Part 3
Ĉu via alia buŝo vokis al mi? . . . Di’ kompatu! kompatu! . . . Tio ĉi estas ne monstro sed diablo! Mi tuj forlasos ĝin; mi ne posedas longan kuleron![7]
TRINKULO.
Stefano! (se vi vere estas Stefano!) Tuŝu min kaj parolu al mi, ĉar mi estas Trinkulo—(ne timu!)—via bona amiko Trinkulo!
STEFANO.
Se vi estas Trinkulo, elvenu! . . . Mi detiros vin per la malpli longaj kruroj; se iaj el ili apartenas al Trinkulo, tiuj ĉi estas ili. Vi ja estas Trinkulo mem. Kiel okazis tio, ke vi fariĝis dorso al tiu ĉi monstro?
TRINKULO.
Mi pensis ke ĝi estis mortigita per fulmofajro. Sed, ĉu vi mem ne ĵus dronis, Stefano? Mi nun esperas, ke vi ne dronis. Ĉu la fulmotondro estas pasinta?—Mi min kaŝis sub la kitelego de l’ monstro pro timo de la fulmotondro. Ho; ĉu vi tamen estas viva, Stefano? Ho, Stefano! du Neapolanoj savitaj!
STEFANO.
Ne tro puŝu min, mi petas; mia stomako ne tre firme agas.
KALIBANO.
Belaĵoj, tiuj ĉi! Ĉu ne spiritoj? . . . Mi genufleksu al vi, dio brava, Pro la likvoro inda je ĉielo!
STEFANO.
Kiel vi foriris? Kiel vi venis tien ĉi? Ĵuru, per tiu ĉi botelo, kiel vi tien ĉi venis! Per tiu ĉi botelo (kiun mi faris el arboŝelo, per miaj propraj manoj, post kiam mi estis trafinta la bordon) mi mem fornaĝis sur barelo da kanarivino, kiun la maristoj elĵetis al la maro.
KALIBANO.
Mi tuj ĵuros, per tiu botelo, ke mi fariĝos via fidela subulo, ĉar ne terdevena estas la likvoro.
STEFANO.
(_Al TRINKULO_) Tien ĉi! ĵuru do kiel vi foriĝis.
TRINKULO.
Karulo, mi naĝis al la bordo, kiel anaso. Mi povas naĝi kiel anaso; tion mi ĵuras!
STEFANO.
Nu! kisu la libron![8] Kvankam vi povas kiel anaso naĝi, vi tamen havas la mienon de ansero.
TRINKULO.
(_Trinkinte_) Ho, Stefano! Ĉu pli da tio ĉi estas?
STEFANO.
Tutan barelon mi havas, maljunulo. Mia kelo sidas en ŝtonego ĉe l’ marbordo, kie mia vino estas kaŝita. Nun, monstro, kiel kuraciĝas la febro?
KALIBANO.
Ĉu ne falis vi de la Ĉielo?
STEFANO.
De la luno, mi certigas. Mi iam estis lunloĝanto, dum kelka tempo.
KALIBANO.
Mastrino montris vin, la hundon, l’ arbetaĵon; Mi vidis vin en ĝi, kaj vin mi nun adoras!
STEFANO.
Bonege! tion ĵuru! kisu la libron.[9] Mi tuj replenigos ĝin per nova enhavo! ĵuru!
TRINKULO.
Per la sunlumo! tio ĉi estas naivega monstro! Ĉu mi ĵus timiĝis pro ĝi? Malsprita monstro! La lunloĝanto! ha! ha! Kia kredema monstro! Bone vi suĉis, monstro, vere.
KALIBANO.
Mi ĉiun fruktan colon sur l’ insulo montros: Piedon vian kisu mi! Di’ estu mia.
TRINKULO.
Per la taglumo! Perfidega kaj drinkema monstro! Kiam ĝia dio dormos, ĝi de li ŝtelos la botelon.
KALIBANO.
Mi tuj kisos vian piedon; tuj via subulo mi mem ĵuros.
STEFANO.
Venu do; genufleksu kaj ĵuru!
TRINKULO.
Mi mortiĝos per rido je tia azenidkapa monstro. Kia malestimebla monstro! Mi preskaŭ volus ĝin bati . . .
STEFANO.
(_Al KALIBANO_) Venu! kisu.[10]
TRINKULO.
. . . nur ke la mizera monstro estas ebria. Abomena monstro!
KALIBANO.
Mi fontojn montros, mi eltrovis berojn, Por vi fiŝkaptos, kaj alportos lignon. Ho! peston al tirana mastro mia! Mi ne lin servos plu, sed vin mi sekvos, Ho, mirigulo!
TRINKULO.
Monstro ridindega! ĝi faras mirindaĵon el malnobla drinkulo!
KALIBANO.
Vin mi kondukos kie la pomarboj Fruktege kreskas—Per ungegoj miaj Elfosos trufojn, garolneston montros, Kaj vin instruos por sciuron trafi, Mi vin trovigos la avelarbaron, Kaj foje sur ŝtonego mevojn kaptos . . . Ĉu vi nun volas veni?
STEFANO.
Ho, mi petas, Antaŭen tuj, kaj plu ne vorton diru.
Trinkulo, ĉar la reĝo kune kun niaj aliaj kunmarveturantoj ĉiuj dronis, ni tie ĉi heredos. (_Al KALIBANO_) Portu mian botelon. Post ne longe, kunfrato Trinkulo, ni ĝin replenigos.
KALIBANO.
(_Kantas ebriule_) Adiaŭ, mastro, mastro, adiaŭ.
TRINKULO.
Monstro blekeganta! Drinkema monstro!
KALIBANO.
(_Laŭte kantas_).
_Mi por fiŝo ne plu faros digon,_ _Nek alportos lignon,_ _Nek ĝin eĉ ekfajros,_ _Nek pletegon gratos,_ _Nek teleron lavos!_ _Ban! ban! ban! Ka-Kalibano, kantu:_ _Novan mastron amu,_ _Ne tiranon timu!_
(_Ekkriante_) Libereco! he! ho! Libereco! libereco! he! ho! libereco!
STEFANO.
Ho, brava monstro, nun, antaŭen marŝu!
(_Ili foriras_).
Akto III.
Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._
(_Venas FERDINANDO portanta ŝtipon_).
FERDINANDO.
Labora ludo havas ĉarmon agan; Humila tasko rekompencon celas. Mizera estus mia nuna stato, Se la mastrino, kiun mi obeas, Al koro mia ne redonus vivon; Ŝi, dolĉulino, penon plezurigas. Dekoble por mi estas ŝi pli bona Ol ŝia patro maldolĉema ŝajnas: Li min devigas, per kruela povo, Alporti milojn da ŝtipegoj tie Kaj altan mason per ĉi tiuj fari. La karulino—kiam ŝi min vidas Sub peza ŝarĝo pene laciĝantan Plorege diras: Humilega tasko “Faranton havis noblan pli, neniam.” Forgesas mi: sed tiuj dolĉaj pensoj Laboron ĉarmas kaj l’ animon mian Pli okupadas, ol fortuzo korpon.
(_Venas MIRANDO, kun PROSPERO malproksime_).
MIRANDO.
Ho ve! mi petas, tiel ne penadu! Ke Dio volu per la fulmofajro Bruligi ŝtipojn ĉiujn kolektotajn! Demetu tion; tie ĉi ripozu. La ŝtipoj ploros kiam ili brulos, Ĉar ili vin lacigis. Mia patro Atente legas nun; mi petas, sidu: Ne trudos li vin dum de nun tri horoj.
FERDINANDO.
Mastrino kara! eĉ la sun’ subiros Hodiaŭ, antaŭ ol mi povos fari La taskon devigitan.
MIRANDO.
Se vi volas Sidiĝi tie, mi la ŝtipojn portos. Demetu tion kaj al mi tuj donu: En mason ĝin mi lokos.
FERDINANDO.
Ne, karega! Preferus mi muskolojn miajn kraki, Aŭ spinon rompi ol vin vidi tiel Humile penadantan, dum mi sidus Mallaboreme.
MIRANDO.
Al mi bone decus; Ja, kiel al vi tiel:—pli facile . . . Ĉar estus en l’ afero mia volo, Sed ne la via.
PROSPERO (_flanken_).
Ina kreitaĵo! Vin ankaŭ trafis nun, l’ aminfektado!
MIRANDO.
Vi ŝajnas laca.
FERDINANDO.
Ne! mastrino nobla, Por mi la nokto ŝajnas la mateno Se staras vi proksime. Mi petegas— Precipe ke preĝante mi ĝin povu Esprimi—diru al mi vian nomon!
MIRANDO.
Mirando. (_Flanken_) Patro mia, mi forgesis: Kaŝitan tion ĉi vi volus gardi.
FERDINANDO.
Mirando! plej el ĉiuj admirinda! Plej kara el plej karaj tra la mondo! Multegajn sinjorinojn mi ekvidis: Tre ofte eĉ belsona ina voĉo Sklavigis tro atentan mian aŭdon; Pro multaj ecoj mi virinojn ŝatis; Neniam tamen trovis mi animon Perfektan tiel, ke malbono ia Ĉarmegan virton en ŝi ne malhelpis, Aŭ ĝin surstrekis. Sed vi, ho! vi sole Perfekta staras; senegalulino, Vi el plej bona kreitaĵ’ devenas.
MIRANDO.
Neniun el la mia seks’ vidante, Vizaĝon inan nun mi ne memoras Krom mia, kiam vidas en spegulo. El viroj, kiujn mi jam povus nomi, Nur vi, amiko, kaj la patro kara De mi konataj estas: eksterulojn Neniam mi ekvidis por kompari Al iu la alian—Modesteco La plej ŝatita, for de mi, juvelo!— Mi kunvivanton, krom vi, ne dezirus, Nenian formon mi imagi povas Ol via pli amindan. Iom vage Mi babiladas, kaj la patran leĝon Per tio mi forgesas.
FERDINANDO.
Karulino! Reĝido mi naskiĝis; Dio gardu, Sed, mi nun eble eĉ jam Reĝo estas! Mi do sklavecon tian ne elportus Pli dolĉe ol la lipo tabanpikon . . . Mirando! la animon mian aŭdu! Tuj kiam vin mi vidis, mia koro Eksaltis por vin servi, ĉe vi loĝas . . . Kaj mi, la sklavo ĝia, pro vi, sole, Ŝtipegojn portas nun.
MIRANDO.
Ĉu vi min amas?
FERDINANDO.
Ĉielo! tero! estu atestantoj Al mia diro, se ĝi estas vera: Se ne sincera, en mi mem nuliĝu Plej karaj la esperoj! Jes, Mirando, Mi, super ĉiuj limoj de parolo Vin amas, ŝatas, kaj honoras.
MIRANDO (_plorante_).
Tamen, Je tio tiel bona mi ekploras.
PROSPERO (_flanken_).
Renkonto taŭga de du noblaj koroj! Sur tion, kio inter ili venos, Ĉielo, pluvu benon!
FERDINANDO.
Kial plori?
MIRANDO.
Ĉar mi ne estas inda, . . . ne maltimas Donaci kion mi oferi volus . . . Eĉ malpli preni mian koran vivon! Sensence tamen veron kaŝi estus: Ju pli kaŝita, des pli ĝi montriĝas. For de mi do, kaŝema honto, iru; Instruu min, vi, sankta senkulpeco! Edzino via estos mi bonvole, Kun mi edziĝi kiam vi deziros, Aŭ mortos mi nur via servistino. Min kunegalan povus vi rifuzi, Sed vin mi servos, laŭ aŭ kontraŭ volo.
FERDINANDO.
Mastrino mia estus: mi vin servu!
MIRANDO.
Ĉu kiel edzo mia?
FERDINANDO.
Jes! pli kore Ol sklavo iam liberecon volis! Jen mian manon!
MIRANDO.
Kaj vi, mian prenu Kun koro en ĝi . . . Ĝis ne longa tempo, Adiaŭ, nun!
FERDINANDO.
Miloble mil adiaŭ!
(_FERDINANDO kaj MIRANDO foriras_).
PROSPERO.
Min tio ne ĝojigas kiel ilin Per amo ĵus kaptitajn—Sed pli ĝoja Ĝi igas min ol ĉio ajn en vivo— Nun mia libro devas min konsili: Ankoraŭ mi por fari multon havas Eĉ antaŭ vespermanĝo.
(_Foriras_).
Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._
(_Venas KALIBANO portante botelon, STEFANO kaj TRINKULO_).
STEFANO.
Ne parolu tiel: kiam la barelo estos senenhava, ni trinkos akvon, sed nenian guton antaŭe; tial, staru kaj maltime marŝu. Servantmonstro, drinku al mi!
TRINKULO.
“Servantmonstro!” kia insula petoleco! Oni diras, ke nur kvin loĝantoj estas sur l’ insulo; ni estas tri el ili: se la du aliaj estas tiel cerbigitaj kiel ni, la ŝtato ŝanceliĝos.
STEFANO.
Drinku, servantmonstro, kiam mi ordenas: viaj okuloj preskaŭ ŝajnas kiel se ili sidus en via kapo!
TRINKULO.
Nu, kie ili do estus, alie? Brava monstro estus ĝi, vere, se ĝi havus okulojn en ĝia vosto.
STEFANO.
Mia monstro dronigis sian langon en kanarivino. Miavice, la maro ne povas min dronigi. Per tiu ĉi lumo! mi naĝis, antaŭ ol mi atingis la bordon, tridek-kvin mejlojn, kun intertempoj . . . Vi estos mia leŭtenanto, monstro, aŭ mia gardstaranto.
TRINKULO.
Via leŭtenanto, se vi volas; sed, certe, ĝi ne estas staranto.
STEFANO.
Ni ne kuros, Monsieur Monstro.
TRINKULO.
Certe, kaj ankaŭ vi ne iros, sed enŝlimiĝos aŭ, kiel hundoj, ternestiĝos en kelka angulo.
STEFANO.
Unuafoje en via vivo, parolu, malspritulo, se vi estas bona monstro.
KALIBANO.
La ŝuon leku mi de Via Moŝto: Lin[11] mi ne servos; li ne estas brava.
TRINKULO.
Vi mensogas, malklerega monstro; mi nun estas taŭga por policano. Kiel! vi, diboĉama fiŝo! Ĉu estis iam ia timemulo, kiu drinkis tiom da vino, kiom mi hodiaŭ? Ĉu monstran mensogon diras vi, kiu nur estas duonfiŝo kaj duonmonstro?
KALIBANO.
Jen! kiel li mokas min! Ĉu vi permesas tion, landsinjoro?
TRINKULO.
“Landsinjoro!” ĝi diras; ke monstro povas esti tiel malsprita!
KALIBANO.
Jen! jen! ankoraŭ! mordu lin morte, mi petas!
STEFANO.
Trinkulo, detenu vian langon. Se vi fariĝos ribelanto, la proksima arbo . . . La honesta monstro estas mia subulo, kaj ĝin neniu insultu!
KALIBANO.
Dankon al nobla mia mastro! Ĉu vi bonvolus min aŭdi denove, pri la peto kiun mi jam faris?
STEFANO.
Certe, mi volas. Genufleksu, kaj ĝin rediru. Mi staros kune kun Trinkulo.
(_Venas ARIELO, nevidebla_).
KALIBANO.
Kiel mi antaŭe diris al vi, mi estas la subulo de tirano, sorĉisto, kiu magie ŝtelis de mi la insulon.
ARIELO.
Vi mensogas.
KALIBANO (_al TRINKULO_).
Simia mokemulo, _vi_ mensogas! Ke mia mastro volu _vin_ mortigi! Mi ne mensogas.
STEFANO.
Trinkulo, se vi ankoraŭ tedos al ĝi, dum ĝia rakonto per tiu ĉi mia pugno! mi elrompos kelke da viaj dentoj!
TRINKULO.
Kion do? mi nenion diris.
STEFANO.
Sufiĉe! silentu. (_Al KALIBANO_) Daŭrigu!
KALIBANO.
Mi diras, ke magie tiun ĉi insulon Li de mi ŝtelis: se la Via Moŝto Min volas venĝi, vi la povon havas . . . Sed ne ĉi tiu timegulo.[12]
STEFANO.
Certe.
KALIBANO.
Vi estos insulestro: mi vin servos.
STEFANO.
Nu! kiel tio fariĝos? Ĉu vi al la individuo povas min konduki?
KALIBANO.
Jes, jes, sinjoro mia, lin dormantan Liveros mi al vi, kiam vi povos En lian kapon najlon martelumi.
ARIELO.
Vi mensogas; vi ne povas.
KALIBANO (_al TRINKULO_).
Skorbute makulkolorita besto! Lin, mastro, multe batu, mi petegas! Kaj de li prenu dian la botelon, Por ke li poste nur marakvon trinku; Ĉar la fontetojn al li mi ne montros.
STEFANO.
Trinkulo, ne ludu kun danĝero plie: se unu vorto via ankoraŭ interrompos la monstron, per tiu ĉi mia mano! mi tuj forpelos malseverecon kaj gadon faros el vi.
TRINKULO.
Kial? Kion mi faris? Mi faris nenion. Mi pli malproksime tuj staros.
STEFANO.
Ĉu vi ne ĵus diris, ke ĝi mensogas?
ARIELO.
Vi mensogas!
STEFANO (_batas TRINKULO_).
Ĉu mi ankaŭ mensogas? Prenu tion! Se vi tion amas, diru ree, ke mi mensogas.
TRINKULO.
Mi tion neniam diris. Vi estas frenezulo kaj ankaŭ surdulo.—Peston al via botelo! Tion vindrinkado povas kaŭzi!—Epidemion al via monstro, kaj la diablo forprenu viajn fingrojn!
KALIBANO.
Ha! ha! ha!
STEFANO.
Nun, daŭrigu vian rakonton. (_Al TRINKULO_) Mi petas, staru for de ni.
KALIBANO.
Sufiĉe vi lin batu; post ne longe, Mi, ankaŭ, tuj lin batos.
STEFANO (_al TRINKULO_).
Nu, for staru. (_Al KALIBANO_) Daŭrigu.
KALIBANO.
Kiel mi antaŭe diris, Kutime li[13] en posttagmezo dormas: De li preninte librojn, tuj vi povos Lin sencerbigi; aŭ, per dika ŝtipo, Premegi la kranion; aŭ elŝuti Intestojn liajn, per borega vundo; Aŭ, per tranĉilo, gorĝon lian tranĉi. Memoru, tamen, ŝteli liajn librojn; Sen tiuj kiel mi li malspritiĝos, Kaj ne spiritojn povos li komandi: Prosper’ de ĉiuj estas malamata Simile de mi. Brulu do la librojn. Li ankaŭ belajn havas bonajn ilojn, Per kiuj domon povas li ornami: Filinon tiel belan li posedas Ke ŝin li nomas “senegalulino.” Nur du virinojn jam ĝis nun mi vidis, Ŝin, kaj patrinon mian Sikorakso. Sed Sikorakson ŝi superas kiel Bonego malbonegon.
STEFANO.
Belulino!
KALIBANO.
Jes, landsinjoro, taŭga kunulino Por Via Moŝto, kaj idaron noblan Ŝi naskos, kiam vi kun ŝi edziĝos.
STEFANO.
Monstro, tiun ĉi viron mi mortigos. Lia filino, kune kun mi, estos Reĝo kaj Reĝino (Di’ savu nin!) Kaj Trinkulo kaj vi mem estos vicreĝoj.—Ĉu vi amas la konspiron, Trinkulo?
TRINKULO.
Bonege!
STEFANO.
Donu al mi vian manon; mi bedaŭras, ke mi vin batis, sed, dum vi vivos, ĉiam posedu sobran langon en via buŝo.
KALIBANO.
Post duonhoro dormos la tirano: Ĉu vi detruos lin?
STEFANO.
Jes, per honoro!
ARIELO.
Mi tion diros tuj al mastro mia.
KALIBANO.
Vi min gajigas, min plezur’ plenigas: Ni ronde kantu, kaj petole dancu!
STEFANO.
Kiel vi volos, monstro. Mi akceptas vian proponon. Venu, Trinkulo, ni kantu!
(_Kantas_) Moku, kaj pelu, remoku, repelu; Liberaj ni!
KALIBANO.
Tio ne estas la ario.
(_ARIELO ludas la arion per tambureto kaj ŝalmo_).
STEFANO.
Kio estas tio?
TRINKULO.
Tio estas la ario de mia rondkanteto, ludata per la pentraĵo de Neniu.
STEFANO.
Se vi estas viro, aperu en via simileco; se vi diablo estas, faru kion vi volos.
TRINKULO.
Pardonu Di’ pekojn miajn!
STEFANO.
Mortante, viro ĉiujn ŝuldojn pagas: Mi vin maltimas . . . (Min pardonu Dio!)
KALIBANO.
Ĉu timas vi?
STEFANO.
Ne, monstro, mi ne timas.
KALIBANO.
Ne timu: plena je bruadoj strangaj L’ insulo estas; sonoj dolĉariaj, Ĉarmegaj, kiuj ne malbonon faras. Ho, foje, ventaj, kordaj muzikiloj Milope ludas; dolĉaj voĉoj kantas, . . . Dormantan min tuj vekas, . . . redormigas, . . . Grandegaj sonĝoj malfermante nubojn, Belecon montras pretiĝante fali Sur min, . . . sed elreviĝo tuj revenas . . . Kaj mi bedaŭre krias por resonĝi.
STEFANO.
Tio fariĝos noblega reĝlando por mi, en kiu mi havos muzikon senpage.
KALIBANO.
Kiam Prospero estos nuligita.
STEFANO.
Tio estos post ne longe; mi memoras vian diron.
TRINKULO.
Nun la sono foriĝas: ni sekvu ĝin, kaj poste la aferon ni faru.
STEFANO.
Konduku nin, monstro; ni sekvos.—Tiun ĉi tamburetiston mi tre dezirus vidi—Li laŭte ludas, ĉu ne?
TRINKULO.
Ĉu vi venas, Stefano? Mi tuj sekvos.
(_Ili foriras_).
Sceno 3.—_En alia parto de l’ insulo._
(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO, ADRIANO, FRANCISKO, kaj aliaj_).
GONZALO.
Per Dipatrin’, ne povas mi plu marŝi, Doloras tro maljunaj miaj ostoj: Ne labirinto iam pli lacigis, Ol niaj iroj kaj deiroj. Reĝo, Per via pacienco, mi tuj restos.
ALONZO.
Sinjor’ maljuna, mi ne vin kulpigas, Ĉar ankaŭ min atakas nun laciĝo, Kaj senspritige super mi pezegas . . . Sidiĝu, restu. Tie ĉi mi devas Forlasi la esperon tiel flatan Revidi filon mian. Ne, li dronis . . . Kaj vane ni vagadis por lin trovi, Dum maro mokas nian teriradon. Ho ve! li mortis.
ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_).
Mi tre ĝojas Ke li plu ne esperas. Ne forlasu, Pro malprospero, tiun entreprenon, Pri kiu ni interligiĝis.
SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_).
Bone: Okazon proksimegan ni ekprenos.
ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_).
Hodiaŭ ni, vespere, tion faros; Ĉar ili tiam estos lacigitaj Per siaj marŝoj tie ĉi kaj tie, Kaj ili ne singardaj povos esti, Dormante tiel . . .
SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_).
Bone, . . . jes, . . . vespere.
(_Solena kaj stranga muziko aŭdata_).
ALONZO.
Ho, kia belsoneco! kareguloj, aŭdu!
(_Venas PROSPERO, nevidebla, supre—Venas multaj strangegaj formoj kiuj alportas nutraĵon kaj festenilaron: ili dancas ĉirkaŭe kun ĝentilaj salutoj, invitas la Reĝon k.t.p. por manĝi, kaj tiam ili foriras_).
GONZALO.
Mirinde dolĉa sonas la muziko!
ALONZO.
Ĉielo gardanĝelojn al ni donu! Strangegaj tiaj formoj kiaj estas?
SEBASTIANO.
Ridinda estas viva petolaĵo: Nun kredos mi pri la unukornuloj, Ke Arabujo naskas tronan arbon, Sidejon de l’ Fenikso; ke la birdo Nun reĝas tie.
ANTONIO.
Certe, mi mem kredos Eĉ ion ajn,—se vi ne kredos ĉion— Al mi do diru kion vi bonvolos, Mi ĵuros ĝin kredinda—Ĉar neniam Vojaĝemul’ mensogis—kvankam, dome, Idiotuloj ridas.
GONZALO.
Se mi dirus En Neapolo ke ĉi tie loĝas Kreitoj tiel formaj kiel tiuj,— (Ĉar certe ili estas insulanoj)— Kaj, kvankam monstroformaj, ilin notu: Ilia ĝentileco eĉ superas La nian, kaj aliajn.
PROSPERO (_flanken_).
Honestulo, La veron diris vi: pli ol diabloj Malbonaj kelkaj inter vi nun estas.
ALONZO.
Je tio mi ne povas tro miregi: Esprimas formoj, gestoj, sonoj ĉion (Parolon kvankam ili ne posedas) Bonege, kion ili volas.
PROSPERO (_flanken_).
Laŭdo, La malaperon sekvas.
(_La strangaj formoj malaperas_).
FRANCISKO.
Stranga sveno!
SEBASTIANO.
Ne grave estas: ili nutron lasis, Kaj ni malsatas. Kiu volas manĝi?
ALONZO.
Neniam mi.
GONZALO.
Ne timu, nobla Reĝo. Ĉu en knabtempo kredis ni, ke homoj Ekzistas bovlaringon posedantaj Kun viandpoŝ’ pendanta, aŭ aliaj Kun kapo en la brusto? Nun, ni vidas, Ke ĉiu revenanta rakontisto Al ni la pruvon donos. Do, ne timu.
ALONZO.
Nu! staros mi por manĝi, spite ĉio: Se por la lasta fojo, ne signifas . . . Ĉar mi jam la plej bonan tempon perdis . . . Vi, frato, kaj vi, Duko, nin imitu.
(_Fulmotondro. Venas ARIELO harpiforma, malfaldas flugilojn kaj per ili kovras la tablon: la festeno malaperas_).
ARIELO.
Vi, tri pekuloj estas, kiujn sorto (La granda reĝo de l’ subluna mondo) Igis la maron, ĉiam malsategan, Vin vomi sur ĉi tiun landinsulon; Vin, inter homoj, plej malindajn vivi! Vi freneziĝas kaj blindiĝas kiel Mempendigontoj aŭ memdronigontoj.
(_ALONZO, SEBASTIANO, kaj ANTONIO eltiras siajn glavojn_).
Ho, malsprituloj, mi kaj kunsekvantoj Ministroj sortaj estas: elementoj, El kiuj glavojn viajn homo faris, Pli taŭge laŭtan venton povus vundi, Mortigi la marakvon per ponardo, Ol eĉ flugilplumeron—mian blovi! Kaj estas el ni ĉiu nevundebla. Eĉ se vi vundi povus, tiuj glavoj Tro pezaj estas nun por brakoj viaj, Kaj ne leviĝi volas. Sed memoru— (Ĉar tio estas mia nunafero)— Ke vi PROSPERON el Milan’ forpelis, En maro lin lasante, kun filino. Nun, al vi tri, la maro venĝis ilin. Se vian hontindaĵon la Povegoj Prokrastis puni, ne forgesis ili: Marondojn, teron ili kolerigis, Ke ĉiu kreitaĵ’ vin kontraŭstaru. Alonzo, vi, pro tio filon perdis, . . . Kaj mi malbonon al vi tri anoncas Ol morta kondamnego pli teruran; Ĉar paŝo ĝi post paŝo vin renkontos Sur tiu ĉi dezerta terinsulo: De l’ venĝo vin nenio povas ŝirmi, Krom via korĉagreno pro la krimo, Kaj, de nun, vivo pura.
(_Malaperas en fulmotondron; tiam kun dolĉa muziko aŭdata, denove venas spiritaj formoj, kiuj, moke grimacantaj, dancas ĉirkaŭe kaj forportas la tablon_).
PROSPERO (_flanken_).
Ho, mia Arielo, vi bravege Plenumis vian rolon de harpio, El l’ instrukci’ forgesis vi nenion; Eĉ vivaj ŝajnis gnomoj kaj koboldoj, Fantomoj, kiuj servas min fidele! Nun, kunligitaj, tiuj malamikoj Senspritaj staras en la povo mia. Mi iros tuj—lasante ilin tiel— La bravan princon Ferdinandon vidi Kaj ankaŭ de ni du la karulinon. (_Foriras supren_).
GONZALO.
En nom’ de io sankta, Reĝo mia, Vi kial staras tiel mirigita?
ALONZO.
Ho, monstra! monstra estas la apero! Parolis al mi la teruraj ondoj! Pri tio la blovado eĉ kantadis . . . Al mi la tondro, de l’ ĉiel’ orgeno, La nomon de PROSPERO elparolis, Min surdigante per profunda baso, Kaj kantotem’ nur mia krimo estis! En mara ŝlimo, tial, filo kuŝas, Kaj pli profunde ol sondilo iam Fundiros mi kun li. (_Foriras_).
SEBASTIANO.
De malamikoj Malkune mi legiojn batalados!
ANTONIO.
Vin helpi mi tuj iros!
(_Foriras SEBASTIANO kaj ANTONIO_).
GONZALO.
Frenezuloj! Ilia kulp’, veneno malrapida, Post longe mordas kaj turmentas ilin. Vi, kiuj povas kuri, mi petegas, Junuloj, sekvu ilin kaj malhelpu Malbonon ian kiun eble farus, Triope, koleruloj.
ADRIANO.
Kun mi venu! (_Ĉiuj foriras_).
Akto IV.
Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._
(_Venas PROSPERO, FERDINANDO, kaj MIRANDO_).
PROSPERO.
Se tro severe mi kun vi agadis, Kompenso tuja vin ĝojigos plene, Ĉar de memvivo mi al vi fadenon Oferas: ŝi, por kiu mi nur vivas, Fariĝu via! . . . Sole de patramo Devenis la punŝajna humilego Per kiu vi suferis; l’ amon vian Traprovi mi deziris, kaj, Reĝido, Vi noble, eĉ fortege submetiĝis Al laborego. Antaŭ la Ĉielo, Tre riĉan donon al vi mi certigas, Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetu Se mi, fiera je filin’ karega, Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron, Donante idon indan je feliĉo Pli ol mi povus diri.
FERDINANDO.
Vin mi dankas Kaj fidas pli ol ian orakolon!
PROSPERO.
Donacon mian, vian feliĉecon Gajnitan brave, de mi nun ricevu: Mirando’n prenu; sed virgecon ŝian Ol vian vivon pli respektu, Princo, Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sankta El vi du faros unu; ĉar, alie, Malbono anstataŭus dolĉan pacon Kaj superegan benon: via lito Ne konus amon, sed malpacon akran, Sovaĝan frukton de malpura vivo. Atendu ĉaste ĝis himenaj lampoj Vin al l’ altar’ kondukos.
FERDINANDO.
Ĉar mi preĝas Por edza feliĉec’, idaro nobla, Kaj paca, longa vivo, puran amon Mi tiel en mi sentas, ke nenio, Eĉ penso nemalkulpa loĝi povus En brusto plena je edzin’ anĝela Karega tiel! La mallum’ ereba Ne povon por min malvirtigi havus Kun ŝi apuda. Forte do mi staras: Nek tento, nek okazo min submetos Ĝis venos kroni la feliĉon nian Himena festo.
PROSPERO.