Paĝoj el la Flandra Literaturo

Part 3

Chapter 3 3,822 words Public domain Markdown

--«La krono, kiun vi portas, estas multe pli bela!» diras Janko.

--«Tie kuŝas entombigita Karolinjo de la ĉarfaristo» murmuras la revanta knabino.

--«Malfeliĉa Karolinjo» kompatas la knabeto «nun ŝi ne povos iri plu kun ni en la lernejon».

--«Ĉar ŝi estas, ĉu ne vere, en la ĉielo?»

--«Jes, ŝi estas en la ĉielo, domaĝe!»

--«Kial do vi estas malgaja, ĉar Karolinjo estas en la ĉielo?» demandas la knabino mirante «En la ĉielo estas tamen tiel bone! Tie oni povas promenadi de lama teno ĝis la vespero kun la karaj anĝeletoj! Tie oni ricevas sukeraĵojn po plenaj antaŭtukoj; tie ĉiu tago estas dimanĉo kaj oni ludadas kaj kantadas ĉiam;--kaj kiam oni laciĝis de ludado, tiam la bona Dio nin sidigas sur siajn genuojn kaj kisas nin ĝis ekdormo.»

--«Jes, jes, estos nepre bonege en la ĉielo!» sopirante murmuras Janko.

--«Mi vidis Karolinjon, kiam ŝi fariĝis jam anĝeleto kaj ŝi ankoraŭ dormis longan dormadon antaŭ ol ŝi estis flugonta al la ĉielo.» Reparolas Manjo «Ha! kiel bela ŝi estis! Vestita ŝi estis per freŝa blanka robeto, kaj ŝia vizaĝo kaj ŝiaj manetoj estis eĉ pli blankaj ol la robeto;--kaj sur sia kapo ŝi portis kronon el oraj kaj arĝentaj floroj kun steletoj kaj perloj, kiel la infaneto Jesuo en la preĝejo;--kaj Karolinjo ridetis tiel dolĉe dum sia dormado kvazaŭ ŝi jam sonĝis pri la ĉielo. Mi ne vidis ŝiajn flugilojn; sed mia patrino klarigis al mi, ke ili estas falditaj sub ŝia dorso, por ke ili ripozu por la longa vojaĝo.... Ĉar la ĉielo estas tre malproksime de ĉi tie, Janko.»

--«Venu, Manjo» murmuretas la knabeto, forigante ŝin de la tombeto «Mi tamen ne dezirus jam morti, ĉar tiam mi ne povus plu ludi kun vi....»

El «Het ijzeren graf» (La fera tombo.)

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [16] Popola nomo de la lekanto.

Mortigo de Jakobo Van Artevelde.

En la unua etaĝo de la domo de Jakobo Van Artevelde fenestro estas malfermata.

Tie aperas nun la Saĝa Viro mem, apoganta sin sur la fera balkonbalustrado kaj faranta signon per mano ke li tuj ekparolos. Tial ke li estas hele lumata de la fajrbrilo de l' torĉoj oni povus facile distingi sur lia vizaĝo kortuŝecon eĉ plej malgrandan. Sed nenia korpremeco, nenia timo estas sur ĝi videbla; ĝi atestas nur trankvilan ĉagrenon kaj sinceran kompaton.

En la komenco estis neeble ke li parolu sufiĉe laŭte por ke li estu komprenata; ĉar la popolamaso el ĉiuj flankoj kriegante alproksimiĝis, kaj levis minace torĉojn kaj armilojn.

Fine la bruegado ĉesas kaj Van Artevelde ekparolas:

«Kunuloj, kion vi deziras de mi? Kial vi estas tiel incititaj kontraŭ mi? Diru kion mi eble malbonfaris, mi rebonigos tion laŭ mia povo.»

«Ni postulas kalkulraporton pri la granda Flandra trezoro kiun vi rabis!» tumulte kriis ĉiuflanke la ribelantoj.

«Oni vin trompas, kunuloj,» respondis Van Artevelde, «el la Flandra trezoro mi neniam forŝtelis la plej malgrandan moneron. Returne iru hejmen kviete; mi petas vin, revenu morgaŭ dum la tago: por via kontentigo mi senkulpigos min pri ĉio kion vi povas deziri.--Vi konstatos ke oni vin trompis.»

«Ne, ne!» ekkriis Gerardo Denys, minacante Artevelde kaj perfide ridante, «ni volas tuj ricevi klarigojn! Ni scias ke vi ŝtelis la trezoron, kaj, kiel malnobla fripono, ĝin forsendis en Anglujon. Ni ne permesos ke vi forkuru! Vi devas morti, landperfidulo!»

«Li devas morti!» rekriegis la partianoj de Gerardo. «Malsupreniru kaj ne parolu plu de tiu altaĵo, tirano!» kriis brute alia ribelanta bando.

Artevelde, plifortigante kaj pliakcentante sian voĉon, reparolis:

«Ho, kunuloj, vi postulas mian morton! Ĉu vi ne memoras do plu, ke mi oferadis mian ripozon, mian bienon kaj mian vivon por la liberigo de Flandro kaj por via prospereco? Ĉu vi ne scias plu ke sur tiu ĉi sama placo, kie nun vi volas verŝi mian sangon, vi ĵuris defendi kaj helpi min ĝis la morto? Ĉu ne estas vi, kiuj petegis min, kun levitaj brakoj, doni al vi liberecon kaj negocon? Ho, atestu almenaŭ, kunuloj, ke mi plenumis mian promeson! Mi savis Flandron de la malsatego, mi liberigis ĝin el la sklaveco, mi revivigis kaj brilegis ĝin en prospero, en gloro kaj en grandeco...

«Ĉu vi volus nun maljuste mortigi min, trempi viajn manojn en sangon de senkulpulo?

«Malĝoja rekompenco de l' bono kiun mi penadis fari, kaj kiun mi plenumis dank' al Dia helpo!

«Disponi je mia vivo vi povas, ĉar mi estas tute sola kontraŭ ĉiuj: sed mi petegas vin, kunuloj, antaŭ ol malhonori vin per tia krimo, pripensu kies ilo vi estas; atestu ke la malamikoj de nia libereco vin trompas, por interne disigi nian karan Flandron, por ke ĝi falu senforta kaj ke ĝi neniigita kurbiĝu sub la plej hontinda jugo. Ĉu vi ne estas do plu idoj de Flandro? Ĉu Gento ne enhavis viajn lulilojn? Kial do vi forĵuras patrujon, liberecon kaj gloron por amuzi vin verŝante fratan sangon?

«Ne, ne, vi ankoraŭ aŭskultos min; la kriego de mortanta Flandro el mia buŝo ankoraŭ resonos en viaj koroj. Ĝi fortiregos de viaj okuloj blindigintan vualon kaj al vi rememorigos la plej sanktan devosenton.

«Ve! Ve! por ni, kunuloj, se surdaj vi estas por tiu ĉi solena voko...»

Jam la elokventa parolado de Van Artevelde ekkaptis la atenton de l' aŭskultantoj kaj potence ekkvietigis la pasiojn.

Envia bedaŭro kovris la vizaĝon de Gerardo Denys, kiu, kolerege, rimarkis ke lia ofero foriĝos.

Denys kun siaj konspirantoj, nerimarkite, alproksimiĝis al la malantaŭa pordo de l' Artevelda domo, kaj tie ili ekbruegis kaj ekatakis la malfortikan pordon per marteloj kaj hakiloj.

En ĉambro, kies pordo troviĝis flanke de l' strateto nomata: «Paddenhoek» (angulo de la bufoj), la Arteveldaj amikoj atendis tenante armilon en pugno, kaj decidinte morti por lia defendo.

Atentege kaj sin incitante reciproke al kuraĝo, ili aŭdis la fortegajn martelbatojn kaj la kriegojn, kiuj tiel minace resonis antaŭ la eksterpordo de l' Paddenhoek.

Fine la mortigontoj dispecigis la pordon kaj triumfe ensaltegis la koridoron. Nun ili ekatakis per siaj marteloj la pordon de l' ĉambro kaj ĝin eligis el la hokoj. Post malmultaj momentoj la malforta barikado falis sur la pargeton, donante trairejon al la furiozaj atakantoj.

La glavo de Ghelnot[17] tendis la kapon de l' unua, la ponardo de Lieven[17] traboris la bruston de l' dua. Tuj ĉiu el iliaj amikoj elektis mortigoton: preskaŭ samtempe kvin aŭ ses ribelantoj falis teren en sango.

Vidante tion, la aliaj rapide ekiris returnen. Ĉar la atakantoj povis enpaŝi nur duope aŭ triope la mallarĝan koridoron, ili estis trafotaj antaŭ ol ili povos uzi siajn armilojn; ili do bone komprenis ke nur malmultaj penetros en la ĉambron, kaj ke ili renkonten iras al certa morto, volante alveni ĝis Artevelde per tiu vojo. Sekve ili volis reeliri..... sed, plimalproksime en la koridoro, bruegis antaŭenpuŝanta maso, kiu kun nevenkebla penado enpuŝis la plejantaŭestantojn en la ĉambron, kiel faleganta fluo.

Kvankam Ghelnot kaj liaj amikoj furioze faligis teren la unuajn malamikojn kaj per glavoj fendis iliajn kapojn aŭ per ponardoj traboris iliajn brustojn, la atakantoj estis tro multnombraj, por ke la amikoj de Van Artevelde kontraŭstaru la puŝon de l' korpoj: ili devis paŝi malantaŭen kaj lasi sian favoran lokon.

Baldaŭ la ĉambro estis plenigita de mortigantoj. Ghelnot kaj liaj kunbatalantoj ĉirkaŭataj ĉiuflanke, venkataj kaj puŝataj kontraŭ la muron, sin defendis kiel leonoj, kaj frapadis kaj tranĉadis kvankam la sango disfluis el vundoj multnombraj.

* * * * * * *

Kelkaj partianoj kaj servistoj de Artevelde, vidante ke la aliaj estas blokitaj, atakis la ribelantojn je l' posta flanko.

Sed malgraŭ ĉiuj kuraĝaj kaj heroaj miregindaĵoj, kiujn ili faris, ili ne povis havi la plej malgrandan esperon pri la venko. Ili devis kontraŭbatali tro multe da malamikoj.

Gerardo Denys kun triumfa ĝojo rimarkis ke la ŝtuparo fariĝis alirebla.

Lasante la batalon, li marŝis al tiu direkto kaj ekkriis:

«Ni supreniru! ni supreniru!»

Li antaŭiris antaŭ siaj kunuloj sur la ŝtuparon.

Enirante la ĉambron, li vidis Artevelde'n ankoraŭ parolantan al la popolo.

En lia gorĝo stertoris kriego simila al blekado de tigro, kiu sentas sangadantan tremantan kaptaĵon sub siaj piedegoj; furioza rido, kiel tiu de demono, iluminis lian vizaĝon per infera brilo. Triumfante li saltis al Artevelde, kaj frapis lin per sia hakilo tiel forte, ke Jakobo falis, kun fendita kapo, sur la balustradon.

La senkulpa sango, elfluanta el larĝa vundo, ŝprucis sur la aŭskultantan popolamason.

«Popolo!... Gento!... Flandro!...» tia estis la lasta ĝemo de l' Saĝa Viro!

El «Jacob Van Artevelde.»

_Tradukis_ E. Lucas.

Piednoto [17] Amiko de Artevelde.

RENIER SNIEDERS.

1812-1888.

Doktoro Renier Snieders estis kuracisto en Turnhout (en la Antverpena provinco). Liaj grandnombraj rakontoj, ĉiuj bonmoraj kaj interesaj, estas skribitaj en pura flandra lingvo, kaj la plimulto el ili estas kalkulindaj inter la bonaj produktaĵoj de nia literaturo. Precipe en la priskribo de la vivo de vilaĝanoj li ofte proksimiĝas al Conscience.

Bruselaj veturigistoj.

Dum kelkaj minutoj tien kaj tien ĉi kurinte, mi subite ekvidis sur ia larĝa, vasta placo du lueblajn kaleŝojn. Mi estis tro rapide kurinta por ke mi povu laŭte kriegi, tial mi ekfajfis per miaj du fingroj (kiam mi estis knabo mi estis ĉiam amanto de la fingrofajfado) kaj per mia deprenita ĉapelo mi alvokis unu el la veturigistoj.

Ŝajnis ke ili bone komprenis mian signalon, ĉar mi vidis ke tuj la du veturigistoj alprenas rapide la falintajn bridojn, sursaltas sur la seĝon kaj algalopas al mi.

«Mi bezonas nur unu kaleŝon!» alkriis mi jam de malproksime.

La veturigistoj vipis la ĉevalojn kaj kriegis kiel frenezuloj por ke la bestoj pli rapide kuru. Ambaŭ haltis samtempe antaŭ mi.

«Eniru, sinjoro,» diris unu, kiu portis sur la kapo grizan ĉifitan feltan ĉapelon, kaj li desaltis de la seĝo kaj malfermis la pordeton.

«Min la sinjoro alvokis!» kriis la alia, ia malĝentila viro vestita per velkita verda livreo.

«Ne! min li alvokis!» rekriegis la alia.

«Cetere mi alvenis la unua» aldonis la livrevestito.

«Vi kun via lama besto!» ŝercis la felta ĉapelo.

«Kion vi scias pri mia ĉevalo? vi, kiu per malsato mortigas vian maljunan eluzitan beston» kontraŭŝercis la alia «kaj ree: mi alvenis la unua. Sinjoro, kiun vi alvokis? kaj kiu alvenis la unua al vi?» demandis la alia, iom pli malrektigante sian ĉifitan ĉapelon.

Mi estis devigita respondi per ŝultromovo.

«Enpaŝu nur, sinjoro» diris al mi la felta ĉapelo delikate min puŝante al la pordeto de sia kaleŝo.

«Malbonulo!» ekkriis lia kontraŭulo «Ĉu vi ne lasos la sinjoron libera?»

«Ne, vi mem estas malbonulo!» kriis la felta ĉapelo «Eniru do, sinjoro.»

Dum mi eniris la veturilon, mi aŭdis ke unu vipas la alian. La atakito rebatis per la pugno kaj, kriante ĉiuspecajn malbenojn kaj alnomojn, ili forĵetis la reciprokajn ĉapelojn, frapis la okulojn bluaj kaj fine teren ruliĝis sub la ĉevalojn.

La ĉifita ĉapelo, kiu estis la pli malgranda sed ankaŭ la pli vigla, forrampis inter la radoj kaj eksaltis sur la seĝon de sia veturilo en kiu mi iom timema sidis rigardante la iradon de la batalo.

«Kaj tamen vi ne veturos!» kriis la per verda livreo vestita veturigisto, tuj distranĉante per rapidega movo unu el la tirŝnuroj.

La ĉifita ĉapelo blekegante kiel sovaĝa besto, desaltis de la seĝo, ekkaptis je la gorĝo sian kontraŭulon: tiam la batalo fariĝis tiel furioza kvazaŭ oni interbatalus ĝis morto.

«Mi pagos al vi ambaŭ, sed pro l' amo al ĉielo, ne sufoku unu la alian!» ekkriis mi, saltante el la veturilo.

Mi pagis al ĉiu la salajron difinitan laŭ la urba regularo, kaj aldirektis min al la alia veturilo.

«Antaŭe vi pagos mian tirŝnuron!» kriis la ĉifita ĉapelo, kaj li prenis sian kontraŭulon je la brako.

«Forveturu senprokraste, ĉar tre urĝas!» kriis mi el la veturilo. «Forveturu! Al la Ekspozicio!»

«Unue vi pagos mian tirŝnuron!» rekriegis la ĉifita ĉapelo.

«For!» mi ordone komandis «tre urĝas!»

«Ne, unue pagi!» kriis la ĉifita ĉapelo: li elprenis sian tranĉilon kaj siavice kaptis unu el la ŝnuroj por ĝin detranĉi.

«Ne tuŝu mian jungaĵon» kriis la livrevestito, dum li minace svingis sian tranĉilon...

«Pagu mian tirŝnuron!...» kriegis obstinege la alia...

Ĉar mi klare vidis ke la malamikaĵoj rekomencis, mi saltis el la kaleŝo kaj intermetis min kiel arbitracionto inter la du veturigistoj.

«Nu,» diris mi al la ĉifita ĉapelo «kiom kostas tiu tirŝnuro?»

«Kvar frankojn» respondis li «sed, ĉar mi povas rebonigi mian jungaĵon, mi kontentiĝas per du frankoj.»

«Du frankoj!» mokis la alia «la tuta via jungaĵo ne valoras kvinfrankan moneron!»

«Ĉu iam vi surmetis sur vian ĉevalon alian ol ŝtelitan jungaĵon?» riproĉis la alia.

«Li forkuru al la luno! sinjoro, ne permesu ke li vin tiel trompu!... aŭ ĉu eble ia ligotubero plia difektos lian jungaĵon?»

«Mi ne toleros tion pli longe!» kriegis la ĉifita ĉapelo, ruĝa je kolerego.

Vidante la monujon kiun mi prenis el mia poŝo, li ekkvietiĝis.

«Jen estas du frankoj» mi diris «kaj nun forveturigu min rapidege!»

La viro tuj sin montris tiel ĝentila ke li deprenis sian ĉapelon antaŭ mi, malfermis la pordeton kaj, kiam mi sidis, refermis ĝin. Ambaŭ estis paciĝintaj kaj fine mi povis forveturi.

«Ĉu mi renkontos vin hodiaŭ vespere ĉe la vespermanĝo?» demandis la ĉifita ĉapelo, kvazaŭ nenio malagrabla okazis.

«Ĉu vi gajnis la veton?» sciame demandis la alia.

«Certe! Vi zorgu ke vi frue ĉeestu!»

«Konfidu je tio!»

«Atendu iom por ke mi alligu la ĉeneton de via brido.--Nu, antaŭen veturu!»

«Ĝis hodiaŭ vespere!»

La kaleŝo ekruliĝis.

La amikaj paroloj, kiujn la du veturigistoj interŝanĝis je l' disiro, treege mirigis min. Antaŭ du minutoj la agado de tiuj maldelikatuloj estis tiel minaca, ke mi jam ektimis malfeliĉojn; apenaŭ ili interpaciĝis, kaj tuj ĉio ŝajnas forgesita kaj la interparolado refariĝis ordinara kaj konfida--kaj tamen mi devis konfesi ke la veturigistoj agis nur tiel kiel la potenculoj, kies agadon ni ĉiutage malsprite admiras. Unu reĝo distranĉas la tirŝnuron de la ŝtatveturilo de la alia, zorge batas lin kaj la sekvantan tagon nomas lin tre amike: «Mia frata Moŝto! Mia kuza Moŝto!» Ĉu ne tiel la regantoj sin nomas reciproke?

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.

JAN VAN RIJSWIJCK.

1814-1869.

Tiu ĉi verkisto estis precipe popola kantisto. Se liaj versoj estas iafoje nepoluritaj kaj malglataj laŭ vidpunkto de la gramatiko, ili estas ĉiam naturaj kaj vivoplenaj.

Liaj kantoj enhavas ofte pikemajn ŝercojn kontraŭ tiuj, kiuj malŝatas sian gepatran lingvon; tiel li incitis la popolon al revivigo kaj glorigo de l' Flandra lingvo.

Johano Senpatrujo.

(Jan Zonderland).

_Johano Senpatrujo_ hejmon Ne havis, sed li volis tamen Ekloĝi ialoke. Li Pripensis longe por ekscii En kiu lando oni vivas Trankvile kiel eble plej.

Dum pensis li kaj pripensadis, Venantan viron li ekvidis, Kun longa barbo kaj bastono Kaj preĝetantan en l' arbombro.

_L' Israelid' Vaganta_ estis La alvenanto. Proksimiĝis Johano kaj demandis lin: --«Amiko, kien iras vi? Mi serĉas patrolandon. Diru, Ĉu vi ne povus montri ian Al mi? Konsilu min, mi petas.

Ĉu mi ne irus Italujon, En tiun sanigantan landon, En la ĝardenon de Eŭropo? Mi ĉiam aŭdis priparoli Pri tiu lando ĉi kun laŭdo...»

--«Ho!» diris la alia, «kara Johano! mi de tie venas. Malsprita estas la popolo, Malbona, fanatika ankaŭ. Kaj tie, kiam iu ŝtelis, Fajrigis aŭ mortigis, li Pardonas tuj sin mem, preĝante Nur «_Mi salutas vin, Mario_» Aŭ eĉ farante krucosignon!»

--«_Corpo di Bacco!_ mi ne iros!» Johan' respondis, «mi elektos Do Hispanujon; tie estas Agrabla la vetero; eĉ Je l' vintro oni promenadas, En tiu lando, sen ĉapelo. La _Senorinoj_ havas brunajn Harligojn kaj beletajn trajtojn: Mi amas la virinojn brunajn Kaj tie eĉ edziĝus eble!»

--«Ho!» estis la respond', «amiko, Mi iris tien ankaŭ jam, Sed kia danĝerplena lando! Eksciu, ke por kelkaj _duroj_ Tra via haŭto oni pikas Ponardon, ĉu vi estas kulpa Ĉu ne! Kaj la virinoj, kara, Mortigas sian edzon... Nu, Ĉu vi intencas iri tien?

--«_Caramba_, ne!» Johano diris, «Mi iros en Anglujon; tie Mi manĝos _beafsteak_ ĉiutage....»

--«Ho, kio! ĉe _John Bull!_ ĉu amas Vi politikajn perfidaĵojn? Vi sciu, ke la riĉaj _lordoj_ Vivadas en palacoj, dum La Iroj restas malsategaj!»

--«_Stop, stop!_ mi ŝatas egalecon... Vivadi ĉe la Angloj! Ne! Sed kie? Ni pripensu! Eble Francujo estus bona lando: Nenion kostas tie vino; Mi ĝuus tre agrablan vivon!»

--«Francujo! ĉu vi freneziĝas? Forĵetu tiun malspritaĵon; Ne iru tien, ne, neniam! La Francoj estas ĉarlatanoj Kaj arlekenoj. Plie, ili Neniam estas pacaj; ĉiam La stratlanternojn ili rompas Kaj faras ŝtonajn _barikadojn_!»

--«_Ah! zut alors!_ Sed kie trovos Mi patrolandon! Ho! mi scias! Mi iros en Holandon. Tie La Libereco sidas sur Fromaĝa trono, la komerco Prosperas, la loĝantoj Parolas sian propran lingvon...»

--«Holando estas kiel la Aliaj landoj. Oni estas Ankoraŭ riĉa, sed ne plu Libera! Multekosta estas La vivo tie; la estraro Malkontentigas la loĝantojn; La gejunuloj imitadas La francajn uzojn; inter kvindek Junuloj oni trovas kvardek Simiojn... Plie, religiaj Disputoj estas ĉiutagaj.»

--«_God sta me bij_...[18] Sed en Ruslando Mi trovos mian idealon. Ĝi estas pli malvarma, sed Mi portos felojn...»

--«Kio! Vi Ne konas tiun landon. Tie Mortiga estas la malvarmo! Vagadas lupoj kaj eĉ ursoj! Tuj kiam oni ekparolas Pri libereco, oni estas Ĵetata en malliberejon, _Knutata_ ĝis la sango fluas Kaj forsendata Siberujon En minojn kiuj malsanigas!

--«_Mordjuzikof!_ Mi dankas vin! Mi trovos do neniam!.... Sed Aŭskultu... Estas feliĉega Landeto, kie oni plantis Liberecarbojn: se mi irus Belgujon?»

--«Frenezul', silentu! La Belgoj min ridigas... Tie Vi vidus francajn parazitojn, Pelitajn el ilia lando, Kaj francflatantojn hipokritajn. Eĉ, kiu vivas bonkondute Ankoraŭ estas malhelpata De tiuj sentaŭguloj ĉiam. Ve! la Valonoj[19] regas jam De multaj jaroj, kaj, nature, Plenigas siajn poŝojn dume. L' aliaj devas silentadi Kaj... ĉiam pagi. Kiu skribas En flandra lingvo, legas aŭ Parolas, estas vilaĝano, Malsprita besto. Flandra lingvo Eĉ ne ekzistas. Jen la idoj De _Zannekin_ kaj _Artevelde_!... Kaj ĉiam oni priparolas Pri politiko! Liberaloj Kaj Katolikoj disputadas! Sed vi ne serĉu konvinkiĝon: Neniu havas ĝin. Se iu Kuraĝus havi opinion, Li restus sola kaj mokata!»

--«Ho, tondro! tio estas troa!» Johano diris, «volas mi Nenian landon! Kiel nun, Mi restos ĉiam sen patrujo! Adiaŭ!»

La Vagulo tiam Salutis mane lin, foriris, Kaj malaperis en l' arbombro.

_Tradukis_ D-ro W. Van der Biest.

Piednoto [18] T. e.: «Min helpu Dio!»

Piednoto [19] _Les Wallons_, kiuj parolas francajn dialektojn.

JAN VAN BEERS.

1821-1889.

Jan Van Beers estas unu el la plej gloraj poetoj kaj verkistoj de flandra lando. Liaj versoj estas simplaj, graciaj kaj belsonaj. Tre ofte li pentras la simplan vivon de vilaĝanoj, iom poetigitan; sed ĉiam eĉ en la plej vivoplenaj rakontoj aperas io revema, io dolĉe malgajeta. La verkoj de Van Beers estas tre legataj en Belgujo kaj en Holando.

La malsana junulo.

(De zieke jongeling).

Fojnigita jam estis la herbo, kaj rikoltita la greno; la aŭtuna suno per festa helo brilis: estis festtago en la vilaĝo; la blondaj vilaĝaninoj akompanis al la danco la gajegajn junulojn.

Kaj tie, ĉe la fenestro, sidis malfeliĉa je ftizo malsana junulo, kiu de Kristnasko ne eliris plu. Apud li patrino lia preĝis rozarion, kviete rigardante jen sian filon, jen la ĉielan arkaĵon, kaj ŝi ploris.

La junulo ekparolis, dum sur liaj palaj lipoj aperis ia malĝoja rideto: «Ho! kia bela tago, patrineto! Rigardu: kiel blua estas la ĉielo, kiel varma la sunbrilo! Estas vera festtago! Rigardu, kiel gajaj ili tie estas, kiel ili ĉirkaŭ la budoj ĉirkaŭiradas! Jen komencas jam la danco!--Ha! tio estas bela!--Ĉu estas vere, patrineto, ke mi estas jam mortonta?»

Kaj ŝi ekĝemis, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, mia kara, ne parolu tiel. Dio estas bona kaj ĉiozorganta. Efektiviĝu lia sankta volo!...»

Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. --Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj la junulo reparolis: «Patrineto, jes, la Dia boneco ĉion ordigas; sed tamen ne kredigu min, ke mi ankoraŭ resaniĝos! Rigardu miajn manojn, kiel malgrasaj, kiel diafanaj ili estas!--Ha! mi sentas, ke mi malrapide, malrapide formortadas, dum mi sidas en mia seĝo, ĉar... mi havas ftizon, patrineto! kaj tamen... mi estas nur dudekjara;--kaj, la pasintan jaron, rememoru, je la sama tago, estis ankaŭ festtago,--tie mi ankaŭ partoprenis en la danco, gaja kaj freŝkolora, kantema, dancema, plena je espero kaj kuraĝo;--kaj nun... Ha! tiuj laŭtaj ĝojkriadoj, kaj tiu dancado premas kaj vundas mian koron, patrineto, kiel kruela ŝerco!»

Kaj ŝi ploris, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, silentu, mi petas, ne malbenu! Pensu ke Dio tion volas! Efektiviĝu lia sankta volo!»

Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. --Sed pri la morto aŭ suferado, Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Jes, mi devus peni plikvietiĝi, vi estas prava. Sed, dum ĉi tiu festtago ĉiam mi pensas pri tiu de la lasta jaro: kaj,--neniam, patrineto, mi kuraĝis tion al vi diri--sed, ĉu vi ne konas Rozinjon, la plej junan filinon de la muelisto? Ĉu jes?... Nu, mi nur kun ŝi ĉiam dancis; sed kiam alproksimiĝis la nokto, ŝi diris: «Henriĉjo, mi devas reiri hejmen» kaj mi ŝin kondukis. Ni ambaŭ iris silente. Ho! mi volus ekparoli, sed mi ne povis, ĉar mia koro tiel forte batis! Fine, kiam ni alvenis tien apud la kapelo de la Sankta Virgulino en la arbaro: «Henriĉjo,» ŝi diris, «nun adiaŭ!» Sed mi ĉiam premis ŝiajn manojn kaj mi petege alrigardis ŝin, kaj ŝi ekruĝiĝis;--kaj niaj du koroj unu la alian subite komprenis. Ni amis... kaj nun, patrineto, kiam mi estos mortinta, ĉu vi tiam Rozinjon konsolos? Ĉu vi fariĝos ŝia patrino?»

Sub la tilioj tie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie turniĝas kaj balanciĝas La gaja rondo; ĉie saltanta Popolamaso brue moviĝas. --Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l' danco, pensas neniu!...

Kaj li reparolis: «Ho! kiu scias, ĉu eble ŝi ne sidas sola revante pri la pasinta jaro, ĉu tie ŝi ne ploras kaj preĝas en la kapelo de la Sankta Virgulino, kaj kiu scias ankaŭ, ĉu eble ŝi ne forgesis min!--Sed, ho ĉielo! ne, tio ne, neniam! ĉar ŝi..... sed..... vidu tien! patrino, patrineto, ĉu tie ne partoprenas ŝi en la danco? Ha!... forgesita antaŭ ol mi estas mortinta..... Dio!... lasu min morti nun!»

Kaj lia kapo svene falis posten en lia apogseĝo, kaj lia patrino ĝemis: «Henriĉjo, Henriĉjo!... Dio!... li ne parolas plu!...»

Sub la tilioj kie grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie ĉeestas ankaŭ Rozinjo, Tie turniĝas kaj balanciĝas Ŝi kun la gaja popolamaso. --Sed pri mortanta aŭ suferanta Henriĉjo sia ne pensas ŝi plu!...

Estis je l' vespero;--kviete kaj majeste la luno en la orienta arkaĵo leviĝis, dolĉe superlumante la tutan vilaĝeton per arĝenta magia brilo. Kaj ankaŭ tien tra la vitretoj de la mallarĝa fenestro, kie sidis Henriko kun sia patrino, eniĝis ĝia melankolia lumo, malvarma kaj hela; kaj se iu, reirante de la festado, ekstarus tie, li povus ekvidi certe korŝirantan vidaĵon.

Jen kuŝas Henriko pala kaj senmova sur la malriĉa lito; kaj tie sur la tero genufleksas, ankaŭ senmova, lia patrino, kaj nenio eĉ bruetas en la ĉambro, kien la luno direktas siajn lumradiojn, nur iafoje voĉo: «Dio!... Mia filo!... Mia filo mortis!...»

En la vilaĝo ĉiam grincadas La violonoj, bruas tamburoj, Tie dancadas ĉiam ankoraŭ La gaja rondo; popolamaso Jen disiĝas, jen kuniras. --Sed pri la morto aŭ suferado Tie ĉe l' danco, pensas neniu...

_Tradukis_ Raym. Van Melckebeke.