La ventego de Shakespeare

Part 1

Chapter 1 3,338 words Public domain Markdown

LA VENTEGO DE SHAKESPEARE

_Tradukita de Ach. Motteau_

_Eldonata de_ THE ESPERANTIST LONDON

CHATHAM: PRINTED BY W. & J. MACKAY & CO., LTD.

Antaŭparolo.

La plej malnova presita ekzemplero de _La Ventego_ troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623ᵃ; kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1ᵃⁿ de Novembro, 1611ᵃ, laŭ samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.

_Al la Majstro, la Elpensinto de Esperanto!_

_Ĉu LA VENTEGON Esperantigante_ _Mi tro atencas? Diru al mi, Majstro._ _Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto_ _Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn_ _En liaj helaj paĝoj! Do rigardu_ _Ne tro severe tiun ĉi libreton,_ _Malindan eĥon je l’ Avona Cigno._

A.M.

La Ventego.

Personoj:

ALONZO, _Reĝo de Neapolo_.

SEBASTIANO, _frato de Alonzo_.

PROSPERO, _rajta Duko de Milano_.

ANTONIO, _frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano_.

FERDINANDO, _Reĝido de Neapolo, filo de Alonzo_.

GONZALO, _honesta maljuna konsilano_.

ADRIANO, FRANCISKO, _kortegaj sinjoroj_.

KALIBANO, _Sovaĝa kaj malbela sklavo_.

TRINKULO, _kortega amuzulo_.

STEFANO, _drinkema kelisto_.

ŜIPESTRO, SUBESTRO, MARISTOJ.

MIRANDO, _filino de Prospero_.

ARIELO, _aera spirito_.

IRISO, CERESO, JUNO, NIMFOJ, RIKOLTISTOJ, _spiritoj_.

_Aliaj spiritaj servistoj de Prospero_.

⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.

Akto I.

Sceno 1.—_En ŝipo.—Ventega fulmotondra bruego aŭdata._

(_Venas ŝipestro kaj subestro_).

ŜIPESTRO.

Subestro!

SUBESTRO.

Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

ŜIPESTRO.

Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(_Venas maristoj_).

SUBESTRO.

He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj, vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’ mastro! . . . Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, FERDINANDO, GONZALO, kaj aliaj_).

ALONZO.

Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

SUBESTRO.

Mi petas ke vi restu malsupre.

ANTONIO.

Kie estas la ŝipestro, subestro?

SUBESTRO.

Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

GONZALO.

Neniel; estu pacienca!

SUBESTRO.

Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

GONZALO.

Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

SUBESTRO.

Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! Sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la maristoj_). Vigle, kamaradoj! (_Al la aliaj_). For de tie ĉi, mi petas!

(_Foriras_).

GONZALO.

Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malĝentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu por lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato!

(_Ĉiuj foriras_).

(_Revenas la subestro_).

SUBESTRO.

Faligu la grandmaston! vigle! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (_Ekkrioj interne_). Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! . . .

(_Revenas SEBASTIANO, ANTONIO, kaj GONZALO_).

Ree? Ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?

SEBASTIANO.

Ha, peston al via faringo, kriemulo, blasfemanta malbenita hundo!

SUBESTRO.

Nu, do, laboru vi mem!

ANTONIO.

Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.

GONZALO.

Ho! lin mi asekuras kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo.

SUBESTRO.

Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro . . . haltu!

(_Venas maristoj tute akvokovritaj_).

MARISTOJ.

Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita!

(_Foriras ĉiuj_).

SUBESTRO.

Ĉu niaj buŝoj malvarmiĝos? Kion?

GONZALO.

La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas: Samstate ni kun ili preĝi devas.

SEBASTIANO.

Mi perdas paciencon.

ANTONIO.

Ni pereos Per la maldiligento de drinkuloj— (_Al la subestro_) Larĝfaŭka bruegulo, mi tre volus Vin vidi droni en dek maralfluoj!

GONZALO.

Pendonta, tamen, li post ĉio restos, Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva, Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti . . . (_Ekbruoj interne_) Ĉiel’ kompatu! nun fendiĝas ŝipo! Adiaŭ do, edzino kaj infanoj! Ho ve, adiaŭ, frato! ĝi fendiĝas!

ANTONIO.

Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (_foriras_).

SEBASTIANO.

Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (_foriras_).

GONZALO.

Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo, bruniĝinta dornstipejo,[1] io ajn! Estu do la superega Volo! sed mi preferus seke morti.

(_Foriras_).

Sceno 2.—_Sur insulo.—Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._

(_Venas PROSPERO kaj MIRANDO_).

MIRANDO.

Karega patro, se per via povo La maro tiel brue sovaĝiĝis, Ho, trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas Ĉiel’ malbonodoran peĉon vomi, Se supraj ondoj ne estingos fajron . . . . . . Suferis mi kun la malfeliĉuloj Videble kiuj dronis en la ŝipo! Kreitoj noblaj ili estis, eble, Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj . . . . . . Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis! Se ia dio estus mi potenca, En teron volus mi trapuŝi maron, Prefere ol engluti belan ŝipon Ŝarĝitan tute je animoj homaj! . . .

PROSPERO.

Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu; Al via kompatema koro diru: Ne malbonaĵ’ okazis.

MIRANDO.

Ho ve, patro!

PROSPERO.

Nenio, ja, filino, ĵus okazis Krom tio, kion mi efektivigis Por vi, filino mia, karulino! Vi kiu ido estas nescianta, Ĉar, nek vi scias pri l’elveno mia, Nek konas min pli altan ol Prosperon, La mastron de malriĉa tia loko, Kaj simplan patron vian.

MIRANDO.

Mi neniam Imagis plie.

PROSPERO.

Estas nun la tempo, Kaj vin mi devas plie tuj informi. —Forprenu la magian veston mian—

(_Demetas la mantelon_).

Magio, restu. Plu ne ploru, kara; Konsolu vin. Terura la vidaĵo De ŝippereo, kiun vi bedaŭras, Okazis tiel, per magia povo, Ke iu, kiu estis en la ŝipo Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,— —Kriegojn kvankam aŭdis vi kaj vidis Fundiri ŝipon—Sidu, nun, Mirando, Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi.

MIRANDO.

Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven’, sed ĉiam haltis, Lasante min ankoraŭ nekonantan.

PROSPERO.

Sed nun la ĝusta horo fine venis, La nunminut’ postulas ke vi aŭdu. Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras Epokon . . . aliloke ol ĉi tie? . . . Memori vi ne povas, kompreneble, Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!

MIRANDO.

Sed iometon povas mi . . .

PROSPERO.

Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L’imagon kiu en vi konserviĝis.

MIRANDO.

Kredeble estas sonĝo malproksima. Sed ne memoro, kiun mi posedas . . . . . . Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?

PROSPERO.

Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto loĝi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo . . . Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?

MIRANDO.

Sed mi ne povas.

PROSPERO.

Antaŭ dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaŭ, Regnestro estis, de Milano duko.

MIRANDO.

Ĉu vi, sinjor’, ne estas mia patro?

PROSPERO.

Patrino via ĉiam estis virta: Ŝi diris ke vi ido mia estas, Kaj via patro, duko de Milano, Heredontinon unu sole havas: Princino rajte estas ŝi naskita.

MIRANDO.

Ĉiel’! per kia perfidaĵ’ ni perdis Grandecon tian? Ĉu por nia bona, Ĉu malfeliĉa sorto?

PROSPERO.

Ambaŭ, kara. Perfido nin forpelis el Milano, Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.

MIRANDO.

Ho! mia kor’ sangadas ĉe la penso Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis. —Mi kvankam ne rememoriĝas tion— Bonvolu vi daŭrigi.

PROSPERO.

Via onklo,— Jes, mia frato Antonio—Aŭdu! —Ke frato povis tiel perfidiĝi!— Krom vi mem, homo, kiun mi koramis La plej en mondo—kiu eĉ regadis Duklandon mian, tiam la unuan, Ĉar estis mi el dukoj la plej alta! Precipe fama per indeco mia, Mi artamulo brilis senegala; Lernante tempon mi libere uzis, Regadon forlasinte al la frato . . . Del’ lerno l’ amo tiel min okupis Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato. Perfida onklo via . . . Ĉu vi aŭdas?

MIRANDO.

Sinjoro, tre atente.

PROSPERO.

Nu, li frue Ricevis prince multon da petantoj, Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis, Kaj malobeon punis. Li renomis, Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn, Aliformigis ilin; ĉar li havis Ŝlosilon oficejan, ja, la homan, Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis; Ĉar kiu flatis plej l’ orelon lian Profiton plej ricevis. Nun li estis Hedero princan trunkon vualanta, Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran! —Vi ne aŭskultas . . .

MIRANDO.

Patro, tre avide!

PROSPERO.

Atentu, kara! . . . Mi, konfidemulo, Pri ŝtataferoj nun ne plu zorgante, Al pliboniĝo de klereco mia Dediĉis tempon: la malica frato Profitis. Malgraŭ mia grandanimo, Solece, mi fariĝis nekonato . . . Malbona sento movis Antonion Vidantan min senlime lernamulon Konfido mia naskis kulpon lian; Senlima same lia ambicio Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia. Nu, provizita ne nur je trezoroj Sed je la povo eĉ postuli plie— —Mensoge ĉiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas— Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas. Ĉar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion ĉian li posedis, Kaj tial plialtiĝis—Ĉu vi aŭdas?

MIRANDO.

Ho! tian diron aŭdus surdulino.

PROSPERO.

De mi plu li ne vidis vualitan La rolon kiun ludis Antonio— Min rigardante kiel malsaĝulon, Kaj reĝon sole de mizeraj libroj— Li absoluta duko sin anoncis! Avida tiel estis li je povo Ke li konsentis al la reĝ’ Alonzo Duklandon fari depagantan jare, Submetis dukan al la reĝa krono, Milanan kapon altan li klinigis Duklando, ĝis li, ĉiam liberama! Ve! kia mallevaĵo!

MIRANDO.

Diaj povoj!

PROSPERO.

Konduton lian notu, al mi diru Ĉu frate kun mi agis via onklo—

MIRANDO.

Mi pekus se ne noble mi ekpensus Pri la avino mia—Sed patrinoj Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

PROSPERO.

L’ enradikita malamiko mia, Alonzo tuj aprobis la proponon Per kiu, por la submetiĝo landa Kaj jara pago de dukatoj multaj, Forpelus Antonio min kaj miajn El la duklando, kiun de la reĝo, Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj, Akceptis nun perfida mia frato. Soldatojn estis li subaĉetinta; Pordegojn li malfermis en la nokto . . . Envenis bando kiu, tra l’ mallumo, Forportis min kaj ankaŭ vin ĝemantan Rapide el Milano!

MIRANDO.

Ho ve, patro! Tiamajn plorojn mi ne plu memoras, Sed la pripenso min devigas plori.

PROSPERO.

Aŭskultu tamen, plie, ĝis mi venos Al nuna la afero—ĉar sen tio Ne taŭgus la rakonto.

MIRANDO.

Kial ili Tuj ne mortigis nin?

PROSPERO.

Demando prava, —El la rakonto rajte postulata— Pro l’ amo de l’ popolo al Prospero Ne faris ili sangavidan krimon: Perfidon tiel ili belŝajnigis Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon. En barko nin elsendis ili maren, Sed, kiam la marmezon ni atingis, Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan Eĉ de la ratoj.—Ho ve! malfeliĉaj! Ni ekkriadis al la marondegoj, Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj . . . Koncerto stranga, sed ne simpatia!

MIRANDO.

Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

PROSPERO.

Ho ne! Fariĝis vi kerubo vera, Traplenigita de l’ ĉiela beno; Rideto via min revivigadis! Mi maron kiam faris pli salitan Per el la koro tiel akraj ploroj, Vi kuraĝigis min kaj fortigadis Por kontraŭstari eblan mizeregon!

MIRANDO.

Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

PROSPERO.

Per Dia helpo, kara!—Jes; nutraĵon Ni havis—kiun reĝa konsilano Gonzalo—elektita de Alonzo Por tiel nin elpeli—al ni donis. Ĉiele inspirita bonfarinto! Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn Aldonis—pli eĉ ol mi diri povas! Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis, Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis Ke estas mi precipe libramulo, Eltiris li el la biblioteko— De mi ŝatita pli ol la duklando— Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

MIRANDO.

Ĉielo volu tiun homon beni! Mi tre dezirus vidi lin!

PROSPERO.

(_Remetas la mantelon_). Mirando, Aŭskultu de l’ rakonto la finiĝon. Ĉi tien, sur insulon ni alvenis, Ĉi tie mi mem, edukisto via, Instruis vin pli zorge ol princinon Ĝuantan vane multajn liberhorojn, Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

MIRANDO.

Ĉielo rekompencu vin!—Nu, patro, Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis Tielan marventegon.

PROSPERO.

Nu! sciiĝu Ke tien ĉi hodiaŭ, per okazo Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis La malamikoj miaj. Nun dependas Zenito mia de favora stelo, Influon kies devas mi fidele Akcepti—aŭ neniam releviĝi— Demandoj ĉesu!—Vi nun dormi volas— Kontraŭbatali tion vi ne povos— Filino, ĝin obeu!

(_MIRANDO ekdormas_)

(_Vokante_).

Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu!

(_Aperas ARIELO_).

ARIELO.

Saluton al vi, granda mia mastro! Laŭ via bondeziro tuj mi venas. Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos.

PROSPERO.

Ĉu, spirito, Vi kaŭzis la ventegon laŭ l’ ordono?

ARIELO.

Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe, Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ĉe l’ masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn Videble mi flamigis, tiam, kune Interligiĝis flamoj. Pli momentaj, Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l’ sulfura muĝo! . . . Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

PROSPERO.

Spirito brava! En tumulto tia, Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi saĝe?

ARIELO.

Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakviĝis ili el la ŝipo De mi ekbruligita. La reĝido, Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj, Unue maren ĵetis sin, kriante: “Infero certe estas nun malplena! Ĉi tie nun la diablaro loĝas!”

PROSPERO.

Bonege, Arielo! Ĉu proksime De l’ lando ne fariĝis ŝippereo?

ARIELO.

Proksime, mastro.

PROSPERO.

Ĉu nun ĉiuj vivas?

ARIELO.

Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe; Laŭ via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l’ insulon, Kaj Ferdinando, la reĝido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l’ aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

PROSPERO.

La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn De la ŝiparo, kiel vi disponis?

ARIELO.

Savita estas nun la ŝipo reĝa Ankrita en la profundega golfo— De kia loko min, je l’ noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiĝa Bermudinsularo— La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas. Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malĝoje iras.—Ŝiparestro pensas Ke l’ reĝan ŝipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar’ pereis la regnestro.

PROSPERO.

Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l’ horo?

ARIELO.

La posttagmeza.

PROSPERO.

Du sabloŝutiloj Sin malplenigos ĝis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi.

ARIELO.

Ĉu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan.

PROSPERO.

Ĉagrena? Kial do?

ARIELO.

Min liberigu! . . .

PROSPERO.

Ne antaŭ ol la tempo venos!

ARIELO.

Mastro! Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele Vin servis—ne mensogis—ne eraris . . . Vin servis senŝpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton.

PROSPERO.

Ĉu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

ARIELO.

Neniam.

PROSPERO.

Jes! vi ĉion nun forgesas. Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas . . .

ARIELO.

Neniam.

PROSPERO.

Malbonulo! vi mensogas! Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso— Malpura sorĉistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj— Agadis.

ARIELO.

Mastro, ne!

PROSPERO.

Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

ARIELO.

En Alĝerlando.

PROSPERO.

Ho! vi tion scias. Monate al vi devos mi rediri La staton tiam vian; vi forgesas. Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj Ne kompreneblaj por l’ animo homa, L’ inferan sorĉistinon Sikorakson Devigis tuj foriri l’ Alĝeranoj— Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

ARIELO.

Jes, mastro.

PROSPERO.

Nubokula sorĉistino! Gravedan la maristoj ŝin forlasis Ĉi tie! kie vi—laŭ via diro Nun mia sklavo—tiam ŝin obeis! Sed tro aera vi, spirito, estas Por ŝiajn abomenojn nepre fari: Senlime furioza Sikorakso, Per helpo de rimedoj potencegaj, En tago, vin, al ŝi malobeintan, Enfermis en fendaĵon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dek-du jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por ĝemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraŭ estis la insul’ senhoma, Krom bestoforma la sorĉistinido.

ARIELO.

Ĝi estas Kalibano.

PROSPERO.

—Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado— Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn . . . Infera turmentego! Sikorakso Ĝin povis ne forigi—Sed mi venis,— Aŭdinte vin, la pinon oscedigis . . . Magie mi vin savis.

ARIELO.

Dankon, mastro!

PROSPERO.

Se nun vi remurmuros mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

ARIELO.

Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritaĵon mian de nun faros Ĝentile.

PROSPERO.

Agu tiel; post du tagoj Vi liberiĝos.

ARIELO.

Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion?

PROSPERO.

Foriru; mara nimfo vi fariĝu, Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla. Rapidu ĝis vi estos tiaforma, Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas ARIELO_). (_Laŭte al MIRANDO_). Kara koro! Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu! Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

MIRANDO.

Rakonto stranga via al mi kaŭzis Profundan dormon.

PROSPERO.

Tion de vi skuu. Ni iru nun viziti Kalibanon; Neniam li respondon bonan donas.

MIRANDO.

Li estas terurega malbonulo: Ne amas mi lin vidi.

PROSPERO.

Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai ĉambron, Utila certe estas—Kalibano! Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

KALIBANO.

(_El interne_) Lignaro jam interne estas.

PROSPERO.

Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu!

(_Reaperas ARIELO akvanimfoforma_).

Bele, Arielo; (_Mallaŭte_) Aŭskultu bone.

ARIELO.

Faros mi, Sinjoro! (_Malaperas_).

PROSPERO.

Venena sklavo, sorĉa diablido, Tuj venu tien ĉi! (_Venas KALIBANO_).

KALIBANO.

Malsano roso, De Sikorakso ŝlime balaita, Per korva plumo sur vin nun ŝpruciĝu! Sud-okcidenta vento vin aknigu!

PROSPERO.

Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte, Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos— (Elspiron haltiganta vizitisto!)— Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos; Mieltavole estos vi pinĉita: Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

KALIBANO.

Mi nun bezonas la tagmanĝon mian: Al mi l’insulo rajte apartenas; Ĝin mi heredis de patrino mia, Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon. Unue vi karesis min, eĉ ofte Vi akvon berogustan al mi donis; La grandan kaj malgrandan lumojn montris Brulantajn tage, nokte, al mi diris Iliajn nomojn. Tiam mi vin amis, Kaj montris al vi la insulajn ecojn, La freŝajn fontojn, fruktodonan landon, Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn . . . Mi ĉion montris! . . . Ke la sorĉartiloj De Sikorakso, buf’, skarab’ vesperto . . . Sur vin tuj falu!—Estas mi subulo! Mi tiam sola mia propra reĝo! Min porke nun vi tenas en ŝtonego, Dum la ceterajn partojn vi posedas!

PROSPERO.

Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo! Ŝlimido, mi unue kun vi agis Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis En groto mia . . . ĝis vi idon mian . . . Atencis malvirgigi. . . .

KALIBANO.

Vi malhelpis. Se rajte estus ĝi de mi farita, L’ insulo estus Kalibanigita!

PROSPERO.

Ho, sklavo abomena, ne ameco Kortuŝos vian malbonecon bestan; Nur povas vi plenumi bestan rolon. Kompate, mi paroli vin instruis, Novaĵon taŭgan montris tage, hore; Bestulon, kiu tiam sole blekis Simile al la bruto, mi instruis Paroli home, kaj objektojn nomi. Sed, parolante, via bruta raso Enhavas tion, kio ne permesas Honeste agi: tial en ŝtonego, Malliberulo vi de tiam restas, Anstataŭ pli malbona sorto.

KALIBANO.

Vere Paroli vi min faris: la profito Jen estas: mi nun povas vin malbeni. Erisipelo ambaŭ vin mortigu! Mi lernis tion el la lingvo via.

PROSPERO.

Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu! Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas; Plimulte poste, sed nun tion faru! Ĉu ŝanceliĝas vi, ĉu malobeos, Mi tiam streĉos la muskolojn viajn, Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos . . . La bestojn timigante.

KALIBANO.

Ne, mi petas. (_Flanken_). Obei li magie min devigas. Potenco tia ke l’ patrina dio Setebos estus ĝia sklavo!

PROSPERO.

Iru! (_Foriras KALIBANO_).

(_Revenas ARIELO nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas FERDINANDO_).

KANTO DE ARIELO.

_Sur la flavan sablon venu,_ _Manojn interprenu;_ _Salutintaj, eĉ kisintaj,—_ _(Paca mar’ sin tenu!)—_ _Tie ĉi kaj tie saltu,_ _Koboldeme: nun, ni haltu._ _Aŭskultu!_ Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_ _Hundoj, boju, boju!_ Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_ _Aŭdu nun la kokan krion;_ _Ĉantikliro[2] kantas tion:_ _“Kokaraŭko!”_ _Krias koko._

FERDINANDO.

El kie venis tia stranga kanto? El aer’ aŭ el tero? . . . Plu ne sonas . . . Ĉu estas io de insula dio?— Mi sidis ploreganta pri la sorto De mia patro kiu ĵus pereis . . . Dolĉegaj sonoj venis super l’ ondo, Ĝin kvietigis,—eĉ doloron mian,— Altiris min ĉi tien l’ harmonio; Sed ĵus forĉesis . . . Ne! ĝi rekomencas . . .

ARIELO _kantas_:

_Sub tridek futoj da marakvo_ _Profunde patro restas;_ _Fariĝas ostoj nun koralo;_ _Okuloj perloj estas:_ _Aliformiĝas li marame,_ _Tre riĉe kaj orname._ _Hore mortsonoro tintas,_ _Maraj nimfoj kantas_: (Sonorila eĥo: _Bum! bom! bam! bum!_) _Ilin aŭdas mi, . . . Aŭskultu!_ (Ĥora eĥo: _Bum! bam! bom! bum!_)

FERDINANDO.

Ĝi diris pri droninta patro mia! Ne estas terdevena homa kanto Aŭdita de mi supre!

PROSPERO.

Ho! Mirando, Palpebroj viaj malfermiĝu: Kion Ekvidas vi antaŭen?

MIRANDO.