Part 5
WANGEL Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis sxin gxuste en tiu sama monato.
ARNHOLM Gxi do ne faris, cxu?
WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta ekscitigxo en sxi --
ARNHOLM Tamen ja --!
WANGEL Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis.
ARNHOLM Do signo kontraux signo.
WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon --!
ARNHOLM Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si?
WANGEL Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux _tion_ al sxi? Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas.
ARNHOLM Ecx ne tion?
WANGEL Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas.
ARNHOLM Hm, -- cxu?
WANGEL Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas _iometa_ sxanco foje edzinigi ilin.
ARNHOLM Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri _tio_?
WANGEL Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri _tio_! Sed jen -- aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj akvo!
ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)
WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur ion scius.
(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.)
ELLIDA (rapide al _Wangel_) Ne eliru cxi-matene!
WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon?
ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.
ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?
ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaux. Sed bonvolu eksidi por momento?
ARNHOLM Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la gxardeno.
ELLIDA Jes, Dio scias cxu vi renkontos ilin en la gxardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.
WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.
ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la gxardenon dekstren.)
ELLIDA Kioma horo estas, Wangel?
WANGEL (rigardas sian horlogxon) Iomete post la dekunua.
ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaux la dekdua cxi-nokte venos la vaporsxipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!
WANGEL (proksimigxas al sxi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi vin.
ELLIDA Pri kiu do?
WANGEL Hieraux vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaux vi.
ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min.
WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis?
ELLIDA Kiel mi vidis lin?
WANGEL Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?
ELLIDA Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas.
WANGEL Cxu li ankaux tiel aspektis en via imago?
ELLIDA Jes, li ja faris.
WANGEL Gxuste tiel, kiel vi hieraux vidis lin en la realajxo?
ELLIDA Jes, gxuste tiel.
WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?
WANGEL (ekmire) Mi ne faris, cxu?
WANGEL Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.
ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Cxu ne sxajnas strange por vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin!
WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris --
ELLIDA Ho jes, -- la okuloj! La okuloj!
WANGEL Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li cxiam montris sin kia li estis, kiam vi disigxis. Tie antaux dek jaroj.
ELLIDA Cxu mi diris?
WANGEL Jes.
ELLIDA Do li tiel aspektis preskaux kiel nun.
WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauxhieraux survoje hejmen. Antaux dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaux estis. Kaj la brocxo kun perlo --? Gxin la viro ne portis hieraux.
ELLIDA Ne, li gxin ne portis.
WANGEL (rigardas sxin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aux -- eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"?
ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- hodiaux mi ne kapablas. Cxu ne estas strange?
WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajxo montris sin antaux vi. Gxi superombras la antauxan, -- tiel ke vi gxin ne plu povas vidi.
ELLIDA Cxu tiel, Wangel?
WANGEL Jes. Kaj gxi ankaux superombras viajn malsanajn imagajxojn. Tial estas bone, ke la realajxo venis.
ELLIDA Bone! Vi diras bone, cxu?
WANGEL Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin.
ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi cxe mi. Mi devas diri al vi cxiujn miajn pensojn.
WANGEL Jes, faru, kara Ellida.
(Li eksidas sur segxon aliflanke de la tablo.)
ELLIDA Vere estis malfelicxo -- por ni ambaux -- ke gxuste ni du kunigxis.
WANGEL (miras) Kion vi diras!
ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankaux kompreneble. Ne povus farigxi io alia ol malfelicxo. Ne laux la maniero laux kiu ni trovis unu la alian.
WANGEL Kio do mankis en la maniero, --
ELLIDA Auxskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas cxi tie mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia!
WANGEL Cxu ni faras! Mensogas, vi diras!
ELLIDA Jes, ni faras. Aux ni tamen kasxas la veron. Cxar la vero -- la pura klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj acxetis min.
WANGEL Acxetis --! -- Acxetis -- vi diras!
ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.
WANGEL (rigardas sxin en doloro) Ellida, -- cxu vi vere havas koron paroli tiel?
ELLIDA Sed cxu vere estas alia nomo por gxi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi cxirkauxrigardis por nova edzino --
WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.
ELLIDA Eble ankaux tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis cxu mi tauxgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve --
WANGEL Nu, nomu tion kiel placxas al vi.
ELLIDA Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min mian vivon.
WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.
ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco -- kaj laux propra elekto!
WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis tute senvaloraj por vi?
ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.
WANGEL (rigardas sxin) Ne -- en libereco!
ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi.
WANGEL (mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux.
ELLIDA En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.
WANGEL Kion vi vidas?
ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco.
WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas geedzeco.
ELLIDA Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen) La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco.
WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas?
ELLIDA La mian -- kun _li_.
WANGEL (rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas!
ELLIDA Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni mem.
WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve?
ELLIDA Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedzigxo.
WANGEL Sed je Dio --!
ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel!
WANGEL Ellida --! Ellida --!
ELLIDA Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laux kiu ni kunigxis.
WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni.
ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere.
WANGEL (rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, -- neniam tute posedis vin.
ELLIDA Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos.
WANGEL Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi deziras?
ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.
WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes.
ELLIDA (vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon!
WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi?
ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!
WANGEL Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!
ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun cxi tagon!
WANGEL Kial gxuste hodiaux?
ELLIDA Jes, -- cxar li ja venos cxi-nokte.
WANGEL (skuigxas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio cxi?
ELLIDA Mi volas stari antaux li en plena libereco.
WANGEL Kaj kion -- kion vi intencas poste fari?
ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Cxar tiaokaze ne estus decido.
WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu cxi afero!
ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaux flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojagxi sola --. Aux -- sekvi lin.
WANGEL Cxu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!
ELLIDA Sed cxu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- tiel senpere.
WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaux ne konas!
ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis ecx pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.
WANGEL Tiam vi almenaux sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio cxi? Ecx nenion vi scias. Ecx ne kiu li estas -- aux kio li estas.
ELLIDA (rigardas antauxen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la terurajxo.
WANGEL Jes, certe terurajxo --
ELLIDA Tial sxajnas al mi, ke mi kvazaux _devas_ tirigxi en gxin.
WANGEL (rigardas sxin) Cxar aspektas por vi kiel io terura?
ELLIDA Jes, gxuste tial.
WANGEL (pli proksime) Auxskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio terura?
ELLIDA (pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas.
WANGEL Ankaux allogas?
ELLIDA Precipe allogas, -- mi sentas.
WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro.
ELLIDA Al gxi parencas ankaux la terurajxo.
WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.
ELLIDA Cxu sxajnas al vi, Wangel?
WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam gxis la fundo. Mi nun komencas kompreni.
ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el cxiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disigxi en kompreno -- kaj libervole.
WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambaux -- se ni disigxu. -- Sed mi tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, -- tio estas la plej forta en vi.
ELLIDA Cxu tiel?
WANGEL Lasu nin fini cxi tiun tagon sagxe. Kun plene trankvila animo. Mi ne _kuragxas_ liberigi vin hodiaux. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.
ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aux potenco de ekstere, kiu minacas min. La terurajxo kusxas pli profunde, Wangel! La terurajxo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?
WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontrauxbatali.
ELLIDA Jes, -- se mi _volus_ kontrauxbatali.
WANGEL Cxu vi do ne volas?
ELLIDA Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias!
WANGEL Cxi-nokte cxio estos decidata, kara Ellida --
ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!
WANGEL -- kaj morgaux --
ELLIDA Jes, morgaux! Eble mia gxusta estonto tiam estos perdita!
WANGEL Via gxusta --?
ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- ankaux por li.
WANGEL (mallauxte, kaptas sxian manartikon) Ellida, -- cxu vi amas tiun fremdan viron?
ELLIDA Cxu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la terurajxo kaj ke --
WANGEL -- kaj ke?
ELLIDA (liberigas sin) -- kaj ke estas cxe li, ke mi apartenas.
WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.
ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontraux tion cxi? Kiun konsilon havas vi por mi?
WANGEL (rigardas sxin instige) Morgaux, -- tiam li estos forvojagxinta. Tiam la malfelicxo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.
ELLIDA Ho, Wangel --! Morgaux -- tiam ja estos tro malfrue --!
WANGEL (rigardas al la gxardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaux indulgu ilin -- gxis plue.
(_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la gxardeno. _Lyngstrand_ adiauxas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la cxambron.)
ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn --
HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj --
BOLETTE Ne, diru nenion!
WANGEL Ankaux ni du faris planojn.
ARNHOLM Cxu, -- vere?
WANGEL Morgaux Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo.
BOLETTE Foriros --?
ARNHOLM Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel.
WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.
HILDE (eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni?
ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?
HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru do!
BOLETTE (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al Skjoldvik!
WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien --
BOLETTE Kaj al ni --?
WANGEL Mi ankaux faros viziton --
BOLETTE -- foje, jes!
WANGEL Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pasxas sur la planko.)
ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette.
(Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)
ELLIDA (duonlauxte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis freneze!
BOLETTE Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?
ELLIDA Postsoifadis?
BOLETTE Ekde vi venis en la domon?
ELLIDA Ne, ne, -- kio do _tio_ estas?
BOLETTE Unu solan aman vorton de vi.
ELLIDA Ah --! Cxu estus tasko por mi _cxi tie_!
(Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.)
(_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauxen en flustra kunparolo.)
(_Bolette_ iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi malfermas la pordon.)
BOLETTE Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi --
WANGEL (kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro".
(Ili iras al la pordo dekstre.)
KVINA AKTO
(La plej fora parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_ apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)
(_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pusxas sin per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.)
HILDE Jen ni povas facile salti teren!
ARNHOLM Ne, ne, ne faru!
LYNGSTRAND Mi ne povas salti, frauxlino.
HILDE Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti?
ARNHOLM Prefere ne.
BOLETTE Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo.
(Ili pusxas stange dekstren.)
(Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de ekstere.)
BALLESTED Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporsxipo. Cxar estas la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas auxdi kion vi diras!
(_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro _Wangel_.)
WANGEL Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan tempon.
ELLIDA Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!
WANGEL (rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte?
BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA La anglo! Cxu gxi jam vidigxas?
BALLESTED Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi povas veni antaux ol ni atentas.
ELLIDA Jes, -- gxuste tiel estas.
WANGEL (duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam plu revenos.
BALLESTED Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo. Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio.
ELLIDA Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes.
BALLESTED Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi ekscita duona horo antaux la decido.
WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.
WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.
ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.
WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojagxos, -- _se_ mi do forvojagxos, aux kun li cxi-nokte -- aux morgaux al Skjoldvik, mi ecx ne havas sxlosilon por redoni, -- ecx ne sciigon por postlasi, nek pri unu aux pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster cxio mi estis de la unua momento.
WANGEL Vi ja mem volis.
ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis cxion tiel farigxi, kiel mi gxin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- kaj neniu alia, -- kiu volis havi cxion tiel.
WANGEL Mi intencis arangxi cxion plej bone por vi.
ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengxo en tio. Io kio vengxas sin. Cxar nun trovigxas cxi tie neniu liganta forto, -- neniu apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.
WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaux rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.
ELLIDA Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojigxis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- cxi-nokte -- post duona horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne _povas_ rezigni. Ne libere!
WANGEL Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaux via kuracisto -- prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo.
ELLIDA Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam sxajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauxri intime cxe vi -- kaj provi spiti cxiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed ecx tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas!
WANGEL Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune.
ELLIDA Mi volus. Sed mi ne kuragxas. Cxar li ja diris, ke mi atendu lin cxi tie.
WANGEL Venu. Vi ankoraux havas bonan tempon.
ELLIDA Jes, cxu vi opinias?
WANGEL Suficxan tempon, mi diras.
ELLIDA Do ni iomete promenadu.
(Ili eliras antauxe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ antauxen apud la supra bordo de la lageto.)
BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu --!
ARNHOLM (mallauxte) Tsx, -- lasu ilin foriri.
BOLETTE Cxu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?
ARNHOLM Cxu vi ion rimarkis?
BOLETTE Cxu mi rimarkis!
ARNHOLM Ion aparte?
BOLETTE Ho jes. Plurajn okazajxojn. Cxu vi ne?
ARNHOLM Ho, mi ne gxuste scias --
BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.
ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagxeton.
BOLETTE Cxu?
ARNHOLM Jes, cxu ne estus bone por cxiuj, ke sxi povu foje elveni?
BOLETTE Se morgaux sxi translogxigxos al Skjoldvik, sxi certe neniam revenos al ni.
ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?
BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- sxi neniam revenos. Almenaux ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.
HILDE Ankaux Hilde?
BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Cxar sxi ja ankoraux estas nur infano. Kaj funde sxi adoras sxin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agxa ol oni mem --
ARNHOLM Kara Bolette, -- por vi eble dauxrus nur mallonga tempo gxis vi elvenus.
BOLETTE (vigle) Cxu vere! Vi do parolis kun patro?
ARNHOLM Ankaux tio, jes.
BOLETTE Nu, -- kaj kion li diris!
ARNHOLM Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj cxi tiujn tagojn --
BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antauxe diris.
ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.
BOLETTE Neniun --!
ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.
BOLETTE (riprocxe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.
ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- cxu vi deziras elveni aux ne.
BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas?
ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje sxatas. Partoprenos en cxio, kion vi sopiras cxi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondicxoj, Bolette. Kion vi al tio diras?
BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio cxi. Cxar patro nek volas, nek povas, do --. Cxar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.
ARNHOLM Cxu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via antauxa instruisto?
BOLETTE De vi, Arnholm! Cxu vi volus --?
ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. -- Cxu vi aprobas? Cx u? Cxu vi akceptas?
BOLETTE Cxu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion profunde! Cxion kio staris antaux mi kiel la granda, felicxiga neebleco --!
ARNHOLM Jes, tio povos nun farigxi realajxo por vi. Se vi mem volas.