Part 1
Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly
Henrik Ibsen
LA SINJORINO EL LA MARO
Teatrajxo en kvin aktoj
(Fruen fra havet)
1888
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N -- 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-50-2
LA SINJORINO EL LA MARO
ROLOJ:
DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. Liaj filinoj el la unua geedzeco: BOLETTE. HILDE, nur duone plenkreska. LEKTORO ARNHOLM. LYNGSTRAND, antauxa maristo, malsana. Li esperas farigxi skulptisto. BALLESTED, pedelo, cxiofaranto, amatora pentristo FREMDA VIRO. JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. TURISTOJ. SOMERGASTOJ.
(La intrigo okazas somere en malgranda urbo cxe fjordo en norda Norvegio.)
UNUA AKTO
(La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.)
(_Ballested_, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)
(_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi metas sur la tablon.)
BOLETTE Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri?
BALLESTED Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas fremdulojn vizite hodiaux?
BOLETTE Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li venis al la urbo cxi-nokte.
BALLESTED Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto cxi tie antaux kelkaj jaroj?
BOLETTE Jes. Gxuste li.
BALLESTED Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove.
BOLETTE Gxuste tial ni deziras flagi.
BALLESTED Jes, estas ja vere konvene.
(_Bolette_ iras en la gxardenan cxambron.)
(Iom poste _Lyngstrand_ venas laux la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.)
LYNGSTRAND (de ekstere de la hegxo) Bonan matenon.
BALLESTED (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron --
LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi.
BALLESTED Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo?
LYNGSTRAND Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru?
BALLESTED Vi eble volas rigardi?
LYNGSTRAND Jes, mi ege volus.
BALLESTED Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimigxu.
LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.)
BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.
LYNGSTRAND Mi ja vidas.
BALLESTED Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi modelon.
LYNGSTRAND Cxu estu ankaux figuro?
BALLESTED Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino.
LYNGSTRAND Kial sxi estu duone morta?
BALLESTED Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.
LYNGSTRAND Nu, tiel.
BALLESTED Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri.
LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon?
BALLESTED Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino".
LYNGSTRAND Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio.
BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble?
LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas?
BALLESTED Jes.
LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans Lyngstrand.
BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi estas longe logxinta cxi tie?
LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron.
BALLESTED Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu?
LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.
BALLESTED Cxu malsana?
LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma anheleco en la brusto.
BALLESTED Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.
LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.
BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo. Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn.
LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.
BALLESTED Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo.
LYNGSTRAND Cxu vi naskigxis en la urbo?
BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.
LYNGSTRAND Vi do logxas cxi tie longe?
BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis, kaj disiris cxiuj laux la vento.
LYNGSTRAND Sed vi mem do restis?
BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu.
(_Bolette_ elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.)
BOLETTE (parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro.
LYNGSTRAND (proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino Wangel!
BOLETTE (cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon)
BALLESTED Vi do konas la familion?
LYNGSTRAND Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.
BALLESTED Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon.
LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon --
BALLESTED Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.
LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka.
BALLESTED Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aux tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested.
LYNGSTRAND Dancinstruisto --?
BALLESTED Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaux ni koncertos supre en "La Videjo". Adiaux, -- adiaux! (Li foriras kun siaj pentrajxoj tra la barilpordo kaj dauxrigas dekstren.)
(_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la gxardeno.)
HILDE (cxe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaux vi kuragxis enen veni.
LYNGSTRAND Jes, mi permesis al mi eniri.
HILDE Vi faris vian matenan promenadon, cxu?
LYNGSTRAND Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaux.
HILDE Cxu vi nagxis?
LYNGSTRAND Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Sxi eniris sian bandometon.
HILDE Kiu faris?
LYNGSTRAND Via patrino.
HILDE Nu tiel, nu. (Sxi metas la benketon antaux la balancsegxon.)
BOLETTE (kvazaux interrompante) Cxu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo?
LYNGSTRAND Jes, sxajnis al mi, ke velboato stirigxis cxi-direkten.
BOLETTE Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Sxi ordigas ion sur la tablo.)
LYNGSTRAND (staras sur la unua sxtupo de la sxtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite --!
BOLETTE Jes, cxu ne estas bele?
LYNGSTRAND Ho, vere delikate. Aspektas kvazaux estas solenajxo en la domo.
HILDE Jes, tamen estas.
LYNGSTRAND Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, cxu?
BOLETTE (averte al _Hilde_) Hm -- hm!
HILDE (senatente) Ne, tiu de patrino.
LYNGSTRAND Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino.
BOLETTE (mallauxte, kolere) Cxu do, Hilde --!
HILDE (same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por matenmangxi, cxu?
LYNGSTRAND (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.
HILDE Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?
LYNGSTRAND Mi ne plu logxas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.
HILDE Kie vi do nun logxas?
LYNGSTRAND Nun mi logxas cxe sinjorino Jensen.
HILDE Kiu sinjorino Jensen?
LYNGSTRAND La akusxistino.
HILDE Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendajxojn nun ol --
LYNGSTRAND Ho, mi ja ne devus tiel paroli.
HILDE Kion do?
LYNGSTRAND Tion, kion mi diris.
HILDE (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.
LYNGSTRAND Ne, ne. Sed mi do diru adiaux al la frauxlinoj gxis venonte.
BOLETTE (venas sur la sxtuparon) Adiaux, adiaux, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaux --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por vidi patron kaj -- kaj ankaux nin aliajn.
LYNGSTRAND Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.
(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraux unu fojon al la verando.)
HILDE (duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi.
BOLETTE (mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano! Cxu vi tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin!
HILDE Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_.
BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro.
(_Doktoro Wangel_, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laux la vojeto de dekstre.)
WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj!
(Li eniras tra la barilpordo.)
BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi venas.
HILDE (Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo?
WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- cxu Arnholm venis?
BOLETTE Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo.
WANGEL Do vi lin ankoraux ne vidis?
BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze.
WANGEL Jes, li certe faros.
HILDE (tiras lin) Pacxjo, rigardu do.
WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe.
BOLETTE Jes, ni bele ornamis, cxu ne?
WANGEL Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun?
HILDE Jes, sxi eliris --
BOLETTE (interrompas) Patrino nagxas.
WANGEL (Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan tagon?
HILDE Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo!
WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do --
BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin --
HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro!
WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas farigxi alimaniere.
HILDE (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.
BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu agxulo estas Arnholm!
WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas!
BOLETTE (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne ankaux mi opinias --!
(Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)
WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antauxa loko!
ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.
(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.)
ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus.
WANGEL Certe ne, mi opinias.
ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta.
WANGEL Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo.
ARNHOLM (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ lauxbo --
WANGEL Nu ja, tiel ekstere --
ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn filinojn en la domo.
WANGEL Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua.
HILDE (duonlauxte) Auxskultu do patron!
WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu.
ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro.
(Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancsegxo.)
WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom strecxe post la vojagxo.
ARNHOLM Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo --
BOLETTE (al _Wangel_) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme.
WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon.
BOLETTE Cxu ankaux konjakon?
WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus.
BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.
(_Bolette_ iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. _Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno malantaux la domo.)
ARNHOLM (kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.
WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas.
ARNHOLM Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan vivdauxron?
WANGEL Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.
ARNHOLM Jes -- jes.
WANGEL Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.
ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedzigxo?
WANGEL Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj.
ARNHOLM Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux?
WANGEL Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero.
ARNHOLM Cxu pro iu malsano?
WANGEL Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi. Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.
ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte.
WANGEL (kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.
ARNHOLM Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.
WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".
ARNHOLM Cxu?
WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por sxi.
ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?
WANGEL Certe jes.
VOCxO DE ELLIDA (auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!
WANGEL (ekstaras) Jes, kara.
(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj cxe la lauxbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.)
WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la maro!
ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?
WANGEL Jxus nun. Antaux momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu pasintan konaton --!
ELLIDA (donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.
ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj.
WANGEL La akvo estas fresxa hodiaux, cxu?
ELLIDA Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj.
ARNHOLM Malsana?
ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin.
WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.
ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al cxio kio apartenas al gxi.
ELLIDA Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi?
WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas --
ARNHOLM Cxu vere estas por mi --?
ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon) Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas en la lauxbo.)
ARNHOLM (eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa.
ELLIDA Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, lauxdire.
WANGEL (kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto.
ELLIDA Cxu aferoj?
WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi vestojn. Sed ne dauxros longe --
ARNHOLM (eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon.
WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra la gxardeno maldekstren.)
ELLIDA (post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi tie?
ARNHOLM Nun mi sidas bone.
ELLIDA La lauxbo nomigxas _mia_ lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux pli gxuste Wangel -- por mi.
ARNHOLM Kaj cxi tie vi do kutimas sidi?
ELLIDA Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage.
ARNHOLM Kun la knabinetoj?
ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando.
ARNHOLM Kaj Wangel mem?
ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj.
ARNHOLM Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon?
ELLIDA Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri.
ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --.
ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.
ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per kristana homa nomo --
ELLIDA Jes, kaj kiel do?
ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel.
ELLIDA Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino --
ARNHOLM Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel.
ELLIDA Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam.
ARNHOLM Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj --
ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas!
ARNHOLM -- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.
ELLIDA Vi pravas. Li ja estas.
ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!
ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx eron el tio.
ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min ravi.
ELLIDA Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas.
ARNHOLM Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke --
ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere.
ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagxo?
ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri ion embarasan, mi pensis.
ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas.
ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis?
ARNHOLM (rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis?
ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia rilato?
ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.
ELLIDA (duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias.
ARNHOLM Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire.
ELLIDA Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo estus en veto.
ARNHOLM Kio do tio estas?
ELLIDA Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne _kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris.
ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.
ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.
ARNHOLM Tiam!
ELLIDA Jes, gxuste.
ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi ecx ne konis sinjoron Wangel.
ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel.
ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.
ELLIDA Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza.
ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio cxi!
ELLIDA Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias.
ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita?
ELLIDA Kio do?
ARNHOLM Cxu via respondo al mia letero estus alia.
ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.
ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?
ELLIDA (ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.
ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero?
ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere.
ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!
ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza.
ARNHOLM Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.
ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto venas.
(_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta cxe la verando.)
ELLIDA (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand?