Paĝoj el la Flandra Literaturo
Part 5
--«Jes, sen bruo, sen reklamo,» li daŭrigis, «oni restas forgesita, perdita en la mondo. La anonco estas la reĝo de nia centjaro kaj la ladeto estas lia ĉefministro!» Kaj Sinjoro Lefinaud fine haltis, atendante ke mi festos kun li la venkon de la nompentrigo.
Estis tre malagrable por mi, ke mi devis forpreni la iluzion de la ravita viro.
Kaj kiam mi klarigis al li, ke la sinjoro, kiun li anoncis tiel brue, estis nur librovendisto, kiu volis perlabori ion--akurate kiel mi,--lia entuziasmo subite falis kaj li ne sciis, kion li devas eltrovi por ke mi daŭrigu mian konfidon al liaj rimedoj.
Tiaj klientoj ne mankis plu al mi.
Pianistoj kiuj organizas koncerton, verkistoj kiuj presigas sian unuan libron, Flamingantoj[26] kun monoferlisto, Izraelidoj kun nova eltrovaĵo, vinvendistoj ĵus alvenintaj el Bordeaux, malfeliĉuloj kiuj nur sincere petas almozon, malriĉuloj kiuj tiras je ĉiu sonorileto,--neniu el ili preterpasis la Imperiestrostraton, ne sonorigante dufoje al _S-ro E. Staas, Advokato_.
El _Ernest Staas_.
_Tradukis_ A. Van der Biest-Andelhof.
Piednoto [25] Antaŭurbo de Bruselo.
Piednoto [26] t. e. Flandramuloj, kiuj defendas la rajtojn de l' flandra lingvo.
ROSALIE kaj VIRGINIE LOVELING.
Estas neeble en biografia skizo apartigi tiujn du fratinojn kiuj dum la tuta vivo havis samajn emojn, saman vivmanieron, saman celon. La subjektoj, pri kiuj ili ambaŭ verkis, ne multe diferencas kaj la stilo estas ankaŭ preskaŭ la sama.
Kutime la poetinoj delikate priskribas scenojn el ordinara vivo. Simpleco kaj freŝeco estas la ĉefa karaktero de iliaj verkoj. Bedaŭrinde ia religia aŭ supreniga sento preskaŭ tute mankas: tial iliaj verkoj ne estas ĉiuj legindaj.
ROSALIE LOVELING.
1834-1875.
La donaco.
(Het geschenk).
La tirkesteton li malfermis Dum staris apud li knabeto La poŝhorloĝon rigardanta «Ho! donu ĝin al mi, aveto!»
«Al vi mi ĝin donacos iam, En la proksima jaro eble, Kondiĉe ke vi bone lernu.» Al li la maljunul' parolis.
«Proksima jaro!» knabo diris, «Aveto mia, eble estas Ke tiam estos vi mortinta; Vi estas tiom ja maljuna!»
La maljunulo ekpripensis Kaj al si diris: estas vere! Dum liaj fingroj karesadis La buklhararon de l' knabeto.
Li prenis tuj la poŝhorloĝon Kun peza ĉeno kaj, en manojn Avidajn ĝin metante, diris: «De via patro tio venas.»
* * * * * * *
Tombeto estas nun fosita; La lernejanoj ĉirkaŭstaras, Kaj maljunulo pene fleksas Genuon unu sur la teron.
La malvarmeta matenvento Tra liaj haroj dolĉe blovas; Ĉerketo flava teren glitas. Knabeto, kiu pensis tion?
Kaj hejmen la maljuna avo Reiras kaj plorante metas L' arĝentan poŝhorloĝon ree En la malnovan tirkesteton.
_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.
La orfa knabo.
(Het Weeskind).
Tie li kuris per nudaj piedoj Antaŭ fenestro sur sablo varmega, Hundo saltadis sur lian vesteton Kaj la maneton karese lekadis.
Li al la maljunulino ridetis: Lia knabkoro batadis varmete, Tiel kaprica kaj lerta li estis, Tiel malgranda sed tiel malriĉa.
Ĝis la okuloj surpendis la haroj, Suno bruladis la nudajn braketojn; «Ho, li min amas korege», ŝi diris, «Li tiel saĝa kaj tiel, jam, granda!»
* * * * * * *
Hejme la maljunulino teksadas... Antaŭ fajrejo sin streĉas la hundo... Ruĝe la flamo lumigas la domon Kaj sur la verda vitraĵo rebrilas.
Hundo senbrue alrampas al ŝi, kaj Ŝin rigardante la voston ekmovas «Jes, li foriris», ŝi diras plendante Brila kun larm' en l' okulo malbrila.
«Nun li fariĝis anĝelo ĉiela; Vi, mizerulo, jes vi min komprenas» Diras ŝi dum la tre glatan hararon Ŝi per la fingroj malĝoje karesas.
_Tradukis_ Maurice Seynaeve.
VIRGINIE LOVELING.
1836.
La portreto de l' avino.
(Grootmoeders portret).
En ĉambro de l' avino Jen pendas la portreto El ŝiaj junaj jaroj Kun buŝo ridetanta Kun perlokulo brila Kaj bruna buklhararo.
L' infanoj miregantaj Admiras ĝin dum unu Al la alia diras: «Se estus nun ĉi tie La bela infaneto, Ni tiam kune ludus.»
Kaj la maljunulino En la seĝeg' sidanta Rigardis al l' infanoj: «Divenu: kiu estas La bela knabineto? Vi ĉiam kun ŝi ludas.»
_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.
La tutkora donaco.
(Het geschenk des harte.)
Ian belan posttagmezon en komenco de l' septembra monato ili traveturis la arbaron, sidante en malkovrita veturilo: la riĉa orfino apud sia zorganto, kaj kontraŭ ili la franca oficiro, ŝia fianĉo.
De kelkaj jaroj ŝi pasigis la libertempajn tagojn en la domo de sia zorganto, kaj tiamaniere, de la morto de ŝia patro, ŝi eĉ ne vizitis plu la gepatran kastelon.
Nun ili veturis tra la arbaro kun ĝiaj altaj kverktrunkoj, ĝia densa arbetaro kaj ĝiaj larĝaj aleoj. Jen ili rigardis la ombron kaj la sunlumon sur la verda je l' vojrando kreskanta herbaro, kiu, tie ĉi en septembro, estas dolĉa kiel veluro; jen ili vidis la pigojn forflugantajn el la altaj arboj kaj la leporojn triope aŭ kvarope saltantajn ĉe la flankaj aleoj aŭ, kun stariĝintaj oreloj, sidantajn sur la sablo.
La ĉevaloj paŝe marŝadis.
La junulino estis ravata: «Ho» ŝi diris, «kiom da fojoj, kiam mi estis malgranda, tie ĉi mi rajdis sur mia ĉevaleto laŭlonge la aleoj ĝis la domo de l' arbaristo!... Rigardu», kaj ŝi montras per fingro malgrandan ruiniĝantan loĝejon, kiu staris je kelkaj paŝoj pli malproksime, inter la densa ombro ĉe la vojrando, kie la tero fariĝis ondema, kaj kie komencis la malhelaj abiaroj, «Rigardu, tie ĝi staras, kaj ŝajnas al mi ke la maljuna Tomas'o ankoraŭ sidas ĉe la pordo kiel antaŭe».
Ĝi estis li mem... Eble li estis vidinta la alvenantan veturilon, kaj apenaŭ ŝi eksilentis, kiam la maljunulo kun sia ĉapeto en la mano proksimiĝinte al la veturila pordeto goje ekkriis:
«Bonvenon! Bonvenon!» kaj kvazaŭ propramove la veturigisto haltigis la ĉevalojn, kaj la juna oficiro elsaltis el la veturilo kaj helpis sian fianĉinon kaj ŝian onklon por la elpaŝo.
«Kiom vi grandiĝis, mia juna kara mastrino» diris la arbaristo tute kortuŝita, kaj ŝi pensis. «Kompatinda viro! kiom vi ŝajnas maljuna kaj malfortiĝinta».
«Ho», li daŭrigis, «mi ja sciis ke vi intencis veni tien ĉi, de l' momento kiam la gardisto al mi diris ke vi intencas viziti hodiaŭ la kastelon post via longa forestado. Al tiu ĉi malgranda bubo mi ankoraŭ diris antaŭ duonhoro ke vi ne forgesis Tomas'on», kaj ĉe tiuj vortoj li, ridante, skuegis per lia ŝultro sian okjaran nepon, kiu miregis ke lia avo alitempe ĉiam tiom silenta, nun estas tiom vivega kaj bruema.
«Ne, ne, Tomas'o», diris la junulino, afable ridante, «mi certe ne forgesis tion, kiel vi bone scias», kaj ŝi elparolis tiun ĝentilan mensogon kun sincera memriproĉo, ĉar ŝi ektimis pensante ke nur okazo kondukis ŝin tien ĉi, kaj ŝi preskaŭ forgesis la bonan viron, kiu plenumis nur malgrandan rolon ĉe la memoraĵoj el ŝia infaneco kaj kiu tamen estis tiom sindonema por ŝi.
La franca oficiro kiu ne komprenis tion kion ili diris, sed rimarkis la amikan manieron per kiu ŝi parolis al la arbaristo, tuŝetis lian ŝultron kaj prezentis al li cigaron.
«Li estas ŝia fianĉo», diris la zorganto.
«Jes, mi jam pensis tion, mi aŭdis pri tio», diris la maljunulo kun ruza rideto, kvazaŭ li volis montri ke ĉiuj novaĵoj koncerne ŝin penetris ĝis li; kaj sin turnante al ŝi, li daŭrigis:
«Rakontu do al li kiel vi venis tien ĉi, kiam vi ankoraŭ estis veturigata per via malgranda ĉareto, kaj kiel vi rajdis sur miaj genuoj, kaj kiel Tomas'o tiam ĉerpis por vi glason da akvo el la fonto... Jes, ekrakontu tion al li...»
«La fonto», interrompis la junulino, kaj kelkaj duonforgesitaj okazintaĵoj el ŝia infana vivo klarege reviviĝis en ŝia memoro, «Ho, jes, Tomas'o, la fonton mi volas vidi», kaj tiam, sekvata de ĉiuj aliaj, per ŝi faris kelkajn paŝojn malantaŭ la domon ĝis malgranda lageto ombraĵita per branĉaĵoj, kaj el kiu la klara akvo defluis de la ŝtona bordo kovrita per musko, kaj riverete forfluis tra l' abiaro.
«Kie estas la buksarbeto? Kie estas _mia_ buksarbeto?» demandis la junulino, «ĉar ŝi memoris ke, iam, tie kreskis granda buksarbeto, kiun la arbaristo nomis la ŝia, ĉar ŝi tiel amis ĝin.
«La bukso estas sekiĝinta kaj elterigita», diris la maljunulo, «sed atendu momenton», kaj per rapidaj, faletantaj paŝoj li eniris la domon tra la malantaŭa pordo.
Tuj li revenis, tenante en sia mano malgrandan, dubeflavan, lignan pokaleton. «Tio», li diris, «estas eltranĉita el la buksa ligno, kaj ĝi estas por vi».
Kaj kiam la junulino volis danki lin kaj esprimis sian plezuron pri la donaco, li diris: «Jes, eble vi pensis ke Tomas'o ne povas fari ion belan?» kaj memkontente li frotis siajn manojn. «Rigardu», kaj li montris kelkajn literojn senarte entranĉitajn en la pokaleto «tio estas via nomo, mia kara juna mastrino».
Poste li subakvigis la pokaleton en la fonton, ĝin tenis dum unu momento en la mano antaŭ ol prezenti ĝin al ŝi kaj diris: «Trinku tion, mia kara infano, je via feliĉa edziniĝo, via longdaŭronta vivo, kaj nia malnova amikeco!»
Kaj eble neniam ia elokventa tosto estis elparolata kun pli granda bonkoreco, kaj eble ankaŭ ia glaso da vino multekosta neniam estis prezentata kun pli da grandanimo, ol la plengorĝo da fontakvo de l' malriĉa arbaristo!
La juna fianĉino ankoraŭ tenis la pokaleton en sia mano kiam ili diris adiaŭ, kaj ree sidiĝis en la veturilon.
«Tio estas donaco de l' bona maljunulo», elparolis ŝia fianĉo, kaj afable ŝi respondis:
«Jes, vere tutkora donaco!»
Pro sia edziniĝo la riĉa orfino estis sufiĉege dotigita per donacoj: luksaj aĵoj malavare donacitaj de onkloj kaj onklinoj, donacoj de gravegaj amikoj kun fiereco elmontritaj de ŝia zorganto, donacoj pro humana respekto kaj sociala devigo prezentitaj kun kaŝita kontraŭvolo kaj ŝajna koreco kaj akceptitaj kun kaŝita embaraso, kaj eĉ ankaŭ donacoj kaj donacetoj pro amemo de amikinoj, sed el ĉiuj eble troviĝis neniu kiu estis prezentita al ŝi el pli sincera korsento kaj kiun ŝi akceptis kun pli dankema surprizo, ol la buksligna pokaleto el la manoj de l' malriĉulo!
Tradukis A. Cassiers.
G. T. ANTHEUNIS.
1840.
G. Th. Antheunis, nune honora pacjuĝisto en Bruselo, estas unu el la plej bonaj «lirikaj» poetoj en la Nederlanda Literaturo. Li inter aliaj verkis aron da amaj kantoj kaj da familiaj pentraĵetoj, kompareblaj kun la plej bonaj tiaspecaj versaĵoj de l' aliaj lingvoj; ankaŭ liaj infanaj kantoj plejmulte estas brilaj majstraĵoj. Per sia edziĝo, li fariĝis la bofilo de la fama flandra verkisto, H. Conscience.
Apud la lulilo.
(Bij de wieg).
Helege briladis la steloj Kaj la najtingalo triladis....... Interne de l' paca dometo La blanka lulil' moviĝadis.
Li diris: «Ho, kiom malfruas! Ĵus batis la horo dekdua. Nu, kara edzino, sufiĉe Ni lulis: ni ankaŭ ekdormu».
Tuj ili sen bru' la lulilon Proksimen de l' lito altiris. «Rigardu», ŝi diris montrante L' infanon, «ĝi, vere, ridetas».
Ĝi dormis kaj ridis dolĉege, --Ĝin oni, ja, povus forŝteli-- Kun unu braketo malkaŝe Kaj kun la alia ĉe l' kapo.
La dolĉa spirado similis Al vesperpreĝado murmura, La mano kun etaj malŝveloj Al io, laŭ ŝajno, streĉiĝis.
Ŝi ĝin rigardadis feliĉe, Je ĝuo pleniĝis la koro Kaj, antaŭ ol tion ŝi pensis, Ŝi estis kisinta l' infanon.
«Vi vekas ĝin! Kion vi faras?» Riproĉis li sian edzinon, Kaj........., ankaŭ klininte sin, ankaŭ Li kisis rapide l' etulon;
Kaj ŝin li rigardis: belete Ŝi ridis dum larmoj briletis; Li ĝoje ŝin kisis kaj supren Li levis dankeman okulon.
La Neĝo.
(De sneeuw).
Neĝo, neĝo, blanka neĝo, De kie vi alflugas? Neĝo, neĝo, ĉasta neĝo, En nia sanga, ŝlima jarcento, Ĉu via blankeco ne estas mensogo?
Kie vagas ankoraŭ aera peceto Kiun la homaj blasfemo kaj ploro kaj plendo En ĉiu tago ne enspiris? Kie kuŝas ankoraŭ, en tuta la mondo, Iom da tero Kiun ne tuŝis sango, Sur kiu ne restas peco Da homaj korpoj traboritaj, distranĉitaj, Da homaj koroj de l' doloro rompitaj?
Tamen vi falas tra blasfemoj kaj dankoj, Tamen vi falas, tiel virga kaj blanka, Ĉiujn sur vojojn, sur malbonon kaj bonon; Kaj sur la tero, laciĝinta kaj nuda, Vi etendiĝas kaj ĝin tute kovradas Kaj sur ĝi, kiel Dia beno, vi kuŝas.
Kiam la brulo la ruinojn dissemis, Kiam la morto la soldatojn deĵetis, Kiam infanoj mortis apud patrinoj, Tiam vi venas, kiel vesto ĉiela, Kovras la sangon, la ruinojn, la larmojn Kaj silentigas neprelastan la ploron.
Jen estas batalkamp'...... plibone jen estis! Jen falis viroj kunĵetitaj amase; Tie la pafilegojn, ŝarĝon pezegan, Oni trenadis tra la korpoj tremantaj..... Jen estas batalkamp'...... plibone jen estis!
Nun ĉio silentas;..... ĝis kie l' okuloj vidas Ĉio estas senmova kaj blanka,.... sen ia ŝanĝo; Kelkfoje la tero ŝveliĝas aŭ piedo kontraŭpaŝas ion, Sed ne haltu: ĉar vi ne povos veki la senvivulojn.
Neĝas; dense faladas la neĝeroj; Foriru, vi, kiu vivas ankoraŭ, Ne movu tion kio kuŝas tie Kaj lasu la blankan neĝon de Dio Surkovri la fratmortigon!
_Tradukis_ Maurice Seynaeve.
D-ro E. VAN OYE.
1840.
D-ro E. Van Oye (loĝas en Ostendo) publikigis pasintatempe kelkajn bonegajn poeziajn verkojn, rimarkindajn pro la belsoneco de l' versoj kaj la ĉarmo de l' priskribitaj subjektoj. Li prefere malvolvas la dolorajn kaj amajn sentojn.
Sekreta Vivado.
(Heimelijk leven).
Multaj floretoj vivas kaŝate En la herbo de l' kampo; Multaj perletoj restas lasate Sur la fundo de l' maro.
Vagas sennombraj miloj da sunoj En ĉielo vastega, Neekvideblaj kaj senradiaj Por l' okul' senfortega.
Kiom da floroj estas florantaj Mute mia en brusto; Kiom da perloj estas fluantaj En la mia korsango!
Ne, vi neniam sunon ekvidos, Floroj de la doloro.... Oni neniam povos ekpreni Tiujn perlojn de l' maro....
Tamen vin, kantojn, florojn, mi amas, Perlojn de la sentemo, Plendon, vin kiun eĉ mi ne nomas, Stelmoviĝon sekretan!
Vin mi salutas, vin nevideblajn, Ĉar vin Dio estigas, Ĉar vi altege, vi malaltege, Steloj, perloj brilegas!
Via Kreinto, nur Li, vin konas, Noktajn stelojn, ho kantojn Kiuj neniam lipojn alvenas, En la koro droninte!
Floroj kaŝitaj for de l' okuloj Kaj vi, plendoj silentaj, Estas vivantaj en ĉiopova Dio--kaj Lin dankantaj!
El «Noktoj Senstelaj.»
(Uit: Sterrelooze nachten).
Malakre muĝas griza maro sian Plendadon plenan je potenca ĉarmo; Animo mia plendas dezirante Kantadon malĝojegan kiel ĝia.
Ho maro, ho grandega maro!--Larĝa Kaj tiel profundega, kiel via La fundo, estas la doloro mia Akrega, kiu teren min deĵetas!
Kaj ve! Nenio.... Nek parol', nek plendo Lumigas, ho doloro! al l' animo! Ho maro! kial la sufero mia Ne havas vian potencegan voĉon?
_Tradukis_ Maurice Seynaeve.
HUGO VERRIEST.
1840.
Naskiĝis en Deerlijk; estas fama paroladanto, tre ŝatata en Holando kaj Flandro. Li publikigis nur malmultajn verkojn sed ĉi tiuj montras la samajn ecojn kiel liaj paroladoj: lia stilo estas tute speciala, karakteriza, originala kaj eĉ stranga, plena je vivo kaj brilo; li plejsukcese priskribas la pejzaĝojn kaj la kamparajn strangulojn.
Vagantaj Ombrorandoj[27].
(Dolende Schaduwboorden).
Ĉu vi konas tiun maljunuleton, kiu, de tiom da jaroj, en la daŭro de preskaŭ sia tuta vivo, en ĉiuj tagoj trapaŝadas la ĉirkaŭaĵon kaj ĉie petadas pri almozo.
Ronda ĉapeleto, kiu falas ĝis sur lian nukon kaj surkovras liajn okulojn; malstreĉa kravato, kiu pendas aŭ balanciĝas sur lia brusto aŭ liaj ŝultroj; ia longmanika jako; moviĝanta kaj iom dika pantalono, tro longa, tro larĝa, kaj malpura kie ĉio alia; truitaj treniĝantaj ŝuoj.
Sur siaj kurbiĝantaj ŝultroj, li portas grandan sakon kutime duone plenan je terpomoj, pano, napoj kaj ĉio ajn imagebla.
La vireton, tiun vireton oni ne renkontas, ne rimarkante lin. Sub tiu ĉapeleto kaŝiĝas dika, ronda vizaĝo, streĉa kaj tamen sulkita, griza, bruna, kun ruĝaj makuloj. Du malgrandaj okuloj briletas duone malfermitaj, kaj dikaj lipoj murmuradas. El l' ekstremo de l' manikoj aperas malgrandaj, grasaj, sulkitaj manoj: bufomanoj. «Li englutis la straton»[28].
Li estas maljuna, tre maljuna.
Li paŝadas balanciĝante kaj dolĉe kapmovetante, kaj malrigidiĝas liaj kruroj kaj genuoj. Li babiletas kaj murmuras mallaŭte en si mem, kaj haltas unu momenton de tempo al tempo, bonhumore, kaj pensas, kaj paroletas.
Kiam li ricevas bierglason aŭ prefere brandglaseton, li facile ebriiĝas kaj iradas kun kvazaŭ eklumiĝo ĉirkaŭ la kapo kaj varmego en sia brusto. Se tiam li renkontas min, li levas la kapon flanken, rigardas min per palpebrumantaj okuloj, haltas, ĵetas eksteren la manon ĝis la ĉapeleto kaj diras iom salutante: _Serviteur, Mesieur, Serviteur!_[29] Li reekbabiletas, foriras, levas per rigida brako la bastonon en la aeron, ĝin subtenas sur alteco de l' kapo per premanta pugno, kaj ŝajnas laŭ muzikludo per pugno kaj bastono sekvi ian takton kaj ritmon.
Stranga vireto!
Li havas konstantan loĝejon ĉe malriĉaj laboristoj, je l' malsupro de l' monto. Sed kutime li dormas en la garbejoj; li vagas, vagadas ĉie, kaj lin minacas la danĝero ke ian matenon oni lin trovos mortintan en fosaĵo laŭlonge de l' strato.
La malsaton li suferas kelkafoje, ne ofte; sed li manĝas modere, tre modere. Soifanta li estas kaj deziranta bierglason kaj prefere ankoraŭ brandglaseton, ĉiam; sed li ne trinkas tro multege. Malbonajn vestojn li portas dum la varmo kaj malvarmo.
Vagista vivado!
--Ĉu li ne povus eniri maljunulejon?
--Tie li trovus komforton kaj bonajn zorgojn.
Por nenio en la mondo li tion ĉi konsentus.
«Li englutis la straton» kaj kreskis en kaj laŭ tiu vivado.
Tiuj longaj ŝtonvojoj estas alligitaj al liaj okuloj. Tiuj stratoj kaj vojetoj, kun maldeklivoj kaj deklivoj, alkreskis al liaj piedoj. Tiuj arboj, tiuj trunkoj, tiuj branĉobariloj, tiuj kampoj fariĝis parto de lia korpo, kaj koro, kaj animo.
La somersuno lin devas bruligi; la vintra malvarmo lin tremigi; la vento sibli ĉirkaŭ lia kapo, lia ĉapelo kaj tra liaj vestoj; la pluvo devas lin akvumi; se ne, li estas en senkomforto.
Kiam de rondvagado en la somervarmego li estas laca, li deziras ke li povu sidi, pendigante la krurojn en la fosaĵon sub la alnotrunkoj, malfermi sian sakon kaj malrapide tramordi buterpanon.
Dum vintraj tempoj, kiam ventas, kaj pluvas, kaj neĝas, li devas ankoraŭ vagadi, dorlote vestita en siaj ĉifonaĵoj. Li nek serĉas, nek deziras ŝirmilon aŭ protekton, sed, vespere, li eniras kamparan farmodometon, kie li povas sidi en la angulo de l' fajrejo kaj dormi sur la fojno.
Li estas timema, timema, timema ke iu penetrus en lian vivadon, kaj volus aranĝi, aŭ reguligi, aŭ ŝanĝi ion de lia farado aŭ nefarado, de lia bon- aŭ malbonfarto, de lia irado aŭ ripozado, de lia parolado aŭ murmurado, de lia dormado aŭ maldormado, de lia pureco aŭ malpureco.
Li vivadas sola, sola, sola, kaj tamen ne sola, ĉie en la mondo, sur la stratoj, apud la domoj, kaj en la popolo: «_Serviteur, Mesieur, Serviteur!_»
Sed li foriras kiam kaj kiel li volas; aŭ plibone, kiam nekonata interna naturo lin premas, aŭ devigas, aŭ kiam ekstera naturo signodonas, aŭ lin alvokas.
Kiel li en tiu naturo kreskis?
Kiel li en tiu malriĉeco kreskis?
Kiel li en tiu vivado kreskis?
Li portas kun si kaj en si mem la aeron supran, la malproksimaĵojn, la ebenaĵojn, la montetojn kaj valojn.
Enŝlosiĝi aŭ vivadi sub tegmento estus malliberejo aŭ tombejo.
Li portas en si la kampojn kun iliaj verdaĵoj, kaj herbejoj, kaj branĉobariloj, kaj anguloj;
La arbarojn, la arbojn, kaj arbetojn;
La birdojn, la kornikojn, kaj pigojn, kaj paserojn, kaj la tutan kantantan kaj krietantan flugantaron;
La katojn kaj hundojn de la tuta regiono, ĉio estas por li konato kaj amiko.
Tra la kampoj li vagas, laŭlonge de l' stratoj kaj vojetoj: li konas kaj alparolas ĉion: Al sekalo, kaj tritiko, kaj aveno kiu kliniĝas kaj kies spikoj frapas lian vizaĝon, li ĝemas: «Tro da pluvo, tro da pluvo, ĉu ne?» Sian bastonon li trenas tra la terpomkampoj «Tro malseke, ne vere?» La nigra korniko krias al li «Ŝparu» kaj tra la ruĝa nazo li nazkrias gajkore «Ŝparu vi mem, vi nigra korniko!» La pigon kiu laŭte krias en la arboj je l' maldekstra flanko de la strato, kaj antaŭdiras malbonan tagon, li malamas: «Ho, vi malbela sorĉistino!»
La kato estas lia amiko: «Ho, vi beleta besteto, ruza Katcĵo!» Kaj la hundon, kiu bojas kaj kriegas, li alparolas: «Sst, sst, ĉu vi mordus do? Sst, sst, Barono? Sst, sst, trankvile!»
Li portas en sia kapo kaj koro la domojn kaj farmobienojn, kaj stalojn kaj garbejojn, kaj la almozojn, kaj monerojn kaj pantranĉaĵojn, kaj la bonan parolon, la murmuron kaj la malfavoran «Vin Dio konservu»[30].
Tio estas pli multe ol lia vestaĵo;
Estas pli ol lia haŭto;
Estas lia karno, kaj ostoj, kaj cerbo.
Li sentas per ĝi, kaj ĉion-ĉi aŭ parton de tio forpreni, estus lin senhaŭtigi, estus lin dissekci, kaj tute distranĉi.
Al kio estas li fiksita?
En tiu grandega, nemezurebla mondo ĉio estas kunligita, ĉio havas sian lokon, kaj estas direktata kaj regata de potencoj kaj leĝoj. Ĉio balanciĝas kaj moviĝas egalpeze «_in pondere et mensura_»: la irantaj sunoj, la flugantaj nuboj kaj la polvero en la aero; sed tie ĉi aŭ tie kuras, je la plej malproksimaj limoj de l' universaj potencoj, vaganta stelo aŭ ŝtono.
En nia komuneco kaj societo, ĉio vivadas kune kaj solidare, ĝuste almezurita, subtenata kaj apogata, libera kaj interligita, harmonie kaj egalpeze «_in pondere et mensura_», en bonfarto kaj feliĉo aŭ en penado kaj doloroj, laŭ rajta mezuro aŭ malrajta perforte superanta premado. Sed ĉi-tie aŭ tie, je l' ekstrema rando de l' regantaj potencoj, estaĵo vagadas interne kaj ekstere de l' komuneco. Ĝi ŝajnas aparteni al nenio, kaj estas al nenio fiksita.
«--Vidu lin! Tie li min renkontas ree antaŭ la monaĥejeto: _Serviteur, Mesieur, Serviteur!_»
Li murmuras, kaj foriras iom malrapide sur la deklivo.
Mi rigardas posten.--Li tenas ree la bastonon supre, kaj turnas kaj returnas la streĉan pugnon laŭ la takto de muzikaĵo kiu, el la malproksimo de lia juneco, en lia memoro zumas.
Li staras sur la supro, kaj desegniĝas nigre, kiel nigra aranea moviĝado, sur la ruĝa brilo de la kuŝiĝanta suno.
_Tradukis_ J. Goorieckx.
Piednoto [27] El la libro: _Regenboog_ (Ĉielarko). En tiu verko, H. Verriest priskribas diversajn kamparanajn pentraĵetojn, kies titoloj estas, rilate al la naturo de l' priskribo, unu el la koloroj aŭ nuancoj de la ĉielarko.
Piednoto [28] Engluti ion: = flandra imaga esprimo signifanta: tre ami ion, france: _être entiché de...._
Piednoto [29] = Via servisto, sinjoro, servisto.
Piednoto [30] Flandra esprimo kiun oni uzas kiam oni rifuzas almozon al malriĉulo.
ALBRECHT RODENBACH.
1856-1880.
Albrecht Rodenbach gloris la plej gravajn agojn de la historio de Flandro, en versaĵoj kies stilo estas brilanta kaj energia. Li skribis ankaŭ versaĵetojn diversajn tre poezioplenajn.
Lia precipa verko estas historia dramo en versoj: «Gudrun». Tiu ĉi tre promesoplena poeto, kiu dum sia tuta vivo laboris por revivigi Flandron, naskiĝis en Roeselare (Roulers) kaj mortis bedaŭrinde en la 24a jaro de sia ekzisto.
Li estas la kuzo de la franclingva verkisto belga, ankaŭ jam inter la mortintoj: Georges Rodenbach.
Fantazio.
Preterflugas vataj nubetoj Tralumataj de sunaj radioj. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj senkonscie, post ĉiu nubeto Dolĉe flugas for fantazio; Jen en la spaco ambaŭ foriĝas For, for, Forege.
Preterflugas blankaj veletoj Kie tuŝas ĉielon la maro. Ilin vidas preterflugantajn Revanta junulo.... Kaj senkonscie, post ĉiu ŝipeto Dolĉe flugas for fantazio; Jen trans la maro ambaŭ foriĝas For, for, Forege.