Part 5
Reĝa Moŝto, Plu ne turmentu nun spiriton vian Pri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe. Ne longe de nun, poste mi klarigos Okazojn, kiujn eble vi aprobos: Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas. (_Flanken al ARIELO_) Spirito, venu: tuj nun liberigu Eĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.
(_Foriras ARIELO_).
Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu. Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj, Sed ilin vi kredeble ne memoras.
(_Revenas ARIELO enpuŝanta KALIBANON, STEFANON, kaj TRINKULON, kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon_).
STEFANO.
Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe!
TRINKULO.
Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela vidaĵo!
KALIBANO.
Setebos! estas jen spiritoj gloraj! Kaj kiel bela estas mia mastro! Mi timas ke li min severe punos.
SEBASTIANO.
Ha, ha! sinjoro mia, Antonio, Objektoj tiaj, diru, kiaj estas? Ĉu aĉeteblaj?
ANTONIO.
Ili? Kompreneble, Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.
PROSPERO.
La montron de la trio bone notu, Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas? De tiu malbelulo la patrino Potenca sorĉistino tiel estis, Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli, Alfluon kaj forfluon vole fari, Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope, Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis— La duondiablido min mortigi, Per helpo de kunuloj, jam intencis; Du el maltaŭganaro vi mem konas: Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.
KALIBANO.
Min morte pinĉos li!
ALONZO.
Kelisto mia, Ĉu li drinkema estas ne Stefano?
SEBASTIANO.
Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?
ALONZO.
Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas: El kie prenis ili la likvoron Maturiĝantan en la maltaŭguloj? Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!
TRINKULO.
De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon!
SEBASTIANO.
Nu! kion vi diras, Stefano?
STEFANO.
Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego!
PROSPERO.
Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?
STEFANO.
Doloran Reĝon havus do l’ insulo.
ALONZO (_montrante KALIBANON_).
Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!
PROSPERO.
Malbonkonduta estas li, Sinjoro, Eĉ tiel kiel estas li malbela— Vi tri, tuj iru en grotĉambron mian Kaj bele ĝin balau kaj ornamu, Pardonon mian se vi gajni volas.
KALIBANO.
Mi certe volas. En la estonteco Pli saĝa tute estos mi, kaj penos Pardonon de la mastro por ricevi. Ho triobleduobla mi azeno! Por dio mi trinkulon tian prenis Kaj malspritulon mi adoris!
PROSPERO.
Iru!
ALONZO.
For de ĉi tie kaj pakaĵon portu Al ĝia loko—
SEBASTIANO.
Kie ĝin vi ŝtelis.
(_Foriras KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO_).
PROSPERO.
Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj, Bonvolu tuj akcepti la gastamon De simpla groto, kie vi ripozos Ĉi tiun noktodaŭron. Tre rapide La tempon ni pasigos: mi rakontos Al vi la mian vivon, de l’ momento En kiu la insulon mi atingis. Matene morgaŭ vin mi kunkondukos En vian ŝipon, poste Neapolon, Ĉefurbon kie mi esperas vidi De niaj gekaruloj la edziĝon, Kaj fine, en Milano mia, vivos Min pretiĝante por la tombo.
ALONZO.
Vere, Mi tre deziras aŭdi la rakonton De viaj aventuroj en l’ insulo: Tre stranga devus esti.
PROSPERO.
Vi ĝin aŭdos: Mi ĉion diros; mi al vi promesas Kvietajn ondojn, tre facilajn ventojn, Eĉ tian marveturon ke vi trafos Ŝiparon vian kvankam malproksiman— (_Al ARIELO_) Vi, Arielo, tion tuj elfaros, Birdeto kara, tiam, liberiĝu! Adiaŭ, Ariel’!—(_Al ALONZO kaj aliaj_) Kun mi nun venu!
(_Ĉiuj foriras_).
[Music: Nubkronaj Turoj
Sesparta Kanto de R.J. Stevens
El “La Ventego”
Adagio ne troa.
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havo Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!]
PIEDNOTOJ
[1] _Angle_: prickly broom _or_ furze-covered land.
[2] _Angle_: “chanticleer.”
[3] SEBASTIANO rimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.
[4] Tiun ĉi vorton GONZALO diras por recertigi al ADRIANO ke Kartago estis Tuniso.
[5] Malnova monero, la okono da penco.
[6] _Amen_, por _sufiĉe_, en la STEFANA pentrinda ĵargono.
[7] Aludo al la proverbo: _Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron_.
[8] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[9] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[10] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[11] _t.e._, Trinkulon.
[12] _t.e._, Trinkulo.
[13] _t.e._, Prospero.
[14] Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.
Esperantists and others wishing to secure a copy of LA VENTEGO (Illustrated Art Edition) should remit, without delay, 2s. 7d. (3 fr. 30 c.; 2 mark 70 pf.; 1¼ roubles; 65 cents) to THE ESPERANTIST, 40, Outer Temple, London, W.C., England.