Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro

Part 4

Chapter 4 3,959 words Public domain Markdown

Ho, patrino! -- komencis Kain. -- Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

-- La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

-- Kion ĝi fabelis? -- demandis Adamo.

-- Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.

-- Kaj vi?!

-- Abel kaj mi: ni estas unu.

-- Kie estas Heloa? -- urĝis Evo.

-- Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... „Nur sonĝo estis, nur sonĝo!“ ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

*

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.

[Bildo: IMRE PÉRELY: GOLGOTO.]

-- Patrino!

-- Heloa!

-- Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

-- Pli ol 900 jara?

-- Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. „Ĉu drako?... Sonĝo, verŝajne estas nur sonĝo“ -- li murmuris.

-- Ĉu li venas al ni?

-- Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

-- Strange!... Mi ne scias, Heloa!

*

-- Patro! Rigardu! -- ekkriis Abel -- Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

-- Mi ne scias, Abel!

-- Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

-- Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

*

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

-- Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

-- Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.

-- Kiu vi estas, konanta mian nomon?

-- Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.

-- La Mesio? Filo de Dio?

-- Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.

-- Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?

-- Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.

-- Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

-- Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

-- Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?

-- Same kiel la viaj.

-- La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin -- diris la Mesio. -- Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.

Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

-- Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

-- Ne!

-- La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

-- Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

-- Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!

-- Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! -- petegis ruĝbarba viro.

-- Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

-- Jen la patro kaj la patrino.

*

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

-- Evo! Denove ni sonĝas.

-- Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

*

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

-- Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro, amare meditanta eĉ nun?

-- Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

-- Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

-- Patrino, pardonu vian filon!

-- Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

-- Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

*

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

-- Evo! Kial estis la batalo?

-- Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

*

Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

-- Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.

-- Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

-- Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

-- Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo -- mi ne scias.

-- Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

-- Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.

-- Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

*

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

-- Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

-- Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.

*

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?

-- La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?

-- Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

-- Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

-- Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.

-- Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

-- Ho, Sokrato, amata edzo mia! -- ŝovis sin virino inter la parolantojn.

-- Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.

-- Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...

-- Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

-- Pardonu min!

-- En mia koro ne estas kolero.

*

-- Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.

*

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.

*

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

-- Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.

*

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero.

Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

-- Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

-- Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

-- Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?

-- Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoron al la vivo.

-- Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

-- En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la „perfekta amo“, kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo -- la dio.

[Bildo: ATTILA SASSY: ADAMO.]

-- Kaj kiu estis mi?

-- Vi?! Sole ilo!

-- Ne! Dio!

-- Mi diras, ke nur ilo.

-- Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

-- Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

-- Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis. Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

-- Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

-- Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.

-- Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

-- Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

* * *

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto -- al la Marso.

JULIO BAGHY

EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)

Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se... k. t. p. -- Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se... k. t. p.

Dirite, farite.

Kaj tiam nia interkorespondado temadis ĉirkaŭ tiu ideo. Kaj ĝia rezultato estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon, akcian societon, kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj aĉetis akciojn, tiamaniere, ke baldaŭ kunestis la necesa sumo por fondo de la „Presa Esperantista Societo“.

Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis mian presejon, konservante el ĝi nur tiujn ilojn, kiujn mi juĝis utilaj en Parizo, -- kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis Hungarujon, por fariĝi loĝantoj de Francujo.

Ĉu mi tedu la legantojn per la detala priskribo de mia vojaĝo Parizon? Ne; tion mi ne volas fari. Sufiĉu diri nur, ke dumvoje mi vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en München; tio estis la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto nekonanta la hungaran lingvon.

Tamen, pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro eniĝis en Francujon, en la unuan francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca lingvo. Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la ĵus nomitan francan limurbon, kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon ĝis la reforiro. Tiun tempon mi intencis profiti por tagmanĝo; mi mendis do nutraĵojn en la stacidoma restoracio -- en lingvo germana (tiam mi ne ankoraŭ parolis france). Sed, ho ve! _neniu komprenis min!_ oni ne alportis manĝaĵojn... Kun patra doloro mi rigardis miajn malgrandajn infanojn, kiuj jam komencis plendi pri malsato. Mi denove mendis ion por manĝi -- denove germane -- parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo ne vidis konvenajn nutraĵojn, -- vane! oni ne komprenis, ne komprenis. Tiam, kun edza doloro, maldolĉe mi turnis min al mia edzino, nerve plendante, en lingvo _hungara_:

-- Belaĉa afero, ĝis Parizo ni ne manĝos, je diablo!

Kaj jen, nun sinjorino, el la servopersonaro de la restoracio, ĝentile demandis min _germane_:

-- Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?

-- La hungaran; ni estas Hungaroj, kaj ni vojaĝas Parizon.

-- Do vi ne estas Germanoj?

-- Ne, sinjorino, kaj...

-- Ho, tiuj ĉarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj malsataj; oni tuj servos al vi, gesinjoroj.

Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, ĉiuj, ĉiuj komprenis germane... ĉar ili jam sciis, ke ni ja _ne_ estas Germanoj...

En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgaŭan tagon en nian definitivan loĝejon.

Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier prezentis min al S-ro Th. _Cart_. Ne estas necese, -- ĉu ne vere, kara leganto? -- ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro Cart; vi ja konas lin, ĉiu konas lin. Lia nomo estos markita per oraj literoj sur ĉiu paĝo de la historio de Esperanto, kaj mi tute ne troas dirante, ke sen li eĉ ne estas certe, ĉu Esperanto vivus hodiaŭ. Por plilarĝigi vian konon pri li, mi aldonos nur, ke mi ne nur respektas, ne nur admiras tiun modelecan viron, sed mi vere amas lin, kaj mi estas fiera, sciante, ke tiu amo estas adresita al plenmerita homo.

Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori. Ni priparolis detale la fondotan presejon, faris planon, luis ejon (33, rue Lacépède) kaj mendis ĉion necesan. Mi parolis ĉiam esperante (devige!), ĉie, en literfandejo, en maŝinfabriko, en inkaĵfarejo, en papermagazeno, ĉe konstruistoj, ĉe masonistoj, ĉe lignaĵistoj, ĉe vitristoj, ĉe ĉifonistoj, ktp. ktp., propagandante tiamaniere nian lingvon ĉie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj la oktobra numero 1904 estis jam presita en ĝi. (La antaŭan numeron, por ne tro malfruigi ĝin, pro la manko de presejo, oni presis en Céret, sub la gvidado de nia fervora, bedaŭrinde jam mortinta samideano Paul Berthelot.)

Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis el unu granda presmaŝino, unu malgranda platpresila maŝino, unu „Linotype“ kompostmaŝino, unu motoro kun la bezonaj transmisioj, kaj en la papermagazeno unu granda papertranĉmaŝino. Ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj unu -- la kompostejo -- sur la strata fronto; en tiu ĉi ni akceptis la klientojn kaj la samideanojn, el kiuj kelkaj entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaŭ ĝi estus la „oka mirindaĵo de la mondo“.

Post la oficiala deklaracio pri la fondo de la „Presa Esperantista Societo“, farita per fondodokumento antaŭ notario, la Societo faris sian unuan ĝeneralan kunvenon, en kiu oni elektis la estraron: prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier; sekretario: S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni elektis ankoraŭ unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la finiĝo de la deĵorado de S-ro Mann, F-ino Cécile Royer fariĝis sekretariino.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

ĈU ESTAS LAND'?...

Dediĉata al S-ino A. Sergeant.

D-RO LEONO ZAMENHOF

Ĉu estas land', Kie eternas suno, Kie ĉiel' Ne ploras en aŭtuno? Kie la ter' En ama sentebrio Per flora brust' Ridas al sunradio?

Ĉu estas land', Kie la ĝoj' ne ĉesas, Senzorga kant' Dorlotas kaj karesas, Kie kontent' Kaj forta vivadoro, Ne senesper' En ĉies regas koro?

Ĉu estas land', Kie de vivmateno Ne nutrus nin De la mensog' veneno? Kie preĝej' Glorante amon Dian, Imitus mem Ekzemplon grandan Lian?

Ĉu estas land', Kie la amo tronas, Kie la kor' Perfidi vin ne konas? Kaj kie larm' Ne estas larm' de ploro Sed de feliĉ' De amoplena koro?

Ĉu estas land', Kie animo laca Trovus en ĝi Ripozon vere pacan? Kaj kie bru' Kaj krioj de batalo Ne igus nin Memori pri realo?

Ĉu estas land', La lando ideala, Kie la hom' Estas al hom' egala? Kie fratec' Ne estas vort' de vano, Sed ideal' Plej sankta de regnano?

Ne serĉu ĝin Ĉi landon sur la tero: Ĝi trovas sin En kred' nur kaj espero. En tiu land' -- En land' de propra sento Troviĝas nur Korpaco kaj kontento!

LA KANTISTO DE L' MIZERO

JACINTO BENAVENTE

Lia aspekto: fripona, senhonta, strata kantisto. Li estis la sorĉa poeto de l' popolamaso, de tiu mizera amaso, kiu suferas ĉiajn dolorojn, sen propra sento pri la sufero.

De la tagiĝo li vagadis en la urbo, trairis la ĉefajn stratojn, kie nobeloj, potenculoj kaj komercistoj marŝadis en ofenda bruo, kaj li eĉ unu fojon ne haltis tie por kanti; sed dum lia malrapida irado li melankolie meditis pri la streĉita, vigla urbovivo, kaj lia animo ensuĉis indignon kaj malĝojon.

En flankaj stratoj, en mallumaj amasloĝejoj, haladzaj spiradejoj por la mizeraj loĝantoj, kantis la poeto ĉirkaŭata de homoj malriĉaj, sensciaj, ĉifonaj, malsataj; kelkfoje li kantis kun la sankta malamo de l' poeto, alifoje kun malgajo, senkonsolo: homa Kristo al kiu mankis dieco de Savanto; ofte liaj strofoj estis senenhavaj, sed brilaj pro harmonio: amaj litanioj, kiuj penetris en la animon kun aromoj de ĉiuj amoj, kaj subita interna tagiĝo heligis la mienojn kiuj antaŭe esprimis malgajan nescion, kaj ĉiuj proksimiĝis ĉirkaŭ lin por aŭskulti kaj posedi liajn vortojn; sanktoleitaj per dia poezio, al ili restis sur la fruntoj por ĉiam gravuritaj ĉielaj vortoj... justeco, pieco, espero!

Neniam kantis aliajn amojn la poeto: Kantisto de l' Mizero, kiel ĉiuj lin nomis. Mizero estis lia amatino, kaj li neniam havis pli fidelan amon.

Sed la filino de l' Reĝo estis tre inklina al poezio; cent kortegaj poetoj flatis ĉiam ŝian vantemon de belulino kaj princino, ŝi tamen deziris aŭskulti la popolan poeton de libera spirito, kiu atakis la kortegajn morojn per sia satiro, kiu minacis la potenculojn per detruo kaj morto, kiu ne submetiĝis al beleco, nek al forto, nek al riĉeco; ŝi deziris aŭskulti la Kantiston de l' Mizero.

Kaj ŝi fine aŭdis lin kaj ploris lin aŭdante, kaj ŝi aspektis tre bela dum ŝi malĝoje ploris pri doloroj neniam de ŝi sentitaj, ĝis la poeto Kantisto de l' Mizero, unuafoje, ekkantis pri beleco de virino. La princino certigis, ke neniu alia poeto kortuŝis ŝin tiel dolĉe; kaj la poeto certigis, ke neniu alia komprenis lin tiel, kiel la princino.

-- Ne bone mi faris, ke mi aŭskultis tiom da kortegaj poetoj! Kion ili povis diri al mi krom flataj mensogoj? De nun vi estos mia preferata poeto.

-- Ne bone mi faris, ke mi kantis miajn kantojn antaŭ mizeruloj. Ĉu ne pli bone decas kortuŝi pie la potenculojn ol veki per minacoj la humilulojn? De nun mi kantos nur por vi.

Kaj tiel la poeto restis por servi al la filino de l' Rego. Kun koloraj brodaĵoj ĉe brusto, sur koro, oni vidis lin rajdanta je la servo de l' rega ĉaro; la mizeruloj perdis por ĉiam sian poeton, kaj de tiam se nova trubaduro diris al ili: „Aŭskultu min, mi estas nova Kantisto de l' Mizero“, ili preteriris malkonfide, malgaje, senkrede kaj diris:

-- Certe! Kantisto de l' Mizero, ĝis kiam princinoj ekdeziros aŭskulti vin.

El la hispana: FELIKSO DIEZ

NOVA SENTO

(HIMNO DE E. R. A.)

Poemo de Julio Baghy -- Muziko de Teodoro Pallós

Nova sento, salutas kore vin ni kune Regu en nia frata rond'. Nova sento, radioj viaj brilu sune Portu komprenon por la mond'.

Hardite ni kun ĝojo Rapidu sen ŝancel'. Ĉar gvidas ĝi sur vojo Tra l' nigra nokt' al cel'.

Profetas klare por ni Mistera kora son': Por teran pacon formi Vi homo restu hom'.

Nova sento, magia forto de l' konkordo Je vi sopiras la fratar'. Nova sento, kerubo de l' socia ordo Gardu la pacon de l' homar'.

Ĉar pacon kreus amo, Homecon gardas ĝi Ni ĵuras ke ĉi flamon Ne ĵetos for de ni.

Ni semos se modeste, Sed sen ripoz' sen lac', Ke fine venku feste: Tutmonda homa pac'.

LA OVO

ALBERT KIVIKAS

Trans la marĉon kondukis piedsigna vojeto, dronanta en marĉeto, leviĝanta sur altaĵeton, trairanta arbetaĵojn kaj ebenaĵon, serpentumanta kvazaŭ stria kolubro ĉirkaŭ dika arbo, finkondukanta tamen al sablejo, al mizera kabano.

Laŭ tiu piedsigna vojeto hejmenpaŝis laboristo, havante lacecon kvazaŭ ŝarĝon de sablo en karno kaj sango, kaj en la stomako kvazaŭ malsatajn hundojn kolere bojantajn. Pro malforteco liaj piedoj fleksiĝis kaj devigis lin sidiĝi sur altaĵeto por ripozo.

Sidas la viro, laciĝinta, luktanta kun la dormo; preskaŭ perforte la okuloj fermiĝas.

Dormas la viro kaj subite ekaŭdas, kiel iu plaŭdante venas laŭ la akvoplena vojeto kaj murmuras.

-- Verŝajne hundo, -- pensas la viro, kaj ne malfermas la okulojn -- ĝi vagadu!

Sed la murmurado kaj plaŭdado jam estas tute proksimaj.

Nun la viro volas malfermi la okulojn, sed la palpebroj estas strange pezaj; li provas per la dika fingro suprenŝiri ilin, per la manplato li viŝas la vizaĝon -- nenio helpas, li ne povas malfermi la okulojn.