Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro

Part 5

Chapter 5 2,487 words Public domain Markdown

Sed la murmurado proksimiĝas pli kaj pli.

Subite rimarkas la viro, ke li vidas ne malferminte la palpebrojn, tute klare li vidas per siaj okuloj tra la fermitaj palpebroj.

Jen: granda lupo venas laŭ la vojo, la vosto treniĝas en nura akvo, la kolsupro suprenstaras kvazaŭ la haregoj de virporko, sed la okuloj estas fermitaj -- kaj ĝi murmuras. Rigardas kaj rigardas la viro tra la fermitaj palpebroj kaj miras:

[Bildo: RÉVÉSZ: PETŐFI EN LA DRINKEJO.]

-- La okuloj de la lupo estas fermitaj, sed ĝi sen deflankiĝo rekte iras la vojeton! Miraklo de mirakloj, ĝi iras sen deflankiĝo la vojeton kaj murmuras!

Sed la lupo, plaŭdante, pli kaj pli alproksimiĝas.

Ho! Ĝi kvazaŭ havas ion en la buŝo?

Rigardas kaj rigardas la viro, kaj vidas: la lupo havas kokinan ovon en la buŝo. Rigardas la viro ankoraŭ pli fikse: jes, la lupo efektive havas kokinan ovon en la buŝo!

Pensas la viro, kion do faru la lupo kun la kokina ovo: neniam dum sia vivo li aŭdis, ke la lupo manĝas ovojn.

Ŝtelrigardas kaj ŝtelrigardas la viro la ovon en la buŝego de la lupo, kaj subite eksentas kolektiĝi la salivon en la buŝo pro apetito -- li estas tre malsata, kaj eble la ovo estas kuirita kaj manĝebla.

Sed la lupo, ne malfermante la okulojn, pli kaj pli proksimiĝas laŭ la vojeto, inter la dentegoj ĝi portas la ovon, la tutan tempon murmurante.

Ĝi jam preskaŭ estas atinginta la viron, kiam ĉi tiu subite ekkrias: -- He!

La lupo pro timo ekbojas, faligas la ovon el la buŝo, malfermas la okulojn, ekvidas la viron kaj forkuras arbaron. Sed la ovo restas ruliĝanta sur la vojeto.

-- Ovo, -- pensis la viro -- ovo kiel ovo!

Sed mirinde granda estas ĉi tiu ovo, pli granda ol tiu de anaso aŭ de ansero.

La ovo eble estas kuirita -- pensas la viro denove, kaj ekprenas ĝin en la manon.

Sed la ovo estas varma, kvazaŭ ĵus prenita el la kaldrono. Palpas la viro ĝin de ĉiu flanko -- sed subite -- la ovo ekmurmuras!

Li rompis per tranĉilo ĝian ŝelon, la murmuro ĉesis. La ovo estis efektive kuirita, eĉ la ovoflavo estis malmola.

Manĝas la viro longan tempon avide la ovon, li manĝas, sed formanĝi ĝin ne povas. Li estas jam tute sata, sed duono de la ovo estas ankoraŭ ne formanĝita.

-- Restos eĉ por mateno -- pensas la viro, kaj metas la duonovon en sian sakon.

Post tio li, sur la altaĵeto, ekdormas profunde.

Matene vekiĝinte li vidas:

Nenie plu estas la duonovo, en la sako troviĝas la vosto kaj la malantaŭaj femuroj de lupido.

El la estona: HILDA DRESEN.

[Bildo: JACINTO BENAVENTE]

MONDLITERATURA OBSERVO

JACINTO BENAVENTE. Denove la ĉarma Hispanlando ricevis nordan kareson. La Nobel-premio venas jam la trian fojon en la landon de l' oranĝarbaroj. Ĝin jam gajnis Echegeray (matematikisto kaj dramverkisto), Ramón y Cajal (histologo), kaj nun la dramverkisto Jacinto Benavente.

Benavente aperas antaŭ la eksterlandanoj kiel nekonita, ĵus trovita homo. En lia patrolando jam delonge estas solena okazaĵo kaj brila sukceso ĉiu nova dramo de Benavente, sed en fremdajn lingvojn oni apenaŭ tradukis dekon el la riĉega verkaro de la rekonstruinto de l' hispana teatra arto kaj pro la neeviteblaj perdoj en traduko la profunda kaj delikata artisto... ne ĉiam plaĉis tiel kiel li meritas. Germana traduko, kiun mi legis tute ne plenumis miajn esperojn.

(Estas interese ke al la Esperanta publiko Benavente estis jam antaŭlonge prezentita. En „La Revuo“ aperis de li, en la traduko de Vicente Inglada „La Angora Katino“, „La Gefavoratoj“, „Kruela Adiaŭo“. La „Hispanaj Dramaj“ en la Internacia Biblioteko de Borel konsistas nur el verkoj de Benavente.)

Benavente estas vere delikata artisto, kiu trovas altajn ideojn kaj subtilajn sentojn kaj vestas ilin per susuranta silko de sia poezia prozo. Ni ne scias kion pli multe admiri, ĉu la belecon de lia lingvo, ĉu la trafan, ĉiam altrangan (kvankam kelkfoje iom sofisman) spiritesprimon, ĉu lian majstrecon en karakterizo kiu per kelkaj vortoj kaj trajtaj povas al ni plene prezenti homojn pli perfekte ol per longedaŭra priskribado. Majstra konanto de la eleganta mondo kun ĝiaj artifikaj intrigoj, spritaj malicaĵoj, flataj hipokritoj, li vivigas antaŭ ni ĉi tiun mondon tiel brilegan ekstere. Kaj la virinan animon, jen flirteman, kaprican, bagateleman, jen varman, sindonan, sinoferan li konas mirinde. Tion li pruvas jam en unu el siaj unuaj verkoj, en la „Virinaj Leteroj“, kiu estas ĉarme kaj facile verkita, sed profunda virinpsikologio.

Inter la kadroj de mallonga artikolo apenaŭ oni povas konigi lian abundan verkaron, nur skize ni volas paroli pri kelkaj karakterizaj trajtoj de lia verkadmaniero.

Ĝi montras bone videblan evoluon de la facile amuza Muzo al la profundpensa, altnivela, kvazaŭ filozofia arto. La unuaj komedioj: Konataj Personoj, Edzo de Sinjorino Tellez ktp. estas graciaj satiraj komedioj kun temo pri amo en diversflanka variado. Ilia sprita kaj kolora lingvaĵo, interesaj, amuzaj konfliktoj tuj altiris la atenton de la publiko, baldaŭ li fariĝis famekonata. Sed la sukceso ne delogis lin, lia genio savis lin de tio, ke li fariĝu simpla amuzisto de la publiko. Lia poezio ĉiam pliprofundiĝas en la misterojn de la homa animo, en la sekretojn de la socia vivo. La „Manĝaĵo de Sovaĝbestoj“, „La Fajra Drako“, „Sabata Vespero“, „Triumfanta Amo“ surprizas, frapas kaj konsternas per sia realeco, per la kuraĝa eldiro de kruelaj veroj. Lian poetan koron montras la „Princino sen Koro“, lian romantikan fantazion la „Kuzo Roman“ kaj „La Bruta Forto“. Lia kono pri virinanimo en majstraj koloroj pompe ekbrilas en „La Angora Katino“. Kiel grandan stiliston montras lin precipe la „Kreitaj Interesoj“. Rava antaŭparolo anoncas la farson: la ludon de pupoj. Kaj sur la kruda tolaĵo li brodas per oraj kaj silkaj fadenoj, la pupoj parolas sorĉebrilan, dolĉan lingvon, eldiras elegantajn, akrajn sentencojn kaj sub la krakantaj lignomembroj pulsas vivanta sango, homaj sortoj, deziroj, voloj luktas kaj penas, homaj eraroj pentas, homaj intrigoj artifikas. Kaj super ĉio regas la potenco de la Amo. Tiel vera bildo aperas al ni en ĉi tiu pupludo pri la nuntempa homa socio ke oni suspektis certajn kaŝ-atakitajn personojn sub ĉi tiuj pupigitaj tipoj. Ĉi tiu verko faros sian gloran vojon tra la mondliteratura historio. Leandro restos ĉiam la sinjoro de altaj revoj kaj lia fidela Crispin, en la servo de sia sinjoro, venkos ĉian malfacilaĵon per sia profunda homkono.

Ni ne forgesu pri la altmorala „Lernejo de Princinoj“ kaj pri la „Princo, kiu ĉion lernis en la libroj“, pri ĉi tiu nobla fantazia verko.

Nun Benavente forestas el sia hejmo. En Ameriko li ricevis la kison de diino Rekompenco. Kion li alportos el la nova mondo?

Kiam Goethe revenis Germanujon, li verkis sian Ifigenio en Taŭrido, ĉi tiun korpigitan revon de nordulo pri la lando de la Antikvo, pri la sopirata Sudo.

Per kio vibrigos nian koron Benavente reveninte el la lando de l' „senlimaj eblaĵoj“?

F. DIEZ

BIBLIOGRAFIO

STRANGA HEREDAĴO. Romano originale de H. A. Luyken. 320 pĝ. broŝur. Eldonejo Ferd. Hirt & Sohn. Esperanto-fako. Leipzig.

La tria originala romano de la aŭtoro. Vera Luyken-a romano, plena de tendencoj, en kiuj la okazintaĵoj preskaŭ perdas sin. Troimagitaj heroo kaj heroino, kies ideala mondpercepto tre malfacile povas sin lokigi en la tera mondo. La aŭtoro, kaj tion sentas la leganto, vere luktas kontraŭ la realeco, kiu prezentus sin ĉiam tute male ol estus deca al pensmaniero de la verkisto, sed tamen lia rutina lerteco venkas la barojn kaj li sukcese finkonstruas sian verkon. Malfacila kaj ne danka tasko estas montri al la egoista mondo, ke la mondo de altruismo estas pli bela, pli homa ol la senĉesa pelado kaj blinda kuro al efemeraj plezuroj. Kvankam ne perfekte, sed sufiĉe klare prezentas la verko la erarojn de la nuntempo kaj montras ĝustan vojon al pli bela estonteco.

Specialan atenton meritas en la romano la epizoda figuro de religia sektestro, en kiu la aŭtoro donas veran homon kun virtoj kaj eraroj kaj ĝuste pro tio la sceno en la mistera domo estas majstre verkita. La vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon kaj en la tragedia parto, kiam la juna heroino konsciiĝas pri sia morala malaltiĝo.

La verko estas tre valora el vidpunkto de nia originala literaturo, ĉar ĝiaj enhavo, konversacioj klare montras la erarojn de la Esperantista popolo, kiu ankoraŭ ĉiam nur revadas anstataŭ la energia agado.

Ni varme rekomendas al ĉiu la romanon ĉar ĝia stilo estas bona kaj flua, ĝia enhavo multloke tre valora kaj la eksteraĵo tre plaĉa.

Ni mencias, ke nia ŝatata verkisto baldaŭ surprizos nin per la kvara originala romano, kiun ni atendas kun sincera interesiĝo. Ĝia titolo estas: „En tempo de la Gol“.

(by)

VORTARO DE LA OFICIALAJ RADIKOJ DE ESPERANTO, -- de Th. Cart. -- 32 paĝoj. Esperantista Centra Librejo, Paris (IX.), 51, rue de Clichy. Prezo: 1 franko (franca).

Tiu ŝajne sensignifa, modesta broŝuro, verkita de la talenta prezidanto de la esperantista Akademio kaj Lingva Komitato, enhavas, post klariga noto, oficialajn, dokumentojn, t.e.: eltiraĵon el la „Deklaracio pri Esperantismo“, -- konsilojn pri enkonduko de novaj vortoj en la komunan lingvon. -- la plenan gramatikon de Esperanto, -- poste la tutan _Oficialan Radikaron_ de Esperanto (sen nacilingvaj tradukoj), -- fine la ĉefajn landnomojn kaj aliajn geografiajn nomojn. Sur la kovrilo, krom anoncoj, ĝi publikigas la adresojn de la akademianoj.

Tre utila estas tiu verko, precipe nun, kiam multaj esperantistoj estas tentataj fari novajn vortojn kaj sufiksojn, enkondukante tiamaniere senutilajn kaj embarasajn neologismojn kaj naciismojn en Esperanton. Ne nur ĉiu verkisto, gazetisto kaj presisto, sed ĉiu serioza esperantisto devus posedi jenan verkon, kiu estas efike konsultebla en okazo de hezito, por konservi la lingvan unuecon de Esperanto.

La samideanoj povas nur gratuli kaj danki la fervoran S-ron Cart, kiu nelacigeble laboris por doni en la manojn de la esperantistoj tiun bonegan ilon, rezultaton de laboro de nia Akademio.

(p d l.)

FIDELECO KAJ ESPER'. -- HIMNO PRI UNIVERSALA PACO. Poemoj de S. _Frantz_, muziko de F. de Menil kaj Vincent F. Bort.

Ĉarmaj melodioj. Vere rekomendindaj por kantado dum Esperantaj festoj.

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO, de Ŝapiro (Joŝo).

Trafaj satiroj pri interna vivo de la Esperantistaj societoj. Vergas kaj samtempe instruas nin pri la evitindaĵoj.

AKORDOJ ESPERANTAJ, de M. L. Kaplan.

Poemoj, kiuj montras evoluantan talenton. Ne nur lirika, sed ankaŭ epika poezio trovas kelkfoje valorajn interpretaĵojn en tiu ĉi verketo.

VOGTLANDO. Gvidlibro okaze de la Dekvina 1923 en Nürnberg.

Bele ilustrite aperas antaŭ la okuloj la belegaj pejzaĝoj de la vidindaĵriĉa Vogtlando.

DISPUTO

PRI LA DISPUTO. -- Kiam ni ekirigis ĉi tiun rubrikon en nia revuo, ni sentis nin iom kulpaj, kiel Pandora post la malfermo de sia tenujo. Ni sciis, ke en Esperantujo, sub la serena marsupraĵo de la konkordo embuskas profundaj ondomovoj, tute ne pacemaj, kaj ni pensis, ke ili nun ĉiuj tumultos al tiu ĉi rubriko kaj minacos nin per superakvego de viglaj spiritaj parolskermoj, parolluktoj, parolbataloj.

Kaj ni eĉ estis tiel malicaj, ke ni deziris tion. Ni deziris havi en ĉi tiu rubriko ne sekajn diskutojn laŭ akademia maniero, sed ŝaŭmante bonhumorajn, viglajn, batalemajn ataketojn kontraŭ _ideoj_ (neniam kontraŭ personoj), ataketojn, kiuj petole mallaŭdas, kun malica rideto grumblas kaj kiuj por argumento prefere uzas la vekon de rido. Disputi ni volas, karaj samideanoj, kelkfoje eble eĉ friponete, kvazaŭ ŝuistbubeto eliganta sian langon, kaj solan timon ni havas, ni ne volas esti enuaj.

La rubriko atendas sian majstron. Ĝis nun vane. Nun ĝi silentas, ne volas embarasi la feston de Kristnasko. Sed poste, hu -- mi frostotremas pri la terura lukto kiu komenciĝos ĉi tie. Venu, disputemuloj! Disputu, grumblu, mallaŭdu. Redisputu, regrumblu, remallaŭdu! Kontraŭredisputu... ktp. Sed estu viglaj, spritaj, amindaj ankaŭ en la malico, ataku, sed amuzu. Kaj kiu koleros, tiu jam apriorie ne estos prava.

DISPUTESTRO.

SENTITOLE...

Aglo flugas alte en l' aero, Struto marŝas pene sur la tero. La flugilojn struto vane movas, Ĝi atingi aglon, ho, ne povas...

(by)

RICEVITAJ GAZETOJ.

L'Esperanto, Belga Esperantisto, The British Esperantist, La Policisto, Esperanto Praktiko, Hungara Esperantisto, Franca Esperantisto, Interligilo de la P. T. T.

*

Ni ĉi tie atentigas la legantojn pri la aldonita folieto pri la Kataluna Internaciaj Floraj Ludoj kaj pri la konkurso de la Literatura Mondo, kies kondiĉoj estas troveblaj en nia dua numero.

La grafikajn ornamaĵojn de nia revuo desegnis MIĤAELO KUN la talenta grafikartisto.

ANONCOJ:

GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!

MALGRANDAJ:

PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!

PAGO NEPRE ANTAŬE!

Nia sola semajna gazeto estas la

ESPERANTO TRIUMFONTA

Internacia! Semajna! Neŭtrala!

Nepre abonu ĝin!

Abonejoj en ĉiuj landoj

Administracio: Horrem bei Köln, Germ.

La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa

MAGYAR GRAFIKA

(HUNGARA GRAFIKO)

BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8

Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l' arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.--

MODERNAJ ROBINZONOJ!

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

INTERNACIA FOIRO EN PRAHA

(Ĉeĥoslovakio)

Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA

Esperanto korespondata!

PAN YAN

EN LA TUTA MONDO LA PLEJ BONAJ

VINAGRA KONSERVAĴO KAJ SAŬCO

Pro sia unika, tre agrabla gusto ili kam atingis lokon ĉe la publiko pli altan ol ĉiu alia.

La diferenco kuŝas ĝuste en tio, ke ili atingis la plej altan gradon de bonegeco.

Vendataj ĉie en boteloj de du grandoj je modera prezo

Solaj posedantoj:

MACONOCHIE BROSS., LTD LONDON, E. 14

Könyves Kálmán

r.-t.

Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!

Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn

Petu ilustritan prezaron!

Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39

ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“

500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY

Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK

Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj

Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj

ORIENTO!

Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn, kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto, laŭditaj de ĉiuj:

LA BULGARA LANDO KAJ POPOLO LA NAJBAROJ DE RUSLANDO

Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ la monvaluto de l' mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:

IVAN H. KRESTANOFF

Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.

Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio

U. E. A.

Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de

UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO: 12 BOULEVAND DU TÉÂTRE, GENÈVE, SVISLANDO!

ATENTU!

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO DE JOŜO kaj AKORDOJ ESPERANTAJ DE M. L. KAPLAN estas riceveblaj ambaŭ kune por 6 nove stampitaj respondkuponoj ĉe

J. ŜAPIRO

LIPOVA 33, BIALYSTOK (POLUJO)

Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.

POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO

aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:

KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ

Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYI Budapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.

Bulgara ROZOLEO

La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita, pogrande kaj pomalgrande

Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.

IVAN KRESTANOFF, Eksportoficejo Wintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.

FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON

LA POLICISTO KUN LA KONSTANTA ALDONO LA POŜTISTO

REDAKCIO: BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.

ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJN FARAS DISKAY

BUDAPEST VII., RÁKÓCZY-UT 72

KIU NE POVAS ABONI „LITERATURA MONDO“-N EĈ POR DUONJARO MENDU ĜIN PONUMERE!

PROFITU PER „LITERATURA MONDO“;

Kolektu abonantojn ankaŭ alilandajn. Post du abonantoj vi ricevas L.M. dum duonjaro senpage, post kvar por tuta jaro. Vendu po numeroj. -- Reprezentantoj rajtas depreni 20% de la abonprezo.

HUNGARA NUTRAĴLIVERANTA KAJ KOMERCA A. S.

IMPORTO EKSPORTO

ADMINISTREJO: BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.