Part 7
HORSTER Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon cxe iu aux alia eksterurba sxipsocieto.
DOKTORO STOCKMANN Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- ricxa homo, sendependa de cxiuj --! Fi, pro diablo!
HORSTER Alie li estas suficxe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuragxus --
DOKTORO STOCKMANN Sed li ne kuragxis? Ne; tion mi komprenas!
HORSTER Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio --
DOKTORO STOCKMANN Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaux viandmuelilo; gxi muelas cxiujn kapojn kune al kacxo; kaj tial ili farigxas kacxokapoj kaj farcxokapoj cxiuj!
SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do!
PETRA (al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio cxi ne rezultus.
HORSTER Pri tio mi ne pentas.
PETRA (etendas al li la manon) Dankon pro tio.
HORSTER (al la doktoro) Kaj ankaux _tion_ mi volus diri, ke cxar vi fine decidis ke vi forvojagxu, mi pensis pri alia solvo --
DOKTORO STOCKMANN Bone; se ni nur povos rapide forvojagxi --
SINJORINO STOCKMANN Tsx; cxu iu frapis la pordon?
PETRA Eble estas onklo.
DOKTORO STOCKMANN Aha! (krias) Envenu!
SINJORINO STOCKMANN Kara Tomas, promesu al mi do --
(La magistranto venas de la antauxcxambro.)
LA MAGISTRANTO (cxe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere --
DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; envenu.
LA MAGISTRANTO Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.
SINJORINO STOCKMANN Ni iros en la sidcxambron dume.
HORSTER Kaj mi revenos poste.
DOKTORO STOCKMANN Ne; vi eniru kune, sxipestro Horster; mi bezonas plian informon --
HORSTER Ja, ja, do mi atendas.
(Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidcxambron.)
LA MAGISTRANTO (silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)
DOKTORO STOCKMANN Vi eble trovas, ke estas iom liberaere cxe ni hodiaux? Surmetu la kepon.
LA MAGISTRANTO Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraux; mi frostis --
DOKTORO STOCKMANN Cxu? Kontrauxe mi trovis, ke estis suficxe varme.
LA MAGISTRANTO Mi bedauxras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn.
DOKTORO STOCKMANN Cxu vi volas diri al mi ion ceteran?
LA MAGISTRANTO (elprenas grandan leteron) Mi havas tiun cxi dokumenton por vi de la baneja direkcio.
DOKTORO STOCKMANN Mi estas maldungita, cxu?
LA MAGISTRANTO Jes, de hodiaux. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedauxras; sed -- sincere dirite -- ni ne kuragxis pro la publika opinio.
DOKTORO STOCKMANN (ridetas) Ne kuragxis? Tiujn vortojn mi auxdis _pli frue_ hodiaux.
LA MAGISTRANTO Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo.
DOKTORO STOCKMANN Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?
LA MAGISTRANTO La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Cxiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuragxas garantii, ke neniu domposedanto kuragxas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne _kuragxas_.
DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?
LA MAGISTRANTO Se mi povus doni al vi konsilon, gxi estus, ke vi forlokigxu el nia urbo por ioma tempo --
DOKTORO STOCKMANN Jes, mi gxuste iomete pensas forlasi la lokon.
LA MAGISTRANTO Bone. Kaj post duona jaro aux iom pli, kiam vi sxangxis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedauxron kaj konfesi vian eraron --
DOKTORO STOCKMANN Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?
LA MAGISTRANTO Eble; estas tute ne sensxance.
DOKTORO STOCKMANN Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuragxas pro la publika opinio.
LA MAGISTRANTO La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi.
DOKTORO STOCKMANN Jes, por gxi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antauxe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzajxoj!
LA MAGISTRANTO Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse --
DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --. (ekflamigxas) Sed ecx ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras!
LA MAGISTRANTO Patro de familio ne kuragxas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuragxas, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN Mi ne kuragxas, cxu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuragxas; kaj cxu vi scias, kiu tiu estas?
LA MAGISTRANTO Ne.
DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuragxas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuragxas konduti tiel, ke li devus kracxi sin mem en la okulojn.
LA MAGISTRANTO Tio cxi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco --; sed tia ja ekzistas --
DOKTORO STOCKMANN Kion vi aludas per _tio_?
LA MAGISTRANTO Tion vi certe bonege komprenas. Sed cxar mi estas via frato kaj sagxa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.
DOKTORO STOCKMANN Sed al kio do _tio_ aludu?
LA MAGISTRANTO Cxu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?
DOKTORO STOCKMANN Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondajxo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?
LA MAGISTRANTO Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas suficxe ricxa homo.
DOKTORO STOCKMANN Tion mi neniam suspektis --!
LA MAGISTRANTO Hm, -- vere ne? Vi do ankaux ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al vi?
DOKTORO STOCKMANN Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel certe, Petro?
LA MAGISTRANTO Mi sciigxis de tute fidinda fonto.
DOKTORO STOCKMANN Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj! Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine!
LA MAGISTRANTO (retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru!
SINJORINO STOCKMANN (malfermas la pordon) Kio estas?
DOKTORO STOCKMANN Nenio, kara; nur reen eniru.
(_Sinjorino Stockmann_ fermas.)
DOKTORO STOCKMANN (pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura!
LA MAGISTRANTO Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire.
DOKTORO STOCKMANN Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.
LA MAGISTRANTO (ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur multon.
DOKTORO STOCKMANN Kian multon?
LA MAGISTRANTO La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la estrantajn civitanojn en la urbo --
DOKTORO STOCKMANN Kiujn; kiujn?
LA MAGISTRANTO -- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil.
DOKTORO STOCKMANN (konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo.
LA MAGISTRANTO Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.)
DOKTORO STOCKMANN Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam havas fulgon sur la nazo --
SINJORINO STOCKMANN (en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas!
PETRA (ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas paroli kun vi sola.
DOKTORO STOCKMANN Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro.
(_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.)
DOKTORO STOCKMANN Nu, kio estas? Eksidu.
MORTEN KIIL Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjoro Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu ne?
MORTEN KIIL Vere bele ja aspektas; fresxan aeron vi ankaux havas; hodiaux vi havas suficxe da tiu "moksigena" sxtofo, pri kiu vi parolis hieraux. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaux, mi pensas.
DOKTORO STOCKMANN Jes, mi havas.
MORTEN KIIL Cxu imagu? (frapas sian bruston) Sed cxu vi scias kion _mi_ havas cxi tie?
DOKTORO STOCKMANN Espereble ankaux bonan konsciencon.
MORTEN KIIL Ba! Estas io multe pli bona ol tio.
(Li elprenas dikan posxdokumentujon, malfermas gxin kaj montras aron da dokumentoj.)
DOKTORO STOCKMANN (rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?
MORTEN KIIL Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaux.
DOKTORO STOCKMANN Kaj vi jam acxetis --?
MORTEN KIIL Tiom por kio mi havis monon.
DOKTORO STOCKMANN Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!
MORTEN KIIL Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.
DOKTORO STOCKMANN Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo!
MORTEN KIIL Vi diris hieraux, ke la pleja fiajxo venas de mia tanejo. Se _tio_ estus vero, mia avo, kaj mia patro antaux mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaux tri murdangxeloj. Cxu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluigxi sur min?
DOKTORO STOCKMANN Bedauxrinde, tion vi devas akcepti.
MORTEN KIIL Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min "la melo", mi auxdis. Melo, cxu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo pravigxu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo.
DOKTORO STOCKMANN Kaj kiel vi volas realigi _tion_?
MORTEN KIIL _Vi_ purigu min, Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN Mi!
MORTEN KIIL Cxu vi scias per kiu mono mi acxetis tiujn cxi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, cxar mi ja tamen havas iom sxparitan, komprenu.
DOKTORO STOCKMANN (ekflamigxas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiajxo!
MORTEN KIIL Jes, tiu mono nun investigxis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, cxu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi dauxre lasos bestojn kaj tiajn fiajxojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel trancxi rimenojn el la hauxto de Katrine, kaj ankaux de Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras, -- se li ne estas frenezulo.
DOKTORO STOCKMANN (pasxas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas frenezulo!
MORTEN KIIL Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en dangxero.
DOKTORO STOCKMANN (haltas antaux li) Kial vi ne parolis kun mi, antaux ol vi acxetis tiujn senvalorajxojn!
MORTEN KIIL Kio estas farita, plej forte efikas.
DOKTORO STOCKMANN (pasxadas maltrankvile cxirkauxe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.
MORTEN KIIL (pesas la dokumentujon en la mano) Se vi dauxre frenezadas, tiuj cxi ne valoros multe.
(Li metas la dokumentujon en la posxon.)
DOKTORO STOCKMANN Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontrauxinfekta drogo --
MORTEN KIIL Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, cxu?
DOKTORO STOCKMANN Jes, aux por neuxtraligi ilin.
MORTEN KIIL Cxu vi ne povus provi per iom da ratveneno?
DOKTORO STOCKMANN Ho, babilajxo! -- Sed cxiuj ja diras, ke estas nur imagajxo. Cxu ne povas esti imagajxo do! Lasu ilin _havi_ sian imagajxon! Cxu ne la nesciantaj, etkoraj hundacxoj insultis min kiel popolmalamikon; -- kaj ili ecx estis pretaj tiri miajn vestajxojn de mia korpo!
MORTEN KIIL Kaj cxiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!
DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; sxi pli bone scias pri tiuj aferoj.
MORTEN KIIL Bone; auxskultu nur konsilon de sagxa edzino.
DOKTORO STOCKMANN (ekkolerigxas kontraux lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun cxi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaux mi vidus satanon mem --!
MORTEN KIIL Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaux ol la dua mi atendas respondon de vi. _Jes_ aux _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondajxo, -- kaj tio jam hodiaux.
DOKTORO STOCKMANN Kaj kion ricevos Katrine?
MORTEN KIIL Ecx ne grajneton.
(La pordo de la antauxcxambro malfermigxas. _Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ aperas.)
MORTEN KIIL Jen, vidu tiujn du!
DOKTORO STOCKMANN (fiksrigardas ilin) Cxu vi? Cxu _vi_ denove kuragxas veni cxi tien al mi!
HOVSTAD Jes vere ni tion faras.
ASLAKSEN Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.
MORTEN KIIL (flustras) Jes aux ne antaux la dua.
ASLAKSEN (okulumas al _Hovstad_) Aha!
(_Morten Kiil_ foriras.)
DOKTORO STOCKMANN Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.
HOVSTAD Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraux --
DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi!
HOVSTAD Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari.
DOKTORO STOCKMANN Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne?
HOVSTAD Jes, se vi preferas.
ASLAKSEN Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aux mi.
DOKTORO STOCKMANN Aludo? Pri kio?
ASLAKSEN Pri tio, kio kasxis sin malantauxe.
DOKTORO STOCKMANN Mi tute ne komprenas vin.
ASLAKSEN (kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.
HOVSTAD Ne estas plu necese teni tion sekrete.
DOKTORO STOCKMANN (rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --!
ASLAKSEN Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la urbo acxetante cxiujn banejakciojn?
DOKTORO STOCKMANN Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --?
ASLAKSEN Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas tiel parence proksima.
HOVSTAD Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun mi, doktoro Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN (rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas farebla?
ASLAKSEN (ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas esti plenumata elegante.
HOVSTAD Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.
DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras?
ASLAKSEN Tion sinjoro Hovstad plej bone --
HOVSTAD Ne, vi parolu, Aslaksen.
ASLAKSEN Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono.
DOKTORO STOCKMANN _Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke levigxos sxtormo kontraux nin?
HOVSTAD Ni devas elteni la sxtormon.
ASLAKSEN Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton --
DOKTORO STOCKMANN Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas --?
HOVSTAD Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la estro de la banejo.
DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan "melon" partopreni en tio cxi. Kaj poste ni lauxsxajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plagxo, sen kauxzi al la urba kaso elspezon ecx ne de duona krono. Cxu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Cxu?
HOVSTAD Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesagxon" kun vi.
ASLAKSEN En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN Jes bone; kaj tio estas ja ankaux la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?
ASLAKSEN Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion.
DOKTORO STOCKMANN Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson --?
HOVSTAD Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesagxo" staras sur malfortaj piedoj; gxi ne eldonigxas senprobleme; kaj cxesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus.
DOKTORO STOCKMANN Mi komprenas; estus ja cxagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitigxas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras cxirkauxe en la cxambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono?
HOVSTAD Kion tio signifu?
ASLAKSEN Vi do ne volas --?
DOKTORO STOCKMANN (haltas) Kaj se mi nun donu al vi ecx ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la posxoj de ni ricxuloj.
HOVSTAD Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere.
DOKTORO STOCKMANN Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La Popolan Mesagxon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, -- cxasos min, -- provos gorgxmordi min, kiel la hundo gorgxmordas la leporon!
HOVSTAD Tio estas laux natura legxo; cxiu besto volas trovi nutrajxon.
ASLAKSEN Oni ja devas preni la nutrajxon, kie oni gxin trovas.
DOKTORO STOCKMANN Do sercxu ion en la kloakdefluilo; (cxirkauxkuras en la cxambro) -- cxar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvsxirmilon kaj frape svingas gxin) Hej, jen --!
HOVSTAD Vi do ne volas atenci nin!
ASLAKSEN Atentu pri tiu pluvsxirmilo!
DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD (cxe la pordo de la antauxcxambro) Cxu vi estas tute freneza!
DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste.
ASLAKSEN (kuras cxirkaux la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu!
(_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la sidcxambro.)
SINJORINO STOCKMANN Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!
DOKTORO STOCKMANN (frapsvingas la pluvsxirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon!
HOVSTAD Atako kontraux senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, sxipestro Horster (Li rapidas tra la antauxcxambro)
ASLAKSEN (konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra la sidcxambro)
SINJORINO STOCKMANN (retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!
DOKTORO STOCKMANN (jxetas la pluvsxirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.
SINJORINO STOCKMANN Sed kion ili volis pri vi?
DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie?
SINJORINO STOCKMANN Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas?
DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu la fulgitinon al la "melo" kun gxi plej eble rapide. Rapidu!
(_Petra_ eliras kun la karto tra la antauxcxambro.)
DOKTORO STOCKMANN Aj; se mi ne hodiaux havis viziton de cxiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraux ilin, ke gxi farigxu aleno; mi trempos gxin en venenon kaj galon; mi jxetos mian inkujon rekte en ilian kapacxojn!
SINJORINO STOCKMANN Jes, sed ni ja forvojagxos, Tomas.
(_Petra_ revenas.)
DOKTORO STOCKMANN Nu?
PETRA Farite.
DOKTORO STOCKMANN Bone. -- Forvojagxos, vi diras? Ne, morto kaj plago cxu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine!
PETRA Ni restos!
SINJORINO STOCKMANN En cxi tiu urbo?
DOKTORO STOCKMANN Jes, gxuste cxi tie; cxi tie estas la batalejo; cxi tie mi luktos; cxi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro.
HORSTER Tion vi ricevos cxe mi.
DOKTORO STOCKMANN Cxu vere?
HORSTER Jes, bonvolu; mi havas suficxe da cxambroj, kaj preskaux neniam estas hejme.
SINJORINO STOCKMANN Ho, kiel bonvole de vi. Horster.
PETRA Dankon!
DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu cxi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo --
SINJORINO STOCKMANN (suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.
DOKTORO STOCKMANN -- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malricxulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, auxskulti min ili devos; mi predikos por ili cxiutempe, kiel estas ie skribita.
SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, cxu vi ne vidis kiom utilas prediki.
DOKTORO STOCKMANN Vi vere estas komika, Katrine. Cxu mi lasu min frapigxi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanajxoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundacxoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine farigxos neelteneble vivi cxi tie. Jes, cxu ne sxajnas al vi, sxipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_?
HORSTER Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.
DOKTORO STOCKMANN Nun vi auxskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Cxar komprenu, ke partiestro estas kvazaux lupo, -- li estas kvazaux glutavida lupacxo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj cxiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj _ili_ konsumas; aux ili vundmordas ilin kaj dissxiras ilin, tiel, ke ili neniam plu farigxos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de "La Popola Mesagxo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu cxi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen cxe ni hodiaux. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas cxe mi.
SINJORINO STOCKMANN Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN Nu, aldone vi devas pene sxpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_ estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas _tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuragxos preni sur sin mian taskon.
PETRA Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaux vi. -- Sed jen jam la knaboj.
(_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidcxambro.)
SINJORINO STOCKMANN Cxu vi ricevis forpermeson hodiaux?
MORTEN Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la pauxzo --
EJLIF Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.
MORTEN Jes, kaj sinjoro Rorlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn.
DOKTORO STOCKMANN (klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi jxuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!
LA KNABOJ Ne en la lernejon!
SINJORINO STOCKMANN Sed ne, Tomas --
DOKTORO STOCKMANN Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke vi ecx nenion lernu --
MORTEN Hura!
DOKTORO STOCKMANN -- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Auxdu, pri tio vi devas helpi min, Petra.
PETRA Jes, patro, fidu min je tio.
DOKTORO STOCKMANN Kaj la lernejo, gxi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaux dek du knabojn por komenci.
SINJORINO STOCKMANN Ilin vi certe ne trovos en tiu cxi urbo.
DOKTORO STOCKMANN Ni vidos. (al la knaboj) Cxu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn vere bubacxajn --?
MORTEN Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!
DOKTORO STOCKMANN Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundacxoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.
MORTEN Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?
DOKTORO STOCKMANN Tiam vi forpelu cxiujn lupacxojn al la fora okcidento, knaboj!
(_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.)
SINJORINO STOCKMANN Aj, se nur tiuj lupacxoj ne forpelos vin, Tomas.