Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

Part 2

Chapter 2 4,080 words Public domain Markdown

-- Uzu ja vian pli saĝan menson, knabino! Kiu en la mondo skribas nun serioze ion similan al knabino. Se tiu sekreta amanto, -- ke mi tiel nomu lin -- se tiu homo volas paroli kun vi, li havas ja sufiĉajn okazojn! Li povas ja veni al ni!

-- Eble li ne kuraĝas.

-- Klaĉo! Ne kuraĝi! Virbubo, kiu ne... eh, knabino, estas tro freneze paroli pri tio.

-- Aŭ estas eble aliaj kaŭzoj, pro kiuj li ne venas al ni.

-- Bone, sed li vidas ja vin sufiĉe sur la strato.

-- Mi ne scias, kio estas propre, patro. Sed ŝajnas al mi...

-- Lasu jam ĉi tiun aferon! Ĝi ne valoras tiel multe da babilado. Mi reiras en la forĝejon, male mi ne finos mian laboron hodiaŭ. Ĵetu ĝin for el via kapo, Marinjo! Kredu al mi, ke ĝi estas malsaĝaĵo.

-- Sed patro, mi estas certa, ke la afero estas serioza kaj okazus aferoj ja teruraj, se mi ne...

-- Aŭskultu min! Nu, miaparte, vi povas pensi pri ĉi tiu malsaĝa afero, kiel vi volas. Sed unu mi diras al vi, knabino: vi ne iros posttagmeze al la Willem-agro.

-- Patro! -- ŝi ekkrias dolore kaj rigardas petegante lin.

-- Vi restos hejme, mi diras al vi!

Plorante ĵetas sin Marinjo al lia kolo.

-- Patro, patro, tion vi ne diris serioze! Tion vi ne povas diri! Pripensu ja... homa vivo dependas de tio...

-- Malsaĝulino! -- murmuras Arjaan kun voĉo, kiun vane li klopodas fari kruda kaj malafabla.

-- Nu, paĉjo kara! Mi povas iri, he? Ĉu ne, paĉjo? -- ripetadas ŝi tiel flate, kiel eble. -- Diru do: jes! Nu, paĉjo!

Arjaan faras trifoje geston strangan, kiel iu, kiu streĉas la lastajn fortojn por perforti silenton al si. Milde li formetas ŝiajn manojn de ŝia vizaĝo.

-- Malsaĝa afero! -- li murmuras.

-- Diru do, paĉjo! Diru do!

-- Nu, se vi volas tiel insiste... al mi estas egale. Sed je unu kondiĉo. Mi akompanos vin. Mi propre ne scias kion pensi pri la afero. Se ĝi ne estas farso de viaj amikinoj, do ĝi estas certe ia friponaĵo. Kaj tial mi iros kun vi... por ne perdi la aferon el mia vido.

-- Tre bone, patro, tre bone!

-- Kion oni devas travivi! Dum tuta mia vivo mi ne spertis ion similan! -- li murmuras dum kapbalancante li forlasas la ĉambron...

Kiam la granda friza horloĝo, kiu pendas kontraŭ la grandega kverkligna ŝranko, batas la duonon de la tria, Marinjo iras por voki sian patron.

-- Ĵus sonis la duono de la tria, patro! Ĉu ni iros?

-- Jes, jes, mi venas.

-- Ĉu vi ne surmetas jakon?

-- Ne necese! Mi iras nur rapideme en kitelo. Post duonhoro devos esti ĉio en ordo. Sed atendu iomete. Mi volas ankoraŭ ion kunporti.

Li prenas el la angulo ferbastonon, kiu estas longa proksimume unu kaj duonon da metroj.

-- Nu, venu do!

-- Sed, patro, por kio la ferbastono?

Arjaan ridetas mistere.

-- Vi ne scias, kio povas okazi, knabino! Estas tre verŝajne, ke mi bezonos ĝin... por disdoni kelkajn molajn batojn, -- tiel molajn, ke la fero kurbiĝu pro ili. Vi ankoraŭ vidos ŝercon! -- li finas en tono, kiu estas inter petola ŝercemo kaj minaca kolero.

Post paŭzeto li daŭrigas:

-- Iru antaŭen, knabino! Mi restas malantaŭe, sed ne tro malproksime, kompreneble. Ni ne perdos nin el vido. Kiam ni jam preteriris tie la arbetaĵojn, ni vidos la barilon. Do, en tiu arbetaĵo mi kaŝos min, dum vi iros plu. Se vi venos al la barilo kaj vi ne scias kion fari, do faru nenion krom levi vian manon. Dum momento mi estos ĉe vi. Kaj nun antaŭen! Rapidu iom, ĉar multan tempon mi ne havas. Ju pli frue ĉio finiĝos, des pli agrable al mi.

Kiel li diris, kaŝas sin Arjaan en la arbetaĵo, kaj Marinjo iras plu sola, kun bateganta pulso kaj kun koro plena de ĉiuspecaj kontraŭdiraj sentoj, kiuj krom ŝi al neniu estas konataj...

Baldaŭ ŝi ekvidas tiun certan barilon, kaj rimarkas personon, kiu staras turninte sian dorson al ŝi tiel ke ŝi ne povas rekoni lin. Ŝi proksimiĝas al li ĝis kelkpaŝa distanco, tie ŝi haltas, prete levi tuj sian manon, se la homo faras malamikan movon. Ŝi ektusas. Tio vekas lin subite el liaj revoj. Li rapide sin turnas... kaj nun rekonas Marinjo lin... neniun alian ol... Geert Verdorst!

Apenaŭ ekvidis ŝin Geert, lia mieno ricevas radiantan, eĉ triumfantan aspekton. Kun etenditaj brakoj li kuras al ŝi. Kaj Marinjo? Sendefende kaj tolereme, sed samtempe kun feliĉa rideto ŝi lasas sin ĉirkaŭbraki je granda ektimo kaj surpriziĝo de ŝia patro, kiu bone vidis ĉion kaj nun, kiel blekanta leono, venas rapidante, svingante sovaĝe la ferbastonon. Kiam li atingas la paron kaj rekonas Geert, lia furoro ŝanĝas sin tamen je surprizo.

-- Nu, el ĉi tio mi komprenas vere absolute nenion! Diru ja Geert: vi havas tre strangan metodon por venigi Marinjon al rendevuo. Kaj poste vi subite ĉirkaŭbrakas ŝin sen ia klarigo. Kion signifas ĉio ĉi tio? Aŭ -- ĉu vi jam ludis ankaŭ aliajn fojojn ĉi tiun ludeton malantaŭ mia dorso.

-- Ne koleru min, Arjaan, sed mi tute ne petis ŝin, ke ŝi venu ĉi tien... Kontraŭe, ŝi petis min!

Arjaan malfermas sian buŝon tiel larĝe, ke Geert apenaŭ povas reteni ridon.

Marinjo estas ne malpli mirigita ol ŝia patro.

-- Ĉu mi petis vin? Ej, Geert! Kaj ĉi tiu letero do?

Dirante ŝi prenas el poŝo la leteron kaj montras ĝin al Geert.

Tiu subite ekkrias pro ektimo kaj ekmiro. El la interna poŝo de sia jako prenas leteron ankaŭ li. Ambaŭ leteroj havas la saman enhavon, sola diferenco estas, ke tiu de Geert komenciĝas per: „Adorata Geert!“

Kelkajn minutojn staras ĉiuj tri kun grandaj okuloj, ne povante paroli eĉ vorton.

Subite eksonas senbrida ridego. Turninte la kapon ili vidas inter la arbetaĵoj la aperon de Jan kaj Willem van Delden.

Nun subite ĉio fariĝas klara antaŭ Geert.

-- Ha, vi kuiris ĉi tion por mi!

Ili ridegas, sed ne longe.

-- Tiel, tiel! Ili faris tion! -- krias la forĝisto. -- Do mi donas al ili iom da dresado, kion ili longe rememoros.

Dirante li kuras al ili, sed ili ridantaj kaj ridegantaj helpas sin lepormaniere.

*

Post du semajnoj Geert Verdorst renkontas siajn du amikojn, kun kiuj intertempe li ne parolis. Ili certe opiniis, ke Geert estas furioza kontraŭ ili -- kaj nun ili atendis, ke li vehemente atakos ilin per riproĉoj. Kiu priskribus ilian miron, kiam li paŝis al ili kun etenditaj brakoj kaj radiantaj okuloj.

-- Mi devas vin danki el la profundo de mia koro pro la bonega servo, kiun vi, kontraŭ via volo, faris al mi. Ni tre bone komprenas unu la alian... Marinjo kaj mi, -- kaj jam kvar diversajn fojojn mi vizitis ĉe ili. Krome mi povas iri por vortŝanĝado ĉiuvespere. Kion vi diras pri tio ĉi?

Jan kaj Willem kunfrapas siajn manojn. Kiu estus pensinta...

Geert rakontas en sia feliĉo ankoraŭ tion kaj tion, kiel lin amas ne sole Marinjo, sed ankaŭ Arjaan.

-- Sed, diru Geert! -- interrompas lin Jan. -- Ĉu vi volas eĉ nun aserti, ke vi ne estis sekrete enamiĝinta al ŝi? Nu, nun vi ja povas jam ĉion konfesi. Enamiĝinta, ĉu ne?

-- Jes, estis tiel. Vi estas pravaj. Sed ŝi, ankaŭ ŝi konjektis tion jam delonge. Tion rakontis ŝia patro mem kaj ankaŭ ŝi certigis!

-- Ho, la patro, tiu malĝentila bubo! -- ridas Jan kaj Willem ridegas tiel senbride, ke ili preskaŭ sufokiĝas.

El hollanda J. SZABÓ

REMEMORO

AL F-INO EMMA H.

Mi amis vin sincere kaj freneze. En mia koro regis firma kred', Ke al ĉiel' leviĝas ni senpeze, Ke ĝis mem morto daŭros ninposed'.

Mi amis vin kaj pro pasia flamo, Kaj pro mildeco de sindona kor', Pro haroj longaj -- de l' kapet' ornamo, Pro nigra de okuloj brulkolor'...

Foriris vi... Mi perdis bonhumoron, Mi rigidiĝis por eterne jam, Kaj nun en vi mi amas nur memoron Pri mia juna aĝ' kaj lasta am'.

M. SOLOVJEV

ĈE MIAJ PLUMVESTITAJ AMIKOJ

En la fino de oktobro, ĉie tra la regionoj de Meza Eŭropa Rusujo oni ordinare jam havas la unuan neĝon kaj nefortajn, maldaŭrajn neĝajn blovadojn. Post ilia veno la naturo ŝanĝas sian aspekton dum unu aŭ du tagoj. Deŝiriĝas la lastaj folioj de l' arboj, flaviĝas la lasta verdeta herbo kaj griziĝas la karavanoj de malhelaj nubetoj. La ĉielo ĉe horizonto fariĝas diafane, hele blua kun verda rebrilo. Multaj birdoj subite aperas tiam en la arbaroj flugante al sudaj landoj, for de la kruela norda vintro.

Estis feliĉo al mi siatempe, dum tiuj postneĝaj tagoj, veni en mateno al la nuda arbaro, kune kun mia konatulo, Ignato: ĝardenisto de nia najbaro -- loka komercisto kaj plantisto de floroj, -- por avide observi, kiel Ignato kaptas la birdojn per siaj artifike maskitaj retoj. Tiujn retojn li elmetis ĉiam sur videbla, malkaŝita loko; ŝutis sur la danĝera por la birdoj loko iajn semojn; apud tiun ĉi allogaĵon metis kaĝon kun birdo, kaj mem sin li kaŝis post iu arbetaĵo, ankaŭ lerte maskita per pajlo kaj neĝo. Kiam, altirite per la vokoj de la kaĝa birdo, venis birdoj de ĉie el arbaro kaj ope malsuprenflugis sur la disĵetitan nutraĵon, Ignato atendis kelkajn minutojn kaj poste, kiam la birdoj kolektiĝis apud la nutraĵo en sufiĉe granda kvanto, li subite, rapide tiris la ŝnuron de la reto, ĝi rulkovris la kaptitajn, tremetantajn birdetojn kaj Ignato kun ĝoja vizaĝo rapidis al ili. Tiu momento, kvankam tre barbara laŭ la moralaj lernolibroj, tamen enhavis en si grandan ĝojon de la sukcesinta ĉasisto, la finalon de ia streĉeco en la cerbo kaj la sencon de primitiva sporto.

[Bildo: MIHAJLIK: MALHELIĜO]

Ignato mem estis tre stranga homo, tute malkonvena por la aliaj konataj de mi homoj. Li havis ecojn, kiujn multaj el ili aŭ tute ne havis, aŭ havis en atrofia stato, kaj kiujn mia fantaziema, pure infana animo perceptis de li senkonscie. Senlima estis lia amo al la naturo, al bestoj kaj birdoj kaj ĝi naskis en li asketecon, virgecon kaj abomenon al la malvero. Li ne estis kaptanta la birdojn por profito aŭ por vendo. Li ofte diris al mi:

-- Birdo estas io dia. Ĝi kondutas pli perfekte ol homo. Ĝi sankte kaj fidele plenumas la leĝojn, montritajn al ĝi de la ĉiela Patro. De birdo ni povas multe lerni.

Kaj ŝovinte la manon en la kaĝon, kie batiĝis la novekaptitaj birdetoj, li kun amo prenis iun el ili en la manon, kun granda emocio apenaŭ tuŝadis ĝian malgrandan kapeton per la lipoj, ridanta kaj plena de ĝojo.

-- Ha, ci tremas, mia amiketo! Ci timas la homon. Ci pravas tion fari. Pli terura ol la homo estas neniu alia besto en la mondo. Tamen jen por ci la rekompenco, la escepto, pri kiu ci eĉ pensi ne povas en cia griza doloro! Flugu, floreto mia, flugu!

Kaj li subite ĵetis la malfeliĉan kreaĵon al libero kaj ĝojis kune kun ĝi, eĥis al ĝiaj unuaj feliĉaj, altaj pepoj kaj fajfetoj. Pli altan ĝojon ol esti en la „birdejo“ de Ignato mi ne havis tiutempe.

Prezentu al vi malgrandan konstruaĵon, dekon da metroj longan kaj larĝan kaj ses aŭ pli altan. Ĝi estis la rekonstruita ĝardena laŭbo, al kiu Ignato aldonis nur la plej primitivajn fenestrojn, kaj ĉarpentis la maldikajn lignajn murojn. Ĝi tamen estis sufiĉe longa por fari interne de ĝi kelkajn paŝojn.

Dum printempo kaj somero ĝi estis tute malplena kaj uzata por la okazaj mastrumaj bezonoj, sed de frua aŭtuno, iom post iom, ĝi komencis fariĝi la „internejo“ por la mallertaj konfidemaj plumuloj, kiuj havis la okazon trafi en la retojn de Ignato, por tuj post la alveno de unuaj printempaj tagoj esti liberigitaj al ĉiuj kvar direktoj de la mondo.

Li faris tiam la sidlokojn por la birdoj el maldikaj longaj kanoj, kaj en la mezon de la konstruaĵo li metis du aŭ tri larĝajn betulajn branĉojn por iluzio.

Ĉe la komenco de novembro jam estis granda tumulto tie kaj aŭdiĝis la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en parlamento, birdaj disputoj. Ĝi estis la vera Babela turo de la birdaro.

Ofte mi, jam tiam esperantigita, venis al tiu birdejo por observi la vivmanieron kaj morojn de ĝia loĝantaro.

Mi renkontis tie antaŭ ĉio miajn malnovajn amikojn: la sturnon kun la rompita flugilo, kiun Ignato jam ne liberigadis, kiel la aliajn, dum printempo, sed pro ĝia kripleco li tenis ĝin por ĉiam „je senpaga loĝado kaj nutrado“, -- kaj la petoleman fringelon, kun malgrandaj, apenaŭ videblaj grizaj haretoj sur vangetoj ĝiaj, kiun ni nomis „lamulo“ pro ĝia, jam antaŭ la kapto rompita, piedeto. Ĝi estis ĉiam subtirita supren, kiam la birdo sidis sur la kano.

Tiuj du invalidoj-veteranoj bone konis min kaj kutime eĉ respondadis per fajfetoj al mia voko. Ili mem venadis por ricevi la manĝaĵon el miaj manoj kaj ne estis pli granda ĝojo por la fringelo, ol petoli kun miaj haroj per sia beketo.

Mi prezentis al mi tiam la homojn same kiel tiun birdaran komunumon. Unuj el ili estis la afablaj, bonaj eĉ en la malfeliĉo, la aliaj aŭ scivolaj, aŭ petolemaj, aŭ malicaj kaj eĉ arogantaj kaj sangavidaj.

Mi neniam forgesos paruon, kiu malice pinĉis min per la beketo sur la palpebron kaj sen mia singarda movo flanken, la okulo certe restus por ĉiam difektita. Tiun paruon Ignato devis poste vole-nevole forĵeti el la birdejo, ĉar malgraŭ tio, ke ĝi ricevadis nutraĵon tute sufiĉan kaj bonan -- ĝi trapikis la kapojn kaj mortigis du belajn kardeletojn kaj kuraĝis eĉ ataki la gigantan por ĝi pirolon. Tiom sangavida estis ĝia naturo.

Sed la aliaj, krom la diskuta pepado, venis al nenia videbla malpaco kaj vidante multajn al si similajn, malliberigitajn en la konstruaĵo, baldaŭ ili alkutimiĝis al la situacio kaj forgesis pri la ŝlositeco.

Mi multe observis kaj aŭskultis iliajn viglajn diskutojn, iliajn lingvojn. Tre malsimilaj ili estis. Dum tiu de la pirolo estis basa zumado, la kanto de la kardeloj estis plej optimisme-arĝentaj sonoriletoj, el iliaj aklamoj elsaltis metalaj, gajaj sonfajreroj: „Stiglit! Kikelnikstiglit! Stiglit!“

La fringelo turnis sian gracian kapeton iom supren, ĝia verda koleto ondadis pro la sekundaj spiroj kaj tremo de l' gorĝeto dum la koncerta kanto, kaj tiu verda kolumeto subite larĝiĝis ĉe la fina akordo: „Ĉa-a!“ kantata je kelkaj oktavoj pli malalte ol la ĝenerala kanta tono.

Sed pli multe ol ĉiuj plaĉis al mi la kanto de la sturno. Kiel lerta majstro de sia voĉo, li kolektis la plej karakterajn sonojn el la kantoj de la aliaj birdoj kaj poste prezentis ilin laŭ sia propra prilaboro -- veran birdan Esperanton, spegulantan la komunan lingvon, en kiu ĉiu birdeto kunloĝanta trovis iom el la sia kaj ŝajnis kompreni la tutan enhavon de la kanto, ĉar ĝi estis de perfekta beleco kaj amo al la naturo, al kiu ne malutilis eĉ kelkaj spritaj improvizoj de la ŝercema kantisto.

Tre malofte kantis la sturno, -- ĉiu scias, ke ne estas ĝia kutimo kanti dum aŭtuno -- sed la sperta birdisto Ignato sciis fari miraklojn kun siaj regatoj, kaj la naturo de la invalido videble estis tre kantema kaj muzikema.

Imitante la sturnon, la „lamulo“ ofte ankaŭ penis prepari ion „ĝeneralan“, kaj li sukcesis en kelkaj notetoj, sed kvazaŭ idisto, li tuj enfalis en perfektigojn laŭ sia maniero kaj scio, kaj kripligis eĉ siajn proprajn karakterajn kantojn.

La emberizoj -- veraj materialistoj nuntempaj -- preskaŭ neniam eligis iajn sonojn, krom la mallaŭta pepado. Ili sidis nur sur la grundo kaj ili ĉiam ion manĝis, kokete svingante siajn graciajn tufetojn.

Ĉiufoje tre baldaŭ alkutimiĝis al mi la novekaptitaj fringoj -- post du, tri tagoj ni estis jam kvazaŭ malnovaj amikoj kaj mi ŝatis ilian karakteron ne malpli ol tiujn de la sturno kaj „lamulo“.

Venadis Ignato kun du, tri saketoj da nutraĵo kaj la gaja kompanio sin ĵetis al li, flugis super lia kapo kaj eĉ provis sidiĝi sur la maljunulan, de feliĉo ridantan, bonan vizaĝon...

Muĝas, blovas per torentoj da akva polvo la teda, oblikva, aŭtuna vento. Malaltaj rampas la nuboj, tiom malaltaj, ke la lumoj de la urbo bruligas ilian malsupran parton per flava, despotisma koloro. Kiel ĉifonaĵoj ili lekas la malproksimajn pintojn de montoj kaj ĉe la kontraŭa, malaltnivela horizonto, kie iliaj ŝiritaj, de-sube lumigitaj randoj disiĝas segildente -- vidiĝas nigraj, malrektaj trianguloj, premegantaj per sia senespera, abisma koloro...

Aŭtuna morta spiro ŝajnas blovi de tie. Aŭtune estas agordita mia koro, ŝiritaj estas la pensoj, kiel tiuj nuboj, kaj senespere malhelaj estas la abismoj inter la rompiĝantaj, alterne tajdantaj fantazioj kaj rememoroj. Mi estas en la regno de aŭtuno, kie la lasta estas pli potenca ol printempo aŭ vintro.

Kaj tie, hejme, en la lando, kiun la senkompata sorto forprenis de mi, la saman tagon jam eble flugas la gajaj, brilantaj, per steloj kaj puntoj falantaj neĝeretoj. La nuboj, de kiuj falas la neĝeroj, ne estas ankoraŭ longaj. Ili estas grizaj, kiel felaĵo de lupo, kaj iliaj randoj estas kiel longharaj vostoj de sablokolora vulpo...

Kaj mia malnova amiko, Ignato -- ĉu li vivas ankoraŭ? -- estas ankaŭ tie, malproksime... Ĉu kiel antaŭe li eĥe respondas per lerta ekfajfeto al arĝenta voko de kardeloj, al zumado de piroloj? ... Aŭ li jam tute griziĝis, kliniĝis teren kaj sidas ie en la angulo de kuirejo, de ĉiuj forgesita; aŭ jam kuŝas en la malvarma, de aŭtuna pluvaro saturita tero, en tombo surkreskita de salikoj, super kiu kantas iu el liaj antaŭaj plumvestitaj amikoj, -- kiu scias?...

N. HOHLOV

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi, knabin' modesta en perkala vesto. Al mi donante ŝin la bona Di' sunbrilon sendis al la hejma nesto. _Amoro_ regis korojn per potenc', orumis vivon brila maja suno, mokridon sekvis ĉiam kis-atenc', dum noktpromen' nin miris eĉ la luno. Subite, ho terura sento, profete flustris spir' de l' vento: „Vintro, se poste venos, glacia estos ĝia kis'. Vintre la vivo svenos, formortos rozo kaj narcis'. La vent' deŝiros florpetalojn, kaj neĝo kovros boskojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn' fabelos pri sensonĝa longa dorm'...“

Aŭtune jam aperis ruĝa roz' sur vangoj palaj pro turmenta febro. La brusto spiron serĉis sen ripoz', pupilon kaŝe fermis la palpebro. La ftiza tuso skue ĝis sufok' el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon, kaj sonis al mi lace lasta vok': „Lastfoje, kara, kisu mian vangan!“ Ekstere, ho terura sento, profete flustris spir' de l' vento: „Vintro, se jaro alvenas, glacia estas ĝia kis'. Vintre la vivo svenas, formortas rozo kaj narcis'. La vent' deŝiras florpetalojn, kaj neĝo kovras boskojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn' fabelas pri sensonĝa longa dorm'...“

Forpasis jam somero post somer', kaj oni diras: „estis suna brilo.“ Mi kun profunda vundo sen esper' atendas vane je la kortrankvilo. Por mi ne estas ĝojo en la viv', nek flor' printempa, nek sunbrila flamo. Ĉe orfa tombo sur la montdekliv' mi preĝas plore pri l' entomba amo. Riproĉe sonas tra l' silento la flustra spir' de l' vaga vento: „Vintro, vi kial venis? Glacia estas via kis'. Vintro, vi vivon prenis de ĉiu rozo kaj narcis'! La vent' deŝiris florpetalojn, kaj neĝo kovris tombojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn' fabelas pri sensonĝa longa dorm'...“

JULIO BAGHY

ĈE L' RANDO ARBARA

TOMASO KÓBOR

Tra la kampo iris junulo kantante al la rando de l' arbaro. La suno superverŝis lin per lafo de radioj, kaj kantante li ĵetis sian ĉapeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon de lia vizaĝo kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li jam ne kantis, li fajfis. Lia fajfo, kvazaŭ turdotrilo, trasaltadis la arbaron kaj atingis la orelojn de maljuna homo, kiu, apogante sin per noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Ĵus li atingis la randon, kiam la junulo, kun laŭtaj ĝojkrioj, maŝis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo por pendigi sin.

LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras?

LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min.

LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forĵetu vian vivon, kiu eble havas ankoraŭ multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti?

LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel feliĉa! Kaj ĉi tiu branĉo tiel alloge rigardis min, ke mi pensis: estus bone, se mi surpendigus min.

LA MALJUNULO: Vi estas senpripensa bubo, kiu ludas kun mi, ne kun la morto.

LA JUNULO: Neniam spertu pli da malrespekto kontraŭ vi, ho maljunulo, ol mi sentas al vi. Viaj haroj estas blankaj, via vizaĝo malĝoja. Kien vi penadas, bona maljunulo?

LA MALJUNULO: Mi ripozos iom ĉi tie ĉe la arbara rando. Miaj piedoj estas kadukaj kaj mia animo peza pro la ŝarĝo de la vivo. Mi iras al okcidento.

LA JUNULO: Via animo estas peza pro la ŝarĝo de la vivo kaj vi iras al okcidento. Kiel malgajaj vortoj kaj kiel malgaja migrovojo! Kiom da jaroj vi havas, maljunulo?

LA MALJUNULO: Se Dio permesos al mi ĝisvivi, en decembro mi estos okdekjara.

LA JUNULO: Kaj vi iras ĉiam ankoraŭ sola la vojon de l' vivo? Ĉu vi ne havas kabanon, kie vi povus ĝisatendi la morton? Ĉu vi ne havas nepon, kiu kisus vian manon?

LA MALJUNULO: Mi havas kabanon, sed en ĝi sidas aliaj. Junaj kaj senkoraj. Mi havas nepon, sed tiu ne kisas al mi la manon. Dum okdek jaroj mi ne renkontis la ĝojon. Kaj mi ne volas morti antaŭ ol mi vidos ĝin.

LA JUNULO: Fruprintempe mi pasigis mian dudekkvaran jaron. Kiel infano, mi ŝatis la kaprideton kaj la hundojn. Kiel knabo, la librojn, kaj nun la floron, la belan knabinon, la maturan frukton kaj la tremantan arbofolion. Kaj ridetis al mi ĉio: la frukto, la bela knabino, kaj mia koro estas plena de plezuro. Kompatinda maljunulo, kiel mi povus doni al vi iom el ĝi.

LA MALJUNULO: Kaj tamen vi volas morti?

LA JUNULO: Kaj tamen vi volas vivi?

LA MALJUNULO: La espero retenas min.

LA JUNULO: La plenumiĝo forsendas min. Maljunulo, estas ja tute egale, kion ni faras, la ĉefa afero estas, ke ni povu fari tion, kion ni volas. Jen, kiam la suno brilis al miaj okuloj kaj la arbarranda venteto balancis al mi ĉi tiun belegan branĉon, kvazaŭ estus aperinta vizaĝo de feino antaŭ mi, kaj la arbaro ridegis kaj la feino ridetis, kaj de ĉie amo kaj feliĉo flustris al mi: pendigu vin, pendigu vin!

LA MALJUNULO: Kaj se mi ne estus veninta, nun vi jam estus inerta kadavro. Ĉu vi aŭdas la kornikon? Ĝi jam estus eltranĉinta vian okulon. Via bela, brila mondo jam estus nigra Nenio.

LA JUNULO: Tio estas vido de l' vivanto, sed ne domaĝo de l' mortinto. Mi kompatas vin, bona maljunulo, ŝajnas, ke vi neniam estis feliĉa. Se nur dum momento vi estus sentinta, kiel dolĉe estas vivi, vi ne bedaŭrus tiun, kiu mortas antaŭ ol la dolĉo fariĝas maldolĉa.

LA MALJUNULO: Miaj maljunaj okuloj vidis multajn feliĉajn homojn, ĉiuj abomenis la morton.

LA JUNULO: Ili ja ne estis feliĉaj, nur avaraj. Avare ili kolektis la minutojn, kvazaŭ oni povus kolekti la tempon. Unu minuto plus unu minuto ne estas du minutoj, nur unu. La amo estas sola longa kiso, la feliĉo estas sola spiro profunda. Ŝanĝu do rapide la kisojn, ĉar male neniun el ili vi konservos, vi nur ekenuos ĝin. Ĉu _da capo_? Jen, maljunulo, pro tio mi pritimas mian feliĉon. Kiam ĉion ni havas, kiam ĉio gustas bone al ni, tiam morti, kiel la amema urogalo, jen la pleneco de la vivo, kaj ne la malrapida laciĝo, la certa enmizeriĝo, la senĝoja orfiĝo.

LA MALJUNULO: Ne decas moki la blindulon, parolante al li pri koloroj, kiujn li ne konas, je kiuj li eĉ kredi ne povas.

LA JUNULO: Rigardu en la spegulon, kaj diru: ĉu estas dezirinde por feliĉa junulo fariĝi tia, kia estas vi?

LA MALJUNULO: Feliĉa junulo neniam fariĝos tia, kia mi estas. Li fariĝos feliĉa maljunulo, kaj liaj ĝojoj same ekĝermos, kiel la plezuro de l' animo post blindiga somerbrilo.

LA JUNULO: Se mi estus centjara, tamen mi pensus nur pri mia juneco. Ĉi tiun feliĉon mi neniam povos plu akiri, kaj kiu bezonas ĉi tiun feliĉon, por tiu alia feliĉo ne estas feliĉo. Adiaŭ, kompatinda maljunulo, ne embarasu min plu en la plezuro de l' feliĉa morto.

LA MALJUNULO: Estas eble, ke ie ekkreskos ĉi nokte floro por vi, por morgaŭ. Vi povus morti ne sciante, ĉu la morgaŭo ne estos pli bela ol la hodiaŭo?

LA JUNULO: La morgaŭo estas ĉiam pli bela, pli ĉiela ol la hodiaŭo. Ĝis tiam, kiam la vivo atingis sian tagmezon. Nun mi estas plena de la konscio pri vivo, kaj venos morgaŭo, kiu donos al mi malpli multe. La vivo plenŝutas mian arbon per floroj, por ke ĝi povu poste deŝiri florojn de la arbo de mia vivo. Mi trompos vin, ruza vivo, mi akceptas viajn florojn, kaj poste, plenŝarĝinte min, mi forkuras. Evoe! Vivu la morto!

LA MALJUNULO: La vivon vi ne povas trompi. Vi saltos en tombon, kaj viaj floroj restos tie ĉi.