Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj
Part 2
"Mia patro kaj cxiuj ceteraj cxeestantoj kvazaux eksplodis per kriegoj de felicxa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel gxi estus nura rubajxo havanta nenian valoron kaj gxin revenportis al ties kasxloko, la surprizo de Kalulo estis studindajxo. Li diris:
"'Cxu eblas ke vi staplas tiajxojn sen ilin kompti?'
"Mia patro eligis orgojlan cxevalridegon kaj diris:
"'Nu, verdire, oni konscias ke _vi_ neniam estis ricxa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fisxhokoj.'
"Kalulo konfuzigxis kaj klinis la kapon, tamen diris:
"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris ecx la pikilon de unu el tiaj multkostajxoj kaj neniam antauxe vidis viron tiel ricxan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon cxar gxis nun la plej ricxa viro kiun mi konis disponis nur tri.'
"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Cxu ilin nombri? Ho, cxiun tagon li nombris ilin.
"Mi renkontis mian karulon kaj konatigxis kun li je tagigxo kaj lin kondukis cxe mi je noktigxo nur tri horojn poste--cxar en tiu tempo la tagoj malplilongigxis anticipe al la sesmonatdauxra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laux la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaux cxiuj krom mi perdigxis en songxado. Mi estis tro felicxa, tro ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kusxis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutigxis en la malhelo pleniganta la foran ekstremajxon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu gxi estis, nek cxu gxi estis viro aux virino. Baldaux la formo, aux eble alia formo, preterpasis irante en la kontrauxa direkto. Mi scivolis kion signifas cxio tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis.
"Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekigxis kaj auxdis mian patron diri en terura vocxo: 'Laux la granda Negxo-Dio, mankas fisxhoko!' Io diris al mi ke tio auxguras malgxojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmigxis. Mia antauxsento konfirmigxis en la same instanto. Mia patro kriegis: 'Vekigxu cxiuj kaj ekkaptu la fremdulon!' Tiam auxdigxis ekbruo de kriegoj kaj sakrajxoj el cxiuj flankoj kaj vidigxis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lancxis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malgxojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu amatigis lin de mi ecx pli ol iam ajn kaj fierigis kaj felicxigis min, benitan per la sxanco suferi kun li kaj por li. Mi auxdis mian patron ordoni ke la pliagxuloj de la tribo kunvenigxu cele al jugxi mian Kalulon por lia vivo.
"'Kio?' mi diris. 'Cxu antaux ol sercxi la perditan hokon?'
"'Cxu perditan hokon?' cxiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis moke: 'Retirigxu, cxiuj, kaj dece ekseriozigxu. Sxi deziras sercxi tiun _perditan_ hokon. Ho, sendube sxi malkovros gxin.' Post kio cxiuj ekridis denove.
"Mi ne perturbigxis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris:
"'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu kaj konsciu.'
"Mi alprenis cxifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeracxajxon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian sercxadon kun tiom da memfido ke miaj tribanoj seriozigxis, ekante suspekti esti eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de cxi tiu sercxado. Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortigxi kaj cxirkaux mi rekomencigxis la kunmokado kiu dauxre plilauxtigxis kaj plicertigxis gxis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda ridado.
"Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj cxirkauxbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:
"'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan estontecon.'
"Li respondis:
"'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas senkulpa. Trankviligxu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!'
"'Nun, tial, alvenu la pliagxuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi auxdis ekstere alproksimigxantan sonadon de knaranta negxo kaj tiam vizion pri klinigxantaj formoj enirantaj lauxvice traporde--la pliagxuloj.
"Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antauxporde kaj ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Cxu familianoj sxtelprenus proprajn havajxojn?'
"Li pauxzis. La pliagxuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine unu post la alia cxiu diris al sia najbaro, 'Cxi tio auxguras malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidigxis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!
"La tribunalestro demandis:
"'Cxu cxeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?'
"Mi starigxis kaj diris:
"'Kial _li_ volintus sxtelpreni tiun hokon, aux iun ajn ceteran aux cxiujn el ili? Post plua tago li farigxintus heredonto de la tuta aro!'
"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj spiradoj levigxis cxirkaux mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la pliagxuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La eldirajxo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidigxis.
"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aux sxi. Se ne, tiu restu de nun antauxen en silento,' diris la tribunalestro.
"Mia patro starigxis kaj diris:
"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto al la trezorejo, kaj baldaux revenis. Mi nun opinias ke estis la fremdulo.'
"Ho, mi estis svenonta! Gxis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto. Ecx la alkrocxo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus gxin eltrenegi el mia koro.
"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:
"'Parolu!'
"Kalulo hezitis, tiam respondis:
"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj gxin dronigi en senkulpa gxojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis unu sed mi sxtelprenis ne ecx unu.'
"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke cxio finigxis. Sur cxiu vizagxo hieroglifigxis la vortoj: 'Konfeso gxi estas! kaj bagatela, lama, malsolida.'
"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaux mi auxdis la solenajn vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj cxiu vorto, kiam gxi alvenis, estis trancxilo en mia koro:
"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al _jugxado per akvo_.'
"Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'jugxadon per akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj aliajn malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj ol ni kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj montrigxas senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la kulpuloj montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas. Mia koro rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'
"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel felicxa! Finfine, sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi kovris la vizagxon permane. Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!
"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li _nagxadis_!
"Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj li mensogis al mi!'
"Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten.
"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis kaj mia patro diris al mi:
"'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante: "Diru al sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos sxin kaj pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidajxon pri sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!'
"Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!' Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraux cxio senkulpa.
"Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de la tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis dum cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa patro! Gxemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi ridetos.' Li tenis la promeson. Auxskultu: ekde tiu tago gxis la hodiauxa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio utilas cxio tio nun?"
Tial finigxis la modesta rakonteto de la kompatinda frauxlino, pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj dudek du fisxhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman financan superecon, homo trovigxanta en malricxaj cirkonstancoj stultuligxas restante en Nov-Jorko kiam li povas acxeti fisxhokojn gxis valoro de dek cendoj kaj elmigri.
KANIBALISMO EN LA VAGONOJ
Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia gxisokcidenta vojagxo, post vagonsxangxo cxe Tero-Hoto, en sxtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro cxirkaux kvardekkvin-, aux eble kvindekjara, entrajnigxis cxe unu el la lauxvojaj stacionoj kaj sidigxis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi jugxis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi logxas en Vasxingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaux konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Cxefurbo, ecx la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Cxambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaux du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:
"Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo."
La rigardo de mia nova kamarado eklumigxis placxe. La vortoj revigligis felicxan memorajxon, mi supozis. Tiam lia vizagxo farigxis meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos."
Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio kaj seriozo.
* * * * *
En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaux formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti felicxa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis ecx la plej svagan antauxsenton pri la honorajxoj baldaux nin surfalontaj.
Je la dekunua de la vespero peza negxo komencis faladi. Baldaux post eliri vilagxeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leuxgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aux montetoj, aux ecx nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovagxejon, pelante la falantan negxon antaux si kiel sxprucajxon fontintan el la kresthavaj ondoj de sxtorma maro. La negxo pliprofundigxis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis gxin kun konstante pligrandigxanta malfacileco. Efektive, foje gxi preskaux plenhaltis meze de grandegaj drivajxoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftigxi. Gajecon anstatauxis serioza maltrankviligxo. La eblo ekmalliberigxi en la negxo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruajxo, sin anoncis al cxiu menso kaj etendis sur cxiun spiriton sian malesperigantan influon.
Je la dua de la mateno mi vekigxis el malfacila dormado pro la cxeso de cxiu movado cxirkaux mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivajxo malliberigis nin! "Cxiuj manoj eksaltu al la savado!" Cxiu viro obeis tujege. En la sovagxan nokton, la pecxan malhelon, la ondegan negxon cxiu estulo sin lancxis, plene konsciante ke momento malsxparata nun povos pereigi nin cxiujn poste. Sxovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, cxion ajn povantan flankenmovi negxon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraux la amasigxantaj negxoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.
Nura mallonga horo suficxis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La sxtormo barikadis la vojon per dekduo da drivajxoj dum ni forsxovelis unu. Kaj ecx pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antauxenpelo de la lokomotivo rompis la antaux-malantaux-sxafton de la pelrado! Ecx havante malfermitan vojon antaux ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malgxojaj. Ni kunigxis cxirkaux la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur tio bazigxis nia cxefa cxagreno. Maleblis ke ni frostigxu cxar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolajxo. La diskutado finigxis je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aux malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.
Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.
La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis de sur la frunto sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan perspektivon. Sengxoja tio estis, efektive! Nenia vivantajxo videblis ie ajn, nenia homa logxejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj reen antaux la vento: mondo da kirligxantaj negxeroj elbarantaj la supran firmamenton.
Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.
Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per malsatrongxado.
La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi.
La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto. Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis sxargxita gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, starigxis. Cxiuj antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio, cxiu signo pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj.
"Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la ceterajn."
S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris: "Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato Tenesio."
S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."
S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo."
S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo."
S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro."
S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.
S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti per balotado."
S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj tauxgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."
S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"
S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu en suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--"
S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"
S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la antauxan proponon."
La propono akceptigxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.
Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis.
S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi, anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis cxi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutrajxo--"
LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidigxu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laux la reguloj. Kiun agon la Cxambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?"
S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton, anstatauxigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilajxoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, cxu estas nun la momento cxikani pri malmoleco? Cxu nun estas la momento elektemigxi pri malgravajxoj? Cxu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la cxefegaj bezonajxoj--ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono."
S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas cxi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, cxu estas supo kiun ni deziras anstataux solida nutrajxo? Cxu li deziras dupi nin per ombroj? Cxu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li cxu li scipovas rigardi la anksiajn vizagxojn lin cxirkauxantajn, cxu li sukcesas enrigardi niajn malgxojajn okulojn, cxu li kuragxas auxskulti la batadon de niaj esperantaj koroj kaj dauxre sxovtrudi al ni tiun malsategigitan frauxdulon? Mi petas de li cxu li rajtas pensi pri nia dezertigita stato, pri niaj pasintaj malgxojoj, pri nia malhela estonteco, kaj tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon, tiun sxanceligxantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplauxdo.]
Oni vocxdonis pri la amendo post arda debato kaj gxi malsukcesis. Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso al tiu de S-ro Hermano. Tiam komencigxis la vocxdonado. Kvin vocxdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektigxis kiam cxiuj krom li mem vocxdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto ratifikigxu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de S-ro Hariso.
S-RO RADVAJO proponis ke la Cxambro nun konsideru la ceterajn kandidatojn kaj fari elekton por la matenmangxo. La propono aprobigxis.
Je la unua vocxdonado okazis egalajxo kiam duono el la partoprenintoj favoris unu kandidaton pro lia junagxo kaj duono favoris la alian pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan vocxdonon favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato, kaj oni diskutis la eblon postuli novan vocxdonadon; sed meze de tio oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disigxis.