Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"
Part 6
Kiam petolaĵo okazis en la ĉefpreĝejo, tuj oni pri tio kulpigis koboldojn.
--Kiu faris tiujn oleajn makulojn?--demandis la paroĥestro.
--Koboldoj,--oni respondis.
--Kiu metis pipron en niajn flartabakujojn?--demandis la kanonikoj.
--Koboldoj,--estis respondite.
Ĉiuj homoj plendis pri la koboldoj. Sed estis homino, kiun pli ol la aliajn ili suferigis: ni parolas pri la patrino Turnjupino, la ekbruligantino de kandelegoj.
Tiu bonulino estis karakteriza ino, kredante sin necesega por la bonordo de la ĉefpreĝejo, sciante ĉion, parolante pri ĉio. Kiam lia Moŝto diservis, ŝi preskaŭ estus dirinta:
--Ni staras antaŭ altaro, ni hodiaŭ konfirmas, lia moŝto kaj mi.
La koboldoj estingis la kandelegojn, kiujn Turnjupino ekbruligis kun tiom da religieco; aŭ ili konfuzis la _Religiajn Semajnojn_, kiujn la bona virino vendis por sia profito. Ofte ili ŝovis buletojn el polvo en la tubetojn de la rigida kaj blanka kufo, kiun kapvestis la ekbruligantino de kandelegoj. Pro tio, la patrino Turnjupino ĵuris, ke ŝi sin venĝos.
La bonega kreitaĵo havis korpasion. Ho, jes! Tiu vidvino estis doninta sian koron al la sviso, la granda, larĝa, bela Pupardo, kun dikaj tibikarnoj. La tagojn de luksaj edziĝfestoj, kiam ŝia amato kun dukorna ĉapelo sur kapo, kun glavŝelko sur ŝultro, kun halebardo en mano, antaŭiris la junajn geedzojn, Turnjupino radiis. Post la ceremonio, ŝi iris al la sviso, dirante:
--Kiam do ni kune geedziĝos, mia kara Pupardo?
Kaj li ridis, respondante:
--Kiam ni estos malliberigintaj la koboldojn.
* * * * *
Iun tagon, sciante, ke ŝi estas preskaŭ sola en la preĝejo, la bonulino metis mezen de la navo supujon, kies kovrilo ne estis tute fermita: kaj flanke de ĝi la ekbruligantino de kandelegoj eksidis kaj ŝajnigis ekdormeton.
La koboldoj ekkriis:
--Nu! supujon en mezo de ĉefpreĝejo! kion tio signifas? Cig! cag! cog! Ni iru por vidi, dum Turnjupino ripozas.
Sed kiam la scivoluloj estis enirintaj en la supujon, la ruza virino tuj fermis la kovrilon: kaj la koboldoj restis kaptitaj.
Tute fiera, Turnjupino alpaŝis al sia loĝejo, kaj diris al sia filo Johano, malfeliĉa kriplulo, kiu neniam ellitiĝis:
--Mi alportas niajn malamikojn: vi diros al via kuzino Estelo, ke ŝi faru al ni por la proksima vespermanĝo supon el koboldoj.
Kaj la ekbruligantino de kandelegoj foriris malhumilega; ĉar necese estis, ke ŝi rakontu sian venkon al ĉiuj homoj.
--Kiel Pupardo estos mirigita kaj feliĉa, maltime certigis la bona virino.
Restinte sola, Johano aŭdis, ke en la supujo iu ploregas.
--Malfermu, kriis la koboldoj. Kiu ajn vi estas, kompatu plendindajn kaptitojn.
--Vi estas malbonuloj,--diris la junulo.--Vi faris petolaĵojn al ĉiuj homoj: juste vi viavice suferos.
--Se vi malfermos al ni, cig! cag! cog! ni fariĝos viaj amikoj,--rediris la voĉetoj.
--Vi min turmentos, ĉar mi estas malforta.
--Ne, ne; ni donos al vi reĝan donacon.
--Lasu min dormi.
La koboldoj ekblekegis. Tiam Johano tedita malfermis la kovrilon. La koboldoj saltegis en la ĉambron, suprenrampis sur la meblojn, grimpis laŭlonge de l' kurtenoj. La malsanulo diris:
--Vi min lacigas. Foriru tuj.
--Jes, ili ekkriis. Sed antaŭe ni rompos la supujon.
--Nu, mi tre bone sciis, ke vi faros ian malbonaĵon.
--Por ke vi ne estu riproĉita de via patrino. Vi ne konfesos, ke vi nin liberigis; vi diros: «La koboldoj rompis la supujon.» Cig! cag! cog! Ni al vi ekprezentos reĝan donacon; ĉar koboldoj ĉiam respektas sian parolon.
Tra la fenestro larĝe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj estaĵoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn, supren-kaj malsupren-irante, ŝajnante kredi ion.
--Rigardu,--ili diris al Johano.
--Sed mi vidas nenion.
La koboldoj daŭrigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:
--Cig! cag! cog! ĉu vi vidas nun?
--Nun mi komencas ekvidi, kvazaŭ en sonĝo, malgrandan sinjorinon.
--Bone.
La koboldoj daŭrigis sian agadon. Johano, preskaŭ ellitiĝinte, rigardis per plilarĝigitaj okuloj, kaj diris:
--Ŝi viviĝas; ŝi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!
--Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni ĵus ŝin kreis por vi. Kiam vi suferos, ĉar vi estas malsana, ŝi venos al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, ŝi vin amuzos. Sed ni malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, eĉ al via kuzino la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de Sunetino, de tiu tago ŝi malaperos por ĉiam.
--Danke, danke, mi konservos la sekreton.
La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la ĉefpreĝejo; ĉar ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian paroĥon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis edziĝi.
Ĉiutage kiam suniĝis, Sunetino aperis sur ora radio en la ĉambro de l' junulo. Ŝin vestis riĉaj orientaj teksaĵoj. Ŝia kolo kaj ŝiaj ambrokoloraj brakoj estis ŝarĝitaj de safiroj, de rubenoj, de smeraldoj; dum ŝiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li. Por lin amuzi, ŝi kantis baladojn laŭ stranga ritmo, dum akompanis ŝiajn melodiojn la kraketado de ŝiaj brakringoj. Kelkafoje ŝi dancis antaŭ la junulo, kvazaŭ ŝi estus pastrino de sanktaj orientaj misteraĵoj. Jen ŝi antaŭeniris malrapide, ludante kun siaj silkaj skarpoj; jen ŝi sin balancis kun serpentaj ondolinioj; jen ŝi imitis per siaj brakoj la flugadon de l' kolombo. Johano ne laciĝis admirante Sunetinon kaj ŝian malrapidan sed senpaŭzan dancadon. Li diris:
--Daŭrigu; ankoraŭ; ĉiam.
Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino eliru kun ĝi en la okcidenta gloraĵo: tiam la malsanulo malgajiĝis.
Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam ŝi diris al la junulo:
--Kial vi fariĝas malgaja, kiam alvenas la krepusko?
Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.
Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon, ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin ĉirkaŭis per plej amplenaj zorgadoj, dirante:
--Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn ĉagrenojn.
--Mi havas nenion,--li respondis ploregante.
Fine, lacigita de senĉesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:
--Mi ne vidas plu Sunetinon.
--Kio estas Sunetino?
--Ĉu mi scias? Ŝi estas estaĵo luma, fantazia, feina, mistera, kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino. Ĉu vi ekvidas Sunetinon? Sed ŝajnas al mi, ke ŝi faras adiaŭajn signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!
La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:
--Kredeble la malfeliĉa knabo estas mortfrapita, ĉar li deliras.
La morgaŭan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega. Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al ĉiuj anguloj de la ĉambro: sed Sunetino ne montriĝis plu. Estelo, por plezurigi la malsanulon, diris:
--Ĉu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; ĉar eble sur ĝi loĝas via Sunetino. Mi klopodos por ŝin alkonduki al vi.
--Ho, jes, respondis Johano; tio igus min feliĉega.
La junulino ekvojaĝis. Kiam ŝi troviĝis en la kamparo, ŝin ĉirkaŭis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:
--Bona Estelo, venu kun ni por aŭskulti la lastan romancon de nia majstro, la itala najtingalo.
--Ne, ne; mi ne havas tempon.
--Ni malhelpos, ke vi antaŭeniru, flugetante ĉirkaŭ vi, se vi ne efektivigas nian deziron.
--Miaŭ! miaŭ!--blekis la junulino.
--Kato!--ekkriis la birdoj timigitaj.
Kaj subite ili forflugis ĉiuj al apudaj arbaretoj.
La vojaĝantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano kaj de aliaj parfumaj herboj, ŝi ekvidis, al ŝi alkurantajn sur siaj malantaŭaj kruroj, centojn da kunikloj.
--Ni vin salutas, junulino,--ili diris.--Ni al vi prezentas Johaneton Kuniklon, nian reĝon.
La vojaĝantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn komplimentojn, kaj aldonis:
--Vi estos la plej bela ornamaĵo de nia kortego; kaj ni konservos vin ĝis la fino de via vivo.
Tedita Estelo ekkriis:
--Mi vidas ĉasiston kaj liajn hundojn.
Tuj ĉiuj kunikloj forkuris, dum ilin antaŭiris la reĝo, kiel decas.
La junulino daŭrigis sian iradon. Ŝi laŭiris mallarĝan riveron, kiam ŝi rimarkis sur la bordo fiŝojn, kiuj staradis sur siaj vostoj, kaj dancis ronde sin tenante per naĝiloj. Ili ĉirkaŭis la vojaĝantinon, dirante:
--Ni al vi ekmontros ondinon.
--Danke; vi faros tion aliafoje.
--Tiam, ĉar vi estas malĝentila, ni malhelpos, ke vi antaŭenpaŝu.
Estelo ridetis:
--Mi ekvidas fiŝkaptiston kaj lian hokfadenon,--ŝi diris.
Flak! flok! En momenteto la bestoj sin subakvigis.
Fine la junulino trafis la monteton defendatan de grandegaj pavoj, kiuj por ornami siajn vostojn ŝtelis senkompate la okulojn de maltimuloj al ili alproksimiĝantaj.
Ili agis tiamaniere pro revenĝo, por puni la homaron. Ĉar iam unu el homoj, nomita Leon, al ili promesis, ke li ilin instruos pri la kantarto. Poste li foriris; sed ve! li neniam revenis. La pavoj ĉiam atendas lin kaj ĉiam lin vokas, kriante laŭtege:
--Leon! Leon!
Tion sciis Estelo: sed ŝi amis Johanon, kaj ĉion riskis por lin plezurigi. Pasante meze de pavoj, la vojaĝantino ŝajnigis blindecon; kaj kun fermitaj okuloj, palpante per la mano, ŝi suprenrampis la monteton. Ŝi malfermis la palpebrojn, nur kiam ŝi alvenis sur la supraĵon.
Sur ĝi grimacantaj simioj rapidis al la junulino. Feliĉe ŝi estis alportinta por sia vespermanĝeto korbon plenan de pomoj. Ŝi ĵetis la fruktojn, kiuj ruliĝis sur la deklivo de la monteto. Tuj la frandemaj simioj ŝin forlasis por rapidi al la ruliĝantaj pomoj.
Ĝis la vespero, Estelo serĉis sur la monteto la loĝejon de Sunetino, ĉeestis ĉe la subirado de l' suno, kaptis kelkajn sunajn radiojn, kaj, ilin kaŝinte en sian antaŭtukon, ilin realportis al sia kuzo. Bedaŭrinde inter ĉi tiuj radioj ne troviĝis Sunetino.
Johano havis gravegan krizon de malespero.
La junulino malsupreniris la ŝtuparon kaj eniris en la loĝejon de fraŭlino Pimpernelo, petonte de ŝi konsilon.
Fraŭlino Pimpernelo estis maljuna fraŭlino, afabla, malgranda, ĉarmanta: ŝi portis ĉiam beletajn kufojn blankajn kaj rozajn, kaj ŝin vestis kutime negliĝaj blŭĉielkoloraj vestoj. Ĉe ŝi oni flaris malprecizan sed penetrantan parfumon de bergamoto. Fraŭlino Pimpernelo multe amis Estelon. Vidinte la ĉagrenon de sia amikineto, ŝi diris:
--Tiuvespere mi donos al vi boteleton da likvoro el nigraj riboj, ĉar ĝi estas likvoro por maljunaj fraŭlinoj. Vi ĝin portos ĉe l' piedo de la Sankta-Martina sonorilejo; kaj apud la preĝejo vi kantos tiun malnovan arion!
_En tagoj de mia junaĝo_...
Ĉar la koboldoj tre ŝatas tiun romancon, ili alvenos; kaj vi parolos al ili pri Johano.
Nokton venintan, Estelo akurate obeis la konsilojn de fraŭlino Pimpernelo. La morgaŭan tagon, la maljunulino demandis:
--Kion diris la koboldoj?
--Nenion.
--Ĉu do vi ne parolis al ili?
--Apenaŭ mi ekvidis ilin: ili tuj forkuris, forportinte la botelon.
--Ho! kiaj frandemuloj! Tiun vesperon, vi portos al ili tri maizajn kuketojn; sed ne forgesu ilin demandi.
La postan tagon, je la mateno la maljuna fraŭlino, tuj kiam ŝi ekvidis sian amikineton, demandis:
--Nu?
--La koboldoj certigis, ke la likvoro estis bonega, kaj la kukoj tre arte bakitaj.
--Kaj poste?
--Nenion pli. Ili rapide suprengrimpis al sia sonorilejo.
--Je Dio! mi kredas, ke ili mokas nin. Tiun nokton, vi diros al ili: «Jen estas saketo da oranĝfloraj bombonoj, faritaj de fraŭlino Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari por redoni feliĉon al mia kuzo.»
La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis florfolietaron pluvantan sur ŝi tiel amase, ke baldaŭ ŝi estis tute kovrita de floreroj, kvazaŭ ili estus neĝeroj, dum la koboldoj per klaraj voĉoj ekkriis:
--Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne manku: kaj poste iu ilin ĵetos en la ĉambron de Johano. Li resaniĝos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ĝis sia morto.
Ĉiuj antaŭdiroj de koboldoj efektiviĝis.
* * * * *
En la tago en kiu Johano edziĝis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj estis alportitaj en la ĉambron de Estelo. La unua estis blanka; la dua, flava; la tria, roza kaj blua.
Sur la unua estis skribite: «Malfermota tuj.»
Sur la dua: «Malfermota post unu jaro.»
Sur la tria: «Malfermota post du jaroj.»
La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ĝian enhavon. En ĝi troviĝis oraj moneroj, arĝenta teleraro, amasoj da juveloj.
--Nu! nun ni estas riĉegaj.
--Kiu donas tion al ni?--demandis la junulo.
Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu legiĝis: «La koboldoj.» Je la vespero, la juna virino iris al la preĝejo por ilin danki; kaj ŝi ne forgesis alporti al ili frandaĵojn.
* * * * *
La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en ĉiuj bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, ĉevalkuradoj, baloj, laŭntenisoj, k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj ŝin forportis en siaj turniĝoj, la juna edzino ne forgesis la flavan keston, kaj ŝi atendis senpacience la finon de la jaro.
Unu vesperon, ŝi diris:
--Ĉar alvenis la momento, en kiu ni devas malfermi la misteran skatolegon, mi deziras, ke oni solenigu la surprizon.
Ŝi portigis la keston en la grandan salonon, kaj ĝin metigis sur estradon drapiritan de rubenkolora veluraĵo. Ĝin floroj ĉirkaŭis, kaj ĉiuj kandeloj estis ekbruligitaj, kiel oni faras por la tagoj de grandceremoniaj vizitakceptoj.
La junaj geedzoj sentis gravan kortuŝon, sublevante la kovrilon de la granda kesto. Sed tuj Estelo malantaŭen paŝis:
--Mumo!--ŝi ekkriis.
La persono dormanta vekiĝis, sin levis, ridetis, kraketigis siajn brakringojn, aranĝis kokete siajn riĉajn vestaĵojn, kaj komencis sanktan dancadon.
--Sunetino!--ekkriis Johano miranta.
Estelo blankiĝis kiel neĝo.
La aperaĵo kantis fremdan baladon kaj ofte interrompis siajn strangajn dancpaŝojn por fari signojn al la junulo. Tiuj signoj signifis:
--Sekvu min.
Estelo ploregis.
--Foriru, Sunetino, kaj vaporiĝu por ĉiam,--ordonis Johano.
Tuj la aperaĵo kaj la flava kesto malaperis subite.
Ĉar Estelo tro suferis, vidinte Sunetinon, kiu al ŝi rememorigis longan dolorplenan estintecon, ŝi malsaniĝis; kaj je la vespero fraŭlino Pimpernelo venis ŝin viziti.
--Kiu estis tiel kruela, ke li sendis al mi tiun aperaĵon?--ĝemadis Estelo sufokiĝante.
--Eble la koboldoj,--respondis la maljuna fraŭlino.
--Ho, se tio estas vera, ili agis vere senkompate.
--Ne ilin kulpigu, mia kara infanino. Ili volis pruvi al vi, ke nun vin solan amas Johano.
--Eble vi estas prava. Tamen mi timegas la lastan keston.
Dank' al la flegoj kaj ammontroj, kiuj ŝin dorlotis, la juna virino rapide resaniĝis. Unu jaro fluis ankoraŭ sen tro da tedaĵoj. Iun vesperon, fraŭlino Pimpernelo diris al sia amikineto:
--Jen estas la momento malfermi la rozan kaj bluan keston.
--Vere? Sed nun tiuj misteraj pakaĵoj min tremigas. Plie ŝajnas al mi, ke, elirante el la skatolego, aŭdiĝas strangaj kriadoj.
--Nu, ĉu vi opinias, ke ĝi estas bestejo?
--Kiu scias?
--Estu prudenta. Lundon proksiman, ni kunvenos ĉi tien: via edzo, vi kaj mi mem; kaj ni klarigos tiun misteron.
Estelo malgrasiĝis, paliĝis, pripensante al la tago difinita de fraŭlino Pimpernelo. Fine alvenis tiu tiel timita posttagmezo.
La tri geamikoj trinkis ĉampanon por sin kuraĝigi; kaj procesie ili eniris en la senmeblan ĉambron, en kiu estis apartigita la kesto.
Johano demetis la unuajn tabulojn, kaj vidis tiun surskribaĵon: «Skatoleto por juveloj.»
--Tio estas vere kuraĝiga, diris fraŭlino Pimpernelo.
La junulo rapide elpakis por rigardadi la juvelojn, sed li trovis dek-du infanetojn, ses knabinetojn, kaj ses knabetojn, kiuj portis ĉirkaŭ kolo plataĵon el arĝento: sur ĉiu plataĵo estis skribita la nomo de ĉiu aparta infano.
Kelkaj etuloj ridetis; aliaj sendis kisetojn; sed la plimulto ĥore ploradis.
--Jen estas klarigita la kaŭzo de tiuj strangaj bruoj elirantaj el la skatolo,--diris Johano.
Estelo radianta kovris je ŝmacadoj la ĉarmajn infanetojn.
--Kiel mi estas feliĉa,--ŝi ekkriis!
Fraŭlino Pimpernelo certigis:
--Mi vetas, ke tiuj buboj estas donaco de koboldoj. Mi volas ilin demandi.
--Ĉu vi opinias, ke ili povos respondi?
--Aferoj tiel strangaj okazas ĉi tie, ke tio ne estus mirinda, se tiuj etuloj parolus.
Kaj ŝi aldonis:
--Kiu sendis vin ĉi tien, miaj graciuloj?
Tiam la plej roza, la plej vangoronda el la infanetoj bonvolis forlasi la plezuron, kiun ĝi sentis suĉante sian polekson, kaj respondis per infana balbutado:
--Ko.... bo.... do.
--Nu!--ekkriis fraŭlino Pimpernelo triumfante, mi divenis.
Oni devis multe klopodi por trovi tuj dek-du vestarojn, dek-du lulilojn, dek-du nutristinojn. Estelo sentis neniun laciĝon pro tiuj multaj zorgadoj, tiele ŝi sentis sin feliĉa, en mezo de siaj infanetoj. Ŝi ilin kisadis ĉiuminute, ilin nomante: «Miaj juveloj»; kaj mallaŭte ŝi murmuretis:
--Vivu koboldoj. Estus dezirinde, ke ĉiu urbo havu sonorilejon loĝitan de koboldoj.
S-ino Vallienne.
KVINA MENCIO
LA SALTO DE LA DIABLO
Sur kruta ŝtonego, ĉe la supro de alta monteto fiere staras la kastelo de Grafo Altmejer' kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj, kiuj ŝajnas kunmiksiĝi kun la nuboj. Ĝi majeste superas la ĉirkaŭajn montetojn, kaj tra ĝiaj fenestroj oni ĝuas vere mirindan vidaĵon. La montetoj estas ĉiuj kovritaj de centjaraj arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazaŭ per kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda valo kuŝas ĉe la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu staras la kastelo, kaj funde de ĝi, fluas bela rivero ombrita de salikoj kun arĝentaj folioj, kaj alnoj. Tiu ĉi rivero, kiu serpente fluas tra la ĉirkaŭaj valoj subite malaperas en la teron, ne malproksime de la kastelo. Tie estas kavaĵo, en kiun falas la akvoj je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ĝi estas pligrandigita de la formo de la kaverno, kiu, laŭ la diro de la enlandanoj estas senfunda. Ja, nenie ĉe la ĉirkaŭaĵo, oni vidas tiun riveron reaperi.
Tiu ĉi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ĝi strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata de ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin ĵetis en la riveron, kiu tuj enabismiĝis en la teron, kune kun li. La maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni aŭdas la diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj sorĉistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj flamantaj, apud la faŭko de la kaskado, ke li atendas la sorĉistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj; kiam la lasta eniris en la kavaĵon, siavice la kaproviro malaperis.
Estas fakto, ke oni aŭdas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj certigas kaj ĵuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu lumigas la akvojn ĉe ĝia faŭko. Sed tre kredeble, la imago de la loĝantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.
Alia legendo diras, ke unu el la antaŭaj posedantoj de la kastelo vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la kastelmastro la momento elpagi sian ŝuldon, li forkuris por eviti la diablon, kiu persekutis lin ĝis la supro de la nord-okcidenta turo, de kie li sin ĵetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian ŝuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ĝuste en la momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermiĝis kaj samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavaĵon kaj formante bruegan kaskadon.
Tiu ĉi akvofalo estis ĉiuflanke ombrita de arboj kaj arbetaĵoj, kiuj formis zonon al la kavaĵo, escepte ĉe la parto, kie la rivero malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj enigitaj en la teron ĉe la fundo de la akvo, por malebligi, ke la boatoj aŭ la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj en la profundegaĵon.
Tiuj arbetaĵoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastiĝis sur la najbaraj montetoj, en ĝi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa mano, sed preskaŭ ĉiuj estas faritaj de la sovaĝaj bestoj, kiuj venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la bieno de la grafo. La ĉasoŝtelistoj estis severe punitaj, ĉar, kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj sen ia juĝo. Tial sinjoro Altmejer havis multajn ĉasgardistojn, kies ĉefo estis Hans Delmer. Tiu ĉi ĉefgardisto estis bona, afabla kaj servema; ofte li pardonis ĉasoŝtelistojn, certigante ilin, ke li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li plenumis sian promeson.
Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith en beleta kaj komforta dometo, kuŝanta meze de maldensejo ĉirkaŭita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaĝaj bestoj ne povu eniri la ĝardenon, kiu ĉirkaŭas la domon. En tiu ĉi ĝardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn, fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.
Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; ŝiaj grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolĉaj, kiel tiuj de gazelo. Ŝi estis altkreska kaj gracia. Ŝi zorgis pri la mastrumado, kaj ĉio estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj ŝian manon, sed ĉiam ŝi estis rifuzinta, dirante, ke ŝi ne volas edziniĝi, ke cetere ŝi volas resti libera kaj neniam forlasi sian amatan patron.
Kiam ŝi tion diras, la vizaĝo de Hans montras strangan emocion rapide kaŝitan.
II
Grafo Altmejer, kiel lia ĉefgardisto, estis ankaŭ vidva. Jam antaŭ dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loĝis en la kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda kontrasto inter la du fratoj.
Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska, gracia, kun ĉarma vizaĝo, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris sian bedaŭregatan patrinon. Li ŝatis la studadon, la promenadojn en la arbaro, li estis afabla kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj, li volonte parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj li estis ĉiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ĝin. Tial ĉiuj amis lin kaj ĵetus sin en la fajron por li.
Frederiko kontraŭe estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera, malhumilega, malĝentila kontraŭ ĉiuj; li kruele batis la servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu kamparano aŭ laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de ĉiuj, sed oni tre timis lin, ĉar li estis kruela kaj venĝema. Apenaŭ li sciis legi kaj skribi, ĉar neniam li volis studi, dirante, ke tio taŭgas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en la diboĉo kun sentaŭguloj similaj al li kaj kun malĉastulinoj.
En tiaj kondiĉoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte ŝatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riproĉis lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion aŭdi, kaj li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des pli malamis sian fraton, ke tiu ĉi estis bela, kaj ke, kiel unua naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer. Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaĝe Henrikon. Ĉe tiuj momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.