Part 3
ELLIDA Ne.
WANGEL Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.
ELLIDA Cxu vi memoras, ke iam malfrue en la auxtuno granda usona sxipo venis al Skjoldvik pro averio?
WANGEL Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la sxipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.
ELLIDA Jes, certe.
WANGEL Kredeble la dua sxipisto mortigis lin.
ELLIDA Neniu povas diri! Neniam malkasxigxis.
WANGEL Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?
ELLIDA Li ne dronigis sin. Li forvojagxis norden.
WANGEL (surprizigxas) Kiel vi tion scias?
ELLIDA (sin mem devigante) Jes, Wangel, -- cxar estas al tiu sxipsubestro, ke mi -- fiancxinigxis.
WANGEL (eksaltas) Kion vi diras! Cxu tio eblas!
ELLIDA Jes, -- tiel estas. Estis kun li.
WANGEL Sed je cxio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajxon! Fiancxinigxi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomigxis?
ELLIDA Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston.
WANGEL De kie li venis?
ELLIDA De Finnmark, li diris. Sed li naskigxis en Finnlando. Enmigris kiel infano -- kun sia patro, mi opinias.
WANGEL Do kveno (= Logxanto en Finnmark el Suomio).
ELLIDA Jes. Tiel ili ja nomigxas.
WANGEL Kion pli vi scias pri li?
ELLIDA Nur tion, ke li frue farigxis maristo. Kaj ke li faris longajn vojagxojn.
WANGEL Nenion alian?
ELLIDA Ne. Ni ne parolis pri tiajxojn.
WANGEL Pri kio vi do parolis?
ELLIDA Pleje ni parolis pri la maro.
WANGEL Ah --! Do pri la maro?
ELLIDA Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaux parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kusxas tie sur la sxeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj cxiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- cxu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaux kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.
WANGEL Kaj vi mem --?
ELLIDA Jes, aspektis kvazaux ankaux mi farigxis parenco al ili cxiuj.
WANGEL Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fiancxinigxis kun li?
ELLIDA Jes. Li diris, ke mi faru.
WANGEL Faru? Vi do mem ne havis volon?
ELLIDA Ne kiam li cxeestis. Ho, -- poste sxajnis al mi, ke estis tute nekompreneble.
WANGEL Cxu vi renkontis lin ofte?
ELLIDA Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj cxirkauxrigardis en la lumturo. Tiel mi konatigxis kun li. Kaj poste ni renkontigxis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la sxipestro. Kaj li devis ja forvojagxi.
WANGEL Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!
ELLIDA Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En gxi li petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik.
WANGEL Jes ja, jes ja, -- mi konas gxin bone.
ELLIDA Tien mi venus tuj, li skribis, cxar li volis paroli kun mi.
WANGEL Kaj vi iris?
ELLIDA Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li trancxile pikis la sxipestron.
WANGEL Li tion do mem diris! Rekte diris tion!
ELLIDA Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute gxusta, li diris.
WANGEL Tute gxusta? Kial li do forkuris?
ELLIDA Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.
WANGEL Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?
ELLIDA Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojagxi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaux al mi --. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis.
WANGEL Nu? Diru do!
ELLIDA Li prenis el la posxo sxlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la sxlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.
WANGEL Geedzigu --?
ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li jxetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.
WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?
ELLIDA Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je bona Dio, -- li forvojagxis!
WANGEL Kaj kiam li efektive estis for --?
ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.
WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciigxis de li poste?
ELLIDA Jes, mi sciigxis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojagxi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.
WANGEL Cxu vi respondis?
ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke cxio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaux mi neniam plu pensu pri li.
WANGEL Sed li tamen skribis reen, cxu?
ELLIDA Jes, li skribis reen.
WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?
ELLIDA Ecx ne vorton pri tio. Estis kvazaux mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.
WANGEL Ne volis lasi vin?
ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskaux samvorte kiel en la unua letero. Aux ankoraux pli decide.
WANGEL Kaj li cedis?
ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antauxe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.
WANGEL Kaj ecx ne auxdis ion de li?
ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Cxinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Auxstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.
WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.
ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo!
WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli fresxa aero ol cxi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?
ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiajxo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, -- ecx tie mi ne povos desxargxi min.
WANGEL Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas?
ELLIDA La terurajxon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo --
WANGEL Sed tiun vi ja nun desxargxis. Antaux longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta.
ELLIDA (eksaltas) Ne, gxuste tio gxi ne estas!
WANGEL Ne pasinta!
ELLIDA Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke gxi neniam pasos. Neniam en mia vivo!
WANGEL (kun sufokata vocxo) Cxu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?
ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaux li revenis.
WANGEL Kiam tio okazis?
ELLIDA Antaux cxirkaux tri jaroj. Aux iom pli. -- Estis dum mi atendis la infanon.
WANGEL Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom.
ELLIDA Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla.
WANGEL (rigardas sxin en cxagreno) Imagu ke -- ke vi logxis cxi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian!
ELLIDA Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.
WANGEL (mallauxte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino?
ELLIDA Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.
WANGEL Timo --?
ELLIDA Jes, timo. Timo tiel terura, ke sxajnas al mi, ke nur la maro povas instigi gxin. Cxar nun vi auxdu, Wangel --
(La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_.)
BOLETTE (preterpasante) Ho, cxu vi dauxre promenadas cxi tie?
ELLIDA Jes, estas fresxe kaj bone cxi tie supre.
ARNHOLM Ni, ni iros malsupren por danci.
WANGEL Bone, bone. Ni baldaux postvenos, ankaux ni.
HILDE Adiaux do, dume.
ELLIDA Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton.
(_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras dekstren.)
ELLIDA (al Lyngstrand) Cxu ankaux vi iros danci?
LYNGSTRAND Ne, sinjorino, mi ne kuragxas.
ELLIDA Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja ankoraux ne tute resanigxis.
LYNGSTRAND Ankoraux ne tute.
ELLIDA (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojagxon --?
LYNGSTRAND Kiam mi ricevis la difekton?
ELLIDA Jes, la vojagxon, pri kiu vi rakontis antauxtagmeze.
LYNGSTRAND Ho, estas eble cxirkaux --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam.
ELLIDA Do tri jaroj.
LYNGSTRAND Aux iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj sxtormoj, kiuj atakis nin.
ELLIDA (rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --.
WANGEL Sed kara Ellida --?
ELLIDA Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.
LYNGSTRAND Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)
WANGEL Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojagxo?
ELLIDA Johnston estis sursxipe. Mi certas.
WANGEL El kio vi tion konkludas?
ELLIDA (sen respondi) Sursxipe li sciigxis, ke mi edzinigxis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio cxi obsedis min!
WANGEL Tiu timo?
ELLIDA Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaux mi. Aux vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.
WANGEL Kiel li aspektas por vi?
ELLIDA Kiel mi laste vidis lin.
WANGEL Antaux dek jaroj?
ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brocxon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fisxokulo. Kaj gxi kvazaux fiksrigardas min.
WANGEL Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida.
ELLIDA Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Cxar sentigxas ke tio tirigxas pli kaj pli forte al mi.
WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi.
ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antaux nun, kiam farigxis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion cxi al vi, -- mi devus ja ankaux konfidi al vi -- la nedireblajxon.
WANGEL La nedireblajxon --?
ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraux. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --?
WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajxo. La infano havis gxuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.
ELLIDA Ne, gxi ne havis! Cxu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano sxangxis koloron laux la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, gxiaj okuloj estis tiaj. En sxtorma vetero laux gxi. -- Ho, mi ja vidis, ecx se vi ne rimarkis.
WANGEL (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ecx se tiel estus? Kio do?
ELLIDA (mallauxte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antauxe.
WANGEL Kiam? Kaj kie --?
ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaux dek jaroj.
WANGEL (retiras sin pasxon) Kiel -- kio --!
ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.
WANGEL (ekkrias senvole) Ellida --!
ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuragxas vivi kun vi kiel via edzino!
(Sxi turnas sin rapide kaj fugxas dekstren malsupren la deklivoj.)
WANGEL (rapidas post sxi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfelicxa Ellida!
TRIA AKTO
(Iom malproksima parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_. La loko estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)
(_Bolette_ sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kusxas kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaux kun fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.)
HILDE (faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.
LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie gxi staras?
HILDE (montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!
BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas?
HILDE Via cxefinstruisto, panjo!
BOLETTE Mia --?
HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis.
(_Cxefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.)
ARNHOLM Cxu estas nun fisxoj en la lageto?
HILDE Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj.
ARNHOLM Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas?
HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.
ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo.
LYNGSTRAND Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli.
HILDE Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux?
ARNHOLM Gxuste. Mi rekte venas de la banejo.
HILDE Vi tenis vin en la baseno, cxu?
ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta nagxisto.
HILDE Cxu vi povas nagxi surdorse?
ARNHOLM Ne.
HILDE Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laux la lageto dekstren.)
ARNHOLM (proksimigxas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette?
BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras.
ARNHOLM Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu?
BOLETTE Ne, eble sxi promenas kune kun patro.
ARNHOLM Kiel sxi fartas nun posttagmeze?
BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.
ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie?
BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.
ARNHOLM Cxu vi sxatas tiajn legajxojn?
BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.
ARNHOLM Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne helpas vin?
BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste.
ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi dauxre havas.
BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu, proksimume, do.
ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.
BOLETTE Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie nagxadas la grandaj aroj da fisxoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovagxaj dresfisxoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.
ARNHOLM Mi opinias, ke ne estus avantagxe por ili lasi ilin tien.
BOLETTE Ho, sxajnas al mi, ke pri tio ne gravus.
ARNHOLM Cetere vi ne povas diri, ke cxi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaux ne dum la somero. Cxi tiujn tagojn estas ja kvazaux kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaux nodpunkto -- tiel preterpase.
BOLETTE (ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin.
ARNHOLM Ridindigi --? Kial vi pensas tiel?
BOLETTE Jes, cxar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi auxdis diri en la urbo. Jes, cxar ili paroladas ja tiel.
ARNHOLM Jes, verdire mi tion rimarkis.
BOLETTE Sed vere ne trovigxas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj dauxre logxas cxi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojagxi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon cxi tie en nia karasi-lageto.
ARNHOLM (eksidas apud sxi) Diru do nun, kara Bolette, -- cxu ne estas io aux alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi cxi tie hejme sopiras?
BOLETTE Ho jes, povus esti.
ARNHOLM Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?
BOLETTE Unue iri elen.
ARNHOLM Tio do unue?
BOLETTE Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion gxustan pri la aferoj.
ARNHOLM Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.
BOLETTE Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, --. Vere ne estas iu meminstigo en patro.
ARNHOLM Bedauxrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed cxu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?
BOLETTE Ne, efektive mi ne faris.
ARNHOLM Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaux ol farigxos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?
BOLETTE Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ecx en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro.
ARNHOLM Hm, -- mi miras cxu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?
BOLETTE Ho ne, bedauxrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li ecx ne emas. Tiajxoj li preferas forpusxi, se li povas. Cxar Ellida ja tiom koncernas lin --
ARNHOLM Kiu --? Kiel --?
BOLETTE Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.
ARNHOLM Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberigxus el tio cxi.
BOLETTE Jes, sed sxajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.
ARNHOLM Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue --
BOLETTE Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaux pensi pri mi mem. Provi trovi iun aux alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin.
ARNHOLM Timas --?
BOLETTE Jes, pro patro.
ARNHOLM Sed, je dio, via duonpatrino do? Sxi ja restas cxe li.
BOLETTE Jes, kompreneble. Sed sxi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu cxi ne _vidas_. Aux eble ne _volas_ vidi, -- aux ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas.
ARNHOLM Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas.
BOLETTE Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaux ne havas suficxan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke sxi tute ne kapablas stari flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas.
ARNHOLM Kiel, vi pensas?
BOLETTE Ho, patro deziras ja cxiam vidi gajajn vizagxojn cxirkaux si. Estu suna vetero kaj gxojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al sxi medicinon, kiu ne estas bona por sxi longtempe.
ARNHOLM Cxu vi vere opinias tion?
BOLETTE Jes, mi ne povas liberigxi de tiu penso. Cxar foje sxi estas tre stranga. (impete) Sed cxu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaux havas devojn al mi mem, mi pensas.
ARNHOLM Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.
BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti cxi tie en la karasi-lageto, mi pensas.
ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem.
BOLETTE (vigle) Cxu vi pensas?
ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.
BOLETTE Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi?
ARNHOLM Ankaux tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tsxsx! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.
(_Ellida_ venas de maldekstre. Sxi ne havas cxapelon, sed portas grandan tukon jxetitan sur la kapon kaj sxultrojn.)
ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Cxi tie estas bone! Cxi tie estas belege!
ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon?
ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.
BOLETTE Cxu vi ne volas sidi?
ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE (movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko.
ELLIDA (cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.
ARNHOLM La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.
ELLIDA Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta?
BOLETTE (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.
ARNHOLM Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie?
BOLETTE Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon.
ELLIDA Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus!
ARNHOLM Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel?
ELLIDA Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj.
BOLETTE (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.
ARNHOLM Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon.
ELLIDA Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.
ARNHOLM Ne sur la tero?
ELLIDA Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj felicxaj.
ARNHOLM Cxu vi vere tion kredas?
ELLIDA Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio --
ARNHOLM Nu, kaj li --?
ELLIDA Jes, li pensas, ke eble estus.
ARNHOLM (sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj. Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron.
ELLIDA Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min.
ARNHOLM Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia gxojo.
ELLIDA Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur la fjordon. Jen gxi kusxis brila kaj blua. Kaj jen subite --
BOLETTE Vi ne devus okupigxi pri tiaj malgxojaj pensoj nun. Jxus vi ja estis gxoja kaj gaja --
ELLIDA Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio cxi -- estas stulte de mi. (cxirkauxrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?
ARNHOLM Jes, volonte.
ELLIDA Diru, ke li devas tuj veni. Cxar nun mi ne povas vidi lin --
ARNHOLM Ne povas vidi lin --?
ELLIDA Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cxeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaux mi tute perdis lin. -- Estas terure embarase. Sed iru!
(Sxi cxirkauxiras apud la lageto.)
BOLETTE (al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias --
ARNHOLM Ho, cxu? Mi certe --
BOLETTE (duonlauxte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la sxipo.
ARNHOLM Timas?
BOLETTE Jes, li kutimas rigardi, cxu estas konatuloj kun gxi. Kaj ankaux ja estas restoracio tie --
ARNHOLM Ah! Jes, venu.
(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.)
(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje sxi parolas mallauxte kaj interrompe al si mem.)
(Ekstere sur la vojeto malantaux la barilo venas de dekstre fremda _vojagxvestita viro_. Li havas tufajn rugxajn harojn kaj barbon. Skotan cxapon sur la kapo kaj vojagxsakon per rimeno trans la sxultro.)
LA FREMDULO (iras malrapide laux la barilo kaj observadas la gxardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas sxin fikse kaj dauxre kaj diras mallauxte:) Bonan vesperon, Ellida!
ELLIDA (turnas sin kaj krias) Ho kara, -- cxu vi fine venas!
LA FREMDULO Jes, fine.
ELLIDA (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Cxu vi sercxas iun cxi tie?
LA FREMDULO Vi ja certe komprenas.
ELLIDA (ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi sercxas?
LA FREMDULO Mi ja sercxas vin.
ELLIDA (ekskuigxas) Aah --! (fiksrigardas lin, sxanceligxas malantauxen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj!
LA FREMDULO Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.
ELLIDA La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!
LA FREMDULO Tsx, tsx! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.
ELLIDA (tenas la manon antaux la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!
LA FREMDULO (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporsxipo.
ELLIDA (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?
LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus --
ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu cxi tien! Mi ja skribis al vi, ke cxio estu finita inter ni! Cxio! Vi ja scias!
LA FREMDULO (negxenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.
ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?
LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por sercxi vin.