Part 10
-- Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dek du jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos.... Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. -- Kio do grava, -- li diradis, -- ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! -- Mia patrino respondadis: -- viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. -- Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! -- li diradis, -- laŭ via cerbo, se oni nur ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: -- La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa....
-- Kaj ĉu vi longe lernis? -- demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.
-- Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....
-- Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?
-- Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.
-- Mia Dio! -- ekkriis Marta, -- kiel feliĉa vi estas!
-- Jes, -- respondis Klaro, -- estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi....
-- Ĉu ŝi ne edziniĝis? -- demandis Marta.
-- Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon....
-- Ŝi tamen trovis! -- ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.
-- Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie ŝi nun laboras....
La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.
-- Fraŭlino Klaro, -- ŝi ekkriis, -- parolu, parolu pli rapide, mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.
-- Ha, mia Dio! -- ekkriis siavice fraŭlino Klaro, -- kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....
-- Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin okupas? -- demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.
-- Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado....
-- Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, -- vive interrompis Marta, -- mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.
-- Kaj malplej donas, -- malĝoje finis Klaro la frazon; -- sendube, -- ŝi parolis plue, -- estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.
-- Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.
-- Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.
Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:
-- Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino Bronislavo, diris, ke Szwejc _ekspluatas_ la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....
Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.
-- Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?
Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.
-- Ĉi tie, sinjorino, -- diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.
Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.
En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon: _Kudrejo de vira kaj virina tolaĵo, de B. Szwejc._
Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.
Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.
Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.
-- Bonan tagon, sinjorino Szwejc, -- ŝi diris.
Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al la venintino kaj ekridetis tre afable.
-- Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!
Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.
-- Ha! ĝi estas vi, Klaro! -- ŝi diris, kaj ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.
Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon de detruado.
La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.
-- Sinjorino Szwejc! -- ŝi diris, -- mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.
Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:
-- Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....
Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.
-- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, -- por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?
Sinjorino Szwejc ekridetis.
-- Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, -- ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, -- vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....
-- Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, -- interrompis Klaro; -- mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko....
Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.
-- La amo al proksimulo, -- ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, -- la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....
Klaro faris senpaciencan movon.
-- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris, -- la amo al proksimulo estas ĉi tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?
Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.
-- Kara fraŭlino Klaro, -- ŝi diris, -- vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia moraleco....
Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis efektive per esprimo malmola kaj severa.
Klaro ekridetis.
-- Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?
-- Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....
-- Do, kun kiaj kondiĉoj? -- vive atakis Klaro.
-- Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.
Klaro malkonsente ekskuis la kapon.
-- Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, -- ŝi diris decide, kaj ridante ŝi aldonis: -- dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.
Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:
-- Ni iru, sinjorino, ien aliloken.
Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis la kapon kaj diris:
-- Mi konsentas pri viaj kondiĉoj, sinjorino. Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.
Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. -- Jam tiel mi decidis, -- ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: -- vi diris ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.
La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!
Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.
La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin; pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono, kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.
Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero leviĝi iam sur pli altan.
Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto.
Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.
Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.
Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.
Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.
Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.
Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.
Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.
Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.
Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.