Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj

Part 3

Chapter 3 2,434 words Public domain Markdown

La preparajxoj por la vespermangxo deviigis dum longa tempo la atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti gxin, forpelis cxiun pensadon pri gxi kvazaux en la ventojn la felicxa anonco ke S-ro Hariso pretas.

Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonsegxoj kaj sidigxis kun koroj plenaj je dankemo antaux la plej bona vespermangxo beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis sxangxitaj kompare al nia kondicxo de antaux kelkaj mallongaj horoj! Senpromesa, malgxojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero, tiam; dankemo, sereneco, gxojo tro profunda por envortigo, nun. Tio, mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj hurlis kaj disblovis la negxon sovagxe cxirkaux nia malliberejo, sed ili ne plu havis la kapablon nin malkuragxigi. Hariso placxis al mi. Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aux havigis al mi tiel altan gradon de kontentigxo. Mesiko estis suficxe placxa, kvankam iom altsapora, sed se temas pri auxtenta nutrado kaj delikateco de fibro, servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn--mi ne entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion--sed li ne pli tauxgis kiel matenmangxajxo ol mumio, sinjoro--nepre ne. Cxu magra? Ho, benu min! Kaj cxu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.

* * * * *

"Cxu vi volas diri ke--"

"Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmangxo ni elektis viron nomigxantan Valkero, el Detrojto, por la vespermangxo. Li estis tre bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino. Li estis cxiumaniere lauxdindega. Mi memoros cxiam Valkeron. Li estis iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni gxuis Morganon el Alabamo kiel matenmangxajxon. Li estis unu el la plej bonaj viroj antaux kiu mi iam cxetabligxis--belaspekta, klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn--nepra gxentlemano--nepra gxentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel vespermangxajxon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis frauxdulo, ne dubendas--maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi la realecon. Finfine mi diris, 'Sinjoroj, vi rajtas agi lauxvole, sed miaflanke, _mi_ preferas atendi alian elekton.' Kaj Grajmzo, el Ilinojso, diris, 'Sinjoroj, ankaux _mi_ atendos. Kiam vi elektos viron havantan _ion_ por lin rekomendi, felicxe mi aligxos al vi denove.' Baldaux evidentigxis ke la malkontento pri Daviso de Oregono estis gxenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel placxe ekde kiam ni gxuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de kio nomigxis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu--post tio ni prenis Dulitlon kaj Hauxkinzon kaj Makelrojon (auxdigxis kelkaj plendoj pri Makelrojo, cxar li estis malkutime malalta kaj maldika) kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta) kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj gxentlemanon nomigxantan Bukminstero--kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj kiel konversacianto kaj kiel mangxajxo. Ni gxojis povinte elektigi lin antaux la alveno de helpo."

"Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, cxu?"

"Jes, gxi alvenis iun brilan sunan matenon, jxus post la elekto. Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno alveninta nin savi, kaj vivis suficxe longan tempon por edzigxi kun Vidvino Hariso--"

"Posteulino de--"

"Posteulino de nia unua elekto. Li edzigxis kun sxi kaj estas felicxa kaj respektata kaj prospera ankoraux hodiaux. Ho, estis kiel romano, sinjoro--estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi devas adiauxi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn cxe mi, gxoje mi vin gastigos. Vi placxas al mi, sinjoro. Mi sentas karecon estante kun vi. Vi povus placxi al mi ecx tiom kiom Hariso mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojagxon."

* * * * *

Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel sxokita, tiel afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi gxojis pri lia foriro. Malgraux lia afabla maniero kaj lia dolcxa vocxo, mi tremacxis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam mi auxdis ke mi gajnis lian dangxeran karecon kaj ke mi staras antaux lia estimo preskaux samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaux senmovigxis mia koro.

Mi mistifikigxis preskaux preter priskribo. Mi ne dubis kion li diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed gxiaj teruraj detaloj supervenkis min kaj jxetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon. Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: "Kiu estas tiu viro?"

"Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita en la vagonoj en negxduno kaj preskaux malsatmortis. Li estis tiel frostvundita kaj gxenerale frostigita kaj eluzita pro manko de mangxajxo ke li malsanigxis kaj ekstercerbumigxis poste dum du-tri monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam cxesas antaux ol elmangxi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam estus elmangxinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li elmangxas cxiun krom si mem, li diras cxiam: 'Tiam kiam alvenis la horo por la kutima elekto por la matenmangxo, pro tio ke estis nenia kontrauxstarado, mi mem elektigxis lauxregule, post kio, pro manko da malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'"

Mi senzorgigxis gxis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur auxskultis la sendangxerajn kapricojn de frenezulo anstataux la auxtentaj spertoj de sangavida kanibalo.

BONSxANCO

Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaux aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leuxtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi auxdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antauxe, kiam lia nomo eklevigxis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti cxiam festata. Estis por mi mangxajxo kaj trinkajxo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, sercxante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis cxie sur li; la dolcxan senkonscion pri lia eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin gxisfluantaj.

La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur kampo kaj kiel instruisto cxe la militlernejo de Vulvicxo. En tiu sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenklinigxis kaj murmuris konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon.

"Private dirite, li estas nepra stultulo."

Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aux Sokrato aux Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia jugxkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aux kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo. Tial mi ekcelis ekscii, en tauxga momento, kiel la kleriko, solece kaj sole, malkovris la sekreton.

* * * * *

Kelkajn tagojn poste prezentigxis la oportuno, kaj jen kion diris al mi la pastoro:

Antaux cxirkaux kvardek jaroj mi estis instruisto cxe la militakademio de Vulvicxo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton gxiskarne, cxar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum li--ho, pardonu min, li sciis _nenion_, por tiel diri. Li estis versxajne bonkonduta, dolcxahumora, aminda kaj senruza. Tial estis ege gxene vidi lin stari tie, tiel serena kiel cxizita figuro, kaj eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia tuta provizo da kompato aktivigxis nome de li. Mi diris al mi, ke kiam li devos ekzamenigxi denove, li malsukcesos acxe, kompreneble. Tial estos simple sengxena faro de karitato mildigi lian falon kiel eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas la historion de Cezaro. Kaj cxar li sciis nenion ceteran, mi eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre suprajxa mensofarcxo kaj cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li, malsukcesacxis. Sekve al strange bonsxanca hazardo--hazardo malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento--oni starigis al li nenian demandon preterpasantan la mallargxajn limojn de lia farcxotrejnado.

Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj cxiam li sin savis--kaj nur mirakle, versxajne.

Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus finfine. Mi decidigxis fari lian morton lauxeble plej malgxena. Tial mi trejnis lin kaj farcxinstruis lin, kaj farcxinstruis lin kaj trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia konsternigxo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis nepran ovacion en la formo de komplimentoj.

Cxu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintajxon. Mi sentis min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj, kaj povus okazi nur unuopajxo: li kaj cxiuj respondecoj liaj kunfalus en ruinigxon je la unua oportuno.

Krimea Milito jxus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito, mi diris al mi. Ne eblis dauxrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo la sxancon morti antaux ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la tertremon. Gxi okazis. Kaj gxi sxancelegis min kiam gxi okazis. Oni lin promociis al kapitaneco en marsxregimento! Pli valoraj viroj maljunigxas kaj grizharigxas antaux ol grimpatingi tian superan rangon. Kaj kiu iam antauxvidintus ke la auxtoritatuloj elektos deponi tian sxargxon da respondeco sur sxultrojn tiel malspertajn kaj maltauxgajn? Mi apenaux tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed cxu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankigxos.

Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraux li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon sxparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire acxetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo.

Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Cxu eraregoj? Li faris nenion _krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la ulo. Cxiuj havis malgxustan opinion pri li kaj cxiun fojon misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis ilin! Liaj plej mildaj eraretoj suficxis por ekploregi bonsenculon. Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte. Kaj kio tenis min en konstanta sxvito de timego estis tio ke cxiu nova fusxfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi dauxrege diris al mi ke li tiel altrangigxos ke, kiam okazos la malkovro, estos kvazaux la suno elfalanta la cxielon.

Li dauxre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn korpojn de siaj superuloj, gxis finfine, en la plej varma momento de la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian busxon, cxar Skorzbio estis la plej proksima lauxrange! Jen tio alvenas, mi diris. Cxiuj ni finigxos en Sxeolo post nur dek minutoj, certege.

La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis cxiuloke sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fusxo kauxzus nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo? Li eligas la regimenton de gxia loko kaj ordonas sturmon trans najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika cxeestado! "Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Cxi tio ja estas la finfino."

Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaux ol eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo. Kaj kio okazis? Cxu ni nin elmangxigis? Jen kio devige okazintus en nauxdek naux kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidigxis ke nenia unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas malkovrita kaj blokita. Tial ili forturnigxis kaj kuris pelmele, trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovagxa konfuzigxo, kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la kampo kaj gxin transkuracxis kaj baldauxege okazis la plej giganta disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliigxis en nepran kaj grandiozan venkon! Marsxalo Kanroberto spektadis, kapturnigxa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion kaj lin cxirkauxbrakis kaj lin medalis surkampe antaux la tuta armaro!

Kaj kio estis la fusxego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon retirigxi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstatauxe, li retirigxis _antauxen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paligxos dum dauxros libroj pri historio.

Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj sensxajniga kiel eblas esti, sed li ne estas suficxe inteligenta por endomigxi kiam pluvas. Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de la universo. Gxis antaux duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi. Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena kaj miriga bonsxanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila soldato en cxiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon per fusxegoj, tamen neniam faris fusxegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron aux baroneton aux lordon aux ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, cxiu el ili estas registro pri iu mallauxdinda stultajxo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskigxi bonsxanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo.

ENHAVO

"La Amaventuro de la Eskimoa Frauxlino" p. 1

"Kanibalismo en la Vagonoj" p. 13

"Bonsxanco" p. 20