Part 2
Tia lingvaĵo, amiko mia, ĉerpas sian devenon en la tuta Eŭropa lingvaro: do, pro tio, ĝi estas la plej bona, mi eĉ diras la sola tradukilo. Simila al lerta aktoro, kiu ludas ĉiujn rolojn, kaj intersekve montriĝas reĝo aŭ rabisto, poeto aŭ komercisto, junulo aŭ maljunulo, kvankam li tamen restas si mem, sammaniere Esperanto fariĝas ĉu angla, ĉu rusa, ĉu greka, ĉu latina, ĉu franca, kaj tamen ĉiam ĝi restas Esperanto. Pro tio, ne nur ĝi tradukas perfektege la sencon de teksto fremda, sed plie ĝi eniras profunden ĝis la intimeco mem de la lingvo, kaj revivigas ĝian movadon, ĝian sonoradon, unuvorte ĝian genion mem. Rigardu ĉiujn librojn dissemitajn tra tiu skribotablo, vi tie trovos ne nur kolektojn faritajn el ĉiuj fremdaĵoj eblaj kaj imageblaj, rusaj, polaj, svedaj, finaj k.t.p., sed ankaŭ la famajn geniojn kiuj honoras la homaron, Shakespeare’on, Schiller’on, Molière’on, Lafontaine’on, Homeron, Virgilion. Kaj se malfeliĉe tiu aro ne estas ankoraŭ tre plena, tio devenas, ne de la neebleco de Esperanto por traduki la trezoron literaturan de la Universo, sed nur de la malofteco de la legantoj, sekve de l’ aĉetantoj; kaj tiu malofteco malhelpas la eldonistojn, kiuj ne povas provi produkton ne sufiĉe gajnigan. Esperanto vastiĝu kaj baldaŭ ĝi havos la plej riĉan libraron en la tuta mondo. (_Dum Henriko parolas, Aleksandro turnetas neatente la folietojn de la unua libro troviĝanta sub sia mano._)
ALEKSANDRO
Ha! je Dio! Mi kredas ke vi agas kun mi, kiel kun naivegulo. Vi pretendas ke via Esperanto revivigas la genion mem de ia lingvo. Aŭskultu do tiujn du versojn: (_Li legas, sed uzante sian nacian elparolon, kaj ne akcentante._)
Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo...
kaj diru al mi se sub tiu barbareco oni povas retrovi la mirindan movadon de la Virgilia verko:
Arma virumque cano, Trojæ qui primus ab oris Italiam, fato profugus, Lavinaque venit...
HENRIKO
Unue mi povus respondi: estas via elparolmaniero kiu estas barbara. Aŭskultu. (_Li legas siavice, sed bonege akcentante._)
ALEKSANDRO
Mi konfesas ke, tiamaniere legitaj, tiuj versoj ŝajnas malpli malbonaj. Sed mi opinias ke ekzistas neniu rilato inter tio kion vi deklamis kaj la poemo latina.
HENRIKO
La rilato estas kontraŭe tre mallarĝa. Se ĝi ne ekzistus, vi ne elparolus tiun vorton: barbareco, kiun, mi tion konfesas, estas proksimume ĝusta. Se vi legus la samajn versojn tradukitajn turke aŭ arabe, ĉar la malsimileco inter ambaŭ lingvoj estas grandega, neniu rilato ebla naskiĝus en via cerbo. Certe la lingvo Esperanto ne estas latina, kiel ĝi estas nek franca nek hispana, sed ĝi memorigas tiujn ĉi lingvojn; kaj la similecoj estas tiel profundaj, ke ili, ŝajnante naturaj, ne estas rimarkataj, dum nur aperas la malsimilecoj. Se iam en traduko latina, vi estus skribinta _armoj_ anstataŭ _arma_, _viron_ anstataŭ _virum_, _alvenis_ anstataŭ _venit_, via profesoro tute prave estus ekkriinta: kiaj barbarismoj! Kaj, ĉar tiuj vortoj, tute rajtaj en la Esperanta lingvo, estas ja barbarismoj en la latina, vi nun ekkrias: kia barbareco! Tamen vi ne povas postuli, ke oni traduku Eneidon latine.
ALEKSANDRO, _ridetante_
Ne certe! Sed vi ne pretendas, mi tion supozas, ke vi eltronigos iam la latinan lingvon por ĝin anstataŭi per via Esperanto. Ĉar fine, se la Cicera lingvo estas vere mortinta, se bedaŭrinde, kiel mi timas, ĝi ne estas revivigebla, tamen sendiskuteble ĝi restas la fonto de la plejmulto el idiomoj nun parolataj en Eŭropo: kaj la lernado al ĝi estas necesego por la homo, kiu volas koni la modelilon en kiun estis fandigita la homa paroleco, antaŭ kiam ĝi vestis la formon, sub kiu ĝi aperas al ni hodiaŭ.
HENRIKO
Esperanto ne pli eltronigos la latinan lingvon, ol ĝi eltronigos la aliajn idiomojn nune vivantajn. La Virgilia lingvo estas kaj ĉiam restos la patro, la respektegita prapatro, de la homa lingvaro. Sed ekzistas punkto al kiu mi deziras altiri vian atenton. Ju pli la jarcento antaŭeniros, des pli la literaturaj lernadoj estos forlasitaj pro tempmanko kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Je la tempo pasinta la tuta spirita posedaĵo de bonsocieta homo konsistis el la kono tre plena de antikvaj literaturaj ĉefverkoj. Ne estas same hodiaŭ: kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne tre malproksiman en kiu la kompreneco de tiuj ĉefverkoj estos proksimume tute perdita. Feliĉe Esperanto tie troviĝos. Je tiu epoko ĝi estos akceptita kiel universala lingvo kaj konita de ĉiuj. Dank’ al ĝia mirinda fleksebleco, kiu ebligas ke ĝi fotografas litere la tekston kiun ĝi tradukas, ĝi igos facila por la amantoj de belaj literaturaĵoj la legadon de tiuj poemoj, kies la batalado por la vivo ne permesos al ili la studadon en la originala teksto.
Fine oni ne devas forgesi ke se en la latina idiomo troviĝas la lingvara modelilo, en Esperanto kaj nur en Esperanto kuŝas la ĉefa ideo, kiu direktis la formiĝon de tiu modelilo. Sola la genio de doktoro Zamenhof sciis presi sur ĝin tiun karakteron de ideala perfekteco, kies la aliaj lingvoj kaj eĉ la latina prezentas nur skizojn pli-malpli perfektajn.
ALEKSANDRO
Kion vi volas diri?
HENRIKO
En ĉiuj gramatikoj troviĝas certe la principo de tiu modelilo, sed tiel maskita de esceptaĵoj, de nekorektaĵoj, de neregulaĵoj, de idiotismoj, ke ĉiuj tiuj lingvoŝaŭmoj malhelpas la vidon de la linioj ĝeneralaj kaj kaŝas la vidaĵon de la kuneco. Nenio simila en Esperanto. Ĝia gramatiko ne estas ia ajn gramatiko komparebla kun ia ajn alia; ne: ĝi aperas kiel la gramatiko ideala, abstrakta, ece logika, kiel la sola leĝo de lingveco, sendependa de loko aŭ de tempo, senŝanĝa, senmova, fine kiel la Gramatiko. Dank’ al ĝi, ne estas la vorto kiu altrudiĝas al la penso kaj ĝin direktas, kiel tio okazas tro ofte ĉe la naciaj idiomoj, en kiuj la sama voĉsono estas kelkafoje uzebla laŭ dudek diversaj sencoj, sed kontraŭe estas la ideo kiu uzas la vorton, kiel _substratum_ sur kiun ĝi sin apogas, kiel peron inter si kaj la afero esprimota. Kiam eĉ Esperanto havus nur tiun kvaliton, tio sufiĉus por ke ĝi fariĝu pedagoga ĉefilo: kulturi la cerbon de la junulo, lin instrui pri la reguloj de logikeco kaj de metodo, kaj al li lernigi kiamaniere oni devas pripensi.
ALEKSANDRO, _ridetante_
Vi penas por min konverti al Esperanto; sed mi timas ke vi perdos vian tempon kaj vian klopodon. Fine, kiu vivos vidos. Se iam ĉiu ĝin parolas, eble mi min decidos pri tiu lernado.
HENRIKO
Se ĉiu rezonus kiel vi, ne morgaŭ sonorus la trumpetado de fina triumfo.
ALEKSANDRO, _rigardante sian poŝhorloĝon_
Je Dio! La horoj pasis; kaj mi havas tempon nur sufiĉan por aliri al la stacidomo. Preterlasi dufoje mian vagonaron min forte ĉagrenus. Mia familio estus maltrankvila; kaj mi estus devigata al ĝi telefoni.
HENRIKO, _ridante kaj petole barante la vojon_
Mi permesos vian eliron nur kiam vi estos tradukinta tiun lastan vorton per ĝia samsenca vorto... _latina_.
ALEKSANDRO
Mi konfesas ke tia samsenca vorto ne estas ekzistebla.
HENRIKO
Vi eraras: ĝi ekzistas, sed ne en la lingvo parolita ĉe la Aŭgusta epoko. Ĝi ekzistas en la idiomo kiu fariĝis ĝia daŭriganto, ĝia sola kaj vere rajta heredanto. Tiu lingvo estas nek la liturgia nek la skolastika latinidiomoj; ĉar ili montriĝas nur kiel mumigitaj restaĵoj de lingvo iam vivega. Tiu lingvo, amiko mia, estas Esperanto. Estas ĝi, kiu, post kovado dekkvarfoje jarcenta, fine disrompis la muretojn de sia ĉelo, kaj forflugis, kiel brilega papilio, forlasinte sur la tero la haŭton de la latinidiomo, kiu estis por ĝi nur pera formiĝo (krisalido).
ALEKSANDRO, _ridetante_
Mi kredas ke vi iras tro malproksimen: via fervoro por Esperanto vin alflugigas, for de limoj permesitaj de la malvarma racio, al regionoj tro poeziaj por esti veraj. Cetere, (ĉu mi uzos vian komparon?) la latinidiomo ne povas esti la Esperanta krisalido, ĉar tiu lingvaĵo devenas de la kolektaĉo de ĉiuj nunaj idiomoj.
HENRIKO
Sed kiaj do estas preskaŭ ĉiuj nunaj lingvoj? Ĉu ili ne estas la latinidiomo mem, kiu subite haltis, je la V-a jarcento, kaj kiu daŭrigis sian paralelan evolucion en la ses aŭ eĉ en la sep lingvojn de ĝi naskitajn? Se la Roma Imperio ne estus elfalinta, ĝia lingvo estus sekvinta sian normalan evolucion, kaj hodiaŭ ĝi tiel diferencus la Tito-Livian idiomon, kiel tiu ĉi lasta diferencas la malnovajn formojn latinajn, trovitajn sur la plataj ŝtonoj de antaŭhistoria Romo, sur tiuj platŝtonoj, kiujn sciencistoj hodiaŭ silabas nur tre malfacilege. Ni supozu momente ke la Barbara ekokupado ne fariĝis, ke Romo konservis sian potencon, kio tiam estus okazinta? La Romanoj estus devigitaj krei novajn vortojn por esprimi objektojn, ideojn kaj bezonojn novajn. Plie ilian lingvon estus riĉigintaj multaj fremdaj elementoj, slavaj, germanaj kaj skandinavaj. Fine, obeinte la ĝeneralan leĝon, kiu ĉefas la evolucion de lingvoj, iom post iom la latinidiomo estus simpliginta sian gramatikon, forpreninte el ĝi ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptojn. Sed kion do faris Esperanto? Ĝi ĉerpis en la Roma antikva fundo la ok dekonojn el siaj radikvortoj: ĝi pruntoprenis la restaĵon al Nordaj popoloj, al nacioj kiujn la Romanoj nomis Barbara mondo, al gentoj kiuj iom post iom estus inokuliĝintaj en Imperion, se ili ne estus detruintaj ĝin perforte. Fine, preterpasinte la evolucion ĉiam malrapidan, Esperanto simpligis la gramatikon ĝis limoj de ebleco, kaj senkompate detranĉis ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptaĵojn. Do, vi tion bonvolu aŭ ne, pro siaj internaciaj devenoj, Esperanto estas kaj povas esti nur novlatina lingvo: ĝi sufiĉe malsimilas la veran latinidiomon por ke ĉiu konfuzo kun ĝi estu neebla, sed samtempe ĝi sufiĉe ĝin similas, por ke Esperanton lernu ludante ĉiu homo kapabla legi Tacitan paĝon: unuvorte Esperanto prezentas sufiĉe ĝuste la formon kiun hodiaŭ vestus la Virgilia lingvo, se Romo estus daŭriginta ĝis niaj jaroj sian ĉefan agadon: la sintezo de idiomoj parolataj en la vasta Imperio.
Antaŭ dek kvar jarcentoj ekzistis lingvo universala kaj internacia, ilo potenca de paco kaj de konsento; ĉar, dank’ al ĝi, la _Pax Romana_ ne estis mensoga vorto. Subite ĝi ekfalegas per terurega rompego, kiu samtempe mortigas la povon sur kiun ĝi sin apogis: kaj tuje la tuta homaro dividiĝas laŭ sennombraj grupoj, fremdaj kaj malamikaj unu kontraŭ la alia. Sed viro aperas, li revas revivigi, ne la Roman Imperion, ĉar feliĉe tia afero estas neebla, sed tiun lingvon universalan kaj internacian, tiun ilon potencan de paco kaj de konsento, kiun oni kredis mortinta, sed kiu nur dormadis. Li ĝin prezentas al la mondo, ne similan al la lingvo kiu ekzistis antaŭ dek kvar jarcentoj, sed al la lingvo, kiu ekzistus hodiaŭ se la antikva rompego ne estus okazinta. Nu, mi certigas ke ĉiu inteligenta kaj altkora homo devas, ne nur ne kontraŭbatali tiun genian viron, ne nur ne montriĝi pri li neŭtra kaj indiferenta, sed kontraŭe ke li devas fariĝi lia agema kunlaboranto, kaj lin helpi, per ĉiuj eblaj rimedoj, por ke li povu efektivigi tiun superhoman laboron: realligi la internacian ligilon iam rompitan de la Ĝenserikaj barbaraj bandoj.
Notoj de transskribinto:
Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj registris ilin per html-aj komentoj.