Mia kontrabandulo

Part 3

Chapter 3 346 words Public domain Markdown

Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedaŭratone eldiris tiujn lastajn vortojn mi returniĝis kaj la rigardo de Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je inteligenteco pruvanta ke li ĵus aŭdis, rememoris kaj meditis kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta ĉiujn ceterajn sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li kontentiĝis vidante virinan vizaĝon, tamen salutis ĝin kun nenia rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen aŭdigis nenian adiaŭon. Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aŭ lanti nun. Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elĉerpiĝis en unu dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li povus iam senti. Liaj lipoj moviĝis kaj, kiam mi antaŭenkliniĝis por aŭskulti ilian mesaĝon, flustro malvarmigis mian vangon, konsistigante la interrompatajn vortojn:

"Mi 'stus farinta tion—sed pli bone 'stas tiel—mi 'stas kontenta."

Ho! Tia li plenrajtis esti. Ĉar dum li forturnis la vizaĝon el la ombro de la finestinta vivo, sur ĝin la sunlumo de la estonta vivo sternis belegan kontentiĝon, kaj entirante sian lastan spiradon mia kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion.

* * * * *

[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]

PIEDNOTOJ

[1] En la Usonangla lingvo de la deknaŭa jarcento la vorto "contraband" havis, krom sia tradicia signifo ("varoj transportitaj kontraŭleĝe kaj sekrete trans politikajn limojn"), aldonan milittempan signifon: "Nigrahaŭta sklavo transportita aŭ fuĝinta kontraŭleĝe kaj sekrete el la Sudaj ŝtatoj, kie sklaveco estis permesita, en la Nordajn ŝtatojn, kie sklaveco estis malpermesita kaj kie ĉiuj homoj estis laŭleĝe liberaj."

[2] La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezaĵo fiksita al la ekstremaĵo de pendanta fadeno aŭ ŝnuro".

[3] En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri sendependeco.

[4] Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First Families of Virginia".