Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro
Part 4
Nova recenzo! Mi pretigas la gorĝon. Ĝi skribas unu linion pri la volumo kaj tridek pri la teorio de la sole ĝusta ritmo. Ho, mia ritmo, mia sola fiero, ĉu vi ne estas bona, mi pensis, kia doloro! Mi provis gluti, ne sukcesis. Mi provis forgesi, ne sukcesis. Mi provis tralabori miajn versojn. Kaj nun, imagu mian malfeliĉon, miaj versoj komencis ne plaĉi al mi, ilia piedoj kontuziĝis, puŝis unu la alian, interpremiĝis, faletis, lamis. Mi febre laboris, mi transskribis ilin laŭ hispana ritmo, laŭ franca ritmo, laŭ la hinda, laŭ japana, laŭ la balkana, laŭ la senegala, laŭ la botokuda! Ho, mia Esperanta ritmo, kial mi forlasis vin, nun mi ne trovas la revojon al vi! Miaj versoj tute freneziĝis; ĉu nur la versoj? Mi sonĝas pri tripiedaj fraŭlinoj, pri kavaliroj, kiuj havas du longajn kaj tri mallongajn piedojn -- kaj ili saltas-dancas sur mia brusto, jam tute ili frakasis la koron, kaj kion faru la poeto, se li devas sonĝi sen koro? Li mortu. Do, mi nun kuros al la kvara etaĝo, kiel mi kuru do? Unu ŝtupo: mallonga; du ŝtupoj: longa, mallonga... longa... longa... mallonga... ho! Sed fine longa falo: seninterrompa kaj senritma, dank' al Dio, senritma!
Adiaŭ, eldonu mian artikolon pri ritmo verkitan ankoraŭ kun sana menso.
Via malfeliĉa N. M.“
Por la fideleco. KOPAR.
RITMO. Ĝis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo en Esperantujo. Ne tial, ĉar oni ne faris versojn kun malbona ritmo, sed ĉar oni ne faris teorion pri ĝi. Kaj estas terure, mi devas nun ankaŭ fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke „praktiku la kison kaj ne klarigu ĝin“, kaj same mi volus krii: „sentu la ritmon kaj ne faru pri ĝi teorion“.
Unu el la plej ĉefaj karakterizaĵoj de nia lingvo estas la forta akcento. Estas do evidente, ke ĝi ne povas esti ignorata en la poezio, eĉ la ritmo devas esti bazita sur ĝi, do nek sur la mezuro, kiel en la lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca lingvo. Estas tute erare, se oni volas aŭdi el Esperantaj versoj francan aŭ anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.
Ĉiu verso konsistas el piedoj. Ĉiu piedo devas havi _unu_ akcentitan silabon, sur kiu ĝi apogas sin (I). Sed nur unu! Du forte akcentitaj vokaloj ne povas stari unu apud la alia, ĉar tio malagrable tuŝas la orelon (II). Ekz.:
„En okul' larm' sidis...“
Oni sentas kvazaŭ estus karambolo de vortoj.
Ĉiu piedo aŭ leviĝas:
„Homar', homar', mi vokas vin kun kri'...“
aŭ malleviĝas:
„Venu dolĉaj rememoroj!“
Same la trisilabaj piedoj:
„Knabinet', ĉu vi amas fidele?“ „Ŝiru de vang' la vualon.“
El piedoj kombiniĝas la verso. Ĉefa principo: leviĝantaj kaj malleviĝantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), ĉar tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontiĝas, kaj oni ree havas la senton de karambolo. Ekz.:
Mi | sidas | apud | forn' kun | pens' a|mara | Pri | krue|la mort' | via | knabin' | kara. |
Legante oni sentas preskaŭ marmalsanon.
La versoj povas havi antaŭan kaj malantaŭan duontakton.
Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed ĉiu poeto povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso „piedon tiros kiel lama hund'“.
Konsilinde estas, ke en la sama verso ĉiuj linioj havu la saman movmanieron (leviĝan aŭ malleviĝan).
Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:
Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aŭ neakcentaj.
Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de la antaŭaj silaboj.
La pronomoj posedaj, la vortoj de la „Tabelo“ (escepte la serion „neni-“), la vortoj „ili“ kaj „unu“, prepozicioj kiuj ne havas duoblajn konsonantojn („apud“, „super“ antaŭ postsekvanta vokalo) povas perdi sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekz.:
Kaj kor' mia sangis... Sed hom' tiu ridis... Ĉe l' font' apud arbo...
„I“ antaŭ akcentita vokalo povas perdiĝi kiel silabo (Bennemann). Ekz.:
Kiel mielon la abelo... Mi kolektas la memorojn.
Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre ĝia principo estas la sama, kiel en la „Esperanta Versfarado“ de Parisot kaj Cart. Kaj laŭ la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj Esperantaj poetoj. Sed oni aŭdas nuntempe kontraŭvoĉojn kaj -- kio estas pli ĉagrena -- oni legas kontraŭversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en la koron, oni skribas kontraŭrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.
Fakte, mi estas jam pli trankvila.
NAMILLAB MAJOR
La kovrilo de nia dua numero estas desegnaĵo de Emeriko Pérely, pentro-artisto.
ANONCOJ:
GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!
MALGRANDAJ:
PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!
PAGO NEPRE ANTAŬE!
Nia sola semajna gazeto estas la
ESPERANTO TRIUMFONTA
Internacia! Semajna! Neŭtrala!
Nepre abonu ĝin!
Abonejoj en ĉiuj landoj
Administracio: Horrem bei Köln, Germ.
La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa
MAGYAR GRAFIKA
(HUNGARA GRAFIKO)
BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8
Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l' arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.--
MODERNAJ ROBINZONOJ!
? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?
INTERNACIA FOIRO EN PRAHA
(Ĉeĥoslovakio)
Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA
Esperanto korespondata!
Nenia resaniĝo -- nenia pago!
ASTMULOJ!
PLI OL 20000 suferintoj pro astmo kronika, bronka, nerva, estas tute aŭ parte resanigitaj pere de
VIVAMOL
(antaŭe Vixol.)
Tiu elpensaĵo de nia samideano E. Ĉefeĉ estas kuracilo plej taŭga por ĉiuj astmuloj.
Ĝi enhavas nenian drogon danĝeran.
Senpaga trisemajna provado!
ONI BEZONAS AGENTOJN.
Petu broŝuron de VIVAMOL, Ltd. III. Gt. PORTLAND St., LONDON W. I.
Könyves Kálmán
r.-t.
Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!
Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn
Petu ilustritan prezaron!
Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39
ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“
500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY
Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK
Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj
Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj
ORIENTO!
Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn, kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto, laŭditaj de ĉiuj:
LA BULGARA LANDO KAJ POPOLO LA NAJBAROJ DE RUSLANDO
Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ la monvaluto de l' mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:
IVAN H. KRESTANOFF
Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.
Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio
U. E. A.
Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de
UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO: 12 BOULEVAND DU TÉÂTRE, GENÈVE, SVISLANDO!
CELULOIDO KAJ OJOGALITO
ARTIKOLOJ DE OYONNAX, KOMBILOJ, HARBROĈOJ, BRAKRINGOJ, ORNAMPENDAĴOJ, FERMILOJ POR SAKETOJ KAJ ALIAJ
LÉON JANVIER OYONNAX (AIN, FRANCUJO)
Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.
POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO
aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:
KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ
Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYI Budapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.
Bulgara ROZOLEO
La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita, pogrande kaj pomalgrande
Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.
IVAN KRESTANOFF, Eksportoficejo Wintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.
FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON
LA POLICISTO KUN LA KONSTANTA ALDONO LA POŜTISTO
REDAKCIO: BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.
ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJN FARAS DISKAY
BUDAPEST VII., RÁKÓCZY-UT 72
SENZACIO DE NIA LITERATURO!
La poemaro de JULIO BAGHY aperos.
ABONPREZOJ:
Simpla bela eldono Sv. franko 1. Luksa eldono kun portreto kaj subskribo de la poeto Sv. franko 2.
Abonu kaj abonigu tuj!
Sendu la abonprezon laŭeble en naciaj bankbiletoj aŭ iel ajn al la LITERATURA MONDO, BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-ÚT 81
HUNGARA NUTRAĴLIVERANTA KAJ KOMERCA A. S.
IMPORTO EKSPORTO
ADMINISTREJO: BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.