Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"
Part 5
En Eŭropo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas ĉe la kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la ĉirkaŭaĵoj de la tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof naskiĝis. Lingvo, ĉu parolata, ĉu skribata, estis tiatempe la sola ilo por transdoni la penson, sed tiam ĝi ne havis la kapablon sin transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per la helpo de tradukistoj. Tiel ĉiu nacio loĝadis en izoleco, kaj la pensado restis mallarĝa, malriĉa, mallibera kaj malsana.
Imagu tian aferstaton, kaj komparu ĝin kun la nuna.
Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian unuan broŝuron, «D-ro Esperanto: Internacia Lingvo». Li kvazaŭĵetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: «se mia lingvo estas taŭga, ĝi estu akceptata; se ne, ĝi pereu». Kuraĝo Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron, sendaŭra lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne antaŭvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed al Zamenhof apartenas la ĉiamlaŭdinda merito, ke li ja sciis, eĉ antaŭ ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia antaŭdiro nepre efektiviĝos. «Venos iam la tempo», li diris tute sen fanfarono, «kiam Esperanto fariĝos posedaĵo de la tuta homaro».
Sed Esperanto ne venkis la mondon ĉe la unua bato. Longa batalado sekvis kontraŭ ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole, Esperanto altiris al si aliĝanton post aliĝanto; ĝi supersaltis la landlimojn de sia patrujo; ĝi transpasis trans la marojn. Paŝo post paŝo, ĝi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj de la kompreno malfermiĝis. Baldaŭ, la popolamaso en unu lando kuniĝis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, ĉar Esperanto jam ilin edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kuniĝis por malbonaj celoj. Tion ĉi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj sin sentigis antaŭ la trono, ĉe la katedro, en la parlamentejo. Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldaŭ la edukado unuformiĝis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de ĉiuj landoj. Per tio, la scienco antaŭeniris paŝege, salte. La efikeco de la jam de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ĝi fariĝis praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimiĝo de la nacioj, rezultis, ke la leĝaroj de la diversaj landoj kunsimiliĝis; por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militŝiparo fariĝis senutilaj. Dume tiuj, kiujn la Eŭropanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj, imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, ĉiam pacemaj, se oni ne ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn ili elsekvadis pacajn okupadojn.
Tiu ĉi akceliĝo de homa pensado kaŭzis naturan sed flankan efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedaĵojn ne estas la ĉefa homa celo, ke la plej ŝatinda rekompenco al la laboro ne estas ĝia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la regatoj; al neniu mankis nutraĵo, vesto aŭ loĝejo: ĉiu ricevis konvenan edukadon proporcie laŭ sia natura kapablo. Altranga aŭ riĉa malsaĝulo ne suĉis plu la fruktojn de la laboro de la malriĉaj kaj la malfeliĉaj. La ŝtato taksis la valoron de ĉies servoj kaj laboroj; ĝi komencis konton en la nomo de ĉiu regato, debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kaŝis sub malestimon.
Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn; krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo fariĝis unuiĝo de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto, la tuta plataĵo de la homa intelekteco leviĝis. En la fruaj tagoj de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento; fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn «unu por ĉiuj, ĉiuj por unu», kaj anstataŭ la fierdiro «civis romanus sum», oni diris kun egala fiereco «mi estas homo».
Religia pensado fariĝis tute libera, kaj ĉiaj sektoj baldaŭ trovis komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l' Amo kaj Devo.
Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la alian.
Ĉio tio ĉi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu la konkludon. Ĉion tion ĉi Esperanto igis ebla, ĉar ĝi, kaj nenio alia, detruis la baregon. Tio estas la ŝuldo, kiun ni ŝuldas al Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ĝia genia elpensinto. Li sukcesis, kie ĉiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro ĝis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj posteuloj, iras trankvile al la fina celo.
Sed mi konas la karakteron de tiu ĉi modesta glorindulo, se Zamenhof mem povus ĉeesti kun ni hodiaŭ, jen tio, kion li dirus:--«Ne trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur ero en la ĉeno de la disvolviĝo de la homaro; ĉeno, kiu komenciĝis antaŭ la historio; ĉeno, kies etendo estas senfina kaj nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensaĵo eluziĝos. Eĉ nun eksignoj pri tio ne mankas. Eĉ nun kelkaj el vi povas transdoni kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Ĉio pereas kaj forpasas. La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian rolon?»
Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio ĉi nian agon por ĉiam aprobos pro tio, ke--oni povas preskaŭ citi la vortojn de li mem skribitajn--ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter ĉiuj popoloj, kaj la popoloj fariĝis unu granda rondo familia; li faris la mondon feliĉa.
Li faris la mondon feliĉa! La bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝis!
Li faris la mondon feliĉa! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble enĉizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu ĉi statuo. En la dek-naŭa jarcento Doktoro Esperanto skribis «ni faros la mondon feliĉa»; hodiaŭ, por ke la homaro ne forgesu sian ŝuldon, lia monumento, por lia ĉiama gloro, proklamas:
«Li faris la mondon feliĉa».
LA PLENUMO
La parolado finiĝis kaj tuj mistera muziko aŭdiĝis; kvazaŭĉiela ĥoro ekkantis; ensorĉa melodio flosis tra la aero. Malrapide, dolĉe defalis la tegaĵoj kaj ekaperis kvazaŭvivanta statuo de la Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo; tie staris ŝajne la homo mem, kiun ĉiu bona Esperantisto amas, kies trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!
Tiam la tono de la muziko ŝanĝiĝis; komence, nelaŭta kaj funebra, kiel la ekĝemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta, ĝi reprezentas akran militadon kontraŭ supernombra malamiko; jen noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas, ĝis ĝi fariĝas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en sonorega, ĝojega tumulto de harmoniaj sonoj.
Nenia aplaŭdo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento, pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne en la kaŝejo de l' animo, tremeta emocio agitis la ĉeestantojn.
Kvankam malheligita de la meĥanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li revidos similan apoteozon. Ĝis la tago de lia morto tiu memoro senvelke vivados.
El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ĝi falis. Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentriĝis al la ĵus vidita sceno. Kvazaŭ revante, li refalis sur la brakseĝon, dirante preskaŭ neaŭdeble: «Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la plenumon».
John Ellis.
TRIA MENCIO
MIA LASTA KLASO EN LA VILAĜA LERNEJO
Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj gepatroj, terkulturistoj, loĝadis en malgranda vilaĝo, proksime de la rivero _Doubs_, en la samnoma departemento. En ĉi tiu parto de Francujo, la plej multaj vilaĝanoj estas ne nur plugistoj, sed ankaŭ vinberistoj, kaj tie ĉi eble, ankoraŭ pli ol en alia ajn provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas ekstreme laborema kaj ŝparema.
Al mi, infano, la kampara vivado tre plaĉis, kaj nun mi volonte redirus laŭ la latina poeto: _O fortunatos nimium, sua si bona norint, agricolas_! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis ĉirkaŭe sur la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilaĝo, jen ni nin banis aŭ fiŝkaptis en la rivero, jen ni elnestigis birdidojn,--knaboj estas senkompataj,--jen ni iris en arbaron, kolekti frambojn, fragojn aŭ avelojn. Vere feliĉa tempo!
Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaĝan vivadon mi nur ĝuis dum la interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre ŝatis la _sciencon_ kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam forestis sennecese de la klaso.
En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank' al la Respubliko: la gepatroj ne ĉiam volonte sendis siajn infanojn en la lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte eĉ tro granda por malriĉaj plugistoj. Mi enfine ankoraŭ aldonos, ke la nun rakontota historio okazas en la monato Aŭgusto, la lastan tagon de la instrujaro.
Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed, ĉar estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la lernantoj troviĝis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua horo antaŭ la komunuma domo, kie ni ludis, antaŭ ol eniri. La lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek sonorilo, en la klasoĉambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, ĉi tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj plu; ni ankaŭ ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis poŝhorloĝeton kaj la antikva turo de la vilaĝa preĝejo ankaŭ ne surhavis horloĝon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e. la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daŭre amuziĝis, sen riproĉo de konscienco, ĉar nia instruisto ankoraŭ ne estis en la klaso. Li troviĝis efektive en sia loĝejo sur la supra etaĝo, kie li tagmanĝis kun kolegoj. Kompreneble ni ne plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia paŭzo longtempe daŭras.
Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la lernejon, nek reiri domen; ni ĉiam ĝoje distriĝis kaj ludadis sur la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antaŭ nia modesta instruejo. Lian Moŝton ni admiris kun lia luksa, cilindra silkĉapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte vidis en nia dezerta vilaĝo. Sed ni lin ankoraŭ pli admiris, kiam ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de _Besançon_, la ĉefurbo de nia departemento.
--Ĉu estas nun la horo de la paŭzo?--li diris;--kial vi ne estas en la lernejo?
--La instruisto nin ne alvokis ĝis nun,--ni respondis,--kaj ni amuziĝas tie ĉi en la korto.
--Kie do li estas, via lernejestro?
--Li ankoraŭ tagmanĝas sur la supra etaĝo kun amikoj.
Nia lernoĉambro troviĝis sur la teretaĝo kaj la inspektoro, kiu jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon, kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasoĉambron.
Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde silentiĝis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom aŭdi la babiladon kaj ridadon de la ĝojaj drinkantoj. La tuta lernantaro konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, ĉar tiam en malgrandaj vilaĝoj oni instruis la infanojn de l' ambaŭ seksoj en unu sama ĉambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo staris la katedro de la lernejestro.
Ĉi tie sidiĝis la inspektoro, dirante:
--Infanoj miaj, ĉar via instruisto ne ankoraŭ alvenis, mi tuj volas komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi lernis.
Mi antaŭe devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la kateĥismo kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en ĉiu vilaĝo la instruisto estis kvazaŭ la helpanto de la pastro kaj tiu ĉi ofte ripetis al ni: «Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia? kion servos al vi ĉiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian animon.» Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon per la Sankta Skribo.
--Ci nigruleto!--li diris alparolante iun knabon,--rakontu al mi la historion de Jozefo.
Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon, ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj fariĝis ĵaluzaj kaj enviemaj; kiel ili vendis la malfeliĉan Jozefon kiel sklavon al Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li fariĝis la ĉefministro de Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan familion al la reĝa kortego.
--Bone, bone!--diris la inspektoro,--mi cin komplimentas, knabeto; ci meritas bonan noton.
--Nun ci, la dikkapulo!--li diris; (la dikkapulo, ĝi estis mi),--ĉu ci bone scias la kateĥismon? Nu! diru: Kiuj estas la anĝeloj?
--La anĝeloj,--mi respondis unutone,--estas la servistoj de Dio, kiu ilin sendas de la ĉielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al la homoj.
--Kio estas la infero?
--La infero estas la loko, kie troviĝas la demonoj, kaj kien iras la pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.
--Bone! perfekte!
Li ankaŭ demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep ĉefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la respondoj estis kontentigaj. Nian kateĥismon efektive ni bone konis: ĉiun tagon ni lernis unu ĉapitron en la lernejo kaj la sekvantan dimanĉon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro, kvankam li nun iom diboĉas super ni, nin tamen bone instruas.
--Kaj ci, la blonda knabineto tie!--demandis plue la inspektoro iun beletan, bluokulan knabinon;--kiel ci nomiĝas?
--Paŭlino G...,--ŝi respondis.
--Nu! diru al mi, kian finiĝon ricevas la substantivoj en la multenombro?
--Oni formas,--ŝi respondis,--la multenombron ĉe la substantivoj, aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finiĝas per _s_, _x_ aŭ _z_, ne ŝanĝiĝas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj finiĝas per _al_ aŭ _ail_ ŝanĝas sian finiĝon en _aux_; la nomoj per _ou_, _au_, _eu_... --; tion scias la bedaŭrindaj infanoj, kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ĝi ne similas la esperantan! Tial la inspektoro aŭdis kun miro nian knabinon eldiri parkere kaj senerare ne nur la ĝeneralan regulon, sed ankaŭ la esceptojn kun multe da ekzemploj.
Li demandis nin ankaŭ pri la geografio, la historio de Francujo, la aritmetiko kaj.... nia instruisto ankoraŭ ne venis en la klason. Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li ĉiam atendis malice la alvenon de sia subulo kaj ĝojis interne, pensante pri la baldaŭa surprizo.
Li sekve daŭrigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn, librojn, skribaĵojn kaj fine, por iom distriĝi, li alparolis la plej junajn gelernantojn kaj demandis iun ŝerceme:
--Ĉu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?
--Abrahamo;--estis la respondo.
--Kiom faras 20 minus 20?--Li demandis iun alian; kaj, ĉar tiu ĉi silentis:
--Nu, se ci havus en cia poŝo 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus, kion ci havus tiam en cia poŝo?
--Mi havus truon,--respondis la infano.
--Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo; alvenas ĉasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun sidas ankoraŭ sur la arbo?
La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon, dirante:
--Ne, ne; Sinjor' Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo, ĉar la netrafitaj tuj forflugas.
--Jes, bone; estas ĝuste. Nun,--pludiris la inspektoro,--ĉar ci estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankoraŭ devas solvi la jenan problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia ŝipo estas longa je 60 metroj, larĝa je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ĝia plej granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aĝon havas la ŝipkapitano?
La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:
--Sinjor' Inspektoro; inter la amplekso de la ŝipo kaj la aĝo de ĝia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.
--Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?
--Li estas terkulturisto kaj ankaŭ ŝtonĉizisto.
--Kiomjara ci estas?
--12-jara.
--Kian profesion ci volas elekti?
--Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman jaron en duagradan lernejon.
--Bone, ci certe fariĝos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:
plus × plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;
plus × minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj malamikoj;
minus × plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj malamikoj;
minus × minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj amikoj.
Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moŝto tiris el la veŝtpoŝo sian belan oran horloĝeton:
--Ho Dio!--li ekkriis surprize--estas jam la tria pretere kaj mia homo ankoraŭ ne venas de supre; mi volas tuj fini ĉi tiun aferon. Nun, karaj infanoj, estas sufiĉe por hodiaŭ, la klaso estas finita. Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ĝis revido kaj feliĉan libertempon!
Ni silente eliris; tamen la lignaj ŝuoj, kiujn ni portis tiutempe, faris sufiĉe da bruo, por ke oni nin aŭdu el la unua etaĝo, kaj efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:
--Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras de si mem antaŭ la kvara horo; en tiu ĉi lasta tago de la instrujaro mi ne mallaŭdos, nek tenos ilin. Ni ankaŭ, karaj amikoj, povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian cigaron.
Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine ĉi tiu kaj liaj ambaŭ kunuloj ekbruis sur la ŝtuparo. Per Dio! ili ne suspektas la proksiman ĉeeston de la superulo, kiu nun klare aŭdas iliajn voĉojn kaj paŝojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas ĉe la penso, ke _nun_....
Sed ho ve! _nun_ la instruisto forlasis la koridoron kaj tute forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, ĉu ĉio estas en ordo, aŭ ĉu almenaŭ neniu infano enrestas: nenion aŭdante, nenion suspektante, li trankvile ŝlosis la pordon de la domo kaj foriris kun siaj kolegoj.
Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: _Se non è vero, è ben trovato_ (se tio ne estas vera, ĝi estas bone elpensita), sed mi vin certigas, ke ĉi tiu historieto estas entute vera, kaj ke nia Inspektora Moŝto nun estas reale enfermita kaj ensloŝita en la klasoĉambro.
Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj li sin demandis, ĉu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus vana, ili estis jam malproksime, aŭ ĉu li ne krios por helpo; sed tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis, ke ĝi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube troviĝis bedaŭrinde profunda kelŝtuparo; tial li ne povis sin lasi sendanĝere elgliti malsupren ĝis tiu ŝtuparo. Ŝajnis al li pli oportune salti trans la kavernan ŝtuparon, larĝan je du metroj. Kaj, ĉar neceso fariĝas leĝo, li elektis ĉi tiun lastan manieron por sin savi.
Preninte la seĝon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan silkĉapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro kaj refalis feliĉe trans la ŝtuparo en la ĝardenon. Jen li estas ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas fari? Ĉu li reiros en la ĉefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne, certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.
Li do forlasis la ĝardenon, kaj sur la strato li demandis iun plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loĝejo de la vilaĝestro. Ĉi tiu estis mia propra onklo kaj loĝis apud nia domo. La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro: la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus suspektinta la duan, nome, la enŝlosiĝon de la inspektoro.
--Ha jes!--ekkriis mia onklo, ridante el plena gorĝo,--mi ĵus vidis la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj vilaĝoj):
--Kio!--rediris la inspektoro,--la instruistoj de B... kaj de M... troviĝis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra etaĝo! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la sama nesto.
Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio, akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble rebonigi la aferon, kaj almenaŭ iom senkulpigi nian instruiston. Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.
--Vi scias,--li diris,--ke nia instruisto estas tre juna; nur antaŭ du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenaŭ dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaŭa kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial insiste petas, ke vi lin ne eksigu aŭ forsendu en alian postenon, tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia komunumo.
La inspektoro tion promesis al mia onklo.
--Sed kondiĉe,--li aldiris,--ke la tri kulpuloj venos morgaŭ _Besançon_'on ĉe min, por ricevi mallaŭdon certe merititan.
Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankaŭ kompreneble ekridis; sed mia patro baldaŭ aldiris plej serioze:
--La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.
Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo, kiun mi, la kvindekjarulo, neniam forgesis.
Herman Boucon.
PIEDNOTOJ:
[6] Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri «la nekonata mondo».
[7] Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reĝinado de Victoria.
[8] La anoj de Unuigitaj Ŝtatoj en Norda-Ameriko.
KVARA MENCIO
KOBOLDOJ
En la sonorilejo de antikva provinca ĉefpreĝejo, loĝis tri koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin forpeli: laboristoj provizitaj je ŝtupetaroj kaj je bastonoj supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifuĝinte en la turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn, kriante:
--Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.
Ĉiudimanĉe la koboldoj malsupreniris en la preĝejon dum la ĉefa meso, kaj formetis la malgrandajn ĉapetojn de maljunaj pastroj. Dum la prediko, ili ĵetis sablon en okulojn de aŭskultantoj; kaj tuj ĉiuj ĉeestantoj balanciĝis sur siaj seĝoj, kiel maturaj spikoj sub karesoj de l' vento. Kiam lia episkopa moŝto grandceremonie diservis mem, vidante, ke la ĥorejaj knaboj estas malatentaj kaj malagorde kantas, li diris:
--Nu, tiuj ĉi knaboj pensas al koboldoj.
--Hum!--murmuretis lia moŝto.
--Hum!--mallaŭte diris la kanonikoj.
--Hum!--diris laŭte la paroĥestro.
--Hum!--kriis la vikarioj.
Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun ŝajno atenta kaj respektoplena.