La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig
Part 6
La publikigon de pluaj respondoj al lingvaj demandoj D-ro Zamenhof komencis en decembro 1906a per "La Revuo" (Paris. Hachette & Cie.), la sola gazeto, kiun li honoris per konstanta kunlaborado. Tie aperis laŭnumere kvardekkvin, sed--ĉar du n-roj havas subdividojn--efektive _kvardekok_ Lingvaj Respondoj. Pri la maniero, laŭ kiu la demandado kaj respondado okazis, D-ro Zamenhof mem informas nin en n-ro 10. Li diras: "Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de la "Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en la 'Revuo'." Sed jam en la jaro 1908 D-ro Zamenhof interrompis la publikigon de Lingvaj Respondoj, "kiam li vidis, ke multaj personoj vidas en liaj Respondoj kvazaŭ ian "oficialan decidon" pri tiu aŭ alia demando, kaj liaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio." [Antaŭparolo al la libro "Lingvaj Respondoj. Aperintaj en 'La Revuo'."]
Tamen li aperigis ankoraŭ _dektri_ Lingvajn Respondojn en la "Oficiala Gazeto" (Paris) dum la jaroj 1911 kaj 1912--inter ili kelkajn tre gravajn: ekz. pri la landnomoj, la pseŭdosufiksoj kaj la "plena vortarego".--
Sed ankaŭ la Lingvaj Respondoj aperintaj en la nomitaj gazetoj estus maltrafintaj sian celon: servi al _ĉiuj_--ĉar malgraŭ la boneco kaj graveco de "La Revuo" kaj la "Oficiala Gazeto" ilia legantaro reprezentis nur malgrandan parton de la Esperantistaro--se tiuj Respondoj ne estus kolektitaj kaj eldonitaj en la oportuna formo de libroj. Du tiaj libroj aperis:
I. D-ro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. Aperintaj en "La Revuo" Paris. Librairie Hachette et Cie. 30 paĝoj.[17]
II. Doktoro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. (Nova Serio). Paris. Esperantista Centra Oficejo. 1913. 36 paĝoj.[17]
La IIa enhavas la Lingvajn Respondojn aperintajn en "La Esperantisto" kaj en la "Oficiala Gazeto".
Tiuj du libroj treege plifaciligis la studadon de la Lingvaj Respondoj. Tamen oni devas konstati, ke ili estas multe malpli disvastigitaj ol ili meritas. Kulpaj pri tio estas eble nesufiĉa diskonigo de ilia ekzisto, la grandaj malhelpoj al la librokomerco pro la milito kaj iugrade ankaŭ certaj mankoj de la libroj mem, per kiuj ilia praktika uzebleco estas malpligrandigata. La unua kulpaĵo estas facile forigebla, la dua preskaŭ forigita[18], la tria ankoraŭ forigota:
La Lingvaj Respondoj de D-ro Zamenhof estas la klasika _aldonaĵo al la Fundamento_. Verkite de la sama aŭtoro, ili helpas fidinde en multaj kazoj, kie la Fundamento ne donas informojn. Tial la tuta Esperantistaro havas egan intereson pri tio, ke tiu grava verko aperu en tia formo, kian postulas ĝia enhavo. Kia estu ĉi tiu formo? Tio dependas de la speciala celo plenumenda[19]. Ĉiukaze ni devas konstati, ke la formo de la ĝis nun solaj ekzistintaj eldonaĵoj ne sufiĉe kontentigas la pretendojn de scienco kaj praktiko. Tion konfesante ni ne estas gvidataj de ia kritikemo--kontraŭe ĉiu devas danki al la eldonintoj, sen kies laboro ni devus kunserĉi nian materialon el dekoj da gazetnumeroj--sed ni volas nur montri la rimedojn por igi la verkon de nia Majstro utila al laŭeble plej vastaj rondoj.
La unua kaj ĉefa postulo estas, ke _ĉiuj_ lingvaj respondoj de D-ro Zamenhof estu kunigataj en _unu volumo_, kaj ne nur ĉiuj aperintaj en gazetoj, sed ankaŭ tiuj lingvaj konsiloj, kiujn li donis en privataj leteroj aŭ eĉ nur parole. Tiam oni rajtos diri: Jen ĉio, kion D-ro Zamenhof diris pri specialaj lingvaj demandoj ekster la Fundamento.
Due estas necese, ke la unuopaj Respondoj estu praktike _ordigataj_. Se ĉiu el ili traktus nur _unu vorton_, la plej praktika ordo estus la alfabeta. Sed ĉar ili temas pri tre heterogenaj aferoj, la sole kontentiga aranĝo estas _klasifiko gramatika_. Jen skema ekzemplo de tia klasifiko taŭga por la Lingvaj Respondoj:
Elparolado Ortografio kaj Interpunkcio -------------------------------------------- Signifo de unuopaj radikoj Vortformado (Kunmetado de radikoj. Afiksoj.) Kazoj -------------------------------------------- La artikolo (Substantivoj) Pronomoj Adjektivoj kaj Adverboj Verboj Prepozicioj Konjunkcioj -------------------------------------------- Stilo.--
Interne de la rubrikoj decidu pri la aranĝo la _enhavo_ de la unuopaj Respondoj. Parencaj aferoj devas esti metataj unu apud la alian; ekz. la dusignifa _aro_ [I, 33] devas esti sekvata de la egale dusignifa _ero_ [I, 24]; la faktoj, ke post verbaj radikoj -_aĵo_ povas esti -a_ntaĵo_ kaj -_ataĵo_ [I, 11] kaj -_igi_ povas signifi -_antigi_ kaj -_atigi_ [I, 13] estas fenomenoj kvazaŭ paralelaj, kies sinsekva traktado estas dezirinda.
Se ni nun de ĉi tiu vidpunkto rigardas la Paris-ajn eldonaĵojn, ni trovas, ke ilia aranĝo ne respondas al la praktikaj bezonoj: En la libro I la Respondoj sinsekvas _kronologie_, t. e. laŭ ilia apertempo en "La Revuo". Kiel ajn interesa estas por psikologia aŭ historia esploranto la fakto, ke iu unu Respondo aperis _post_ kaj ne antaŭ iu alia, tamen la _lernvola_ Esperantisto ne tiras el tio ian utilon. Nur en la ekstreme maloftaj kazoj, kie oni trovas ne tute interkonformajn traktojn de unu sama demando en diversaj Respondoj, oni povus konkludi, ke la pli frua Respondo estas korektita aŭ kompletigita per la posta.[20] Sed precipe en tia kazo estas multe pli oportune vidi; la du pro sia enhavo kunmetendajn Respondojn unun tuj post la alia ol devi serĉi la unun en unu, la alian en alia libro.--Koncerne la libron II, oni ĝojas unuavide trovi en ĝi--metodan klasifikon. Ĉi tiu estas farita laŭ la principoj de "Decimala klasifiko" kaj montras similajn superskribojn, kiel la skemo ĉi antaŭe montrita. Sed la sinsekvo de la rubrikoj estas alia. Mi ja, ekzemple, nepre preferus kunmeti la adjektivojn kaj la adverbojn, ne nur pro ilia gramatika parenceco, sed precipe ĉar unu Respondo [II, 22/23] temas pri ambaŭ--sed tio ne estas tre grava.
Kontraŭe oni trovas tre gravajn kaj apenaŭ kompreneblajn erarojn en la ordigo de la unuopaj Respondoj sub la rubrikojn. Jen kelkaj ekzemploj: Sub "_Adjektivo_" ni trovas "Pri akuzativo post 'anstataŭ'," "Ablativo absoluta", "Akuzativo post 'tra'", "Akuzativo post verbo de movo"; sub "_Nedifinitaj pronomoj_": "Tia, tiela", "Pri la vortoj kun 'ĉi'" (kiuj estas, se pronomoj, ĉiam demonstrativaj!!); sub "_Adverboj._ _Adverbaj formoj_": "Pri la uzado de 'ambaŭ'" ("ambaŭ" povas esti pronomo, numeralo, adjektivo aŭ substantivo, sed certe neniam _adverbo_!!) kaj "Ĉu" (konjunkcio, ne adverbo!!). Tiu konfuzo erarigas nespertulojn kaj igas iluzia la tutan klasifikon.
La graveco de la Lingvaj Respondoj rezultigas la neceson ofte citi ilin. Por tiu celo servas la _numerado_. En la libro I ni vidas ĝuste sinsekvantajn numerojn, do la citado estas facila; ekz. I, 3; I, 37 c); I, 41 b). Oni povus eĉ ellasi la I-on.--Kontraŭe en la libro II regas stranga kaoso nur "historie" klarigebla: La Respondoj el "La Revuo" (de kiuj nur la superskriboj estas cititaj) kaj tiuj el la "Oficiala Gazeto" konservis siajn numerojn (escepte de kelkaj erare transprenitaj), sed pro la metoda klasifiko ili estas distribuitaj inter la diversajn rubrikojn. Do la numeroj tute intermiksitaj ne taŭgas por la citado. La Respondoj el "La Esperantisto" estas eĉ _sen_numeraj. Restas do nur la eblo, citi laŭ paĝoj, sed ankaŭ tio estas malfaciligata per tio, ke sur multaj _paĝoj_ estas po pluraj Respondoj (ekz. paĝ. 7, 8, 17, 21, 23 k. a.).--El tio rezultas, ke tute _nova_ numerado de _ĉiuj_ Lingvaj Respondoj, konvena al nova klasifiko, estas necesa, por ebligi facilan kaj klaran citadon.
Ni esperu, ke kiel eble plej baldaŭ la Lingvaj Respondoj aperos en tia nova ordo, konforma al la supre prezentitaj principoj.
Sed, por atingi la gravan celon "_popularigi_" la Lingvajn Respondojn, niaj deziroj iras ankoraŭ kelkajn paŝojn trans la originalajn Respondojn nur nove ordigitajn: Certe estas granda ĝuo por la _sperta_ Esperantisto legi la saĝajn vortojn de nia Majstro same tiaj, kiaj li mem skribis ilin. Per la profunda admiro kaj amo, kiun ĉiu lin konanta devas senti al lia eminenta persono, liaj vortoj iĝis kvazaŭ sanktigitaj. Kion _li_ diris, tion ne parolis iu eminentulo, sed "_nia Majstro_". Ĉi tiuj du vortoj sufiĉu, por esprimi la komplekson de la sentoj, kiuj kunigas precipe la malnovajn Esperantistojn kun la kara mortinto. Sed--ne konsiderante tiujn _personajn_ rilatojn al la aŭtoro--ni devas konstati, ke la plejgravaĵo en la Lingvaj Respondoj ne estas ilia vorta teksto, sed ties materio, la esencaĵo de ĉiu Respondo: la _decido_, la _regulo_. Jen tio, kion la _granda amaso_ de la Esperantistoj bezonas. Ili ne havas tempon kaj ofte ankaŭ ne sufiĉe da lingvokono, por studi pli-malpli longajn artikolojn. Ili volas scii: _Tio estas ĝusta!_ aŭ: _Tiu ĉi formo estas preferinda!_ aŭ: _En ĉi tiu kazo oni uzu la unun, en tiu kazo la alian esprimon!_ ktp. Pri la _kialo_ eble kelkaj demandas poste, sed la pli multaj tute ne. Nek la Fundamento, nek aliaj gramatikoj _motivas_ siajn regulojn. Neniu postulas ion alian, ĉar precipe la _lernanto_ estas nur malhelpata kaj dubigata per lingvoteoria argumentado. Pri la originalaj Lingvaj Respondoj la afero estis tute alia. D-ro Zamenhof respondis al unuopaj personoj, kiuj estis pli-malpli _spertaj_ Esperantistoj kaj ne nur volis ricevi ian pretan decidon, sed volis esti samtempe _konvinkataj_ pri la _ĝusteco_ de tiu decido. Plue la demandantoj mem grandparte montris _sian_ opinion kaj apogis ĝin per argumentoj, kiujn la respondo devis konsideri--aprobante aŭ rifutante. Pro tio la plimulto de la respondoj havas _leterosimilan, personan karakteron_. Ili ne estas abstraktaj traktaĵoj pri iuj problemoj, sed informoj donitaj al iuj certaj privataj personoj. Sendube al tiu cirkonstanco ni ŝuldas dankon pro specialaj stilaj ĉarmoj de multaj Lingvaj Respondoj. Kelkaj el ili havas krom sia Esperantoscienca graveco eĉ rimarkindan valoron kiel literaturaĵoj [II, 10/15; 29/30; 31/33; I, 25 k. a.].--Sed--mi ripetu--ne tion bezonas kaj serĉas la granda amaso de la Esperantistoj, precipe la lernantoj. Ilia scivolo devas esti rapide kaj simplavoje kontentigata.
Do oni prezentu al ili kolekton da _koncizaj reguloj_ laŭeble egalformaj kiel ekstrakton el la detalaj kaj diversformaj Respondoj originalaj.
Unua provo en tiu direkto estas farita per la libro "Dr. Zamenhofs Sprachliche Gutachten in deutscher Bearbeitung. Mit Ergänzungen und Erläuterungen"[21] (Germanlingva ellaboraĵo de la Lingvaj Respondoj de D-ro Zamenhof. Kun komentario.) En ĝi la originalaj Lingvaj Respondoj estas "preparitaj" jenamaniere:
1. De ĉiu Respondo estas elprenita ĝia kvintesenco, t. e. la ĉefa konsilo, la decido de la dubaĵo aŭ la regulo en la Respondo entenita. Ĉi tiu regulo prezentiĝas en formo laŭeble _konciza_ kaj, kiam la postuloj de klareco kaj bonstileco tion permesas, en esprimoj egalaj aŭ similaj al la originalaj. Nur la ekzemploj, kiuj klarigas lingvajn regulojn pli rapide kaj ofte pli bone ol longaj diskutoj, restis same tiaj, kiaj ilin donis D-ro Zamenhof. Do malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj ne nur la Zamenhofa enhavo, sed ĝis certa grado ankaŭ la Zamenhofa formo estas fidele konservitaj.
2. Ne malofte D-ro Zamenhof traktas en pluraj Respondoj unu aferon. Jen li ripetas okaze de nova demando, kion li pli frue--eble en alia gazeto--jam estis dirinta per aliaj vortoj, jen li rigardas la saman aferon de novaj vidpunktoj kaj kompletigas sian pli fruan informon. Ekzemple pri la _skribado kaj presado de_ 'h' _anstataŭ la supersigno_ li parolas en _kvar_ Respondoj, pri la _uzado de la artikolo_, pri la _diferenco inter 'kiu, tiu...' kaj 'kia, tia...'_ en po _du_ Lingvaj Respondoj.
En tiaj kazoj el la diversaj originalaj Respondoj kunprenitaj estas ekstraktita _unu_ regulo ĉiujn iliajn esencaĵojn ampleksanta.
3. Koncerne la "_tonon_" estas kompreneble, ke la formo de konciza _regulo_ necesigas certan decidecon, kiun ni plej ofte ne trovas en la originalaj Respondoj. Estante homo modesta kaj maltrudema kaj volante ĉiel eviti tuŝon al la kompetenteco de la Lingva Komitato, D-ro Zamenhof multloke elektis esprimojn, kiaj ekz. "mi opinias, konsilas, preferas, ŝajnas al mi, ni povas diri, mi persone evitas, estus pli bone" k. s. Tiajn singardemaĵojn la "reguloj" ne povis konservi. Ili diras--kun malmultaj esceptoj: Tio _estas_ tia! Ankaŭ per tio la respondoj estas eligataj el la _persona_ sfero kaj efikas al la lernantoj simile kiel la kutimaj gramatikaj reguloj, ne allasante dubon pri sia _objektiva_ ĝusteco.
Estu ankoraŭ menciate, ke la libro III ampleksas _ĉiujn_ ĉi supre nomitajn Respondarojn, kaj ke ĝi estas aranĝita laŭ la supre prezentitaj ideoj de nova klasifiko kaj numerado. Ke ĝi unue aperis en _nacia_ lingvo, okazis pro speciala konsidero al la bezonoj de la multeguloj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe posedas Esperanton, por povi legi kun utilo tekstojn gramatikajn en nia lingvo.[22] Kiel plej ampleksan parton la libro III enhavas _komentarion_, kiu estas destinita servi parte al komencintaj, parte al progresintaj Esperantistoj. Por tiu celo ĝi prezentas kompletigojn, klarigojn kaj mallongajn traktaĵojn pri lingvoproblemoj tuŝitaj per la Respondoj. Multaj aplikekzemploj plifaciligas la komprenon de ĉiu tezo.--
Post priparolado de la genezo, bibliografio kaj aliaj kvazaŭ eksteraj flankoj restas traktendaj ankoraŭ diversaj ecoj internaj de la Lingvaj Respondoj.
Jen la demando *pri la _aŭtoritateco_ de la Zamenhofaj Respondoj*. Ĉu ili estas _oficialaj decidoj_ de leĝdonanto? aŭ nur _opini_esprimoj de _privata_ persono? D-ro Zamenhof mem respondis tiun demandon, forte neante la unuan alternativon. Li diras en sia 'Antaŭparolo' al la libro I: "(Miaj) Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj." kaj: "... mi denove atentigas ..., ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato." Tamen--jam en la komenco mi diris tion--D-ro Zamenhof kiel kreinto de nia lingvo havas pozicion tiom eminentan en la Esperantistaro, ke ni rajtas rifuzi lian tro modestulan komparon de siaj Respondoj kun tiuj de "aliaj kompetentaj esperantistoj". Do ili kvazaŭ staras en la mezo inter oficialaj decidoj kaj konsiloj de privata persono neniun ligantaj: Mi preferus nomi ilin informoj donitaj de (aŭtoritata) eksperto, t. e. en la plej alta senco de l' vorto, kion oni nomas en la germano lingvo per la jurista termino "_Gutachten_". Eĉ ankaŭ filologie kaj historie la vorto "respondoj" permesas tian interpreton. Mi memorigas nur pri la "_Responsa prudentium_", la jur-instruoj de la plej famaj romiaj[23] juristoj, kiujn ili donis konsultite en specialaj proces-kazoj. Unuatempe tiuj "_responsa_" ne havis devigan karakteron, la grado de ilia aŭtoritato dependis de la reputacio de la respondinto. Sed pli malfrue ili estis aplikataj egale kiel leĝoj kaj iom post iom ricevis plenan leĝecan aŭtoritaton. Similan evoluon havis kaj havos ankaŭ multaj Zamenhofaj Respondoj: Origine donite al iuj difinitaj demandintoj kiel privataj konsiloj, ili estas publikigataj, disvastiĝas, penetras en la gramatikojn kaj iĝas iom post iom firma posedaĵo de ĉiuj. Tiam mankas nur, ke ankoraŭ la Akademio kun la Lingva Komitato deklaras ilin "oficialaj", por doni al ili la formalan sankcion, kiel al lingvo_leĝoj_. Ĝis tiam ĉiu estas libera en ilia prijuĝado. Al la lernantoj de Esperanto oni kompreneble ne povas koncesii la rajton de kritiko. Inter la _spertaj_ Esperantistoj la opinioj estas supozeble diversaj. Ili dependas de tre subjektiva premiso, nome de tio: kian rolon la unuopulo atribuas al D-ro Zamenhof en Esperantaj aferoj ĝenerale. Tiurilate ni havas "dekstran" kaj "maldekstran halon" en nia Esperantista parlamento. Al la unuj D-ro Zamenhof estas--almenaŭ en Esperantaj aferoj--io simila, kio fondinto de religio estas al siaj disciploj. Ili ne toleras apartigon de "persono" kaj "afero", kaj laŭ ili estas tute neeble, ke la Majstro iel eraras. Proksimaj al ĉi tiuj estas la tiel nomataj "ĝisostuloj". Ilia fundamenta principo estas tre klare prezentita en la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (London 1913, pĝ. 89). Tie ni legas: "Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu, kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero. Estu, kiel mi, Zamenhofaj ĝisoste kaj ne lasu vin forlogi el via "ĝisosteco" de nezorgaj verkistoj, kiuj spite de siaj bonaj intencoj, tamen dissemas erarojn. Legu la verkojn de Zamenhof, la plej sperta esperantisto el ĉiuj, zorge notu, kion li diras kaj kion li evitas, el du malsamaj vortoj aŭ esprimoj eltrovu la Zamenhofan kaj flankelasu la duan; ĉion, kion faras Zamenhof, li faras post zorga meditado, kaj tiel ŝparigas al vi la penadon vin okupi pri la kialoj. _Blinde sekvu_, karaj "geĝisostuloj!"
La malaj ekstremuloj inter la Esperantistoj[24] rigardas la decidigan rolon de D-ro Zamenhof finita, kiam la lingvo de li kreita iĝis kvazaŭ memflugpova. Laŭ ili jam en la momento de ĝia enmondigo aŭ iom poste--eble ĉe la oficialigo de la "Fundamento" (1905)--ĝia aŭtoro demetis ĉiun personan rajton pri sia kreaĵo kaj rezignis pri ĉia influo al ĝia evoluigo. Kion ajn li verkis, konsilis, korektis, aprobis ktp. krom la "Fundamento", estas nur verkoj _privataj_, kiujn oni povas rigardi kiel modelajn, sed ne kiel devigajn. Al ĉi tiu partio "maldekstra" apartenis--D-ro Zamenhof mem; la lasta frazo estas citaĵo laŭ lia 'Antaŭparolo' al la Fundamento.[25]
Laŭ mia opinio *la plej bona vojo estas en la mezo*. Ni nek alpensu al D-ro Zamenhof superhomajn kapablojn, nek rigardu lin kiel seninfluan personon privatan. Li estis homo, do li povis erari, sed li estis homo tiom eminenta, ke ni povas fidi liajn vortojn pli ol tiujn de aliuloj. Do unu el la plej fortaj argumentoj por la ĝusteco de io en nia lingvo estu kaj restu: "Tion diris, konsilis aŭ ĉiam uzis _la Majstro_!" Aliflanke ni per tio ne fordonu la rajton pensi ankaŭ nedepende, ni ne ligu nin, sekvi _blinde_ al _ĉio_, kion D-ro Zamenhof opiniis bona. Ni konservu al ni la liberecon, kie ajn ni _post zorga pripensado_ venis al alia rezulto ol li, povi esprimi tion kaj tiel doni stimulon al nova funda esplorado de la duba demando, ĝis kiam ĝin definitive solvas unu de niaj plej altaj aŭtoritatoj, la oficiala aŭ la neoficiala: la Akademio aŭ la Esperantistaro. Certe tiaj kazoj estas treege maloftaj kaj koncernas nur relative negravajn aferojn[26]. Se efektive en tia kazo unu de niaj plej altaj instancoj iam decidus alie ol D-ro Zamenhof kaj nekonforme al la lingvokutimo per li iniciatita, tio certe ne estus kontraŭa al la intencoj, kiujn li havis donante sian neniel devigan Respondon.
Unu el liaj ĉefprincipoj ja estis: Ni ne katenu nin senbezone aŭ tro frue! Kelkfoje li esprimis tiun penson en la Lingvaj Respondoj. Same kiel dum lia vojaĝo, laŭ la raporto de s-ino Hankel, li ofte diris al la demandintoj: "Ambaŭ esprimoj estas ĝustaj", tiel li ankaŭ en la Lingvaj Respondoj inklinas eviti decidon inter du ebloj. Eĉ kiam li mem nepre preferas la unun alternativon, li tamen tial ne ĉiam kondamnas la alian.[27] Li demandas: "En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportos al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?" [I, 38; III, IV]. Laŭ tio li permesas la uzadon de diversaj samsignifaj formoj, "se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco" [I, 11; III, II]. Ankaŭ ĉi tiu "kadro" estas ankoraŭ sufiĉe vasta. Por ke en ĝi ne povu ekzistiĝi malutila stato de senreguleco, li atentigas (en speciala kazo) al la lasta kontrolilo: "Se iam la libereco ... fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom ..., tiam ni proponos al la _Lingva Komitato_, ke ĝi donu al ni ... ekskluzivigan decidon" [I, 41 a); III, V]. Tamen li timas pli la malutilajn sekvojn de "ne sufiĉe maturaj dekretoj" ol la "embarason de riĉeco", kiun povas kaŭzi la toleremo [II, 17; III, III].
Ĵus ni citis frazon el Lingva Respondo, en kiu D-ro Zamenhof nomas kiel gravajn abstraktajn aŭtoritatojn por la decidado, ĉu io estas ĝusta aŭ ne, la _leĝojn_[28] _de nia lingvo_, la _logikon_ kaj la _kompreneblecon_. Se ni ankoraŭ aldonas la tiel nomatan "_lingvosenton_", _la Esperantan lingvokutimon_ kaj la _ĝeneralajn lingvoleĝojn_[29] tiam ni nomis la ĉefajn mezurilojn uzendajn ĉe la esploro de lingva problemo. Iliaj roloj ĉe tio ne estas tute egalaj kaj kelkfoje okazas, ke, sekvante la unun, oni ricevas rezulton, kiu pli-malpli ofendas la alian. Kiam la argumentoj 'por' kaj 'kontraŭ' estas same fortaj, oni devas aŭ rezigni pri ĉiu solvo, deklarante permesitaj ambaŭ eblojn, aŭ decidiĝi, al kiu oni donu la preferon. Tiaj konfliktoj okazas precipe inter la leĝoj de la logiko kaj la ĝisnuna lingvokutimo aŭ--kio signifas ofte la samon--inter la postuloj de _teorio_ kaj _praktiko_. Por tiaj kazoj de dubo D-ro Zamenhof donas al ni valorajn konsilojn en la Lingvaj Respondoj. Jen kelkaj citaĵoj iom mallongigitaj: "Kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj _kutimoj_" (t. e. de la _naciaj_ lingvoj) [II, 26/27; III, VII]. Sed aliloke li diras, ke Esperanto ne povas sekvi la "naturan leĝon" de la "malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj" de la naciaj lingvoj [II, 13; III, X].--Pri _lingvokutimo_ kaj _logiko_: "En Esperanto ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika" [I, 3; III, XII]. Tiam li parolas pri "la utileco de longa ekzerciĝado", kaj la danĝeroj de troaj postuloj rilate al "absoluta logiko" [I, 3; III, XII]. "Komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seke teoria logikeco" [II, 20; III, XIII]. Aliflanke "en Esperanto la "_nekutimeco_" ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado" [I, 22; III, XIV]. Dum li nomas en unu Respondo "senfrukta kaj danĝera" la sekvadon de nur _teoriaj_ principoj sen demandado pri la _praktika_ signifo [II, 10; III, XV], li diras en alia, ke "la _teoria_ vidpunkto en Esperanto ofte ne povas esti severe observata, sed _neniam_ povas esti rigardata kiel "_erara_"." [II, 9; III, XVII]. Oni do vidas, ke li, malinklina al ĉia dogmemo aŭ pedanteco, difinas juste kaj racie la regolimojn de la principoj malamikaj.--
Ni jam diris, kiel energie D-ro Zamenhof procedis en la malnovaj Lingvaj Respondoj kontraŭ la _ŝanĝ_- kaj _reform_-emuloj. Precipe kontraŭ tiuj ambiciuloj kaj pseŭdopatriotoj, kiuj volas subigi Esperanton al sia _persona_ aŭ _nacia gusto_, direktiĝas lia defend-atako [II, 29/30, 31/33; III, XVIII-XXI]. "Amo kaj zorgo por nia afero", jen la motivoj, kiuj igas lin tiel forte batali "kontraŭ ĉia sennecesa reformo" [II, 30; III, XIX].
Tamen li tute ne estas kontraŭprogresema. Klare li montras la vojon de prudenta _evoluo_ por nia lingvo, la vojon al ĝia plibonigo kaj plivastigo. Ĝi estas la ĝenerale konata vojo de la "arĥaismoj kaj neologismoj", kia li priskribis ĝin en la 'Antaŭparolo' al la Fundamento kaj en siaj IVa kaj VIa kongresparoladoj.
Ankaŭ pri la _iniciatrajto_ de la unuopa Esperantisto li donas klarajn informojn. [I, 37 post c), 45; III, XXIII.]