Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"

Part 8

Chapter 8 3,937 words Public domain Markdown

Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis sur mia korpo, mia vizaĝo; ĝi estis musoj, kiuj trotis sur mi, serĉante manĝaĵojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.

Mi malfacile sukcesis eltiri el mia poŝo peceton da lardo, kiu restis al mi, kaj per ĝi mi frotis la ŝnurojn, kiuj min ligis, kaj poste mi restis senmova. Baldaŭ la musoj, unue forpelitaj per mia movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj disŝiri la ŝmiritajn ŝnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo, mi sukcesis min liberigi.

Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per rapida forkuro. La suno baldaŭ leviĝis kaj la varmeco fariĝis malagrablega, sed tio min malpli ĉagrenis ol la manko de manĝaĵoj, la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn fortojn por daŭrigi mian vojaĝon?

Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado aŭdiĝis, mi rigardis malantaŭen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis. Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimiĝis; granda ŝvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidiĝis pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian persekutanton aŭ nur lin timigi. Mi min returnis, kaj eĉ ne celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daŭrigis mian forkuradon, sed aŭdis raŭkan blekadon kaj strangan bruon, kvazaŭ haŭto estus ŝirata.

Post kelkaj minutoj, nenion plu aŭdante, mi haltis kaj rigardis malantaŭen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne moviĝis, tamen mi aŭdis strangan plendon, ne tre laŭtan pro la malproksimeco.

Mi revenis malrapide, kaj baldaŭ nekredebla vidaĵo min mirigis. Mia kuglo estis trafinta la frunton de l' leono, kaj glitinte longe la vertebraro, estis disiginta la haŭton, kaj tiu ĉi, falante sur ambaŭ flankojn de la korpo kaj kvazaŭ volvite ĉirkaŭ la kruroj de la besto, malhelpis ĉian movadon. Malfeliĉa leono! ne povante moviĝi, li malrapide rostiĝis per la suna varmeco kaj elĵetis terurajn blekadojn.

Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon, kaj sub la ombro de ŝtonego mi atendis la plenan kuiriĝon de mia ĉasaĵo. Poste mi povis ripari miajn fortojn per larĝa tranĉaĵo de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por miaj estontaj bezonoj, lasante la restaĵojn por la ŝakaloj.

Mi ne povus rakonti ĉiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ĝin ne diri.

Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneŭmatikojn, kaj mi volis ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ĝin perdinta! Kiu grava malfeliĉo! Kiamaniere mi povos de nun daŭrigi mian vojaĝon?

Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizaĝo agrablan freŝan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindaĵo! el malgranda truo flugetis sableroj elpuŝitaj verŝajne de senkolora gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskaĵon ŝajnantan junko, mi tranĉis peceton kaj faris tubon, kies unu ekstremaĵon mi enirigis en mian pneŭmatikon, alian en la truon.

Ĝojego! ĝojego! rapide mia volvaĵo pleniĝis sed samtempe mia bicikledo fariĝis malpeza kaj ŝajnis forflugonta en aeron; mi devis ĝin ligi ĉe mia zono, por ke mi povu daŭrigi la enblovadon.

Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambaŭ portis je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltiĝis; eĉ, renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ĝi, kiel farus muŝo, kaj la folio eĉ ne moviĝis. Mi devis multe peni por reveni teren.

Kiel vi povas imagi, mia rapideco fariĝis grandega kaj senpene mi trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malpleniĝis kaj devigis min fine halti por serĉi nutraĵon; sed vane mi esploris la ĉirkaŭaĵon, mi nenion trovis. «Kiu dormas, tiu manĝas», oni diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia poŝo mi trovis longan ŝnureton, je kies ekstremaĵo mi fiksis kurbigitan pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj allogaĵoj. Mi ĵetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia mano la alian ekstremaĵon de la ŝnureto, al kiu mi fiksis peceton da ligno por ĝin teni.

Mi kuŝiĝis kaj ekdormis, atendante ĉasaĵon. Mi sonĝis kvazaŭ mi ĝuus bonegan manĝadon, sidiĝante ĉe la tablo de riĉa Arabo, kaj mi lin gratulis pro la delikata peco de ŝafaĵo de mi manĝata, kiam forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia sonĝo fariĝas realaĵo.

Mi ekrigardis mian kaptaĵon, kiam, ho strangaĵo! mi vidis, ke mi kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi ekkriis, sed mia voĉo timigis la birdon, kiu rapide forkuris, ĉar pro la surprizo, mi estis forlasinta mian ŝnureton.

Perdi samtempe mian kaptaĵon kaj mian ŝnuron! Ho, neeble! Mi tuj saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu, forkurante, glutadis mian ŝnuron, ŝajne kun granda plezuro. Sed okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel rapida, ke jam ĉe la alia ekstremaĵo de la struto, peco de ŝnuro ekvidiĝis kaj iom post iom plilongiĝis. Subite la struto haltis, malhelpite de la tenilo, kiun ĝi ne povis engluti.

Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian okazon. Mi ekprenis la ekstremaĵon de la ŝnuro, ĝin fiksis ĉe la gvidilo de mia maŝino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi ekscitis mian kondukiston.

Vi devas konfesi, ke, eĉ konsiderante la strangecon de miaj aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo, ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senĝene ripozis, eĉ ne farante movon.

Sed sento de profesia fiereco ŝanĝis mian vidmanieron. Estas malinde, mi pensis, ke mi, S-ro Radamanto, akceptu helpon fremdan, kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj alproksimiĝinte, mi detranĉis la ŝnuron ĉe la postaĵo de la birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.

Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon de mi forlasitan antaŭ kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la sablo, sed min vidinte, ĝi forkuris, lasante blankan objekton, kiun oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ĝi mi vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antaŭ ol foriri.

Rapide mi faris truon por trinki la internaĵon, sed tio estis tiel sengusta, ke mi unue ŝanceliĝis, sed, pripensinte, mi verŝis internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis ĉion kaj kuirigis per la suna varmo. Tio faris bonegan ovaĵon, kiu redonis al mi novajn fortojn.

Mi do daŭrigis mian vojaĝon, sed subite ambaŭ pneŭmatikoj eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvaĵojn por riparo, kiam, ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn radojn kaj ĉirkaŭvolviĝis kiel veraj pneŭmatikoj tre flekseblaj kaj dolĉaj.

Post longa irado, mi laciĝis kaj serĉis lokon por ripozi, mi baldaŭ ekvidis ĉe la horizonto arbareton, al kiu mi min direktis. Sed subite granda leono saltegis el kaŝita kaverno kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj kun miriga rapideco mi provis alveni ĝis la arbareto. Miaj pneŭ-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (ĉu mi diris, ke ili estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas fiksitaj, kiel ĉiuj scias, ĉirkaŭ ilia kolo) kaj siblis tiel terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.

Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble malmoliĝis; feliĉe mi ĵus atingis la arbaron, mi haltis kaj ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfeliĉaj bestoj! mi verŝis larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgaŭ estos malfacile pli antaŭeniri.

Sed mi ne ofte malkuraĝiĝas kaj estas sufiĉe sagaca (tion vi tre certe jam scias); mi baldaŭ pensis, ke, eĉ post sia morto, miaj serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhaŭtigis, ne difektante la haŭton; dank' al seka ligno, kiun mi trovis, mi ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostaĵon. Mi kungluis la ekstremaĵojn, kiuj tuj ŝajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj kiel la pneŭmatikoj de la firmo[9]....

Plie mi estis forpreninta la du ĉirkaŭkolojn de sonoriloj, kiuj fariĝis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.

Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi sonĝis, ke mi daŭrigas mian vojon sur belega maŝino, kies radoj estas testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larĝaj kornoj; la selo estas kameldorso, la saketo, sarigpoŝo kaj la lanterno, pokalo plena de lumvermetoj.

Morgaŭan tagon, tute ripozinte, mi daŭrigis mian iradon, esperante tamen, ke mi baldaŭ alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia deziro baldaŭ plenumiĝis, ĉar mi atingis arbaron, kiu ŝajnis al mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj kokosnuksojn, kiujn mi plezure manĝis. Mi pensis, ke ne estos al mi facile trairi virgan arbon «en kiu la mano de homo neniam metis la piedon», kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis al mi facilan vojon, kaj mi ĝin sekvis dum multaj tagoj, manĝante fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankaŭ leporojn, kiujn mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj ŝajnis al mi tre afablaj sed iom senĝenaj.

En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandiĝis, kaj mi baldaŭ alvenis apud granda riverego, kiu devigis min ŝanĝi mian direkton. Mi do esploris la ĉirkaŭaĵon kaj kun granda teruro ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaĝuloj, kiuj feliĉe ne vidis min, ĉar mi alvenis dum la nokto.

Kun granda singardemo mi daŭrigis mian serĉadon, kaj vi pripensu mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da homaj ostoj! Mi estis meze de hommanĝantoj! Kiamaniere mi povos forkuri nevidite? Mi serĉis, sed vane, ŝipeton, en kiu nokte mi povus senbrue forlasi tiun danĝeran lokon, sed nenion mi trovis.

Mia bicikledo estis bone kaŝita kaj mi trovis grandan arbon, kiu estis por mi bona rifuĝejo. Mi manĝis nur kokosnuksojn, en kiuj mi faris truon por elpreni la internaĵon. Mi komencis malesperi, kiam, unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.

«Eŭreka!» mi kriis greklingve (ĝi estas cetere la sola greka vorto, kiun mi konas).

Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies truon mi ŝtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosaĵon tre taŭgan. Sed kiamaniere ĝin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia bicikledo forte starigita meze de mia flosaĵo donis al mi bonegan motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte foriris.

Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas ĉi tiu riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute nesciis la ĝeneralan direkton de mia longa vojaĝo. Ĉu mi estis irinta orienten kaj ĉu tiu rivero estas Nilo? Aŭ ĉu, suden vojaĝinte, mi atingis Nigeron aŭ Senegalon? Neklarigebla enigmo!

Post kelkaj tagoj, ho mirindaĵo! mi ekvidis vaporŝipeton, kiu venis laŭ kontraŭa direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La ŝipo sin direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu ŝajnis esti la ŝipestro, parolis al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis; tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan, rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas nur france; sed bedaŭrinde la homo ne konis la francan lingvon. Li ankaŭ uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu ŝajnis al mi tre bela, tre dolĉa, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala, sed ĉiam vane.

Oni min enirigis en la ŝipon, kaj malfacile, per vortoj ĉerpitaj en multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano, sed ĉiuj liaj kunvojaĝantoj estis angloj, ili vojaĝis tra la mondo de kelke da monatoj.

--Ni estas nun,--ili diris,--sur la riverego Kongo kaj en la lando nomita Belga Kongo.

Mi miris, ke mi faris vojaĝon tiel longan tra Afriko.

Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaĝi en tiom da diversaj landoj, ne konante tre certe la lingvojn de ĉiuj nacioj vizitataj. Ili respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto, kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide propagandiĝis kaj estas nun konata ĉiulande; tio multe faciligas la vojaĝojn.

Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili ĉiujn miajn aventurojn. Ŝajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.

Dank' al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide fariĝis sufiĉe lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi faros novajn vojaĝojn en ĉiuj landoj de l' mondo; unue mi iros Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton de Esperanto, doktoron Zamenhof.

E. Deligny.

PIEDNOTO:

[9] Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!

SEPA MENCIO

LA ONKLINO EL AMERIKO

Ŝerco en unu akto.

PERSONOJ:

S-ino Plenvolo, onklino de S-ro Polimo, doktoro. S-ino Polimo. S-ro Smitso, kapitano. | S-ino Smitso. | S-ro Hejno, advokato. | S-ino Hejno. | Amikoj de la gesinjoroj Polimo. S-ro Dalmo, negocisto. | S-ino Dalmo. | S-ro Laŭdo, ekskapitano. | Mario, servistino de Polimo. Bil (negro), servisto de S-ino Plenvolo.

_Salono de Polimo. Longa tablo, dekstre kaj maldekstre seĝo, poste sep seĝoj. La pordo ĉe la fundo estas malfermita. Letero kuŝas ĉe la pordo dekstre.--Funde tableto en angulo._

SCENO UNUA

MARIO _sola_; _poste_ GES-oj SMITSO.

Mario, _aranĝante festan tablon_.--Kara ĉielo, kian malagrablan vivon havas simpla servistino! Labori, labori, kaj refoje labori de la frua mateno ĝis noktiĝo; kaj se ŝi kuraĝas ripozi momenton, ŝi povas altiri sur sin la plej grandajn riproĉojn de la mastrino. Se la gemastroj estus nur riĉaj, ili povus dungi pluan servistinon, mi havus tiam kelkfoje ripozon kaj liberan tempon por eliri kun mia korporalo. Ho, estas tiel agrable promeni kun li. Se li nur baldaŭ fariĝus serĝento por edziĝi kun mi kaj por liberigi min de tiu ĉi domo. (_Ŝi volas eliri dekstre kaj ekvidas la leteron._) Kio estas tio? (_Prenante ĝin._) Ho, letero; verŝajne la doktoro perdis ĝin... de kiu ĝi estas? (_Malfaldante ĝin._) Ĉu do ne estas krimo legi ĝin!?... tiom pli ĉar mi ne babilados pri la enhavo. (_Legante_). Ĉikago, la duan de decembro 1900. Kara Nevo! Vi estos surprizita kiam vi ricevos leteron de sinjorino, al vi tute nekonata. Mi tial komencas konigi min al vi. Sendube vi rememoras vian karan patrinon, kiu mortis, kiam vi estis nur okjara knabeto, kaj sendube vi ankaŭ memoras, ke ŝi parolis al vi pri sia sola fratino, kiu iris al Ameriko kun la fama kuracisto Plenvolo, kies edzino ŝi estis.--Nu kara nevo, mi estas tiu onklino, kiu foriris de Eŭropo, kaj kiu preskaŭ neniam skribis, nek al via patrino, nek al iu alia el la parencaro pro kaŭzo, kiun mi ne klarigas nun al vi. Sufiĉu, ke vi scias, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke mia edzo mortis ĉirkaŭe antaŭ unu jaro, lasante min tute sola en la vasta Ameriko. Mi neniam amis tiun ĉi mondparton, kara nevo, sed mia Fritso (tiel sin nomis mia edzo), ne volis reiri Eŭropon, ĉar li povis pli facile riĉiĝi en la nova mondo ol en la malnova. Ni vivis ĉiam feliĉe, kaj tre ordinare, tio estas, tre ŝpareme, kaj mi intencas daŭrigi tiun viv-manieron. Tamen mi kore deziras returni al Eŭropo por pasigi miajn lastajn jarojn ĉe mia nevo, kiu portas la nomon de mia edzo. Ĉu vi povus konsenti al tio? Mi tre ĝin dezirus, tiom pli, ĉar mi scias (pli malfrue mi klarigas al vi kiamaniere) ke vi estas edziĝinta, kaj ke vi havas tre amindan edzinon. (_La gesinjoroj Smitso estas enirontaj sed vidante Marion, ili sin donas signojn silenti kaj aŭskulti. Ili restas en la malfermita pordo._) Ŝi do konsentos ankaŭ ricevi min kiel kunloĝantinon, ne vere? Mi posedas ĉirkaŭe 100 000 dolarojn, kiujn Fritso postlasis al mi, kaj kiuj post mia morto alfalos preskaŭ ĉiuj al vi ambaŭ, se vi estos bonaj por mi. Mi estos tre nepostulema, kaj kontentiĝos kun ordinara ĉambro por mi kaj ĉambreto por mia servisto, kiun mi kunprenos. Tiu servisto estas nigrulo. Mi amas lin, ĉar li servis min jam de jaroj fidele, tiel, ke mi decidis ne eksigi lin de mia servado. Krom la nigrulo, mi havas verdan papagon, kiu parolas, li povas diri: _La doktoro estas fripono_, kaj _Fritso trinkas bieron_. Fine mi posedas belan katinon, kiun kontentiĝos malgranda loko en via domo. Se via domo estas tro malgranda por vi kaj mi kun mia nigrulo, papago kaj katino, bonvolu tiam lui alian pli grandan domon, mi plene redonos al vi ĉiujn viajn elspezojn neordinarajn. Ne kredu, kara...

SCENO DUA

MARIO, S-o _kaj_ S-ino SMITSO; S-ino POLIMO _en la postscenejo_.

S-ino Polimo, _ekstersalone, dekstre_.--Mario!

Mario.--Ĉielo! Sinjorino vokas min. (_Ŝi rapide remetas la leteron apud la pordo. La gesinjoroj Smitso foriras, fermante senbrue la pordon post si._)

S-ino Polimo, _vokante pli laŭte ol antaŭe_.--Mario! Mario!

Mario.--Mi jam alvenas sinjorino! (_Ŝi volas eliri dekstre. Oni laŭte frapas al la pordo je la fundo._) Ho, oni frapas! (_Ŝi malfermas la pordon je la fundo kaj la gesinjoroj Smitso eniras._)

S-ino Smitso.--Bonan vesperon Mario! ĉu la doktoro estas hejme?

Mario.--Ne sinjoro, li eliris antaŭ unu horo.

S-ino Smitso.--Ĉu sinjorino ankaŭ eliris?

Mario.--Ne sinjorino, ŝi estas hejme, mi...

S-ino Polimo, _vokante ankoraŭ pli laŭte_.--Mario! Mario! Venu do!

Mario.--Jes, sinjorino, mi jam venas!

S-ino Smitso.--Iru nur, ni atendos momenton; diru, ke ni deziras fari tre malgrandan viziton.

Mario.--Jes, gesinjoroj, mi tuj ĝin diros. (_Ŝi eliras dekstre._)

S-o Smitso.--Nu, kion vi diras pri tiu letero?

S-ino Smitso.--Ho, sinjorino Polimo jam de longe montris ĝin al mi, sed poste alvenis ankoraŭ tri aliaj leteroj en kiuj la maljuna onklino tre plendis pri ĉiuj specoj da malfeliĉaĵoj. Unue mortis la katino, due la nigrulo malsaniĝis, tiel ke la vojaĝo devis esti prokrastata, trie...

S-o Smitso.--Eble ŝi perdis sian monon...

S-ino Smitso.--Ne, ŝi ne plu skribis pri la mono, sed la gesinjoroj Polimo tre timis, ke grava malagrablaĵo okazis pri ĝi, tamen ili ne diris pli multe pri la afero, nur ke ili tre bedaŭras, ke ili luis tiun ĉi grandan domon, ĉar la doktoro timas, ke la vojaĝo de la onklino refoje estos prokrastata.

S-o Smitso.--Ĉiuj niaj amikoj ekaŭdis pri la leteroj, kaj cetere?

S-ino Smitso.--Ho jes! kaj ni interkonsentis fari hodiaŭ plezurigan ŝercon, en kiu vi kaj mi ludos la ĉefrolojn.

S-o Smitso.--Kaj nia vojaĝo al Amsterdam?

S-ino Smitso.--Estis nur preteksto por ne ĉeesti en tiu ĉi domo hodiaŭ vespere. La telegramo, pri kiu mi parolis al vi, tute ne alvenis. Ni tamen nun venas por senkulpigi nin.

S-o Smitso.--Sed mia kara, kiel do vi ne pli frue parolis al mi pri via ŝerco, vi do malkonfidas min?--mi do ne plu estas infano!

S-ino Smitso.--Mi havis mian tialon por tio! Vi ja scias, ke vi tute ne povas teni sekreton... Nur ne koleretu! Ni tuj rehejmiĝos kaj revestos nin por la ludotaj roloj; ni revenos ĉi tien post kelkaj minutoj por surprizi la geedzojn Polimon; mi kiel la onklino kaj vi kiel la nigrulo.

S-o Smitso.--Vi do ne postulas de mi, ke mi pentros min tute nigre?

S-ino Smitso.--Nur la vizaĝon; mi ĝin faros mem, kaj vi portos nigrajn gantojn.

S-o Smitso.--Sed, mia karulino, tio estas neebla, kie vi prenos la parolantan papagon?

S-ino Smitso.--Ne maltrankviliĝu, mi diras, ĉio estas en ordo, vi vidas mem, sed silentu, iu venas!

SCENO TRIA

S-o _kaj_ S-ino SMITSO, S-ino POLIMO.

S-ino Polimo, _enirante_.--Pardonu, ke mi igis vin atendi tiel longe.

S-ino Smitso.--Ne estas kaŭzo por tio, kara amikino, ni nur venas por gratuli vin, kaj por senkulpigi nin pro nia malesto hodiaŭ vespere. Ni nepre devas iri Amsterdamon pro gravaj aferoj, ni tre bedaŭras, sed ni ne estas kulpaj en tio.

S-o Smitso.--Jes, la afero estas grava, kaj ne...

S-ino Smitso.--Sed ni ne povas forbabili nian tempon, ĉar la vagonaro foriras post duono da horo; ni do devas rapidi. Nu, kara amiko, gratulu vian edzon por ni kaj amuziĝu bone!

S-ino Polimo.--Dankon. Fritso ankaŭ bedaŭros vian maleston, ĉar sen la kapitano, la festoj preskaŭ ĉiam nebone sukcesas.

S-ino Smitso.--Ho! vi tamen amuziĝos! Nu, kara amikino, ni devas foriri, adiaŭ! (_S-o kaj S-ino Smitso foriras._)

SCENO KVARA

S-ino POLIMO, _poste_ S-o POLIMO.

S-ino Polimo.--Jam la oka horo; post kelkaj minutoj mi povas atendi la vizitantojn. Sed kie do estas Fritso? (_Ŝi rigardas tra la fenestro_) jen, li alvenas! Nun unue mi ekzamenu ĉu Mario bone aranĝis la tablon: Jen sidos la gesinjoroj Hejno; jen sinjoro Laŭdo; jen la gesinjoroj Dalmo, kaj jen ĉi Fritso kaj mi.... La tablo vidiĝas tre bone, la gastoj povos esti kontentaj! Se ili nur ne alvenus tiel malfrue! (_S-o Polimo eniras._) Mi ĝojas Fritso, ĉar vi alvenis; la gastoj estos tie ĉi baldaŭ... La gesinjoroj Smitso ĵus alvenis por diri, ke ili ne povas partopreni en nia malgranda festo; ili nepre devis tuj foriri al Amsterdamo, pro gravaj aferoj. Mi devas gratuli vin por ili.

S-o Polimo.--Mi bedaŭras ilian maleston.... Jen refoje leteron de onklino, la leteristo donis ĝin al mi, kiam mi eniris la pordon.

S-ino Polimo.--Rapide! Malfermu! Mi estas scivola ĉu ia malfeliĉaĵo okazis, ĉar la lastaj leteroj tute ne plaĉis min... Nu? kion ŝi skribis?

S-o Polimo, _legante_.--Kara, genevoj! Mi sciigas vin, ke vi povas atendi min jam morgaŭ. Mi ĵus alvenis en Rotterdamo. Mi havis terurajn malsanojn de maro, sed nun sentas min sufiĉe bonete por vojaĝi. Bil kaj Koko sanas kiel eble plej bone. Mankas al mi la tempo skribi pli multe, ĉar mi havas ankoraŭ multon por fari. Ĝis morgaŭ! Kun mil kisoj, via onklino Lotjo.

S-ino Polimo.--Kiam ŝi forsendis la leteron?

S-o Polimo, _serĉante_.--Ho! ŝi tute ne skribis la daton... atendu, mi trovas ĝin sur la kovrilo..... (_serĉante._) Sed tio estas terura! la ŝtampaĵo estas tiel malklara, ke mi ne povas legi ĝin.

S-ino Polimo.--Eble ŝi venos hodiaŭ!... Ĉu ŝi skribis nenion pri sia mono?

S-o Polimo.--Nenion.

S-ino Polimo.--Se ŝi nur ne estus nun venonta. Kara ĉielo, imagu al vi, ke ŝi alvenas, kiam niaj gastoj estas...

S-o Polimo.--Ho tio ne malhelpos. Ŝi tiam povos tuj konatiĝi kun ili.

S-ino Polimo.--Jes, sed mi preferus, se ŝi venus, kiam ni solaj estos hejme.

S-o Polimo.--Mia kara, ne maltrankviliĝu. (_Post momento._) Ĉu vi ekaŭdis, ke la najbaroj scias pri nia onklino? Mi jam ekaŭdis kelkajn aludojn pri ŝi.

S-ino Polimo.--Kelkajn aludojn?

S-o Polimo.--Jes,... la najbaroj moke parolas pri: _ora_ onklino, pri _diamanta_ onklino kaj cetere; oni jam diris, ke ŝi tute _ne_ alvenos. Ankaŭ oni disrakontas, ke ŝi perdis sian monon, kaj ke ni estas devigataj transloĝiĝi pro la alta luprezo de nia domo. Eĉ la buboj sur la strato moke rigardis min, demandante unu al la alia: ĉu la _ora_ onklino jam alvenis.

S-ino Polimo.--Sed tio estas terurega, Fritso. Imagu do al vi, ke ŝi _ne_ estas riĉa, tiam ni _vere_ devos transloĝiĝi, ĉar...

S-o Polimo, _kolerete_.--Kion do vi pensas pri ŝi...; mi rediras, ne maltrankviliĝu.... Se mi nur scius, kiam ni povus atendi ŝin. (_Oni sonorigas laŭte._)

S-ino Polimo, _ektimigite_.--Kara Dio! Kiu estas tie!?

S-o Polimo.--Eble jam kelkaj gastoj.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi tute ne pensis pri ili. Nu, Mario do malfermas por vidi kiu sonorigis; ni estas pretaj akcepti la vizitantojn... Se onklino nur ne alvenos hodiaŭ! (_Eniras la gesinjoroj Hejno, kaj la gesinjoroj Dalmo._)

SCENO KVINA

GES-oj POLIMO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO.