La Sinjorino el la Maro

Part 6

Chapter 6 3,511 words Public domain Markdown

BOLETTE Kaj al tiu nedirebla felicxo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru cxu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskaux sxajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro gxojo! Pro felicxo! Ho, -- cxu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere -- cxu estas io -- io, kio ligas vin cxi tie?

BOLETTE Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM Nenio ajn?

BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaux Hilde. Sed --

ARNHOLM Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaux iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato?

BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojagxi kien ajn.

ARNHOLM Jes, cxar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojagxi kun mi.

BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la cxielo, -- kia felicxo por pripensi!

ARNHOLM Cxar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE Jes, efektive!

ARNHOLM Kaj vi kuragxas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Cxu ne? Vi kuragxas?

BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Cxu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo?

BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras!

ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Cxu vi volas farigxi mia edzino.

BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM Cxu tute ne eblus por vi, ke --?

BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aux --. Tamen --. Cxu estis tiel vi intencis -- kiam vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM Auxskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE Ho, kiel tiajxo -- de vi, -- kiel gxi ne povus -- surprizi min!

ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun cxi vojagxon pro vi.

BOLETTE Vi venis cxi tien pro -- pro mi!

ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Cxi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en gxi estas dirajxo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi dauxre havis vian antauxan instruiston en -- en iom pli ol amika memoro.

BOLETTE Kiel patro povis skribi tiajxon!

ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptigxis en la imago, ke cxi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aux imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema inklino al vi. Sxajnis al mi, ke mi devis vojagxi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.

BOLETTE Sed cxar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM Ne aliigxas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi gxin portas en mi, -- restos cxiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiajxo okazu.

ARNHOLM Sed cxar nun montrigxas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Cxu vi povis decidigi vin, -- nu, farigxi mia edzino?

BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM Nu ja, -- cxar sxajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la rilato restos nesxangxita, kara Bolette.

BOLETTE Kiel, vi pensas?

ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas cxe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi sxatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondicxoj. Vian postan estontecon mi ankaux sekurigos, Bolette. Cxar en mi vi cxiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- cxio farigxis ja nun tute neebla.

ARNHOLM Cxu ankaux tio neeblas?

BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio cxi!

ARNHOLM Vi do preferas sidi cxi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM Cxu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri cxio, kion laux vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun vi -- eble -- ankaux ne amas.

BOLETTE Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed tamen --! Aux eble tamen --?

ARNHOLM (rapide) Nu!

BOLETTE (rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --.

ARNHOLM Kio, Bolette!

BOLETTE Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.

ARNHOLM Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro Arnholm, -- do prefere prenu min.

ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.

ARNHOLM Vi do tamen volas farigxi mia edzino!

BOLETTE Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min.

ARNHOLM Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.

ARNHOLM Jen al kio mi restas.

BOLETTE Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas.

ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo --.

BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antauxtimi pro la stulta enspezo --.

ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Cxu?

BOLETTE Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere.

ARNHOLM (metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!

BOLETTE Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

ARNHOLM Kio estas, kara?

BOLETTE Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.

ARNHOLM Via patro --?

BOLETTE Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

ARNHOLM Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

BOLETTE Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

ARNHOLM Jes, se ne estas nura imagajxo.

BOLETTE Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.

ARNHOLM Kara, kiel _tio_ estus la pli bona?

BOLETTE Jes, cxar -- certe nenio farigxos el lia arto. -- Ni foriru antaux ol ili venos.

ARNHOLM Kore bonvole, mia kara Bolette.

(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.)

HILDE Hej, -- hej! Cxu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

ARNHOLM Bolette kaj mi prefere iros iom antauxe.

(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.)

LYNGSTRAND (ridas silente) Estas tre amuze cxi tie nuntempe. Cxiuj iras ja duope. Cxiam duope.

HILDE (postrigardas ilin) Mi jxurus, ke li petadas sxian manon.

LYNGSTRAND Cxu? Cxu vi ion tian rimarkis?

HILDE Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn.

LYNGSTRAND Sed frauxlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

HILDE Ne. Cxar sxi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj sxi ankaux kredas, ke li baldaux farigxos kalva.

LYNGSTRAND Nu, ne estas sole pro _tio_. Sxi tamen ne volus akcepti lin.

HILDE Kiel vi povas tion scii?

LYNGSTRAND Jes, cxar estas aliulo, al kiu sxi promesis pensi.

HILDE Nur pensi?

LYNGSTRAND Dum li estas for, jes.

HILDE Ho, do eble estas vi mem, pri kiu sxi pensadu!

LYNGSTRAND Povus esti.

HILDE Cxu sxi promesis al vi?

LYNGSTRAND Jes, imagu, -- sxi promesis! Sed vi ne devas diri al sxi, ke vi scias.

HILDE Ho, Dio gardu mian busxon. Mi estos muta kiel la tombo.

LYNGSTRAND Mi trovas, ke estas vere afable de sxi.

HILDE Kaj kiam vi revenos hejmen, -- cxu vi volas fiancxinigi sxin? Kaj poste vin edzigi al sxi?

LYNGSTRAND Ne, tio ne bone konvenus. Cxar mi ja ne kuragxas pensi pri tiajxo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, sxi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.

HILDE Sed vi tamen volas, ke sxi restadas cxi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND Jes, cxar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj sxi povas ja facile tion fari, sxi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. -- Sed gxentila de sxi tio ja tamen estas.

HILDE Cxu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artajxo, kiam vi scias, ke Bolette sidas cxi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --. Jes, mi ne vere scias kiel nomi gxin.

HILDE Vi eble pensas -- ekscita?

LYNGSTRAND Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi sercxis. Aux io tia. (rigardas sxin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, frauxlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman agxon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaux aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian sxi nun havas. Ke vi tiam estos farigxinta kvazaux sxi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli.

HILDE Cxu vi tion dezirus?

LYNGSTRAND Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu cxi somero -- mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Gxuste tia kia vi estas.

HILDE Vi sxatas min pli bone tia, cxu?

LYNGSTRAND Jes, mi tre sxatas vin tia.

HILDE Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- cxu vi sxatas, ke mi cxiam iras hele somervestita?

LYNGSTRAND Jes, tion mi vere sxatas.

HILDE Cxu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

LYNGSTRAND Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laux mia gusto.

HILDE Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laux vi mi aperus en nigra koloro?

LYNGSTRAND En nigra, frauxlino Hilde?

HILDE Jes, tute en nigra. Cxu vi trovas, ke mi aperus bela en gxi?

LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaux en nigra. Gxuste vi kun via aspekto.

HILDE (rigardas antauxen) En nigra gxis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra sxalo malantauxen.

LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, frauxlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE Aux junan, funebrantan fiancxinon.

LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?

HILDE Mi ne scias. Sed sxajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND Ekscite?

HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_!

LYNGSTRAND (rigardas tien) La granda angla vaporsxipo! Kaj tute cxe la kajo!

(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antauxen apud la lageto.)

WANGEL Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas cxi tie? Cxu ne, sinjoro Lyngstrand, -- gxi ankoraux ne estas en vido?

LYNGSTRAND La granda anglo?

WANGEL Jes!

LYNGSTRAND (montras) Jen gxi kusxas, sinjoro doktoro.

ELLIDA Ah --! Mi ja sciis.

WANGEL Jam venis!

LYNGSTRAND Kvazaux sxtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas auxskulti la muzikon.

LYNGSTRAND Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE (flustras al _Lyngstrand_) Ankaux tiuj du iras duope.

(Sxi kaj _Lyngstrand_ iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas.

WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas lin, Wangel!

(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)

LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA Jes, jes, jes, -- la horo venis.

LA FREMDULO Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne?

WANGEL Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas.

LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe. Ankaux por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani?

ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.)

LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne.

ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu resxangxi!

LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?

LA FREMDULO Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA Pro tiu promeso, cxu?

LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_.

ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL Ellida!

ELLIDA (ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.)

ELLIDA (kasxas sin malantaux _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas.

WANGEL (pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- cxu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?

ELLIDA Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO Kion vi volas fari al mi?

WANGEL Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!

LA FREMDULO Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi.

ELLIDA (jxetas sin antaux _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super mi!

WANGEL Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi. -- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.

ELLIDA (momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!

WANGEL Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA Kaj cxu vi _povas_? Cxu vi povas permesi ke tio _okazu_!

WANGEL Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA (mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis al vi!

WANGEL Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA (kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!

WANGEL Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al _Wangel_) Libere kaj -- sub respondeco! Ankaux sub respondeco? -- Estas transformo en tio cxi!

(La sxipfajfilo denove auxdigxas.)

LA FREMDULO Cxu vi auxdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta vocxo:) Neniam mi sekvos vin post tio cxi!

LA FREMDULO Vi ne sekvos!

ELLIDA (krocxas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio cxi!

WANGEL Ellida, -- Ellida!

LA FREMDULO Do finite?

ELLIDA Jes! Finite por cxiam!

LA FREMDULO Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.

LA FREMDULO Adiaux, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol -- trapasinta sxippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL (rigardas sxin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro. Gxi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kauxzis la transformon?

ELLIDA Ho, cxu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo _devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL Kaj la nekonateco, -- gxi ne logas vin pli?

ELLIDA Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en gxin, -- iri en gxin, -- se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaux povis rezigni.

WANGEL Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj -- kaj en videblaj aperajxoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de vekigxanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuragxis _uzi_ la gxustan rimedon -- la _solan_, kiu povis helpi min.

WANGEL Jes, -- en la ekstrema peno kaj dangxero ni kuracistoj kuragxas multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Cxar nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL (rigardas sxin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia --

ELLIDA -- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaux miaj.

WANGEL Jes, cxu ne, vi kara!

ELLIDA -- kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL _Niaj_ vi nomas ilin!

ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL Niaj --! (kisas gxoje kaj rapide sxiajn manojn) Ho, -- senfinan dankon pro tiu vorto!

(_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre en la gxardenon.)

(Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere sur la vojeto.)

HILDE (duonlauxte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefiancxigxinte sxi kaj patro aspektas!

BALLESTED (kiu auxdis sxian eldiron) Estas somera tempo, frauxlineto.

ARNHOLM (rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojagxas.

BOLETTE (iras al la barilo) De cxi tie oni povas plej bone vidi gxin.

LYNGSTRAND La lasta vojagxo cxi-jare.

BALLESTED Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malgxojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaux perdos vin por ioma tempo. Morgaux vi ja translogxigxos al Skjoldvik, mi auxdas.

WANGEL Ne, -- ne okazos. Cxar cxi-nokte ni du redecidis.

ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, -- vere!

BOLETTE (venas antauxen) Patro, -- cxu estas vero!

HILDE (proksimigxas al _Ellida_) Cxu vi tamen restos cxe ni!

ELLIDA Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min.

HILDE (luktante inter ploro kaj gxojo) Ho! -- imagu -- cxu mi volas --!

ARNHOLM (al _Ellida_) Sed tio cxi estas ja vera surprizo --!

ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Cxu vi memoras, -- ni parolis pri tio hieraux? Kiam oni farigxis surtera estajxo, -- oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaux ne al la mara vivo.

BALLESTED Sed estas ja gxuste kiel pri mia mara virino!

ELLIDA Proksimume, jes.

BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- sxi mortos_. La homoj, kontrauxe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi!

ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida.

ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Gxuste _tiel_ estas.

(La granda vaporsxipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko auxdigxas pli proksime sur la tero.)