Popolmalamiko

Part 1

Chapter 1 3,774 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly and Bill Patterson

HENRIK IBSEN

POPOLMALAMIKO

Dramo en kvin aktoj

(En folkefiende)

(1882)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82-91707-51-0

Popolmalamiko

ROLOJ:

DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto cxe banejo. SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino, instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara. PETRO STOCKMANN, la pli agxa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesagxo". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. SxIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el cxiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj.

(Stockmann prononcigxas _Stokman_ kun mallonga _o_)

(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(Vespero en la sidcxambro de la _doktoro_; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima al la laborcxambro de la _doktoro_. Sur la kontrauxa muro, rekte kontraux la pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj cxambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antauxe estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun sxirmilo. En la fono estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie vidigxas pretigita tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.)

(_Billing_ sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono. _Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la tablo estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita mangxo.)

SINJORINO STOCKMANN Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma mangxajxo.

BILLING (mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege.

SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa mangxohoro --

BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj mangxi sengxenate.

SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas en la direkto de la antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad.

BILLING Jes eble.

(_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformcxapo kaj bastono envenas.)

LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino.

SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidcxambron) Ha, jen, bonan vesperon. Cxu estas vi? Gxentile de vi fari viziton.

LA MAGISTRANTO Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la mangxocxambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn.

SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmangxeti!

LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman mangxajxon vespere; Ne estas por _mia_ stomako.

SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon --.

LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli sxpareme.

SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malsxparemuloj.

LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al la oficejo de la doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme?

SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la mangxo, -- li kaj la knaboj.

LA MAGISTRANTO Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li versxajne venas.

SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas de la antauxcxambro.)

SINJORINO STOCKMANN Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --?

HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj?

HOVSTAD Parte. Estas io por la gazeto.

LA MAGISTRANTO Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La Popola Mesagxo".

HOVSTAD Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aux alia.

SINJORINO STOCKMANN (al _Hovstad_) Sed cxu vi ne volas --? (montras al la mangxocxambro)

LA MAGISTRANTO Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kauxzon por malsxati vian gazeton, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD Ne, vere ankaux mi opinias ke ne.

LA MAGISTRANTO Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj civitanoj --

HOVSTAD La banejo, jes.

LA MAGISTRANTO Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!

SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankaux Tomas diras.

LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo plivalorigxas de tago al tago.

HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas.

LA MAGISTRANTO Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio.

HOVSTAD Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas.

LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj kaj similaj aferoj.

HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe.

LA MAGISTRANTO Cxu li skribis ion ankaux nun?

HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon.

LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en gxi?

HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun, printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado --

LA MAGISTRANTO Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad.

SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.

LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo.

HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankaux _li_, kiu gxin kreis komence.

LA MAGISTRANTO Cxu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux _mi_ faris modestan kontribuon al tiu entrepreno.

SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas cxiam diras.

HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro.

LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo -- bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi domo --

SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato --

HOVSTAD Kiel do la magistranto --

SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.

HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.)

LA MAGISTRANTO (iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.

SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?

LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas kontentaj pri divido.

SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen li estas, mi pensas.

(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.)

DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi.

(_Sxipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon)

DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon --

(Li pusxetas _Horster_ en la mangxocxambron. Ankaux _Ejlif_ kaj _Morten_ eniras.)

SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --?

DOKTORO STOCKMANN (turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere gxojige.

LA MAGISTRANTO Bedauxrinde mi devas baldaux foriri --

DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.)

LA MAGISTRANTO Ankaux grogon --!

DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.

LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.

DOKTORO STOCKMANN Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno.

LA MAGISTRANTO Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo.

DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi? Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro.

LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas?

DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj mi --

LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo --

DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni.

LA MAGISTRANTO Cxu vere vi tion trovas?

DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis mezen en vivoviglan metropolon.

LA MAGISTRANTO Hm; metropolon --

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la cxefa afero. (krias) Katrine, cxu ne la posxtisto venis?

SINJORINO STOCKMANN (en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux ne venis.

DOKTORO STOCKMANN Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato --

LA MAGISTRANTO Nu ja, kompreneble --

DOKTORO STOCKMANN Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux ekzemple ni mangxis rostbovajxon por tagmangxo! Nu, ni ankaux krome havis por la vespermangxo. Cxu vi ne volas gustumi pecon? Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi? Venu --

LA MAGISTRANTO Ne, ne, tute ne --

DOKTORO STOCKMANN Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?

LA MAGISTRANTO Jes, mi tion rimarkis.

DOKTORO STOCKMANN Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen vidu! Por cxio Katrine sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca. Cxu vi ne samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Cxu ne?

LA MAGISTRANTO Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn --

DOKTORO STOCKMANN Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas.

LA MAGISTRANTO Preskaux, jes --!

DOKTORO STOCKMANN Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.

LA MAGISTRANTO Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo --

DOKTORO STOCKMANN Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli --

LA MAGISTRANTO Jes ja, laux ties kondicxoj.

DOKTORO STOCKMANN Cetere mi ne disipas por senutilajxoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega gxojo vidi homojn cxe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj --; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie mangxante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.

LA MAGISTRANTO Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.

DOKTORO STOCKMANN Artikolon de mi?

LA MAGISTRANTO Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.

DOKTORO STOCKMANN Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne volas presigi.

LA MAGISTRANTO Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo.

DOKTORO STOCKMANN Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pasxadas sur la planko)

LA MAGISTRANTO (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?

DOKTORO STOCKMANN (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aux eble ecx nenio. Eble estas nur imago.

LA MAGISTRANTO Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro --

DOKTORO STOCKMANN Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.

LA MAGISTRANTO Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj!

DOKTORO STOCKMANN Cxu _mi_ iam iras laux insidaj vojoj?

LA MAGISTRANTO Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaux same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aux, pli gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutajxo.

DOKTORO STOCKMANN Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aux malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux.

DOKTORO STOCKMANN Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras --

LA MAGISTRANTO Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj.

(Li foriras.)

SINJORINO STOCKMANN (revenas en la sidcxambron) Cxu li foriris?

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj furioza.

SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?

DOKTORO STOCKMANN Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antauxtempe.

SINJORINO STOCKMANN Pri kio vi farus al li raporton?

DOKTORO STOCKMANN Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la posxtisto ne venas.

(_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la mangxotablo kaj venas en la sidcxambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.)

BILLING (strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo.

HOVSTAD La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere.

DOKTORO STOCKMANN Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.

HOVSTAD Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis digesti.

SINJORINO STOCKMANN Vi ja suficxe bone akordigxis kun li, lauxsxajne.

HOVSTAD Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo.

BILLING _Jen_ la vorto! Gxi rezumas la situacion.

DOKTORO STOCKMANN Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por gxui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do segxojn al la tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon?

SINJORINO STOCKMANN (irante al la mangxocxambro) Tuj mi gxin alportos.

DOKTORO STOCKMANN Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro Horster. Rara gasto kiel vi --. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.

(La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. _Sinjorino Stockmann_ alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesajxoj.)

SINJORINO STOCKMANN Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen konjako. Nun cxiu helpu sin mem.

DOKTORO STOCKMANN (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksigxas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la cxambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi sxajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli bone sidi cxi tie sekure kaj agrable.

SINJORINO STOCKMANN (trikante) Cxu vi baldaux forvelos, sxipestro Horster?

HORSTER Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.

SINJORINO STOCKMANN Kaj vi ja iros al Ameriko?

HORSTER Jes, mi intencas.

BILLING Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.

HORSTER Cxu okazos novaj elektoj?

BILLING Vi tion ne scias?

HORSTER Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.

BILLING Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu?

HORSTER Ne, tiujn mi ne komprenas.

BILLING Tamen; vocxdoni oni ja devas.

HORSTER Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?

BILLING Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaux sxipo; cxiuj devas meti la manon sur la stirilon.

HORSTER Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus malbone.

HOVSTAD Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom malmulte pri la aferoj de la lando.

BILLING Vere strange.

DOKTORO STOCKMANN Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola Mesagxo" morgaux?

HOVSTAD Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas enpreni vian artikolon --

DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auxskultu, vi devas atendi pri gxi.

HOVSTAD Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento --

DOKTORO STOCKMANN Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom --

(_Petra_, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antauxcxambro.)

PETRA Bonan vesperon.

DOKTORO STOCKMANN Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?

(reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajxojn kaj la kajerojn sur segxon apud la pordo.)

PETRA Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.

DOKTORO STOCKMANN Nu, do partoprenu la komforton ankaux vi.

BILLING Cxu mi pretigu glaseton por vi?

PETRA (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras gxin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo, kie kusxas la vestajxoj)

DOKTORO STOCKMANN Leteron! De kiu?

PETRA (sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto jxus kiam mi eliris --

DOKTORO STOCKMANN (ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur nun vi gxin donas!

PETRA Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas.

DOKTORO STOCKMANN (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, gxuste --!

SINJORINO STOCKMANN Cxu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? Cxu denove ne trovigxas lampo en mia cxambro!

SINJORINO STOCKMANN Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.

DOKTORO STOCKMANN Bone, bone. Pardonu momenton --

(Li iras en la cxambron dekstre.)

PETRA Kio do tio estas, patrino?

SINJORINO STOCKMANN Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la posxtisto.

BILLING Supozeble eksterurba paciento --

PETRA Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos!

HOVSTAD Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo?

PETRA (trinketas) Du horojn.

BILLING Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto --

PETRA (eksidas cxe la pordo) Kvin horojn.

SINJORINO STOCKMANN Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.

PETRA Amaseton, jes.

HORSTER Aspekte vi havas suficxan laboron.

PETRA Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca.

BILLING Vi tion sxatas, cxu?

PETRA Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone.

MORTEN Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.

PETRA Pekulino?

MORTEN Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj.

EJLIF (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon.

SINJORINO STOCKMANN Nu, nu, Ejlif!

BILLING (ridas) Jen, bonege.

HOVSTAD Cxu vi ne volas multe labori, Morten?

MORTEN Ne, mi ne volas.

HOVSTAD Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo?

MORTEN Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi.

EJLIF Kaj do vi devus ja esti pagano.

MORTEN Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano.

BILLING Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon.

SINJORINO STOCKMANN (faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.

BILLING Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaux ni estos paganoj, la tuta aro.

MORTEN Kaj cxu _ni tiam_ rajtos fari cxion laux nia volo?

BILLING Jes, vidu, Morten --

SINJORINO STOCKMANN Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaux.

EJLIF _Mi_ povus tamen resti tempeton --

SINJORINO STOCKMANN Ecx vi ne; eniru ambaux.

(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.)

HOVSTAD Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi tiajxon?

SINJORINO STOCKMANN Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas.

PETRA Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi.

SINJORINO STOCKMANN Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne en la hejmo.

PETRA Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la infanoj.

HORSTER Vi devas mensogi, cxu?

PETRA Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas?

BILLING Jes, estas ja tro certe.

PETRA Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruigxus tute alimaniere.

BILLING Ho cxu, rimedojn --

HORSTER Nu, se vi pri _tio_ pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur la teretagxo --

PETRA (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos.

HOVSTAD Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?

PETRA Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo.

(_Doktoro Stockmann_ venas de sia cxambro kun la malfermita letero en la mano.)

DOKTORO STOCKMANN (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke auxdigxos novajxo en la urbo!

BILLING Novajxo?

SINJORINO STOCKMANN Kia novajxo?

DOKTORO STOCKMANN Granda malkovro, Katrine!

HOVSTAD Cxu?

SINJORINO STOCKMANN Kiun vi faris?

DOKTORO STOCKMANN Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!

PETRA Sed, patro, diru do pri kio tio temas.

DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu cxion. Imagu se mi nun havus Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas cxirkauxiri kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj --

HOVSTAD Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN (haltas apud la tablo) Cxu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko?