Paĝoj el la Flandra Literaturo
Part 4
La Merlonesto.
(Van 't Merelnestje).
La suno sendis tra l' fenestro La plej varmigajn lumradiojn Dum Paŭlo kaj Johano sidis Sur la genuoj de l' avino.
Rakonti, ĉiam rakontadi! Avino estis jam senspira, Sed la petolaj krispharuloj Al ŝi neniun tempon lasis.
Feliĉe aliaĵo tiris Al si l' atenton de l' infanoj: --«Jen granda birdo, vidu, vidu, Ekstere, en la florĝardeno!»
--«Jes, infanetoj, estas merlo. Ĝi fajfas ĉiutage, kiam Vi kuŝas en la lit' ankoraŭ Kaj malfermetas la okulojn.»
--«Ĝi fajfas, tiu merlo! Ho, Karega avineto, diru Al ni nun ion pri la merlo! Ni tenos nin trankvile ĉiam!»
--«Nu, vidu, kiel ĝi saltetas De arb' al arbo, teren, ĉie; Ĝi serĉas muskon kaj pajlerojn, Foliojn kaj malgrandajn branĉojn.
Ĝi prenas ilin en la bekon Kaj ĉiufoje portas ilin Sur la ĝardenan muron, tie, Sub la folioj de l' hedero.
Ĝi faras tie sian neston, Kaj baldaŭ venas la merlino, Demetas siajn ovojn, kaj Kun patrinamo ilin kovas.
La merloviro dume sidas Sur branĉo, kantas kaj fajfadas. Post iu tempo, la patrino Ekliberigas la idetojn.
Sed povas tiuj ĉi nek flugi Nek kuri; ili kuŝas tie Tutnudaj... Baldaŭ pro malvarmo Kaj pro malsato ili mortus,
Se ne patrino sub flugiloj La idojn tenus kaj zorgadus, Kaj se la patro ne elflugus Kaj ne alportus la manĝaĵojn.
Kaj tiel kreskas la birdetoj, Akiras plumojn, rampas supren Kaj ekrigardas tuj sentime La senlimaĵon ĉirkaŭ si.
La ido plej kuraĝa, fine, Malfermas la flugilojn kaj Elflugas... Baldaŭ ĉiuj nun Forlasas la gepatrojn solaj.
Kaj tiuj ĉi malfeliĉuloj Malĝoje flugas ĉirkaŭ nesto Serĉante la idetojn ĉie Sed vane... ne revenas iu!»
Avino silentiĝis. Larmoj Ekfalis el okuloj ŝiaj Kaj la infanoj ankaŭ time Kaj laŭte ekploregis kune.
Sed ŝi, viŝante siajn larmojn: --«Ho! anĝeletoj, vi ne ploru Ĉar kelkafoje la avinon Vi vidas iom kortuŝata...
Mi pensis nur: ĉe l' homoj ĉio Okazas kiel ĉe la birdoj. Unue domo estas plena Je infanetoj, ridoj, vivo;
Sed la infanoj kreskas. Kaj Tro baldaŭ, unu post alia Forlasas neston... Kaj silente, Malĝoje restas la gepatroj.
Jes, tiel iris via patro Kaj viaj onkloj kaj onklinoj, Dum ni...»--Sed Paŭlo diris tuj: «Avino, ne, ne estas vere!
Ĉar ili baldaŭ ja aĉetas Infanojn, kiuj venas al L' avino por kunludi kune; Kaj la infanoj... estas ni!»
Kaj ambaŭ tuj ĉirkaŭis kolon De la avin' per siaj brakoj Kaj kisis kaj karesis ŝin, Ho! tiel longe, tiel ame!
Kaj ŝajnis, ke neniam suno Pli brilajn lumradiojn sendis Ol tiuj, kiuj la avinon Kaj ŝiajn nepojn ĉirkaŭdancis.
_Tradukis_ D-ro W. Van der Biest.
GUIDO GEZELLE.
1830-1899.
Abato Guido Gezelle estas la plej rimarkinda poeto kiun posedis Flandro dum ĉi tiuj lastaj jaroj; li estis ankaŭ renoviganto de la poezia literaturo kaj fondis skolon kiun gloradas aliĝantoj ĉiutage pli grandnombraj. Li estis juna profesoro de la Poezia Klaso ĉe la Kolegio de Ruslaro[20] kiam li publikigis siajn unuajn verkojn: forlasinte la principojn ĝis tiam instruitajn kaj devigantajn priskribi per severa kaj streĉa lingvo klasikajn subjektojn, li kuraĝis prikanti per sia gepatra lingvo: la idiomo okcidentaflandra, ĉiujn subjektojn, kiujn la naturo, ne fremda aŭ neklara naturo sed la flandra naturo, prezentis antaŭ liaj okuloj. Sed tiu maltimo, kiun montris ankaŭ liaj lecionoj, malplaĉis al liaj estroj, kiuj lin forsendis en Kortrejkon[21] por tie plenumi sengloran funkciadon. Dum dekoj da jaroj, li tie vivadis silente, akre suferante ĉar li ne estis komprenata, konsoliĝante apud kelkaj fidelaj amikoj kaj per malavareco kiun ankoraŭ ne forgesis la Kortrejkaj malriĉuloj. Kiom da fojoj mi lin renkontis, jam maljunan, malĝoje laŭirantan la gajan bordon de la Lejo[22] kiun li tiel ofte gloris en siaj kantoj. Sed, je l' fino de lia vivo, li denove publikigis verkojn skribitajn per lingvo matura, nekonsumeble riĉa kaj kiu disvastigis lian famon. Li mortis en 1899 kaj, jam en 1903, liaj samlandanoj feste starigis lian statuon en Kortrejko. Ĉiuj verkoj de Gezelle preskaŭ tute konsistas el sola glorado de la naturo, en kiu senĉese li serĉas kaj gloras la manon de sia Dio. Li amegis la florojn, la birdojn kaj ĉiujn aliajn estaĵojn kaj pri ili li verkis admirindajn poeziojn, ankoraŭ ne sufiĉe konatajn eĉ en Flandro.
La unuaj poezioj sube presitaj devenas de la unua periodo de lia literatura vivo, la lastaj devenas de la dua.
Piednoto [20] Ruslaro = france: Roulers, flandre: Rousselaere.
Piednoto [21] Kortrejko = france: Courtrai, flandre: Kortrijk.
Piednoto [22] Lejo = rivero trairanta Kortrejkon; flandre = Leij, france = Lys.
Fragmento el «Tombejaj Floroj».
(_Uit: Kerkhofbloemen_).
Sur la unuaj paĝoj de tiu libro, la verkisto priskribas la enterigon, en flandra vilaĝo, de unu el siaj lernantoj, je la tempo kiam li estis Kolegia profesoro. Kune kun siaj lernantoj, li alestis tiun enterigon kaj en kortuŝanta maniero ĝin poste rakontis. Jen fragmento el tiu rakonto: tiu parto komenciĝas per la momento kiam ili de la stacio aliras la kamparan domon de la mortinto:
Estis la horo kiam l' alaŭdo dolĉa Volas ekiri en la aeron altan Kaj, surtere serĉinte Sian manĝaĵon, sen prokrastado kanton Ree sonigas, belajn flugilojn levas Kaj alflugas ĉielon.
Estis la horo kiam la voĉo via Kantas kaj krias, ridas kaj fajfas laŭte, Najtingalo ĝojiga, Ho muzikilo, kiun, en la kamparo Dolĉe bruanta, certe mi amas pli ol Ĉiajn kantojn aliajn.
Estis la horo kiam vekiĝas vento Kaj la moveman kampon karesas longe Kaj brueti ĝin igas; Kiam la fruktoriĉaj herbaĵoj pelas Tiun aeron kiu enigas vivon En la sangon rapidan.
Estis la horo kiam kampano venas Kaj tuj alĵetas, krucosigninte sin mem, Krucosignon sur kampon; Kaj paŝadante preĝas, suferas, semas Kion alia eble rikolti povos Kaj deportos ridante.
Semo, ho semo! dia majstraĵo kiun, Eĉ se duoble forta li estus, homo Fari povus neniam: Kiu pereos antaŭ ol reviviĝi, Kiu revivos kie ĝi mortis iam Kaj, mortante, vivadas!
Ankaŭ ni estis gloran semon ĵetontaj: Korpon de nia kara kolego, ĉiuj Gajaj kvankam plorantaj, Estis ĵetontaj ankaŭ en teron sanktan, Kiu, en grava tago fiksita certe, Frukton ĝin revivigos!
Iom post iom, ni alproksimiĝis al la domo de l' mortinto. La suno bataladis kontraŭ la nokta nebulo kaj ŝajnis al ni ne klare ĉu ĝi povos venke sin montri; sed la saĝaj kamparanoj, kiuj de sur sia kampo rigardadis nin pasantajn kaj interŝanĝis kun ni «al ĉiu bonan tagon», tre konvinkite certigis al ni, pro sia ĉiutaga kunvivado kun la ventoj kaj vetero de Dio, ke Nia Sinjoro donacos al la laboremulo belan tagon. Tio okazis. Dume, en la duba mallumo de la nebulo, al ni ekaperis la farmodomo kaj ni jam vidis la blankan kovrilon de l' veturilo, kiu estis preta por, laŭ antikva flandra kutimo, alveturigi al la preĝejo, la mortinton kune kun ĝia ploranta kaj preĝanta familio.
Malrapide ruliĝadas La funebra veturilo, Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn Oni aŭdas sub kovrilo.
Malrapide kaj senbrue La ĉevaloj paŝetadas, Ofte sin al mastro turnas Malĝojege kaj... sensaĝe,
Mastro kiu je l' mateno Ĵus al kara ĉevalparo, Ilin dum li zorge kombis, Dolĉe diris la novaĵon:
«Baj'», li diris, «Baj' kaj Bleso, Al funebro... ne moviĝu! Ni hodiaŭ iri devas Kun mortinto, Bles' kaj Bajo».
Kaj, la manon eniginte En sanktakvon, li pieme Benis la du altajn kapojn De l' ĉevaloj neatentaj;
Kaj, kisinte ilin ambaŭ, «Vi», li diris, «Bles' kaj Bajo, Devas iri al tombejo Kun mortinto, Baj' kaj Bleso.
Ho, terure vi penadus, Kaj vi falus se novaĵon Tiun mi ne dirus kaj se Krucosignon mi ne donus.»
Kaj sin mem li krucosignas, Antaŭ ol li jungas ilin, Per sanktakvo alpendanta Al mizera lito sia,
Ĉar li dormas apud karaj Siaj bestoj, pli zorgema Je l' karuloj ol patrino Je l' idaro povus esti;
Kaj per sankta buksobranĉo Li ĉevalojn krucosignas Por forigi de l' funebro Malfeliĉon kaj malbenon
Malrapide, malĝojege Ruliĝadas blanka ĉaro, Kaj nur plendojn, kaj nur plorojn Oni aŭdas sub kovrilo;
Paŝ' post paŝo paŝetadas, Kapon ofte returnante, Paŝ' post paŝo la ĉevaloj, Malĝojege kaj... sensaĝe!
La Skribisteto.[23]
(Het Schrijverke).
Ho, moviĝadanta akvobesteto Kun via nigra vesteto, Mi amas kapeton vian glitantan Sur l' akvaj ondoj skribante! Vi kuras, moviĝas tiel rapide Sen kruroj iaj nek brakoj; Vi konas la vojon tiel bonege Sen ia, vere, okulo. Sed kio vi estas, estis aŭ estos? Klarigu tion kaj diru! Ho, brila aĵeto, nelaciĝebla Por skribi, kio vi estas? Vi kuras sur l' akvo hela kaj freŝa, Kaj ĝi ne pli movetiĝas Ne pli ol se estus dolĉa venteto Sur l' ondo dolĉe glitanta. Skribistoj, skribistoj, al mi do diru, --Vi estas, ja, dudekope Kaj ĉu do neniu tion klarigos-- Vi kion tie skribadas? Vi skribas, sed akvo tion ne montras; Vi skribas: jam ĝi foriĝas; Neniu kristano tion komprenas; Ho, skribisteto, klarigu! Ĉu do pri fiŝetoj skribi vi devas? Aŭ ankaŭ pri herbaĵetoj? Ĉu do pri ŝtonetoj, floroj, folioj, Pri akvo kie vi kuras? Ĉu do pri birdetoj dolĉe kantantaj, Aŭ pri la blua ĉielo Profunde brilanta super kaj sub vi, Aŭ, skribistet', ĉu pri vi mem?» --Kaj la turniĝema lerta besteto Kun sia nigra kapoto, Jen ĝi fierete levis l' orelojn, Momenton unu ĝi haltis: «Ni skribas», ĝi diris, «turniĝadante, Nur kion iam la Majstro, Kreante kaj instruante, ordonis: Nur unu, ja, lecionon; Ni skribas..... sed ĉu vi tion ne legas? Vi estas tiel neklera? Ni skribas, reskribas, ĉiam reskribas La sanktan nomon de Dio!
Piednoto [23] Flandra nomo de malgranda nigra besteto: _Gyrinus natans_, kiu per tre rapidaj movoj ĉiuflanken glitadas sur la akvo.
Birdoj, forflugu!
(_Uit Tijdkrans: Dollemaand_)
Birdoj, forflugu! Estas malvarme Kaj malgaje. Flugu, ho birdoj, For de l' malvarmo, For de la homoj, Ĉar la homo Vin ne amas.
Flugu: li volas Per la pafilo Vin mortigi: Tion li revas. Ho! vi forflugu Kie ne povos Vin atingi La saĝulo!
Flugu altegen Kaj ripozadu Nur vidante Landon senhoman; Flugu: dufoje Vi ne aliru Al malbona Tiu homo.
Al li vi donis, Dum via vivo Longa aŭ ne, Karaj birdetoj, Ĉion vi donis Kion vi havis: Ĉu dankema Estas li? Ne!
Li vin spionas, Karaj bestetoj, La mortigan Ilon tenante: De la bestaro Ho, kiel granda, Kiel granda La reganto!
Unuaj folioj.
(_Uit Tijdkrans: Wonnemaand_).
Flaveverdaj kaj sennombraj Soldataroj, vi folioj Forte alligitaj, kiel Sur la arbojn vi alvenis?
Gaje du printempajn sunojn Ĵus la mondo eksalutis, Kaj kalkuli kiu povus La armeon jam kreskintan?
Laboremaj, dum vin lulas La fortegaj matenventoj, Sur betuloj, sur tremoloj, Militire vi ordiĝas.
Bruas ĉie fortaj voĉoj Kaj milita kriegado, Kuregante tra la valoj, Silentigas voĉojn ĉiujn.
Vi de kie, tiel gaje Alvestitaj, vi alvenis? Kiu povas nutri tiel Potencegan soldataron?
Ĉu vi el aer' konsistas? Ĉu vi estas sunradioj Kaj el lumo kunteksitaj, Ho, vi miloj da folioj?
Ĉu vi estas arba sango, Arba cerbo, aŭ alia Io, kio devas ŝpruci Kiam ĝi la sunon vidas?
Ĉu... Sennombraj viaj bandoj Alsimilas al armeo, Batalante forpreninta La palacon de la Vintro:
Vane la mizera lando Longe atendadis helpon: Vi, alkuru kaj mortigu La falintan malamikon;
Frapu ĉefojn, fortikaĵojn; Ŝiru flagojn; bruu tiel Ke plej malproksimaj kampoj Pro l' kriegoj tremos; venku!
Ĝi forkuru; kaj venkita, Senarmila, nuda tien Ĝi aliru kie kuŝas Ĝiaj glaciiĝaj urboj!
Nun, bruegu, soldataroj; Kantu, kriu, ĉar vi venkis, Ho, someraj foliaroj: Morgaŭ malaperos Vintro!
La ventoj.
(De winden).
Maro, maro ne bruegas Tiel forte kiel arboj, Kiam ventoj furioze Kaj senbride trarajdegas.
Tie ekkriegas miloj, Milionoj da folioj, Kvazaŭ estus milionoj Da kriantaj frenezuloj.
Pluvo ronkas, defluegas, Frapegante ĉiuflanken; Arboj devas sin kurbigi, Kaj kriegas, kaj plendegas.
Aŭdu: ree en l' arbaro Ekbruegas kaj ekmuĝas La frenezaj ventoj; Ĝi ronkegas kiel maro.
Ĉiam daŭras!... Ekforflugas Birdoj,... trarompiĝas branĉoj; Voĉo mia foriĝinta Estas!--Ventoj sin aŭdigas.
Vintromuŝetoj.
(Wintermuggen).
Vintromuŝetoj flirtadas, Intermiksitaj kaj blankaj Kiel muela faruno, Kiel laktaĵa flokaro.
Altaj en ondo forflua Kaj en alflua malaltaj, Ili balance teksadas Blankan la vintroteksaĵon.
Tiu ĉi vintroteksaĵo, Nemakulata tukego, Ĉastan la bruston de nia Tera patrino surkovras.
Tie ŝi[24] kuŝas dormante: Kaj ŝi sonĝadas la dolĉan, La virgulinan sonĝadon Novaj pri rozoj printempaj;
Tie ŝi kuŝas dormante: Kaj ŝi sonĝadas la belan, La ĉarmoplenan sonĝadon Pri la kantistoj someraj;
Tie ŝi kuŝas sonĝante, Sonĝas pri riĉa vivado, Sonĝas pri vera feliĉo, Ĉie, por homoj kaj bestoj.
Ho, ŝin ne veku; ne lasu Ian brueton ŝin igi Tiel rapide vekiĝi El la dolĉega dormado!
Tie ŝi dorme ripozas; Kaj blankan litokovrilon Sur ŝi etendas silente Tie la vintromuŝetoj:
Ili flirtadas, dancadas Supren, malsupren kaj ree, Kiel farunaj kaj laktaj, Kaj laktoflokaj blankaĵoj!
_Tradukis_ Maurice Seynaeve.
Piednoto [24] Tero personigata.
FR. DE CORT.
1834-1878.
Frans De Cort sin dediĉis pli al la ĵurnalismo ol al la literaturo; li estis ĉefredaktoro de diversaj gazetoj; la ĉiutagaj artikoloj ensorbis preskaŭ tute lian tempon. Li ne skribis grandampleksajn verkojn sed nur mallongajn versaĵojn, precipe en la formo de kantetoj.
Kvankam li ne estas granda poeto, liaj kantoj estas tamen ŝatataj kiel skribitaj en facila kaj pura lingvo.
La maljuna kantistino.
(De oude zangster).
Plena je bruo kaj fumo estas la vasta ĉambrego. Sin trenadante enpaŝas maljunulino kun harpo: Ŝian animon plenigas penso pri riĉa almozo, Ĉar, nun ankoraŭ, ŝi devas gajni vesperan panpecon; Raŭka aŭdiĝas la voĉo, ...kiel funebro eksonas Tiu gajiga trinkkanto de ŝi... ho! mizerulino!
Kiel la tuta kunveno mokas la maljunulinon! «For, for!» ekkrias ĉi tiu, «for, for!» rekrias alia; Ŝia mizera vivado naskas nenies kompaton Kaj al la grizharulino donas neniu moneron, Ve! kaj neniu ekvidas ke ŝi defalas ĉe l' pordo, Kiun kun brua perforto oni post ŝi ĵus reĵetis.
Aŭdu! nun tie ekkantas juna, beleta knabino Kiu kunigas la ĉarmon de l' violon' kaj de l' voĉo. Tiel ŝi ankaŭ, ja, estis: kronon brilegan de gloro Ĉirkaŭ la ora hararo tiam kunplektis la Arto. Kiam ŝi, die belega, sur la scenejo montriĝis, La aŭdantaro senspire ŝian aŭskultis kantaĵon.
Tio de longe forpasis... Ho! ŝi suferas akrege! Sed la okulo de Dio gardas la mizerulinon. Vidu do: jen genufleksas apud ŝi la kantistino, Kiu per sia kantado tutan kunvenon ĉarmegis, «Al vi mi donas» ŝi diras dolĉe «la mian akiron: Kiel vi nune montriĝas, eble mi baldaŭ fariĝos!»
_Tradukis_ Maurice Seynaeve.
TONY BERGMANN.
1835-1874.
Tony Bergmann, advokato en Liero, dediĉis sian libertempon al la literaturo, skizante figurojn kaj scenojn el la ĉirkaŭanta vivado. Lia ĉefverko «Ernest Staas» estas nek romano nek poeziigita rakonto, sed ĝi konsistas el pentraĵoj aŭ rememoroj el liaj junaj jaroj. Ili estas tiel nature, tiel simple rakontitaj, kun tiu respekto kiun ni sentas por antikvaĵoj, ke ĉiu leganto plezure retrovas en ili ion el sia pasinta juneco. Tio eble kaŭzis la sukceson de tiu verko, ĉar ni ordinare rimarkas tiujn simplajn, ĉiutagajn okazintaĵojn nur kiam ili jam de longe estas pasintaj kaj sin montras al ni kun la sorĉigaj koloroj de l' forfluginta feliĉo.
La unuaj klientoj.
...Dume, mia provtempo proksimiĝis al sia fino, kaj kiam mi reiris Bruselon, mi devis ekloĝiĝi kiel _Majstro Staas, advokato_.
Mi elektis ĉambraron je l' angulo de l' Imperiestrostrato, ĉe _Monsieur Lefinaud, tailleur de Paris_, naskiĝinta en Schaarbeek[25], kiu sin vestadis kvazaŭ ambasadoro, kaj akceptadis siajn klientojn en salono kun tapiŝoj, orumitaj speguloj kaj veluraj seĝoj.
En la unua etaĝo li havis ĉambraron lueblan, konsistantan el du grandaj apudaj ĉambroj, flanke de la strato, kaj malgranda ĉambreto, je l' alia flanko.
Tiu ĉi divido estis bonege farita. La unua ĉambro, havanta amerikledajn meblojn, tapetita per bruna papero kaj malhelaj kurtenoj, estos la parolejo. En la duan ĉambron oni povas meti bibliotekon kaj, meze, skribotablon: tiu ĉi estos la studoĉambro de l' advokato, kiu dormos en la ĉambreto.
Je l' unua ekvido mi estis venkita.
_Monsieur Lefinaud_ tuj vidis tion.
--«Vi ne povus loĝi plibone, Sinjoro,» li diris tiel konvinke, ke li permesis nenian kontraŭdiron. «Via Sinjora Moŝto diris al mi, ke Li estas advokato. Nu, bonvolu nur elvidi tra tiu ĉi fenestro: la marmoraj kolonoj, kiujn vi vidas tie, estas la enirejo en la juĝejon. Ĉiu, kiu havas ian rilaton kun la juĝistaro, devas antaŭpasi tie ĉi, kaj, kompreneble, sonorigas ĉe l' unua leĝisto, kiun li renkontas sur sia vojo.»
Ĉu tio estas tiel klare komprenebla, estas alia demando, sed la argumento faris impreson sur mian onklinon, kiu entreprenis, por mia ekloĝiĝo, la grandan vojaĝon al Bruselo. Ŝi kuraĝis fari nur malgrandan rimarkon pri la prezo. Ŝi devis marĉandi, kiel ĉiuj virinoj.
_Monsieur Lefinaud_ metis siajn dikfingrojn sub la brakojn kaj ekludis per la aliaj fingroj galopon sur sia fajroruĝa veŝto.
--«Sed la situacio, Sinjorino!» li ekkriis. «Mi diras al vi nur tiun ĉi unu vorton: la situacio! Tio estas ĉio en granda urbo. Bona situacio: riĉeco;--malbona: malriĉiĝo kaj bank...roto!»--Kaj la tajloro, fiera, ĉar li konas tiajn sonorajn vortojn, kiel eble plej multe longigis la vorton.
--«Kaj bankroto!» li diris denove, dum liaj fingroj reekludis sian dancon sur la ruĝa veŝto.
Mia onklino ŝanceliĝis; la prezo superis ŝiajn kalkulaĵojn; kaj ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si, por vidi ĉu nenio estas kritikebla aŭ mallaŭdebla.
_Monsieur Lefinaud_ vidis ke la momento venis por frapi grandan frapon.
--«Sinjorino», li diris grave, levante siajn fingrojn kaj ĉesigante ĉian malseriozan movon, «nur por via profito mi ja parolas. Luigi mian ĉambraron mi povas centfoje, se mi volas. Sed tio estus bedaŭrinda. Tiuj ĉi ĉambroj estas kvazaŭ faritaj por leĝisto. Antaŭe, ankaŭ nova advokato loĝis tie ĉi. Li estis nekonata kaj devis atendi klientaron, sed li estis laborema kaj lerta kiel Via Moŝto,--kaj ĉiu, kiu konas la ĉefurbon, povos diri al vi, kia fama advokato S-ro Duruisseau fariĝis, kiu humile komencis tie ĉi.»
Tiu ĉi argumento estis decidiga.
Tie, kie Majstro Duruisseau fariĝis fama, kial ne sukcesus Ernest Staas? Mia onklino konsentis: la nova advokato ekloĝiĝis.
Apud la muro estis metita la biblioteko, en la mezo de l' ĉambro la skribotablo, kaj malantaŭ ĝi en larĝa apogseĝo la leĝisto, havanta la plumon sur la orelo, la leĝolibron en la mano, preta por doni avizojn, skribi aktojn, fari procesojn, redakti konkludojn kontraŭ ĉiu.
Nur mankis al li... aferoj kaj klientoj.
Certe, la situacio estis bonega.
Li vidis la kolonojn de l' juĝejo, li vidis la pli maljunajn kunfratojn suprenirantajn la ŝtupojn, kliniĝante sub la pezo de la procesaktoj; li vidis eĉ la procesantojn... preterpasantajn lian domon; sed tio estis ĉio: neniu frapis ĉe lia pordo.
La kvaronjaro proksimiĝis al sia fino.
_Monsieur Lefinaud_ alportis sian kalkulon, sed devis ankoraŭ anonci la unuan vizitanton.
--«Eble la situacio ne estas tiom bona kiom vi pensis», mi rimarkis.
--«Ho, _Monsieur_!» respondis la tajloro.
--«La klientoj tamen ne ŝajnas koni la tien kondukantan vojon», mi diris ridetante.
--«Tio ne povas veni tiel rapide,» rediris la dommastro, «sed se Via Moŝto ĝin permesas al mi--estas nur demando--ĉu Via Moŝto ne tenas sin tro humile, tro trankvile? En granda urbo oni bezonas iom da bruo, iom da orumaĵo, da pligrandigo. Vidu, Sinjoro, kiam mi tie ĉi komence loĝiĝis, okazis al mi samaĵo kiel al vi. Ŝajnas al mi, ke dum dek-kvar tagoj mi ne prenis mezuron eĉ por du personoj, mi, kiu havis en Schaarbeek tiajn bonajn klientojn...» kaj _Monsieur Lefinaud_ ĉarme ekludis kun sia metra rubando, kiu ĉiam pendis ĉirkaŭ lia kolo.
--«Sed, amiko Lefinaud,» diris al mi unu el ili, «mi eraris almenaŭ trifoje, antaŭ ol trovi vian domon. Kiu, ĉielo! povas diveni, ke vi loĝas tie ĉi?»
«Tiu ĉi rimarko estis por mi lumradio.»
«La sekvantan tagon, ĉiuj fenestroj estis plenaj je modfiguroj kaj sur mia pordo brilis kupra lado kun la vortoj: _Tajloro por civiluloj kaj militistoj_... kaj de tiu tago mi igis alpentri ankoraŭ multon germane kaj angle,» diris ridante la tajloro.
--«Mi tamen ne povas anonci _Advokato por civiluloj kaj militistoj_,» mi rimarkis.
--«Tion ja mi scias, Sinjoro, io simila estas bona por nia metio. Advokato devas agi pli diskrete, kaj lado ŝajnus tro komerca. Sed vi pentrigus ekzemple per malgrandaj literoj vian nomon ĉirkaŭ la sonorileto aŭ sur la pordfosto, tiel ke tio ŝajnus pli averto por personoj, kiuj povus erari, ol alvoko al la publiko. Se Via Moŝto volas?...»
Mi iom kontraŭparolis, sed _Monsieur Lefinaud_ opiniis, ke li povas preterpasi, kaj la sekvantan tagon oni legis, ĉirkaŭ la domsonorileto, en skribitaj literoj: _Sonorigu dufoje por S-ro E. Staas, Advokato_.
Du horoj ne estis pasintaj, kiam mi aŭdis la sonorileton tinti dufoje, kaj ĉe la ŝtuparo eksonis la voĉo de _Monsieur Lefinaud_: «Sinjoro Advokato, en la unua etaĝo.»
Mi sidiĝis rapide malantaŭ mia skribotablo, malfermis multepezan Roman leĝolibron kaj metis la manojn en la hararon, kiu, malordigita kaj interplektita, atestis zorgadon kaj studon.
Ia sinjoro, kun granda paperujo sub la brako, alproksimiĝis, tenante sian ĉapelon en la mano.
Mi stariĝis duone el la apogseĝo kaj petis mian vizitanton ke li sidiĝu kaj klarigu al mi sian aferon.
--«Sinjoro,» li diris iom time, «mi estas la riprezentanto de l' firmo _Raibaud kaj K-io_, el Parizo, kiu eble estas konata de vi.»
«Bonege!» mi pensis, «Pariza firmo kiel unua kliento, tio faros min konata de ĉiu.»
--«Certe,» mi aprobis, «tiu ĉi nomo ne estas nekonata de mi,» kvankam mi sciis nenion pli pri la firmo Raibaud, ol se ĝi estus sur la luno.
--«Ni havas,» li daŭrigis, «ĉiujn verkojn pri la leĝoscienco kaj estas la ĉefaj vendantoj de l' granda _Enciklopedio de la Leĝoscienco_, la ĝenerala leĝa vortaro, kiun ĉiu advokato, ĉiu juĝisto, eĉ ĉiu juĝa persekutisto bezonas» kaj li ekrigardis ironie mian bibliotekon, en kiu kelke da verketoj maldikaj kaj malnoviĝintaj havis pli ol la necesan spacon.
Mi ne volis nei la utilon de l' _Enciklopedio_, sed en la tiama momento mi opiniis, ke mi ne tiom bezonas ĝin.
Kiel ĉiuj verkoj pri leĝoscienco, la Enciklopedio estis treege multekosta. Tiu sinjoro estis sufiĉe senhonta por proponi ĝin al mi por okcent frankoj. Okcent frankoj! kaj mia onklino faris tiom da malfacilaj oferoj por aĉeti miajn mebletojn!
--«Se vi ne prenas la Enciklopedion, vi sendube bezonas la _Novan Komentarion pri la civila leĝaro_?»
--«Senutile,» mi respondis.
--«Binditan, kun ĉiuj notoj?»
--«Ankaŭ ne.»
--«Almenaŭ la _Klarigojn pri la punleĝaro_ kun ĉiuj raportoj... aŭ la _Verkojn pri la propreco_... aŭ ĉiuokaze la _Novan Hipotekleĝon_ kun ĉiuj paroladoj kaj diskutoj... aŭ...»
Mi ĉiam kape neis; sed li ne tiel facile ĉesis, kaj mi estis devigata aŭdi ankoraŭ la titolojn de dudeko da verkoj, ĉiuj necesegaj por advokatoj kaj juĝistoj, notarioj kaj juĝaj persekutistoj, binditaj kaj ne binditaj, kun kaj sen notoj, antaŭ ol li kolektis siajn paperojn kaj foriris, lasante sur mia tablo dekon da prospektoj.
--«Nu?»--Kaj _Monsieur Lefinaud_ pasigis sian buklharan kapon tra la pordofendo.--«Kion mi diris al vi? Ĉu la literoj ne faras sian impreson?»
Li frotis siajn manojn kaj ridante paŝis tra la ĉambro.