Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

Part 3

Chapter 3 3,815 words Public domain Markdown

LA JUNULO: Sed mi ne vidos, kiel forŝtelos ilin de mi la tempo. Mi ne scios pri tio, mi ne ploros pri tio, plene de danko kaj amo al Dio, mi ekdormos en mia pompa florado.

LA MALJUNULO: Vi ja rifuĝus de la morgaŭo, kiu estas la celo de l' vivo. Depost mia infanaĝo mi atendas je la morgaŭo, mi iras, kun kadukiĝantaj tendenoj, antaŭ la morgaŭon. Se ĉi tiun morgaŭon mi atingos, volonte mortos ankaŭ mi, sed kun ŝvito sur mia frunto kaj kun maldolĉa ĉagreno en mia koro mi iras antaŭ ĝin, kaj se venena serpento siblus al mi, eĉ flugi mi povus per miaj maljunaj piedoj por savi min de ĝia mordo.

LA JUNULO: Mia morgaŭo estas malantaŭ mi. Mia amatino neniam estos plu tiel bela, kiel hieraŭ. Miaj brakoj neniam premos ŝin tiel forte al mia brusto, kiel hieraŭ. Post mia kiso ŝi neniam ruĝiĝos tiel ĉaste, kiel hieraŭ. Sed komprenu, maljunulo, mi ne _volas_ morti, mi nur _mortas_.

LA MALJUNULO: Mi ne _mortos_, mi nur _volas_. Kulpo estas foriri de la tero, antaŭ ol oni estis feliĉa, kaj kulpo estas forlasi la teron, kiam oni estas feliĉa.

LA JUNULO: Ne trompu vin mem, kompatinda maljunulo, vi iras al la vivo, kaj vi venas al la tombo. La feliĉon vane vi jam atendas, ĝi estas malantaŭ vi. Por feliĉo oni bezonas junecon; kiam vi estos juna?

LA MALJUNULO: Mi estis.

LA JUNULO: Eĉ se vi estis, tamen vi ne estis. La feliĉon vi renkontis jam antaŭ longe, sed tiam, atendante je la morgaŭo, vi forĵetis ĝin de vi. Kompatinda maljunulo, kiu atendas ion de la vivo, al tiu ĝi donas nenion. Adiaŭ.

LA MALJUNULO: Do, ĉu vi ne mortigos vin?

LA JUNULO: Ankaŭ tio estus estinta bona, ankaŭ ĉi tiel estas bone. Al nenio mi volas ligi min. Adiaŭ.

Post ĉi tio la junulo ĝoje ekkriis kaj malaperis en la densaĵo de l' arbaro. La maljunulo priaŭskultis ĝis la lasta kraketo de branĉo. Poste neesprimebla ĝojo ekbrilis en liaj maljunaj okuloj. Nome la junulo forgesis pri la ŝnuro, ĝi restis sur la branĉo.

LA MALJUNULO: Kia feliĉo!

Kaj li pendigis sin.

El la hungara: E. T. BARADLAY

LA JUNA PRINCO

RABINDRANATH TAGORE

Ho patrin', la juna princo iros preter dom' solene -- Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.

Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu, Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?

Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendos Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post moment' el mia vido li forpasos senrevene Nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.

Sed la juna princo iros preter nia dom' solene... Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...

Ho! patrin', la juna princo iris preter dom' kun brilo, Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol' malligis Rubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis, Restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rad' diskrevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu, Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.

K. DE KALOCSAY

EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)

Jes, mi fariĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de „Lingvo Internacia“. Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan: kompostisto, ĉar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedaŭrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur kia ĝi estus devinta.

Mi malĝojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la gazeton? Pri tio mi serĉis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapeŝton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraŭ) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaŭ mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kaŭzoj.

Tamen ion mi trovis en la hungara ĉefurbo; mi trovis tie fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis fariĝi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szekszárd. Tiamaniere ni donis fortan antaŭenpuŝon al la gazeto, sed nur en teknika rilato: ĝi aperadis regule.

[Bildo: MUNKÁCSY: MILTON DIKTAS LA „PERDITA PARADIZO“-N]

Unu belan tagon (mi vere povas diri „belan“) la poŝto alportis al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo; ĝi estis subskribita „Paul Fruictier“. Tiu nomo ne estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus fariĝi redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kaŭzis al mi tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi... ŝanceliĝis; mi ne sufiĉe konis ankoraŭ S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do... S-ro Fruictier fariĝis redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria Paŭlo!...

La redaktorŝanĝo tre utile efikis al la gazeto: ĝi fariĝis serioza, plaĉa, bone informita; ĝiaj abonantoj subite plimultiĝis, tiamaniere, ke ĝi certigis al mi eĉ iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn kaj la gazeto fariĝis universala informilo, la vera _centra organo de la esperantistoj_.

La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la redaktoro, ŝanĝis la formaton de la gazeto: ĝi fariĝis libroformata, kiun ĝi konservis por ĉiam.

„Lingvo Internacia“ havis tiam ne nur sufiĉe multajn abonantojn, sed ankaŭ tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj al la redakcio, kaj ili tiom amasiĝis, ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto eĉ la plej bonajn literaturaĵojn originalajn aŭ tradukitajn -- konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-paĝan folion titolitan „Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia“.

Tiu aldono enhavis nur literaturaĵojn kaj estis abonebla aparte de la gazeto.

Mi devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj abonantoj de „L. I.“ abonis ankaŭ la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni ĉesigis la elirigon de ĝi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis ĝin kun la literatura aldono.

En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaŭ aliajn esperantajn presaĵojn mi pretigis, laŭ mendo de diverslandaj samideanoj.

Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj hungaraj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen ŝatindan rezultaton por nia afero.

* * *

La homo neniam estas kontenta; li ĉiam deziras por si plibonigon, eĉ se lia sorto estas superfavora. Ankaŭ mi ne estis kontenta, kvankam la afero de „Lingvo Internacia“ pli bone aranĝiĝis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable, kiel komforte estus, se la redakcio kaj administracio troviĝus en la sama urbo! Se mi transmigrus Parizon... Ha! Utopio!... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus ĉe Mohamedon; sed Mohamed ja povas iri ĉe la monton. Kaj tiu ideo ne volis forlasi min; ĝi tiel fiksiĝis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min de ĝi.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFO

AUSTIN DOBSON

Lokigu ni en oriento rakonton nian. Ĉu pro tio, ke orienta estas ĝi? Ne, tute ne. Ni tion faras, ĉar timas ni tro proksimigi alegorion, aŭ laŭŝajne malpie tuŝi nian karan kaj konfideman patrolandon.

Harun Alraŝid, en la tempo, kiam li vagis sekreteme, serĉante bonon aŭ malbonon vespere sur Bagdadaj stratoj, ektrovis foje en la limo de la bazaro, loko kie laboras plej malriĉaj viroj, skulptiston.

Bela la skulptaĵo kaj delikata, kun misteraj desegnoj, lerte kunplektitaj kaj formoj kun signif' kaŝita, al ĉiu krom Dielektito, -- la sonĝoj kaj vizioj, kiuj klariĝas en profunda cerbo. Kaj ĉiutage li laboris de sunleviĝo ĝis vespero; sed tamen ne aĉetis iu, krom kiam strabokula Judo, aŭ ruza Greko el Levanto, ekhaltis -- malestime taksis -- poste laboron tutmonatan aĉetis laŭ la pez' kaj portis rapide al transmaraj landoj, en trezorejojn de riĉuloj.

Kaj jam de longe li ne vendis, sed en la bud' mizere kuŝis. Izolan tiel lin ektrovis Kalifo, kaj la teron frapis per la bastono, laŭtkriante: „Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn, aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“ „Manĝinte!“ diris li mizere, „kiel mi manĝus, ne vendinte?“ Mallaŭte diris la Kalifo: „Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas? Do prenu tiun ĉi moneron; sed ankaŭ prenu la konsilon, kiun, amiko, vi ne provis. Ĉi tiu via manfaraĵo tro delikata kaj detala por taŭgi al vendejo estas. Ĉi tiuj etaj desegnaĵoj ne povas ne maltrafi celon. Je granda skalo vi laboru, kaj tiajn temojn vi elektu pli terajn, kaj malpli aerajn. La fiŝkaptistoj kun la reto, la komercistoj en vendejo, la kurieroj sur la strato, najbaroj interbabilantaj, -- ĉi tiuj estas por homaro konataj, tial komprenataj. Plie (atentu la konsilon!) postulu vi trioblan prezon.“

Malĝoje la skulptist' kapskuis; li sciis ke l' Kalifo diris la veron. Jam de tiu tago li tiel faris la laboron, ke ĝin komprenu la mondanoj. Li skulptis ĝin pli kruda, klara; li skulptis ĝin trioble granda; li vendis laŭ triobla prezo, -- sed ve! l' Artisto jam perdita!

Tradukis LOUISE BRIGGS

[Bildo: Innocent: CANTILENA]

BARKAROLO

Poemo de J. Baghy -- Muziko de M. Sárosi

Dolĉe dormu, kara, En boato, vi amata, Sur la akvo mara Dolĉe dormu vi...

Brilas eta stelo Ĝi rigardas kaj nin gardas Supre sur ĉielo Dum vin vartas mi...

Dormu vi, dormu vi dolĉe, Lulas vin nokt-silent'. Revaĵojn flustras nun al vi Varme la mara vent'.

Dormu vi, dormu vi dolĉe Kaj se vekiĝos vi, Kun mil da kisoj salutos Sangruĝa buŝ' de mi.

[Bildo: Francisko Helbing: ORFEUSO]

MONDLITERATURA OBSERVO

NIAJ EMINENTULOJ

[Bildo: D-RO EDMOND PRIVAT]

Oskaro Spengler: LA SUBIRO DE L' OKCIDENTO (germane).

Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legintoj kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan ekvidon.

Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas. La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia figuro.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto. Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta numero.

T. M.

LA SUBMETlĜO DE LA MEGERO.

Estas ofte dirate, ke Shakespeare ne estas ŝatata de siaj samlandanoj, sed la homamaso, kiu ĉeestas la prezentadon de liaj dramoj ĉe la „Old Vic“ teatro, kontraŭas tiun ideon. Tie oni povas vidi la dramojn de la angla geniulo, ludatajn kiel eble plej laŭ la intenco de la aŭtoro. Nuntempe, atentema ĉeestantaro aplaŭdis la prezentadon de la „Submetiĝo de la Megero“. Kutime la plej elstarantaj trajtoj estas la bruego de Petrukio kaj la kriegoj de la freneziĝinta Katrino, sed en la nuna prezentado, la scenoj inter Petrukio kaj Katrino estas inspiritaj per nova kompreno de la intenco de Shakespeare. Tute tra la dramo estas evidente, ke Petrukio _alprenas_ la rolon de fanfaronema tirano, sed vere admiras la belan Katrinon, kiu rifuzas akcepti la malsuperan pozicion donitan al virinoj de ŝia monavida patro kaj la marĉandaj amindumantoj. Kvankam arde sopirante je amo, ŝi tamen maldignas ekzerci la kutimajn, malsincerajn artifikojn, per kiuj la fratino havigas sian volon.

La kulpoj de Katrino naskiĝis el ŝia forta karaktero, kaj Petrukio, mem honesta kaj sincera, vidas la samajn ecojn en la mallaŭdata megero. Samtempe li scias, ke Katrino bezonas lecionon; ŝi devas konstati la konfuzon kaj maltrankvilecon kaŭzatajn de persono kiu sin liveras al neregata humoro. La mirigita Katrino vidante, ke Petrukio pretekstas agi tiele el plena amo al ŝi, lernas ke amo per si mem ne certigas feliĉon, ke ambaŭ devas oferi sian volon kaj submeti siajn dezirojn reciproke. Tuj kiam Katrino elkomprenas tion, la venko estas al la edzo. Li forportas, ne kriegantan, baraktantan megeron, sed amantinon, kies forta volo estas venkata per la konvinko de ŝia rezonpovo, do ŝi ne submetiĝas pro la perforto de Petrukio, sed ĉar ŝi subite konstatas lian veran amon al ŝi. Estante virino de fortaj emocioj, ŝi amas tiel pasie, kiel ŝi antaŭe malamis. Neniel alie povas esti komprenata la kompleta cedo en la lasta akto.

La sukceso de la prezentadoj ĉe la „Old Vic“ teatro, ankaŭ estas ŝuldata al la roluloj, kiuj ludas la tiel nomitajn „malpli gravajn“ rolojn. Shakespeare ne priskribis elstarantan heroon aŭ heroinon, ĉirkaŭ kiu la tuta intereso de la dramo koncentriĝas. Kontraŭe, ĉiu rolulo havas gravan parton en la disvolviĝo de la temo, do la zorga kaj bona interpretado de ĉiu, eĉ la plej humila, estas necesa al la sukceso de la tuta dramo. Pro tio, la apero de famkonata aktoro aŭ aktorino kiel ĉefa ludanto ofte difektas la harmonian prezentadon de la dramo. Ĉe la „Old Vic“, ĉiu rolulo ludas zorge kaj inteligente por certigi la sukceson.

(„Old Vic“ estas karesema nomo por la „Victoria Hall“, teatro apud Waterloo Bridge, Londono.)

EMMA L. OSMOND

CLAUDE FARRÈRE estas vere denaska romanverkisto, kiel Balzac kaj A. Daudet, la sola ebleco kaj maniero, kiu konformas al la esprimiĝo de lia spirito, estas la romano. Sed tie li estas hejme, li havas tiun facilecon en la stilo kaj fantazion en la tem-plektado, kiuj distingas la grandajn fablistojn. Lia prezentmaniero, senpera, natura kaj intima, kvazaŭ flate allogas nian atenton. Ĉio plaĉas, kion li skribas.

Maroko estas nuntempe en modo. Tien kondukas nin la nova romano de Farrère: la Novaj Homoj: en la urbon Casablanka, kies elkresko estas ne malpli mirinda, ol tiu de la moderna Ameriko. Temas pri geedziĝo inter indiĝena regimentestro kaj juna, malriĉa, sed aristokrata francino. La viro estas interesa, agema kaj energia, sed kruda kaj vulgara. La virino estas gracia, ĝeniĝema, havas la delikatecon de la blua sango. Kiel la fremdeco de iliaj animoj kreas ĉiam pli kaj pli pezan atmosferon, en kiu devas droni la amo, tion rakontas ĝis la drama fino la romano kun majstra kaj kolora pripentro de la kolonia vivo.

(-tois)

Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita artifiko, -- la nuna dramo: la „Ĉiela kaj Tera Amo“ estas io por la koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla, sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l' milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.

El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon. _Lonti_ estas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l' konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas -- enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l' frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus -- kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.

(-las)

BIBLIOGRAFIO

POEZIO de Stanislav Schulhof.

Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon... kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron. Mi freŝe memoras pri la granda emocio, kiam mi unue legis ĉi tiujn poemojn, en kiuj post multaj bombastaj kaj perfortaj versoj, post multaj, sed malmulte dirantaj vortoj, eluzitaj frazoj kaj bildoj, prezentis sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn, kaj kies sentoj estas indaj por rakonti ilin.

Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo -- rompita de la morto.

En la unua volumo li ankoraŭ luktas kun la ritmo, kelkfoje eĉ kun la lingvo. Troviĝas kelkloke vortoj nekonvenaj, banalaj, aŭ nenecesaj. Sed jam montriĝas la bonaj kvalitoj: natura, agrabla kaj simpla stilo, kiu trudas por legi, kiu rakontas kaj ne deklamas -- jen homo, kies arto estas sincera, kiu parolas nur se li havas ion por diri. Kia stranga, kara voĉo! Kia simpla, kara voĉo!

„Per espero al despero“... peza ŝtono de pesimismo sur vundita koro. Idealoj -- revoj infanaj. Esperanto ligas nin, siajn adeptojn per amo, „ĉar ni ĝis nun -- tre malmultaj estas“. Ĉu la verda stelo ne estas meteoro, kiu post brila flugfalo dronos en la oceano? Kaj la kanto Desperanto estas skribita per plumo trempita en la venenon de malespero. „La senĉesa homa harmonio, Unu amo, unu familio -- Sukeraĵo por la infaneco.“ Ho Esperanto, eble venos la tempo „kiam ree homon batos homo, sed li batas lin en via nomo. Ankaŭ kun la stelo sur standardo.“

Sed „kia stranga, forta voko“ rompas la malesperajn akordojn en la samtitolita kanto! Printempo! -- Disfalas la putraj muroj, ridas tago, brilas suno sur lazuro.

Blovas juna freŝa vento! En la mondon venis nova sento!

Facilanima ĝojo vibras en ĉiu linio. La malsana homo plenspiras sian pulmon per viviga freŝa aero, la malesperulo plensorbas sin per viviga freŝa espero. Kion vi parolas pri zorgoj, ĉagrenoj, malfeliĉo, griza vivo, enuo --

Por mi sola argumento: Blovas freŝa juna vento!

Kiu atentus pri la makuletoj, kiujn la verso havas en la dua kaj kvara strofoj? Oni spiras pli profunde kaj sinforgese lasas sin porti per la pulsanta ritmo.

Sed en la dua volumo: -- „Kion la vivo alportis“, -- denove la malnova pesimismo. „Foje en konfuza horo“ li malespere serĉas la akvon de l' forgeso. Amo plej terura lian koron premas, amo al fantomo nereala: al la homaro. Malbenita am' al vorto sen enhavo, ve al la homo kiu portas ĝin en la koro!

Kortuŝaj estas liaj antaŭsentoj pri morto. Tiuj veas en lia Printempa Kanto, kiam: „vivi, vivi, krias ĉiu vermo. Ankaŭ la subtera muta vermo.“ Tiuj plenŝutas per melankolio la ĉarman Lastan Rozon kaj tiuj profetas en la rezignoplena Finalo! „Devas soni kanto najtingala, Gaja kant' de pli feliĉa bardo. -- „Fino, fino... La kurteno falas...“

Sed antaŭ la falo de la kurteno li donacis al ni ankoraŭ unu volumon, la Aŭtunajn Florojn, en ĝi la bonegan Recepton por fari bonajn versaĵojn, kaj du verajn perlojn de nia literaturo, la Sovaĝan Kanton kaj la Kanton de l' Sklavo. Mi ne povas reteni min, mi citas laŭvorte la lastan:

Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia estas alligita al vi per kateno, ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri, ke mi certe ne sukcesos jam akiri liberecon, mia nova suvereno!

Multefoje mi forĵetis mian plumon, eĉ emblemon vian: stelon kvinradian, en la kor' la fajron mi estingi penis, sed vi senkompate ĉiam min ekprenis, kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.

Al vi apartenas do nun vivo mia, ĉio, kion jaroj lasis en la koro vin mi sekvas nune, kiel somnambulo, tute kontraŭvole, tute sen postulo, kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.

Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton? Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavo sen kanonoj, nur kun via verda stelo, kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj vi alportis al ni en la mondon moron: ili piedbatis homajn liberecojn, de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn, sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

Kia evoluo en ĉi tiu volumo! La poeto jam majstras la instrumenton kaj komencas sian virtuozan ludon. Kaj... vi ja scias... ni perdis lin!

Kara Schulhof, mi ne povas nun skribi pri viaj poeziaj peketoj, ja vi jam ne legos por danki mian kritikon, kiel vi promesis en iu via antaŭparolo. Vi kaŝis vin de ni, kiel de vi via sovaĝa kanto, kaj via animo --

eble ĝi fariĝis bonodora floro, kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koro iu sopiranta bela knabinet'.

(KOPAR)

KRIOJ DE L' KORO. Poemoj de Salo Grenkamp-Kornfeld.

Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto.

(KOPAR)

NI RICEVIS: „Leakey's Introduction to Esperanto.“ Beleksteraĵa, koncize kaj lerte farita enkonduko en la lingvon por angloj. -- „La lejpziga foiro.“ Arte belaspekta propagandkajero pri la printempa foiro. -- „Belga Esperantisto“ (aŭg.-sept.). -- „Corriere Balcanico.“ (Esperantista). „Hungara Esperantisto“ (oktobro).

DISPUTO

LA KOMPATINDA POETO Namillab Major, kiu frakasis sin saltinte de la kvara etaĝo, skribis al mi en sia lasta letero:

„Do, mi mortas. Mi ne povas plu elteni la vivon, kies ritmo por mi tute konfuziĝis. Aŭdu mian tragedion:

Mi verkis poemojn Esperantajn. Ili ja ne estis mondliteraturaj ĉefperloj, sed mi opiniis, ke ili estas valoraj eksperimentoj en nia malriĉa originala literaturo. Mi esperis sukceson -- ĉiu poeto ja esperas ĝin, precipe Esperanta poeto. Kaj mi atendis senpacience recenzojn ĉar vi ja scias, ke ni poetoj malamas kaj abomenas la recenzantojn, sed la poemojn ni skribas propre nur por ili. Febre mi traserĉis la gazetojn -- fine mi trovis la recenzojn unu post la alia. Ili laŭdis pli aŭ malpli, sed plendis pro manko de loko. Kompatinduloj, mi pensis, kiel ili volus elkrii sian admiron, kaj la malbenita manko de loko ŝtopas la buŝojn al ili. Nun -- rigardu -- longa kritiko! Legu, legu, -- mi kriis al mi -- fine vi ekscios, kiom vi valoras. Tro frua ĝojo! La recenzanto skribis tri liniojn pri mia volumo kaj tridek liniojn pri la kvin asonancoj, kiuj troviĝas en ĝi. Mi glutis unu, mi glutis du, la recenzo malsuprenglitis, mi digestis ĝin. Poeto devas havi gorĝon bone ŝmiritan.