Part 4
-- Ni ne miras, ĉar ankoraŭ viaj okuloj ne estas malfermitaj kaj la oreloj ne malŝtopitaj.
-- Eble vi estos ilin al mi malfermantaj? -- ekkriis malestime Joel.
-- Ne ni, sed li, kiam venos la horo kaj estos lia volo.
-- Kiam estos lia volo, ne mia?
-- Jes, sinjoro.
-- Kiu do al li donis tian estrecon, ke li povas tiamaniere agi?
-- Tiu, kiu loĝas en la ĉielo kaj estas sinjoro de ni ĉiuj, de ni kaj vi! -- respondis ili, klinante respektplene la kapojn.
Joel pripensis momenton kaj poste turnis sin al ili kaj komencis minaci per la mano:
-- Via instruisto estas mensogulo, ribelanto, malobeanta al Sinhedriono!
-- Li obeas Dion! -- konfirmis ambaŭ viroj, kliniĝante.
Joel incitiĝis.
-- Mi vin akuzos, starigos antaŭ la konsilantaron, vi estos punataj sur la korpo!
-- Nenion vi, sinjoro, povos fari al ni sen lia volo -- diris unu el la viroj kaj montris sur la monteto la instruiston.
-- Mi ordonos ligi tiun ĉi vian instruiston, konduki en la urbon, sendi al Jeruŝalaim, mi ordonos lin juĝi, skurĝi, ordonos lin...
-- Nenion vi, sinjoro, faros al li, se li je tio ne konsentos.
Joel eksilentis. Li estis efektive senforta. Rigardinte do unufoje ankoraŭ unu kaj la alian, li ekkraĉis kaj revenis al la rivero.
Li decidis tamen, reveninte urbon, esplori tiun ĉi aferon. Dume li serĉis la azenkondukanton kaj alvokis lin en la arbaro. Li ekrigardis la sunon; ĝi jam kaŝis sin trans la monteto. Li vidis, kiel la amasoj disiĝis kaj malaperis. El la monteto deiris la paŝtisto, enpelis la ŝafaron en la riveron, banis ĝin, kaj poste kun ĝi malproksimiĝis. Mallumo kovris la valon Jordanan. Joel komencis timi. Li volis malbeni la malobeeman kondukanton, volis fine reveni piede Jeriĥon-on, sed ne konante la vojon povis facile erari. Krom tio li rememoris, ke en la arbaroj kaŝiĝas lupoj. Ekregis lin timo ĉiam pli granda; li sidiĝis apud la rivero kaj tremis.
Tiam aŭdiĝis subite la vokado de l' kondukisto, pelanta la azenon. Joel iris renkonte al li.
La servisto prenis la bridon de l' azeno kaj volis helpi la sinjoron sidiĝi. Sed tiu elŝiris el lia mano la vipon kaj komencis bati lin sur la ŝultrojn. La kondukanto ekgenuis, submetis la ŝultrojn kaj post ĉiu ekbato ĝemis mallaŭte, suferante pacience la punon.
Joel laciĝinte, ordonis al li stariĝi kaj haltigi la beston.
Ili eniris la arbaron.
Nokta mallumo, soleco arbara kaj la timo neniigis baldaŭ la koleron de Joel. Li turnis sin do al la kondukanto, kaj lia voĉo estis milda:
-- Ĉu en tiu ĉi arbaro estas rabistoj?
-- Povas esti, sinjoro.
-- Kaj ĉu ili povas nin ataki?
-- Povas, sinjoro.
-- Kion ili povos al ni fari?
-- Nenion ili, sinjoro, al ni faros.
-- Kial ili povas ataki kaj povas nenion fari?
-- Ĉar Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.
-- Do min. Sed ĉu li gardos cin?
-- Ne, sinjoro, li min gardos. Pli malbone estos kun vi.
-- Fierulo ci estas. Morgaŭ mi ordonos cin vipi.
-- Vi faros, sinjoro, kion vi volos.
Joel eksilentis. Li ne estis tamen kontenta pro la rezultato de la interparolo. Li silentis ankoraŭ momenton, poste diris per voĉo tre milda:
-- Mi pardonos al ci la kulpon, ĉar ci min servas kaj dum la nokto kondukas.
-- Mi dankas vin, sinjoro.
-- Ĉu en ĉi tiu arbaro estas sovaĝaj bestoj?
-- Estas, sinjoro.
-- Ĉu ili povas nin ataki?
-- Povas, sinjoro.
-- Kaj ili povas al ni fari ian fatalaĵon?
-- Nenion al ni, sinjoro, ili faros.
-- Ree ci parolas tiel, ke ci estas nekomprenebla.
-- Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.
-- Kiel do ci lin servas, stultulo?
-- Per la tuta vivo, sinjoro.
-- Cia vivo ofendas Dion.
-- La vivo de mizeruloj ne ofendas Dion, sinjoro.
-- Do kies vivo ofendas Dion?
-- La vivo de riĉuloj, sinjoro.
-- De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj vespere!
-- Via volo, sinjoro...
Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris:
-- Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu instruis al ci tian parolon?
-- Tiu instruisto, sinjoro.
-- Kia instruisto?
La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme:
-- Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje, matene, tagmeze kaj vespere!
-- Via volo, sinjoro...
-- Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo!
-- De instruisto, sinjoro...
-- De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo?
-- Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan.
-- Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan?
-- Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn...
-- Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj pinĉoŝiras la herbon!
La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle. La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco, surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis; komencis esti malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris, kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston pelas antaŭ si. En la profundo de l' arbaro aŭdiĝis la vokado de ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis lin:
-- Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi eĉ tiufoje pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan animon?
-- La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun.
-- Kiel, li ordonis timi neniun?
-- Jes, sinjoro, neniun.
-- Nek siajn sinjorojn?
-- Jes, sinjoro, nek la sinjorojn.
-- Do ci ne timas min?
-- Ne, sinjoro.
-- Ci malamas min?
-- Mi amas vin, sinjoro.
-- Kial ci min amas?
-- Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono...
Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l' kondukanto kaj venis al la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej ĝusta.
-- Ne ordonis la instruisto levi la manon kontraŭ siaj sinjoroj?
-- Li ne parolis, ke kontraŭ la sinjoroj; nur instruis, ke ne estas permesite venĝi.
-- Do ci amas min?
-- Mi amas vin, sinjoro.
-- Tio estas tre bela. Se ordonis tion al ci tiu instruisto, mi laŭdas lin pro tio.
-- La instruisto demandis pri vi, sinjoro.
-- Jes? demandis pri mi?
-- Kaj li riproĉis al tiuj du lernantoj, ke ili ne alkondukis vin antaŭ lian vizaĝon.
-- Kiel? Min konduki antaŭ lian vizaĝon! Li ja devas al mi veni! Ci estas krudulo!
-- Do ankaŭ la instruisto diris, ke li iros al vi, sinjoro.
-- Nu, ci vidas, ke mi cin prave riproĉis!
-- Li volas doni al vi admonon...
-- Stulta ci estas! Li ne povis tion diri, ĉar li estas eble tro prudenta por tion fari.
-- Li diris, sinjoro! Ĉiuj Peruŝim ricevos admonon, kaj ankaŭ Sinhedriono...
-- Kio? kian admonon?
Joel ekkaptis la bridon kaj haltigis la azenon. Mirego forprenis de li la parolon.
Li ne povis kompreni tian malrespekton. Sed ĉar ĉirkaŭe vastiĝis arbara senhomejo, malgajeco kaj de tempo al tempo aŭdiĝis la kriado de rabobirdoj, li diris nenion, nur kuntiriĝis sur la dorso de l' besto kaj ĉesigis ĉiun interparolon.
La azeno ekfaletis unu- kaj duafoje. La kondukanto haltigis ĝin kaj diris:
-- Malsupreniru, sinjoro, de la dorso.
Joel ne obeis. La kondukanto ripetis:
-- Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la mallumo.
Joel malsupreniris de la dorso de l' azeno.
-- Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn.
Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton.
Joel faletis sur la ŝtonoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ne ĝuis la banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l' paŝtisto kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo, kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj antaŭ li. Li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte -- sed iris.
La kondukanto subite haltis.
-- Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la trairejon, revenos al vi.
Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun kiuj li estas en interkonsento. Sed li timis, aperigi tiaspecan suspekton. Li stariĝis sub la arbo.
La azeno sekvis la kondukanton, pinĉmanĝante per la dentoj la arbustofoliojn.
La kondukanto dronis en la mallumo. Oni aŭdis nur liajn paŝojn inter la arbustoj. Sed baldaŭ eĉ tio silentiĝis.
La ŝvito fluis per densaj gutoj de la frunto de Joel. Li spiris profunde kaj la tempioj pulsobatis malkviete. Fine li komencis klaki per la dentoj.
Li ekkriis kelkfoje al la kondukanto. Sed tiu ne respondis.
Tiel strange sonis en la arbaro la voĉo de Joel, ke li ĉesis voki. Ĉiumomente li sentis sin pli terurita en la soleco. En tiu ĉi timo li komencis preĝi kaj murmuri tiajn vortojn:
„Dio, kiu elkondukis vian popolon el la dezerto, kompatu vian plej bonan servanton kaj helpu lin...
„La plej bonan servanton, kiu ne pruntedonas procentege, kaj se li blasfemas, tiam nur tre malofte...
„Kiu ne estas impostisto, nek krimulo, nek avidema, nek blasfemanto, nek azenkondukanto, nek paŝtisto, nek apartenas al la popolaĉo...
„Kiu estas ano de Sinhedriono, parolas al la popolo, juĝas ĝin kaj punas laŭ ordono via...
„Kiu estas certe al vi agrabla kaj tamen vi lin elmetas al provadoj...
„Kiu donas al vi oferon, kaj nome unu kolombon...
„Sinjoro... du kolombojn... tri, kvar...
„Sinjoro... kapridon mi ordonos por vi buĉi kaj oferbruligi...
„Du kapridojn... kaj ŝafidon... ĉu ne sufiĉos, Sinjoro?...
„Ŝafinon kaj ŝafoviron, nur elaŭskultu kaj heligu la mallumojn...
„Sinjoro, bovon mi oferos, propran bovon, propran, ne trompe prenitan de la popolo, el mia propra aro... Sinjoro -- pli multe mi ne povas!“
Li balanciĝis, preĝis kaj petegis, sed la timo ĉiam pli granda trapenetris lin per tremego.
Subite ekblovis vento kaj movis la arbaron. Aŭdiĝis terura, misterplena bruo. Ŝajnis al Joel, ke en tiu bruo sonas iaj krioj, iaj murmuroj, sonoro de glavoj kaj tintado de diversaj armiloj rabistaj.
Li falis genuen, kaŝis la frunton en la manoj.
La vento ĉirkaŭkuris la tutan arbaron kaj komencis jam sube movi la arbustojn. Samtempe la ĉielo mallumiĝis supre, kaj Joel ne vidis eĉ la trunkon, antaŭ kiu li genuis.
Li ektimis pli multe kaj opiniis, ke venis jam la lasta horo. Tial li komencis preĝi ree, sed jam tiamaniere:
„Sinjoro, vermo mi estas kompare kun via potenco...
„Vermo, kiun ne nur via piedo povas dispremi, sed eĉ formanĝi ĉiu besto, renversi ĉiu trunko kaj dronigi ĉiu torento, kaj ĉiu rabisto trapiki per la ponardo kaj senigi de la vivo...
„Mi estas pekulo, arogantulo, mensoganto kaj nomas min tio, kio mi estas...
„Mi bruligas la oferojn, kiujn la popolo alportas...
„Mi laŭdas min antaŭ vi en la preĝo, sed ne humiliĝas...
„Impostisto pli ĝuste preĝas...
„Sed se vi estas Dio, se vi estas Tiu, kiu estas, kompatu min kaj defendu...
„Mi pliboniĝos, Sinjoro... En la templo mi estos faranta la penton... Malkaŝe, Sinjoro... Mi ŝutos polvon sur la kapon kaj estos faranta laŭte la konfeson de l' pekoj...
„Sinjoro, ĉu mi povas fari ion pli grandan?“
La vento kreskis, pligrandiĝis, skuis la arbaron. Potencaj branĉegoj ŝanceliĝis, kaŭzante grandan bruon.
Konstante kreskis la timo de Joel kaj fine trapasis la lastajn limojn. Post ĝi sekvis malespero. Tiumomente ia birdo ekridis supre kaj en malproksimo aŭdiĝis longedaŭra muĝo de besto.
Joel komencis pro malespero blasfemi:
„Vi ne enrigardis min, Sinjoro, kaj ne elaŭskultis mian preĝon...
„Vi Dio?... Vi Sinjoro?...
„Viajn servantojn vi forlasas en malluma arbaro kaj inter sovaĝaj bestoj...
„Sed vere! Kvardek jarojn vi kondukis tra la dezerto Moseon kun la tuta popolo! Kvardek jarojn!
„Kia vi estas Dio?... Ne, vi ne estas tiu, kiu estas!“...
Kaj li kraĉis la teron, sur kiu li genuis, kraĉis la arbotrunkon, kiu staris antaŭ li, kraĉis la aeron, kiun li spiris, kraĉis la ĉielon, en kiu kaŝis sin Adojnaj'... Ne Adojnoj', sed pli ĝuste Suten!...
En tiu momento li eksentis manplaton sur sia brako. Li salte leviĝis de la tero por sin defendi. Sed en la krepusko aperis la kapo de l' azeno. La kondukanto tenis la bridon de l' besto. Joel sidiĝis kaj ili ekiris.
Subite la vento trankviliĝis kaj el inter la nuboj elfluis la luno kaj disverŝis bluetan helecon en la arbaro. Fariĝis tre lume.
Joel tuj kvietiĝis, sed silentis. La besto paŝis mirinde vigle. Ili eliris el la arbustoj. Joel aŭdis la murmuron de l' torento. Baldaŭ la arbustoj disiĝis, aperis profundaĵo, sur kies fundo bruis la akvo. Super ĝi troviĝis trabo, heligata per la lunbrilo. La besto suriris ĝin per paŝo certa kaj post momento transiris la duan flankon. La arbaro maldensiĝis; ili eniris larĝan vojon. Baldaŭ aperis la muroj de Jeriĥono.
Joel dum la tuta vojo ne diris eĉ unu vorton. En la urbo ĉiuj dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l' riĉulo estis senhome. Neniu el la servistoj venis al li renkonte.
Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l' besto, suriris la ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la liton.
Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson.
Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis pripensadi.
Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano, eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon de l' trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne tiu malpia kondukanto? Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel iam ajn en la vivo blasfemis?
Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune?
Kolero komencis boli en li.
Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto.
Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono.
Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li devas elpensi pro tio?
Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la antaŭĉambron.
Tie li renkontis unu serviston; sed tiu faris pro miro grandajn okulojn.
-- Kiel, sinjoro, do vi estas? Kaj ni timis...
-- Vi estas stultulo, mi dormis la tutan nokton, nur vi nenion scias pri tio. Mi vin ĉiujn forĵetos, dispelos, ordonos vipi...
-- Volo via, sinjoro -- respondis la paliĝanta servisto.
-- Alvoku al mi tuj la kondukanton -- ekkriis Joel.
La servisto ne moviĝis de la loko; li nur rigardis per ĉiam pli mirigitaj okuloj la sinjoron.
-- Moviĝu do, kanajlo! -- ekkriegis Joel kaj levis la manon.
La servisto deturnis sin kaj forkuris.
Pasis momento post momento. Joel malpacienciĝis. Fine li iris el la koridoro sur la korton.
Tie li ekvidis tiun serviston konsiliĝantan kun la aliaj.
-- Kie estas la kondukanto? -- ektondris Joel.
La servisto ekbalbutis, kliniĝante profunde:
-- Sinjoro... li ne estas...
-- Kiel, li forkuris?
-- Sinjoro... ankaŭ la besto mankas... Vi eble piede revenis...
Sango alfluis en la kapon de Joel. Per teruraj okuloj li fulmofrapis la tremantajn servistojn, kiam subite aperis en la pordego la besto kaj post ĝi la kondukanto.
Tiu, ekvidinte la sinjoron, alkuris, ĵetis sin al liaj piedoj kaj komencis voki:
-- Pardonu, sinjoro, mi ekeraris en la arbaro, ne povis vin retrovi... Mi kriis!... Mi ĉirkaŭkuris frumatene la tutan arbaron kaj fine pensis, ke vi piede revenis...
Joel kuntiris la pugnon super lia kapo kaj ekkriis:
-- Ci mensogas! Ci kun mi revenis nokte!
La kondukanto saltleviĝis. Li fariĝis tre pala, la okuloj estis teruritaj. Metinte la fingron sur la buŝon li parolis kun granda certeco:
-- Ne, sinjoro, tio ne mi... tio ne mi... Tio estas certe la ago de nia instruisto...
Joel malfermis larĝe la okulojn, ekrigardis la servistojn. Ĉiuj krucigis la manojn kaj komencis movi la lipojn. Kaj la kondukisto parolis:
-- Vi, sinjoro, certe alvokis en la mizero lian helpon... Ne?... Eble vi preĝis... Aŭ eble vi blasfemis... Li donis al vi admonon!
Joel komencis froti per la manplato la frunton, ekrigardis la azenon, kiu estis tre lacigita, havis enfalintan ventron kaj ĉiumomente oscedis. Li ekrigardis la kondukanton, sur kiu la nokto kaj lacegoj gravuris neforigeblajn signojn, ekrigardis la tremantan servistaron, la domon, la arbojn.
Subite li turnis sin kaj foriris en la dormejon.
Sidiĝinte sur la liton, li frotis la frunton, ĉirkaŭrigardis la murojn, la plankon kaj plafonon.
-- Kio ĝi estas? -- li murmuris. -- Kio ĝi estas? Kio ĝi estas?...
Li pripensis tiamaniere la tutan tagon.
Vane la servistoj eniradis demandante, ĉu li ne postulas manĝon.
Joel sidis sur la lito tiamaniere ĝis la vespero.
Nur vespere li ordonis alvoki la kondukanton, enfermis sin kun li kaj longe ili pri io interparolis.
La servistoj atendis ĉe la pordo, sed povis aŭdi nenian vorton.
Kaj tiuj interparolis ĝis la noktomezo, ĝis la tagiĝo, ĝis la sunleviĝo...
DU DISCIPLOJ
El Betsajdo al Kafarnaum dum malfrua vespero iris du homoj. Unu el ili estis viro maljuna, sed vigla; la dua -- junulo, eble dekkvinjara. Ili akcelis la paŝojn, por antaŭ la noktiĝo preteriri la krudajn montdeklivojn kaj aliri Jordanon, kie inter la kanoj estis kaŝita boato, en kiu plue sur la rivero kaj la lago ili estis veturontaj.
La aero estis vaporplena, saturita per odoro de diversaj floroj, kiuj kvazaŭ per neĝeroj kovris la arbojn. La ĉielo en la okcidento ne mallumiĝis ankoraŭ, nur estis kvazaŭ lazura kurteno, malantaŭ kiu koloriĝis la heleco. Supre tamen aperis profunda bluo kaj tie kaj ie jam brilis la steloj, kies nombro ĉiumomente pligrandiĝadis.
En la aero rondflugis noktobirdoj, per silenta kuro glitante super la kapoj de l' vojaĝantoj.
La densaĵo kreskis antaŭ ili, sed ili jam aŭdis la bruon de ruliĝantaj Jordanakvoj. Ili do troviĝis proksime de la rivero. Ĉirkaŭis ilin ĉiam pli granda mallumo. La steloj sur la ĉielo brilis hele, kvazaŭ aro da oleaj lampetoj, sed inter la arbustoj malmulton povis diveni la okulo. La vojo kurbiĝis maldekstren; ili tamen turnis sin tra la densaĵo rekte al la rivero. Ili iris tra mallarĝa vojeto. La maljuna vojaĝanto iris antaŭe, preparante la trairon por la junulo, kiu videble ne konis la vojon. La rivera murmuro fariĝis pli laŭta. Fine ili atingis la bordon kaj ekvidis la nigrajn akvojn, sur kiuj aperadis rondoj de akvoturnoj kaj ŝaŭmoj. La bruo de l' fluantaj ondoj plenigadis la senhomejon.
La maljuna vojaĝanto lasis la junulon sur la bordo kaj mem iris iom supren kontraŭ la fluo, kie nigris la kanoj. Post iom da tempo aŭdiĝis la plaŭdado de l' remilo kaj el la ombroj elŝoviĝis boato. Kiam la ŝipeto ektuŝis la bordon, ensaltis la junulo, kaj la griza viro forpuŝis per la remilo la boaton kaj lasis ĝin naĝi kun la akvofluo. Li mem ankaŭ sidiĝis, atentante nur, ke la boato troviĝu meze de la rivero.
Ĵus en la orienta parto de l' ĉielo montriĝis inter la montetoj ruĝa luno. Pliheliĝis iom. La rivero murmuris, portante sur sia ŝanceliĝanta, moviĝema dorso facile la boaton. La luno rapide ŝanĝis la koloron kaj baldaŭ fariĝis griza. La akvoj bruis ĉiam pli laŭte, ĉar jam ili proksimiĝadis al la enfluejo. La rivero en sia tuta larĝo enverŝiĝadis en la lagon, kiu en tiu ĉi loko diverskoloriĝis en la lunbrilo, kvazaŭ sur la akvoglato flagrus miloj da steloj. La lago, bordoj kaj montetoj kovris sin per lumo dubeblua, mistera, inspiranta al revoj.
La junulo sidis sur la antaŭo de l' boato, apogis la kapon sur la manplato kaj rigardis la akvojn. La grizulo de tempo al tempo ekmovis la remilon, kaj tiel ili naĝis kviete kaj silente sur la ĉiam pli larĝaj akvoj, sur kiuj portis ilin la Jordana fluo.
Subite la infano ekĝemetis kaj diris al la griza viro:
-- Kiel trankvila kaj bela nokto! La steloj rigardas nin kaj palpebrumas... Longe mi volus tiel naĝi... La mondo estas efektive bela!
La maljunulo silentis momenton kaj respondis:
-- La mondo estas bela, sed oni ne devas tro ĝin ami. Bela ĝi estas por juna okulo kaj por animo nelacigita. Sed por maljunulo, kiam li fermos la okulojn, videbla fariĝas mondo alia, multe pli bela. Vi tamen ne konas ankoraŭ tiun mondon.
La junulo pripensadis longe kaj diris:
-- Diru al mi, kie estas tiu mondo, pri kiu vi parolas?
La maljunulo ektuŝis per la mano antaŭe la bruston kaj diris „tie ĉi“, poste levis la fingron al la ĉielo kaj ekmurmuris „tie“. Poste li eksilentis.
Post momento la junulo interrompis la silenton, parolante:
-- Mi tamen amas la mondon, kiun mi vidas!
La maljuna viro kapskuis kaj respondis:
-- Tio estas vantaĵo. Amu la ĉielon kaj sopiru al ĝi.
-- Mi sopiras, ĉar tiel parolis la instruisto. Sed li ne asertas, ke tiu ĉi mondo estas vantaĵo.
-- Li diris: mia regno ne estas de tiu ĉi mondo.
-- Vere. Mi forgesis... Sed li tamen venis sur la teron!
-- Venis, por varbi por si servistojn al sia regno, kiu estas supre.
-- Ĉu ni lin sekvos tien?
-- Jes.
-- Kaj ni disiĝos de tiu ĉi nia patrujo?
-- Ni disiĝos de ĝi.
-- Kaj ni ne bedaŭros ĝin?
-- Ne bedaŭros.
-- Kaj ĉu en tiu ĉiela regno floros tiel la migdalujoj kaj granatarboj?
-- Tie floros arboj pli belaj.
-- Kaj kiel ili estas nomataj?
-- Arboj paradizaj.
-- Kian frukton ili havas?
-- Tre diversan. Kaj dolĉan kaj acidetan.
-- Ĉu kreskas tie la vinbero?
-- Kreskas kaj maturiĝas sepfoje dum la jaro.
-- Ĉu sur montoj similaj al tiuj ĉi?
-- Sur montoj multe pli belaj.
-- Ĉu estas tie lagoj?
-- Estas ĉiela maro.
-- Ĉu oni povas naĝi sur ĝi?
-- Se Sinjoro donos la ordonon.
-- Kaj la akvoj ĉu ondegas iafoje?
-- Ne, regas sur ili eterna kvieto kaj ne malhelpas al la fiŝistoj laboradi.
-- Do ankaŭ tie oni devas labori?
-- Ĉie oni devas labori.
-- Eĉ en la ĉielo?
-- Eĉ en la ĉielo.
-- Nur dum sabato estas ripozo?
-- Dum sabato kaj dum ĉiuj festoj.
-- Sed eble nur la pekuloj laboras, kaj la savitoj ripozas?
-- La pekuloj tute ne iras ĉielen, nur en la inferon, kie ili brulas en fajro eterna.
La junulo ekĝemetis, murmuris „vere“ kaj ili naĝis plue en trankvileco kaj silento. Iafoje ekplaŭdis fiŝo kaj la movitaj akvoj ekbrilis en la lunlumo.
Sed la juna penso ne povis longe ripozi kaj post momento ree turnis sin al la grizulo per sekvantaj vortoj:
-- Ĉu iufoje permesas Dio rigardi de la ĉielo sur la teron?
-- Ne, ne permesas.
-- Kial li ne permesas?