Orientaj fabeloj

Part 4

Chapter 41,568 wordsPublic domain

-- Ĉu? La entrepreno de sinjoroj Ivanov? Ho, ho, mi konas ilin!

En tiuj aferoj lin helpis lia origino.

Vasilij Petroviĉ havis senbridan pasion por malantaŭaj regionoj de kortoj kaj por balaaĵejoj.

Li ĉiam fosis en balaaĵo de ĉiuj hejmoj kaj por ĉiu homo posedis peceton da ia abomenaĵo, fosita en balaaĵejo.

-- Tiu ĉi sinjoro? Sed li ja estas... Li faris...

Aŭdinte la porkidan krion, ĉiuj ekatentis, vole-nevole aŭskultis.

Kaj fondantoj de iu mova akcia societo sin ĵetis al Vasilij Petroviĉ.

-- Tre estimata. Ĉu vi ne bonvolus akcepti kiel donacon kelkajn niajn fondakciojn?

Por ke li ne kriu siajn abomenaĵojn pri la fondata societo.

Tiamaniere Vasilij Petroviĉ fariĝis kunfondinto de ĉiuj akciaj societoj, aperintaj dum lia floranta kariero.

En la mondo oni nur miris pri liaj diversflankaj talentoj.

-- Ĉie li estas! Kion viva, interesema homo! Neniu entrepreno aperas sen li! Kiu scias simile labori por la patrujo?

Li partoprenis eĉ en literatura movado.

Havante monon kaj bonan situacion, li baldaŭ komencis dediĉi siajn ripozhorojn al la verkado.

Tie ĉi ankaŭ helpis lin lia origino.

Ŝatante koton, li ĉie, sur ĉiu loko sciis knedi ĝin.

Kiam li skribis pri opereta primadono, aŭ pri internacia kongreso -- li ĉie sciis aldoni koton kaj eĉ en tia kvanto, ke supersataj legantoj diris:

-- _Voltaire!_

Kaj eĉ la facilanimeco kun kiu li fosis koton, nur plialtigis Vasilij Petroviĉ-on en ĉies opinioj.

Ĝi prezentis agrablan aldonon al lia seriozeco kaj pli videble elmontris liajn virtojn.

Inter ĉiuj nomitaj sukcesoj kaj brilo nur unu tragika okazintaĵo por momento hezitigis Vasilij Petroviĉ-on.

Ĝi estis, kiam lia patro estis mortanta.

La maljunulo havis ankoraŭ kelkajn minutojn por vivi.

Sur lia vizaĝo disfluis kvieteco kaj antaŭmorta prudento.

Vasilij Petroviĉ sidis apude.

La maljunulo malfermis la okulojn, kun amo ekrigardis la filon kaj diris:

-- Vaĉjo! Mi gajnis kaj ŝparis tutan mian vivon. Ĉio restis por vi. Ankaŭ vi mem gajnas tre multe. Vi havas ĉion sufiĉe. Vaĉjo, nur unu vorton: pripensu iomete pri la animo!

Kaj subite Vasilij Petroviĉ eksentis strangan, senbridan deziron grunti kaj karese ŝovi la nazon al vizaĝo de la patro.

Li leviĝis kaj premis sian nazon al la malvarmiĝanta, flava, kvazaŭ el vakso farita, vizaĝo de la patro kaj gruntis tiel sonore, kiel neniam antaŭe. La maljunulo sidiĝis. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj.

Li rigardis Vaĉjo-n kun teruro, kvazaŭ li unuafoje vidis tiun vizaĝon kaj ekkriis:

-- Porko!

Kaj falis sur la kusenojn morta.

Io sin ekmovis interne de Vasilij Petroviĉ.

Pro la krio de la mortinto li eksaltis.

Li kuris al spegulo, rigardis, movis la ŝultrojn kaj post momento diris kviete:

-- Homo, kiel ĉiuj aliaj.

Kaj komencis esplori la skribotablon de la patro por vidi ĉu estas en ordo la testamento.

Tio estis la sola tragika minuteto en la daŭro de multaj brilaj jaroj.

Vasilij Petroviĉ grimpis pli kaj pli alten, elgrimpis treege alte, kiam subite...

Kiam subite tra Peterburgo disvastiĝis eksterordinara sciigo:

-- Vasilij Petroviĉ, la fama Vasilij Petroviĉ, „mem“ Vasilij Petroviĉ, kuŝiĝis en koton, kuŝas en ĝi kaj manĝas el trogo.

Tio ekscitis la maljunularon.

-- Diablo scias, kio okazas! Ĝis kia porkeco falis la homo!

Eĉ grafo Zavihrajskij mem diris:

-- Ho, Gruntulo, tio estas jam tro!

La maljunularo estis ekscitita. Sed la juna generacio, ĉiuj tiuj kandidatoj por postenoj kaj ordonplenumantoj hontigis la maljunulojn:

-- Vi parolas kiel veraj adeptoj de Voltaire!

Kaj deklaris:

-- Ha, kia modesteco. Pli granda ol prudento. Tia homo kaj kuŝas en koto! Kia neniigo de sin mem: li ne volas manĝi alie ol el trogo! Li, li konscias sin malinda! Kia ekzemplo! Kia spirita forto! Li ne estas ĉi-monda homo!

Kaj se antaŭe oni kredis al Vasilij Petroviĉ, nun oni jam kredis je Vasilij Petroviĉ.

La tempo, eĉ la aero akcelis tion.

Oni pilgrimis al Vasilij Petroviĉ. Vasilij Petroviĉ-on oni demandis pri la aferoj gravaj, malgravaj kaj la plej gravaj.

Oni estis feliĉa, se li almenaŭ unufoje eligis sian:

-- Grunt!

Tion oni akceptis kiel „jes“.

Kaj se li eldonis sian sonon dufoje:

-- Grunt! Grunt!

Tion oni komprenis kiel: Vasilij Petroviĉ tion ne aprobas.

Kaj Vasilij Petroviĉ kuŝis en koto kaj gruntis.

Kiel tio okazis?

La tutan sian vivon Vasilij Petroviĉ ne povis facile preteriri apud koto. La tutan vivon li havis pro la vido de koto sendetenan deziron:

-- Kuŝi! Kuŝi! Kuŝi!

Sed en la juneco Vasilij Petroviĉ per kosto de grandaj penoj bridigis en si tiun deziron.

Kiam li fariĝis pli aĝa kaj atingis ĉion, kion li povis atingi, li sciis nur unu aferon, kiu al li mankis.

Kaj ne povis plu sin deteni de la plezuro.

-- Mi kuŝiĝu!

Li do kuŝiĝis. Kaj postulis, ke oni nutru lin nepre el trogo.

Tiel okazis tiu „superago“, kiu fine kaj senkondiĉe glorigis Vasilij Petroviĉ-on.

Kaj jen Vasilij Petroviĉ mortis.

La gazetoj skribis:

„Ni perdis idealon de homo. Faman aganton, grandan amikon de l’ patrujo, patron de multaj utilaj entreprenoj, verkiston kies Voltaire-simila spiriteco prezentis tiom interesan kontraston al la seriozeco kaj virtoj de la mortinto. Fine, ni perdis homon, altiĝintan ĝis ‚superago‘, homon, kies voĉon ni ĉiuj tiel avide atentis.“

Vasilij Petroviĉ kuŝis sur la tablo kaj oni intencis lin sekci. La kadavron oni bezonis ekspedi al familia bieno kaj por ke ĝi ne ekputriĝu, oni decidis ĝin balzamumi.

Por tiu celo laboris du profesoroj-kirurgiistoj.

Subite unu el ili ekkriis:

-- Kolego! Tio ja, ŝajnas, estas ne homo, sed porko!

-- Pro Dio -- laŭ la tuta konstruo -- porko!

La kolego rigardis lin, profunde enspiris kaj diris:

-- He-e! Kolego! Se oni sekcos nin ĉiujn, kiom da homoj fakte estos porkoj!

La profesoroj rigardis unu la alian, ekridetis kaj daŭrigis la laboron.

ALDONO

LINGVAJ NOTOJ DE LA TRADUKINTO

Por konservi la brilan orientan koloron de la lingvo en la originala teksto, mi uzis en la traduko kelkajn neoficialajn vortojn kaj neologismojn, parte jam uzitajn en nia literaturo, parte de mi novadaptitajn, sen kies uzado, aŭ kun kies esperantaj klarigaj ekvivalentoj, la verko multe perdus kaj fariĝus malpli viva. En tiu rilato mi bone konsideris la principon de neceso, sed mi trovis por mi la pravigon en tio, ke eĉ nia oficiala vortaro entenas multajn „orientajn“ vortojn (trovatajn ankaŭ en mia libro) ekz.: _kalifo_, _sultano_, _veziro_, _eŭnuko_, _minareto_, _moskeo_, _turbano_, _Korano_, _haremo_. Tiuj vortoj siavice povus esti ankoraŭ unu fojon tradukitaj, klarigitaj per pli simplaj esperantaj vortoj, sed ni ne sentas tian bezonon, ĉar ili estas per si mem tute internacie konataj kaj uzataj. La enkondukitajn vortojn kiel: _hurio_, _odalisko_ (haremanino), _muftio_, _ŝejko_, _emiro_, _fetvo_, _kadio_, _nargileo_, _neguso_ (reĝo de Abisenujo), _radĵaho_ (hinda reganta princo), mi ne altrudas por la nepra akcepto, sed mi volas, ke ili restu kiel pure „enciklopedia“ vortara valoraĵo por la pluaj eksperimentoj. Inter alie multaj el ili jam troviĝas en la plenaj nacie-esperantaj vortaroj.

La vortojn _Alaho_ kaj _padiŝaho_ mi uzis por la loka, akcentiga celo. Esperantan ortografion mi donis al ili por pli fleksebla kaj regula uzo en la stilo.

Krom tiuj „pure orientaj“ vortoj mi uzis kelkajn neologismojn, plejparte ankaŭ tre ofte renkontatajn en nia literaturo kaj vortaroj, ekz.: _suvereno_ (monarko, solpotenca reganto), _tempesto_ (ventego sur maro), _tamburino_ (duontamburo kun tintiloj, uzata por la dancoj), _pilavo_, _fugitivo_ (elmigrinto, forkurinto el sia lando, pro danĝero aŭ aliaj forpeligaj kaŭzoj), _rivalo_ (konkuranta aŭ duelanta kontraŭulo), _distribuo_ (disdivido, disdono, dislivero).

Mi permesis al mi ankaŭ uzi kelkajn novajn esperantajn formojn, ekz.: _sukerumi_, t. e. saturigi per la sukera siropo, fari konfitaĵon el iu frukto aŭ kreskaĵo, saturita per sukero; _instruulo_, nek instruisto, nek instruanto, sed ulo de la instruo, homo portanta en si la econ de instruemo, pro sia prudento kaj talento; homo de kiu oni konstante ion lernas.

Fine mi volus indiki ankaŭ tion, kion la traduko neeviteble devis perdi kompare kun la originalo. Unue, mi devis perforte uzi la virinan pronomon _ŝi_ por _Vero_, alie la tuta senco de la fabelo ruiniĝus, almenaŭ laŭ la arbitra aspekto. Min pravigu la fakto, ke en ĉiuj lingvoj uzantaj la genrojn (la gramatikajn formojn, kiuj diversigas la partojn de la parolo laŭ la seksoj: vira, virina kaj neŭtra), Vero estas plejofte kompreno virinseksa.

Uzinte la pleonasmon _juvelŝtono_ (anstataŭ simpla: _juvelo_) mi volis esti konsekvenca kaj konforma al la leĝo de la fabela fetvo, kiu ordonas _mortigi per ŝtonoj_. En rusa lingvo juvelo estas esprimata per du vortoj „_multekosta ŝtono_“, do en ĝi la konsekvenco estas plena. La legantoj bonvolu ne kritiki tro severe tiun necesan pleonasmon.

En la fabelo „Malĝuste trafitaj kalkanoj“ la frazo, „_ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj_“ estas iomete neklara por tiuj, kiuj ne konas la rusan lingvon. Estas rusismo: „_Pro teruro, mia animo foriris en la kalkanojn_.“ Per tiu frazo la rusoj priskribas la staton de homo, kiu antaŭ la danĝero perdas la sinregadon kaj normalan pensmanieron.

En la sama fabelo:

„_delikathaŭtaj mandarenoj_“ signifas en la rusa lingvo ankaŭ specon de oranĝoj kreskantaj en Ĥinujo, kun ruĝaj fibroj kaj tre sukplenaj; „_alilandaj diabloj_“ estas moke nomataj en Ĥinujo ĉiuj blankhaŭtuloj.

Restas al mi nur diri, ke mi transskribis la proprajn personajn kaj geografiajn nomojn plejparte fonetike. En la nomo Fatjma la meza „j“ estu legata kiel tre mallonga _i_, moliganta la antaŭan „_t_“.

_La tradukinto._

Piednotoj

[1] Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.

[2] Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.

[3] Imperiestro.

[4] Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.

[5] Princo (araba).

[6] Sortodestino.

[7] Religia dekreto ĉe mahometanoj.

[8] Orienta aroma brulaĵo.

[9] Juĝisto.

[10] Manĝaĵo el viando kun rizo.

[11] Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“. Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.

[12] Tre, tre serioza knabo!

[13] Li estas tre, tre porka!

Notoj de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn.