patro!--li diris, frapante lin per sia grandega mano je la ŝultro:--vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!
Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis ĉiujn.
--Rigardu, rigardu!--eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!
El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.
Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis kvazaŭ ringego.
Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.
--Jen, diabloj,--diris Ringo al Serèbrjanij.--Vi tuj vidos, ili ne simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan por la junulo!
Efektive, la kapto de l' opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj kamaradoj.
Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia ekzekuto.
Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.
Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de siaj turmentantoj...
--La koro trompis min!--li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. Estu la volo Dia!
Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.
--La lito estas preta!--li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!
--Malligu miajn brakojn!--petis Maksimo: mi ne povas fari signon de kruco.
Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.
--Preĝu, sed ne tro longe!--li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.
Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.
--Kamaradoj!--li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!
Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.
--Aŭskultu!--daŭrigis la princo.--Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?
--He, he,--aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?
--Princo, ne ŝercu kun ni!
--Foje elektita, estu hetmano!
--Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.
--Donu al mi hetmanan ĉekanon!--diris Serèbrjanij.
--Bone!--ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!
Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.
La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.
--Malligu la opriĉnikon!--ordonis li per severega voĉo.
La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.
--Malligu tuj!--ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.
--Jen, kion vi volas!--respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?
--Kanajlo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano ordonas!
Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.
La flavruĝulo falis teren senviva.
Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.
--Malligu, vi!--sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia kapo.
Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.
--Kamaradoj!--daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos vin!
La firma voĉo de l' princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita decidemo forte impresis la rabistojn.
--He, he!--interparolis ili: li ne ŝercas!
--Vera hetmano!
--Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel rapide li finis kun nia kantisto!
Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.
--Bone, bonege, via princa moŝto!--ekmurmuretis Ringo, kun granda respekto lin rigardante:--jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi jam vidos, kion fari!
Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute sin donis al Lia volo.