Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"
Part 10
Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskiĝis en lia koro, kaŭzis ŝanĝon en ilia interparolado. Ĉiam sin interrigardante kiel gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn «gefraŭloj», sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel longe ŝatis, kaj sin nomis simple: «Karlo, Johanino». Nur Kantamant restis ĉiam por ambaŭ ilia «paĉjo».
Ian matenon ĉe l' krepusko, dum Karlo verkadis en sia ĉambro, frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj diris:
--Eniru!
La pordo malfermiĝis, kaj, banata de l' brilaj radioj de l' suno leviĝinta, dia aperaĵo elmontriĝis al li, glora kiel matena feino alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.
--Vi, Johanino!--li ekkriis, leviĝante kaj prezentante al ŝi siajn manojn.--Kion vi bezonas? Kion vi deziras?
Ŝi ruĝiĝis.
--Karlo,--ŝi murmuris,--pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj diros al vi, tion mi devus unue diri al nia paĉjo. Sed, ne moku Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuraĝa.
--Pri kio estas la afero?--demandis Karlo, maltrankvila.
Ŝi plie ruĝiĝis, kaj, kaŝante sian frunton sur la ŝultro de sia frato, ŝi mallaŭtege diris:
--Mi amas.
Li tremegis. Ŝi amis! Kaj al li, ŝi ĝin diris tiel, ne divenante la doloron, kiun li suferos, se ŝi aliulon amas! Kaj li timis, atendante la nomon, kiun ŝi estis tuj elparolonta.
Li povis nur ripeti:
--Vi amas?
Kaj, pli mallaŭte, li aldonis:
--Kiun?
La vizaĝo de la bela fraŭlino lumiĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, kaj, fortavoĉe, ŝi respondis:
--Kiun? La plej belan el ĉiuj la junuloj, plej noblan animon, plej altan koron. Kiun? Ĉu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karĉjo?
Je tiu karesa nomo, ne aŭdita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko al la amata poeto--al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,--la koro de Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem la unuan konfeson de sia amo. Ho! feliĉa tago! neesperita momento!
Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur murmuris:
--Johanjo! Jonjo mia!
Ŝi lin rigardis:
--Vi hodiaŭ ĉion diros al la paĉjo?--ŝi demandis.
--Hodiaŭ matene, karulino!--li respondis.
Ŝi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:
Mi amas cin, ci amas min, Fraŭlino dolĉa, Fratino mia, fianĉino De mia amo.
En tiuj la venontaj jaroj, Interkisante, Travivos ni la nian vivon Kor' apud koro.
Kaj, ĉar la kara nia amo Neniam finos, La mondo nomos nin «ĉiamaj La geamantoj».
IV
La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l' arbareto, bruetante sub dolĉa venteto, kliniĝas al la dormanta akvo. El la vojeto kondukanta de l' domo de Kantamant al la lago, eliras paro da junaj geamantoj, ebriigita de l' espero pri sia proksima feliĉo. Ĉar al ŝi, ŝia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiaŭ al la paĉjo, kaj ŝi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko de Karlo, _sia_ poeto Frederiko.
Ambaŭ haltas sur la bordo de l' lago. Ili rigardadas la verdan akvon, sur kiu naĝas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la kantanta loĝantaro de l' arbareto. Sama kortuŝo premas iliajn korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn buŝojn. La brako de Frederiko ĉirkaŭas la talion de l' amikino. Ili restas senmovaj, preskaŭ senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.
La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata, kaj en sia ĝojo, li ne maltimis rigardi la feliĉan estonton. Pro deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan sekreton, li ankoraŭ ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam noktiĝos, kiam la ombroj falantaj de l' monto kovros la ebenaĵon, nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolĉan kanton de tia amo, de l' amo de sia Jonjo.
Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la ĉielo. La varmo lin premas. La ĝojo lin sufokas. Li ne povas tagmanĝi. Je l' tagmezo, li eliras, li forlasas la hejmon de sia feliĉa infanaĝo, la patran hejmon, kie li ŝin konis, li ŝin amis, kie ŝi konfesis hodiaŭ mem sian reciprokan amon. Li marŝadas al la arbareto, al la lago, la lago apud kiu tiel ofte li revadis pri ŝi, nesciante, neesperante tiam la hodiaŭan feliĉegon. Ho! la dolĉa kara amikino, kiu baldaŭ estos lia!
Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ĝojaj pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies feliĉo estas kvazaŭ promeso kaj certigo de lia propra feliĉo! Li deziras ilin koni, partopreni ilian revadon antaŭ la lago. Li diros al ili ĉion, kion li sentas, kion li pensas; se ili estas malriĉaj, li dotos ilin, por ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antaŭiras ... kaj li vidas!
Ŝi! ŝi! Johanino, Johanjo, _Lia Jonjo_! ... Li! li, la plej kara amiko, Frederiko! ... Ili estas ĉi tie, tiel dronigitaj en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne aŭdis liajn paŝojn. Ili rigardas la verdan lagon, la bluan ĉielon, kaj, ridetante, sin interkisas.
Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiaŭ matene mem, parolis al li pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la virino senhonora! Li senmaskigu ŝin, kaj ŝin mortigu!
Per kelkaj paŝoj, li estas antaŭ la enamigita paro. Li tuj parolos, li tuj riproĉos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn bluajn okulojn: ŝia vizaĝo koloriĝas pro ĝojo, kaj dolĉvoĉe ŝi murmuras:
--Kiom mi estas feliĉa, frato kara Karĉjo, ĉar vi sola vidis la unuajn kisojn, kiujn mi interŝanĝis kun tiu, kiu, dank' al vi, frato, estas de nun mia fianĉo.
--Jes,--Frederiko aldonis,--jes, amiko. Jonjo ĉion diris al mi. Mi scias, ke de vi mi havos feliĉon.
Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.
Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable li respondas:
--Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis paĉjon matene. Sed vespere mi parolos al li.
Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis liajn dolorojn, daŭrigis sian promenadon tra l' arbareto.
V
Sur la tablo kuŝas blanka folio. Sur la supra parto de l' paĝo, kelkaj versoj, tiuj--ironio!--kiujn Karlo matene skribis, kantante sian esperon.
Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos Jonjon al Frederiko! Eble malgraŭ ĉio, ili edziĝos, sed li ne estos la efektiviginto de tiu malfeliĉaĵo! Li ne parolas al sia patro: la aliaj parolu mem!
Sed, de longe, Kantamant ŝajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom, dum la poeta gloro de l' du junuloj samtempe kreskis, la ĵaluza amo de l' patro timis la konkurencon de l' amiko al sia filo. Ho! antaŭvidinta ĵaluzo, kiel prava hodiaŭ! Certe Johanino ĝin divenis, kaj pro tio ŝi timis paroli mem al la poeto.
Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble ĉiam Kantamant ĝin rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l' rabisto de amo! Kaj tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.
Sed ŝi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! ŝi ankaŭ, la dolĉa fraŭlino, la filineto de l' estintaj jaroj, la fratino de l' infanaj tempoj, la karulino, malgraŭ ĉio ĉiam kara, ŝi ankaŭ suferos!
Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ĝoje verkitajn matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de larmoj, de doloro kaj sinofero.
Kaj li eliras el la ĉambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li permesu la geedziĝon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant kontraŭbatalas la proponon, fine ĝin akceptas. Karlo lin dankas, tutkore, sincere, _ĉar li amas pli la amatinon ol sin mem_.
Li reiras al la malgranda ĉambro. La du versaĵoj estas ankaŭ tie, sur la sama paĝo. Li deŝiras la paĝon. Sur sia brusto li metas la esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.
Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskiĝas. La alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la feliĉojn, la tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko, kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l' animoj; kiel dum feliĉaj vesperoj, najtingaloj kantas.
Prenante sur sia koro la versojn al la perdita feliĉo, Karlo iras laŭ la vojeto kondukanta de l' domo de sia patro Kantamant al la lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakviĝas, li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakviĝas, li ne haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: «Jonjo!» lia kapo malaperas sub la trankvila surfaco de l' dormanta lago.
VI
Tuj kiam Kantamant akceptis la edziĝon de la Johanino kaj Frederiko, li ilin ankaŭ venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima vojo de ilia feliĉo.
Tiam, li iris al la ĉambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste konu la edziĝon de l' geamantoj.
Sed la ĉambro estis malplena, kaj nur la deŝiritan paĝon vidis Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda filo.
Adiaŭoj al la amatino.
Tuj kiam mi vidis la cian belecon, Ĝoje mia kor' eksaltas; Ci estas virino pli ĉarma ol ĉiuj: Mi cin amas.
Tuj kiam mi vidis la cian amaton, Pri doloro mi ekploris; Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos: Ci lin amas.
Adiaŭ, ci la belulino amata; Estu ci feliĉa per li. Mi mortos; vi ambaŭ memoru, ke min mem Mi oferis Por ke ci, la kara, neniam suferu...
Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis hejmen la dronigitan korpon de lia filo.
Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon de tiu, kiu mortis, _por ke ili neniam suferu_.
Trinité.
TABELO DE LA ENHAVO
La filino de la feinoj 1
La kristofiguro de la lumo 9
Kristnaska nokto 21
Noktaj fantomoj 33
La statuo de Zamenhof 43
Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo 61
Koboldoj 71
La salto de la diablo 83
Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto 97
La onklino el Ameriko 109
La sinofero 129
955-08.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--8.08
Notoj de la tekstpreparinto:
Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen rimarkoj. En la originala libro la multpunktoj malsamis. Ili diverse uzis tri, kvar, aŭ kvin punktojn. Tiel ili prezentiĝis en ĉi tiu teksto. Ankaŭ mi lasis kiel originaltekste la nombrojn, kiuj prezentiĝis kun streketoj. Oni povas trovi liston de preseraroj, kiun mi ŝanĝis, ĉe fino de la html-a dosiero.