Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"

Part 9

Chapter 93,798 wordsPublic domain

S-o Hejno.--Bonan vesperon karaj amikoj, koran gratulon!

S-ino Hejno.--Korajn gratulojn pri la datreveno de la doktoro! (_Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Dalmo.--Bonan vesperon! Mi deziras al vi la sanon!

S-ino Dalmo.--Karaj amikoj! mil gratulojn! (_Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Polimo.--Mi dankas, amikoj!

S-ino Polimo.--Koran dankon al vi ĉiuj! Sidiĝu, sidiĝu! (_Ĉiuj sidiĝas._)

S-ino Polimo.--La gesinjoroj Smitso ne povas veni, ili estis tie ĉi antaŭ momento dirante, ke ili tuj devas vojaĝi Amsterdamon.

S-ino Hejno.--Ho kia bedaŭro!

S-o Hejno.--Mi tre bedaŭras, ni sentos lian foreston, ĉar la kapitano estas ĉiam tiel bona amuzanto.

S-ino Dalmo.--Tia li estas!

S-o Dalmo.--Mi jam antaŭe ĝojis pro lia ĉeesto... sed: «unue la aferoj kaj poste la amuzaĵoj», kiel diras la proverbo; ne vere?

S-o Hejno.--Ĉu la ekskapitano ankoraŭ ne venis? Ordinare li estas la unua ĉe la festoj.

S-o Dalmo.--Vi estas prava, sinjoro, ordinare li estas la unua, sed li..... (_oni sonorigas_)..... ho, jen li, sendube!

S-ino Polimo, _rigardante timete la malfermotan pordon, mallaŭte al Polimo_.--Se ĝi nur ne estas la onklino!

S-o Polimo, _mallaŭte_.--Ne timu! Nia onklino nun _ne_ venos, cetere ŝi kompreneble venos veturile, kaj ni ekaŭdos la bruadon de la radoj. (_Eniras Sinjoro Laŭdo._)

SCENO SESA

LA SAMAJ, S-o LAŬDO.

S-o Laŭdo.--Ha! miaj karaj! (_Donante la manon al la ĉeestantoj_)... Kiel vi ĉiuj fartas?... Doktoro, mi gratulas vin kaj vian edzinon, kaj deziras al vi ankoraŭ multajn feliĉajn jarojn, grandegan klientaron kaj... baldaŭ malgrandan amindan doktoreton! ha! ha! ha! kiu ankoraŭ ĉiam mankas en via hejmo.

S-o Polimo, _ridante_.--Mi dankas vin, maljuna amiko, mi dankas kore.

S-ino Polimo.--Mi dankas, kapitano, sed koncernante la doktoreton, ni havas ankoraŭ sufiĉe da tempo.... Sidiĝu, mi petas!

S-o Laŭdo.--Ho jes, dankon, mi jam vidas mian seĝon sur ĝia ordinara loko... (_Sidiĝante._) Sed kie do estas nia amiko Smitso kun lia edzino? Vi do ankaŭ atendas ilin, ĉu ne?

S-ino Polimo.--Jes, ni _atendis_ ilin, kapitano, sed ili ne povas veni ili devas vojaĝi al Amsterdamo pro neatendita kaj tre grava afero, ni tial devas nun bedaŭri ilian foreston.

S-o Laŭdo.--Jes, tio estas bedaŭrinda! (_al S-ino Hejno_) Ĉu via patrino ne povis veni kun vi, sinjorino Hejno?

S-ino Hejno.--Ŝi preferis resti hejme! Ŝi pretendis, ke ŝi havas tiom por fari--ho! ŝi laboras ĉiam, almenaŭ tion ŝi kredas kaj opinias, ke la mastrumo iras nebone, se ŝi ne zorgas pri ĉio.... Tiaj estas la maljunulinoj!...

S-o Laŭdo.--Tute same kiel mia maljuna panjo!

S-ino Dalmo.--Ŝi ankoraŭ ĉiam estas sana, ĉu ne vere, kapitano?

S-o Laŭdo.--Sana! Dank' al Dio, jes! Mi kelkfoje vere devas pensi, ke ŝi estas pli forta ol mi mem. Ŝi legas tute sen okulvitro... metas ankoraŭ fadenon tra la kudrilo, kvazaŭ ŝi estis nur dudek-jara, kaj tamen ŝi jam estas okdek-kvin!

S-ino Dalmo.--Jam okdek-kvin!... Mirinde! (_Malgranda silentado_).

(_S-ino Polimo servas la gastojn._)

S-ino Dalmo, _al Dalmo, mallaŭte_.--Ili baldaŭ venos, ĉu ne?

S-o Dalmo, _mallaŭte_.--Jes.... silentu do!

S-ino Dalmo, _mallaŭte_.--Oni ne aŭdos min; mi vere miras, kiel la kapitano ludos sian rolon, kaj kiel li vidiĝos kiel nigrulo.

S-o Dalmo, _mallaŭte_.--Silentu do!

S-o Laŭdo.--Ĉu vi aŭdis, gesinjoroj, pri tiu terura mortigo?

Ĉiuj.--Mortigo?

Laŭdo.--Jes! Mi aŭdis antaŭ horo ĉirkaŭe, ke maljuna sinjorino, vojaĝante per vagonaro de Rotterdamo al nia urbo, estis mortigita mezvoje de mizerulo, kiu ŝtelis de ŝi multege da mono, kiun ŝi portis kun si. (_Mire._) Ĉu vi tute ne ekaŭdis pri ĝi?

Ĉiuj.--Ne. Kara ĉielo. Kia krimo. Kia abomenaĵo!

S-ino Polimo.--Ĉu ŝi vojaĝis sola?

S-o Laŭdo.--Mi ne scias pli, ol mi rakontis...

S-ino Polimo.--Se la mortigito nur ne estas...

S-o Polimo.--Sensencaĵo! Eble la tuta rakonto ne estas vera, oni ĉiam rakontas _tiom_! Kiel do ĝi povus okazi!

S-o Laŭdo.--Oni tamen diregas, ke vere ĝi okazis!

S-o Polimo.--Ho, kara kapitano, ne kredu ĝin!

S-ino Hejno, _al S-o Hejno, mallaŭte_.--Kiel ili venas malfrue! Mi jam de longe atendis ilin!

S-o Hejno, _mallaŭte_.--Silentu do! Vi perfidos la tutan ŝercaĵon.

S-o Laŭdo, _al S-o Polimo_.--Ĉu vi antaŭ mallonge ekaŭdis ion pri via onklino, doktoro?

S-o Polimo.--Ho jes! ni atendas ŝin eble jam morgaŭ. Mi ĵus ricevis ŝian lastan leteron.

S-o Hejno.--Kiel neatendite!

S-ino Hejno.--Jam morgaŭ? He!

Ges-oj Dalmo, _kune_.--He!

Laŭdo.--Domaĝe, ke via datreveno ankaŭ ne estas morgaŭ, doktoro, ni tiam povus festi ĝin en ĉeestado de via onklino. (_Oni sonorigas laŭtege._)

S-ino Polimo, _ekterurite_.--Kara Dio!

S-o Laŭdo.--Eble kliento por vi, doktoro.

S-o Polimo.--Mi ne ĝin esperas, kapitano, ni sidas tiel agrable kune, ke kliento, en tiu ĉi horo... (_Oni aŭdas laŭtan bruadon en la koridoro, post momento eniras Mario._)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, MARIO.

Mario.--Doktoro, ĵus alvenis maljuna sinjorino, ŝi staras kun granda nigrulo en la koridoro, kaj demandas ĉu vi estas hejme.

S-ino Polimo.--(_Rigardas timete la gastojn, kvazaŭ ŝi volus diri: foriru do ĉiuj. Jen nia onklino, kiu alvenas; malgranda silento._)

Mario.--Nu, doktoro, kion mi diros al ŝi?

S-ino Polimo.--Sed kara Fritso, iru do por akcepti ŝin... Vi do komprenas, ke ĝi estas nia onklino kun la nigrulo. Ili do ne povas resti en la koridoro!

S-o Polimo.--Ĉu mi enirigos ilin tien-ĉi? (_Li ĉirkaŭrigardas konfuze kelkan tempon, sed vidante, ke la gastoj restas trankvile, li fine eliras, sekvata de Mario._)

S-ino Polimo.--Kiel neatendite! Ni atendis ŝin nur morgaŭ! (_Eniras maljuna sinjorino, en la mano ŝi portas grandan kaĝon en kiu sidas papago. Ŝi estas sekvata de nigrulo vestita per livreo; li portas du grandajn valizojn._)

SCENO OKA

GES-oj POLINO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO, S-o LAŬDO, S-ino PLENVOLO, _la onklino_; BIL, _negro_.

Onklino.--Mi nur timas kara nevo, ke mi ĝenos viajn gastojn.

S-o Polimo.--Ho, kontraŭe, kara onklino, ili estos tre feliĉaj konatiĝi kun vi. (_Montrante sian edzinon._) Jen mia edzino, kiu jam tiel longe atendis vin kun malpacienco.

Onklino.--Aminda edzineto, mi kredas! Nu kara nevino, mi tre ĝojas fine vidi vin (_kisas ŝin_), kaj kore esperas, ke ni baldaŭ fariĝos bonaj amikinoj--sed ŝajnas, ke vi estas iom nervema, estu do kvieta, kaj ne lasu vin ĝeni de mi! (_La gastoj stariĝas ĉiuj._)

S-ino Polimo.--Kara onklino, estu la bone venintino en nia hejmo, mi esperas, ke ĝi plaĉas vin.

Onklino.--Ho, ĉio ŝajnas al mi bone tie-ĉi!

S-o Polimo.--Onklino, permesu, ke mi konigu al vi niajn amikojn: Gesinjoroj Hejno! Sinjoro Hejno estas advokato, kaj jam de longe nia amiko... Gesinjoroj Dalmo! Sinjoro Dalmo konatiĝis kun ni antaŭ nelonge, li estas negocisto... Sinjoro Laŭdo, ekskapitano, kiu vizitas nin preskaŭ ĉiutage. (_La onklino faras malgrandan riverencon, la gastoj same ĝin faras._)

S-o Polimo.--Ĉu vi volas sidiĝi tie, onklino, apud mia edzino? Pardonu, onklino, ke mi ankoraŭ ne senigis vin de via kaĝo, ĉu vi permesas, ke mi starigu ĝin en la angulon de la ĉambro sur la tableton? Morgaŭ ni zorgos pri pli bona loko. (_Li metas la kaĝon sur tableton en la fundo de la sceno._) Kia bela birdo! Kaj ĝi parolas, kiel vi skribis al ni!

Onklino.--Ĝi diras nur kelkajn vortojn, kiam ĝi tion deziras; mia edzo instruis ilin al ĝi; li tre amis la beston.

S-o Polimo.--Kompreneble! (_La nigrulo metas la valizojn en alia angulon kaj poste sin starigas post la seĝo de sia mastrino._)

S-ino Polimo.--Sed onklino, via negro,... via servisto, mi volas diri...

Onklino.--Li sin nomas Bil, kuzino.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi nun memoras, ke vi nomis lin tiel en viaj leteroj. Ĉu mi montros al Bil lian ĉambron? Li eble estas laca pro la vojaĝo, kaj Mario povus...

Onklino.--Ho ne, kara nevino, tute ne, unue li estas tre forta, kaj due mi preferas (se almenaŭ vi konsentas), ke li restu hodiaŭ vespere post mia seĝo, li tiel kutimas servi min, kaj... mi pensas, ke viaj amikoj, kiuj sendube ankaŭ fariĝos la miaj, bonvolos iom konatiĝi kun Bil.

S-ino Polimo.--Ĉu vi mem ne estas laca, onklino? Ĉu vi ankaŭ trinkos teon, aŭ ĉu vi deziras, ke nia servistino aranĝu por vi...

Onklino, _ridetante_.--Mi do jam diris, kara nevino, ne maltrankviliĝu pro mi; mi estas tre kontenta, ke mi min trovas en tia bona kaj amika societo. Faru kvazaŭ mi loĝus jam de longe ĉe vi.

S-ino Polimo.--Kaj Bil? Onklino?

Onklino.--Ho, li neniam prenas ion en mia ĉeesto, li jam en Rotterdamo trinkis kaj manĝis....

S-ino Hejno, _mallaŭte al Hejno_.--Mi vere admiras la kapitanon, li vidiĝas kiel vera negro. Kie do li prenis tiun livreon?

S-o Hejno, _mallaŭte_.--Kaj rigardu lian edzinon; ŝi estas vera Amerikanino. Mi ne rekonas ŝin!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Estas esperinde, sinjorino, ke tiu ĉi urbo plaĉos al vi.

Onklino.--Mi tute ne dubas pri tio, sinjorino.

S-ino Hejno.--Ĉu jam estas longe, de kiam vi forlasis Eŭropon?

Onklino.--Jes, jam tre longe, mi estis nur dudek-jara, kiam mi iris Amerikon kun mia edzo.

S-o Hejno.--Via edzo estis kuracisto, ĉu ne vere?

Onklino.--Jes sinjoro, kiel mia nevo....

S-o Polimo.--Tamen li estis multe pli instruita ol mi....

Voĉo el la angulo de la scenejo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj laŭte ridegas._)

S-ino Polimo.--Jen la papago, he! ĝi parolas klare...

S-o Laŭdo.--Ĉu via birdo ĉiam tiel bone parolas sinjorino? Mi estas surprizita; ion tian mi neniam ekaŭdis.

S-ino Hejno.--Sed _kiun_ doktoron ĝi celis?

S-o Hejno.--Eble ĝi celis nian amikon! ha! ha! ha!... (_La gastoj ridegas laŭte._)

S-o Polimo, _ŝerce_.--Via papago jam volas malamikiĝi kun mi, kara onklino.

Onklino.--Lasu ĝin nur paroli! Ĝi ne scias, kion ĝi diras.

La voĉo el la angulo.--Fritso trinkas bieron! (_Ĉiuj ridegas._)

S-ino Dalmo.--Ĉu li scias paroli ankoraŭ pli multe, sinjorino?

Onklino.--Ankoraŭ kelkajn frazojn; ju pli oni parolas en ĉambro, des pli ĝi ankaŭ parolas; kelkfoje tamen ĝi ne malfermas la buŝon dum tuta tago.

S-ino Dalmo.--Mirinde!

S-o Polimo.--Mi tre ĝojas, ke vi alportis ĝin, onklino, ĝi vere povas amuzi la societon.

Voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj ridegas._)

Onklino, _al Bil_.--Bil, metu tukon super la kaĝo.

Bil.--Jes ma'm![10] (_Bil malfermas valizon, elprenas tukon kaj metas ĝin sur la kaĝon kaj refoje stariĝas post la onklino._)

S-ino Hejno, _mallaŭte_.--Sed tio estas mirinda! Mi ne komprenas, kie ili prenis tiun parolantan papagon.

S-o Hejno, _mallaŭte_.--La papagon ili eble prunteprenis ie, sed kompreneble ĝi ne parolas...

S-ino Hejno, _mallaŭte_.--Ni ĉiuj ĝin aŭdis!

S-o Hejno, _mallaŭte_.--La voĉo estos de iu, kiu sin kaŝis post la pordo.

S-o Laŭdo, _al Onklino_.--Ĉu vi volas vendi vian papagon, sinjorino? Mi deziras posedi tian parolantan birdon.

Onklino.--Mi jam havas ĝin dudek jarojn sinjoro, kaj intencas ĝin havi ĝis mia morto, almenaŭ se miaj genevoj ne estos ĝenataj de ĝi.

S-o Polimo.--Kontraŭe.

S-ino Polimo.--Kara onklino, pri kio vi pensas; ni vere jam amas la birdon.

Onklino.--Koko estas tre dolĉa papago, ĝi mordas neniam.

S-o Polimo.--Ho, ni baldaŭ fariĝos bonaj amikoj, la birdo kaj mi.

Voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj ridegas._)

S-o Polimo, _flanken_.--Malbenita besto!

Onklino.--Ĉu vi bone metis la tukon Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Hejno, _mallaŭte al Hejno_.--La kapitano estas vere aktoro, rigardu, kiel grave li rigardas nin.

S-o Hejno, _mallaŭte_.--Jes, sed lia edzino superas lin! Mi neniam povis kredi, ke ŝi tiel bone taŭgis por la teatro.

S-ino Dalmo, _al Onklino_.--Ĉu via servisto nur parolas angle, sinjorino?

Onklino.--Jes, nur angle.

S-o Laŭdo.--Se vi konsentas, sinjorino, mi instruos al li nian lingvon.

Onklino, _ridetante_.--Mi dankas vin, sinjoro. Bil lernos ja nian lingvon baldaŭ sen instruisto; li jam bone ĝin komprenas, ĉar en Ĉikago, mi parolis kun mia edzo nur nian gepatran lingvon. Ĉu ne vere Bil?

Bil.--Jes, ma'm!

S-ino Hejno, _mallaŭte al S-o Hejno_.--Strange, ke ŝi ne parolas pri sia _mono_.

S-o Hejno, _mallaŭte_.--Atendu nur.

S-o Dalmo.--Ĉu vi havis belan marvojaĝon, sinjorino?

Onklino.--Tre malbelan.

S-ino Polimo.--Onklino skribis al ni pri tiu vojaĝo; la vetero estis sufiĉe beleta, sed ŝi terure suferis pri la marmalsanoj.

S-o Laŭdo.--Kaj oni diras, ke tio estas tre malagrabla malsano.

S-o Polimo.--Malagrabla, jes; sed feliĉe ne danĝera.

La voĉo el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj ridegas._)

S-o Polimo, _mallaŭte_.--Malbenita birdo! atendu nur, mi baldaŭ igos vin senti, ke mi estas tia.

Onklino, _al Bil_.--Bil, portu kokon ekster la ĉambro.

Bil.--Jes ma'm. (_Li ĝin faras kaj revenas, reprenante sian lokon._)

S-ino Polimo.--Ho kara onklino, ĝi tute ne ĝenas nin!

Onklino.--Sed ĝi ĝenas min; ĝi fariĝas tro brua, kaj tion mi ne amas.

S-o Hejno, _al Onklino_.--Diru fojon, sinjorino, ĉu oni ankaŭ ludas komedietojn en Ameriko?

Onklino.--Ho jes, sinjoro!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Ĉu la negroj ankaŭ kunludas?

Onklino, _kun surprizo_.--Ho jes!

S-o Hejno.--Ĉiuj negroj en Ameriko estas nigraj ĉu ne? En nia lando troviĝas nigruloj, kiuj tamen _ne_ estas negroj.

Onklino, _ne respondas_.

S-ino Hejno.--En nia lando eĉ troviĝas nigruloj, kiuj estas kapitanoj, ĉu ne vere sinjoro Laŭdo?

S-o Laŭdo.--Ho sendube! (_al Onklino._) Ĉu estas jam longe, de kiam vi perdis vian edzon, sinjorino?

Onklino.--Ne sinjoro, mia edzo mortis antaŭ kelkaj monatoj.

S-o Hejno.--Mi iam ekaŭdis, ke la vidvinoj en Ameriko tre baldaŭ reedziniĝas. (_Onklino ne respondas, S-o Polimo rigardas S-on Hejno kolerete._)

S-ino Hejno.--Eble tio dependas de la riĉeco de la vidvinoj, kiel ankaŭ en nia lando.

S-o Laŭdo.--Nu, mi estas fraŭlo _maljuna_, sed fraŭlo kun _juna_ koro, kaj, se mi ekkonus bonan vidvinon, kiu akceptus mian manon, mi vere....

S-o Hejno.--Vi tiam ekprenus ŝin!

Laŭdo.--Volontege! Sed nur kondiĉe, ke ŝi posedus 100 000 dolarojn!

S-ino Hejno, _montrante la onklinon_.--Mi supozas, ke onklino posedas ilin. Vi estus bela paro! (_Oni eksonorigas du fojojn tre laŭte._)

Onklino, _rigardas ekterurite la gastojn, sed ne respondas. Poste al Bil._--Diru Bil, tiu ĉi domo ŝajnas al mi frenezulejo!

Bil.--Jes ma'm!

Mario, _ekstere, ĉe la pordo_.--Doktoro! alvenis refoje maljuna sinjorino kun negro, ili estas en la koridoro, kaj la sinjorino diris, ke ŝi estas via onklino el Ameriko!

S-ino Hejno.--Kara Dio! Jen la vera onklino!

Ĉiuj, _konsterne rigardas al la pordo, la unue veninta onklino ellasas krion kaj eksvenas. Bil ĉirkaŭrigardas kolere. Subite eniras dua sinjorino strange kaj ridinde vestita, kaj portante malplenan kaĝon. Ŝin sekvas negro, same vestita strange, sed per livreo multkolora, li portas du grandajn antikvajn pluvombrelojn kaj grandan kofron, li terure rulas siajn okulojn._

SCENO NAŬA

LA SAMAJ, GES-oj SMITSO.

Dua Onklino, _enirante kun multe da bruado_.--Kie do estas mia kara nevo? Kial li ne iras al mi renkonten por ĉirkaŭbraki min? Ho mi estas konvinkita, ke li alprenos min en sian hejmon, kvankam oni forŝtelis mian tutan monon... (_Subite ŝi ekvidas la unue venintan negron kaj lian mastrinon, ŝi ellasas laŭtan krion, ankaŭ eksvenas kaj ekfalas en la brakojn de la due veninta nigrulo. Brua movado inter la gastoj, kiuj ĉiuj stariĝas._)

S-ino Polimo.--Kio do okazas? Ĉu mi sonĝas? Ĉu ĉiuj homoj fariĝis frenezaj?.. Fritso! helpu do nian onklinon, ŝi perdis la konscion.

S-o Polimo, _iras al la unue veninta onklino kiu iom post iom rekonsciiĝas, la alia onklino same rekonsciiĝas kaj ĉirkaŭrigardas terurite. La gastoj silente forŝteliĝas el la ĉambro, unu post la alia._

SCENO DEKA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL, GES-oj SMITSO

S-ino Polimo, _al la dua onklino_.--Kion signifas tio, sinjorino? Kiu vi estas? Kion vi deziras?

Dua Onklino, S-ino Smitso, _preskaŭ plorante_.--Pardonu min, kara amikino. Estas mi, via fidela Karolino.

S-ino Polimo.--Kaj tiu negro?

S-o Smitso, _la due veninta negro_.--Mil pardonojn, sinjorino Polimo, mi estas Smitso.

S-o Polimo.--Sed kion do vi volas?

S-ino Smitso.--Ni volis nur ŝerci, ho ve!... Ni volis nur ludi malgrandan komedieton, sed tute ne pensis, ke via onklino jam alvenis. Ni nur volis surprizi vin, kiel via onklino el Ameriko. (_Al la vera onklino._) Estimata sinjorino! Ni ne intencis ofendi vin.... Ho! mi mortos pro honto... kompatu nin!... pardonu nin! ho pardonu nin! (_Ŝi ploras._)

S-o Smitso, _al onklino_.--Mi volas fari ĉion, kion vi postulos de mi, estimata sinjorino, mi eĉ volas mortpafi min, se tio povas kontentigi vin... mi... mi... ho ve!..

Onklino, _bonkore_.--Mi _nun_ komprenas ĉion, miaj amikoj, kaj mi pardonas vin ĉiujn fundkore; bonvolu diri la samon al la aliaj, mi petas; ĉar mi tre bedaŭrus, se miaj genevoj malamikiĝus kun bonaj homoj pro mi, kaj nun iru kviete hejmen. (_La geedzoj Smitso honte foriras._)

SCENO LASTA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL

S-ino Polimo--Ho kara onklino, kion vi do devas pensi pri ni! Mi nun...

S-o Polimo.--Aŭskultu, kara onklino! Al ĉiuj, kiuj hodiaŭ vespere tiel ofendis vin, mi malpermesos por ĉiam la eniron en mian domon. Mi ne rigardos ilin plu kiel miajn amikojn, ĉar mi neeble povus forgesi kaj pardoni la abomenan ŝercon, kiun ili faris. Mi tuj skribos al ĉiuj.

Onklino, _ridete interrompante lin_.--Vi skribos, ke mi pardonas ilin, kaj ke mi ne deziras, ke la reciproka amikeco, kiu jam tiel longe ekzistas inter vi, estus rompita pro mi....

S-ino Polimo.--Kaj vi restos ĉe ni, ĉu ne vere, kara onklino?

Onklino.--Nu, mi pensas, ke mi faros plej bone restante, ĉar via domo plaĉas al mi! Ĉu vi ne same opinias tion Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Polimo, _kisante onklinon_.--Kara onklino, mi dankas vin, vi estas vere tro bona por ni!

S-o Polimo.--Kara onklino, vi estas anĝelo!

Voĉo el la koridoro.--La doktoro estas fripono!

H. J. Bulthuis.

PIEDNOTO:

[10] Jes sinjorino.

OKA MENCIO

LA SINOFERO

I

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon, sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis ĵus mortinta, lasinte ŝin en plej kruela malriĉeco.

La knabineto estis ĉarma, kun dolĉa vizaĝo, grandaj bluaj okuloj, blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, ĉiam vivinte apud patro premata de malriĉeco kaj malsano, ŝi neniam konis la ĝojojn de sia aĝo, kaj ŝia farto estis ŝanceliĝanta; ŝi estis malgranda, timema, kortuŝanta en siaj funebraj vestoj. De l' unua tago, Karlo, granda kaj forta, sin faris ŝia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l' unua fojo, Johanino konis la plezurojn de l' aliaj infanoj; ŝi ne estis plu sola, en la mizera patra domo; ŝi havis afablan kunludanton, kiu konigis de ŝi la plej belajn kaj riĉajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro. Kaj baldaŭ ŝia malgajeco vaporiĝis, ŝia vizaĝo roze koloriĝis, kaj ŝia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la ludojn pli interesaj, la domon pli ŝatinda. Kaj por Kantamant, ŝi estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedaŭris. Tiel afabla, dolĉa por ĉiuj, tiom amata de l' servistoj, kiom de l' majstro kaj de Karlo, ŝi fariĝis la hejma feino, per kiu ĉiu estis pli feliĉa, ĉio pli brila, kvazaŭ se la aera estaĵo, sendita de l' dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l' boneco de Kantamant por la kara orfino.

Kaj li, la granda poeto, dediĉis al ŝi siajn plej belajn poemojn, tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn ĉiu parkere scias en Esperantujo.

Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun ĉiu plendis, vidante ŝin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la enterigiron de ŝia patro.

Tiun tagon, Kantamant, kisante ŝian frunton, diris al ŝi:

--Ĉu vi estas feliĉa kun ni, filino mia?

--Ho! jes, Sinjoro,--ŝi diris.

--Kial vi ĉiam min nomas Sinjoro, karulino? Ĉu mi ne vin amas kiel patro?

--Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... paĉjo!

--Johanjo kara!

Karlo, kiu ĝis tiam diris nenion, iris al ŝi:

--Kaj min, fratineto, ĉu vi min amas?

Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:

--Vi ĝin vere scias, Karĉjo mia.

--Kara Jonjo!

Kaj, de tiu tago, ili ĉiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, «paĉjo, Karĉjo, Jonjo», kiuj estis por ĉiu el ili kiel la esprimo mem de iliaj amsentoj, la elĵeto de iliaj nedisigeblaj animoj.

II

Karlo havis amikon je sia aĝo, Frederikon, la solan el ĉiuj siaj kunlernantoj, kiun li estis feliĉa akcepti hejme. Ili ambaŭ simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborĉambro de Kantamant, aŭskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj iliaj infanaj animoj kune malfermiĝis al la flugado de la lulantaj ritmoj.

Baldaŭ, Johanino kutimis ĉeesti je tiuj legadoj, kaj ŝi ankaŭ sentis poetan animon, kiu vekiĝis en ŝi. La tri infanoj komprenis tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l' versoj de Kantamant; kaj ili pro ĝojo ploris, kiam li dediĉis al ili sian faman poemon:

Nur vin rigardante, mi estas feliĉa...

Karlo kaj Frederiko staris apud la apogseĝo de Kantamant, dekstre kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la ŝultro de l' poeto, legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom, alproksimiĝis, fine sidiĝis sur la genuoj de sia adoptinta patro, kaj, tuj kiam li finis sian legadon, ŝi ĉirkaŭis lian kolon per siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:

--Ho! paĉjo, paĉjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi tuj legis al ni. Ĝi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Ĉu vere, fraĉjoj?

Kaj la du «fraĉjoj», siavice kisis Kantamant'on, kiu ilin tenante inter siaj brakoj, ripetis:

--Vi estas la feliĉo de mia vivado. Kio estas la poemo de l' versoj kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de l' ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la simileco de l' rimoj kompare kun la simileco de l' viaj dolĉaj vizaĝoj? Infanoj, infanoj miaj, estu ĉiam tri gefratoj, vin interamantaj ĝis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj feliĉan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro ĉiuj laŭdoj de l' popoloj.

La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj malfermiĝis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La malkorektaĵoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento kortuŝanta; Kantamant aprobis, kuraĝigis la infanon. Tion vidante, Frederiko ankaŭ prezentis al li siajn versojn.

--Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ĝoje. Sed, li aldonis, ĉu ci, feineto, ne provis ankaŭ verki poemeton?

Johanino ruĝiĝis, sed, senŝanceliĝante, ŝi donis al Kantamant malgrandan kajeron. Li miris.

--Preskaŭ nenia malkorektaĵo,--li diris.--Ha! feino, feino, vi estos iam, por ni ĉiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l' estonto al la unuaj poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.

III

Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn laŭdatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de novaj ritmoj, li ŝajnis ne aŭdi la entuziasmajn aprobojn de l' plej severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolĉa feino de sia infanaĝo, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.

La maldika knabineto estis fariĝinta gracia fraŭlino, tiam dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom ŝia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstataŭigita de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian penson, tiel ke ĉiuj liaj poemoj estis versoj de amego al ŝi dediĉitaj.