Legendoj

Part 2

Chapter 2 3,970 words Public domain Markdown

Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon.

Irante li ne unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la aero ekgrakis.

La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn piedojn.

Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la teron kaj la ĉielon.

La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l' spirito.

Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis, ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l' mondo, kaj ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo, el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube. Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna heleco estingiĝis, li vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn kaj komprenis ilian signifon.

Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn en la domoj amasojn kaj dormantajn sur la herbejoj paŝtistojn. Li vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj.

Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn kaj en la spiritojn de l' dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj, tamen li konsoliĝis.

La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj; sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn.

Do li ne volis ilin juĝi, sed deziris porti al ili plifaciligon, konsolon, forviŝon de la larmoj, plifortigon de la spiritoj...

* * * * *

Subite ekŝajnis al li, ke iu post li haltis. Li ĉirkaŭrigardis.

En la nokta krepusko sur la montpinto tuj apud li vidiĝis malprecize viro kun malhela vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Li observis rabbi-n kaj silentis.

Viron tiun li vidis jam kelkfoje. Depost ia tempo li sekvis la amasojn, kiuj akompanis rabbi-n de urbo al urbo. Ĉiu deziris ektuŝi la vestojn de l' instruisto; li neniam alproksimiĝis. Ĉiu petis konsilojn aŭ malkovris siajn vundojn; li silentis kaj tenis sin en malproksimo.

Rabbi ne alvokis lin. Li tamen sekvis. Sekvis tra urboj, tra lagbordoj, tra la valo de Jordano, tra lando dezerta kaj supreniris post li la monton.

Li alproksimiĝis nur dum la soleco.

Longe li observis rabbi-n, fine sidiĝis apud li kaj ekparolis. Rabbi aŭskultis liajn vortojn ne interrompante lin. Kaj li rakontis pri la tero, vastiĝanta sube, pri la amasoj dormantaj kaj ilia mizero. Poste li konfesis, ke li estas homo multpova, sed la riĉeco ne ĝojigis lin. Li lasis siajn havojn malproksime kaj poste sekvis rabbi-n, por ekkoni, kion li pensas kaj faras.

Kaj li ekvidis, ke rabbi plenumas agojn eksterordinarajn, kiuj mirigas la simplulojn. Sed li ne miras. Ĉar rabbi faris multe, ne tuŝis tamen la plej gravan aferon.

Li forigas la doloron. Sed tiu doloro revenos. Li forviŝas larmojn; sed la aliaj aperos en la okuloj kaj fluos sur la vizaĝon. Li levas la falantojn; sed ili falos ree sub la pezo de l' premo.

Li vidis, kiel siatempe rabbi alrigardis la figujon, kiu sub tiu ĉi ardanta rigardo sekiĝis. Li kredas, ke se rabbi rigardus sur tiun ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo...

Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la pordo malsaton, mizeron kaj -- Romanojn?

Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon. Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu la manon nur via popolo!...

Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj.

Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris:

-- Vi turmentas min. Foriru!

Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis ankoraŭ pli malgaja.

La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu viro, kiu eksilentis, sed ne foriris.

Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la viro, kiu ne deturnis de li la okulojn.

Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris denove:

-- Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi estos nutranta per grandiozaj vortoj.

Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj malaperis en mallumoj.

* * * * *

Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton. La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco.

La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis, malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj.

La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke neniu lin sekvas...

Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj akvoj, la amasoj enfalas, dronas...

Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim.

Li preterpaŝis la gardistojn ĉe la pordego kaj eniris la stratetojn. La amasoj vagadis ĉie; li observis ilin kaj penis memorfiksi ĉion, kion li vidis. Poste li preterpaŝis la palacojn de riĉuloj kaj denombris grandan kvanton da ili. Poste li preterpaŝis la domegon, en kiu staris parto de l' soldataro, destinita por la gardado de l' urbo. Fine li ekvidis sesdek turojn de la fortikaĵoj kaj la vagantajn sur la muroj postenojn. Li ekvidis potencon kaj riĉecon, tiujn ĉi fortojn mondregantajn kaj diktantajn la leĝojn, laŭ kiuj la homa gento estis vivonta. Poste li trapaŝis la palacon de la Landestro, reprezentanto de l' Roma potenco. Tiam tiu ĉefurba bruego, tiuj belegaj domoj de la riĉuloj, tiuj militistaroj, tiuj fortikaĵaj turoj, ĉio ĉi ekŝajnis al li ia monto, kiu kuŝiĝis sur lia vojo, monto, kiun li antaŭe ne vidis, pri kiu li neniam pensis apud la lagbordoj, predikante al la simplula amaso, sanigante la malsanulojn kaj fortigante la falintojn. Ekregis lin granda malĝojo; li direktis siajn paŝojn al la templo, eniris sur ĝian tegmenton kaj tie ekploris. Kaj jam la nokto kovris la urbon.

Sur la ĉielo ne brilis steloj. Malhelaj nuboj kovris la bluaĵon. Ĉirkaŭe estis malgaje, terure. La surda templo faris impreson premegantan. Rabbi mallevis la vizaĝon al la muro kaj liaj larmoj fluis sur ĝi.

Tiam aŭdiĝis malantaŭ li flustrado.

-- Vi ne obeis min... Ne kredis al miaj vortoj... Vi trairis la landon de la dezerto ĝis la muroj de l' templo kaj la larmoj ekfluis el viaj okuloj... Sed alie vi ankoraŭ ploros!

Ree staris malantaŭ li tiu viro. Rabbi ekkonis lian voĉon, sed ne turnis la kapon al li. Kaj tiu daŭrigis plue:

-- Malforta vi estas... Pli malforta, ol vi pensis... Dubo mordas vian animon... Ĉu vi vidis la gvardion kaj la palacon de la Landestro?... Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!... Kion vi signifas kaj kion fari vi povos?!...

Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj.

-- Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin... Ankoraŭ dua dekmilo da kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn... Kaj kio poste? Kio plue?!...

-- En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj... Eble malgraŭ tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi... Sed vi mem -- kion vi faros plue?... Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por mizeruloj... Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne povantaj morti?... Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo, kial vi venis?... Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?... Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se Adojnoj' destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos sur la tero, ho revemulo!...

Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figuro kun brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la ŝtuparo kaj malaperis en krepusko.

* * * * *

Rabbi forkuris el la urbo.

La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro la distriĝo de l' pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo.

Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama momento tiu viro aperis ĉe lia flanko.

La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la dezerton ĝis la randoj de l' horizonto, sur kiu nigris palma arbaro.

Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte ambaŭ manojn al malproksimo, diris per forta voĉo:

-- Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min... Vi observis propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de l' Sankta Kastelo... Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi... Observu ankoraŭ kaj pripensu!

Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis:

-- Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn... Vidu tiujn amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn... Vidu tiujn tendojn, palacojn kaj kastelojn... Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos!

Rabbi sulkigis la frunton.

-- Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!... Kliniĝu al mi! Faru, kion mi ordonos! Obeadu min!

Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la kapon, ektondris:

-- For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For!

Kaj li restis sola sur la monta supro.

* * * * *

Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al la malplej juna filo diktis leteron al iu komercisto en Romo, kiam oni sciigis lin, ke venis Suten kaj deziras lin vidi.

Kajafas interrompis tuj la laboron, la filon forsendis kaj ordonis konduki Suten-on en la loĝejon, kien li baldaŭ mem venis.

Suten estis en malbona humoro kaj silentema. Sur lia vizaĝo vidiĝis laciĝo. Kajafas ĉirkaŭprenis lin; Suten respondis per malvarma ĉirkaŭpremo de liaj brakoj.

Kajafas ekmaltrankviliĝis.

-- Vi fariĝis malĝoja, filo -- li diris, sidigante lin apud si kaj proksimigante la vizaĝon al la lia, por lin pli bone alrigardi.

Suten silentis.

-- Kio do okazas kun tiu sorĉisto, kun tiu saniganto, amato de l' amasaĉo, stelo matena de l' kripluloj? -- ekdemandis Kajafas kun iom moka rideto.

Suten ne respondis. Kajafas atente lin observis kaj parolis ĉiam pli moke:

-- Ĉu ne ekvidos lin mia okulo? Kiam do aperos la estro de estontaj armeoj niaj? Kiam li kolektos legionojn, forskuos la regadon de l' Romanoj, la landon savos kaj la reĝan sceptron metos en niajn manojn?

La vortojn „reĝan“ kaj „en niajn manojn“ li prononcis kun aparta akcento. Suten kuntiris la brovojn, silentis kelkan tempon, fine diris seke:

-- Mi eraris. Tio estas homo malgranda.

-- Do eble eĉ pli bone -- ekridis Kajafas, fermetante la okulojn. -- Sed vi, Suten, iel ne tre feliĉe kulturas la politikon... Vi persekutas sur dezerto iun sorĉistaĉon, kiam ni tie ĉi okupiĝas pri epokaj aferoj.

Suten svingis la brakojn. Kajafas komencis grati per la fingro inter la dentoj kaj poste diris:

-- Ĉu vi ne intencus vojaĝi Romon?

-- En kia celo? -- murmuris Suten.

-- Veturas maljuna Haleus, intencas veturi Ŝemil kaj Joĥaja. Mi instigas ankaŭ Annas-on. Sole grizaj kaj la plej estimataj kapoj!

Suten ne povis kompreni, kio tute Kajafas-on ne mirigis, ĉar dum lia foresto okazis en la situacio gravaj ŝanĝoj. Li do komencis al Suten klarigi.

-- Ni ricevis el Romo nerefuteblajn pruvojn je tio, ke la nuna amatino de l' Roma Cezaro estas hebreino. Ŝi devas esti certe treege nobla virino. Cezaro ekkonis ŝin dum festeno ĉe sia plejamato Sejan, kie ŝi ludis en la ĥoro. Alia amato, nomata Makro, plifaciligis la alproksimiĝon kaj hodiaŭ ŝi estas unua virino en la ĉefurbo de l' mondo.

Suten fariĝis malpacienca.

-- Kiel do tio ĉi nin koncernus? -- li ekkriis incitite.

-- Kiel tio nin koncernus, Suten? Vi sovaĝiĝis en tiu barbara lando inter la sorĉistoj kaj mizeruloj! Kiel tio nin koncernus?... Veturas delegitaro, por interkonsenti kun ŝi. Ŝi influas Cezaron kaj povas pro tio multajn servojn al ni fari. Kio kun vi okazis, Suten? Mi vin ne rekonas!

Kaj eltirinte la fingron el la buŝo, li komencis kapskui. Suten kuntiris moke la vizaĝon kaj parolis, akcentante ĉiun vorton:

-- Nu, nu, grizaj kapoj de la popolo, seriozaj maljunuloj, pastroj kaj ĉefpastroj veturas serĉi protekton ĉe malĉastulino... Ankoraŭ ni ne havis ion similan!

Kajafas kaptis lian manon.

-- Tfi! -- ekkraĉis Suten, forigis malestime la brakon de l' maljunulo kaj eliris.

Kajafas turnis sin al li en la seĝo, rigardis la pordon, kapskuis.

-- Jen frenezulo! -- li murmuris, ne provante ekregi sian miron. -- Kaj tia homo volas okupiĝi pri politiko.

Li ekridetis kaj skuis la kapon.

-- Kion li deziras de ni? -- li murmuris kaj ankoraŭ unufoje komencis pripensi la aferon de l' delegitaro.

-- Kion li deziras de la grizaj haroj de Ŝemil, Joĥaja, Haleus kaj Annas?... Kion li deziras de tiu ĉi bona hebreino, kiu sin donis al Cezaro?...

-- Li estas danĝera frenezulo! -- li decidis fine.

En tiu momento haltis ĉe la sojlo la servisto kaj anoncis, ke venis la templestro, kiu estis nomata Simon.

Kajafas ordonis lin enkonduki. Simon estis tre pala, liaj manoj kaj lipoj tremis. Li profunde kliniĝis, kaj Kajafas demandis pri la kaŭzo de la alveno.

Simon sciigis per indignigita voĉo, ke la popolo kaptis antaŭ la templo malĉastulinon, ĉirkaŭis ŝin kaj volis ŝtonmortigi. Sed malhelpis la gvardio de la Landestro, defendante la virinon. Okazis do interbatiĝo, al kiu venis multego da homoj. Dume aperis la dekuriono kaj, por trankviligi la popolon, sciigis, ke li ordonos al la gvardio forlasi la virinon, se la pastroj ŝin kondamnos. Oni devas rapide decidi, ĉar povas okazi batalo inter la popolo kaj la gvardio.

Li finis kaj atendis la respondon. Kajafas komencis plej trankvile grati inter la dentoj per la fingro, poste li ekklakis per la lango kaj demandis:

-- Kiel sonas la sesa ordono?

Simon recitis la tekston.

-- Kaj kion parolas Moseo en la Skribo? -- demandis ree Kajafas.

Simon ripetis tri tekstojn. Tiam Kajafas leviĝis, etendis la dekstran manon ĝis la alteco de l' frunto kaj diris serioze:

MAJLAĤ

Apud la bordo de l' Tiberiada maro vivis ermite mizeregulo, nomata Majlaĥ, viro iam tre saĝa, eminenta kaj posedinta multajn ŝafarojn. Sed kiam la ulceroj malfermiĝis sur lia korpo, kiam la naŭza malsano faris lin abomeninda kaj infektema, la amikoj kaj flatuloj foriĝis de li, senigante lin de signifo, la paŝtistoj kaj ekonomoj forŝtelis liajn arojn kaj lia saĝo dum la malsano kaj malriĉeco perdis ĉiun viglecon. En tiu saĝo restis apenaŭ tiom, por kompreni la tutan vantecon kaj pereemon de homaj klopodoj, senfundan malbonecon de l' mondo kaj neesploreblan mokon de l' sorto.

Malsana Majlaĥ sidis dum la tutaj tagoj apud la bordo de l' Tiberiada maro, rigardante la sulkiĝintajn vastaĵojn. Ondo post ondo alkuradis, ŝvelis, ŝprucis kaj malaperadis. Kaj vidante tiun dissaltadon de la ondoj Majlaĥ ridis maldolĉe kaj lia malfermita buŝo flustris:

-- Jen la homo!

Kaj ree:

-- Jen sortoj liaj!

Kaj ankoraŭ:

-- Jen penado homa kaj celo atingita!

Tiujn ĉi vortojn li ripetadis dum la dissaltado de ĉiu ondo kaj ridis maldolĉe, kapskuante. Nur kiam la malsato komencis lin turmenti, li rampis laŭlonge de l' bordo, kolektante kaj englutante, kion la maro el sia profundo elĵetis sur la sablojn.

La noktojn li pasigadis en tendo, kovrita per sekaj folioj. Li kuŝis sur arbara musko kaj ĝemis, kaj la dormo kutime nur por mallonga tempo fermadis liajn palpebrojn, forigante la memoron pri la suferoj.

Ofte la sonĝo pli multe lin turmentis, ol la maldormo. Ĉar ofte ŝajnis al li dum la dormado, ke li kolektas konkojn sur la bordo, disgratas siajn vundojn, por ke ili estu pli multaj.

Jen ree ŝajnis al li, ke li per tremantaj manoj ĉerpas la salan marakvon kaj verŝas sur siajn vundojn, por ke ili pli forte doloru.

Kaj ankaŭ ŝajnis al li, ke li promenas en vasta lando, per la puso de siaj vundoj ŝmiras ĉiun pordon, por ke la tuta homaro suferu kaj vantecon sian rimarku.

Tiel pasis varmegaj someroj, belaj aŭtunoj, pluvecaj vintroj kaj florantaj printempoj. Forgesis Majlaĥ, ke li estis iam riĉa, ke li ĝuis estimon kaj posedis alian pensmanieron. Ŝajnis al li, ke li naskiĝis kun la ulceroj, ke li naskiĝis en mizero kaj soleco kaj ke liaj nunaj pensoj faris kun li vojaĝon de lulilo tra la longa vojo de l' vivo ĝis la bordo de Tiberiada maro.

De tempo al tempo, kiam li sidis sur la bordo, rigardante la dissaltantajn ondojn, rigardo lia falis sur la rondnaĝantajn boatojn fiŝistajn. La homoj sidantaj en ili enprofundigadis tagmeze la retojn kaj eltiradis ilin el la maro vespere.

Majlaĥ observis ilian metion, kaj kiam kun la proksimiĝanta krepusko ili malaperis, ŝajnis al li, ke ia ondo dissaltis sen postesigno. Kaj maldolĉe li ridis pro penoj kaj klopodoj de tiu ĉi ondo homa; li deziris ŝpruci sur ĝin sian puson el la gutetantaj ulceroj, por ke ĝi suferu kaj vantecon sian komprenu.

Tamen foje unu boato albordiĝis, kaj en ĝi sidis fiŝkaptisto, nomata Petro. Okupita per riparado de l' reto, li ne tuj rimarkis la ulcerkovritan homon. Nur kiam tiu ĉi komencis maldolĉe ridi, li turnis al li siajn simplulajn okulojn kaj, elirinte sur la bordon, komencis lin kompati.

Majlaĥ respondis al liaj kompatemaj vortoj per moko. Tamen la fiŝisto ne ekindignis, sed sidiĝis sur la sablo apud li.

Tiam Majlaĥ komencis paroli kaj montris al li tiun ĉi dissaltadon de la ondoj kaj poste ridis maldolĉe, kapskuante. Poste li montris la blindecon homan, trempis la fingron en sia sekrecio kaj ŝmiris per la puso la vizaĝon de l' fiŝisto.

Poste li eksilentis kaj observis atente.

Sed la fiŝisto respondis, ke ne ĉio en la mondo estas vanta, ekzemple la boneco. Poste li rakontis, ke li ne timas infektiĝon, nek tiujn ulcerojn, ĉar li konas viron, kiu, ektuŝinte per siaj manoj, cikatrigas la vundojn gutantajn kaj forigas ĉiujn ulcerojn.

Majlaĥ kapskuis kaj ridis respondante:

-- Post paso de semajno vi alnaĝos en tiu ĉi boato al mi kun la peto, ke mi fordonu al vi duonon de la tendo.

Sed la fiŝisto respondis:

-- Venos tempo, kiam el buŝo via malaperos ne nur ulceroj, sed eĉ tiu maldolĉa rido.

Dirinte tion li leviĝis por fornaĝi. Sed Majlaĥ alrampis al li kaj ŝmiris per la puso liajn piedojn. Post tio la fiŝisto permesis al li ŝmiri ankaŭ la ambaŭ manojn. Majlaĥ ŝmiris ilin, poste li ŝmiris liajn palpebrojn, buŝon kaj orelojn.

Poste li alrampis sian tendon kaj la fiŝisto fornaĝis.

Nokte leviĝis granda fulmotondro kaj ĵetis sin sur la akvojn de l' Tiberiada maro. La ondoj kreskis kaj kun granda bruo disverŝiĝis sur la bordo, ŝprucante blankajn ŝaŭmojn sur la altaĵojn kaj troviĝantajn tie arbojn. La maro ekmoviĝis ĝis la fundo. La nuboj volviĝis tiel malalte, ke la ondoj preskaŭ ilin atingis. La ventego ĵetadis sur la maron kaj dronigis la rondflugantajn birdojn. La akvoj elĵetis sur la bordon grandan kvanton da malvivaj fiŝoj kaj diafanaj moluskoj. Dum tio la tondroj kaj fulmoj dissemis tian teruron en la naturo, ke la bestoj arbaraj komencis muĝi timeme kaj la vulturoj ne kuraĝis bekmanĝi la fiŝojn, kovrantajn la malsekigitajn sablojn.

Majlaĥ pensis, ke la ondiĝintaj akvoj ensorbis la boaton de l' fiŝisto kaj lin dronigis. Kiam alvenis la matena brilo kaj la fulmotondro kvietiĝis, li alrampis sur la bordon kaj observis la ondojn, ĉu ili sur la teron ne elĵetos restaĵojn de l' boato kaj la kadavron de l' homo.

Ĉirkaŭ la tagmezo montriĝis en malproksimo boatoj kaj la sidantaj en ili fiŝistoj enprofundigis la retojn en la maron. Vespere unu boato albordiĝis. Majlaĥ ekvidis en ĝi la konatan fiŝiston.

Do li demandis lin, kie li pasigis la nokton.

La fiŝisto respondis, ke sur la maro, ĉar dum la tago li riparis la reton, kaj nokte la akiro estis mirinde abunda.

Majlaĥ respondis je tio, ke li mensogas, ĉar nokte ondegis la akvoj kaj estis granda fulmotondro.

La fiŝisto rediris, ke efektive la ondoj komencis esti iom malkvietaj; sed tiu viro, pri kiu li jam rememoris, eliris el la boato sur la akvojn kaj ilin trankviligis.

Tiam Majlaĥ komencis ridi moke kaj alrampinte al la fiŝisto ŝmiris ree per la sekrecio de siaj ulceroj lian frunton, palpebrojn, vizaĝon, buŝon, bruston, manojn kaj piedojn.

Poste li sidis longe sur la bordo, ĝis la boato kun la fiŝisto malaperis en malproksimo kaj la nokta mallumo kovris per la krepusko la maron kaj teron.

Ĉiutage sidadis Majlaĥ sur la bordo de l' Tiberiada maro, observante la ondojn. Sed la boato ne aperis kaj la fiŝisto Petro ne albordiĝis en la golfo. Tiam Majlaĥ komencis ridi ankoraŭ pli moke kaj ĝoji maldolĉe, ke almenaŭ unu lia sonĝo estas plenumita, ke almenaŭ unu homon li infektis per la puso de siaj ulceroj kaj tiel montris al li la veron de l' homa ekzistado.

Pasis kvin tagoj, poste ses kaj sep tagoj. Tamen fine la okan tagon vespere la boato aperis sur la akva horizonto, proksimiĝis rapide kaj direktis ĝin unu homo.

Majlaĥ komencis ridi.

Ŝajnis al li, ke li vidas ŝvelintan kaj ruĝiĝintan vizaĝon, okulojn plenajn je timego kaj ke tra la malproksimo atingas lin jam la varma spiro. Li observis avide kaj ridis.

Kaj jam li vidis apud si sur la sabloj de l' bordo kliniĝintan mizerulon kun malfermitaj vundoj, rigardantan kolere la dissaltantajn ondojn kaj ripetantan liajn vortojn. Li vidis jam tion kaj ridis.