Paĝoj el la Flandra Literaturo

Part 6

Chapter 6 3,815 words Public domain Markdown

Preterflugas miraj figuroj Posedantaj la forton de sorĉo. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj post brilanta post ĉiu figuro Vive flugas for fantazio; Sed al la Leto ambaŭ rapidas For, for, Forege.

O Nokto.

Nokto, o nokto, bela vi nokto! Malsupreniris en radiaro Ruĝa la suno kaj malaperis En la brilado de l' horizonto... Kaj jen subite venis la nokto!

Kiel de l' nokt' reĝino, la luno En la sennuba, pura ĉielo, Naĝas en mezo de la stelaroj, Siaj gvardioj palpebrumantaj.

Kaj la ĉielo, kie ridetas Luno, rebrilas en riveretoj, Kiuj videblaj hele fariĝas Tra la mallumo de l' Nokto.

Kaj intertempe, dolĉe, tre dolĉe, Supre, en altaj pintoj de l' arboj Venas brueti tremaj ventetoj En la silento de l' Nokto.

Tuj silentiĝas ĉio atente Kaj tra l' silento voĉoj mirindaj Flugas al Dio: estas la kanto De la kantisto de l' Nokto.

Vi najtingalo, dolĉa venteto, Vi rivereto, pura ĉielo, Lunolumado, stelmoviĝado, Estas vi laŭdo, Di' al potenca.

La lasta Ventego.

Je la malnova ŝipo ludas la maro, muĝante. Energie, kviete la grizhara maristo Kun la ventego batalas. Sed ĉiuflanke fendiĝas La rompiĝema kilo malnova, terure krakante. Pale, tremante, la maristoj ronde rigardas Jen la krakantan ŝipkonstruaĵon, jen la ŝipestron. Li ordonas: «Boatojn en maron, kaj savu l' virinojn!» La boatoj balanciĝas kaj dancas en la ventego! Maltrankvile rapidas la aro en la boatojn, Sole staras sur ŝipo la maljuna maristo. «Plena!» ekĝemas li, «Fartu bone, vin savu, ŝipanoj!» Tra la ventego jen nun foriĝas liaj boatoj! Je l' fendiĝanta ŝipo ludas la maro, muĝante. Dolĉe, kviete, preĝas la grizhara maristo Ĉirkaŭpreninte maston. Kaj tiel longe vojaĝis Ŝipo kaj maristo kune tra la ventego! Griza ĝi fariĝis la kapo de la maristo! Eluzita, krakanta, la fortika ŝipego!.... O la vento, la maro kaj la lasta ventego! La sovaĝaj ondegoj, ŝaŭmante, bruante atingas Liajn piedojn! Krakante, disrompiĝante la ŝipo Enturniĝas en la terurajn akvoturniĝojn. Kune subiĝas, englutataj, ŝipo kaj viro! Muĝas potence la maro, impresema, senhoma!...

_Tradukis_ L. Cogen.

POL DE MONT.

1857.

Pol de Mont, profesoro ĉe la Antverpena Ateneo estas talenta poeto havanta vivan imagon kaj rimarkindan facilecon por la versfarado. Li verkas prefere mallongajn versaĵojn, scenojn el ordinara vivo, en kies priskribo li ofte uzas la infanajn aŭ popolajn naivajn esprimojn. Tio okazas precipe en liaj ĉarmaj junecaj versaĵoj, kiuj estas plenaj je poezio kaj belete verkitaj.

Iuj riproĉas al liaj verkoj, almenaŭ al la lastaj ke ili ne ĉiam suprenigas la koron aŭ la spiriton kaj estas sencelaj priskriboj.

Krepusko.

(Valavond).

Nesenteble, post l' abioj, mortas tago..... Kiel ĝi flavruĝe brilas, l' _erikejo!_ Per pli pala rido radiadas suno Al purpuraj floroj kaj maldensaj herboj.

Vasta ebenaĵo. Kaj nubetoj kiel Blankaj tukoj suprenrampas okcidente. Arboj kelkaj, alten almontrantaj, levas Rozkoloran pro l' sunbrilo altan pinton.

Ne spiradu! Aŭdu! Eĉ nenia bruo En la branĉoj kie revas paseretoj. Jen grincetas grilo sub kreskaĵ' maldensa.... Dolĉe, kvazaŭ en dormado, zumas arboj.

Ĉio tre silentas......--Kvazaŭ ŝi marŝadi Timus, muta kiel l' erikejo, paŝas Bovingardistin' malgranda, kun brutaro Ŝin sekvanta, hejmen, en la vesperbrilo.

Neĝa tago.

(Sneeuwdag).

Netravideble malluma aer' etendiĝas, Supre kovrita senlime de griza nubaro. De la tagiĝo ne unu peceto da bluo! --Neĝo, de frue, faladas per dikaj neĝeroj.

Nun la nordvento ekĝemas. Kaj arboj sur pezaj Trunkoj skuiĝas. Dolora plendado agitas Supron ilian, kaj akra malvarmo traboras Jakon kaj jupon mizerajn de l' almozulino.

Tamen, ŝi vagas kviete tra ventoj kaj neĝo Kun kapuŝeto sur kapo kaj korbo je l' brako, Dolĉe pensante pri l' kara kaj paca dometo!

Tie lamulo gardadas lulante infanon, Kies vizaĝo remontras l' edzinan mienon....... Spiron detenas, silente kaj....... kiel museto!

_Tradukis_ Maurice Seynaeve.

HILDA RAM.

1858-1901.

Per tiu nomo estas konata la Antverpena poetino Mathilda Ramboux. Tiu talenta verkistino donacis al la flandra literaturo aron da delikataj poezioj, plenaj je delikatkoloraj pentraĵoj kaj suprenigaj sentoj; ŝiaj prozaj noveletoj diferencas nur de ili laŭ la formo. La temoj de ŝiaj verkoj estas ĉerpitaj precipe el la vivo de infanoj. Hilda Ram pentras tial ke nature ŝi estas pentristino: ŝi pentras eĉ kiam ŝi rakontas.

La Grenmakleristo.

(De Graanmakelaar).

La makleristo _Holdings_, kruciginte la brakojn, sidiĝis pripensanta en la domo de _Schrikkel_, en lia specimenĉambro. Li pripensadis kaj tio ne ofte okazis. Kutime li ne havis tempon por pensi. Komercisto li estis, grenkomercisto, kaj ĝis antaŭ kelkaj monatoj en tuta la mondo estis nur unu afero, kiu posedis la eblecon interesi lin, kaj tiu afero estis _greno_. Li estis ĉirkaŭata per la _greno_ ĝis super la oreloj; nur _grenon_ li konis; la mondo por li estis _greno_.

_Greno_, _greno_, ĉiam _greno_. Ne nur lia specimenĉambro sed lia skribotablo, liaj ŝrankoj kaj tabuletoj estis superŝutitaj per ĝi; la _greno_ estis dissemita tra lia ĉambro; ĝis en lia kuŝejo oni trovis _grenon_. Kiam li elpoŝigis sian naztukon, la _greno_ ekpluvis; kiam li forprenis sian ĉapelon, la _greneroj_ falis el la ĉapelbordoj, kaj la servistino, kiu brosis liajn ŝuojn, kutimis zorge skui ĉiun ŝuon antaŭ ol meti la manon en ĝin kaj ekbrosi. Ĉu do estas mirige ke ankaŭ en lia kapo restis loko nur por greno? Lia malgrasa, seka, pergamena vizaĝo estis por la komercistoj, kiuj kun li interrilatis, pli bona sciigilo ol ĉiaj eblaj komercaj telegramoj kaj borsaj avizoj. Sur lia vizaĝo, ĉia plikariĝo aŭ malplikariĝo estis legebla kiel nigre sur blanke; efektive, lia pinta mentono iris supren aŭ malsupren laŭ la _greno_, kaj mallongigis aŭ plilongigis lian vizaĝon, tiel farante ĝin pli aŭ malpli severa, ĉar serioze streĉita ĝi restis ĉiam.

Kaj tamen, tiu homo estis ankoraŭ en la floreco de la jaroj, en la tempo kiun la aliaj homoj uzas por la plezuroj, por nehaltigebla ĉaso al diversaj kontentiĝoj kaj vanaĵoj. Li estis apenaŭ tridekjara. Sed, de liaj plejjunaj jaroj, la _greno_ senigis lin je ĉia vivoĝojo. Li estis unu el tiuj homoj kiuj povas vivi nur por unu afero, kies spiritakreco ne estas sufiĉe forta por atingi larĝan horizonton; li konis nur unu aferon: _Greno_, _greno_. Tiu viro sin trovis do en la ĉambro kaj pripensadis. Kaj tiufoje ne pri greno li pensis; li pensis pri virino! Pri virino jes! Li estis edziĝonta, li devis edziĝi, li ne povis fari alie.

Antaŭ kelkaj monatoj lia patrino estis mortinta. Kiam ŝi sentis ke la fino alproksimiĝas, ŝi alvokis sian filon kaj diris al li:

«Antonio, mia filo, mi baldaŭ lasos vin sola sed aŭskultu mian konsilon kaj sekvu ĝin. Ne lasu ekspluati vin de fremduloj: via nescieco pri mastraĵaj aferoj povos kaŭzi tro da malprofito al vi. Serĉu seriozan, fervoran edzinon, ne tro junan, ne tro superegan al via rango; virinon kiu okupas sin tute pri sia mastraĵo. En la trovo de tia virino, mia filo, sin trovos por vi la feliĉo.»

Kaj Holdings, kiel bona filo, akceptis la patrinan konsilon, kaj nun li estis baldaŭ plenumonta ŝian deziron. Unue li ne sciis kiel entrepreni la aferon. Li ja renkontis tie aŭ tie ĉi fraŭlinojn kiuj ŝajnis plenumi ĉiajn postulojn, sed kiamaniere akiri certecon? Holdings, kiel ĉiu honesta komercisto, ne amis spekulaciojn. Edziĝi kun iu ajn, je l' trafo, tio tute ne allogis lin. Cetere, li estis timema rilate la virinojn. Li ne sciis kiel alproksimiĝi al ili, kiel ekinterrilati. Tio estis malagrabla tempo por Holdings: por la unua fojo vekiĝis en li la konscio ke ekzistas en la mondo io alia krom _greno_.

_Tradukis_ O. Van Schoor.

El «De Familie Schrikkel.» (La familio Sĥrikel.)

Sankta Nikolao[31].

(Sinter Klaas).

«Patrineto, korbon mian malplena Trovis mi en la kameno! Kial Sankta Niĉjo por mi ne volis Nun alporti sukeraĵojn?»

«Mi zorgadis ke mi estu pli saĝa Ol la knaboj de l' najbaro; Tamen kukojn kaj ludilojn ricevis Ili, kaj mi ve! nenion....»

«Patro estas en ĉielo, vi diras; Kial li ne zorgas por mi? Ĉu li Sanktan Niĉjon peti ne povis: «Ho! ĝojigu filineton!»

«Ĉu li karulinon eble forgesis? Tio estus ne ĝentila! Diru, patrineto, kial vi ploras? Kiom plende sonas voĉo!»

«Ho! mi ŝmacu vin, en brakojn min premu! Malgajecon ni forgesos! Gaja tuj mi estos kaj mi neniam Plendos... se nur vi min amas!»

Dolĉe en la brakoj de l' patrineto La knabino endormiĝis. Kaj sur lit'--malmola pajla kuseno-- Nun kviete ŝi ripozas.

Estas la sabato: kudraĵlaboro Je l' vespero estas liverota. De l' semajno la senhalta penado Kelkan monon nun havigos.

Ha! Malmulte estas! Eĉ tro malmulte Por la karboj kaj la pano.... Savi devas ĝi patrinon kaj idon De malvarmo kaj malsato!

Sed ho! tion eĉ ne pensis vidvino. Gaje batis ŝia koro Kiam ŝi en la butiko aĉetis Sukeraĵojn kaj kuketojn.

Kaj, morgaŭan tagon, en la ĉambreto Estis festo, rava ĝojo, Kiu post la suferado sanigis Korojn de l' mizerulinoj.

Vere estas ke dum tuta semajno La patrin' apenaŭ manĝis. Ŝi plu ne malsatas, dolĉe ŝi diris, Dum ŝi provis ekrideti.

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [31] Laŭ legendo Sankta Nikolao, dum la nokto de la 6a Decembro, traflugas l' aeron kaj ĵetas en la kamentubojn donacojn por la bonkondutaj infanoj, kiuj metas ŝuon aŭ korbon en la kameno; al la malbonaj li donas vergojn.

J. NOTERDAEME.

1862.

J. Noterdaeme (loĝas en Bruĝo) presigis kelkajn poeziajn verkojn, kiuj ĉarmas la spiriton per la freŝeco kaj amindeco de la ideoj kaj la ecoj de l' versoj.

Kion vi deziras?

(Wat wilt gij?)

Kion, ho rivereto, Kion do vi deziras? Kial tie sen halto Vi plendante forkuras? --«Ke de mia la brusto, Ke la ŝlimo foriĝu!»

Kion kaj vi, rozeto, De l' abel' amatino? Kial via kapeto Pro malĝojo kliniĝas? --«Ke l' vespero proksima Kaj la nokto foriĝu!»

Kaj vi, steloj kaj suno, Kion ankaŭ vi petas? Via brila mieno Ŝajnas tiel malgaja. --«Ke nebuloj kaj nuboj De l' ĉielo foriĝu!»

Vi, Flandrano el Flandro, Ĉu vi ion deziras? Kial kapon vi klinas Kial tiel malĝoje? --«Mia Flandro revivu Kaj glorega fariĝu!»

_Tradukis_ Maurice Seynaeve.

STIJN STREUVELS.

1871.

Frank Lateur, pseŭdonome Stijn Streuvels, estas juna panisto loĝanta en la malgranda urbeto: Avelghem, ĉe la bordo de l' Skeldo[32]. Li estas la nevo de G. Gezelle, glora flandra poeto. De kvin aŭ ses jaroj, li publikigas prozajn verkojn kiuj ĝuas entuziasman sukceson, precipe en Holando. Kaj, efektive, la verkoj de tiu miriga panisto meritas tiun sukceson: liaj rakontoj estas skribitaj per lingvo tre riĉa je impresaj vortoj kaj figuroj, ĉarmoplena kaj belsona. Li sekvas en la proza literaturo la vojon, kiun majstre montris por la poezio G. Gezelle, sed li tute ne imitas la religian idealismon de sia glora parenco: kelkaj eĉ jam riproĉis al li liajn materialistajn emojn. Ŝajnas ke oni povos konsideri lin kiel iniciatoron de nova, vivoplena kaj glora skolo en la proza flandra literaturo.

Fragmento el «La Rikolto».

En la verko «La Rikolto», Stijn Streuvels priskribas la vojiradon kaj teruran laboradon de l' flandraj laboristoj kiuj, ĉiujare, piedire iras Francujon por tie, dum varmegaj longaj tagoj, fari la rikolton de l' vastegaj francaj kampoj. Sendube, la Esperantistoj de Norda Francujo memoras pri tiuj grupoj da rapidantaj homoj kiuj, ĉirkaŭ la jarmezo, ŝarĝitaj per pakaĵoj kaj rikoltiloj, sentime marŝas al nekonata lando celante perlabori la necesan monon por travivi, en siaj vilaĝoj, la longajn vintrojn. Nuntempe, plimulto da ili uzas la vagonarojn.

Sur la unuaj paĝoj de la verko, la aŭtoro priskribas la enamiĝon de timema junulo: Rik, al Lida, fratino de lia amiko: Wies[33]. Poste Rik, kvankam tro juna kaj tro senforta, obstinas akompani Wies'on kaj grupon da vilaĝanoj, direktataj de Krauwel[34], al Francujo. La virinoj akompanas la grupon ĝis la limoj de l' vilaĝo kaj tie, post longaj adiaŭaĵoj, lasas la forirantojn:

«Tiele, ili kuraĝe paŝadis el sia vilaĝo en alian, ĉiam antaŭen dum la tuta tago ĝis kiam, vespere kaj jam en nekonata lando, ili petis fremdan farmulon pri loko por dormi.

Rik sentis kun teruro kiel la interspaco ĝis lia hejmo pligrandiĝas; li plejofte paŝadis mute kaj premite kune kun la grupo, pensante pri la fremda lando kien li venis kaj pri ĉiuj ĝiaj teruraĵoj, kiujn liaj kunuloj sentime priparolis; tiam ree li sonĝis pri la hejmo kaj pri ĉio kio nun vivadis tie dum lia forestado. Tio ŝajnis nun al li tiel kvieta, feliĉa loko, en kiu li dum la lasta mallonga antaŭsomero travivis sian tutan feliĉon. Tiujn vesperojn ĉiujn li sentis kun ilia feliĉiga dolĉeco, kaj ĉi tie, en la nekonata senhoma lando, atakis lin granda ĉagreno pro tiu pasinta ĝuado.--«Kion ili faros al mi?» li pensis, kaj la grandaj okazontaĵoj de l' malfacila somero, kun ĝia terura brulego, ekaperis antaŭ li. Boele[35] estis rakontinta al li timigajn aferojn pri la sundancado sur la grenkampo! Sed poste, li trovis ree novan kuraĝon pro la forta konfido de l' kunuloj kiuj apud li marŝadis. «Ha, ha!» ekridis Wies, «ni estas la du plej junaj, ili iom indulgos nin kaj kiam ni ne povos plue elporti, ni faligos nin kaj ŝajnigos nin mortintaj dum duono da tago!»

La aliaj paŝadis, antaŭenpuŝataj de l' deziro komenci la laboron.

--«Tie ni povos fine doni liberecon al la brakoj! Ĉi tie ĉiujn grenkampojn ni alrigardas kaj, antaŭ ol komenciĝus la ludo, ĉio estus jam rikoltita! Tie estas io alia,--greno, ĉie greno vaste kiel maro!»

Rik mirigita rigardis tiujn virojn en iliajn okulojn: ili ĉiuj nun fariĝis liaj grandaj fratoj kaj de ili li esperis grandan helpadon. Unu longan vojirtagon sekvis alia: ili mallongigis la noktojn kaj frue rapidis, ĉiam puŝataj malproksimen al Sudo. Sur la ebena erika vojo, ili ŝajnis nigra moviĝo de homoj, forpelitaj vagistoj ĉasantaj la feliĉon. Ili laciĝis fine, kaj bruoj kaj kantoj jam ĉesis de longe; ili paŝadis nerigardante kaj malofte parolis. Post ĉiuj tiuj tagoj de irado, ili vidis dekstre kaj maldekstre, flanke de l' larĝa vojo, senlimon da neriĉaj fruktokampoj kaj en ili, ĉi tie kaj tie dislokitaj, ĉie samajn preĝejturojn altiĝantajn el aro da malaltaj domoj. Pli malproksime, la spacoj estis malplenaj kaj la horizonto etendiĝis super nemezureblaj riĉaj kampoj kaj marĉejoj. Ili iradis, en ĉiuj intersekvaj tagoj, laŭ la sama direkto, ne haltante, manĝis je fiksitaj horoj sur la vojo kaj dormis en grenejo aŭ sub la ĉielo. Tage la suno fariĝis timinde varma, la noktoj fariĝis nemalvarmaj kaj, pli kaj pli, ili sentis ke la Sudalando jam ne kuŝis malproksime. Je l' tagiĝo de ia tago, ili vidis la turojn de urbo tra la nebulo;--laŭ la diro de Krauwel, ili devas ĝin lasi je l' maldekstra flanko, poste ili devos trairi alian pli grandan kaj, post ĝi, kuŝis la kampoj kie ili estas falĉontaj kaj rikoltontaj.

Kun granda sciamo, la rikoltistoj eniris tiun urbon; per grandegaj okuloj ili rigardis tiujn riĉajn stratojn, ne povis plu spiradi meze de ĉiuj tiuj homoj kaj domoj. Ili volus ĉi tie restadi longatempe kaj ĉiujn tiujn mirindaĵojn ĉiel rigardadi, sed la laboro atendis pli malproksime kaj Krauwel ordonis ne disiĝi por ke neniu perdiĝu. Post la urbo, ili eniris novan landon; la bluaĵo de l' ĉielo pendis ŝajne pli alte super spacego plena je fruktoj: larĝaj gren-, aven- kaj horde-kampoj kaj herbejoj, ne limigitaj per vojetoj aŭ limfostoj, dekstre kaj maldekstre de la larĝa vojo kiun borderis kvar vicoj da arbegoj: ili ŝajnis marŝadi sub la navo de grandega preĝejo kaj, inter la trunkoj, staris la altaj fenestrofostoj, post kiuj kuŝis tiu tuta sunplena mondo.

Je l' fino de l' tago, ili alvenis al farmodomo.

--«Ĉi tie,» diris Krauwel, «ni komencas la unuan laboron» kaj li rakontis multe da detaloj pri la farmulo kun kiu preskaŭ ĉiuj estis konatiĝontaj».

(Tiam la aŭtoro priskribas la falĉadon de kampoj de trifolioj; poste la grupo aliras alian farmodomon kie ĝi komencos la veran rikoltadon.)

«Estis ankoraŭ meze en la nokto kiam ili, leviĝinte, ree staris ekster la dormotendo, tute pretaj por la laboro, vestitaj per sia larĝa mallonga pantalono kaj blua lana kamizolo, kiu la larĝan bruston senpreme ĉirkaŭprenis kaj ĝin kun la rondaj brakoj lasis nudaj.

Ĉi tie kaj tie, iu frotis la dormodeziron for el l' okuloj kaj demande rigardis al la ĉielo. La lastaj steloj ankoraŭ montriĝis kaj ankaŭ senlaca luno, en la vasta palebluaĵo super iliaj kapoj.

--«Rapide, viroj, ekkaptu viajn rikoltilojn, ni ekiras.»

Freŝeta blankaĵo etendiĝis super la kampoj kaj ne unu grena ŝtipeto moviĝis; kelkafoje grilo ekgrincis kaj en la malproksimo kriis arbarstrigo.

--«Ni estas ĉi tie tute solaj», diris Kretse[36].

--«Jes, kaj en nian aron venos tuj la suna moŝto», moke ekridis Sneyer[36], «ĉu vi vidas tie kiel ĝia pordo malfermiĝas?»

Li montris la ruĝiĝan brilon kiu, simila al altiĝanta polvofumo, en la Oriento kolorigis la ĉielon.

--«Mi unua!» diris Boele, kaj lia rikoltilo deĵetis plenbrakon da grenŝtipetoj.

Tio estis la signalo: ĉiu faris krucosignon por bona komenco, kraĉis en la manojn kaj jen komenciĝis la ĉiea batalado de l' rikoltilo kaj de l' zumanta deĵetata greno. La viroj staris laŭ longa vico, tre malproksime unu de la alia, tiel ke ili apenaŭ povis sin reciproke vidi, kliniĝantaj al sia laboro en senĉesa korpa balanciĝo. La taglumo jam suprenrampis super iliaj dorsoj, dum ili ne aliigis la rigardon aŭ la spiradon. Malrapide alvenis la suno kiu ensorbis la matenfreŝeton kaj la varmego baldaŭ komencis pezi sur iliaj korpoj. Kun la elŝpruco de la ŝvito, la rikoltistoj unuafoje sentis la alvenon de sia tuta forto; ili firmigis la krurojn, tenis la kapon rekta super la kurbigita korpo kaj de nun la ŝvito povis facile deflui de ili; neniaj varmofortoj povis ĝin difekti. Ili balancegis la brakojn movitajn de potenca ekmovo: la maldekstra hokis la ondefluantan grenon, dum la dekstra ĵetis la rikoltilon per fulma movo supren, kaj kun subita zumo malsupren, tiel ke la tuta plenhoko detranĉita zumante defalis teren. Bestojn similis ili, tiel starantaj, kvarpiede moviĝantaj en sia libera lerta agado, ekscitataj kaj superŝutataj de la turmentanta brulego de l' suno, ĉiam antaŭenrampantaj kaj frapantaj, terure frapantaj sen ia plej mallonga ĉeso, ĝis la rikoltilo malakriĝis. Tiam ili ĝin batis per la martelo, akrege bruigis la ŝtalon per la akrigilo kaj rekomencis per reakrigita ilo.

Dum la posttagmezoj, estis terure. La tuta kampo estis trabrulegata de krieganta suno, kiu nun kiel brulanta fajro rekte defalis de la ĉielo. La plej junaj rikoltistoj ĉiufoje sentis timan korpremon, kiam ili devis aliri al tiu brulego kaj ekataki tiun varmegon kaj la grenan forton. La aliaj nenion pripensis kaj kviete iris antaŭen; ili tiris la randon de l' ĉapelo antaŭ la okulojn kaj, kun klinita kapo, ili sin ĵetis antaŭen kaj per la hoko kaptis la grenon, por pligrandigi la breŝon en la dika muro de fojnŝtipoj, kiu, kun homa alto kaj ĉiam netravidebla, tie antaŭ ili staradis.

--«Kie vi preferus nun vin trovi, Kretse,» mokante demandis Sneyer, «flanke de via Karolinjo kun freŝa bierglaso en la «Herbeja Floro[37]» aŭ ludante en la Skeldaj ondoj, vespere, apud la hejmo?»

Neniu havis sufiĉe da kuraĝo por ridi pro la ŝerco de Sneyer;--la suno ĉi tie fajlis tiel terure, ilia gorĝo fariĝis tiel seka ke ili ne povis plu spiradi, kaj la ŝvito degutis fluante el la haŭto. Kiu estis la sensaĝulo kiu nun ekparolis pri biero, pri tiu bona, malvarmeta, ŝaŭmanta biero el la freŝa kelo de la «Herbeja Floro» kaj pri la dolĉaj Skeldaj ondoj en la vespero! Dio de l' ĉielo! Vidu kiel ili penas por ne fali.

Rik spiregis kiel kuradinta hundo, li ne sentis plu la teron sub siaj piedoj; liaj okuloj ne vidis la brilan lumon de l' tago kaj lia korpo estis tute rostata. Liaj brakoj senĉese balanciĝadis, sed li ne sciis kiu movas ilin. De tempo al tempo, li viŝis per la ĉemizmanikoj la tedan ŝviton el la okuloj kaj rigardis dekstren kaj maldekstren, por vidi ĉu apud li neniu kunulo falis mortinta.

--«Ĉu neniam pluvas en ĉi tiu lando?» li mallaŭte diris al Labbe[38] kiu, simila al vivanta diablo, je lia dekstra flanko svingegis la brakojn.

--«Jes, pluvi, knabo, povas ĉi tie pluvegi dum kvin semajnoj, tiel same kiel hejme, sen ĉeso, kaj tiam ni povas nin etendi en la tendo kaj konsumi nian tutan monon. La vetero estas bona, knabo, iom akra sed kun la tempo vi certe kutimos je ĝi».

--«Pluvi, ho, se pluvus nur unu tagon!» deziris Rik, «mi ne scias kiom multe mi donus por unu guto da akvo el la ĉielo aŭ fragmento da nubo antaŭ la suno».

Sed la brulegantaj radioj akre kriegis kiel insultkria turmentado.

La junulo tamen estis konsolita de Labbe kaj li ekhavis novan kuraĝon ĉar li esperis ke, post iom da tempo, li hardiĝos kontraŭ tiu suferego de l' varmo kaj ke li povos facile laboradi kiel la aliaj rikoltistoj.

Lida, la hejmo kaj lia tuta amo, ĉio jam estis ennebuliĝinta, duone droninta en netuŝebla malproksima pasinteco; li jam ne trovis ian momenton aŭ plezuron por pripensi tiajn objektojn; la tagoj estis ne nur varmaj kaj lacigaj sed tiel ege longaj: la tutan tagon ili devis labori kaj, post kelka tempo, li fariĝis tiel lacega kaj lamigita ke li ekmiris ke la kruroj sub lia korpo ne malfirmiĝis; li estis turmentata de grandega dormodeziro kaj jam petis nenion alian ol ripozon; krom tio ĉio montriĝis vana kaj senracia: dormi, dormi, dormadi! fariĝis lia sola deziro. «Metu min ien sub arbo aŭ sur la sterkamason, por ke mi mortu, sed ripozi, ho ripozadi mi povu!» li pensis, sed nenion diris, ĉar li volis, kiel la aliaj, montri sin forta.

--«Ĉu la suno nun jam dancis?» li demandis Wies'on. Ŝajnis al li neeble ke pli varme fariĝos. Eĉ nokte ili ne trovis plu la sanigan freŝecon; neniu guto da akvo falis plu el la polvoplena aero. Estis kvazaŭ tempo sen tagoj: longa daŭro de brulega sunbrilado sen vespero aŭ matendolĉo. La mallumo kaj la steloj, kiuj antaŭe tiel bone povis estingi la varmegfajron, nun sulfuriĝis kaj la ĉielo malfermiĝis kaj refermiĝis, ŝirita de timigaj fulmosagoj. Antaŭ la tago kaj la lumo, ree alvenis la nova varmo, kiu nenie trovis venton aŭ truon por esti forblovita kaj ĉiam amasiĝis, kiel en hejtata forno. Kiam alvenos liberigo aŭ freŝeco? aŭ ĉu ni ĉiuj bruliĝos ĉi tie, Dio mia? Kaj nenie ia ĉeso aŭ fino; ili restis ĉiam enŝlositaj per tiu terura ĉirkaŭbarilo de l' greno: ŝajnis ke ĝi senĉese el la tero kreskadis, dum ili antaŭ si ĝin deĵetis.

Neniu rikoltisto ankoraŭ parolis aŭ rakontis dum la laborado: ili timis tiun potencan supran malamikon kaj mute daŭrigis labori, dum ili timante atendis ĝis unu el tiuj radioj alportos la morton.

Rik sentis, ĉi tiun tagon, ke li malsaniĝis kaj ke granda malforto lin subpremis. Vespere, li malrapide sekvis la grupon al la pajla tendo kaj tie falis senforta sur sian liton.

--«Mi povu longe restadi ĉi tie ne vidante denove la tagan lumon», li deziris.

Tiuj malmultaj horoj estis por li tiel strangaj: li ne sciis plu ĉu lia estado estis dormo aŭ maldormo. Li loĝis denove en sia vilaĝo sed ne kuraĝis tion kredi.

Mirinde: tie, apud la tilio, li estis atendanta Lida'n. Li vidis ŝin alvenantan en la blanka, hela sunlumo kaj rimarkis tiel klare la kliniĝon de ŝia talio kaj la moviĝadon de ŝiaj vestaĵoj dum la marŝo. Majeste blovis ĉi tie la vento tra la nova printempo; estis saniga freŝeco en la ombro sub la verdaj folioj.