Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj
Part 1
Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Noto de tekstpreparulo: Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas cxi sube korektita, kaj estas priskribita en la HTML-a dosiero.
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
MARK TWAIN
(1835-1910)
TRI CETERAJ NOVELOJ:
--LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO--
--KANIBALISMO EN LA VAGONOJ--
--BONSxANCO--
Esperantigis
EDWIN GROBE
1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono
MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ
Unua Eldono: Aprilo 1999
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE"
"CANNIBALISM IN THE CARS"
"LUCK"
LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO
"Jes, mi rakontos al vi cxion ajn pri mia vivo kion placxus al vi ekscii, S-ro Tvajno," sxi diris en sia dolcxa vocxo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizagxon siajn honestajn okulojn, "cxar estas afable kaj bonkore ke vi sxatas min kaj deziras informigxi pri mi."
Tiel parolante, sxi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotrancxilo kaj gxin transigis sur sian peltan manikon dum sxi spektadis Arktan Auxroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la cxielo kaj lavi la solecan negxebenajxon kaj la temploformajn glacimontojn per ricxaj prismofarboj, spektaklo de preskaux netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun sxi forskuis sian revadon kaj pretigxis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis.
Sxi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis auxskulti.
Sxi estis belega estajxo. Mi parolas laux la Eskimoa vidpunkto. Aliaj sxin taksintus iomete tro plenforma. Sxi estis nur dudekjara kaj sxiaj samgentanoj jugxis sxin la plej sorcxanta junulino de la tribo. Ecx nun, en la subcxiela aero, kun sxiaj gxenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapucxo, almenaux la beleco de sxia vizagxo videblis, sed sxian figuron oni povis nur diveni. Inter cxiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon cxe la gastama trogo de sxia patro povantan sxin egali. Tamen sxi ne estis troindulgita. Sxi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se sxi konsciis esti bela, sxia kondutmaniero neniel elmontris tian konscion.
Sxi estis mia cxiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone mi konis sxin des pli bone sxi placxis al mi. Sxi estis ame kaj zorge edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj cxar sxia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis cxe la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis sxia nomo--kaj trovis sxian kompanion cxiam placxa kaj sxian konversacion cxiam agrabla. Mi iris fisxkaptadi kun sxi sed ne en sxia dangxerega boato. Mi nur sekvis sxin laux la glacio kaj spektadis sxin trafi sian predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis sxin okaze de fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis sxin kaj sxian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis sxin mezdistancen kiam sxi cxasis urson sed mi forturnigxis antaux la fino cxar finanalize mi timas ursojn.
Tamen sxi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion sxi diris:
"Nia tribo cxiam kutimis cxirkauxnomadi de loko al loko sur la frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro lacigxis pri tio antaux du jaroj kaj konstruis cxi tiun vastan domegon el glaciigxintaj negxblokoj. Rigardu gxin. Gxi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj cxi tie ni dauxre logxas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco tauxgis. Cxar se vi jam gxin kontrolis, lauxnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta gxi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, cxar vi konscios ke gxi havas luksajn apartenajxojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremajxo kiun vi nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la familion je mangxohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn en iu ajn domo, cxu ne?"
"Jes, vi pravas, Laskino. Gxi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu gxin similas ecx en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko briligis sxiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj kondutis konforme.
"Mi jugxis ke tio lauxnecese vin surprizis," sxi diris. "Kaj estas ceterajxo. Gxi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--cxiuspecaj peltoj--fokaj, marlutraj, argxent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, zibelaj--cxiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj lauxmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Cxu viaj podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj cxe vi?"
"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio placxis al sxi denove. Sxi pensis nur pri la _kvanto_ da peltoj kiun sxia estetika patro penadis reteni cxemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al sxi ke tiuj amasoj da ricxaj peltoj konsistigus trezoregon--aux almenaux en mia lando--sed tion sxi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedajxoj kiuj taksigxas kiel valorajxoj cxe sxia gento. Mi povintus diri al sxi ke la vestajxoj surportataj de sxi, aux la cxiutagaj vestajxoj de la plej ordinara najbaro sxia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke cxe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestajxon por iri fisxkaptadi. Tamen sxi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Sxi reparolis:
"Kaj aldone la forjxetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restajxo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Cxu vi havas du en la salono cxe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaligxis antaux ol sxi konsciis pri mia kondicxo kaj mi diris entuziasme:
"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne cxirkauxsciigu tion cxar mi parolas al vi konfidence, sed mi jxuras laux mia honoro ke ecx la plej ricxa viro de Nov-Jorko ne havas du forjxetakvujojn en sia salono."
Sxi aplauxdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa gxojego kaj kriegis:
"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, _nepre_ ne eblas!"
"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaux la plej ricxa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kusxus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke ecx li ne havas du en sia salono. Ho, li havas ecx ne _unu_. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron."
Sxiaj belaj okuloj largxigxis pro surprizo kaj sxi diris malrapide kun speco de miro en la vocxo:
"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaux povas koncepti tion. Cxu li estas avara?"
"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviligxas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."
"Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la aferon. Sed kiel _aspektas_ lia logxejo?"
"Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"
"Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela logxejo--tio estas, alirilate?"
"Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin."
La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine sxi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:
"Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de pompo, kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laux mia jugxo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."
Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. Baldaux sxi diris:
"Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?"
"Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj."
"Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"
Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe:
"Nekredeble! Cxu vi _acxetas_ vian glacion?"
"Jes ja, devige, karulino."
Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:
"Ho, _neniam_ mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da gxi. Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus intersxangxi fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi."
"Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la merkato."
Sxi rigardis min dubeme kaj diris:
"Cxu vi parolas honestavorte?"
"Neprege. Tion mi prijxuras."
Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro:
"Placxus al mi ekpovi logxi tie."
Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:
"Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al neniu."
"Kio!"
"Efektive, balenviando placxas al neniu."
"Sed _kial_ ne?"
"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon pri gxi iun antauxan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas dauxri senfine."
"Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon kontraux sapo en la komenco, vi scias."
Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:
"Sed pardonu min. Cxu ili _sentis_ antauxjugxon kontraux sapo? Cxu _sentis_, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis.
"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin."
"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon."
Sxi reparolis:
"Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis, gxi placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties prezon. Cxu vi sxatas gxin?"
"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi tie. Cxu vi sxatas gxin?"
"Mi gxin _amegas_. Cxu vi sxatas kandelojn?"
"Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?"
Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis:
"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!
"Kaj fisxinternajxoj!"
"Kaj fervojmazuto!"
"Kaj negxsxlimo!"
"Kaj balengraso!"
"Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj--"
"Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"
"Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmangxegi!"
Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon kaj sxin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi sxian ekscitigxon. Iom post iom sxi reaktivigis sian rakontadon:
"Do, ni komencis logxi cxi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfelicxa. Jen estas la kialo. Mi naskigxis por ami. Mi opiniis ne povi vere felicxigxi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed cxiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis gxin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian ricxecon."
"Cxu vian ricxecon?"
"Jes, cxar mia patro estas la plej ricxa homo de nia tribo, ecx de iu ajn tribo de cxi tiuj regionoj."
Mi scivolemis pri la konsistigo de la ricxeco de sxia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samajxon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fisxhokoj kaj kudriloj, aux ceteraj tiajxoj. Ne, tiuj ne konsistigis ricxecon. Tial, kio povus esti la fonto de la ricxeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edzigxkandidatoj? Sxajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke sxi jam antauxe deziregis ke mi gxin starigu. Sxi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante gxin ekscii. Sxi sin alpremis konfidence kontraux min kaj diris:
"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."
Mi sxajnigis konsideri la aferon profunde dum sxi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesigxo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis sxin kontentigi mian deziron dirante al mi sxi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, sxi metis la busxon kontraux mian orelon kaj flustris, impone:
"_Dudek du fisxhokoj_--ne ostaj, sed fremdaj--_fabrikitaj el auxtenta fero!_"
Tiam sxi retirigxis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi sxin.
Mi paligxis kaj murmuretis:
"Nome de la Granda Skoto!"
"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"
"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."
Sxi ektimigxis kaj maltrankviligxis. Sxi proklamis:
"S-ro Tvajno, cxiu vorto veras, cxiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, cxu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"
"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi _penadas_ kredi. Sed cxio okazis tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en tiu rapida maniero. Tio--"
"Ho, mi _tiom_ bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--"
"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--"
"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--"
"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom--"
"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"
"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaligxinta. _Sed_--eklancxi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"
"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!"
Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri gxi, timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi ankaux pri tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi timis. Sed mi insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon kaj esti preta por ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je malcertoj sed tro fortis por sxi la tento sciigi tiun mirindajxon al mi kaj gxui miajn miron kaj admiron kaj sxi konfesis gxin porti sur sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu kontentigis sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi. Kiam mi renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi opinias pri sxia juvelajxo.
"Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun mi iam vidis."
"Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja vera amindajxo, cxu ne?"
"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol la ekvatoron."
"Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin _tiom_ bela. Kaj ne ekzistas cetera en cxiuj cxi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por gxin rigardi. Cxu iam antauxe vi vidis similajxon?"
Mi diris ke ne, cxi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antauxaj tempoj milionon da ili cxar tiu simpla juvelo sxia estis nenio alia ol malnova difektita bagagxidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.
"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne cxirkauxiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj sensxirme, ecx senhunde, cxu?"
"Sxsxsx! Ne tiel lauxte!" sxi diris. "Neniu scias ke mi gxin surportas. Ili supozas ke gxi estas en la trezorejo de Pacxjo. Kutime gxi estas tie."
"Kie estas la trezorejo?"
Estis malsubtila demando kaj dum momento sxi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris:
"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da logxantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, cxiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fisxhokojn."
Tio retrankviligis sxin kaj sxi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kasxitaj. Tiam sxi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi cxu iam mi vidis similajxojn cxe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkasxe ke ne, kio pli placxis al sxi ol sxi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentigxon. Estis tiel facile placxi al sxi kaj tiel placxe al mi ke mi dauxrigis la temon, dirante:
"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonsxanca knabino--cxi tiu belega domo, cxi tiu delikata juvelajxo, tiu ricxa trezoro, la tutajxo de tiu impona negxo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj cxies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj cxies omagxo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, ricxa, belega, sercxata, amindumata, enviata, kun cxiu bezono havebla, cxiu deziro atingebla, cxiu volo plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed cxiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas cxion tion, Laskino--tion mi kredas en mia koro."
Fierigis kaj felicxigis sxin auxdi min diri tion kaj sxi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertajxo kaj sxiaj vocxo kaj okuloj komprenigis al mi ke sxia koro estis tusxita. Baldaux sxi diris:
"Tamen ne cxio estas sunbrilo. Ankaux nuban flankon havas la situacio. La sxargxo de ricxeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis cxu ne estus pli bone esti malricxa--almenaux ne pretermodere ricxa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subauxdi ilin diri, respektege, unu al la alia, 'Jen--jen sxi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras bedauxre, 'Sxi ruligxas en fisxhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malricxaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al cxiuj. Sed nun li estas auxstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li cxirkauxiras, liaj fisxhokoj konsistigas lian ununuran priokupajxon. Kaj pro lia ricxeco cxiuj kauxras antaux li kaj montrigxas servemacxaj pri li. Antauxe neniu ridis pri liaj sxercoj cxar cxiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj cxar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi sxercon--la humurelementon. Sed nun cxiuj ridas kaj ridacxas pri tiuj mornajxoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplacxas al mia patro kaj li ne hezitas elmontri sian malgxojon. Antauxe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis gxin senpete, gxi estis senvalora. Gxi havas ankoraux tiun difekton, tamen cxiuj petas gxin kaj gxin aplauxdas. Kaj li mem partoprenas en la aplauxdado, cxar mankas al li auxtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antauxe gxi estis honesta kaj vireca gento. Nun gxi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas cxiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antauxe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fisxhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je cxiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fisxhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malgxojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem.
"Finfine sxajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro cxar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli felicxa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante cxion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni lacigxis ni sidigxis kaj mangxis cxar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antauxe mangxajxo havis tiel bonan guston.
"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam auxdis pri mia patro, kio ege min gxojigis. Mi volas diri ke li jam auxdis pri la milionulo sed neniam auxdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel felicxa--ho! pli felicxa ol vi povas imagi.
"Iom post iom la vespermangxhoro alproksimigxis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis:
"'Kiom bonega! Cxu apartenas al via patro _tio_?'
"Auxdi tiun vocxtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaux la sento forpasis cxar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentigxis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la cxifonlampojn kaj kiam cxio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis gxojan bankedon por festi mian fiancxinigxon.
"Kiam la bankedo finigxis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn ricxecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonsxancon tiu atingis hazardavoje--kaj cxefkiale, kompreneble, li deziris gxui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori--sed tiajxo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed dauxre sidadis kaj suferis.
"Mia patro aliris rektalinie la kasxejon, en la plena vidkampo de cxiuj, kaj eligis la fisxhokojn kaj revenportis ilin kaj svingjxetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksajxo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surprizigxo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn ricxecojn. Tiam baldaux li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
"'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!'