Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro
Part 3
PIERINO: Vi estas romantika. Viaj okuloj vive parolas al mi tra la masko. Ili ribele plendas: „Kion valoras la vivo, se morgaŭ ni priploras la plezurojn de l' hodiaŭo?“ Vi ne estas prava. Rigardu, miaj okuloj karese respondas: „Kiu, se eĉ unufoje, estis amata, jam ne havas rajton riproĉi la sorton.“
PIERO: Kiel ĉarme vi parolas. De kiu vi lernis tion?
PIERINO: De iu virino, kiu amis tutkore, sed la sorto disigis ŝin de sia amato. Ŝi instruis min gardi ĵaluze la trezoron, kiun la vivo donacas por la koro kaj ami fidele ĝis la tombo...
PIERO (kvazaŭ rekonante ŝin): Ŝi havis similajn okulojn al la viaj.
PIERINO: Mia amata patrineto... jam tre... tre silenta.
PIERO: Jes! Tre... tre silenta. Ŝi mortis antaŭ tri jaroj.
PIERINO (surprizite): De kiu vi scias?
PIERO: Ne demandu, mia eta, eta Pierino!
PIERINO (post iom da paŭzo, ĉiam rigardante lin): Strange! Vi estas fremda por mi kaj tamen tiom simila al mia Piero amata, ke mi tute ne miras pri mia eraro. (Metante sian manon al la lia.) Jes! Via movo, la voĉo, ĉio, ĉio, kiel ĉe li. Nur... nur viaj haroj iome grizaj. (Subite reprenas sian manon kaj rigardas ĝin kortuŝite kaj kun profunde gracia gesto forviŝas la larmon, falintan sur ŝian manon.) Kio? Ĉu vi larmas, Piero?
PIERO (kun altrudita kaj tro laŭta gajeco): Pro ĝojo de iu dolĉa antaŭsento... Ĉu vi amas lin?
PIERINO: Tre!... Tre!
PIERO: Sed... kie forestas via Piero?
PIERINO: Mi ne scias. Forlasante min antaŭ unu horo, li promesis baldaŭan revenon kun iu, al kiu li intencas min prezenti, sed... (rigardante al la balĉambro) Hah tie!... Tie! Ĉu vi vidas: en kostumo de Piero... sen masko. Li staras meze de la dancanta tumulto, serĉante min per sia rigardo... Tie! Tie! Ĉu vi vidas? Tie!... Nun li turnis sian vizaĝon rekte al mi.
PIERO (rigardas al tiu direkto): Jes, mi vidas lin!
PIERINO: Atendu, mi kuros al li por prezenti lin al vi.
PIERO: Ne! Estus danĝere du Pieroj en ĉeesto de tiel ĉarma Pierino, kia vi estas. Estus pli bone se mi sendus lin por anstataŭigi min.
PIERINO: Ho, sendu!
PIERO: Sed mi postulas rekompencon.
PIERINO: Rekompencon?!... Nu bone, sed ne estu tro postulema! Kion vi deziras?
PIERO (proksimiĝas al ŝi por kisi ŝin, sed en la lasta momento, pro rifuza gesto de Pierino, li nur longdaŭre rigardas ŝiajn okulojn kaj karesas ŝiajn harojn): Li mem interpretos mian deziron. Ĝis baldaŭa revido, eta... eta... Pierino! (Preninte al si la gitaron li volas foriri.)
PIERINO: Pro Dio! La gitaron!
PIERO: Bone, mi transdonos al li!
PIERINO: Ne al li, sed al mi!
PIERO: Vi nomis min, antaŭ momentoj, romantika kaj nun mi volas meriti tiun komplimenton. Permesu, ke mi persone transdonu ĝin al li, ĉar estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian porĉiaman Pierinon. (Li forkuras en la balĉambron.)
PIERINO (revante): Estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian proĉiaman Pierinon. Stranga homo, sed bonkora. (Rigardante al la balĉambro.) Ah! li atingis lin! Ili interparoladas. Mia Piero ruĝiĝas... Ŝajnas balbute respondi ion kaj nun... kun ĝoje brilantaj okuloj ĉirkaŭprenas lin... Li transprenas la gitaron kaj venas... venas. Ho Dio, kiel batas mia koro!
(Ekstere eksonas la kanto de juna Piero kun akompano de gitaro.)
Pompas printempo... Odor' de l' floroj ŝvebas nun. Regas mallumo, ĉar kaŝis sin la pala lun', Brilas lampiroj en mola musko sub rozuj'... Mia amata! ne timu do, sed venu tuj! Noktan silenton ekrompos nur batad' de l' kor'... Spirojn de l' lipoj la ventoĝemo portos for. Sonoj mistikaj de l' nokto kaj de mia sin', mia amata al sorĉa sonĝo lulos vin!
PIERO (juna, en sama kostumo kiel la maljuna, venas sen masko el la balĉambro):
Amo vin vokas! Atendas nin benketo jam... Por kordoloro nur amo estas la balzam', kaj vin ornami per brila gem' de diadem', mia amata, donacos mi la koron mem. Venu rapide! Soifas mi je kisoj cent! Ni ebriiĝu el vino de plej sankta sent'! Kaj por ne vivi en tera marĉo de l' envi', mia amata, ĉielon havos mi en vi!...
PIERINO (dum la dua strofa prenas krizantemon el la florvazo kaj ĉe la fino de l' kanto ŝi transdonas ĝin al li. Tre varme kaj ameme): Al Piero!
PIERO: Pierino!
PIERINO: Piero!
PIERO (kun ŝerca seriozeco): Je la nomo de la maljuna Piero mi petas de vi la plenumon de _lia_ tutkora deziro.
PIERINO: Kion li deziras?
PIERO: Feliĉigu min per via maneto, estu mia porĉiama Pierino kaj lia amata -- bofilino.
PIERINO: Kiu li estas do?
PIERO: Mia patro!
PIERINO (kortuŝite): Nun mi komprenas.
PIERO: Kion?
PIERINO: La larmojn, kiuj brilis en liaj okuloj.
PIERO: Kaj kion vi respondas?
(Ekstere dancmuziko.)
PIERINO (solene): Diru al li, ke Pierino de mia Piero humile kaj amoplene kapitulacas antaŭ la volo de Piero de iama Pierino.
PIERO (ĉirkaŭprenante ŝin): Kara! Kara! Ci mia! (Longdaŭra kiso.)
KELNERO (venas): Sinjora moŝto, ĉu (vidante la aman scenon) ĉu -- ĉu -- ĉu... hah... pardonu! (Sin returnante de la paro.) En maskobalo, dum karnavalo, neniu povas esti certa pri tio, ke li restos sola. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze aŭ...
PIERO (rimarkante lin): Kion vi volas? Vi povas foriri!
KELNERO: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire!
Kurteno falas.
SONETO
RAFFAELO SANTI
Ho am', ho am', vi logis min al reto Per la okuloj, kies bril' doloras, Per neĝaj vangoj, kie rozoj floras, Per dolĉa vort' kaj nobla etiketo.
Jen flam' en mi! Estingas ĝin nenio, Nek la river', nek mar'. Sed mi ne ĝemas. Volupto tia en ĉi ardo tremas, Dum ĉiam pli konsumas min pasio.
Ho, estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen' Neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ kolo. Malligis vi -- jen mia kor' en sven'.
Pri la ceteraj ĉesu la parolo, Ĉar dum la cit' mortigus min ĉagren', Nur mute do mi pensas vin en solo.
el la itala: K. de KALOCSAY
FABELO
Plenan lunon sur ĉielo Miras eta princidin' Ŝi ekĝemas amsopire: „Pala lun' mi amas vin!“
Plena luno sur ĉielo Komprenante movas sin. Kaj ekflustras la respondon: Ankaŭ mi vin princidin'!
Dum silenta rava nokto Per eterna ĵura vort' Pala lun' kaj princidino Ligas sin al sama sort'!
Jen de tiu sorĉa nokto En sufero dolĉa flam' Brulas en la etaj koroj Pro turmenta vana am'.
Malespere plorĝemante Kun sopiro en anim' Konsumiĝis pro l' doloro Pala lun' kaj princidin'!
MI PLORIS DUM LA DORMO
H. HEINE
Mi ploris dum la dormo, Mi sonĝis: vi kuŝas sub ter' Vekiĝis mi, tra la vangoj Ruliĝis larm' de sufer'.
Mi ploris dum la dormo, Mi sonĝis: vi lasis min for. Vekiĝis, sidis mi longe En maldolĉega plor'.
Mi ploris dum la dormo, Mi sonĝis, vi amas min plu... Vekiĝis mi, kaj jen eĉ nun Ne ĉesas larmoflu'.
el la germana: K. de KALOCSAY
EL MIAJ REMEMOROJ
Jubileo!... dudekkvinjara jubileo!... kvaroncentjara jubileo de esperantisteco!
Dudekkvin jaroj estas multa tempo eĉ en la ordinara, senemocia homa vivo; tiom pli multa ĝi estas por esperantisto. Pli ol la duono ĝi estas de la vivo de Esperanto mem, kaj preskaŭ la duono de mia propra vivo. Permesu do al mi, kara leganto, ke mi „festu“ mian jubileon per jena babilado, per kiu mi intencas fari al vi fidelan raporton de la historio de mia persona vivo koncernanta Esperanton. Eble tiu ĉi kvazaŭfelietona serio ne estos tre interesa por vi, sed sciu, ke mi ĝuas skribante jenajn liniojn, ĉar dum la skribo mi kvazaŭ duafoje travivas tiujn dudekkvin jarojn, kiujn mi pasigis en la mondo de la plej nobla homa ideo; tial mi esperas, ke vi estos indulga juĝisto kaj ne kulpigos min je troa egoismo kaj vanteco.
Ĉar mi ne volas tedi la leganton per longaj aŭtobiografiaj priskriboj, per komplikitaj perifrazoj: mi tuj komencas mian raporton, klopodante skribi mallonge, konservante la objektivecon.
*
Antaŭ ĉio mi devas diri, ke mi posedis malgrandan presejon, nur kun unu mana maŝino, en la urbo Szekszárd (Hungarujo).
En la jaro 1897-a, kiam mi estis 29-jara, tute hazarde falis en miajn manojn prospekto anoncanta baldaŭan aperon de lernolibro de Esperanto, verkata de S-ro Abelo Barabás. Tiu prospekto enhavis la legregulojn, cetere ekstrakton el la gramatiko, el la sufiksado kaj eĉ el la vortaro de nia lingvo, kaj, krom tio, prezentis tekstojn prozajn kaj versajn.
Ĝis tiam mi nenion aŭdis pri Esperanto.
-- Jen nova volapuko! -- mi pensis kaj mi zorge trastudis la prospekton.
Ĝia efiko sur min estis mirinda. Tamen, mi devas konfesi, mi vidis tiam en Esperanto _nur lingvon_, tutmondan, universalan parolhelpilon; tiam mi ne pensis ankoraŭ, ke Esperanto, penetrinte en la cerbon, penetras ankaŭ en la animon, eĉ en la karnon, en la sangon, por transformi nin en efektivan _homon_...
Kompreneble, mi mendis la lernolibron en kelkaj ekzempleroj, kun la espero, ke mi certe trovos sekvantojn por la nova lingvo, -- kaj mi malpacience atendis ĝian ricevon, kio okazis post kelkaj monatoj. Ha! kiel plezure mi prenis la longe atenditan libron! Tuj mi komencis serioze lerni la lingvon, kaj post du tagoj mi jam skribis leteron al la redakcio de la sola esperantolingva gazeto _Lingvo Internacia_, tiam en Upsala (Svedujo), por sendigi al mi ekzempleron.
Post ok tagoj mi ricevis la gazeton, kune kun letero de S-ro Paŭl Nylén, ĝia redaktoro, kiu esprimis sian surprizon pro la ĝojinda fakto, ke ekzistas esperanta lernolibro por Hungaroj; li petis min, ke mi havigu al li unu ekzempleron da ĝi. Mi sendis al li la petitan libron, kaj, ĉar ĝia prezo egalis al tiu de la jarabono de la gazeto, per tiu sendo mi fariĝis abonanto de _Lingvo Interacia_.
En la sekvinta numero aperis detala, tre favora raporto pri la hungara lernolibro.
*
Intertempe, inter S-ro Nylén kaj mi estiĝis varma korespondado, vere amika. Dank' al S-ro Nylén, mi tiam sciiĝis, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed io alia, io multe pli alta, multe pli majesta, -- ĉar ĝi, penetrinte en mian cerbon, penetris ankaŭ en mian animon, en mian karnon, en mian sangon; _kaj tiam mi fariĝis... esperantisto_, esperantisto en la plej sankta senco de l' vorto.
De tiam mi sentis ĉiam nepriskribeblan ĝojon, kiam mi ricevis numeron de nia amata _Lingvo Internacia_. (Mi bone memoras ankoraŭ, kvazaŭ mi eĉ hodiaŭ vidus ĝin: ĝi estis banderolita en blua papero, kun presita adreso sur citronflava paperrubando surgluita.) Mia plej ŝatata legaĵo estis ĝi. Por unu el ĝiaj tiamaj numeroj mi eĉ verkis humoraĵeton titolitan „Malhelpita bigamio“; tiu ĉi estis mia unua esperanta verko.
Baldaŭ mi havis multajn diverslandajn korespondantojn, el kiuj kelkaj poste fariĝis famekonataj samideanoj.
*
Bedaŭrinde, mi estis izolita esperantisto, sola en mia urbo. Mi provis esperantistigi kelkajn amikojn, sed vane, mi ne sukcesis. Ili respondis al mi, ke ili ne estas „frenezaj“; ke ili malŝategas tiun „fantazmagorian utopion“; ke mi estas „maniulo“; ke ĉiu esperantisto estas „sencerbulo“, ilin oni devus enfermi en frenezulejon, ktp. -- Ho! la bela rozo de Esperanto havis ankaŭ dornojn: ĉie mi renkontis nur mokridojn. Sed tiuj dornoj ne povis min korpiki; mia koro ja plena estis de entuziasmo, ne restis en ĝi spaco por la dornoj. Mi do mokridis la mokridantojn kaj daŭrigis mian vojon.
*
En tiu tempo fondiĝis ankaŭ alia gazeto: _L'Espérantiste_, en Francujo, redaktita france kaj esperante. Ankaŭ ĝin mi diligente legis.
La redakcio de tiu ĉi gazeto tiam organizis esperantan literaturan konkurson, kiun mi ankaŭ partoprenis kaj mi sukcesis gajni trian premion: arĝentitan bronzopalmon. Tiu neesperita prospero multe fierigis kaj energiigis min, tiom pli, ĉar eĉ kelkaj hungaraj gazetoj parolis pri tiu fakto.
En la jaro 1899-a mi verkis la _Libron de l' Humoraĵo_, mian unuan libron, por kiu mia kara amiko Nylén bonvolis skribi antaŭparolon tre ĉarman. Tiun libron mi presis en mia presejo: ĝi baldaŭ disvendiĝis.[1]
En la fino de la sama jaro _Lingvo Internacia_ deklaris, ke ĝi, post kvarjara vivo devas ĉesigi sian ekzistadon, pro financaj kaŭzoj, precipe pro manko de sufiĉa nombro da abonantoj. Tiu cirkonstanco tre malĝojigis min, ĉar mi estis konvinkita, ke _L'Espérantiste_ ne povos daŭrigi tiun rolon, kiun la malaperonta _Lingva Internacia_ plenumis.
Sed dank' al mia intima korespondado kun S-ro Nylén, ni sukcesis savi la vivon de la agonianta gazeto: mi entreprenis ĝian eldonon kaj presadon, kaj li restis redaktoro. Tiam ĝi havis nur kelkdekon da abonantoj; sed kiam la esperantistaro vidis, ke la presorgano refariĝas vivokapabla, ĝi baldaŭ havis preskaŭ sufiĉe da abonantaj. S-ro Nylén do sendadis al mi la porgazetajn manuskriptojn el Svedujo en Hungarujon, kaj la gazeto reaperis regule. Baldaŭ S-ro Nylén tute transcedis ĝin al mi, -- kaj tiamaniere mi fariĝis „redaktoro-eldonanto-presanto-administranto“ de _Lingvo Internacia_.
(Daŭrigota.)
PAŬLO LENGYEL.
[1] Mi devas rimarkigi, ke la nova eldono de la _Libro de l' Humoraĵo_ (firmo Hachette kaj K-io, en Parizo, 1908) ne estas la senŝanĝa represaĵo de la unua eldono.
POPOLKANTO
Kiu scias, kaj divenas, Ke de kie am' devenas. Kiu scias, kiu konas, Ke el kio am' burĝonas.
El la lipo ruĝeflama, Neĝa kolo perlornama, El dorlotaj vortoj, petoj, Dolĉaj, rondaj brustmontetoj.
el la rumana: K. de KALOCSAY
MAUD
TENNYSON
Tra la parko vokis la Birdoj en ĥoro: Kie estas Maud, Maud, Maud Sonis kun ploro.
Kie Maud? Ja kun mi! Sur la boskvojo Ŝiris kaj plektis ŝi Florojn kun ĝojo.
Sonis tra l' parko la Vokoj kaj krioj: Kie ŝi? Jen, jen, jen, Inter lilioj.
Kisis mi, lasis ŝi. Vango radia, Nur deksesjara, sed Alta beltalia.
Volus mi krii en Ĝojo fiera. Kor' ŝia: mia jam! Graco ĉiela!
Pro ŝia danca ir' Kaptis min miro, Herboj freŝiĝis post Ŝia trairo.
Birdoj en parko ja Pro ŝi ploradis Kie estas Maud, Maud, Maud Iu ŝin svatis.
Gratas ĉevalo kaj Henas ĉe l' pordo... Ne vin elektis ŝi, Iru for, lordo!
laŭ la angla: K. de KALOCSAY
BIBLIOGRAFIO
VIVO DE ZAMENHOF. Verkita de Edmond Privat. Eldono de la Brita Esperanto Asocio. Libraro Bolingbroke-Mudie.
Supre, sur monto, mi sidas. Ĉirkaŭ mi la unutona elokventeco de la parolanta muteco fabelas pri efektiviĝo de idealistaj revoj. Malsupre, en la valo, etendiĝas grandspace la urbego, ŝaŭme vivanta, kiel giganta formikejo. La dissonanta bruo de la nerva luktado por vivo aŭdiĝas ĥaose per mallaŭta murmuro. Tie la realo per siaj bagatelaj malhelpaĵoj, ĉi tie la sankta harmonio de la naturo regas ĉion.
Dum ĉi-tiuj kontrastaj impresoj legante la verkon, mi ne povas deteni min, ke ne interpretu miajn pensojn per kelkaj linioj, kvankam konciante, ke per tio mi transiras la limojn de simpla recenzo. Sincere konfesante mi eĉ ne intencis fari laŭregulan recenzon, ĉar ĝin ne bezonas la aŭtoro, kiu per sia biografia priskribo rakontas kortuŝe al ni la vivon de Zamenhof. Mirinda verko, kiu respegulas ne sole la vivon de geniulo, al kiu la mondo ŝuldas dankplene, sed ĝi permesas konjekti ankaŭ la internan mondon de la aŭtoro.
Zamenhof kaj Edmond Privat. Jen du nomoj, kiuj frapas mian atenton kaj igas min enprofundiĝi en ĉiujn liniojn dum la legado. La Majstro kaj lia fidela disĉiplo. La dua sekvas la vojon, montritan de la unua kaj per tio li faras la plej belan devon, plenumas la plej idealan taskon por bono de la tuta homaro. Kun sincera riverenco mi klinas la kapon antaŭ ili.
La Majstro, jam mortinta, kun spirito vivanta estas inter ni kaj por funde koni ĉi-tiun animon, la plej homan en la lasta jarcento, la disĉiplo fidela prezentas ĝin al ni per majstra elokventeco en sia verko.
Dum la legado, kontraŭvole aperas antaŭ ni la Majstro, kies karan memoron ni ĉiuj portas en ni. Tiu dolore solena vizaĝo; tiuj trajtoj, klasike mildaj; tiuj okuloj, plenaj de persista boneco, estas senĉese antaŭ ni, dank' al talento admirinda de E. Privat. Li revivigas por momentoj antaŭ ĉiu leganto tiun homon, kies batal' kaj trompiĝo plena vivo estas tragedio, sed samtempe modelo imitinda. La vivo de nia, ĉiame vivanta Majstro, estu tiu fonto, el kiu ni, posteuloj, ĉerpos entuziasmon, persistecon dum horoj de la malespero. La vivo de la fidela disĉiplo estu tiu ekzemplo, kiu klare fidinde pruvas, ke la sekvado de la vojo pliriĉigas nin en spirito, altigas la animojn super la ĉiutagajn bagatelojn kaj akiras por ni, por nia ideo sincerkorajn homfratojn.
Legu ĉi-tiun verkon, kiu estas unu el la plej brilantaj gemoj de nia originala literaturo. Ĝian stilan perfektecon jam garantios la nomo de l' aŭtoro. Li ne bezonas recenzon, nek lia verko. Ĉiu Esperantisto legu kaj sekvu la Majstron!!
(JOBO.)
DISPUTO
ASONANCO. Rimi en Esperanto ne estas malfacile. La radikfinaĵoj, plensonoraj per la forta akcento kvazaŭ tentas, alvokas „kunrimigu nin“. Kaj jen, homoj kiuj neniam provis ĉarpenti eĉ unu strofon en sia gepatra lingvo, lerninte Esperanton subite trovas en si kapablon poezian kaj provas per kuraĝa salto eksidi sur la dorso de la Pegazo. La hazardo, ke doloro-koro-floro-ploro-memoro, amo-flamo, morto-sorto ktp. interrimas, la ebleco de rimoj, kiel koreto-maneto, amego-dolorego eĉ _vidadas-voladas_ estas kulpaj pri multaj kaj neatenditaj „poetiĝoj“.
Sed konkludi el ĉi tio, ke Esp. estas riĉa je rimoj, estus tute erare. Ĉar la _adas-ismoj_ ne estas rimoj. Per Dio kaj diablo! Ili ne estas rimoj! Krimoj ili estas! Blasfemoj kontraŭ dio Apollo! Kaj la ceteraj rimoj ĉiuj estas radikrimoj, do ilia nombro estas limita, kvazaŭ elkalkulebla. La nombro de la poezie uzeblaj rimvortoj estas eĉ pli malgranda, tiel ke ni povas diri, ke la unuavida rimriĉero estas nura ŝajno. Vere la tradukanto uzanta nur purajn kaj verajn (ne adasistajn) rimojn, staras multfoje antaŭ apenaŭ plenumebla tasko, kaj eĉ se sukcesas al li tiel ĵongli la vortojn ke la finaĵoj de la verslinioj kunrimu, la ĉiam ripetiĝantaj eluzitaj rimvortoj efikas monotone kaj enuige. La poeto nur kvazaŭ honte aplikas tiajn ŝimajn prarimojn, kiel _vento-sento_, aŭ _fino-knabino_.
Prezentas sin do la demando, kiel pliampleksiĝi la Esperantan rimvortaron. Kaj tie, same kiel en la ritmo (pri kiu mi volas disputi sekvontan fojon) oni devas konsideri la naturon de nia lingvo. La vokaloj estas en nia lingvo akre diferencitaj, klare elparolotaj, en la antaŭlasta silabo ankaŭ akcentitaj, en la lasta silabo ili portas la gramatikan karakteron de la vorto, ilia malsameco forte evidentiĝas. Do rimoj kun vokalmalsameco (precipe uzataj de rusaj samideanoj) -- _homo-doma_, _bela-peli_, eĉ _batali-ĉevaloj_ -- tute ne sentiĝas rimoj.
Restas la konsonantoj. Ili kaŝas sin en la ombro de la forte akcentita vokalo, kaj oni tute ne rimarkas, se ili ne estas la samaj, nur parencoj proksimaj. Kompreneble oni devas aŭdi ilin kaj ne _vidi_, precipe ne serĉi ilin persekutante, kun la ruĝa krajono en la mano.
Jen la parencaj konsonantoj:
b--p d--t f--v g--k h--ĥ l--r m--n ĉ--ĝ s--z ŝ--ĵ c j
La lastaj du estas solaj, senparencaj.
Ekzemploj: sorĉa-dolĉa, pinta-inda, montri-tondri, kaŝo-balaaĵo, soifa-naiva, ardu nur-maljunul' ktp. Ĉu ili ne bone sonas kune? Kaj pripensu, ke en la versoj ili ne staras unu apud la alia, sed en distanco de pli aŭ malpli longa verslinio.
La asonancoj estas plifortigeblaj per la kunsonoro de la antaŭaj silaboj. La vokaloj i kaj u estas pli penetrantaj, do kun ili la asonanco estas pli perfekta. Per la uzo de tiaj rimedoj tute bone sonas eĉ malpli perfektaj asonancoj, ekz:
Sed baldaŭ ĉesis frosta pluv' Sunbrilo venis post la nub'.
Jen do, en la asonancoj nova sfero por montri la lertecon de la poeto. Okazo por montri lian artkapablon, guston, ĝustan juĝon. Armilo kontraŭ la mucidaj adasismoj. Kaj eĉ se oni kondamnos min je eterna legado de versrecenzoj mi tamen ekkantas nun decide kaj aŭdace:
Moron ŝanĝi Vojon tranĉi Novan en arbar' de rimoj, Mi vin vokas Kaj allogas, Karaj fratoj kaj fratinoj.
Estas sorĉe Ja se dolĉe Purerima vers' nin ĉarmas, Sed ĉu manke, Malaltrange, Se ĝin asonancoj garnas?
Tiel do mi! Eĉ se oni Volus la orelojn rigli. Voj' jen antaŭ Vi, do ankaŭ Vi orelojn venu tikli!
Sed jen tezo Por sukceso: Ne trouzu la „fuŝaĵon“! La piedo, Post ireto Falsa, ĝustan iru paŝon!
Post malgranda Krim' sonanta Rim': jen por sukces' la ŝancoj. Kiel montras, Se ektondras Plenakord' post disonancoj.
(K. de K.)
ANONCOJ:
GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!
MALGRANDAJ:
PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!
PAGO NEPRE ANTAŬE!
ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“
500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY
Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK
Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj
Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj
DEKDUJARA FRAŬLINETO DEZIRAS KORESPONDADI KUN SAMAĜULOJ PER IL. PKT
SZÜCS KLÁRA BUDAPEST KORONAHERCEG-UTCA 6. IV. EM. 3
MANJO PATAI
LABOREJO DE MODERNAJ BRODAĴOJ
Fabrikado de kurtenoj, tritikaj kovriloj, junperoj, vestoj kaj puntj
BUDAPEST VII, WESSELÉNYI-UTCA 32 Hungario
LEIPZIG-A SPECIMENFOIRO
FOIRO POR TEKNIKO KAJ KONSTRUFAKO
La centra merkato por la internacia komerco kaj ofertado
Same grava por ekspozantoj kaj por aĉetantoj
Informojn donas kaj aliĝojn akceptas
MESSAMT FÜR DIE MUSTERMESSEN IN LEIPZIG
(Foiroficejo por la Specimenfoiro en Leipzig)
Nenia resaniĝo -- nenia pago!
ASTMULOJ!
PLI OL 20000 suferintoj pro astmo kronika, bronka, nerva, estas tute aŭ parte resanigitaj pere de
VIVAMOL
(antaŭe Vixol.)
Tiu elpensaĵo de nia samideano E. Ĝefeĉ estas kuracilo plej taŭga por ĉiuj astmuloj.
Ĝi enhavas nenian drogon danĝeran.
Senpaga trisemajna provado!
ONI BEZONAS AGENTOJN.
Petu broŝuron de VIVAMOL, Ltd. III. Gt. PORTLAND St., LONDON W. I.
La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa
MAGYAR GRAFIKA
(HUNGARA GRAFIKO)
BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8
Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l' arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.--
Nia sola semajna gazeto estas la
ESPERANTO TRIUMFONTA
Internacia! Semajna! Neŭtrala!
Nepre abonu ĝin!
Abonejoj en ĉiuj landoj
Administracio: Horrem bei Köln, Germ.
INTERNACIA FOIRO EN PRAHA
(Ĉeĥoslovakio)
Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA
Esperanto korespondata!
ALEKSANDRO LAQUER
KOMISIISTO KAJ BORSANO
BUDAPEST, KIRÁLY-UTCA 57
PLENUMAS KOMERCAJN KOMISIOJN
Könyves Kálmán
r.-t.
Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!
Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn
Petu ilustritan prezaron!
Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39
INTERNACIAJ FOIROJ FRANKFURT A. M.
Aŭtuna foiro de 8-a ĝis 14-a oktobro 1922.
Ampleksa specimena ekspozicio. 30 branĉoj sur unu tereno. Masivaj foirdomoj. Uzu niajn presaĵojn kiel reklamon por ni kaj samtempe por Esperanto!
Petu regulan alsendon de informoj de MESSAMT (ESPERANTO-FAKO) FRANKFURTO A. M.
PLEJ INTERESA DONACO!
PLEJ MALMULTEKOSTA ORNAMO!
HUNGARAJ SPECIALAJ ARTAJ MANLABORAĴOJ:
Koloraj broditaj, tritikaj silkaj tukoj, kusenoj, kovriloj, antaŭtukoj, mansaketoj, blankaj puntaj kovriletoj, batikkoloritaj ledaj monujoj viraj kaj virinaj, mansaketoj, koloritaj kaj poluritaj skatoletoj, nacivestitaj pupetoj, ktp.
PREZOJ DE SV. FR. 1.-- ĜIS 20.--
MENDU PROVOJN!
Provkolekton Vi certe povas profite vendi inter Viaj konatuloj! Por revendistoj rabato! La ekzemploj montritaj dum la kongreso en Helsinki rapide vendiĝis!
MENDOJN PERAS: PAŬLO BALKÁNYI, BUDAPEST VI, HAJÓS-UTCA 15, HUNGARLANDO
SENZACIO DE NIA LITERATURO!
La poemoj originalaj de JULIO BAGHY aperos baldaŭ!
ANONCU VIAN MENDON JAM NUN ĉe eldonejo de L. M.
Proksimuma prezo la prezo de unu numero de L. M.
Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio
U. E. A.
Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de
UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO: 12 BOULEVAND DU TÉÂTRE, GENÈVE, SVISLANDO!