Popolmalamiko

Part 3

Chapter 3 3,868 words Public domain Markdown

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel gxojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj!

PETRA Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!

SINJORINO STOCKMANN Oni sonorigas.

DOKTORO STOCKMANN Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu!

LA MAGISTRANTO (venas de la antauxcxambro) Bonan matenon.

DOKTORO STOCKMANN Bonvenon, Petro!

SINJORINO STOCKMANN Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?

LA MAGISTRANTO Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraux post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondicxojn cxe la banejo.

DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi legis gxin?

LA MAGISTRANTO Jes, mi faris.

DOKTORO STOCKMANN Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?

LA MAGISTRANTO (kun rigardo flanken) Hm --

SINJORINO STOCKMANN Venu, Petra. (Sxi kaj _Petra_ iras en la cxambron maldekstre.)

LA MAGISTRANTO (post ioma pauxzo) Cxu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaux mia dorso?

DOKTORO STOCKMANN Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi --

LA MAGISTRANTO Kaj nun vi opinias, ke vi scias?

DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.

LA MAGISTRANTO Cxu vi intencas meti tiun cxi dokumenton antaux la banejan estraron kvazaux oficialan dokumenton?

DOKTORO STOCKMANN Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urgxe.

LA MAGISTRANTO Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajxo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo.

DOKTORO STOCKMANN Jes sed, Petro, cxu gxi povas alimaniere nomigxi? Pensu nur, -- venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide sercxas sanon cxe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!

LA MAGISTRANTO Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajxojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.

DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.

LA MAGISTRANTO Antauxtagmeze mi faris viziteton al la urba ingxeniero. Kaj al li mi menciis -- tiel duone sxerce -- tiujn laborojn, kvazaux ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco.

DOKTORO STOCKMANN Iam en la estonteco!

LA MAGISTRANTO Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Cxu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj sxangxoj eble kostus? Laux la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj versxajne sumigxus al pluraj cxentmiloj da kronoj.

DOKTORO STOCKMANN Cxu farigxus tiom multekoste?

LA MAGISTRANTO Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro dauxrus minimuman tempospacon de du jaroj.

DOKTORO STOCKMANN Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?

LA MAGISTRANTO Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Cxu ni fermu gxin? Jes, tion ni devus. Aux cxu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastigxos, ke la akvo estas malsaniga?

DOKTORO STOCKMANN Sed, Petro, tia gxi ja estas.

LA MAGISTRANTO Kaj cxio tio nun, -- gxuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaux la najbaraj urboj havas certajn kondicxojn por farigxi sercxataj banlokoj. Cxu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus versxajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.

DOKTORO STOCKMANN -- ruinigus --!

LA MAGISTRANTO Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.

DOKTORO STOCKMANN Sed kion vi elpensu, ke oni faru?

LA MAGISTRANTO El via traktajxo mi ne povis konvinkigxi, ke la akvokondicxoj cxe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.

DOKTORO STOCKMANN Ili estas ecx pli krizaj! Aux ili almenaux farigxos tiaj en la somero. Kiam la vetero farigxos varma.

LA MAGISTRANTO Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.

DOKTORO STOCKMANN Kaj sekve --? Kio poste?

LA MAGISTRANTO La establita akvoliverejo cxe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, cxu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.

DOKTORO STOCKMANN Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajxon!

LA MAGISTRANTO Ruzajxon?

DOKTORO STOCKMANN Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la publiko, kontraux la tuta komunumo!

LA MAGISTRANTO Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda dangxero.

DOKTORO STOCKMANN Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin?

LA MAGISTRANTO Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala afero.

DOKTORO STOCKMANN Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.

LA MAGISTRANTO Devas esti kaj estu malhelpota.

DOKTORO STOCKMANN Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin.

LA MAGISTRANTO Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --?

DOKTORO STOCKMANN Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon.

LA MAGISTRANTO (post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem?

DOKTORO STOCKMANN Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?

LA MAGISTRANTO Por vi kaj por la viaj, jes.

DOKTORO STOCKMANN Kion diable _tio_ signifas?

LA MAGISTRANTO Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi.

DOKTORO STOCKMANN Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.

LA MAGISTRANTO Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton.

DOKTORO STOCKMANN Cxu? Cxu nure pro vi mem --!

LA MAGISTRANTO Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi opinias, ke mi faras?

LA MAGISTRANTO Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan brosxuron pri gxi.

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis!

LA MAGISTRANTO Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi tiel rekte diras!

LA MAGISTRANTO Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia trudema homo, kia vi estas.

DOKTORO STOCKMANN Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema?

LA MAGISTRANTO Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja kuracisto --

DOKTORO STOCKMANN Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis --

LA MAGISTRANTO Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn manojn --

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis!

LA MAGISTRANTO Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi.

DOKTORO STOCKMANN Kia postulo estas tiu?

LA MAGISTRANTO Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese, ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn.

DOKTORO STOCKMANN Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.

LA MAGISTRANTO Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi.

DOKTORO STOCKMANN Aha, -- do tion vi atendas!

LA MAGISTRANTO Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion necesan por plibonigi eblajn difektojn.

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko --!

LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.

DOKTORO STOCKMANN (haltas) Ne rajtas --?

LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj.

DOKTORO STOCKMANN Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --!

LA MAGISTRANTO La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.

DOKTORO STOCKMANN Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo!

LA MAGISTRANTO Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi.

DOKTORO STOCKMANN (krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --!

LA MAGISTRANTO Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei.

DOKTORO STOCKMANN (sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato --

PETRA (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!

SINJORINO STOCKMANN (post sxi) Petra, Petra!

LA MAGISTRANTO Aha, oni staras gvate.

SINJORINO STOCKMANN Traauxdeblas; ni ne povis eviti --

PETRA Jes, mi staris auxskultante.

LA MAGISTRANTO Nu, estas ja bone --

DOKTORO STOCKMANN (iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --?

LA MAGISTRANTO Vi mem devigis min paroli en tiu tono.

DOKTORO STOCKMANN Kaj mi do en publika deklaro sxtopu al mi mem la busxon?

LA MAGISTRANTO Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis.

DOKTORO STOCKMANN Kaj se mi ne -- obeas?

LA MAGISTRANTO En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.

DOKTORO STOCKMANN Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraux vin. Mi persistos; mi pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari?

LA MAGISTRANTO En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.

DOKTORO STOCKMANN Kion --!

PETRA Patro, -- maldungon!

LA MAGISTRANTO Maldungon kiel kuracisto cxe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de cxiu rilato kun la aferoj de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi kuragxus!

LA MAGISTRANTO Estas vi mem, kiu cxi tie ludas riske.

PETRA Onklo, tio estas indigniga konduto kontraux homo kiel patro!

SINJORINO STOCKMANN Silentu do, Petra!

LA MAGISTRANTO (rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en cxi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio --

DOKTORO STOCKMANN Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!

LA MAGISTRANTO -- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li logxas.

DOKTORO STOCKMANN Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aux malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montrigxos, ke mi amas mian hejmurbon.

LA MAGISTRANTO Vi, kiu en blinda spito ekiras fortrancxi la plej gravan fonton de prospero por la urbo.

DOKTORO STOCKMANN Tiu fonto estas venena, homo! Cxu vi estas freneza! Ni vivas cxi tie vendacxante malpurajxojn kaj putrajxojn! Nia tuta floranta publika vivo sucxas sian nutron el mensogo!

LA MAGISTRANTO Fantaziajxo -- aux io ankoraux pli malbona. Homo, kiu eljxetas tiajn ofendajn akuzojn kontraux sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio.

DOKTORO STOCKMANN (kontrauxen al li) Kaj jenon vi kuragxas --

SINJORINO STOCKMANN (jxetas sin inter ilin) Tomas!

PETRA (kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!

LA MAGISTRANTO Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux.

(Li eliras.)

DOKTORO STOCKMANN (pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!

SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas --

PETRA Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --!

DOKTORO STOCKMANN Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min!

SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon --

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas mi, kiu pravas!

SINJORINO STOCKMANN Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon?

PETRA Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel?

DOKTORO STOCKMANN Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa potenco, mi opinias!

SINJORINO STOCKMANN Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --?

DOKTORO STOCKMANN Kion mi ne intencas?

SINJORINO STOCKMANN -- kontrauxstari vian fraton.

DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri gxusteco kaj vero!

PETRA Jes, pri tio ankaux mi demandas?

SINJORINO STOCKMANN Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.

DOKTORO STOCKMANN Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko.

SINJORINO STOCKMANN Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi faros.

DOKTORO STOCKMANN Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, kiu nomigxas malamiko de la socio!

SINJORINO STOCKMANN Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_ estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?

PETRA Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino.

SINJORINO STOCKMANN Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi mem, kaj pri mi --

DOKTORO STOCKMANN Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuragxe submetigus min antaux tiun Petro kaj lian kanajlaron, -- cxu mi plu iam havus felicxan momenton en mia vivo?

SINJORINO STOCKMANN Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaux tiu felicxo, kiun ni cxiuj ricevos, se vi dauxre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Sxajnas al mi, ke ni suficxe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos.

DOKTORO STOCKMANN (tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajxon tiuj oficejsklavoj jxetu sur liberan honestan homon! Cxu ne estas terure, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas granda peko kontraux vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustajxoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farigxu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos --

(_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.)

DOKTORO STOCKMANN La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ecx ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.

(Li iras al sia cxambro.)

SINJORINO STOCKMANN (post lin) Tomas, -- kion vi volas fari!

DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine farigxos plenkreskaj, liberaj homoj.

(Li iras en sian cxambron)

SINJORINO STOCKMANN (ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin cxiujn!

PETRA Patro, li estas brava! Li ne cedas.

(La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por silenti.)

TRIA AKTO

(La redaktejo de "La Popola Mesagxo". Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitrajxoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antauxe maldekstre estas fenestro kaj apud gxi estas skribopupitro kun alta segxo. Paro da apogsegxoj staras cxe la tablo kaj kelkaj aliaj segxoj laux la muroj. La cxambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogsegxoj malpuraj kaj sxiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(_Redaktoro Hovstad_ sidas cxe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING Nu, jen vere io --!

HOVSTAD (skribante) Cxu vi tralegis gxin?

BILLING (metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD Cxu vi ne trovas, ke la doktoro estas suficxe akra?

BILLING Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Cxiu vorto falas peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING Vere; sed ni dauxre frapos, -- frapon post frapo, gxis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion cxi, mi kvazaux vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD (turnas sin) Tsx; ne diru tion kun Aslaksen auxskultanta.

BILLING (mallauxtigas la vocxon) Aslaksen estas cedema malkuragxulo; ne trovigxas vira kuragxo en li. Sed tiun cxi fojon vi do trapusxos vian volon? Cxu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, --

BILLING Tio estus diable cxagrene.

HOVSTAD Nu, ni povas felicxe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos cxiujn etburgxojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos gxin, li ekhavos kiel kontrauxulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj gxis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj --

BILLING Jes, jes bone; cxar ili devos ja elspezi grandan sumon --

HOVSTAD Jes, ho jxuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en cxiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras jxus antaux la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD Tsx (vokas) Envenu!

(_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD (iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD Tiel do rezultis?

BILLING Hura!

DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING Milito kun nuda trancxilo, mi esperas! La trancxilo al la gorgxo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN La traktajxo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aux kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING (vokas en la presejon) Aslaksen, venu cxi tien momenton!

HOVSTAD Kvar aux kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed cxio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- gxuste tiel.

BILLING Estas, dia morto, vero; sxajnas ke oni neniam finis, antaux ol la tuta domacxo estas malkonstruita.

ASLAKSEN (venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktajxo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD Gxi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuragxas diri, ke vi havos cxiun kleran homon cxe via flanko.

ASLAKSEN Kaj ankaux cxiujn prudentajn, cxu?

BILLING Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaux la tutan urbon.

ASLAKSEN Nu, do ni kuragxas presi gxin.

DOKTORO STOCKMANN Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD Ni enprenos gxin morgaux frue.

DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ecx ne unu solan tagon. Auxdu, sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupigxi pri la manuskripto.

ASLAKSEN Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN Atentu pri gxi kvazaux pri oro. Neniun preseraron; cxiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajxon. -- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, -- jxetege disigita --

BILLING Disjxetita, -- jes kvazaux fulmo!

DOKTORO STOCKMANN -- submetita al la jugxo de cxiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaux devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn rajxtojn --

BILLING Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN -- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantagxon antaux mian internan, sanktan konvinkon --

BILLING Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD Ho jes, oni povas atendi cxion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN Sed antaux mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Cxiun tagon mi nun kvazaux jxetos ankron en "La Popola Mesagxo", kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj lauxvice --

ASLAKSEN Jes, sed auxskultu --

BILLING Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN -- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajxojn antaux la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere --

BILLING Ho ne; ho ne! Ne sxparu la dinamiton!