Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"

Part 2

Chapter 2 3,960 words Public domain Markdown

Oni tuj aŭdis la fortan alfrapiĝon de la glavoj. Tute solaj en la mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la du kavaliroj furioze duelis. La batalo daŭris tre mallonge. En la flameco de atakado Don Juan faris ian mallertaĵon kaj Don Henriko rapide ĝin profitis por puŝenigi sian glavon en la bruston de sia kontraŭulo.

Don Juan ŝanceliĝis, metis ambaŭ manojn al sia vundo kaj peze falis teren, ellasante profundan ekĝemon. La alia kavaliro rapide forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta mallumeco.

--Helpon! helpon! mi mortas!--diris ankoraŭ per malforta voĉo la forlasita vundito.

Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per voĉo preskaŭ neaŭdebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin klinis al li. Ĝi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito. Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj de Jozefo.

--Ho la malfeliĉa kavaliro!--diris la junulo kaptita de terura emocio--Dio helpu min en tiu ĉi okazo!

Kaj li komencis ekmarŝi por iri hejmen, kiam oni aŭdis bruon el proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.

La bruo gradige plifortiĝis, ia lumo ŝajnis disvastiĝi tra la strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.

--Helpon ĉi tien, sinjoroj,--diris Jozefo kun tremanta voĉo.--Jen sur la strato kuŝas mortinta kavaliro.... Oni ĵus lin mortigis.

--Kaj kion vi faris ĉi tie en tia malfrua horo?--severe demandis la gardestro.

--Mi okaze preterpasis,--respondis timeme la junulo.

--Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!

--Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble la sango de lia vundo....

--Sufiĉe, sentaŭgulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni helpos al la kavaliro, se estas ankoraŭ tempo.

Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni senkompate lin arestis kaj enŝlosis en ian senluman kaj malvarman ĉambron.

* * * * *

La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Ĉar neniu povis imagi, kio vere estis okazinta la antaŭan nokton, ĉiu kredis ke efektive Jozefo estas la mortiginto kaj eĉ kelkaj supozis, ke don Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro ĵaluzo, estis venĝinta sin al la kavaliro.

La proceso tuj komenciĝis por klarigi la aferon kaj puni la krimulon. Malgraŭ la senkulpeco de Jozefo ĉiuj cirkonstancoj estis al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de ĉio, sed ili ambaŭ silentis; la unua--por eviti kondamnon; la dua--por kaŝi sian noktan interparolon.

Ĉar la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon, trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta horo, la juĝisto baldaŭ konvinkiĝis, ke la krimo estis farita de la malfeliĉa junulo.

Ĉiutage la patro de Eloizo iris en la juĝejon por sin informi pri la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliĉe, la afero iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo ŝajnis neevitebla.

Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fianĉo, plorante konfesis al siaj gepatroj, ke ŝi estis parolinta kun Jozefo ĉe la fenestro, ĵus antaŭ la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde ŝi permeson petis de ili por tion sciigi al la juĝisto, en la celo pravigi la ĉeeston de Jozefo en la loko de la terura okazintaĵo.

Nun estis al ŝi tute indiferente, ĉu en la urbeto oni ekscios pri ŝiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la ĉefa afero estis savi lin el malglora kondamno.

Sed ho ve! eĉ tiu rimedo ne helpis. La juĝisto ne kredis al tio, kion al li ĵuris Eloizo. Li supozis, ke ĝi estas nur elpensita artifikaĵo por senkulpigi la krimulon.

Jam estis la proceso preskaŭ finita kaj ĉiu antaŭvidis, ke Jozefo estos al morto kondamnita. La malfeliĉa Eloizo ploradis senkonsole sian malfeliĉon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli pala kaj malĝoja. Ŝia patro devis prokrasti la edziĝon kun Don Henriko, ĉar ŝi plej obstine rifuzadis kaj eĉ firme aldonis, ke ŝia neŝanĝebla decido estas formondiĝi kaj por ĉiam eniri monaĥinejon.

Fine la juĝisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldaŭ de ĉiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ĝin kaŝis al Eloizo, timante eblan gravan malsaniĝon.

Jozefo eksciis pri ĝi plej emocie, kaj ankoraŭ ripetis, ke li estas senkulpa.

Jam ĉiuj preparaĵoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis difinita por la ekzekuto.

Petita, kiel kutime, ke li, antaŭ ol morti, eldiru sian lastan deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preĝi lastfoje antaŭ la Kristofiguro de la Lumo.

Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.

Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antaŭ la Kristofiguron de la Lumo. La juĝisto iris kun li, kaj multenombra popolanaro el ĉiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por ĉeesti lian strangan solenaĵon.

Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu ĉi kaj Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.

La malfeliĉa mortkondamnito pie surgenuiĝis antaŭ la Kristofiguro kaj komencis preĝi kun granda fervoro. Fininte sian preĝon, li daŭrigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per laŭta kaj tremanta voĉo:

--Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas al vi preĝi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Ĉu vi, Dio justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj hontinde?

Ĉiuj aŭdantoj restis kortuŝitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj ploretadis. Ĉiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed tiu ĉi staris silenta kaj senmova.

--Ho Dio mia,--daŭrigis li,--mi nur petegon al vi prezentas. Savu min el plej terura maljustaĵo: montru publike al ĉiuj la veron de miaj diroj. Se mi estas kulpa--signu min per via mano: se mi estas senkulpa--montru ankaŭ per mano la mortiginton de Don Juan, se li ĉi tie staras!

Granda korpremo kaptis la ĉeestantojn post aŭdo de tiuj vortoj. Ĉies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazaŭ antaŭsentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun ĉi fojon la Kristofiguro ne restis senmova. Ĝi eklevis sian dekstran brakon kaj firme direktis ĝin al la loko, kie staris Don Henriko.

La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don Henriko falis palega sur genuojn, dirante:

--Estu plenumata Via volo!

Kaj sin turnante al la juĝisto, li daŭrigis:

--Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan'on en duelo, noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la juĝado.

Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni aŭdis surdigan popolkrion: «Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!» kaj malgraŭ la ĉeesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la ŝultroj de popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.

Dank' al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post unu monato edziĝis kun sia kara Eloizeto.

Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio, kio fariĝis kun la bela Donja Isabelo.

Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis feliĉaj multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili eĉ ne unu solan nokton forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas etendita laŭ sama direkto, kvazaŭ ĝi volus ankoraŭ signomontri la mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.

Vicente Inglada.

PIEDNOTOJ:

[2] _Kastilujo_ = nomo de hispana regiono.

[3] _Donja_, hispane _doña_ = samvalora moŝtesprimo, kiel _don_, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo _don'in'o_, uzita de S-ro N. Borovko en «Ŝtona gasto», estas tro longa.

TRIA PREMIO

KRISTNASKA NOKTO

Fabelo.

Supre sur la Alpaj altaĵoj, ĉe la nudaj rigidiĝintaj montaroj, malĝoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas kovrita de neĝo, kaj ĉio malaperas sub ĝia blindige blanka ŝutaĵo, kiu formortigas ĉiujn vivajn estaĵojn. La montaj krutaĵoj fiere enprofundiĝas en senviva, timiga silentado, sekiĝas torentoj kaj kovriĝas per glacioj. En la vilaĝeto, homoj kaj bestoj trankvile kunvivadas en la kajutoj, kie ĉiam brulanta fajro dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte alvenanta leteristo, kaj kontraŭ la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj naskiĝas en la mondo malsupra, ŝirmas la izolulojn amasoj de neĝo kaj teruraj profundegaĵoj, kien enĝemas la vento. Plej ofte, superkovras la dezertajn vastaĵojn densa, seka, malvarma nebulego, kiu ĝisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el la tegmentoj. Sed ne ĉiam daŭras tia malĝojeco. Iafoje, sunradio pli brila ol ora somersuno, pli dolĉa ol dia rigardo, forpelas grizaĵon, kaj enportas reĝojon en la dometojn, dum, super la ebenaĵoj, ĉe la malproksimaj, profunde kuŝantaj homejoj, ĉion rigidigas la nevenkebla premado de l' vintra sezono.

Malĝoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altaĵoj. La tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu tie-supre reĝadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, ĝin kutimigis al tiu ŝajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la montanoj la plej bona kaj kara sezono, ĉar, nur dum ĝia daŭrado, ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove posedas; ĝi refariĝas ilia mem propraĵo; sole ili konas ĝiajn sovaĝajn profundegaĵojn, ĝiajn blankajn, puregajn neĝkampojn, ĝiajn minacajn furiozojn, ĝian ensorĉan ĉarmon, kiu iafoje kaptas mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.

Dum la vesperoj, la familianoj ariĝas en la kuirejo de la kajuto, ĉirkaŭ la tablo, kaj dormeme aŭskultas rakontojn, dum ilin nekontraŭstareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj. Malĝoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altaĵoj..., kaj pri la bruado en la arboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu precize scias, neniu klare pensas, ĉar ĉiam sama, de la fortikaj malnovaj prapatroj ĝis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado; kaj ĉiam samaj estis la vesperoj, meze de l' neĝa naturo, en la malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.

Sed, kiam proksimiĝas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado naskiĝas ĉe la kajutoj. Baldaŭ okazos Kristnasko! Baldaŭ ĉirkaŭ tablo, najbaroj kunvenos, ĝoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj Kristnaskoj, dum la gefianĉoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj ĝin ekbruligos, dum, tre malproksime, ĉe la profundaĵoj, kie sin movas la ceteraj homoj, eksonos la ĥoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj por festi la naskiĝon de Kristo.

Ĝuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola paŝadis tra la arbaro. Antaŭ kelkaj horoj, ĵus diris al ŝi la patro:

--Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; ĝi jam estas dehakita.

Ŝi do iris, ĝoja pro tiu festo, ne nur ĉar vespere ĉeestos ŝia fianĉo, sed ankaŭ ĉar okazos ia ŝanĝeto en la unutona, senlime sama vivado de l' domanoj.

Dormis la tero sub dika neĝa sternaĵo, en kiun tiel malfacile interniĝis la piedo, kiel en ŝtonan muron. Reĝadis profunda, malgajiga silentado; forflugintaj estis ĉiuj vivaj estaĵetoj, ĉiuj mallaŭtaj bruetoj, kiuj somere ĝojigadis la arbaron. Oni nur vidis la longajn skeletojn de la abioj, kiuj ĉi tie kaj tie metis malhelan koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la koloreco de l' ĉirkaŭaĵo ne atentis Manjo, ĉar tion ŝi ĉiam vidis; laŭ ŝi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj estas la arbaroj kaj senhomaj la sovaĝaj altaĵoj. Ŝi ŝatis solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj ŝin kaptis. La arbaron neniam timas la ĉi supruloj, ĉar, en ĝi, ili laboradis de la frua aĝo, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno kvazaŭ rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolĉaĵoj ili malfacile elportus la vivon.

Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur tial, ke tiu ĉi festo estas ĝojiga kaj bonporta. Ŝi ja lernis, ke en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskiĝis Savonto, pri kies vivo ŝi bone sciis; tion ŝi tre kredis, sed tio estis tiel enradikigita en ŝi, ke la penso pri ĝi estis tute senutila. Ŝi do preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novaĵojn pri la valanoj alportos la fianĉo, kion al ŝi donacos la patro, kiu venos ĉe la festenon. Dume, tiel pripensante, ŝi alvenis al la loko, kie kuŝas la jam dehakita abieto. Brave ŝi ŝarĝis per ĝi siajn ŝultrojn kaj tuj foriris, ĉar jam ekvesperiĝis, kaj la vojo al la domo estis malfacila kaj longa.

Terura, akra, senkompata malvarmo reĝadis, sed pri ĝi ŝi estis sufiĉe sperta; tamen, ŝin iom timigis la densa nebulego, kiu, ĉe l' vesperiĝo, pliakriĝas en la arbaroj.

La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, ĝispenetradis la arbajn densejojn, netakseble kliniĝis al la horizonto; timema, senbrila ruĝaĵo aperis ĉe la sunkuŝiĝo, kaj, laŭ la pliblovo de l' vento, ŝi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj ŝi rapide iradis, ĉiam kaptita de la penso pri la baldaŭa festeto, pri Kristnasko, kiu en la sama horo, kunigadas ĉiujn frato-homojn por festi tutmondan ĝojon.

Ŝi portis la abieton sur la ŝultroj, sed, ĉar densiĝis mallumo kaj ŝian paŝadon malhelpis la trunkoj, ŝi decidis demeti la arbeton kaj ĝin treni. La ĉielon oni jam ne vidis; super la ĉirkaŭa naturo naĝadis noktombroj kaj tute malheliĝis la vojo. Malvarmigaj blovoj alĵetiĝadis laŭ la aleoj; de la branĉoj pendis glacieroj, kaj la trunkojn ĉirkaŭis prujno. Sur la malmola neĝo glitis la piedoj, kaj ŝi estis devigata iri malpli rapide. Maltrankvileco ŝin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, ŝi ne povis scii, ĉu ŝi iras laŭ la ĝusta vojo, aŭ ĉu ŝi eraras. Tamen, ŝi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, ŝi tien venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, ŝi ja volis iri tute sola. Baldaŭ ŝi estos matura virino, edzino, kaj tial estas necese, ke edzino estu kuraĝa, kaj ŝin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie supre, vivo estas batalado, senĉesa eterna batalado kontraŭ naturo tiel fiera kaj sovaĝa, ke ĝi ne toleras la kunvivadon de aliaj vivemaj estaĵoj, kaj la braveco estas, eĉ por la virinoj, io natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.

... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliiĝadis la frosto kaj plifuriozis la neĝaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, muĝadis de la montaj suproj. El la tero, aŭ el la branĉaro de abio, iafoje leviĝis ventoturniĝoj, pelataj de l' vento, kaj ĉiuflanke disflugis neĝeroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la okulojn pro timo. Bruon oni ja ne aŭdis. Iafoje, branĉo, tro peze ŝarĝita, ellasis neĝan pecon, kiu mallaŭte defaletis teren.

Manjo tre timis, ke ŝi devojiĝis; tia ideo ŝin ekdoloris, ĉar ĵus ŝin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu akra malvarmego, meze de l' venta batado, kaj, plie, dum kristnaska vespero, kiam ĉio brilas de gajeco, kiam la plej malĝojemajn okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. Ŝi ĉirkaŭrigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj, faris kelkajn paŝojn al ĉiuj direktoj por vidi, ĉu ŝi staras sur la ĝusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj neĝamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l' nebulego ŝi ne estis kapabla ĝin retrovi. Ŝi tre bone konsciis, ke ŝi devojiĝis, kaj tiam, nevenkebla timo ŝin kaptis. Kion ŝi faros por retrovi la domon, kiel ŝi, tra tiu terura malhelaĵo, povos rekoni la vojon, kunporti la abieton ĝustatempe por festi Kristnaskon? Ĉirkaŭe ŝi palpis la arbojn, sed ŝiaj fingroj nur sentis delikatajn glacieretojn, kiuj rompetiĝis ĉe ŝia tuŝo; plie, ŝin treege doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, ŝin iom post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazaŭ ensorĉisto. Ŝi volis krii, sed ŝia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuraĝa ŝi ne volis esti, kaj ŝi peneme remarŝis ankoraŭ tirante la abieton, ĉar ŝi esperis, ke tre baldaŭ ŝi eliros el la arbaro kaj retrovos signojn pri la ĝusta vojo. Certe mokus ŝin ĉiuj, kaj ŝin mallaŭdus, se ŝi ne kunportus la abieton kaj pro ŝia neatenteco malsukcesus la festo. Tiu ĉi penso, pli ol la ideo pri ŝia sorto, ŝin doloris. Ŝi antaŭeniris kun granda malfacileco; ĉe ĉiu paŝo, ŝi alĵetiĝis kontraŭ la trunkojn; la piedojn pezigis malvarmego; kiam ŝi haltis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi tuj mortos pro la piedoj glaciiĝantaj; tial ŝi marŝis laŭeble, konservante la esperon, ke ŝi baldaŭ eliros, ke tuj ekmontriĝos la ĝusta vojo kaj rapide ŝin kondukos hejmen, kie ŝin atendas multo da homoj por kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazaŭ feriĝintajn ŝi jam ne sentis, sed ili ankoraŭ energie tenadis la abieton, kaj pri tio ŝi jam ne precize konsciis. Nur unu penso ŝin konstante elokupadis: en tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, ĉu ŝi tuj alvenos, kial ŝi ankoraŭ ne estas tie....

Ha! ŝi volas nepre eliri. Tuj ŝi per sia propra volo retrovos la vojeton. Kaj ree ŝi plirapidis, ree ŝi faletis sur la glitiga tero, ree ŝian paŝadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Ŝi sentis, ke ŝia elspiro frostiĝas ĉe la lipoj, ke io terura detranĉas ŝiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Streĉiĝas ŝiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita por la vivado batala kontraŭ naturo. Iafoje, ŝi disrigardas, sed tiam ŝia timo fariĝas pli granda. Ŝajnas, kvazaŭ nekonataj estaĵoj ŝin atentus, kvazaŭ io malvarma ŝin kaptus kaj senbrue detirus, por ke ŝi ne rapidu antaŭen. Kaj antaŭen ŝi ankoraŭ volis iri; alia vigla forto ŝin puŝadis, kaj tiun potencon ŝi obeis, ĉar ŝi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por ŝi estos mortiga.

... Noktiĝis, tute noktiĝis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la domon sendube forlasis ĉiuj invititoj por esplori, kial ŝi ne venis. Kaj baldaŭ ili ŝin trovos, kaj ŝi honteme reiros al la kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazaŭ malsaĝa knabineto. Jes, tre baldaŭ ili venos, kaj tra la densaĵo eksonos voĉoj amataj kaj paroloj konsolaj; ŝi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio ŝi emas plori. La antaŭan jaron en la sama tempo, ĝojis la festeneto en la kuirejo, ŝercis la viroj, babilis la virinoj, kaj brilis la lumetoj sur la branĉoj. Nun, ŝi mizere eraradas tra la arbaro, sen ia radio de lumo. Ŝin ja lacigis la marŝado; terure ŝin doloris la piedoj, sed malgraŭ ilia malvarmeco, ŝi sentis, ke vivo ankoraŭ fluadas en ili, ke la danĝero ankoraŭ ne minacas ŝin. Kontraŭe, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto per frosto, kaj ŝian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj malvarmego. Ŝi haltis, aŭskultante, ĉu ne venos iu familiano, ĉu la teruran ĉirkaŭan silentecon tuj ne finos homa voĉo, vorto de espero. Tamen, ŝiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna, morta silentado ŝin ĉirkaŭadis; nur vento ĝemegis, kaj neĝo defalis teren. Kaj, jen ŝi rememoras pri versaĵo iam lernita en la lernejo, kiam ŝi estis malgranda knabino. En ĝi oni parolis pri patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris, allogis reĝo per dolĉaj paroloj, kaj la infano mortis. Kontraŭvole, ŝi rememoras la tutan versaĵon:

Rajdas nokte tra la vento Unu patro kun infano, Knabon havas li en brakoj, Premas ame, varme tenas.

Kaj kvazaŭ en sonĝo, reflugas al ŝia kapo ĉiuj versoj, ĝis la lasta:

Tre rapide rajdas patro, Mortiĝantan filon tenas, Li kun peno hejmen venas, Jam en brakoj mortis knabo.

Tion ŝi ofte deklamis kaj ĝuste, kiam ŝi estis tute juna, dum kristnaska vespero, antaŭ ĉiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj ŝian unutonan deklamadon sekvis multo da laŭdoj kaj brua aplaŭdado. Pri aliaj infanaj mirrakontoj ŝi ankaŭ rememoras. La Reĝo de l' Malvarmo loĝadas, laŭ la enlanduloj, en la plej densa loko de la arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian reĝolandon, kaj, vestita per tute blanka vestaĵo, li restas ĉe ia nekonata angulo, kaj, per dolĉaj, trompemaj vortoj nekontraŭstareble delogadas al sia loĝejo la mizerajn vagantojn, kies korpon li enneĝigas ĝis la veno de l' somero. Manjo tre bone scias, ke tia Reĝo estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed, nuntempe, vero kaj malvero kunmiksiĝadas en ŝia deliranta kapo, kaj, ĉe ĉiu paŝo, ŝi tre timas, ke tuj aperos al ŝi la blanka Reĝo.

Ne! pri tiaj aferoj, ŝi ne devas pensi. Ŝi ja ne estus inda edzino, se ŝin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj ŝi rekuraĝas, provas antaŭenpaŝi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne frostiĝu ŝiaj piedoj, ĉar iu familiano baldaŭ venos kaj ŝin kunportos al la varma lito.

Aliaj realaj okazintaĵoj ŝin okupas. Iu prapatro iam restis tutan nokton en arbaro kaj senĉese marŝadis, por ke la kapo ne frostiĝu, kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, ĝis oni lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankaŭ ofte rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilaĝa sorĉistino, kiu nokte perdiĝis en arbaro kaj estis retrovita nur multajn monatojn poste, enfosita en neĝa kavaĵo. Sed pri ŝi la tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revenĝo de Dio, ĉar iam, laŭ la komuna opinio, la nomita sorĉistino ensorĉis junulinon, kiu venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke ŝi estas sur la sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, laŭ la diro de la vilaĝaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al ŝi tamen ŝajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorĉistino, aŭ la blanka mantelo de la Reĝo de l' Malvarmo.

... Kaj nun tute ne doloras ŝin la piedoj, ĉar ŝi jam ne sentas, ke ili estas; la abieton ŝi ne forlasis, ĉar ŝi pri ĝi jam ne pensas. Iafoje ŝi provas ekrezoni, rememori la direktojn, laŭ kiuj ŝi devas iri, sed tia pripenso alkondukas ŝin al pli mizera konkludo rilate al ŝia estanta sorto.

Ŝian bravecon iom post iom ĉesigas lacigo kaj malvarmego. Ĉe ĉiuj kelkaj paŝoj, ŝi haltas, ĵuras, ke ŝi ne iros pli malproksimen, aŭskultas, ĉu ne laŭtiĝas ia brueto, ĉu ne aperas la savontoj. Sed, ja nenio.... Kaj ŝi senesperiĝas, sidiĝas sur trunketon, ellasas malĝojajn larmojn, atendas ĝis venos aŭ morto aŭ savo....

Jen, en ĉiuj lokoj de l' tero, ĝojas la festo de Kristnasko. Tiun feston ŝi iam vidis en la urbeto sur la ebenaĵo, kaj tie ĝi estis multe pli bela kaj riĉa. Abio briladis en ĉambro, geknabetoj ĝojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino, kaj kiam finiĝis la festo kaj estingiĝis la arbo, iu maljuna viro parolis per solena, strange frapanta voĉo. Li rakontis pri antikvaj okazintaĵoj:... Tie, en tre malproksima lando, antaŭ multego da jaroj, paŝtistoj maldormis ĉirkaŭ fajro, en plena nokto.... Kaj, jen subite al ili aperis anĝelo de la Sinjoro, kaj diris: «Ne timu; gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiaŭ, al homoj naskiĝis Savonto». Kaj anĝeloj aperis en la ĉielon kaj kundiradis: «Gloro al Dio ĉe la supraj altaĵoj, kaj paco al la homaro».

Ho! tian pentraĵon ŝi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj, sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili ruĝa fajro, kaj, jen ekradiis senkompara brilo en la ĉiela vasto....

Ĉu al ŝi ne brilos simila aperaĵo, ĉu baldaŭ ŝi ne vidos konatulojn kun flamingoj en la mano. Ŝi denove aŭskultas.... Silentadas.... Ŝi volas krii, sed ŝi timas, ke ŝia voĉo estos tro laŭta, kaj tial vekos fantaziajn estaĵojn.

En ŝia deliranta kapo, ĉio kunturniĝas. Ŝi ĉiam revidas la iam viditan pentraĵon: homoj sidantaj en la dezerto ĉirkaŭ fajro; bela, diafana nokto sub orienta ĉielo, pli blua ol la plej blua cejano, pli vasta ol la plej vasta ĉielo videbla de l' montosuproj.