Part 2
Kio estas? Spirit’? Ĉielo! kiel ĝi rigardas! Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma; Spirito tamen estas.
PROSPERO.
Ne, knabino; Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas Simile je ni. Tiu ĉi junulo En ŝippereo estis: pro ĉagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizaĝon lian—vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin serĉas.
MIRANDO.
Estaĵo dia povus mi lin nomi, Ĉar mi nenion vidis tiel nobla!
PROSPERO.
(_Flanken_). L’ afero venas laŭ deziro mia: Ĉi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj—
FERDINANDO.
(_Ekvidante Mirandon_). La diino Muzike ĵus laŭdita! . . . Mi petegas, Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, mirindaĵo! scii mi deziras Ĉu estas vi fraŭlino.
MIRANDO.
Mi, sinjoro, Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.
FERDINANDO.
Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus El ĝiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun ni starus.
PROSPERO.
La plej alta? Se l’ Neapola reĝo tion aŭdus, Vi kiu estus?
FERDINANDO.
Simple la aŭdanto De homo parolanta pri la reĝo. Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras, Ĉar estas mi la reĝo: mian patron Perei mi ĵus vidis.
MIRANDO.
Ho, teruro!
FERDINANDO.
Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaŭ lia brava filo!
PROSPERO.
La duko de Milano, kaj bravega Filino lia, povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj ruĝiĝis . . . Nun Arielo baldaŭ liberiĝos. (_Al FERDINANDO_) Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe ĵus eraris.
MIRANDO.
Ĝentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua. Kompato same movu mian patron!
FERDINANDO.
Fraŭlino, se vi estas korlibera, Reĝino Neapola vin mi faros.
PROSPERO.
Sinjoro, al vi tuj mi diros, haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L’ aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni ŝatas. (_Al FERDINANDO_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi ĉi tie staras Por poste ŝteli de mi la insulon.
FERDINANDO.
Ne! per honoro mia!
MIRANDO.
Malhonoro Neniam loĝis en sanktejo tia: Ĉar se malbonon tia dom’ entenus, Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.
PROSPERO.
(_Al FERDINANDO_) Venu! (_Al MIRANDO_) Por la spiono ne parolu. (_Al FERDINANDO_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutraĵo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj— Nu, venu!
FERDINANDO.
Ne! mi tuj kontraŭbatalos Tielan agon, ĝis la malamiko Pli pova montros sin. (_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi_).
MIRANDO.
Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima, Li maltimulo estas.
PROSPERO.
(_Al MIRANDO_) Knabineto, Ĉu vi al mi konsilus? (_Al FERDINANDO_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos.
MIRANDO.
Mi vin petegas, patro—
PROSPERO.
(_Al MIRANDO_) Vi foriru! Ne tuŝu mian veston.
MIRANDO.
Ho! kompatu: Mi garantiulino por li estos.
PROSPERO.
Silentu! se vi diros unu vorton Mi vin kulpigos, eble vin malamos! Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus? Vi pensas, ke ne pli belformo estas, Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon. Anĝeloj vere la ceteraj homoj, Ĉi tiu nur alia Kalibano!
MIRANDO.
Amemo mia do, humila vere, Pli belan homon ne deziras vidi!
PROSPERO.
(_Al FERDINANDO_) Obeu; venu; la nervaro via Sen fortikeco, nun reinfaniĝas.
FERDINANDO.
Tro vere estas: nun min mem mi sentas Malliberulo. La kruela perdo De patro kaj amikoj, la minacoj De homo, kiu tiel min ofendis, Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla, Se, foje, tage, mi ekvidi povus Ĉi tiun junulinon. Libereco Aliajn terajn lokojn povas ĝui: Sufiĉa spaco por mi estus tiu En kiu ŝi aperos.
PROSPERO.
(_Flanken_) Tio taŭgos: Vi bone ellaboris, Arielo. (_Al FERDINANDO_) Nun, venu! (_Al ARIELO_) Aŭdu plie por la sekvo. (_Al FERDINANDO_) Tuj venu kun mi!
MIRANDO.
Kuraĝiĝu, tamen, Ĉar bonnatura estas mia patro Pli ol paroloj liaj; li malofte Kolere agas.
PROSPERO.
(_Al ARIELO_) Ho, vi liberiĝos Simile al montventoj—sed, memoru Fidele la ordonojn.
ARIELO.
Akurate!
PROSPERO.
(_Al FERDINANDO_) Min sekvu! (_Al MIRANDO_) Kaj vi, por li ne petegu. (_Foriras ĉiuj_).
Akto II.
Sceno 1.—_En alia parto de l’ insulo._
(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO, ADRIANO, FRANCISKO, kaj aliaj_).
GONZALO.
Ho, Reĝo, mi petegas, estu gaja: Okazo estas: ĉiu el ni ĝoju; Ĉar liberiĝon iu ne esperis, Kaj perdoj niaj estas mare oftaj: Maristedzinoj, komercistoj ofte Bedaŭras kiel ni kruelajn perdojn; Sed la miraklon de tiela savo El miliono malmultuloj sentis. Do saĝe, Reĝo, nian malfeliĉon Komparu kun ĉi tio.
ALONZO.
Ho, silentu.
SEBASTIANO.
Konsol’ al li malvarma kaĉo estas.
ANTONIO.
La konsolanto tamen lin ne lasos.
SEBASTIANO.
Rigardu, li ŝerchorloĝeton streĉas: Malfrue ĝi sonoros . . . Nun!
GONZALO.
Sinjoro!
SEBASTIANO.
Unua:—diru.
GONZALO.
Kiam malfeliĉo Vizitas homon, kion ĝi alportas?
SEBASTIANO.
Dolaron.
GONZALO.
Jes, doloron ĝi prezentas: Pli prave ol intence vi parolis.
SEBASTIANO.
Pli saĝe aŭdis vi ol mi esprimis.
GONZALO.
Sinjoro, tial—
ANTONIO.
Fi! malŝparemulo De via lango!
ALONZO.
Ŝparu la ceteron.
GONZALO.
Plu mi ne diros, kvankam—
SEBASTIANO.
Li parolos.
ANTONIO.
El ambaŭ li kaj Adriano, kiu Unue kokekrios?
SEBASTIANO.
La maljuna!
ANTONIO.
La juna!
SEBASTIANO.
Bone! La garantiaĵo?
ANTONIO.
Ridego!
SEBASTIANO.
Bone!
ADRIANO.
Kvankam la insulo Dezerta ŝajnas,—
SEBASTIANO.
(_Ridante_) Ha! ha! mi jam pagis,[3]
ADRIANO.
Neloĝigebla, preskaŭ netrafebla,—
SEBASTIANO.
Ĝin tamen—
ADRIANO.
Tamen—
ANTONIO.
Li ĝin tamen trafis.
ADRIANO.
Ĝi devas havi maldensan, delikatan, karesan temperaturon.
ANTONIO.
Temperaturo estis delikata knabino.
SEBASTIANO.
Jes, kaj maldensa, kiel li klerulege klarigis.
ADRIANO.
L’ aero tie ĉi elspiras sur nin dolĉege.
SEBASTIANO.
Kiel se ĝi havus pulmojn kiuj estus putrintaj.
ANTONIO.
Aŭ kiel se ĝi estus marĉejodorata.
GONZALO.
Tie ĉi estas ĉio profita por la vivo.
ANTONIO.
Certe, krom rimedoj por vivi.
SEBASTIANO.
Neniaj estas tie ĉi, aŭ almenaŭ tre malmultaj.
GONZALO.
Kiel sufiĉega kaj fortika ŝajnas la herbo! kiel verda!
ANTONIO.
La tero, certe, estas ŝafledkolora.
SEBASTIANO.
Kun iometo da verdo ĉi tie kaj tie.
ANTONIO.
Li nemulte malatingas.
SEBASTIANO.
Ne; li nur tute maltrafis la veron.
GONZALO.
Sed la malofteco de tio, kvazaŭ nekredebla, estas—
SEBASTIANO.
Simila je multaj certigitaj maloftecoj—
GONZALO.
Estas fakto ke niaj vestoj antaŭe ĵus trempitaj en la maro, nun konservas ŝian freŝecon kaj brilecon; ili ŝajnas pli rekolorigitaj ol makulitaj per akvo sala.
ANTONIO.
Se nur unu el liaj poŝoj povus paroli, ĉu ĝi ne dirus: li mensogas?
SEBASTIANO.
Jes, aŭ ke li falsege enpoŝigas sian raporton.
GONZALO.
Ŝajnas al mi ke niaj vestoj estas nun tiel freŝaj kiel ili estis kiam ni unue ilin portis en Afriko, ĉe l’ edziĝo de l’ belega Neapola reĝidino Klaribelo, je la Reĝo de Tuniso.
SEBASTIANO.
Ho, estis favorega edziĝo, certe, kaj ni multe profitas per ĝi en nia reveno.
ADRIANO.
Tuniso neniam estis riĉigita de tiel modela reĝino!
GONZALO.
Ne, de l’ tempo de la vidvino Dido.
ANTONIO.
Vidvino! peston je tio! Kiel tiu vidvino envenas? vidvino Dido! . . .
SEBASTIANO.
Nu! se li ankaŭ dirus “vidvo Aeneo”? Miriga estas via aŭdaĵo!
ADRIANO.
Ĉu “vidvino Dido” vi diris? Vi min rememorigas ke ŝi loĝis en Kartago, ne en Tuniso.
GONZALO.
Tiu ĉi Tuniso, sinjoro, estis Kartago.
ADRIANO.
Kartago?
GONZALO.
Mi tion certigas, Kartago.
ANTONIO.
Lia vorto estas pli kredinda ol la Amfiona harpo.
SEBASTIANO.
Li elkonstruis la muron kaj ankaŭ la domojn.
ANTONIO.
Kian neeblaĵon li tuj faros ebla?
SEBASTIANO.
Mi kredas ke li domen enportos tiun ĉi insulon en sia poŝo, kaj ĝin donos al sia filo, kiel pomon.
ANTONIO.
Tiam, dissemante la kernojn en la maro, li naskos multajn aliajn insulojn.
GONZALO.
(_Al ADRIANO_) Jes[4].
ANTONIO.
Nu! ĉio en ĝia propra tempo.
GONZALO.
(_Al ALONZO_) Via Reĝa Moŝto, ni ĵus paroladis pri niaj vestoj, kiuj ŝajnas nun tiel novaj kiel ili estis ĉe la edziĝo de via filino, nun reĝino de Tuniso.
ANTONIO.
Kaj la plej maloftulino kiu iam tien iris.
SEBASTIANO.
Ho, esceptu, mi petegas, vidvinon Dido!
ANTONIO.
Ho, vidvino Dido! jes, vidvino Dido!
GONZALO.
Ĉu, sinjoro, mia vesto ne estas tiel freŝa kiel ĝi estis kiam mi unue ĝin portis—mi volis diri preskaŭ . . .
ANTONIO.
Nu, tiu ĉi “preskaŭ” taŭge alvenis.
GONZALO.
Kiam mi ĝin portis dum la edziĝo de via filino—
ALONZO.
Vi tedas mian aŭdon per ripeto De vortoj kiuj min senprudentigas! Ŝin kial mi edzigis en Afriko El kiu revenante filon perdis? Kaj ankaŭ ŝin,—nun tiel malproksiman De Italujo,—mi ne plu revidos! Ho, Ferdinando mia, heredonto De Neapolo ankaŭ de Milano, Nutraĵon el vi kia stranga fiŝo Ĵus faris?
FRANCISKO.
Eble, reĝo, li postvivas: Mi vidis, li batalis kun la ondoj Kaj ilin rajdis, akvavojon faris, Flankpuŝis, bruste kontraŭstaris maron. Levante kapon super l’ alfluaĵo, Li remis brave, per potencaj brakoj, Al bordo, kiu por li sin klinigis, Helpante l’ princon; kaj, sendube, reĝo, Li, viva, teron trafis.
ALONZO.
Ne, li mortis.
SEBASTIANO.
Sinjoro Reĝo, vin por ĉio danku! Vin, solan kaŭzon de la malfeliĉo. Eŭropon nian tiel vi malŝatis Ke la filinon donis al Afriko: Okuloj ŝiaj povas nun surverŝi L’ okazon kiun tiel vi preparis.
ALONZO.
Silentu, mi petegas.
SEBASTIANO.
Genufleksoj, Petegoj de ni ĉiuj estis vane. La belanimulino ŝanceliĝis: (Ĉu la malamo, ĉu l’ obeo venkos?) La princan filon vian ni ĵus perdis . . . Vidvinoj Neapolaj kaj Milanaj Nun estas pli ol viroj revenantaj. La kulpo via—
ALONZO.
Kaj plej granda perdo!
GONZALO.
Sinjor’ Sebastiano, la vereco El viaj lipoj sonas nek afable Nek ĝustatempe; gratas vi la vundon Saniĝi bezonantan.
SEBASTIANO.
Prava diro.
ANTONIO.
Kaj bona ĥirurgaĵo.
GONZALO.
(_Al ALONZO_) Ni vintriĝas, Ho, Reĝo, kiam tiel vi nubiĝas.
SEBASTIANO.
Ni vintriĝas?
ANTONIO.
Jes, ni vintregiĝas!
GONZALO.
Se mi plantisto de l’ insulo estus—
ANTONIO.
Ĝin tute kovrus li per sem’ urtika.
SEBASTIANO.
Aŭ malvoj, aŭ rumeksoj.
GONZALO.
Se mi reĝo Ĉi tie estus, kia mi fariĝus?
SEBASTIANO.
Sobrega, certe, ne havante vinon.
GONZALO.
Mi volus en la regno ĉion fari Laŭ kontraŭregularo; malpermesus Aĉetojn, vendojn, juĝistaron, juĝojn, Literaturon, mankon aŭ riĉecon; Mi ne permesus servon aŭ heredon, Kontrakton, limon, bienposedaĵon, Oleon, grenon, metaluzon, oron, Vinberkulturon, ian okupadon Mi malpermesus. Viroj kaj virinoj Nelaboremaj ĉiuj ĉiam estus, Sed puraj kaj senkulpaj.—Ne regeco!
SEBASTIANO.
Li de la regno, tamen, estus reĝo!
ANTONIO.
L’ unuan diron li forgesas fine.
GONZALO.
Komune kreskus nutro el naturo: Nek ŝvito, penoj, perfidaĵ’, rabado, Nek glavo, ponardego nek tranĉilo, Pafilo, nek maŝino nin malhelpus. Naturo sola naskus ĉion bonan Sufiĉe por nekulpa la popolo.
SEBASTIANO.
Edzeco, tie, ĉu okazus iam?
ANTONIO.
Ne, nur petola, buba vagistado.
GONZALO.
Mi tiel regus kiel en oraĝo.
SEBASTIANO.
Prosperon al la reĝa Moŝto via!
ANTONIO.
Gonzalo longe vivu!
GONZALO.
(_Al ALONZO_) Reĝo mia . . .
ALONZO.
Ne diru plu, nenion vi parolas.
GONZALO.
Kore mi tiel pensas, Via Reĝa Moŝto; mi tion faris nur por kuraĝigi tiujn ĉi sinjorojn, kies pulmoj, sentemaj kaj viglaj, ĉiam ridas je nenio.
ANTONIO.
Sed, ni ridis je vi mem.
GONZALO.
Kaj, kiel mi estas por vi nenio, vi povas daŭrigi kaj ridi je nenio.
ANTONIO.
Ho, kian frapon li ĵus donis!
SEBASTIANO.
Jes, sed ĝi falis platege.
GONZALO.
Vi ja estas kuraĝagaj sinjoroj; sendube vi povus forlevi la lunon el ĝia sfervojo, se nur ĝi bonvolus daŭri kvin semajnojn senŝanĝe.
(_Venas ARIELO (nevidebla) ludanta solenan arion_).
SEBASTIANO.
Tion ni farus, poste ni irus por birdokapti torĉlume tra l’ arbetaĵo.
ANTONIO.
Ne koleru, bona sinjoro.
GONZALO.
Ne, kredu al mi, mi ne riskos tiel malsaĝe mian diskretecon: ĉu vi volus ridigi min por ekdormi? Mi sentas min tre dormema.
ANTONIO.
Ekdormu, kaj aŭskultu nin.
(_Ĉiuj dormas, krom ALONZO, SEBASTIANO kaj ANTONIO_).
ALONZO.
Ho, kiel frue ĉiuj ili dormas! Di’ volu fermi pensojn kun okuloj: Mi volas dormi.
SEBASTIANO.
Ho, sinjoro bona, Atentu zorge al l’ ofero bena; Malofte ĝi vizitas malfeliĉon, Sed kvietigas kiam ĝi alvenas.
ANTONIO.
Ni du, sinjoro, zorgos dum vi dormos, Gardante vin.
ALONZO.
Dankegon! mi ekdormas . . .
(_Dormas ALONZO. ARIELO foriras_).
SEBASTIANO.
Rigido stranga ilin tute kaptis.
ANTONIO.
La eco de l’ klimato.
SEBASTIANO.
Sed mi miras Ke ĝi ne kaptis nin. Mi min ne sentas Dormema.
ANTONIO.
Ankaŭ mi min sentas vigla. El ili ĉiu falis konsenteme, Rigide, kvazaŭ fulme kunfrapita . . . Okazus kio? . . . Nun, Sebastiano, Okazus kio? Ne, mi plu ne diros . . . Mi tamen vidas en via vizaĝo Ke vi fariĝus tio—La okazo Alvokas vin, kaj mia fantazio Ekvidas kronon sur la kapo via!
SEBASTIANO.
Ĉu vi ne sonĝas?
ANTONIO.
Diri vi min aŭdis.
SEBASTIANO.
Mi aŭdis vin, kaj certe, dorma diro Parolo via en l’ orelo sonis. Nu, kion diris vi?—Kiela dormo! Okuloj malfermitaj, parolanta Staranta, moviĝanta, sed dormanta!
ANTONIO.
Sebastiano, vian ŝancon kaptu! Ne palpebrumu, sed vekiĝu tute!
SEBASTIANO.
Vi ronkas klare, kaj signifo estas En via ronko.
ANTONIO.
Mi, pli serioza Ol ofte, nun deziras, vi imitu La faron mian. Se vi tiel agos, Vi estos tuj triobla.
SEBASTIANO.
Senmovakve, Mi nun atendas.
ANTONIO.
Sed mi vin instruos Por ke vi flui povu.
SEBASTIANO.
Tion faru; Alfluon donu al hereda nulo.
ANTONIO.
Ho, se vi povus, kiel vi la planon Aprobus, kvankam ĝin vi tiel mokas: Ĝin flankigante, vi ĝin pligrandigas. Alfluantuloj ofte marfundiras Per timo, eble per mallaboreco!
SEBASTIANO.
Daŭrigu, ĉar mieno via montras Gravaĵon el vi pretan por naskiĝi, Penantan por klareco.
ANTONIO.
Nu, sinjoro, Francisko l’ reĝon preskaŭ ĵus konvinkis Ke lia filo Ferdinando vivas— (Li konvinkiga homo ĉiam ŝajnis) Memoro lia pli ne estas taŭga Ol tiu de mortinto.—Ferdinando? Kredeble ke li estus ne droninta, Kaj tiu dormantulo naĝas.
SEBASTIANO.
Certe, Ke li ne dronis, mi ne pensas.
ANTONIO.
Bone! Nepenso tia esperegon donos. Nepenson sekvos tia altespero Ke ambicio preter ne forpasos. Konsentas vi ke la reĝido mortis . . .
SEBASTIANO.
Certege.
ANTONIO.
Kiu do la kronon havos Post nuna l’ reĝo?
SEBASTIANO.
Estos Klaribelo.
ANTONIO.
Ŝi estas nun reĝino de Tuniso; Ŝi loĝas mejlojn for de homa vivo; Novaĵon Neapolan ŝi ricevi Ne povus, krom se l’ suno poŝtfariĝus! (La lunloĝanto estus tro malfrua) . . . Ĝis novnaskitoj estos jam razeblaj . . . Ni, revenante de ŝi, marglutitaj, Krom la malmultaj kiujn sorto savis Nur por l’ agado, sekvo d’estinteco, Ni baldaŭ ambaŭ faros . . .
SEBASTIANO.
Sensencaĵon Vi diras; certe la princino reĝa Reĝin’ Tunisa estas: Neapolo Forestas de Tuniso . . .
ANTONIO.
L’ interspaco Enhavas mejlojn, kiuj ŝajnas diri: “Neniam Klaribelo nin repaŝos; “Ŝi restu en Tuniso: Neapolo “Proklamu tuj Sebastianon reĝon.” Supoze ke l’ dormantoj tute mortis, Ĉu ili ne similaj tiam estus? Neapolanojn iu povas regi Eĉ tiel bone kiel dormemulo. Sinjoroj vivas kiuj babiladus Amplekse, tiel kiel eĉ Gonzalo; Mi eĉ imiti povus lin per ŝercoj Sensencaj ĉiam kaj profunde tedaj. Ho! kial vi ne kiel mi posedas Kuraĝon? Kia dormo estus tio Por via altiĝeco! Ĉu vi sentas?
SEBASTIANO.
Mi iom sentas.
ANTONIO.
Ĉu kontento via Ne la sukceson helpos?
SEBASTIANO.
Mi memoras, Ke propran fraton vian vi forigis.
ANTONIO.
Nu, do, rigardu, kiel al mi bone La duka vesto taŭgas! ja, pli bone Ol la antaŭa—De Prospero estis La sekvantaro egaluloj miaj— Nun, ili servas min.
SEBASTIANO.
Sed konscienco . . .
ANTONIO.
Nu! kie kuŝas tio? Se ĝi estus Piedabsceso, portus mi pantoflon; Sed mi ne sentas, ke diaĵo tia En mia brusto loĝas: se dudeko Da konsciencoj pro Milano starus Al mi kontraŭaj, mi kandigus ilin Aŭ fandus, antaŭ ol min mordus ili, Jen estas via frato—li ne ŝajnas, Pli ol la ter’ portante lin, agema— Se tio, kio ŝajnas, li nun estus— Mortinta—kaj, per glavaj nur tri coloj, Eterne dormi povas mi lin igi— Dum vi, simile, tiun grizbarbulon Al la senfina dormo povus sendi, Por ke, de nun, li ne plu al ni tedu . . . Pri la ceteraj . . . de ni ili prenos Konduton sian kiel kato lakton, Kaj tion diros, kion ni demandos: Aprobos ĉion ili.
SEBASTIANO.
Vin, karulo, Imitos mi, kaj kiel vi Milanon, Mi Neapolon gajnos. Glavon tiru! Vin frapo liberigos de depago, Kaj, reĝo via, mi vin amos.
ANTONIO.
Kune Ni frapu, kiam mi la manon levos . . . Vi al Gonzalo.
SEBASTIANO.
Ha! nur unu vorton. (_Ili paroladas mallaŭte_).
(_Muziko aŭdata. Revenas ARIELO, nevidebla_).
ARIELO.
Magie mia mastro antaŭvidas Danĝeron minacantan vin, Gonzalo: L’ aferon mi kunhelpos, vin savante.
(_Kantas ĉe l’ orelo de GONZALO_).
_Tie ĉi, dum vi ronkadas,_ _Konspirantoj kuninsidas:_ _Leviĝu, leviĝu!_ _Se vi amas vian vivon,_ _Mi vin veki faros devon:_ _Vekiĝu! vekiĝu!_
ANTONIO.
Nun, ni rapidu!
GONZALO.
(_Vekiĝas_) Ho! anĝeloj bonaj, La Reĝon savu!
(_Ĉiuj vekiĝas_).
ALONZO.
Kion? ho! vekiĝu! Vi kial estas glavtirintaj? Diru! Mieno via kial terurita?
GONZALO.
Okazis kio?
SEBASTIANO.
Dum ni ambaŭ zorgis Ripozon vian’, ni ĵus aŭdis bruon Mallaŭtan, al la bovoblek’ similan, Aŭ leonbleko. Ĉu vin ĝi ne vekis? Terure sonis ĝi.
ALONZO.
Mi ĝin ne aŭdis.
ANTONIO.
Bruado taŭga por timigi monstron Aŭ tertremigi; al mi eĉ verŝajnis Muĝado de la tuta leonaro.
ALONZO.
Gonzalo, ĉu vi tion aŭdis?
GONZALO.
Vere Mi zumon aŭdis, kiu sonis strange, Eĉ vekis min, kaj, Reĝo, mi vin tuŝis, Ekkriis, kiam vidis mi la glavojn . . . Bruado estis certe, ni bezonos Nin gardi, aŭ ĉi tiun lokon lasi. Ni glavojn niajn tiru.
ALONZO.
Ni foriru, Por ree serĉi malfeliĉan filon.
GONZALO.
De bestoj tiaj gardu lin Ĉielo, Ĉar sur l’ insulo loĝas li.
ALONZO.
Antaŭen! (_Ili foriras_).
ARIELO.
Prospero, mia mastro, tuj sciiĝos Elfaron mian: Reĝo, filon serĉu. (_Foriras_).
Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._
(_Venas KALIBANO portante lignan ŝarĝon. Tondra bruado aŭdata_).
KALIBANO.
Infektoj elsorbitaj de la suno, El lokoj marĉaj, ŝlimaj, kotaj, falu Nun sur Prosperon, kaj lin malsanigu! Devigu li min ĉie lin malbeni . . . Spiritoj liaj—kvankam ili aŭdas— Nek pinĉos, nek kobolde min timigos, Nek erarlume tiros min en ŝlimon, Nur se ordonos li—Sed, pro nenio Li sur min ĵetas ilin: ĉu simie Grimacas ili, blekas, foje mordas; Ĉu erinace falas en la vojon, Pikante la piedojn; ĉu kolubre Min vundas, aŭ freneze al mi siblas! . . . Ha! . . . nun, al mi spirito de li venas! Ĉu malrapide mi alportas lignon? Se plate falos mi, ĉu ĝi min vidos? (_Sin kuŝigas_).
(_Venas TRINKULO_).
TRINKULO.
Tie ĉi estas nek arbetaĵo, nek eĉ arbeto por elporti malbonan veteron, kaj alia fulmotondro pretiĝas; mi tion aŭdas kantegi tra la vento; tie ĉi la sama nigra nubo, tie unu grandega, kiu ŝajnas kiel terura bombardilo, bezonanta elverŝi sian fluidaĵon. Se tondros kiel antaŭe, mi ne scias, kie mi povos ŝirmi la kapon: certe, tiu nubo nur povas pluvi sitelege! (_Ekvidante Kalibanon_) Hoj! kio kuŝas tie ĉi? Homo aŭ fiŝo? Viva aŭ malviva? Fiŝo! Ĝi fiŝe flaras; tre malnova kaj fiŝa flaro; ia gado, ne tre freŝa. Stranga fiŝo! Se, kiel antaŭe, mi nun loĝus en Anglujo, kaj povus pentrigi tian fiŝon, ne ekzistas naivegulo tie, kiu, en libertempo, bonvole ne donus arĝentan moneron por ĝin vidi; tie, stranga besto famigas homon. Tie, kiam eĉ doiton[5] oni ne volus doni por helpi laman almozulon, oni tuj donas dek doitojn por vidi malvivan Indianon . . . Ĝi estas krurigita kiel homo, kaj ĝiaj naĝiloj ŝajnas kiel brakoj . . . Per mia vereco! mi ellasas kaj ne konservas plu mian unuan opinion pri ĝi; ĝi ne estas fiŝo, sed unu el la insulanoj, kiu, kredeble, antaŭ ne longe, suferis de fulmofajro. (_Tondra bruo_). Ho ve! la fulmotondro revenas: mia plej saĝa rimedo estos rampi sub lian kitelegon; nenie estas alia rifuĝejo: mizero konatigas homon kun strangaj kunkuŝantoj. Mi tie envolvos min, ĝis la feĉo de l’ pluvego estos pasinta.
(_Venas STEFANO kantante; li havas botelon en mano_).
STEFANO.
_Mi ne plu iros al la maro:_ _Mi mortos ĉe la landanaro._
Nu, tio ĉi estas mizera kanto, taŭga por enterigo. Sed, jen estas mia konsolilo. (_Trinkas_).
(_Kantas_).
_La estro, frotisto, subestro, eĉ mi,_ _La pafilegist’, la helpisto,_ _Marinjon, Margenjon, amindumis ni,_ _Sed ne por Katenjo amisto!_ _Ĉar havis ŝi langon frapiston,_ _Ne ŝatis ŝi homon mariston,_ _Nek peĉo, nek gudro por ŝi—_ _(Kie jukiĝis_ _Ŝi mem gratiĝis)_ _Al maro! bravuloj, sen ŝi iru ni!_
Tio ĉi ankaŭ estas mizera kanto, sed . . . jen estas mia konsolilo.
(_Trinkas_).
KALIBANO.
Ne turmentu min: haj!
STEFANO.
Kio estas tio? Ĉu diablojn ni havas tie ĉi? Ĉu volas ili kapti nin per sovaĝuloj kaj Indianoj? Ha! mi ne ĵus foriris de dronado por ke viaj kvar kruroj min timigu! Ĉar, kiel dirite, Viro kiu kvarkrure marŝas, ne povas lin forstarigi’. Nu! dum Stefano spiros tra siaj naztruoj, tion oni ree diros.
KALIBANO.
La spirito min turmentas: ho! . . .
STEFANO.
Tio ĉi estas kvarkrura insula monstro: ĝi ankaŭ havas febron, mi pensas. Sed, per la diablo, kie ĝi lernis nian lingvon? Mi kuracon donos al ĝi, eĉ nur pro tio. Se mi povos ĝin resanigi, malsovaĝigi, kaj kune kun ĝi trafi Neapolon, ĝi estos donaco taŭga por ĉia imperiestro, kiu iam starus en ledaj ŝuoj.
KALIBANO.
Ne turmentu min, mi petegas; mi pli rapide hejmen alportos la lignon.
STEFANO.
Ĝi nun malsaniĝas, kaj ne tre saĝe parolas. Ĝi tuj gustumos el mia botelo. Se ĝi neniam antaŭe trinkis vinon, tio, kredeble, forigos ĝian malsanon. Se mi povos tute resanigi ĝin kaj konservi ĝin malsovaĝe, mi troan monon ne postulos por ĝi, sed kiu ĝin aĉetos, tiu pagos por ĝi taŭge.
KALIBANO.
Vi ankoraŭ ne tre dolorigas min, sed, post ne longe, tion vi faros; mi tion ekvidas per via tremo: nun, Prospero tuj agos ĉe vi.
STEFANO.
Jen estas la maniero! Malfermu la buŝon: jen estas tio, kio vin paroligos, kato. Malfermu vian buŝon; tio ĉi ŝanceligos vian ŝanceliĝon, kaj bonege, mi certigas. Vi ne konas tiun, kiu estas via bonfaristo. Ree malfermu vian faŭkon!
TRINKULO.
Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi konus tiun voĉon! Ĝi eble . . . sed ne! li ĵus dronis . . . Tiuj ĉi ĉiuj estas diabloj . . . Di’ gardu min! . . .
STEFANO.
Kvar kruroj kaj du voĉoj! Mirinda monstro! Ĝia antaŭa voĉo servas por bonparoli pri ĝia amiko; ĝia malantaŭa voĉo por elparoli malpurajn vortojn kaj kalumnion. Se la vina enhavo de mia botelo povos resanigi ĝin, mi ĝian febron kuracos. Nun, amen![6] Mi tuj verŝos iom en vian alian buŝon.
TRINKULO.
Stefano! . . .
STEFANO.