Part 2
LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --
ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena.
LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la domo hodiaux --
ELLIDA Nu, tion vi scias?
LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel cxi tiun --
(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)
ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere li, kiu --
LYNGSTRAND (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino.
ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaux.
LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete.
ELLIDA Kion vi scias?
LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.
ELLIDA Mia?
ARNHOLM (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne.
ELLIDA (al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas?
LYNGSTRAND Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux. Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj --
ELLIDA Nu bone?
LYNGSTRAND -- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la datreveno de -- de patrino.
ELLIDA De patrino --! Nu tiel.
ARNHOLM Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel --
ELLIDA (al _Lyngstrand_) Jes, cxar vi ja nun tion scias --
LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli --
ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi momenton, sinjoro Lyngstrand.
(_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la lauxbo.)
ELLIDA Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro lernejestro.
ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.
ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj.
LYNGSTRAND Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo.
ELLIDA Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antauxe.
LYNGSTRAND Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden --
ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.
LYNGSTRAND Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron.
ELLIDA Kiel vi kontaktigxis al li?
LYNGSTRAND Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj sxipoj.
ELLIDA Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron?
LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.
ARNHOLM Kiel bone, vi diras?
LYNGSTRAND Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo.
ARNHOLM Cxu, vi trovas?
LYNGSTRAND Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj!
ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu antikvajn vikingojn?
LYNGSTRAND Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.
ELLIDA Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?
LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis.
ARNHOLM Jes, jes, -- tenu vin al tio.
ELLIDA Sed kio tio do estus?
LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke sxi songxas.
ARNHOLM Cxu ne estu pli?
LYNGSTRAND Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo, al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro.
ARNHOLM Kiel, dronis --?
ELLIDA Li dronis?
LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la maro.
ELLIDA (klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi.
ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis.
LYNGSTRAND Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do.
ARNHOLM Travivis, ke morta viro --?
LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen --
ELLIDA (vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas cxion scii.
ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara etoso.
ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?
LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro --
ELLIDA La usonano?
LYNGSTRAND -- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li cxiame legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris.
ELLIDA Nu! Kaj sekve!
LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj --
ELLIDA Jes! Jes!
LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagxo. Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente.
ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis?
LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem: Edzinigxis. Kun alia viro. Dum mi estis for.
ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris?
LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.
ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste?
LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi estas, kaj mia sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen por sercxi sxin kiel droninta viro el la nigra maro.
ELLIDA (versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiaux --
LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi.
ELLIDA Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro?
LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.
ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias!
LYNGSTRAND Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia.
ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu auxdis?
LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis tion en letero. Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la vengxanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaux tute klare.
ELLIDA Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.)
LYNGSTRAND (kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno.
ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux, kaj dankon pro la floroj.
(_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)
ARNHOLM (proksimigxas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis vin, kara sinjorino Wangel.
ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam --
ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.
ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi!
ARNHOLM Jes, sxajnas al mi.
ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni!
ARNHOLM Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --?
ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.
ARNHOLM Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke --
ELLIDA Kion vi kredis?
ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas.
ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem.
ARNHOLM Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas.
ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj.
ARNHOLM Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon!
ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial tio cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --!
ARNHOLM Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, cxu, sinjorino Wangel?
ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste.
(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.)
BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la gxardena cxambro?
ELLIDA Jes, ni faru.
(_Wangel_, en sxangxita vestajxo, venas kune kun _Hilde_ de maldekstre de malantaux la domo.)
WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta.
ELLIDA Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.)
HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?
ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.
HILDE (ekmiras) De Lyngstrand?
BOLETTE (maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove?
ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi komprenas.
BOLETTE (ekrigardas al _Hilde_) Ah --!
HILDE (murmuras) La besto!
WANGEL (embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida --
ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.)
BOLETTE (mallauxte al _Hilde_) Ho, sxi do tamen estas gxentila.
HILDE Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro.
WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida!
ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por -- por honori la datrevenon de patrino?
ARNHOLM Hm --.
(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas en la gxardeno.)
DUA AKTO
(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en la malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.)
(_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.)
BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altajxo. Das willen wir ankaux besteigen und so herunter --
(Li dauxrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)
(_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantauxen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.)
BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?
HILDE Cxar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren.
BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.
HILDE Cxu vi opinias, ke estas tre dangxere?
BOLETTE Jes, mi opinias.
HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li.
BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoligxo en la pulmo, -- aux io tia. Li ne vivos longe, diris patro.
HILDE Cxu tion li diris! Imagu, -- gxuste kion mi pensis.
BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.
HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlauxte) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Cxu ne sxajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomigxas Hans?
BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!
(_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunsxirmilo en la mano.)
LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la frauxlinoj, cxar mi ne povis iri same rapide kiel vi.
HILDE Cxu vi ecx ekhavis sunsxirmilon?
LYNGSTRAND Gxi apartenas al via patrino. Sxi diris ke mi uzu gxin kiel bastonon. Cxar mi neniun kunportis.
BOLETTE Cxu ili dauxre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?
LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere auxskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.
HILDE (lin rigardante) Vi nun estas suficxe laca.
LYNGSTRAND Jes, nun sxajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton.
(Li eksidas sur sxtono antauxe dekstre.)
HILDE (staras antaux li) Cxu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo?
LYNGSTRAND Jes, mi auxdis paroli pri tio.
HILDE Vi certe sxatas danci, cxu ne?
BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron.
LYNGSTRAND (al _Hilde_) Jes, frauxlino, mi volus danci -- se mi povus.
HILDE Cxu? Vi do neniam lernis?
LYNGSTRAND Ankaux tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis cxar mi ne povas pro la brusto.
HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras?
LYNGSTRAND Jes, estas tial.
HILDE Cxu vi multe cxagrenigxis pro tiu difekto?
LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Cxar estas pro tio, ke cxiuj homoj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ecx bonfarantaj al mi, mi kredas.
HILDE Jes, kaj gxi ja ne estas dangxera.
LYNGSTRAND Ne, gxi tute ne estas dangxera. Tion mi komprenas laux via patro.
HILDE Kaj vi ja sanigxos tuj kiam vi forvojagxos.
LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi sanigxos.
BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn cxi en la butontruon.
LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, frauxlino! Estas ja tro gxentile de vi.
HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.
BOLETTE (Ankaux sxi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon.
LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigxo kaj voku al ili.
HILDE Tiam vi devas tre lauxte krii.
BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove farigxos laca.
LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile.
(Li eliras dekstren.)
HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ecx saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri.
BOLETTE Kompatindulo --.
HILDE Se Lyngstrand proponus geedzigxon al vi, cxu vi lin akceptus?
BOLETTE Cxu vi frenezigxis?
HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaux estus mortanta. Cxu vi _tiam_ akceptus lin?
BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin.
HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ecx ne havas suficxe por vivteni sin.
BOLETTE Kial vi do okupigxas tiel multe pri li?
HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.
BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_.
HILDE Ne, mi ecx ne faras. Sed estas tiel tente.
BOLETTE Kio?
HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas dangxere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li farigxos artisto. Tiun cxion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio farigxos. Neniam. Cxar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion.
BOLETTE Ekscite!
HILDE Jes, gxuste ekscite. Tion mi permesas al mi.
BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas acxa infano!
HILDE Mi ecx volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne sxatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajxo, -- cxu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm cxe la mangxotablo?
BOLETTE Nu?
HILDE Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo.
BOLETTE Ho, babilajxo! Ne estas vero.
HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn cxe ambaux okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamigxinta al li, tiam kiam li legis kun vi!
BOLETTE (ridetas) Jes, cxu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, cxar li diris, ke Bolette estas malbela nomo.
HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras cxu tiuj du jxetas senteman okulon unu al la alia.
BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajxon pri sxi? Farigxis ja nun tiel bone inter ni --
HILDE Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farigxos neniam bone inter ni kaj sxi. Cxar sxi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por sxi. Dio scias kial patro tirus sxin en la domon! -- Mi ne mirus se sxi iun tagon farigxus freneza.
BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion?
HILDE Ho, ne estas strange. Ankaux sxia patrino farigxis freneza. Sxi mortis freneza, mi scias.
BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Auxdu, Hilde?
(_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.)
ELLIDA (montras al la fono) Jen fore gxi estas!
ARNHOLM Jes, gxuste. En tiu direkto gxi ja estas.
ELLIDA Jen fore kusxas la maro.
BOLETTE (al _Arnholm_) Cxu vi ne trovas la lokon bela?
ARNHOLM Mi trovas gxin belega. Grandioza vidajxo.
WANGEL Jes. Eble vi neniam antauxe supreniris cxi tien?
ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado cxi tie apenaux estis atingeble. Ecx ne vojeto.
WANGEL Kaj ecx neniu arangxo. Cxion ni faris la lastajn jarojn.
BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraux pli grandioza vidajxo.
WANGEL Cxu ni iru tien, Ellida?
ELLIDA (eksidas sur sxtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas cxi tie.
WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.
BOLETTE Cxu vi sxatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?
ARNHOLM Jes, volonte. Cxu estas vojo ankaux tien?
BOLETTE Ho jes. Estas largxa vojo.
HILDE La vojo estas tiel largxa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako.
ARNHOLM (sxerce) Cxu vere, eta frauxlino Hilde? (al _Bolette_) Cxu ni provu, cxu estas vero?
BOLETTE (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren)
HILDE (al Lyngstrand) Cxu ankaux ni iru --?
LYNGSTRAND Brakon en brako --?
HILDE Nu, kial ne? Bonvolu.
LYNGSTRAND (prenas sxian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere sxerce amuze!
HILDE Sxerce --?
LYNGSTRAND Jes, cxar aspektas ja kiel ni estas gefiancxoj.
HILDE Vi neniam antauxe promenis kun sinjorino cxe la brako, sinjoro Lyngstrand, cxu?
(Ili eliras maldekstren.)
WANGEL (kiu staras apud la sxtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem --
ELLIDA Jes, venu kaj eksidu cxe mi.
WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.
ELLIDA Pri kio?
WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas dauxri.
ELLIDA Kio anstatauxus, laux vi?
WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antauxe.
ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble!
WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas.
ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --!
WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon --
ELLIDA Jes, mi havas.
WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicxa, devas esti senrezerva rilato.
ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do!
WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.
ELLIDA Kial vi _tiel_ pensas nun?
WANGEL Gxi ofte eklumigxis en mi kiel suspekto. Hodiaux farigxis pli klare. La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Cxiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas.
ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone.
WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaux la patrino de la infanoj vivas ankoraux. Kvazaux sxi nevidate cxeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj sxi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- aux ne plu volas vivi kun mi kiel edzino.
ELLIDA (ekstaras) Cxu vi cxion cxi vidis, Wangel? Enrigardis en cxion cxi?
WANGEL Jes, hodiaux mi fine rigardis internen en gxi. Gxis la fundo.
ELLIDA Gxis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.
WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio cxi.
ELLIDA (timoplena) Cxu vi scias, ke estas pli?
WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la cxirkauxajxon cxi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas suficxe da lumo por vi. Ne suficxe vasta cxielo cxirkaux vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo.
ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron gxi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro.
WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur sxian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.
ELLIDA Cxu kiel?
WANGEL Tute simple. Ni translogxigxu.
ELLIDA Translogxigxu!
WANGEL Jes. Al iu loko cxe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo.
ELLIDA Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi felicxe en iu ajn loko en la mondo ol tie cxi.
WANGEL Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- cxu vi opinias, ke mi povos vivi felicxe cxi tie -- sen vi?
ELLIDA Sed mi ja estas cxi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.
WANGEL Cxu mi havas vin, Ellida?
ELLIDA Ho, ne parolu pri tio alia. Cxi tie vi ja havas cxion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kusxas ja gxuste cxi tie.
WANGEL Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni translogxigxu de cxi tie. Translogxigxu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.
ELLIDA Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_?
WANGEL Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.
ELLIDA Apenaux. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaux pri vi mem. Kion vi gajnus?
WANGEL Mi gajnus vin, vi kara.
ELLIDA Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, -- senesperige pripensi.
WANGEL Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol -- for de cxi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, cxu vi auxdas.
ELLIDA Ne! Mi do je la nomo de la cxielo prefere diru al vi cxion tute malkasxe. Tiel kiel estas.
WANGEL Jes, jes, -- faru!
ELLIDA Cxar malfelicxa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe cxar tio tamen nenion helpas.
WANGEL Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi cxion, -- kiel estas.
ELLIDA Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel sxajnas al mi ke estas. -- Venu, kaj sidu cxe mi.
(Ili eksidas sur sxtonon.)
WANGEL Nu ja, Ellida? Do --?
ELLIDA La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, -- tiam vi parolis tiel malkasxe kaj honeste al mi pri via unua geedzigxo. Gxi estis vere felicxa, vi diris.
WANGEL Gxi ja estis.
ELLIDA Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaux mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis ia gefiancxigxo inter ni.
WANGEL Ia --?
ELLIDA Jes, ia tia. Nu, dauxris ja tre mallonge. Li forvojagxis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi cxion.
WANGEL Sed, kara Ellida, kial vi revivigas cxion cxi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi ecx neniam demandis al vi, kiu li estas.
ELLIDA Ne, vi ne faris. Vi cxiam estis konsiderema al mi.
WANGEL (ridetas) Ho, en tiu cxi kazo --. Mi povus ja preskaux mem diri la nomon.
ELLIDA La nomon!
WANGEL En Skjoldvik kaj tie cxirkauxe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aux, pli gxuste, estis nur unu sola --
ELLIDA Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm.
WANGEL Jes, cxu ne estis --?