Part 1
Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
MARK TWAIN (1835-1910)
TRI NOVELOJ:
- KONFESO DE MORTANTO - - LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO - - LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO -
Esperantigis EDWIN GROBE
1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono
MARK TWAIN: TRI NOVELOJ Unua Eldono: Januaro 1999
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"A DYING MAN'S CONFESSION" "THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY" "THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"
Copyright 1999 Edwin P. Grobe for the herein contained English-to-Esperanto Translations
* * * * *
ENHAVO
"Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
* * * * *
KONFESO DE MORTANTO
Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzajxoj.
Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo, ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antauxkonsentis_ resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi gxin en _du_ malsagxajxojn per la plenumo de la komenca decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi cxi-poste raportas.
Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en tiea kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas korpomovon--cxar cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejxorado de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian korpon aliigxi palpebrumtempe en tremetantan jxeleon pro la subita bruacxo de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis kio kutime okazas? Cxu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprocxis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.
La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam sxi ekkriis:
"Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."
Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon.
Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.
Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice, li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro.
Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:
"Mi rakontos al vi mian historion."
Tiam li dauxrigis kiel jenas:
* * * * *
Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton.
Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj.
Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi _diris_ al sxi ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--"
La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo:
"Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."
"Cxesu plendacxi. _Necesis_ sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu sercxfosadi."
Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:
"Tio estas tempomalsxparo. _Li_ malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."
La alia diris:
"Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado."
"Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu."
Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis kriego:
"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."
"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante sian lanternon dum la kurado.
La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.
Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi suspektis la soldatojn.
Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato.
Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze.
Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova malliberulo kaj gxin staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis cxiam.
Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan rimarkon: "Cxu _neniam_ samaspektos ili?"
Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por cxion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajxo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaux."
Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia cxambreto:
"Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone."
Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la murdinto. Li diris:
"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence. Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi, mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon kaj diru al mi kion fari."
Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:
"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi tiu afero. Nenion diru al iu ajn."
Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.
Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo.
Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.
Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.
Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!
Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa rezulto cxi-foje!"
Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj diris moke:
"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos neniu alia."
Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis: