Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo"

Part 1

Chapter 13,928 wordsPublic domain

Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks to Espéranto-France for providing the original book

Esperanto

Kolekto de la Revuo.

LAŬROJ

KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ

en la

UNUA LITERATURA KONKURSO DE "LA REVUO"

Paris

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1908

Tous droits réservés

UNUA PREMIO

LA FILINO DE LA FEINOJ

Esperanta fabelo.

I

Kvankam ĝin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj ekzistas, kiun ofte vizitis ĉiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja scias, ke ĝi estas rava kaj sorĉa lando, simila je vastega ĝardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas arboj ĉiamverdaj, fluadas arĝentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj, kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj muzikistoj. Tie, la suno senripoze disĵetas ĝojan radiaron sur la fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, ĉiam surportas riĉegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de l' tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo ĉiama.

Pri la loĝantaro de ĉi tiu mirinda lando estas senutile insisti, ĉar, se malkleruloj ankoraŭ troviĝas nekonantaj la landon de la feinoj, ĉiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco konatiĝis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili por helpo, okaze de disrevigaj projektoj aŭ de forflugemaj iluzioj! kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kaŝas sub la formo de maljunulino aŭ de ĝiba almozulino kun kroĉaj nazo kaj mentono, tamen, ĉiufoje, kiam oni imagas al si feinon, ŝi prezentiĝas al la homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo ondanta sur nudaj ŝultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenaĵa diverskolora robo el nepriskribebla ŝtofo, tra kies flanka malfermaĵo eliĝas kruroj sendifektaj.

Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.

II

Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la feinaro.

Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.

Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:

--Vidu fratinoj,--ŝi diris al la alkurintinoj,--vidu kion mi ĵus ektrovis!

Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo[1].

Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo, kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el ĉiuj floroj de l' sorĉa ĝardeno.

La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:

--Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj eblaj perfektaĵoj!

Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.

--Ŝi havu,--diris la unua,--okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!

--Mi donacas al ŝi,--diris la dua,--tian hararon blondan, longan kaj bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!

--Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,--aldonis la tria;--ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!

Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..

Laste parolis la reĝino kaj diris:

--Ĉiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj netakseblan feliĉon al ĉiuj, kiuj enamiĝos en ŝin!

Kaj ŝi prenis la etulinon sur siajn brakojn, ŝin kisis kaj portis en la palacon, kie ĉiuj feinoj laŭvice zorgis pri ŝia nutrado, lulado, vartado kaj edukado.

III

La tagon, kiam la knabino fariĝis dek-okjara, la feinoj are kunvenis en salonon de la reĝina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj diskutadoj, decidis, ke ŝi devos, dum kelkaj jaroj, vojaĝadi eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Ŝi estis tiam la plej ĉarma belulino, kiun oni povas imagi. Ŝia korpo superis la plej neriproĉindajn ĉefverkojn de la antikva kaj nuntempa skulptarto. Ŝiaj movoj, ŝia irado, ŝia sintenado montriĝis nekredeble graciaj, kaj kiam ŝi dancis sur la herbaro de l' ĝardenoj, eĉ la feinoj vane provis ŝin imiti; ŝi estis altkreska, kun ŝultroj larĝaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolĉe kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, ŝia talio tiom mallarĝiĝis, ke ĝin ŝi preskaŭ povus zoni per sia ĉirkaŭkolo! Oni apenaŭ komprenis, kiel povas ŝin porti tiaj malgrandaj piedoj, kaj oni ekmiregis konstatante, ke ŝiaj manetoj havas nekredeblan forton. Priskribi ŝian vizaĝon estus entrepreno malfacila! Antaŭ ĉio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn kaj riĉegan hararon, en kiu kunmiksiĝis ĉiuj plej diversaj nuancoj de l' blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kaŝtana helbruno kaj kupra ruĝo. Nenia perlo atingis la blankecon de ŝiaj dentoj, nenia rubeno la ruĝecon de ŝiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de ŝia haŭto!

Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble ŝi posedis ĉiujn plej ŝatindajn ecojn de l' koro, de l' spirito kaj de l' karaktero.

Resume, ŝi estis la plej admirinda el ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Nur oni povis riproĉi al ŝi iom da strangeco, pro tiom da kontraŭaj belaĵoj kunigitaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo.

Ĉar estis decidite, ke ŝi bezonas vojaĝadi kaj konatiĝi kun la homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiaŭis la tutan feinaron. Ambaŭ migrontinoj suriris la flugilojn de grandega drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.

IV

La unuan fojon, kiam ŝi aperis en balo, ĉiuj ekmiregis, vidante tiel belan kaj strangan fraŭlinon. Sed baldaŭ la impreso pri strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis ĵaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom eklevetiĝis mallaŭta murmurado:

--Ĉu vi vidas?... Kio estas tio ĉi?... Tiaj larĝaj ŝultroj kun tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, ruĝa! Ne! flava... ne! helbruna!... Ŝi estas tro altkreska!... Ŝiaj moviĝoj estas malkonvene flekseblaj!... El kie ŝi venas?... Kiu ŝin konas?.. k.t.p., k.t.p..

La murmureto plilaŭtiĝadis, ĝis ĝi fariĝis mallaŭda bruego.

Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis kontraŭbatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel ŝin mem; ilin oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartiĝemuloj, k.t.p.... La mokadon, la riproĉojn, la malŝaton ili elportis kuraĝe, senlace rebatis ĉiujn mallaŭdojn de la enviuloj, kaj, ĉar la fraŭlino estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorĉaj okuloj, ili tuj enamiĝis en ŝin kaj de tiam sin sentis plene feliĉaj!

Tagon post tago, aliĝis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daŭrigis malŝati ŝian belecon kaj ridi je ŝiaj senegalaj ecoj.

Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj malamikoj.

V

Tiam ŝi kaj ŝia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni diras, tre ŝatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al ŝi pli bone. Kompreneble, multaj ankoraŭ ridis je ŝia strangeco, multaj ŝin mokis kaj eĉ rifuzis ŝin ekrigardi; sed ĉar la plej famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesiĝis pri ŝi, laŭte proklamis ŝian belegecon kaj al ĝi kantadis laŭdojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la vojon montritan de ĝiaj kondukantoj. En ĉiuj partoj de la lando, homoj ĉiurangaj konatiĝis kun la filino de la feinoj, kaj ŝin amis. Plej strange estas, ke nenia ĵaluzeco ekzistis inter la ĉiam pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraŭe, tuj kiam iu viro eksentis amegon al ŝi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:

--Ĉu vi konas la okan mirindaĵon de l' mondo? Kia belulino! Kaj tiel ĉarme stranga! Rapidu konatiĝi kun ŝi! Vi, kiel mi mem, ŝin amos kaj via feliĉo estos nepriskribebla!

Kaj ja tiel okazis....

La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de Francujo; ĝi dissemiĝis, disvastiĝis ĉiuflanken, kaj tia scivolemo ĉie vekiĝis, ke tiama poeto ĝin esprimis ekkriante: «En la mondon venis nova sento!»

Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, eĉ la plej malproksimaj landoj, siavice venigis al si la ĉarmulinon kaj ĝojis ŝin akceptinte, ĉar ĉiu popolo malkovris en ŝi la belaĵojn, kiujn ĝi plej multe ŝatas kaj kiujn ĝi kutimas admiri ĉe siaj aninoj.

VI

Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraŭlino ĉiutage plikredebliĝis. Ĉiutage malpliiĝis la nombro de ŝiaj malŝatantoj; ĉiutage multobliĝis la nombro de ŝiaj admirantoj; kaj sciigoj pri ŝia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis en la landon de la feinoj, kiuj kune ĝojadis kaj sin reciproke gratulis.

Fine venis la tago de l' triumfo!

Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili ŝin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene ŝin festos, gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la feliĉo, kiun ili de ŝi ricevis!

La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo por la fraŭlino kaj tia ĝojigo por ŝiaj amantoj, ke ili neniam forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-ĉe-maro!

Kompreneble el ĉiuj landoj antaŭe vizititaj de la ĉarmulino estis alvenintaj ŝiaj unuaj kaj ĉiam fidelaj admirantoj, kaj la bela amatino senprefere sin montris same afabla, dolĉa kaj dankema al ĉiuj siaj amikoj novaj aŭ malnovaj, junaj aŭ maljunaj, riĉaj aŭ malriĉaj, belaj aŭ malbelaj. Cetere, pro la ricevita ĝojo, ĉiuj estis junaj, kaj riĉaj, kaj belaj!

Sed ju pli granda estas feliĉo, des pli ĝi postlasas en la homaj koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj, por ke unusemajna amindumado povu por ĉiam kontentigi ŝiajn amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomenciĝos, kaj, antaŭ kelkaj monatoj, ĝi rekomenciĝis en Svisujo.

Antaŭ dek-naŭ jarcentoj, tri reĝoj orientaj, portantaj oron, aromon kaj mirhon, marŝadis tra senlimaj dezertoj, celante malgrandan urbon; tien ankaŭ, sur alia vojo, iradis paŝtistoj pelante antaŭen siajn multenombrajn brutarojn; kaj ĉies okuloj avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova estonteco!

Tiel same, vidu! El ĉiuj partoj de l' terglobo, homoj ĉiunaciaj, ĉiurangaj, ĉiuaĝaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al malgranda Eŭropa lando, kaj ĉies okuloj avide rigardas verdan steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!

Ĝenevo! Ĝenevo! En la koro de la filino de l' feinoj, en la koro de ĉiuj ŝiaj amantoj, tiu ĉi nomo por ĉiam estas enskribita, flanke de l' vorto Bulonjo!

Sub suno origanta la supron de l' majesta montaro kaj rebrilanta en la senmova spegulo de l' lazura lago, sep tagojn triumfis la belulino, sep tagojn ŝin adoris ŝiaj anoj feliĉegaj, sep tagojn ŝi disverŝis sur ilin la fajron de siaj sorĉaj okuloj, la mielon de sia dolĉa parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!

Adiaŭante unu la alian, ĉiuj diris: «Ĝis la revido!» ĉar de nun ili ĉiujare renovigos _sian semajnon_, kaj Anglujo estas elektita por la venonta kunveno....

Ĉiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la belulino; kaj, ĉar pro sia amo al ŝi, pro influo de ŝiaj admirindaj ecoj, ili fariĝas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraŭstaras ankoraŭ, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la mondon kaj ĝojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis en la palacon de la reĝino kaj decidis, ke la juneco, la beleco kaj ĉiuj ecoj de la fraŭlino daŭrados eterne, ke ŝi neniam difektiĝos, neniam maljuniĝos, unuvorte ĉiam restos sama por la ĝojo kaj feliĉo de la enamiĝinta homaro!

René Artigues.

PIEDNOTO:

[1] En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri sia naskiĝo, ili kutime respondas, ke ĝi estas trovita sub brasiko.

DUA PREMIO

LA KRISTOFIGURO DE LA LUMO

Rakonto.

La preĝejtura horloĝo estis ĵus elbatinta la dek-duan noktan horon. Densa mallumo ĉie regis en la Kastiluja[2] urbeto A..., kuŝanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senĉese, kadence kaj iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolĉe kaj senbrue, kvazaŭ timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan loĝantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero aŭdiĝis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele preterfluganta.

La ĉefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa, tre longa ĝi ja estis, sed mallarĝa, malebena kaj tordolinia, kvazaŭ silka rubando, kiu senorde disvolvita kuŝas sur kudrotablo, antaŭ ol ornami per siaj rondetoj, turniĝoj kaj bandetoj la belan festveston de ia ankoraŭ pli bela junfraŭlino.

En la tempo, kiam okazis nia rakontaĵo, tiu strato havis en sia mezo antaŭ fasadangulo de la luksdomo, loĝita de la nobela kavaliro Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris senarte skulptita Kristofiguro el ŝtono, kiun dum nokto lumigis pendanta olelampeto. Tiun ŝtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto _La Kristofiguro de la Lumo_, kaj antaŭ ĝi, en vesperoj, fervore genufleksis kaj faris krucosignon ĉiuj strataj preterpasantoj.

Apenaŭ estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la ĉefstrato senbrue aperis preskaŭglite paŝanta viro, tre modeste vestita kaj havanta ĉirkaŭe dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj anstataŭ daŭrigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta kradofenestro.

La frapeto ne bezonis ripetiĝon, ĉar la fenestro tuj malfermetiĝis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino, kiu afable ridetis al la ĵusalveninto.

--Kiom vi malfruis hodiaŭ,--ŝi riproĉete ekparolis,--jam elsonis la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.

--Kial ne veni, karega Eloizeto?--respondis li per amdolĉa mallaŭta voĉo.--Ĉu estus eble al mi kviete dormi ne ĵus vidinte mian ĉarman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antaŭ kelkaj horoj, mi sidis apud vi, kiel ĉiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj permesas, ke mi al vi faru ĉiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi koravidis tiun ĉi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; ŝajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via voĉo pli dolĉesona, viaj okuloj pli ensorĉrigardaj, via vizaĝo pli bela kaj ĉarma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaŭe, ke via amo estas pli varma, kaj ĉial tiuj ĉi intimaj interparoletoj estas por mi la plej feliĉaj momentoj de mia vivo.

--Ankaŭ por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiaŭ pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskaŭ mortis de senpacienco kaj malĝojo.

--Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj troviĝis je kelkaj paŝoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaĝon kaŝanta mantelo eniris tiun ĉi straton. Tuj mi haltis kaj min kaŝis en ian pordosojlon atendante, ke li baldaŭ foriros, sed bedaŭrinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antaŭ la domo de Don Diego de Gevara, kaj, ĉar tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia preteriranto.

--Kaj vi plej saĝe faris, mia Joĉjo. Vi ne povas imagi, kia terura timego min kaptas, dum mi vin aŭdas ĉe la fenestro. Ho, se miaj gepatroj ekscius, ke mi estas sufiĉe malsaĝa por resti apud vi en horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riproĉegus; kaj, se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj rimarkoj, eĉ kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn fojojn mi diris al vi ĉi tion, penante min eltiri el viaj logaj karesvortoj: ĉiam la koro venkis la prudenton, amo superregis singardon: sed jen hodiaŭ estos la lasta nokto....

--Ho, ne estu kruela, mia anĝelo! Ĉu pro infana timo ni devas ja senigi nin je plej rava feliĉo? Eĉ se viaj gepatroj ekscius pri tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ĝis frenezo kaj honeste celas fariĝi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj ĝi ne nin denuncos; mi plej fervore preĝas al ĝi ĉiuhore, ke ĝi protektu nian amon, kaj kredu al mi, ĝi ne ĉesos nin gardi kaj defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de niaj deziroj.

--Ankaŭ mi havas al ĝi grandan konfidon, sed mia timo ne estas senkaŭza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato, loĝas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[3] Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj ŝin amindumas. Ŝia patro devigas ŝin ĉiam resti hejme, kaj nur ĉiudimanĉe ŝi iras en preĝejon aŭdi meson. Tial ne estas malfacile antaŭvidi, ke fine ŝi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, ŝi lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos neeblaj.

--Mi konfesas, ke via penso iras tre antaŭen, bela Eloizeto. Lasu min, almenaŭ ĝis tiam, ĝui tiun senkomparan feliĉon, kaj ne parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon, kiu tre rilatas al nia amo. Ĝi estas plej ĝojiga novaĵo, kiun vi sendube ne divenos.

--Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.

--Plaĉu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.

--Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi petas, mi estas senpaciencega, mia koro.

--Mi faros ĝin, sed kun kondiĉo, ke....

--Kondiĉon ankoraŭ! Ĉu eble, ke mi morgaŭ vin atendu ĉi tie?.... Konsentite, sed rapidu.

--Mia kondiĉo estas alio pli facile efektivigebla.

--Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.

--Ĉu vi ne pentos poste?

--Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.

--Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraŭlo tre riĉa kaj maljuna, kiu loĝas ekster Hispanujo, decidis ĉi tien veni por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas fianĉinon kaj varmege ŝin amas, li proponis ĉeesti la edziĝon kaj aranĝi la feston, kondiĉe, ke ĝi okazos baldaŭ--dum li tie ĉi restos--kaj ke li donacos al la gefianĉoj belan doton. Morgaŭ mem mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi estos baldaŭ mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostiĝi por resti apud vi ĉiunokte.

--Ho kiel bela surprizo, mia Joĉjo! Ĉu tio estas vera? Mi sentas min la plej feliĉa....

--Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.

--Volonte! Vi nur diru, kio....

Ŝi ne povis daŭrigi: oni tiam aŭdis paŝadon sur la strato de iu alproksimiĝanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron, dirante al sia fianĉo per karesa voĉo: «morgaŭ, morgaŭ, mia kara....»

Jozefo malgaje ekmarŝis, transpasis la stratan angulon kaj ien sin kaŝis. Pense li malbenis la ĝenulon, kiu interrompis lian interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de la strato, li atendis kun espero revidi ankoraŭ sian fianĉinon, tuj kiam malproksimiĝos la preteriranto.

Ĝi estis altkreska kavaliro kun bela sinteniĝo, eleganta mantelo kaj granda ĉapelo. Alveninte antaŭ la domon de don Diego de Gevara, li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la domo malfermiĝis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.

--Tre kuraĝa vi estas, Don Juan,--ŝi sensalute ekdiris.--Ne sufiĉis, ke vi min amindumis dum mia loĝado en la ĉefurbo. Vi eĉ venas ĉi tien por daŭrigi vian aman persekuton. Ĉu eble vi ne scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam al nia amo?

--Jes, mi ĉion scias kaj mi tro amas vin por ĝin akcepti. Granda estas la potenco de patro, sed ĝi nur devas helpi al la feliĉo de gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfeliĉigi vin por ĉiam kaj obeante al via patro senkontraŭstare, vi montras tute klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi ĵuris iam.

--Ho, Don Juan, ne aldonu vian riproĉon al mia malfeliĉo. Ĉu vi povas ankoraŭ dubi pri mia amo? Ĉu, atendante vin ĉi tie, mi ne pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?

--Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia ĉagreno estas la kaŭzo, ke mi vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don Henrikon, kaj ke, edziniĝinte kun li, vi estos malfeliĉa? Per senĉesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.

--Tio bedaŭrinde ne helpos, Don Juan: mi sufiĉe konas la karakteron de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj eĉ se tiu edziĝo estus por mi mortiga, li ne ŝanĝus sian decidon.

--Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi povus perdi vin por ĉiam? Preferinda estus la morto mil fojojn! Aŭskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al feliĉo. Forkuru kun mi, mia anĝelo. Ni tuj edziĝos sekrete kaj venos peti la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....

--Sufiĉe, Don Juan, sufiĉe: ne logu min per viaj flamaj vortoj. Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtaĵon. Ne, tute ne: mi estos plej malfeliĉa, sed ne riproĉita pro ia malhonoraĵo. Forgesu min, kaj ne....

Ŝi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun plej granda surprizo ĉirkaŭrigardis kaj tuj komprenis la kaŭzon de ŝia subita malapero. Ĵus transpasinte senbrue la domangulon, ia kavaliro kun vizaĝo kaŝita per mantelo kaj ĉapelo, jen staris kontraŭ li silenta kaj minaca.

Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li malafablege:

--Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por interrompi mian interparolon? Ĉu tiel maldece vi kutimas konduti pri honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.

--Kvietiĝu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun kavaliroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi afero, vi estas la ofendito kaj ĝuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldaŭ mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via malhonesteco....

--Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi dankas la ĉielon, ke ĝi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin por tuja batalo kaj ne daŭrigu per paroloj, ĉar en tiu ĉi afero la kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.