Popolmalamiko

Part 2

Chapter 2 3,794 words Public domain Markdown

HOVSTAD Jes, kompreneble.

DOKTORO STOCKMANN Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj --

SINJORINO STOCKMANN Jes sed, kara Tomas --

DOKTORO STOCKMANN Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin ni ja faris. Mi skribadis kaj en "La Popola Mesagxo" kaj en flugfolioj --

HOVSTAD Nu jes, kaj sekve?

DOKTORO STOCKMANN Tiu banejo, kiu nomigxas la arterio de la urbo, kaj gxia vivnervo kaj -- kaj diablo scias kion oni elpensis --

BILLING "La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi --

DOKTORO STOCKMANN Ho jes, ankaux tio. Sed cxu vi vere scias, kio estas cxi tiu granda, grandioza, lauxdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- cxu vi scias kio tiu estas?

HOVSTAD Ne, sed kio gxi do estas?

SINJORINO STOCKMANN Nu, kio gxi estas?

DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas pestejo.

PETRA La banejo, patro!

SINJORINO STOCKMANN (samtempe) Nia banejo!

HOVSTAD (same) Sed, sinjoro doktoro --

BILLING Absolute nekredeble!

DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece dangxerega! Cxiuj tiuj malpuregajxoj supre en la Muelejvalo, -- cxio tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajxo sorbigxas en la plagxon --

HOVSTAD -- kie la marbanejoj situas?

DOKTORO STOCKMANN Gxuste tie.

HOVSTAD De kio vi scias tion cxi tiel certe, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj cxe la banejo, -- kaj tifaj kaj gastraj --

SINJORINO STOCKMANN Jes, vere okazis.

DOKTORO STOCKMANN Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge.

SINJORINO STOCKMANN Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata!

DOKTORO STOCKMANN Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed cxi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.

HOVSTAD Kaj gxin vi nun ricevis?

DOKTORO STOCKMANN (montras la leteron) Jen mi havas gxin! Li trovis cxeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas absolute malsanige cxu uzata interne cxu ekstere.

SINJORINO STOCKMANN Estas dia felicxo, ke vi malkovris tion gxustatempe.

DOKTORO STOCKMANN Jes, en tio vi pravas.

HOVSTAD Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN Kompreneble plibonigi la aferon.

HOVSTAD Cxu tio eblas?

DOKTORO STOCKMANN Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.

SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, ke vi tenis tion cxi tiel sekreta.

DOKTORO STOCKMANN Cxu mi kurus cxirkauxe en la urbo babilante, antaux ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas.

PETRA Nu, sed al ni hejme --

DOKTORO STOCKMANN Ecx ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaux vi povos kuri vizite al la "melo" --

SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do --!

DOKTORO STOCKMANN Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; nun ili vidu --! (pasxadas cxirkauxe frotante la manojn) Farigxos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota.

HOVSTAD (ekstaras) La tuta akvotubaro --?

DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu gxin al loko multe pli alta.

PETRA Kaj tiel vi tamen finfine pravigxas.

DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraux ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auxskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, cxar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; gxi kusxis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun cxi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos gxin (iras en sian cxambron kaj revenas kun pakajxo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajxo. Bone; jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu, donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la magistranto.

(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.)

PETRA Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?

DOKTORO STOCKMANN Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero malkovrigxas, mi pensas.

HOVSTAD Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri via malkovro?

DOKTORO STOCKMANN Jes, vere dankon pro tio.

HOVSTAD Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.

DOKTORO STOCKMANN Jes, certe estas.

SINJORINO STOCKMANN (revenas) Nun sxi foriris kun gxi.

BILLING Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN (kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen --

BILLING Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann?

HOVSTAD Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos.

BILLING Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.

DOKTORO STOCKMANN Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne akceptos gxin.

SINJORINO STOCKMANN Kaj vi faras gxuste, Tomas.

PETRA (suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!

HOVSTAD kaj BILLING Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.

HORSTER (tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi.

DOKTORO STOCKMANN Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!

(Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado, aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn cxe la pordo.)

DUA AKTO

(La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas fermita. Antauxtagmeze.)

SINJORINO STOCKMANN (Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN (interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io?

SINJORINO STOCKMANN Letero de via frato. (donas gxin al li)

DOKTORO STOCKMANN Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm --

SINJORINO STOCKMANN Kion li do diras?

DOKTORO STOCKMANN (metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze.

SINJORINO STOCKMANN Do memoru, ke vi tiam estu hejme.

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn.

SINJORINO STOCKMANN Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon.

DOKTORO STOCKMANN Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.

SINJORINO STOCKMANN Jes, cxu ankaux vi tion timas?

DOKTORO STOCKMANN Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo.

SINJORINO STOCKMANN Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron --?

DOKTORO STOCKMANN Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.

MALJUNA MORTEN KIIL (enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero?

SINJORINO STOCKMANN (al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi!

DOKTORO STOCKMANN Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!

SINJORINO STOCKMANN Ho, sed envenu do.

MORTEN KIIL Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN Kio estas vero?

MORTEN KIIL Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero?

DOKTORO STOCKMANN Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_?

MORTEN KIIL (envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo --

DOKTORO STOCKMANN Cxu sxi faris?

MORTEN KIIL Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas.

DOKTORO STOCKMANN Ne, kiel vi povus pensi tiajxon!

MORTEN KIIL Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, cxu?

DOKTORO STOCKMANN Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --?

MORTEN KIIL (baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo?

DOKTORO STOCKMANN Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe --

MORTEN KIIL (kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenajxon pri via propra samsanga frato.

DOKTORO STOCKMANN Arlekenajxon!

SINJORINO STOCKMANN Sed, kara patro --

MORTEN KIIL (ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Cxu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn?

DOKTORO STOCKMANN Ho jes, infuzorioj.

MORTEN KIIL Kaj ecx multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.

DOKTORO STOCKMANN Nu jes; ili povas cxeesti en centmiloj.

MORTEN KIIL Sed neniu povas vidi ilin, -- cxu ne estas tiel?

DOKTORO STOCKMANN Ne, vidi ilin oni ne povas.

MORTEN KIIL (silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi gxis nun auxdis pri vi.

DOKTORO STOCKMANN Kiel? Kio?

MORTEN KIIL Sed neniel vi povos kredigi tiajxon al la magistranto.

DOKTORO STOCKMANN Nu, ni vidos.

MORTEN KIIL Cxu vi imagas lin tiel freneza?

DOKTORO STOCKMANN Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.

MORTEN KIIL La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli sagxaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri ili, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN Sed bopatro --

MORTEN KIIL Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malricxuloj.

DOKTORO STOCKMANN Nu, tio estas ja gxentila.

MORTEN KIIL Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.

(_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauxcxambro.)

HOVSTAD Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu --

DOKTORO STOCKMANN Ne, ne. Envenu; envenu.

MORTEN KIIL (denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas?

HOVSTAD Kion vi aludas?

DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble, li partoprenas.

MORTEN KIIL Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN Ho ne; restu iomete, bopatro.

MORTEN KIIL Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajxojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.

(Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.)

DOKTORO STOCKMANN (ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx ne unu vorton el tio cxi pri la akvoliverejo.

HOVSTAD Cxu estis _tiu_ afero --?

DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaux vi venas?

HOVSTAD Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN Tiom longe kiom vi deziras, kara.

HOVSTAD Cxu vi ricevis respondon de la magistranto?

DOKTORO STOCKMANN Ankoraux ne. Li venos post iom.

HOVSTAD Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere.

DOKTORO STOCKMANN Nu ja?

HOVSTAD Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.

DOKTORO STOCKMANN Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon.

(_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de la tablo.)

DOKTORO STOCKMANN Nu? Vi do opinias --?

HOVSTAD Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en la grundo.

DOKTORO STOCKMANN Jes, gxi venas sendube de tiu venena marcxo supre en la Muelejvalo.

HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de tute alia marcxo.

DOKTORO STOCKMANN Kiu marcxo tiu do estus?

HOVSTAD La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas putrante.

DOKTORO STOCKMANN Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?

HOVSTAD Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj --

DOKTORO STOCKMANN Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas.

HOVSTAD Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni.

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.

HOVSTAD Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie gxi nun kusxas?

DOKTORO STOCKMANN Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajxo de ili. Sed tio ja nun plibonigxos.

HOVSTAD Cxu vi kredas, ke iros tiel glate?

DOKTORO STOCKMANN Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen estas.

HOVSTAD Jes, se la gazetaro prenos la taskon.

DOKTORO STOCKMANN Neniam farigxos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato --

HOVSTAD Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon.

DOKTORO STOCKMANN En la gazeto?

HOVSTAD Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon.

DOKTORO STOCKMANN Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux ruinigis la gazeton.

HOVSTAD Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn.

DOKTORO STOCKMANN Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon.

HOVSTAD Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi kiel cxiaspecajn supersticxojn.

DOKTORO STOCKMANN Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas supersticxo, do forigu gxin!

HOVSTAD La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn konsiderojn.

DOKTORO STOCKMANN Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --!

HOVSTAD Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.

DOKTORO STOCKMANN Sed kara, -- kiu pensas tiel?

HOVSTAD Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon --

DOKTORO STOCKMANN Tion mi bonege komprenas --

HOVSTAD Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen --

DOKTORO STOCKMANN Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- diable --! (Iu frapas.) Envenu!

(_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.)

ASLAKSEN (salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel auxdaca --

DOKTORO STOCKMANN (ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen!

ASLAKSEN Jes, gxuste, sinjoro doktoro.

HOVSTAD (ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen?

ASLAKSEN Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la doktoro mem --

DOKTORO STOCKMANN Nu, per kio mi servu?

ASLAKSEN Cxu estas vero, kion mi auxdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?

DOKTORO STOCKMANN Jes, por la banejo.

ASLAKSEN Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el cxiuj fortoj.

HOVSTAD (al la doktoro) Jen vi vidas!

DOKTORO STOCKMANN Mi kore dankas vin pro tio! Sed --

ASLAKSEN Cxar estus eble bezonate havi nin etburgxojn subtenantaj dorse. Ni kvazaux konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere _volas_. Kaj estas cxiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke cxi tie apartaj arangxoj estus necesaj. Sxajnas al mi, ke tia simpla afero --

ASLAKSEN Nu ja, povus tamen esti bone; cxar mi konas la lokajn auxtoritatulojn suficxe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantagxe, ke ni faru iometan manifestacion.

HOVSTAD Gxuste tio, jes.

DOKTORO STOCKMANN Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?

ASLAKSEN Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi cxiam estas lauxeble modera; cxar modereco estas la unua deco de civitano, -- laux _mia_ opinio.

DOKTORO STOCKMANN Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN Jes, mi kuragxas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, gxi estas ege grava por ni etburgxoj. Aspekte la banejo farigxos kvazaux eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni cxiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per cxiuj fortoj. Kaj cxar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj --

DOKTORO STOCKMANN Jes --?

ASLAKSEN -- kaj cxar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?

DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble.

ASLAKSEN Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj cxar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- se mi mem tion diru.

DOKTORO STOCKMANN Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone.

DOKTORO STOCKMANN Manifeston, vi diras?

ASLAKSEN Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antauxenportis tiun cxi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas gxin vortumi en la plej deca modereco, ke gxi ne ofendos la auxtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendigxi, mi pensas?

HOVSTAD Nu, ecx se ili ne tion sxatus --

ASLAKSEN Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraux la auxtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraux homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis suficxe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaux neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj.

DOKTORO STOCKMANN (agitas lian manon) Mi preskaux ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore gxojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel gxoja, -- tiel gxoja! Auxdu; cxu ne glaseton da sxereo? Cxu!

ASLAKSEN Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajxojn.

DOKTORO STOCKMANN Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?

ASLAKSEN Dankon, ankaux ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson.

DOKTORO STOCKMANN Jes, estas senmezure gxentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke cxiuj tiuj arangxoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem.

ASLAKSEN La auxtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallauxdi ilin --

HOVSTAD Morgaux ni pelcxasos ilin en la gazeto, Aslaksen.

ASLAKSEN Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antauxeniru kun modereco, aux vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; cxar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaux al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaux ni etburgxoj staras malantaux vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton cxe via flanko, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaux, adiaux!

ASLAKSEN Cxu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD Mi venos poste; restas ankoraux io por decidi.

ASLAKSEN Bone, bone.

(Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la antauxcxambron.)

HOVSTAD (je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Cxu ne sxajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti cxi tie en tiu kovarda malkuragxeco kaj malvigleco?

DOKTORO STOCKMANN Cxu vi aludas al presisto Aslaksen?

HOVSTAD Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi.

HOVSTAD Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo.

DOKTORO STOCKMANN Mi komplete samopinias kun vi.

HOVSTAD Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_ esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn.

DOKTORO STOCKMANN Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato.

HOVSTAD Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antauxenigi la aferon --

DOKTORO STOCKMANN Ho, kiel vi povas imagi tion?

HOVSTAD Estas imageble. Kaj _tiam_ --?

DOKTORO STOCKMANN Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta.

HOVSTAD Cxu mi rajtos? Cxu decidite?

DOKTORO STOCKMANN (prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste.

HOVSTAD Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- vere glate!

HOVSTAD Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.)

DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis hejmen?

PETRA (envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo.

SINJORINO STOCKMANN (venas) Cxu li ankoraux ne venis?

DOKTORO STOCKMANN Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se farigxos necese.

SINJORINO STOCKMANN Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata?

DOKTORO STOCKMANN Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.

SINJORINO STOCKMANN Nu? Kaj kion li volis?

DOKTORO STOCKMANN Ankaux subteni min. Cxiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, -- cxu vi scias kion mi havas malantaux mi?

SINJORINO STOCKMANN Malantaux vi? Ne; kion vi do havas malantaux vi?

DOKTORO STOCKMANN La kompaktan plimulton.

SINJORINO STOCKMANN Cxu vere? Cxu estas bone por vi, Tomas?