Legendoj

Part 1

Chapter 1 3,951 words Public domain Markdown

A. NIEMOJEWSKI

LEGENDOJ

Kun permeso de la aŭtoro el la pola originalo tradukis Bronisław Kuhl

Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski

Dua, korektita eldono

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

Paĝo Antaŭparolo 7 Tentistoj 11 Majlaĥ 35 Admono 48 Du disciploj 71

ANTAŬPAROLO

A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de sia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“, „Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“, „Ĉefurbo“, „Petegoj“, „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj de la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“, „Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de frenezulo“, „Legendoj“ ktp. -- Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo (Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo, Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“, kiuj formas en la literatura agado de l' aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara esplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn, de Renan kaj el lingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigis serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“, „Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la disciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj, nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de la jaro 1906 la organon „Myśl niepodległa“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn; ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelke da ili en lingvo internacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete, kaj ili formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj pri similaj rilatoj en la hejmlando de l' aŭtoro, kiel ni vidas tion en la legendo „Tentistoj“. -- Kvankam la temo estas elstudita, la novelista talento de l' aŭtoro brilas en la legendoj plenforte. La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto.

Ni opinias, ke ankaŭ inter la esperantaj samideanoj la „Legendoj“ estos volonte legataj, kaj ni povas nur gratuli la aŭtoron, ke li en la persono de S-ro Kuhl, konata jam pro lia bela stilo esperanta, trovis tiel bonan tradukinton.

Ant. Grabowski.

NOTO

Donante la permeson esperantigi la „Legendojn“, la aŭtoro skribis al mi:

„Fine mi petas, ke Vi en 'Tentistoj' ŝanĝu ĉie la vorton 'rabboni' je 'rabbi', ĉar tiam mi ne konis ankoraŭ tiun ĉi iomon da hebrea lingvo, kiun mi konas nun, kaj 'vocativus' ŝajnis al mi esti 'nominativus'.“

Tio estas la sola diferenco inter ĉiuj sinsekvintaj eldonoj de l' pola originalo kaj la Esperanta traduko. Ĉiujn aliajn nomojn aŭ karakterizajn esprimojn mi penis konservi -- kiom tio nur estis ebla -- senŝanĝe, por ne perdi la ĉarmon, kiu karakterizas la tutan verkon.

La tradukinto.

TENTISTOJ

En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski super la alteco de l' Roma lanco. La homoj okupitaj per metio, marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj nur pri la oportunaĵoj de l' vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj, konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantaj influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l' pastroj kaj eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili, kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn; ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis eĉ unu fajreron, por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi, malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon, heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta, kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun nodon sen almeto de l' mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi, ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis al si la idealon de l' estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ, antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo, sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito, tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l' popolo estis abismo. Ili komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron, instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata; la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminte la librojn, montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia nomo kun la nomo de l' antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan signifon kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.

Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de l' mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj, en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l' mondo, kaj kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi, ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li. Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna, apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten.

Dum unu el tiaj kunsidoj Suten sciigis, ke rondiras en la urbetoj en akompano de kelkaj disciploj juna rabbi, kiu kuracas per la metado de la manoj kaj vekas inter la amasoj admiron. Kajafas interrompis ŝerce, ke oni povus lin alkonduki en la templon, por ke li metu la manojn sur la kapojn de l' impostistoj, prenantaj ĵus de la popolo novan imposton. Baldaŭ tamen la interparolo turnis sin en alian direkton, ĉar iu alportis sciigon, ke en la konsilantaro, ĉirkaŭanta la Cezaron, okazis gravaj ŝanĝoj kaj eniris homoj nekonataj. Suten ne partoprenis en plua interparolo, kaj eĉ pli frue ol kutime forlasis la kunsidon. Dum la venonta li tute ne ĉeestis.

Post du semajnoj li tamen venis ree kaj alportis pluajn sciigojn pri tiu rabbi. Ĉar mankis sciigoj pli gravaj, do oni aŭskultis lian rakonton ĝis la fino. Li certigis, ke rabbi ne nur okupas sin per la sanigado, sed ankaŭ anoncas instruon, kiu ne ĉiurilate estas konsenta kun la tradicia interpretado de la Skribo. Sciigo tiu maltrankviligis Annas-on, la bopatron de Kajafas, la plej altan en tiu ĉi jaro pastron, ĉar li estis tre postulema en la aferoj de l' interpreto de la Skribo. Li do komencis detale demandadi pri tiu instruo. Sed Kajafas ektusetis kaj ordonis al Suten rakonti simple tion, kio okazis, kaj ne tion, kion oni parolis. Suten komencis do larĝe priparoli, ke tiu rabbi akiris grandan famon ĉe la popolo, kiu tie kaj ie komencas murmuri, ke li estas la antaŭdirita Meŝjaĥ.

Tiuj vortoj elvokis grandan ridon inter la kunveno. Eĉ Annas svingis la manon en la aero kaj ridetis kaj la aliaj diversmaniere komencis ŝerci. Suten eksilentis, sidiĝis en angulo, sed estis tre kolera.

Tiu ĉi sintenado turnis la atenton de Kajafas, kiu donis la signon, ke oni silentiĝu, kaj li diris, ke simila afero okazis antaŭ dek ok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvardek jaroj trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li havis en la mano, kaj ekkriis forte:

-- Tia afero okazis ankoraŭ neniam!

Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon.

La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la ĝardenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la kutimo prenis la unua la voĉon.

Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi. Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la pensojn kaj sin al io preparis.

Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto, nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen, ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte la flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo kaj tia homo estas bezona hodiaŭ!

Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li pensas.

Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas efektive grava.

Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris grandan paroladon.

En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stato de l' aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l' Roma estreco. La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj ligitajn kondukus ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili, sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo. Tia homo povus esti tiu juna rabbi.

Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke tio okazu pli frue...

Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj. Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj. Cetere oni povus interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton, oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi...

Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso; li estas tamen laŭ la rakonto -- intelekto ne subiĝanta facile al direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj celoj!

La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ.

Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron.

Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la prijuĝo.

Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej kapabla intelekto ekster la muroj.

Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin. Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas fortan okulon. Suten vidis per propraj okuloj, kiel unufoje sub lia rigardo sekiĝis figujo.

Sed li estas simplulo. Kiam ĉirkaŭas lin la amasoj, li posedas la memkonscion. Oni ne scias tamen, kiel li agus, se li stariĝus antaŭ ilia kunveno.

Li devas deziregi la estrecon, ĉar per siaj faroj parte li ĝin jam ekposedis. Estreco lia estas jam granda -- kaj tie Suten komencis paroli mokplene -- eble ĝi ne trairus la urbajn pordegojn kaj tial tiujn pordegojn evitas; sed invitita ĝi kurbiĝos, apud ni ĝi elkreskos kaj jam revene ne penetros tra tiuj ĉi pordegoj.

Pro tio do estas nepra bezono lin nune akiri. Suten demandas la ĉeestantojn, ĉu ili konsentas je tio.

La ĉeestantoj komencis murmuri inter si kaj turnis la okulojn al Kajafas. Tiu ĉi klare kaj precize konfesis, ke la akiro de rabbi estas afero treege grava. La kunvenintaro jesis.

Tiam Suten prenis ree la voĉon kaj demandis, ĉu la ĉeestantoj permesas al li interkonsenti kun rabbi, aŭ ne. Kaj se ili pli multe konfidus al iu alia, ili diru la nomon.

Kajafas donis signon per la mano, dezirante respondi. Oni eksilentis, kaj li parolis tiamaniere.

La afero, kiun ili pripensas, estas egale grava, kiel danĝera. Grava, ĉar ĝi igas esperi; danĝera, ĉar ĝi minacas per proskripcio. Kiu estas fine tiu ĉi rabbi, tion neniu certe scias. Tial do estas necesa escepta singardemo. Suten iras kun li paroli. Sed li nune parolu kun li nur siaflanke, kiel viro eminenta, sed ne kiel ilia reprezentanto. Se la afero ne prosperos, la sekreto dronos inter du paroj da okuloj; en la plej malbona okazo elmetos sin al danĝero sole Suten. Se tamen la afero iros bone, tiam estos tempo kunveni denove kaj esplori la pluajn sekvojn.

La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe.

Suten estis veturonta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj avertoj.

Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon, fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj. Kaj rabbi estis ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo, en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la kapon de Kajafas.

Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride. Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l' manĝaĵoj, rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l' animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas estis enironta tra tiu ĉi pordo.

En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al Kajafas, ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon kontraŭ granda parto de l' mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas -- povis en ekstrema okazo tiun ilon beni, se li volus... Li estis jam homo pasinta!

Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj!

Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj.

Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l' koro sur la vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima, kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris:

-- Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion fari ol fari malbone...

Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne ellasis:

-- Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas. Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli...

Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis:

-- Vi estos iam la ĉefpastro!

Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo de Kajafas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj.

Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo blinda kaj tute pasinta.

Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la pordegoj de l' urbo.

La saman tagon vespere Annas venis al Kajafas. Ili komencis interparoli pri la vojaĝo de Suten.

Annas laŭdis multe la saĝon de tiu ĉi juna homo kaj skuis la kapon al ĉiuj flankoj. Kajafas gratis per la fingroj inter la dentoj kaj diris mallonge:

-- Suten havas vizaĝon sur vizaĝo.

Annas levis pro ekmiro la manojn kaj malfermis la buŝon. Kajafas ekklakis kelkfoje per la lango je la palato kaj dentoj kaj daŭrigis:

-- Mi diris, ke li havas vizaĝon sur vizaĝo. La ekstera vizaĝo estas de ni konata; sed la suban ni ne vidis. Al mi ŝajnas, ke tiu suba vizaĝo estas alia.

Ekregis silento, dum kiu Annas mallevis la kapon kaj gratis la orelon. Kaj Kajafas ekmurmuris kvazaŭ al si:

-- Kiu scias, ĉu ne estas granda feliĉo por ni, ke Suten ne posedas la talenton de tiu rabbi!

Annas ree levis la kapon kaj Kajafas aldonis:

-- Ĉar se li posedus la talentojn de rabbi, tiam ne li venadus al niaj kunvenoj, sed ni al liaj...

Annas ankoraŭ ne povis kompreni kaj rigardis per demandaj okuloj Kajafas-on, kiu finis:

-- Li ne por ni iris interkonsenti kun ĉi tiu rabbi. Li iris paroli por si. Sed li trokalkulis. Ĝis kiam mi vivos, ni ne estos venantaj al liaj kunvenoj! Sur mia maldekstra manplato estas skribite, ke mi vivos pli longe ol tiuj, kun kiuj mi devas agi singardeme!

Annas respondis maltrankvile:

-- Do eble li prefere ne iru paroli kun rabbi?

Kajafas ekridetis:

-- Li parolu kaj alkonduku lin tien ĉi. Ĉar de tiam ne li sola estos kun li interparolanta!

Ili disiĝis.

* * * * *

Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj. Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron atingi.

Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi.

Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis kaj komenciĝis la dezerto.

La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis, aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto.