Princo Serebrjanij

Part 11

Chapter 11 3,840 words Public domain Markdown

La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l' kapo la kokoŝnikon[24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj ŝultroj, la ljetnikon[23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis. Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi, kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica[67] vizitis la tombon de sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.

--Heleno!--li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?

Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed, esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne volis veki venĝsenton de l' edzo.

--Kial vi konfuziĝis?--ripetis Morozov.

--Mi estis malsaneta...--ekmurmuretis Heleno.

--Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!

La bojarino tremadis.

--Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?

--Mia Dio!--ekĝemis Heleno.

--Mi estis leganta,--daŭrigis Morozov,--pri puno pro adulteco...

--Mia Dio!--petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ, indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al vi malfidela...

Morozov severe sulkigis la brovojn.

--Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis fidela al mi...

--Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!

--Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!--li daŭrigis, plilaŭtigante la voĉon.

--Mia Dio, mia Dio!--ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj.

--Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?

Heleno ploris kaj nenion respondis.

--Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj pensoj--al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis: Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!

--Ne, ne, sinjoro mia!--ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!

Ĉe la vorto "li" la okuloj de l' bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis sin kaj maldolĉe ekridetis.

--Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue, kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro, la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne estis leganta en la libro de Levito[68]: "Se viro delogos ies virinon, li mortu same kiel ŝi!"

Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma decido.

--Druĵino Andrèeviĉ!--ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas fari?

La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.

--Kion vi faras?--ekkriis la bojarino, postenirante.

Morozov ekridetis.

--Ne timu por vi mem!--li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu kandelon, iru antaŭ mi!

Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo. Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.

--Lumigu al mi!--li ripetis ordontone.

En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.

Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.

--Bojaro!--ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi sola estas kulpa!

Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis, klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.

--Mortigu min!--petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min mortigu!

Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.

--Druĵino Andrèeviĉ!--ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.--Perfido! Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino Andrèeviĉ!

Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin, enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.

Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj, malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...

La pordo ekkrakis sub la batoj.

--Bojaro,--kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan domon!

--Mi ne kredas, via princa moŝto!--respondis Morozov dignoplene.--Ne estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto perforte eniru en la ĉambron de edzino de l' mastro. Ebriiga estis mia mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia gasto!

--Malfermu!--ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.

--Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas rabisto, sed princo kaj bojaro!

--Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!

Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo, skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.

Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.

Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov'n. Ne longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.

Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis liaj servistoj, tintante batalilojn.

Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l' opriĉnikoj. Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis, surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:

--He, he, gaje, gajege! Kia festeno!--kaj li frotis la manojn.

--Ĥomjàk!--ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov'n en boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?

--Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!

--Ĥomjàk,--demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?

--Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?

--Jes, ni ĉiuj vidis!

--Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?

--Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!

--Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme, tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi--miajn vipbatojn!

Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn ondojn kvazaŭ fanditan oron.

ĈAPITRO XVII.

Ensorĉado de sango.

La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.

--Dio, kompatu nin,--parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!--Kaj ili signadis sin kruce.

Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio! Malfeliĉo pasis!--Kaj ili ree signis sin kruce.

Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon. Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li elvojiĝis.

Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis, nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.

--Via bojarina moŝto!--li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj postrestas... ni devas atendi!

Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l' ĉevalo kaj ke fortaj brakoj ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l' tago, ŝi rekonis Vjàzemskij'n kaj ekkriis pro teruro.

--Via bojarina moŝto,--diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu vian sorton! Vane vi penis min eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi, bojarino mia kara!

--Princo!--ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...

--Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin havi, Heleno Dmìtrievna!

--Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!

--Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...

Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.

--Heleno!--li parolis,--mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!--li daŭrigis, kunigante la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia animo!

La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis kaj falis teren.

Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l' ĉevalo. Sentante plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn, rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis, sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto... Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.

--Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?--pensis Heleno.--Vere, mi ree estas ĉe mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?

Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.

--Jen, kiel bone Dio vin gardas!--diris la nekonata maljunulo, scivole rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo alkutimis--li diris al si mem,--ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom da fojoj ĝi estis ĉe mi!

La apero de l' maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita vizaĝo kaj la blanka barbo de l' maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj piedoj.

--Avĉjo, avĉjo!--ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!

La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova, la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis, sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l' princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia kapo.

--Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi? Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li pereigos min, maljunulon!

Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.

--Vi scias,--ŝi demandis,--de kie vi scias, kiu mi estas?

--Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas sciigi.

--Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!

--Ho, ho, ho!--profunde ekspiris la muelisto.--Afonasjo Ivànoviĉ kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien, demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!

--Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi, se vi min savos!

La okuloj de l' muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.

--Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!--li diris kontenta: benu vin Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi, malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!

La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.

--Ili venas, ili venas!--ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!

--Bone, bone, karulino, iru post mi!

La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.

--Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,--li diris, ŝlosis la pordon kaj kuris al la ĉevalo.

--Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!

Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj, kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.

Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.

Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.

--Ĉu ni venis ĝustan lokon?--demandis la estro.

--La ĉevalo iris tien ĉi!--respondis la alia. Postsignojn mi vidis. Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!

--Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango ĉiam fluas?

--Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo! Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!

La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj la kapo de l' muelisto aperis en la fenestreto.

--Kiun venigis Dio tiel malfrue?--demandis la maljunulo, tusante tiel forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.

--Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!

--Kiu bojaro?--ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.

--Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he, servistoj!

--Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi tuj eliros!

--Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!

--Ne koleru, sinjoro,--diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie, en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...

--Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?

--Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la homo scias manumi la sabron, he, bonege!

--Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?

--Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!

--Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita! Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?

--Jen kio!--interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!

La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.

--Kia sangado!--li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo, sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...

--Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!

--Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?

--He!--diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov, plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne--mi mortigos vin...

--Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu, karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!

La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij, reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango, sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj, okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"

Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.

--Venu, karuloj,--vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la lango rigidiĝas!

--La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan vizaĝon, la sangado tute forestis.

--Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian fakon!

--Nu, ricevu viajn dukatojn!--diris la estro de l' opriĉnikoj. Sed aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo forkuris la ĉevalo de l' princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin vidis, diru!

Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.

--Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?

La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:

--Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin. Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate. Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel kruele vundis la princon! Sekve--pensis la muelisto,--Vjàzemskij nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi savos la bojarinon.

Tiu kalkulo lin tute decidigis.

--Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!--li diris: mi eĉ ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?

--He, ne mensogu, maljunulo!

--Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!

--Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!

--Ne penvaloras, sinjoro,--respondis la alia opriĉniko.--Se eĉ estis postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas ion rimarki!

--Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la ĉambro!

--Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon[7] kaj vinon.

--Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?

--Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas, karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...

--Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj mortu?