Orientaj fabeloj

Part 1

Chapter 13,863 wordsPublic domain

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

[Devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

VLAS DOROŜEVIĈ

ORIENTAJ FABELOJ

Kun permeso de la posedanto de la eldonaj rajtoj el la rusa originalo tradukis Nikolao Hohlov

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

Paĝo Antaŭparolo 7 La fabelo pri Fabelo 11 La kalifo kaj la krimulino 19 Kiel de Hasan falis la pantalono 31 La malĝuste trafitaj kalkanoj 41 Historio de porko 51 Aldono: Lingvaj notoj de la tradukinto 65

ANTAŬPAROLO

Vlas Miĥajloviĉ Doroŝeviĉ naskiĝis en la 1863-a jaro kaj simile al multaj rusaj verkistoj longe ne sukcesis trovi sian ĝustan literaturan destinon. Li eĉ provis fariĝi drama kaj opera aktoro, sceneja rakontisto, sed en tiuj provoj li ne tro multe prosperis. Lia brila kariero komenciĝis nur de la tempo, kiam li prenis la plumon por skribi gazetajn felietonojn kaj satirojn.

En tiu publicista verkado Doroŝeviĉ atingis la gloron kaj per siaj felietonoj ludis tre gravan rolon en la rusa antaŭrevolucia socia vivo. Li majstre uzis sian „ezopan“ lingvon, kiu, restante metafora, estis tamen tre diafana por videble montri la mankojn kaj kulpojn de la malnova rusa reĝimo.

Estas konata lia speciala maniero skribi satirojn, fabelojn kaj rakontojn el la vivo de la Oriento. Trovinte ion riproĉindan en la rusa reĝimo, Doroŝeviĉ tuj skribis fabelon el ĥina aŭ araba vivo, reliefe kaj moke prezentis en ĝi la rusajn kulpojn en la orienta vesto. La fabelo temis pri la Oriento kaj la rusa cenzuro ne vidis la rajton ĝin akuzi aŭ aresti. Sed eĉ naivulo povis vidi kien tamen estis celanta la aŭtoro.

Doroŝeviĉ skribis ankaŭ multajn literaturajn kaj dramajn kritikojn kaj tipajn novelojn el la vivo de moskva mez- kaj malriĉa urbanaro. Liaj diversaj beletristikaj verkoj formas kelkajn volumojn kaj liaj felietonoj estas dissemitaj tra la miloj de gazetaj numeroj.

La lingvo de Doroŝeviĉ estas akra, ĝusta, tre simpla kaj regula, sed samtempe ĝi estas ankaŭ moderna, fortimpresa, bela kaj poezia.

Bonan ekzemplon de tiu lingvo donas la proponataj kvar fabeloj, unuafoje publikigitaj nur post la morto de la aŭtoro.

Antaŭ dudek jaroj V. Doroŝeviĉ fariĝis la fakta redaktanto de la konata en la mondo, plej disvastigita rusa gazeto „Rússkoje Slóvo“ (Rusa Vorto) en Moskvo, kiun li gvidis ĝis la momento, kiam ĝi estis rekvizita de la Sovjeta registaro.

V. Doroŝeviĉ mortis en la 1921-a jaro, elĉerpita pro la politikaj cirkonstancoj kaj granda mizero.

Zagreb, en Junio de la 1923-a jaro.

_Nikolao Hohlov._

RIDU, POR NE PLORI!

V. DOROŜEVIĈ.

LA FABELO PRI FABELO

Foje Vero ekdecidis viziti palacon.

La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.

_Allahu-akbar!_[1] Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.

Vero diris al si mem:

-- Kial ne? Multaj hurioj[2] estas ja en la paradizo de la Profeto, multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝah[3] mi verŝajne estus la unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto. Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo. Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento de l’ pasio observus ilin de tute proksime -- kiom ajn grava persono li estus! -- vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj mi entute estas kanto pri nia Kreinto.

Vero ekdeziris kaj venis al la palaco.

Vestita nur per sia beleco.

Sur la sojlo de la palaco ŝin kun timo haltigis maljunulo.

-- Kion vi bezonas tie ĉi, virino, forgesinta vesti eĉ la vizaĝan vualon?

-- Mi deziras vidi la gloran kaj potencan sultanon Harun-Al-Raŝid, padiŝahon kaj kalifon, nian grandan suverenon. Alaho sola estu lia suvereno sur la tero!

-- En ĉio estu la volo de Alaho! Kiel vi nomas vin? Ĉu Senhonto?

-- Mia nomo estas Vero. Mi ne ofendiĝas pro viaj vortoj, militisto. Veron oni ofte rekonas senhonto, same kiel malveron hontemo. Iru kaj raportu pri mi.

En la palaco de la kalifo ĉiuj tre ekscitiĝis pro la sciigo ke venis Vero.

-- Ŝia alveno signifas ofte la foriron de multaj aliaj, pripense diris la granda veziro Dĵiaffar.

Kaj ĉiuj veziroj eksentis danĝeron.

-- Tamen ŝi ja estas virino! -- diris Dĵiaffar -- ni havas la kutimon, ke ĉe ni ĉian aferon plenumas tiu, kiu nenion pri ĝi komprenas. Pro tio la virinojn priservas ĉe ni la eŭnukoj.

Kaj li sin turnis al la granda eŭnuko.

Al la gardanto de paco, honoro kaj feliĉo de la padiŝaho. Kaj diris al li:

-- Plej glora el la eŭnukoj! Tien venis virino tre memfida pri sia beleco. Forigu ŝin. Memoru nur, ke tio okazas en la palaco. Forigu ŝin tiel, kiel postulas la reguloj de la kortego. Faru ĉion bele kaj dignoplene.

La granda eŭnuko venis al la portalo kaj per siaj malvivaj okuloj ekrigardis la senvestan virinon.

-- Ĉu vi deziras vidi la kalifon? Sed li ne devas vidi vin en tia aspekto.

-- Kial?

-- Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.

-- Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.

-- Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia!

-- Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta.

-- Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas. Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan rizon, dirante: „tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn.

-- Terpomoj, ŝafida viando, rizo! -- kun indigno ekkriis Vero -- sed estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Ĉu oni kuiras ankaŭ ilin, eŭnuko, antaŭ la manĝo?

La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj.

-- De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi deziras ke ni agu kontraŭ vi simile...

Vero ekrapidis foriri.

-- Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj parolis, ŝajne, en maldelikata tono, -- demandis Harun-Al-Raŝid la gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo -- kaj kial la tutan palacon regis ia ekscito?

-- Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi -- respondis la granda eŭnuko.

-- Doloro naskas timon, timo naskas honton! -- diris la kalifo -- se tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!

-- Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! -- diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la suvereno -- kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!

Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:

-- _Allahu-akbar!_

* * * * *

_Allahu-akbar!_ Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.

Veron ekkaptis deziro veni palacon.

La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.

Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.

-- Mi estas Akuzo! -- ŝi diris kruele al la gardisto.

-- Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la kalifon.

Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la granda veziro.

-- Ree tiu virino! -- diris li -- ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas -- Vero.

La veziroj tre ekscitiĝis.

-- Kia malrespekto kontraŭ la sultano -- veni ĉi tien spite al nia volo!

Kaj Dĵiaffar diris:

-- Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion[4].

Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.

-- Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj reguloj.

La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:

-- Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj -- tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko[5], ornamitan per eltranĉaĵoj kaj perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn! Via loko estas en la moskeo.

-- Mi deziras vidi la kalifon!

-- Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras la arbon kaj la padiŝaho estas la floro, kiu kronas la arbon. La radikoj, arbo, folioj -- ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho! Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn. Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!

Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj milda muftio.

Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:

-- Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco, vi parolis, granda muftio, parolis kun iu kviete kaj afable kiel ĉiam, sed en la palaco tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?

La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:

-- Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.

-- Vi estas prava -- diris la kalifo -- se tiu virino estas freneza, oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari malbonaĵon.

-- Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste tiel ni agis kontraŭ la virino! -- diris Dĵiaffar.

Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn prudentajn servantojn:

-- _Allahu-akbar!_

* * * * *

_Allahu-akbar!_ Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.

Veron ekkaptis deziro veni palacon.

La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.

Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo, diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.

El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj kaj timas araneojn.

Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj, kiel gutoj de sango; per rozkoloraj perloj, kiuj aspektas sur haŭto kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’ firmamento.

Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis ŝin kun haltigitaj koroj -- Vero venis al la palaco.

-- Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo, kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro. Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo estis profunde blua, kiel tiu ĉi safiro kaj la steloj brilis kiel tiu ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso, pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal, pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la diverskolora Fabelo.

Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la veziroj.

Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.

-- Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!

Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:

-- Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.

Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:

-- Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj? La tumulto?

-- Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!

-- Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!

Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto, malfermiĝis antaŭ Fabelo.

Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.

Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.

Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.

Li diris, afable ridetante:

-- Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!

-- _Allahu-akbar!_ Ci kreis Veron.

-- Veron ekkaptis deziro viziti palacon.

-- La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!

-- Vero ĉiam atingos sian celon!

-- _Kysmet!_[6]

LA KALIFO KAJ LA KRIMULINO

„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto -- beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto de Alaho -- Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad publikigas ĉi tiun sanktan fetvon[7]. Estu do sciate por ĉiuj:

„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:

„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de korpoj, pro forgeso pri Alaho.

„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.

„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.

„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.

„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj. Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de ‚nargileo‘[8].

„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.

„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.

„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj -- riĉecon, la metiistoj -- sian amon al laboro, la terlaboristoj -- sian volon por laboro.

„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan venenilon.

„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda urbo Bagdad:

„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.

„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.

„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.

„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj, por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la viroj.

„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj -- por ĉiuj estu sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos nekovrita -- ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.

„Tia estas la leĝo.

„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo Harun-Al-Raŝid mem.

„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko Hazif.“

Kun brua tondrado de la tamburoj, sonoj de la trumpetoj, la heroldoj legis la fetvon sur la bazaroj, strataj kruciĝoj kaj apud la fontoj de Bagdad -- kaj en la sama momento finiĝis la kantado, muziko kaj dancoj en la gaja kaj riĉa urbo.

Kvazaŭ pesto vizitis la urbon.

Ĝin ekkaptis silento, simila al tiu de tombejo.

Kvazaŭ fantomoj ekmigris tra la stratoj la virinoj, envolvitaj de l’ kapo ĝis la piedoj per glataj blankaj manteloj kaj nur time rigardis el la mallarĝaj truetoj iliaj okuloj.

Malplenaj fariĝis la bazaroj, forflugis la ridoj kaj krioj kaj eĉ en la kafejoj eksilentis la babilemaj rakontistoj de fabeloj.

La homoj ĉiam -- se ili ribelas, ili scias ribeli kaj se ili komencas obei al la leĝoj, ili obeas al la lastaj tiel ke eĉ ĉe la leĝogardantoj elvokas abomenon.

Harun-Al-Raŝid mem ne rekonis sian gajan, ĝojan Bagdad-on.

-- Plej saĝa ŝejko -- diris li al la granda muftio -- ŝajnas al mi, ke via fetvo estas tro severa!

-- Ordonanto! Leĝoj kaj hundoj devas esti kruelaj por ke oni timu ilin! -- respondis la granda muftio kaj Harun-Al-Raŝid faris al li riverencon:

-- Eble vi estas prava, plej saĝa ŝejko!

Dum la sama tempo en la malproksima Kairo, urbo de la gajeco, rido, ŝercoj, lukso, muziko, kantoj, dancoj kaj diafanaj virinaj vualoj, loĝis juna dancistino, nomata Fatjma -- Alaho pardonu al ŝi ŝiajn kulpojn pro tiu ĝojo, kiun ŝi portis al la homoj.

Ŝi estis en ŝia dekoka printempo.

Fatjma estis fama inter la dancistinoj de Kairo kaj la kairaj dancistinoj estis famaj inter la dancistinoj de la tuta mondo.

Ŝi multe aŭdis pri la luksaĵoj kaj riĉaĵoj de la Oriento, kie -- ŝi aŭdis -- Bagdad brilis kiel la plej granda diamanto.

La tuta mondo parolis pri la granda kalifo de ĉiuj verkredantoj -- Harun-Al-Raŝid, pri lia brilo, belaspekto kaj donacemo.

La famo pri li tuŝis ankaŭ ŝiajn belajn orelojn kaj Fatjma decidis veturi orienten, al Bagdad, al kalifo Harun-Al-Raŝid por ĝojigi liajn okulojn per siaj dancoj.

-- Nia tradicia kutimo ordonas, ke ĉiu verkredanto oferu al la kalifo ion ajn el la plej bonaj havaĵoj, kiujn li posedas; mi devas ankaŭ oferi al la granda kalifo plej bonan mian havaĵon -- miajn dancojn.

Ŝi prenis kun si ĉiujn siajn vestojn kaj ornamaĵojn kaj ekveturis por la longa vojaĝo.

La ŝipo, sur kiu ŝi vojaĝis el Aleksandria al Bejrut survoje renkontis tempeston.

Ĉiuj perdis la prudenton.

Tiam Fatjma sin vestis tiel, kiel ordinare ŝi sin estis vestanta por la dancoj.

-- Vidu, -- kun teruro montris ŝin la vojaĝantoj, -- unu virino jam freneziĝis!

Sed Fatjma respondis:

-- La viro por vivi bezonas nur sabron; la virino bezonas nur taŭgan veston -- la viro trovos por ŝi ĉion alian.

Fatjma estis same prudenta kiel bela.

Ŝi sciis, ke ĉio jam estis antaŭe destine skribita en la libro de l’ Sorto.

-- _Kysmet!_

La ŝipo frakasiĝis apud la bordaj rokoj kaj el ĉiuj veturintoj sur ĝi nur sola Fatjma estis elĵetita sur la bordon.

Je la nomo de Alaho ŝi ekveturis pluen kun la samvojaj karavanoj irantaj de Bejrut al Bagdad.

-- Tamen, ni veturigas vin al via morto! -- diris al ŝi, kvazaŭ ian plivigligan spritaĵon, la gvidantoj de la kameloj -- en Bagdad oni nepre mortigos vin per ŝtonoj pro viaj vestoj.

-- En Kairo mi estis same vestita kaj neniu tie batis min eĉ per floro!

-- Sed tie vi ne havis tian virtan muftion, kiel ŝejko Hazif en Bagdad kaj neniu ĉe vi eldonis fetvon, similan al la lia!

-- Sed je kio mi estas kulpa? Kial?

-- Ĉar oni diras, ke viaj vestoj incitas la virojn por falsaj pensoj.

-- Ĉu mi respondu pri la pensoj de aliaj? Mi respondas nur pri la miaj.

-- Provu paroli pri tio kun ŝejko Hazif!

Fatjma venis Bagdad-on kun la karavano nokte.

Sola, en la malluma, malplena, malviva urbo ŝi vagis tra la stratoj, ĝis ŝi fine ekvidis domon, kie lumis fajro.

Kaj ŝi ekfrapis sur ĝian pordon.

Ĝi estis la domo de la granda muftio.

Tiel same, dum la aŭtuna migra flugo de l’ birdoj, la koturnoj mem flugas rekte en la retojn de la kaptiloj.

La granda muftio, ŝejko Hazif, ne estis dormanta.

Li sidis, pensis pri la virto kaj verkis novan fetvon, pli severan ol la antaŭa...

Ekaŭdinte la frapon li streĉiĝis pro atento.

-- Ĉu ne estas la kalifo Harun-Al-Raŝid? Ofte li ne havas dormon nokte kaj tiam li ŝatas vagi tra la urbo!

La muftio mem malfermis la pordon kaj forpaŝis de ĝi kun miro kaj teruro.

-- Virino!!? Virino? Ĉe mi! Ĉe la granda muftio! Kaj tiel vestita!

Fatjma kliniĝis por la riverenco kaj diris:

-- Frato de mia patro! Laŭ via majesta aspekto, laŭ via respektinda barbo mi vidas, ke vi ne estas simpla homo. Laŭ la granda smeraldo -- koloro de la Profeto, beno kaj paco estu kun Li eterne -- laŭ la smeraldo, kiu ornamas vian turbanon, mi konjektas, ke mi vidas antaŭ mi la grandan muftion de Bagdad, la respektindan, faman kaj plej prudentan ŝejkon Hazif. Frato de mia patro, akceptu min kiel vi akceptus filinon de via frato! Mi devenas el Kairo. Mia patrino nomis min Fatjma. Mia profesio estas dancarto, se oni nomus tian ĝuon profesio. Mi venis Bagdad-on por ĝojigi la rigardon de la kalifo de ĉiuj verkredantoj per miaj dancoj. Sed mi ĵuras, ho, granda muftio, ke mi nenion antaŭe aŭdis pri la severa fetvo, sendube justa, ĉar ĝi naskiĝis en via prudento. Jen kial mi kuraĝis veni antaŭ via vizaĝo vestite kontraŭ la ordono de la fetvo. Pardonu min, granda kaj plej prudenta muftio!

-- Alaho sola estas granda kaj la plej prudenta! -- respondis Hazif -- mia nomo efektive estas Hazif, la homoj titolas min ŝejko kaj nia granda reganto, la kalifo Harun-Al-Raŝid, starigis min -- pli ol mi tion meritas -- sia granda muftio. Estas via feliĉo, ke vi trafis ĝuste mian hejmon, kaj ne alian de iu simplulo. Tiu simplulo, pro mia fetvo, devus vin tuj sendi al policistoj aŭ laŭ propra iniciativo mortigi vin per ŝtonoj.

-- Kion do vi faros al mi?! -- en teruro ekkriis Fatjma.

-- Mi? Nenion! Mi admiros vian belecon! La leĝo estas kiel hundo: ĝi devas mordi la aliajn kaj montri la karesojn al siaj mastroj. La fetvo estas severa, sed ĝin ja skribis mi! Estu kiel en via hejmo, filino de mia frato! Se vi volas kanti -- kantu, se vi volas danci -- dancu.

Sed kiam eksonis la tintanta tamburino, la muftio ektremis.